Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Ср май 22, 2019 15:58 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ 1 сообщение ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Origino de Esperantaj vortoj
СообщениеДобавлено: Вт янв 18, 2005 18:47 pm 
Не в сети
silentigito
silentigito

Зарегистрирован: Ср мар 26, 2003 8:33 am
Сообщения: 993
Откуда: Novosibirsk, Russia
Vladimir JURGANOV
Origino de Esperantaj vortoj rilate kompara lingvoscienco

(En la artikolo estas jenaj mallongigoj: al. — altaja, ur — urala, dr. — dravida, ar. — arja, kr. — kartvela, sm. — semita, mon. — mongola).

La kompara lingvoscienco havas kiel la premisan bazon la teorion de la origino de etnoj per disiĝo de unu praraso je partoj kaj kiel la temon de esploro — devenon de pli modernaj lingvoj el pralingvo. Fakte la kompara linvoscienco estas instumento de tiu teorio, kiu helpas esplori vojojn de origino, evoluo, disvastiĝo kaj parenceco de diversaj popoloj.

Per rimedoj de la kompara lingvoscienco oni povas evidentigi diversajn leĝoj de sonŝanĝo dum prunto de vortoj inter diversaj lingvoj, kompari vortojn kaj per la trovitajn leĝoj ekiri reen kaj rekonstrui la vortojn de mortintajn lingvon. Certe,temas pri leksika parto de lingvoj.

Ni ne tuŝu serioze en la artikolo la rimedojn kiel, ekz. kompara fonetiko, nur faru kelkajn ekzemplojn, skizantajn la temon.

***
En heredaj lingvoj el la arja ?e rezultis gr.e , lat.e.; el la arja ao1 kaj ao2 — gr.o , lat.o; el la arja ?a — gr.a , lat.?. en la slava lingvo el ?e rezultis Э, el ao1, ao2, ?a — o.

?e kaj ao1povas alterni pro la origino de la sama prasono, tian alteron konservas ankaŭ vokaloj originintaj el la vokaloj en heredaj lingvoj.

La alterno de vokaloj (ger.Ablaut) estas ekzisto de diversaj vokaloj, konformaj laŭ la origino, en la sama radiko aŭ afikso.

Ili alternas en jena maniero:

arja ?e gr.genoV, lat.genos, ah.ganas (gento);
gr.nej oV, sl.небо, ah.n?bhas (nubo);

gr.etti, lat.est, sl.есть, ah.asti (estas).

arja ao1, alternanta kun ?e
en fleksioj de nomoj aj pronomoj:

gr. — o en fleksioj -oV en nominativo singulara de vira genro,

-on en akuzativo sing. de vira genro, kaj nominativo-akuzativo sing. de neŭtra genro,

-o en nominativo-akuzativo singulara de pronomo de neŭtra genro.

Ekzemple: ippoV, xppon oV, on, to.

lat. — fleksio -os (poste -us), -om (-um), -od (-ud) en nominativo kaj akuzativo singulara.

Ekzemple: equos, equom, jungum.

3) arja ao2 nealternanta kun ?e, ne parenca al ?e

lat. ovis, gr.oiV (el ofiV kun fonetika perdo de f),poste el oiV aperis oi, sl.овьца, ah.?vis — (ŝafo);

gr. posiV (s anyaŭe el t), ah. Patis — (sinjoro);

lat. okulus, gr. osse (en la dualo), sl.око, очи (en la dualo), ah.бkљi — (okulo).

Ĉion-ĉi ni povus daŭrigi tre longe, ĉar ekzistas multaj nuancoj de alterno de sonoj, sed ni intencis ne pruvi la teorion, sed nur skizie ekzempli.

***

Plej bone evoluinta estas kompara lingvoscienco pri arjaj lingvoj (la alia tradicio nomataj hind-eŭropaj), kiuj devanas de unu arja pralingvo. Ekzistas dek du grupojn de lingvoj, kiuj konsistigas la arjan lingvan familion:

La italika branĉo:
la latina (kun la modernaj franca, itala, hispana, portugala, rumana);
la oksa;
la umbra;
La kelta branĉo:
la bretona;
la kimra;
la irlanda;
la skota;
La anatolia (hitit-lubika) branĉo (mortinta);
La tohara branĉo (mortinta);
La armena branĉo;
La albana branĉo;
La antikva-greka branĉo (kun diversaj varioj de la lingvo kaj la moderna greka);
La hindia branĉo:
la sanskrito:
la bengala;
la nepala;
la hindia (moderna);
la penĝaba;
la asama;
la cigana ktp;
La irana branĉo:
la avesta;
la kurda;
la persa;
la puŝta;
la taĝika
la scita;
La balta branĉo:
la latva;
la litova;
la prusa;
La germana branĉo:
la gota;
la germana;
la angla;
la niderlanda;
la friza;
la sveda;
la norvega;
la dana;
la islanda;
La slava branĉo:
la ĉeha;
la slovaka;
la pola;
la serba;
la kroata;
la makedona;
la slovena;
la bulgara;
la ukraina;
la belorusa;
la rusa.
(Eble, mi ellasis lingvojn de iuj triboj, sed la ĝenerala bildo estas.)

Tamen arjoj estis unu el branĉoj de hiperboreoj, fuĝintaj de sia arktika prapatrio post ties glaciiĝo. La arja lingvo estas parto de la pli antikva boreala lingvo kune kun la urala ( t.n. finno-ugra), la kartvela kaj la semita lingvaj familioj. Same la boreala lingvo estis parto de la t.n. nostratika lingvo, samkiel la altaja (kun la turkaj kaj aliaj nordaziaj lingvoj) kaj la dravida familioj.

Zamengof prenis vortojn por Esperanto preskaŭ nur el diversaj lingvoj de arja familio (plejparte el la italika branĉo) kaj iomete, ŝajne, el la semita. Sed multaj vortoj pro parenceco de lingvoj estas samaj por diversaj familioj.

Ni penos trovi kelkajn adekvatecojn inter vortoj de Esperanto kaj vortoj de la familioj arja, semita, dravida, kartvela, urala kaj altaja. La adekvatecoj preskaŭ neniam originas de rekta preno de radikoj el la lingvoj, ĉar plejmulto de la lingvoj ne estas eŭropaj.


akvo

alt. m?r? — maro, rivero maro, marĉo

dr. marai — pluvo

ar. mor — akvujo

kar. mar — lago, marĉo

sm. mr — pluvo, akvujo


malgranda vorbesto

al. luka — hundo, linko linko

ur. luka — vulpo, mustelo

ar. luk-, lunk- — linko

kar. lewk- — juna bestido


malplena, kavaĵo

al. goba-/gobi- — malplena, kavaĵo kavo

ur. koppa — malplena, kranio kaverno

dr. koppam — kapta kavo por elefantoj

ar. genp — malplenaĵo, kavo

kar. kwab — kaverno, kavo

sm. gwp — malplena


pensi

ur. mana — diveni, ekzorci menso

dr. mana — peto, vorto

ar. men- — pensi, rememori

sm. mn — pensi, kompreni, opinii


doni

al. t/?- — ricevi, doni doni

ur. tog e- — alporti, doni

dr. t?- — alporti, doni

ar. dehu- — doni


pisti, pecigi, rompi

dr. p?c — pecigi, senŝeligi pisti

ar. peis — pecigi, pisti, premi peco

kar. pic — rompi, ruinigi

sm. bs-/bd- — rompi, pecigi, premi


glata, kalva

al. gilu-/gila — glata, brilanta glata

ur. lŭ/e/a- — glata, brilanta plata

ar. ghelhu — glata, brilanta

ghlehu — glata, brilanta

ghlehu-dh- — glata, brilanta

kar. glu — plata

sm. glh — kalva


malata

al. nam<*lamda(mon.) — malalta lando

ur. Lamte — malalta, malaltaĵo

dr. lendu — valo, ebenaĵo


malvarma

al. k?l — frosti gelo

ur. k?Lm? — frido, gelo, frosti ĝeleo

dr. kula — frido

ar. ĝel-/gel- — malvarma

kr. kw?l- — malvarmiĝi



Ni konkludas, ke Esperanto estas leksike unu el arjaj lingvoj. Tamen ĝiaj sintakso kaj morfologio estas ne arjaj, kaj pro tio multaj eŭropeanoj havas malfacilojn rilate de la sistemo de la esperanta verbo. Sed kompara esploro de la verboj arja kaj esperanta estus atendata.


Listo de la uzita literaturo:

Fortunatov. “La kompara fonetiko”.

V. M. Illic-Svityc “La sperto de komparo de nostratikaj lingvoj (semitaj, kartvelaj, arjaj, uralaj, dravidaj, altajaj)”: La kompara vortaro.

_________________
Правдивость — не двусторонность и не объективность, правдивость — это бескорыстная субъективность.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ 1 сообщение ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 3


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group