Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Вс сен 22, 2019 2:36 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 5 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Instruado en loka lingvo de aŭtonomio (ekz. de Eŭskio)
СообщениеДобавлено: Сб янв 28, 2006 4:01 am 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
en alia temo hispane pri eduksistemo de Eŭskio писал(а):
La educación de los niños depende de la elección de los padres.
~ Edukado de infanoj dependas de la elekto de la gepatroj.
Existen tres modelos de educación:
A-->Todas las clases en castellano excepto Euskera e Inglés
B-->Las clases se imparten en las dos lenguas (dependiendo del profesor)
D-->Todas las clases en Euskera excepto Lengua Castellana e Inglés.
~ Ekzistas 3 modeloj de edukado: A) Ĉiuj studobjektoj en la hispana krom la eŭska kaj la angla; B) Ĉiuj studobjektoj povas esti en ajna el la du lingvoj (depende de la instruisto); D) Ĉiuj studobjektoj en la eŭska krom la hispana kaj angla.

Yo por mi parte tengo una educación de modelo D. (Todas las clases en Euskera)
~ Mi, por mia parto, havas edukadon de la modelo D (ĉiuj studobjektoj en la eŭska).

Vi tuŝis tre interesan por mi temon kaj tial mi decidis eligi ĝin el la speciala temo, kie oni parolas nur hispane.

Mi kelkfoje aŭdis kaj legis pri la eŭska lingvo kiel pri la ekzemplo de tre sukcesa revivigo kaj modernigo de aŭtonomia lingvo kun ne tre granda parolantaro. Inter la kialoj de tiu sukceso, kiujn elstarigas rusia aŭtoro T. T. Kambolov, estas:
* mezlerneja edukado plene en la eŭska;
* alta prestiĝo de la eŭska lingvo inter eŭskoj (rigardata kiel grava markilo de "eŭskeco").

Ial mi konkludis antaŭe, ke la instruado de la eŭska kaj, parte aŭ plene, en la eŭska estas nepra por ĉiuj studantoj en Eŭskio. Laŭ viaj vortoj, ne estas tiel. Do, la demandoj:
- Kiel vi klarigus, ke gepatroj elektas sistemon D por siaj infanoj?
- Kiel vi taksas mem: ĉu la fakto, ke vi studis eŭske en mezlernejo, ne malhelpas vin senti vin klera persono en hispanlingvo mondo (oni ofte rezonas kontraŭ edukado en aŭtonomia lingvo: "la infanoj ne studos terminojn en la pli grava lingvo" kaj simile)?

Mi ĝojus pri ajnaj viaj komentoj pri la temo, ĉar min vere interesas:
- kiel la afero statas;
- kiel taksas ĝin loĝantoj (ekz., vi).

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб янв 28, 2006 18:04 pm 
Не в сети
Novico
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Пн янв 23, 2006 23:16 pm
Сообщения: 22
Откуда: Eŭskio
Nu. Mi pensas ke vi miskomprenis al unu el du, mi aŭ la rusa aŭtoro.
La publika lernejo elektebligas nur B aŭ D. Sed la privataj lernejoj povas instrui ankaŭ plene hispanlingve. Sed instrui eŭskan devoliĝas ankaŭ por privataj lernejoj. Ekzistas ankaŭ lerenjoj kiuj instruas plene germane, do plene hispane logike ankaŭ estas ebla. Sed normale la infanoj estas instruataj en B aŭ D modelo.
Estas mensogo ke "la infanoj ne studos terminojn en la pli grava lingvo" . Mi ja studis plene eŭske kaj mia Hispana nivelo estas sama aŭ pli alta ke multaj homoj kiuj studis en modelo A. La societo mem ja puŝas nin al bone scii hispanan. Oni aŭdas hispanan ĉiutage kaj tial oni ja scias bone ĝin. Malgraŭ ekzistas multaj eŭskanoj kiuj ne scipovas eŭskan ekzistas neniu suda-eŭskano (la eŭskanoj de Hispanio, ne Francio) kiu ne scipovas plimalpli hispanan. Tio evidente dependas de la loĝloko kaj sia parolado de hispana.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб янв 28, 2006 22:22 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
OrE писал(а):
La publika lernejo elektebligas nur B aŭ D.

Tio, do, signifas, ke ĉiu mezlernejano devas antaŭ la mezlernejo jam certagrade scii la eŭskan, ĉu ne? Kiel oni atingas tion? Kiel oni agas en kazo de migrantoj (ekz., s-ro Ikso translokiĝas kun sia familio el Katalunio al Eŭskio -- ĉu liaj infanoj devos iri al privata lernejo aŭ estas ia maniero solvi la problemon de nescio de la eŭska)?

Vidu, la ĉefaj du kritikoj kontraŭ forta instruado en la lokaj lingvoj de aŭtonomioj estas:
1. Fininte tian mezlernejon oni havos problemon pri daŭrigo de la edukado en alia lingvo (plej ofte ne ekzistas universitatoj uzantaj negrandajn lokajn lingvojn); kaj oni ĝenerale la tutan vivon havos problemon pri la pli granda lingvo.
2. Totala instruado en la loka lingvo povas damaĝi rajtojn de migrantoj, kiuj povas ne scii la lokan lingvon: aperas kvazaŭ efiko de fermita socio.
Mi mem kredas, ke ambaŭ tiuj problemoj povas esti solvataj. Interesas, do, kiel oni solvas ilin en Eŭskio (se vi havas imagon).

OrE писал(а):
Estas mensogo ke "la infanoj ne studos terminojn en la pli grava lingvo".

Jes, mi scias kaj mi vidis kelkajn kontraŭekzemplojn por tio (osetaj junuloj, studintaj la tutan vivon en la kartvela kaj poste devigitaj forlasi Kartvelion pro milito: post 1-2 jaroj en rusia universitato ili tute bone parolis ruse pri matematikaj temoj, kvankam la unua jaro estis malfacila por ili).
Tamen la mito estas tre forta kaj ĝi forte malhelpas disvolviĝon de edukado en aŭtonomiaj lingvoj -- ĉar ja la gepatroj opinias tiel.

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб янв 28, 2006 22:53 pm 
Не в сети
Novico
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Пн янв 23, 2006 23:16 pm
Сообщения: 22
Откуда: Eŭskio
La eŭska lingvo estas instruata el la 6 jaroj, kiam oni eniras lernejon, (kaj multkaze pli frue) ĝis 18 jaroj, (kaj ankaŭ en universitato, sed nur en iuj fakoj).
Kiam migrintoj eniras lernejon, depende de la kazo, kaj de sia scinivelo, ne nur Eŭska, sed ĝenerala, se la scinivelo estas la sama, ekzemple la kazo de la katalunano, li devas eniri privatan lernejon, aŭ elekti B modelon. La klasoj estos eŭske kaj hispane kaj kiam li ne komprenas ion li rajtas demandi al la instruisto. Kiam la klaskunuloj havos eŭskan klason li simple ankaŭ havos eŭskan klason sed alia, pli facila, kaj speciala por rapide lerni la lingvon.

Miaj gepatroj ne scias eŭskan, malgraŭ ili provis lerni ĝin ili ne sukcesis. Ili ja komprenas iom, sed ĝi ne estas sufiĉa por bone paroli. Ili ne instruis al mi eŭkan kaj al mi kune kun mia frato, neniu instruis eŭskan, sed mi ne scias kial. En la infanĝardeno ja sciis eŭskan ĉar mi babiladis kun aliaj infanoj. Kiam oni estas ene de societo senkonscie lernas la lingvon.
Mi celas ke kiam oni finas lerni "bachillerato" kaj volas eniri universitaton, li faras ekzamenon por provi sian scion kaj li povas fari ĝin eŭske kaj hispane.
Do kiam oni jam estas lernanta per universitato aŭdante la vortojn oni lernas ilin. Lerni vortojn ne estas problemo se oni aŭdas ilin ĉiutage kaj interesiĝas pri ili.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 29, 2006 0:22 am 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
OrE писал(а):
Miaj gepatroj ne scias eŭskan, malgraŭ ili provis lerni ĝin ili ne sukcesis. Ili ja komprenas iom, sed ĝi ne estas sufiĉa por bone paroli. Ili ne instruis al mi eŭskan...

Jes, precize tiun laŭdon mi legis pri la sukceso de lingva politiko en eŭska aŭtonomio: oni sukcesis ŝanĝi situacion tiel, ke inter junuloj estas multe pli da eŭsk-parolantoj, ol inter mezaĝuloj.

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 5 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Portugala lingvo por cxiu

basketo

0

2146

Пн окт 29, 2007 22:52 pm

basketo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Adigea lingvo: cxu lernebla?

jan Vetal

2

2759

Пт янв 12, 2007 3:59 am

Slavik Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. La angla estas tre malfacila lingvo

[ На страницуНа страницу: 1, 2, 3, 4 ]

Petro

66

25622

Пт сен 30, 2005 13:09 pm

Paul Kiss (as a guest) Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. «La angla, cxu universala lingvo de Interreto?»

Slavik

0

2407

Сб июл 08, 2006 2:37 am

Slavik Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 2


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group