Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Чт июн 27, 2019 1:58 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 2 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Eŭgeno Ŝestakov. Numeritaj fabeloj
СообщениеДобавлено: Вт июн 24, 2003 14:23 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт май 27, 2003 7:55 am
Сообщения: 1031
Откуда: Rusio, S-Peterburg
Мой перевод. Сказка №1 моя любимая (а всего их около 70 см http://www.shest.ru/drive.php?action=tales&np=1). У меня она вызывает ассоциации с шекспировскими "Королем Лир" и "Гамлетом"
//=================================================
Eŭgenio Ŝestakov

Pri Numeraj fabeloj

Ago okazas en lando, trovi kiun en karto estas tre malfacile. Ĉar estas malfacile trovi karton kun tiu lando. Ĉar tio estas tre malgranda lando.

En la lando oni havas kutimon vivi longe kaj feliĉe. Ĉar tia ebleco ekzistas. Ĉar reĝo estas zorga kaj saĝega, popolo estas laborema kaj sana, kaj Dio estas ekskluzive bona al ambaŭ.

Vi povas viziti tiun landon kiam kaj kiom longe vi volas. Ĉar vin neniu elpelos, male vin ili renkontos kun gajeco. Ĉar bonaj homoj ĉi tie estas en kvanto pli opresanta ol malbonaj.

Kiu estas kiu en fabeloj:
Lia moŝto reĝo. Same caro. Same monarko. Ĉefo de popolo, sperta antaŭvidema politiko, bonega familiano, lia aĝo estas modere maljuna.

Lia komikego bufono. Same Seĉjo. Profesie absurda ulo vestita en pintĉapon kaj longajn babuŝojn. Li estas relative juna, fraŭla.

Ŝia moŝto carino. Plejbonega kaj la plej bonkaraktera virino en la lando. Ŝi kuiradas, kroĉetadas, aranĝadas konfliktojn, vartadas homojn kaj brutojn.

Lia sanktanoblo arkimandrito. Ĉefo de eklezio. Persona amiko de caro. Nemalbona futbalisto. Lia hobio estas abelbredado.

Ŝia moŝto caridino. Multesaĝa altalernita fraŭlino. Ŝi havas grandan animon kaj somaton, puran ideon, ŝi kapablas longe okulumi per teleskopo.

Vojevodo. Defensa-ofensa kavaleria-infanteria viro. Li estas kuraĝa kaj persista dum ĉiu vetero. Dum irado li sonoras per medaloj.

Bojaroj. Kremo, butero kaj kazeo de socio. Ili ekzistas ĉe kortego kiel Ŝtatkonsilio. Treege barbozaj. Mallongajn ĉapojn kaj peltaĵojn ili ne vestadas.

Lia noblo ambasadoro de Holando. Li estas sola en lando eksterlandano. Edzigita, afabla, ĉe tablo li uzas buŝtukon.

Kronikisto. Oni nomas lin Eŭĉjo. Okulvitroportisto ne en unua generacio. Malkuraĝa, sinĝenema, li tute estas kovrita per inko.

Popolo. Ĉiu aliaj landanoj, inklude klerikaro, armeo kaj ĉekorteganoj.

Malsankta potenco. Drako Goriniĉ, Virinaĉo Jaga, fisorĉistinoj, arbkoboldoj, domkoboldoj. Ili havas plenajn civilajn jurojn.

Ceteraj caroj kaj popoloj.


Numeritaj fabeloj

#1

En tiu tago dento estis elŝirita for de caro. La caro sidis trista, ĉifis mantelon kaj rigardis preter bufono.
- Bum-bum-bum-bum-bum! - diris la bufono, batante per tamburino kontraŭ plej maldecaj partoj de sia korpo. - Bum-bum! Ridu, caro! Ĉu neridinde?
- Ridinde, Seĉjo. - malgaje respondis la caro. - Ekzekutos mi cin, Seĉjo.
- Rigardu, caro! - la bufono ekglutis globeton, ekstreĉiĝis, malvestis pantalonon kaj eltiris ĝin sendefektan.
- Ci estas porkego, Seĉjo. - diris la caro. - Jam la kvinan jaron mi tenas cin, kaj dum tiuj jaroj ci uzas nur solan globeton.
- Sed vi mem, kion faris? - iomete silentinte, demandis la bufono.
- Kion mi mem faris? - ne komprenis la caro.
- Necespaperon de Holando vi venigis kaj ediktojn sur ĝi skribas! - moke ekdiris la bufono. Liaj sonoriletoj ofende eksonoris. - Importisto! Kiu estis drinkinta kaj prohibis legomĝardenojn akvumi? Antaŭ ambasadoroj kiu ekfalis? Kiu kronon en necesejtruon fallasis?

La caro silentis. Vero ne pikis liajn okulojn, ĉar mandiblo doloris pli forte. Sed la bufono eliris kun kritiko kaj devis pagi pro tio.

En tiu vespero oni sepultis la bufonon. Post ĉerko iris la senkonsola caro. Li portis eluzitan kuseneton kun premioj. Estis multe da la premioj, precipe ĉi tio estis pinĉiloj kaj buronoj, inter ili sola hunda medalo ŝajnis kvazaŭ ordeno. Poste iraĉis kun fastaj vizaĝoj noblaro, batalantoj, rondvizaĝa pro kontinuaj preĝoj klerikaro kaj frenzinta pro korseto carino. La bufono kuŝis en la ĉerco seriosa kaj mallaŭte konsilis.
- Regno observu! - murmuradis li, gutigigante per kandelo al manoj. - Malamikojn, pelu je kolo! Plejbonon donu al infanoj! Vi enmemoris ĉu?
- Memoras! - ploragante, diris la caro. - Sola ci estis apud mi! Sola! Kio okazas, homoj?! La plej bonajn sepultas ni! La plej bonajn!!
- Dankon. - ekploretis la bufon, visante nazon per mortotuko. - Vi povus dum vivo diri.

Ekster pordego la caro ekmontris per fingro al unuavidita kavo.
- Ĉi tie!

Oni elĉerkigis la bufonon. Li falis en kavo, la noblaro malvestis ĉapojn, batalantoj ekseveris, klerikaro ekhikis.

- Adiaŭ, amiko! - dolorplene diris la caro.
- Adiaŭ. - ekgrumblis la bufono, metante vangon sur florkronon.
- Saluton! - ekkomandis la caro. Batalantoj ekpafis. Klerikaro ekknalis pli laŭte. La carino ekfaltiĝis, sed detenis sin de sveno. La caro ĵetis sur dorso de la bufono plenmanon da tero, melankolie ekrigardis stelojn, kaj procesio ekforiĝis.

La bufono ekturnis sin en tombo, ekpreĝis por paco de sia animo kaj gormiĝis. Antaŭe estos impeta nokto. Li devos reviviĝi, veni en palacon en brakumon de la ekfrenzinta pro ĝojo caro, fortrinki kun li ĝis verdaj diabletoj, kiujn ambaŭ vidis kaj ambaŭ ne timis, kaj tra tuta nokto kriegi de sur sonorilturo obsencajn kantojn. La caro ja, malgraŭ sia aĝo, estis ankoraŭ tre vigla viro kaj post dek-kvin ĉerpilojn dum tutaj du horoj povis stari sur genuoj kaj sakri rime. La bufono ne povis esti malantaŭe. Tial li silente dormis kaj kunprenis fortojn.


Последний раз редактировалось hamstro Ср дек 03, 2003 10:16 am, всего редактировалось 2 раз(а).

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср июл 02, 2003 14:17 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт май 27, 2003 7:55 am
Сообщения: 1031
Откуда: Rusio, S-Peterburg
№ 8

En tiu tago per tuta kortego oni diskutis problemojn kaj perspektivojn de plua eternigo famon de la caro-paĉjo kiel unu de plej brilaj personoj de miljaro.
- Bonan monumenton meti - tio al ci ne estas kreno tie kion kiel..! - profundpense diris la caro. Jen jam dum du horoj, kiel ne estis limo de lia saĝego. Li diradis, kaj ĉiu aŭdadis. Ideo estis diskutata grandioza - por simboligeco de baldaŭajn jubileojn konstrui ĉevalan monumenton apud abelejo de la arĥimandrito.
- Bona monumento - tio estas precipe nur unu feron por ĉevalo necesas sepcent pudetoj. Kaj glavo en dekstrmanon - kvindek, kaj barbo, kaj mem pezos ducent pudojn. Rideto sur vizaĝo de pura oro - ĉirkaŭ duonpudo, kaj tiu de la ĉevalo - unu pudeto.
- Sed, oni povas, dume de ligno ni metos? - per dolĉa voĉo proponis trezoristo. Li estis avarulo kaj amas konstrui vojojn. - Dume du malgrandan de ligno ni metos, kaj kiam vojo trans ĉirkaŭbaraĵo ni elkondukos, tiel apude ĉevala kun lanco kaj draco ni mendos.
- Vojoj... - malsereniĝis la caro. - Tiun vojojn kiom ne konstri - nur estas malprofito. Alialandanoj ridas, sed siaj uloj per padoj kutimis. Ankaŭ banditoj aperiĝos. Sed monumento - ĝi dum miliono da jarojn stari estos sen ia malutilo! Kaj ankoraŭ personan motivon konsideru. Mave, mi vidas, ci konsideras.
- Ĉu ja mi kion... - humile ekmurmuris la trezoristo. - Sed aŭtumne jubileo estos. Tiam kaj ni aldonus tiu.
- Fulmotondraj fenomenoj en anuso! - laŭte diris la bufono. Li dormis sub trono, kaj al li sonĝigis io obskura.
- Kiel? - almetis mano al orelo la neforaŭskultinta caro.
- La paseron je barbo ne kapti! - iomete turniĝinte, diris la bufono. La caro ekrigardis plafonon kaj ekpensis.
- Sed ja faro li diras, - diris la caro, atendinte. - Tiel ja tio estas. Jen, se aperus barbohava pasero, kiel lin kapti? Se tiu kun barbo - tio signas, ke li estas maljuna, konscience estos kapti lin. Jen se, por ekzemplo, hipopotamo kun kornoj - tiun kaj piedbati ne estas peko. Aŭ per ia lignbloko pinĉi. De li, monstro, io ne malplios.
Korteganoj kaj servistoj kun miro ekrigardis la caron. Abstraktaj, senlnepraj rezonoj estis por ili novaĵo.
- Por ok pajacojn duonsitelo ne estas dozo! - ofertis alian temon la bufono. Li kuŝis per vango sur faligita cara pinglo kaj tial estis parolema.
- Tio estas vera, - ekridetis la caro. - Tio li vere diras. Duonsitelo kun brasiko mi sola povas, se estos io pri kio drinki.
- De mondo po fadeno - la caron for! - subite elkriis la bufono kaj vekiĝis en malvarma ŝvito. La caro ekkvakis kaj kaptis per manoj apogbrakojn.
- Tio jen estas kio? - streĉe demandis li. - Tio dume estas aludo, aŭ jam estas devizo ĉu?
La bufono sub trono silentis. En animo li estis finita monarkisto, en tiu li opiniis ke la caro estas lia plejbona amiko, sed ĵus lia longa dorma lingvo forstrekis tion kaj alion.
- Ĝisvivis, via moŝto! Malsaĝulo ekribeliĝis! - kun dolorpleno rimarkis sengenealogiohavanta, sed kun grandaj planoj bojaro. Li ekflaris politikan momenton kaj volis submetis al la caro-paĉjo sian rondetan brakon. - Tio kaj por legeblujo nia estos faro: kontroli, ke en necesejo proklamoj ĉu kuŝas. Elgrimpu sub-de la trono, vesperto! Lia moŝto volas koleri! Mi devas krii ke oni sabron portu, via moŝto?
- Mentaj bombonoj facile demetas streĉo! - per bona voĉo diris carino. Ĉiu turniĝis kaj iĝi rigardi al ŝi. La carino dormis en fotelo, instinkte movante per trikiloj stringitaj en manoj. Lia ĉarma vizaĝo ridetis dorme, per granda blua ŝuobuko ludis kato. Pri lia lojaleco al reĝimo kaj pri ĝenerala bonkaraktereco iradis legendoj.
- Cepa infuzo kun brasiko titoloĝas en popolo supo.
- Ŝi dormas. Per litkovrilo kovru, - ekgrumblis la caro, renove turniĝante al aperinta problemo.
- Multe da monoj plibone, ol ŝteli malpermesite! - intrigante ekdiris la carino kaj ekronkis. La caro ekglaciiĝis duonturniĝinte. Bojaroj malfermis bushojn. La bufono, nemalfermante okulojn, atente aŭskultadis.
- For, for aĉulo! - ekdiris la dormanta carino kaj eksvingis per maneto. - Se ci mem ne povas - donu al aliaj umi!
Ĝuste en tiu loko unuafoje dum dinastio kaj faliĝis sur-de la trono leĝa laŭ ĉiuj kronikoj cezaro. Frotante kontuzita pugon, li leviĝis sur-de planko kaj silentante ekrigardis al bojaroj. Sengenealogiohavanta, sed kun grandaj planoj bojaro per akuta okulo ĉirkaŭrigardis vizaĝon de la caro kaj altigis manojn.
- Perfido! - ekkriegis li...

...Kiam en ĉelo iĝis tute malhele, la bufono kun la carino demetis ludkartojn kaj ekpensis ĉiu pri sia.
- Transfervoris esperulo, - ekdiris la bufono kaj ekklakis per fingro kontraŭ reĝo de pikoj.
- Poriĝon hieraŭan mi al li donis, - suspiris la carino. - Io ŝveligas lin, eble. Sed vin kial - nekompreneble.
- Disfunkcio de humoro de pensoj, - nebule eksplikis la bufono. Li splene ekgratis sian barbeton, kuŝiĝis kaj almovis pintoĉapo al oreloj.
En koridoro audiĝis paŝoj, fenstreto en pordo iom malfermiĝis, la caro eningis en ĉelon tranĉitan duone pecon de kuko kaj silentante foriris. Liaj lipoj estis ofendite kunpremitaj.
- Koleriĝas... - ekplendis la carino, enŝovinte mentono en enuintajn pri kroĉetaĵo manojn. La bufonon la kuko fiŝoza ne ĝojigis.
- Jen, iu igis agrableco! - kvereleme diris li. - En malliberejon sidigis kaj per kukoj regaladas! Kaj morgaŭ iu ekxekutos iun kaj pardonon estos peti.
- Sed tial iu pensi devas! - nesi-n-regadinte, ekkriegis subaŭdinta ĉe pordo la caro. Kolere, sed silente ŝtamfante per rezervitaj peltaj alplandoj, li degnis koleriĝi tiel, kiel antaŭe ne estis. - Malsaĝulo piza! Murdisto panjojn! Sub-de la caro propagandi! Malgraŭ ke bojaroj estas ĉirkaŭ! Kaj servistoj! Sed li iĝis grunti, polvotuko dorma! Ĝisŝerciĝis, muzelo! Por tri ŝnuroj al si forkikerikiĝis!
Kaptiĝinta koron la carino hikiĝadis tiel laŭte, ke la caro mirite eksilentis. La bufono donis al ŝi da akvo, sidigis kaj aliris pordon.
- Aŭstultu, moŝto... - mallaute vokis li.
- Ne ekzistis pri kio mi havas interparoli kun ci, - eĥis la caro. - Mi aŭdis cin.
- Registron, bedaŭre, mi ne havas... - mistere kaj kanteble diris la bufono. - Tial por via, Sira, honesta nomo mi klopodas. Sed vidantoj estas. Ĉar ja tre...
- Mallonge! - deŝirigis lin la caro.
- Oni povas kaj plimallonge. Mi citas. "Lando de malsaĝulojn", dirita estis, "ĉiuj havas bojarojn, sed mi havas ŝirpecoj kun oreloj", "mi estas spitsigno barbahava, sed ne caro", kaj ankaŭ "Sen Dio estas plilarĝa vojo" - dufoje dum dormo dirita estis. Per vi, esperujo, dirita estis. Se vi ne kredas al mi - la kruco donu al mi, ĝis truoj mi forkisos. La bufono eksilentis. La caro trans pordo eningis en buŝon ĉiujn fingrojn kaj fortostreĉate pensis.
- Dio estas atestanto, - aldonis la bufono. - Sed ne nur tio estas. Kuzmo-ĉevalistu ankaŭ aŭdis. Sed mi lin diris, ke via moŝto forlegiĝis per anonimajn leterojn kaj nun, dormante, pro tuta popolo suferas.
La caro trans pordo ekmurmuris io, kunpreniĝis kaj neaŭdite ekkuris for.
- Nu-nu, panjo! - alsidis al ŝi la bufono. - Vi vudos - tuj libero por ni estos. Caro nia - granda logikisto estas. Nur hodiaŭ li iomete difektiĝis. Vetero, eble. Aŭ la poriĝo... Sed nun li sana estos. Baldaŭ li alkuris, vin, panjon, per lanuga ŝalo kovros kaj en dormoĉambron elkondukos. Fortiĝu, carino, ne plimulte ol unu horo restas al ni esti ĉi tie.
La bufono eraris. Jam trans paro minutoj la caro tondris per ŝlosiloj en ŝloso kaj silente saltetis pro nepacienco.
- Cia vero! - ĝoje ekkriis li al la bufono, malferminte pordon. - Mi diris! Kaj ankaŭ "Dio vidis sed dento ne havas" mi diris! Kaj "kun krono iu estas caro, sed sin tiu estas hundisto" ankaŭ mi diris! Kaj ankoraŭ "sun karulo al melko, sed kun riĉulo al lito"!
- Plimallaŭte, via moŝto! - haltigis lin la bufono. - Popojn vi vekos. Ili dum fasto nefirme dormas, se kio - alkuros ci tien.
- Pardonu, carino... - nelerte alparolis la caro al mirita edzino. - Tio mi tiel... Laŭ faro. Prenu ŝalon, ni iru. Alsuferis vi, mi pensas...
Por trankviligeco de edzino lia moŝto aplikis kuracogutojn, muzikotenujon kaj iom neanalizitajn frazojn. Poste, transdoninte carinon al inspekto kaj dormigeco de maljunulino, li ekkuris en ĉelo, kie atendis lin la disciplinema okaze de evento bufono. Ferminte post si la pordo, la caro metis sur planko botelego, akiris el poŝoj ĉerpilojn kaj, ankoraŭ kaŝinte okulojn, enverŝis po unua...


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 2 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Euxgeno Onegin|Jevgenij Onegin

Sergej Ch

4

4105

Пн июн 23, 2003 15:33 pm

Slavik Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group