Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте

Сейчас Вс дек 08, 2019 12:00 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа

Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 62 ]  На страницу Пред.  1, 2, 3
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт май 14, 2010 18:46 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 22, 2009 22:01 pm
Сообщения: 3054
Откуда: Россия
leoniĉjo писал(а):
verŝajne, la unua seksa kontakto okazis jam post kiam ili estis eligitaj el Edeno

Jes, certe. Pri tio neniu disputas, ĉar tio estas la klara atesto de la Skribo mem. Se oni kredas ĝin, do nepre sekvadas tion.

Цитата:
Ili estis intersekse amantaj kaj amataj; verŝajne, tio estis ĝuo, ĉar tio estas sentata kiel bono.
Mi opinias preskaŭ samtiel.

Цитата:
Sed por kio estis necesa la ordinara natura ekstazo? Sufiĉus simpla mensa decido pri kopulacio (same, kiel homo, ekzemple, decidas: “mi tuj iru” — kaj ekiras) — certe, se estus eble plenumi kopulacion, plene direktante ĝin per la konscia menso. Kial Dio ne havigis la homojn je tia eblo kaj por kio Li donis al ili la stimulon de plezuro al seksumado? Ĉu sen tia stimulo la homoj ne naskus sufiĉe?
La monaĥoj, ve, nepre devas tute ignori tiun de Dio donitan stimulon…
Mi ne povas respondi, ĉar mi mem ne scias, kia neceso aŭ bezono estis krei la mondon? Tamen tio estas evidenta, ke Dio multfoje kreis ion kaj alion ne pro ian ajn neceso. Kia neceso estis krei la belaĵoj de l'Naturo? Pro kio ni sentas la ĝuo de l'vivo entute? Se nia vera celo estas Di-ekkono, por kio Dio mem donacis al ni la ĝuoj de ĉi kreata mondo?
Eble, tio estas nur Di-amo al ni, senkaŭza Amo. Kvankam la cinika uzado de tiu Amo kaŭzas eĉ neglekto pri Dio mem, tamen kelkaj homoj nur pli amas Dion pro Lia senkaŭza Amo.

Цитата:
La prahomoj verŝajne amis reciproke per la amo inter viro kaj virino. Sed monaĥo kaj monaĥino ne rajtas ami same. Ĉu la metodo uzata de la monaĥo estas senigi sin je la eblo havi amatinon, fari sin soleca kore, tiel meti sin en la malfacilajn kondiĉojn kaj, sopirante pri la amo, aspiregi al la amo al Dio?
Certe! Nun al mi ŝajnas, ke vi ĝuste komprenis la aferon.
Propravole obstinegante de ĉiuj naturaj ĝuoj, ili preparas la vastan kor-lokon pro la supernatura. Tio estas celo kaj senco de ilia vojo.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн май 17, 2010 20:43 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 07, 2006 23:03 pm
Сообщения: 521
Откуда: Пенза
palaman писал(а):

Sed jen kio restas malfacile komprenebla. La monaĥoj penas anstataŭi “subajn” "pasiojn" per “superaj” aspiroj kaj tiel iom rafini sin. Sed la eble iom “malsanan” seksan naturon ili ne resanigas: ili amputas ĝin. La kosto de tia longdaŭra “kirurga operacio” estas granda — fakte, biologia senfrukteco (se la homo ne vivis geedzan vivon antaŭ ol fariĝis monaĥo). Ĉu tiel indas ion kuraci, kiam la malsaneto ne estas danĝera por la vivo (por la spirita vivo ankaŭ)?
Se homo simple tre ŝatas la religian mistikan praktikon, se ĝi estas por li tre plaĉa okupo, la pleja gravaĵo en lia vivo, kaj pro tio li estas monaĥo, tion facilas kompreni. Estas bone, kiam homo okupas ĝuste sian lokon.

Sed jen ĉefepiskopo Antonio iam konsilis, ke eĉ tiuj monaĥoj, kiuj sentas, ke estas malfacile por ili paralizi la seksan deziron (la ĉefepiskopo nomis la seksan deziron de monaĥo tiel: la pasio de la malĉasto) — ke eĉ tiaj monaĥoj restu monaĥoj kaj plu batalu kontraŭ la pasioj.
Ĉu gravas ke estu kiom eble pli multe da monaĥoj?
aŭ ĉu por ĉiu homo, kiu kapablas enpensiĝi pri la glorago de batalado kontraŭ la pasioj, gravas strebadi al plenvenko super ili (kaj por tio esti monaĥo)?
aŭ ĉu, male, ĉefepiskopo Antonio eraris?

( Kaj, ĝenerele, kia estas la rolo de la monaĥoj en la Mondo? )

En sia libro pri la psika praktiko uzanta la preĝon Jesuan ĉefepiskopo Antonio eksplikas la metodon de tiu psika praktiko.
( http://lib.eparhia-saratov.ru/books/01a ... tents.html )

(La vorta preĝo Jesua estas la preĝo «Sinjoro Jesuo Kristo Filo Dia, kompatu min pekulon»).
( http://lib.eparhia-saratov.ru/books/01a ... ath/5.html )

«Farado de la Jesua preĝo, kiun la sanktaj patroj nomas sobriĝado, devas esti neforprenebla esenco de la monaĥa vivo. Ĝi necesas ankaŭ por ĉiuj laikoj, ĉar sen rememorado de Dio neniu povas saviĝi».
http://lib.eparhia-saratov.ru/books/01a ... ath/4.html
Архиепископ Антоний писал(а):
Делание молитвы Иисусовой, называемое святыми отцами трезвением, должно быть неотъемлемой сутью монашеской жизни. Оно необходимо также и для всех мирян, ибо без памятования Бога спастись никому не возможно.

Ĉefepiskopo Antonio diras pri la stato, kiun envenis la homoj:
«Ĉio ĉi okazis al la homo kaŭze de malheliĝo de la menso. La koro pleniĝis je nenaturaj kutimoj — la pasioj, kaj tiuj, enradikiĝinte en la koro, kunkreskiĝis kun la homnaturo kaj kontraŭ volo de la menso kaj de la koro enlogas la homon en la maldecan por li pasian vivon. <...> La homo restadas en falinteco, la menso kaj la animo dekliniĝis de la natureco kaj transiris en sub-naturecan staton.»
http://lib.eparhia-saratov.ru/books/01a ... ath/4.html
Архиепископ Антоний писал(а):
Все это произошло с человеком по причине помрачения ума. Сердце наполнилось неестественными привычками - страстями, а последние, укоренившись в сердце, срослись с естеством человеческим и против желаний ума и сердца вовлекают человека в неподобающую ему страстную жизнь. <...> Человек пребывает в падении, ум и душа отклонились от естества, перешли в состояние нижеестественное.

Ĉefepiskopo Antonio asertas:
«<...> kaj la plej dignaj, “tiuj, kiuj ne malpuriĝis kun virinoj” (Apokalipso de Sankta Johano 14,4), atingintaj aranĝon de la vera spirita virgeco, indiĝas je la plej alta virto — la preĝo vida
http://lib.eparhia-saratov.ru/books/01a ... ath/3.html
Архиепископ Антоний писал(а):
<...> а достойнейшие, "те, которые не осквернились с женами" (Откр. 14,4), достигшие устроения истинного духовного девства, сподобляются наивысшей добродетели - молитвы зрительной.

(
Sankta Johano писал(а):
1 Kaj mi rigardis, kaj jen la Ŝafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto. 2 Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, kiel voĉon de multaj akvoj, kaj kiel voĉon de granda tondro; kaj la voĉo, kiun mi aŭdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj; 3 kaj ili kantas kvazaŭ novan kanton antaŭ la trono kaj antaŭ la kvar kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elaĉetitoj el la tero. 4 Ili estas tiuj, kiuj ne malpuriĝis kun virinoj; ĉar ili estas virguloj. Ili estas la sekvantoj de la Ŝafido, kien ajn li iras. Ili estas elaĉetitaj el inter la homoj, la unuaaĵo al Dio kaj al la Ŝafido. 5 Kaj en ilia buŝo ne troviĝis mensogo; ili estas senkulpaj.
)

Ĉefepiskopo Antonio konsilas al monaĥoj:
«Kiam vi konfesos al nekonata pastro luktadon de la pasio de la malĉasto, konsideru, ke iuj konfesprenantoj, ne sciante la asketan vivon kaj la bataladon kontraŭ la pasioj, ofte nesaĝe konsilas forlasi la bataladon kaj iĝi laiko por havi geedzan vivon. Konsilante tion, ili direktiĝas per la vortoj de la apostolo “Estas pli bone edziĝi, ol bruladi” (1 Al la korintanoj. 7,9), ne komprenante tamen, ke la apostolo diras tion al tiuj solece vivantaj homoj, kiuj ne volas batali, sed per la pasio bruladas. Se vi elektis la vivon batalan kontraŭ la pasioj, vi tian konsilon rifuzu kaj ne vizitu duafoje la nesaĝan konfesprenanton. Li mem malsanas anime pli ol la aliaj. Li favoras al la pasioj, ne sciante, ke necesas batali kontraŭ ili la tutan vivon, batali kaj kontraŭ pensoj, kaj kontraŭ deziroj, bruligantaj la fideziran parton de la animo.»
http://lib.eparhia-saratov.ru/books/01a ... ath/6.html
Архиепископ Антоний писал(а):
Когда будешь у незнакомого священника исповедовать борения блудной страсти, учти, что иные духовники, не зная жизни аскетической и борьбы со страстями, часто неразумно советуют оставить борьбу и идти в мир проводить жизнь брачную. Они руководствуются при этом словами апостола: "Лучше вступить в брак, нежели разжигаться" (1Кор. 7,9), не понимая, что апостол говорит это тем одиноко живущим людям, которые борьбу вести не хотят, а страстью распаляются. Если ты избрал жизнь борьбы со страстями, то совет такой отвергни и духовника неразумного вторично не посещай. Он сам болен душевно сильнее других. Он потворствует страстям, не зная, что нужно с ними бороться всю жизнь, бороться как с помыслами, так и с желаниями, распаляющими похотную часть души.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт май 18, 2010 7:34 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 07, 2006 23:03 pm
Сообщения: 521
Откуда: Пенза
P.S. Al la menciita mia pensa asociaĵo kun amputado mi volas aldoni jenan penson.

La vorto "ĉasta" en la rusa — целомудренный — signifas "laŭanta kompletecan saĝon", do, ĝia signifo estas proksima al la signifo de la esprimo "laŭanta la sisteman metodon".

Al mi ŝajnas, ke la monaĥoj (rilate sin mem) rigardas la seksecon de nur unu flanko, tio ne laŭas la sisteman metodon. Do, eble la monaĥoj ne estas vere "ĉastaj" (en la senco цело–мудр-енный)?

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт май 18, 2010 15:54 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 22, 2009 22:01 pm
Сообщения: 3054
Откуда: Россия
leoniĉjo писал(а):
Al mi ŝajnas, ke la monaĥoj (rilate sin mem) rigardas la seksecon de nur unu flanko, tio ne laŭas la sisteman metodon. Do, eble la monaĥoj ne estas vere "ĉastaj" (en la senco цело–мудр-енный)?

Ŝajnas paradoksale, ke la monaĥa vojo estas efektive pli sistema ol la vojo de laiko. Tamen ni facile povas kompreni la aferon.
Se ni estas morteblaj, pludire, eĉ mortendaj - do estas evidente, ke ni ne povus seksumi eterne. Nia morto estas (laŭ Ortodoksizmo) sekvo de la peko, kiel ankaŭ sekum-bezono estas peksekvo. Seksumado rezistas al morto, tamen morto fifine venkas - kiel en la vivo de ĉiu aparta homo, samtiel en la vivo de la tuta homarano, ĉar nenio estas eterna sub la luno.

Do, kiam monaĥo rezignas de seksumo, la faras nur necesaĵo. Kiam ni seksumadas, mi ja pelas nur agrablan iluzion, nur fantoma celo de la eterna vivo. Estas regule, ke tiuj homoj, kiu tro gravigadas seksumadon, ofte ridardas ion iaspeca religia fenomeno - tiam ili rigardas simplajn ge-virajn organojn de natura plimultiĝo kiel "altaro", "templo" ktp. Estas evidente, ke tio estas mensa fantomo, ĉar entuta homaro ne kapablas eterniĝi per seksumado. Des pli, ĉiu homo neniom plivivigas sin per seksumado, kvankam povas travivi agrabla fantoma eterno dum mallonga amekstazo de ĉi tera amo.

Do konsciene rezigni tiun iluzion estas envere ĉasta decido, se oni rezignas ĝuste por mensa sistemado, kiun nepre detruas ia ajn iluzio. Monaĥo kvazaŭ jam mortiĝis (sekvante Jesuo la Mortinta), rezignante de sensenca fantoma batalo kontraŭ morto. Tiu decido estas ordinara psikotekniko de ĉiuj religioj - decidita morto antaŭ efektiva korpa morto. (La sama psikotekniko estas ankaŭ uzita de ĉiuj gloraj batalistoj - ekzemple, samurajoj - por atingi klariĝo de menso antaŭ morta batalo. Ja mortotimo ofte proksimigas la morton mem... Por kio do oni timus tion, kio jam estiĝis?) Estas originala nuanso en kristana monaĥiĝo, ke Kristo tamen resurektis. Tial kristana eniro en morton estas samtempe eskapo de la morto. Nia mortvojo estas senigita de ordinara tenebro, karaktera trajto de ĉiu vera batalistovojo...
Natura estas deziro vivi plu, eĉ sopiro pri eterna vivo; natura estas nia malamo kontraŭ morto. Tamen ne estas sistema metodo, kiam jen iu per seksumado batalas kontraŭ morto, jen eternigas homaron per la kora tera amo. Mi ne ŝercas pri tiuj, ĉar mi iom sentadas en mia koro similaj sentoj. Sed mi plene ekkonsciis la fantomeco de tiuj sencoj.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт май 18, 2010 17:25 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 22, 2009 22:01 pm
Сообщения: 3054
Откуда: Россия
leoniĉjo писал(а):
Sed jen ĉefepiskopo Antonio iam konsilis, ke eĉ tiuj monaĥoj, kiuj sentas, ke estas malfacile por ili paralizi la seksan deziron (la ĉefepiskopo nomis la seksan deziron de monaĥo tiel: la pasio de la malĉasto) — ke eĉ tiaj monaĥoj restu monaĥoj kaj plu batalu kontraŭ la pasioj.
Ĉu gravas ke estu kiom eble pli multe da monaĥoj?

Ne. Plimultiĝo de monaĥoj ne estas sufiĉe grava celo por tiu glorado. Se iu frenezulo provus monaĥiĝi por la celo, li nepre mokitus de diablo, nepre restus monaĥado poste.
Fakta, racia asketocelo estas tute alia: vivi tute nun kaj ĉi-tie. Mortigi morton per la morto antaŭ morto. Antaŭveni morton.
Ĉar pek-vena mort-destino senvalorigas la tervivo.
Tio estas nur mensoklareco, nenio plu.

Цитата:
aŭ ĉu por ĉiu homo, kiu kapablas enpensiĝi pri la glorago de batalado kontraŭ la pasioj, gravas strebadi al plenvenko super ili (kaj por tio esti monaĥo)?
aŭ ĉu, male, ĉefepiskopo Antonio eraris?

Mi devas konfesi, ke ĉefepiskopo Antonio estas plej profunda verkisto inter plej grandaj sanktuloj de lasta centjaro. Ankaŭ li estas la plej granda sanktulo inter plej profundaj verkistoj de nuno. Traduki lian verkojn en Esperanton estas envere nobla afero, por ke ĉiu esperantisto povu ekkoni la tekston.
Finvenko super la pasioj ankaŭ estas necesaĵo, ĉar nenia pasio eternas.
Seksa pasio estas nur plej forta (se ni temu pri normala homo, ne narkotisto ktp), tial ankaŭ plej trajta. Ni ĉi tie fakte temas samtempe pri ĉiu ordinara pasio, ekzemplante ĝin.

Цитата:
Kaj, ĝenerele, kia estas la rolo de la monaĥoj en la Mondo?

Se la ordinara homo estas branĉo de homar-arbo, do ĉiu vera monaĥo estas frukto de la arbo. Frukto ne donu novajn branĉojn, tamen ĝuste por ĝi la tuta arbo kreskas, plimultiĝante branĉojn.

Цитата:
En sia libro pri la psika praktiko uzanta la preĝon Jesuan ĉefepiskopo Antonio eksplikas la metodon de tiu psika praktiko.
( http://lib.eparhia-saratov.ru/books/01a ... tents.html )
(La vorta preĝo Jesua estas la preĝo «Sinjoro Jesuo Kristo Filo Dia, kompatu min pekulon»).
Jes! Kaj tiu libro estas envere la plej bona, se pritrakti la temon. Mi gajas sincere, ke vi jam trovis kaj legis ĝin. Mi mem perdis multe da tempo, ne havante similan lakonan, plenan kaj precizan priskribon de ortodoksa psikotekniko. Bedaŭrinde, eĉ en mia eklezio la kelkaj kontraŭas ĝin. Prava afero ĉiam estas disputata – eĉ pli malbone! – silentigata! (Esperanto estas la plej proksima ekzemplo!)
Vi bonvolu konsideri, ke ĉ-po Antonio estis katakomba Diservisto. Li ankoraŭ ne estas plene agnoskita de oficiala hierarkio. Tamen inter la monaĥoj li estas plene digna kaj eĉ fama.

Цитата:
Ĉefepiskopo Antonio asertas:
«<...> kaj la plej dignaj, “tiuj, kiuj ne malpuriĝis kun virinoj” (Apokalipso de Sankta Johano 14,4), atingintaj aranĝon de la vera spirita virgeco, indiĝas je la plej alta virto — la preĝo vida
http://lib.eparhia-saratov.ru/books/01a ... ath/3.html
Архиепископ Антоний писал(а):
<...> а достойнейшие, "те, которые не осквернились с женами" (Откр. 14,4), достигшие устроения истинного духовного девства, сподобляются наивысшей добродетели - молитвы зрительной.

Sankta Johano писал(а):
1 Kaj mi rigardis, kaj jen la Ŝafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto. 2 Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, kiel voĉon de multaj akvoj, kaj kiel voĉon de granda tondro; kaj la voĉo, kiun mi aŭdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj; 3 kaj ili kantas kvazaŭ novan kanton antaŭ la trono kaj antaŭ la kvar kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elaĉetitoj el la tero. 4 Ili estas tiuj, kiuj ne malpuriĝis kun virinoj; ĉar ili estas virguloj. Ili estas la sekvantoj de la Ŝafido, kien ajn li iras. Ili estas elaĉetitaj el inter la homoj, la unuaaĵo al Dio kaj al la Ŝafido. 5 Kaj en ilia buŝo ne troviĝis mensogo; ili estas senkulpaj.

La vera kaj ĉasta celo de homara plimultiĝo (konsente de ortodoksizmo) estis la Kristonasko. Post ĉi tio nia historio ekfinadas. Naski gefilojn estas normala, neniom peka afero (ĉar la tuta naturo estas kreata kaj benata de Dio), tamen ĝi estas nun jam sencela, se oni diras precize. Ja la supra Di-ekkono bezonas la tute kompleta menso, kie sencelo mankas.
Sekvi ne-raciajn pasiojn (des pli diri - ĉiu sencela afero!) ja nepre iom difektigas mens-kompleteco, malhelpas ĝin.
Tamen ĉiu kristano povas iom ekkoni Dion, edziĝo ne malhelpas tion. Mi jam klarigis ke Di-ekkono havas multaj ŝtupoj...

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср май 19, 2010 9:35 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 07, 2006 23:03 pm
Сообщения: 521
Откуда: Пенза
Estimata Maksim, grandan dankon al vi pro la ekspliko. Nun mi pli-malpli komprenis la logikon de la monaĥoj.
Vi menciis la psikoteknikon de anticipa trasento de la morto. Via mencio pri tio, ke tiu psikotekniko de la monaĥoj estas proksima al la psikotekniko de la samurajoj, estas interesa. Pensante pri tiu psikotekniko, mi rememoris pri tiu «terura belo», kiun trasentis hungara poeto Dezső Kosztolányi:
http://www.e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=5477

Tamen, jen kia penso.
Se senescepte ĉiuj unuaj kristanoj monaĥiĝus, tiam kun ilia morto mortus la kristanaro — la unuaj kristanoj donus multe da fruktoj-monaĥoj, sed poste la arbo estus senfrukta.
Do eble, kvankam la iluzio estas unu el la grandaj fortoj, kiuj movas la homon, tamen oni povas partopreni la stafeton de la vivo, naskante infanojn, ne pro nura iluzio? Simple, se oni kapablas bone plenumi la taskojn de gepatroj, tiam novaj bonaj kaj feliĉaj homoj povas aperi. Simple, se oni kapablas bone plenumi la taskojn de gepatroj, do oni realigas en la vivo siajn kapablojn krei.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср май 19, 2010 19:51 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 22, 2009 22:01 pm
Сообщения: 3054
Откуда: Россия
leoniĉjo писал(а):
Via mencio pri tio, ke tiu psikotekniko de la monaĥoj estas proksima al la psikotekniko de la samurajoj, estas interesa.

Ĉiuj religioj estas nepre similaj en homaj aĵoj. Tamen ili estas diversaj en ne-homaj aĵoj - alie kia senco en ia ajn diferenco? Kaj por religio ĝuste la nehomaj aĵoj gravas.
Se iu serĉas la homaj, do serĉu en la scienco, inter la ĉiutaga vivo kaj en sia racio. Ankaŭ en Esperanto... Religio estas tute aparta afero, kiu iom eksterigas homon el la hommondo, aligas nin al io alia.
Do ia ajn simileco de diferencaj religioj ne povas esti plej grava aspekto, alie ja ĉiu religio senvaloriĝus.

Цитата:
Tamen, jen kia penso.
Se senescepte ĉiuj unuaj kristanoj monaĥiĝus, tiam kun ilia morto mortus la kristanaro — la unuaj kristanoj donus multe da fruktoj-monaĥoj, sed poste la arbo estus senfrukta.
Ne. La unuaj kristanoj plimultiĝis alimaniere, tial ilia seksumado ne estis nek sola, nek eĉ grava ado por disvastiĝo de kristizmo. Alio gravis tiam.
Ili prozelitigis paganojn - malgraŭ memorata terura kontraŭagado de Roma potenco.
Oni prave diras ke la vera semo de eklezio estis ja sango, ne ordinara vira semo, per kio plimultiĝas la homaro.
Kaj mi opinias ke ĝuste la sango de niaj martiroj estas la pli bona semo ol io ajn aliaĵo. Kiam presekutado rompas, en eklezion venas tro multaj homoj, kiu ne fervoras, ne serĉas Kriston dece. Presekutuloj plisanigas eklezion, kiel lupoj plisanigas arbaron - por tio oni ja estiĝas...

Цитата:
Do eble, kvankam la iluzio estas unu el la grandaj fortoj, kiuj movas la homon, tamen oni povas partopreni la stafeton de la vivo, naskante infanojn, ne pro nura iluzio? Simple, se oni kapablas bone plenumi la taskojn de gepatroj, tiam novaj bonaj kaj feliĉaj homoj povas aperi. Simple, se oni kapablas bone plenumi la taskojn de gepatroj, do oni realigas en la vivo siajn kapablojn krei.
Certe! Tio estas bona afero, tute benita de la eklezio - se iu volas kaj povas atingi tion.
Tamen tio estas tre malfacila, ĉar gefiloj havas propran volan libera. Eĉ Dio mem ne detenas Adamon de peka mortfalo. Tamen Li povis elkulpigi lin per sia morto, kaj ni povas nur preĝi pri niajn idojn. Malfacila afero.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт май 20, 2010 8:36 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 07, 2006 23:03 pm
Сообщения: 521
Откуда: Пенза
palaman писал(а):
Цитата:
Do eble, kvankam la iluzio estas unu el la grandaj fortoj, kiuj movas la homon, tamen oni povas partopreni la stafeton de la vivo, naskante infanojn, ne pro nura iluzio? Simple, se oni kapablas bone plenumi la taskojn de gepatroj, tiam novaj bonaj kaj feliĉaj homoj povas aperi. Simple, se oni kapablas bone plenumi la taskojn de gepatroj, do oni realigas en la vivo siajn kapablojn krei.
Certe! Tio estas bona afero, tute benita de la eklezio - se iu volas kaj povas atingi tion.
Tamen tio estas tre malfacila, ĉar gefiloj havas propran volan libera. Eĉ Dio mem ne detenas Adamon de peka mortfalo. Tamen Li povis elkulpigi lin per sia morto, kaj ni povas nur preĝi pri niajn idojn. Malfacila afero.

Sed en la epoko antaŭ Kristo la afero estis same malfacila. Estas malsukcesoj. Sed ankaŭ sukcesoj povas aperi plu. Hipoteza Dio aplikis siajn kre-kapablojn kaj kreis la Universon (verdire, parton de la Universo, ĉar pli logike estas nomi ĉion, kio ekzistas, la Universo; Dio estas Estanto-Eternulo, do (se nur la hipotezo ne misas) Li ekzistas). Tiel same la homo aplikas siajn kre-kapablojn.

palaman писал(а):
la monaĥa vojo estas efektive pli sistema ol la vojo de laiko
palaman писал(а):
La vera kaj ĉasta celo de homara plimultiĝo (konsente de ortodoksizmo) estis la Kristonasko. Post ĉi tio nia historio ekfinadas. Naski gefilojn estas normala, neniom peka afero (ĉar la tuta naturo estas kreata kaj benata de Dio), tamen ĝi estas nun jam sencela, se oni diras precize.
palaman писал(а):
Цитата:
Tamen, jen kia penso.
Se senescepte ĉiuj unuaj kristanoj monaĥiĝus, tiam kun ilia morto mortus la kristanaro — la unuaj kristanoj donus multe da fruktoj-monaĥoj, sed poste la arbo estus senfrukta.
Ne. La unuaj kristanoj plimultiĝis alimaniere, tial ilia seksumado ne estis nek sola, nek eĉ grava ado por disvastiĝo de kristizmo. Alio gravis tiam.
Ili prozelitigis paganojn - malgraŭ memorata terura kontraŭagado de Roma potenco.
Oni prave diras ke la vera semo de eklezio estis ja sango, ne ordinara vira semo, per kio plimultiĝas la homaro.
Kaj mi opinias ke ĝuste la sango de niaj martiroj estas la pli bona semo ol io ajn aliaĵo. Kiam presekutado rompas, en eklezion venas tro multaj homoj, kiu ne fervoras, ne serĉas Kriston dece. Presekutuloj plisanigas eklezion, kiel lupoj plisanigas arbaron - por tio oni ja estiĝas...

Tamen en la postaj jarcentoj certaj popoloj fariĝis tradicie kristanaj.
Estimata Maksim, por ke mi pli bone komprenu la sistemecon de la monaĥa vojo, mi petas vin ekspliki, kia estus supozata historio de l’homaro post Kristo, se ĉiu, kiu fariĝus kristano, fariĝus monaĥo.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт май 20, 2010 12:16 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 07, 2006 23:03 pm
Сообщения: 521
Откуда: Пенза
palaman писал(а):
<...> lupoj plisanigas arbaron <...>

Ankaŭ jen kio estas interesa por mi. Estis formulita la leĝo «Ne mortigu». El la animaloj, kiuj vivas "ne laŭ leĝo skribita, sed laŭ konsideroj", multaj (sed ne ĉiuj) specoj ankaŭ inklinas ne strebi mortigi animalojn de la sama speco. Tamen en la Naturo entute unu formanĝadas la alian, tio estas bazo de nia biologia vivo, kaj aliabazan vivon ni ne konas. Biologie la homo estas animalo kaj nutriĝas per aliaj vivestaĵoj. Fastoj ne okazigas influon al tiu bazo de la vivo kaj ne estas destinitaj por influi ĝin.
En iuj preĝoj oni alvokas al Dio kiel al hom-amanto. Tia alvoko elmontras egocentrisman pensmanieron de homoj. Kaj do estas interese, ĉu Dio estas vivestaĵ-amanto? Aŭ Li zorgas pri la Naturo nur kiel pri la tuto, kaj sortoj de individuaĵoj gravas por Li nur tiom, kiom tio influas la sorton de la Naturo entute? Budho pravis, asertante ke la vivo estas sufero (sed tiu aserto korektendas per aldono ke la vivo ankaŭ estas feliĉo; ni ĉiuj havas la psikan plezur-centron; la homoj povas senti ne nur korpan kaj animan ĝuon, sed ankaŭ spiritan). Kiam vivresurcoj mankas, animalo suferas; kiam rabanimalo murdas alian animalon, la ĉasato kaj murdato suferas. Se ĉasado malsukcesis, ankaŭ la ĉasinto suferas. La animaloj ne havas kapablojn filozofii por filozofe interpreti suferojn. Kaj ili ne pra-pekis. Pro kaj por kio suferas ili?

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт май 20, 2010 12:53 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 07, 2006 23:03 pm
Сообщения: 521
Откуда: Пенза
P.S.
Luktado kontraŭ sufero estas grava trajto de la procezo de la vivo, de la evoluo, de la progreso.
Se Dio estus ĉiopova, Li povus krei evoluantan vivon, al kiu tamen neniam ajn aplikeblus la nocio "sufero" —
la vivon de konkurado de aspiroj kaj streboj sen suferigado iun ajn.
Tio eblus kondiĉe de elekto de konformaj bazaj ecoj de la Mondo.

Ĉu eblas aserti, ke Dio estas samtempe tutfavora kaj ĉiopova?

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт май 20, 2010 16:55 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 22, 2009 22:01 pm
Сообщения: 3054
Откуда: Россия
leoniĉjo писал(а):
verdire, parton de la Universo, ĉar pli logike estas nomi ĉion, kio ekzistas, la Universo; Dio estas Estanto-Eternulo, do (se nur la hipotezo ne misas) Li ekzistas
La vorto "ekzisti" havas tute diferencaj sencoj, kiam ĝi estas aplikiata al Dio kaj al la kreitaj de Dio. Fakte, "ekzisti" estas homonimo.
En seminariojOni diras "se Dio ekzistas(1), do ni ne ekzistas(1); se ni ekzistas(2), do Dio ne ekzistas(2)". Tio estas fama paradoksa de Dionisio Areopagiisto.
Dio fakte ekzistas en tuta alia senco ol ĉio alia.
Do, "Universo" signifas ĉio, kio ekzistas en speciala senco, aplikata al la kreataj, tamen neniam al Kreanto.
Цитата:
Tamen en la postaj jarcentoj certaj popoloj fariĝis tradicie kristanaj.
Tio ne estas malbono, tamen tio estis malprogreso. Kristizmo devas ne esti nur tradicio...
Цитата:
Estimata Maksim, por ke mi pli bone komprenu la sistemecon de la monaĥa vojo, mi petas vin ekspliki, kia estus supozata historio de l’homaro post Kristo, se ĉiu, kiu fariĝus kristano, fariĝus monaĥo.
Pli bone estas formuli "se ĉiu, kiu fariĝis kristanoj, envere fariĝis kristanoj". Ja ankaŭ monaĥo povas estsi malbona kristano. Se ĉiuj, kiuj fariĝis kristanoj, envere fariĝus kristanoj, do kristizmo fariĝus tute nehaltigita religio, kiu poiomete plivastiĝus en la tutan mondon. La homoj naskus infanojn nur tiam, kiam Dio ordonus tion. (Ja la vera kristano faras nur tion, kion volas Dio. Tio ja estas kristizmo esence.) Ĉu homoj naskus gefilojn tro malmulte kaj hostorio de l'homaro poiomete haltus naturale, sen iu ajn katastrofo? Mi ne scias, ĉar tio estus nur la Divolo, kaj nun homoj naskas arbitre. Cetere, ĉiu homo ĉiam povas influi al la Di-decidojn preĝe - eĉ nun, kiam tro malmulte veraj kristanoj ekzistas. Des pli tiuokaze. Do, se iuj homoj volus naski, ili petus Dion pri tio, kaj Dio volus tion. Tamen, sperte, veraj kristanoj preferas sekvi Diajn planojn.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт май 20, 2010 17:48 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 22, 2009 22:01 pm
Сообщения: 3054
Откуда: Россия
leoniĉjo писал(а):
palaman писал(а):
<...> lupoj plisanigas arbaron <...>
Estis formulita la leĝo «Ne mortigu». El la animaloj, kiuj vivas "ne laŭ leĝo skribita, sed laŭ konsideroj", multaj (sed ne ĉiuj) specoj ankaŭ inklinas ne strebi mortigi animalojn de la sama speco.
Tiu stato de l'Naturo tute ne estas normala aŭ dekomenca. En la komenco Dio pli agis en la mondo, kaj ĉiu kreaĵo vivas sub forta influo de la graco. La nuna stato estas sen-graca, mortema, suferema. Klare, la kapablon vivi sengrace la kreaĵoj havis ĉiam. Tamen tiu kapablo estas donacita de Dio nur por savi l'natura vivo eĉ se homo rezignos obei Dion.
Nuna vivo de la vivaj estas lukto por vivi. Tia la vivo fariĝas post la peko.
Цитата:
En iuj preĝoj oni alvokas al Dio kiel al hom-amanto. Tia alvoko elmontras egocentrisman pensmanieron de homoj. Kaj do estas interese, ĉu Dio estas vivestaĵ-amanto? Aŭ Li zorgas pri la Naturo nur kiel pri la tuto, kaj sortoj de individuaĵoj gravas por Li nur tiom, kiom tio influas la sorton de la Naturo entute?
La Dio estas homamanto, ĉar Li mem estas homo. Envere, tio estas la esenco de l'kristizmo, ke Filo de Dio fariĝis filo de homo. La tuta mondo kreis nur por Homo, ĝuste por Tiu homo. Ni homoj ciuj estas liaj parencoj. Tamen l'parencoj ne amas Tiu homo, ne obeas Lin, ne volas reĝigi Lin super l'homaro. Tia situacio fariĝis preskaŭ de l'komenco: jam la unua pekis, rezigninte Lia volo.
La volo de Jesuo estis ne peki por ĉiu amina vivi sen morto eterne, kiel la homa samtiel la animala. Nutri unu l'alian ja tute ne necesus se la Graco agus. Sufiĉe estas manĝi nur vegetaĵoj por vivi grace al ĉiu animo. Rabobestoj fariĝis rabaj ĉar tiuj perdis l'gracon.

Цитата:
Budho pravis, asertante ke la vivo estas sufero (sed tiu aserto korektendas per aldono ke la vivo ankaŭ estas feliĉo; ni ĉiuj havas la psikan plezur-centron; la homoj povas senti ne nur korpan kaj animan ĝuon, sed ankaŭ spiritan). Kiam vivresurcoj mankas, animalo suferas; kiam rabanimalo murdas alian animalon, la ĉasato kaj murdato suferas. Se ĉasado malsukcesis, ankaŭ la ĉasinto suferas. La animaloj ne havas kapablojn filozofii por filozofe interpreti suferojn. Kaj ili ne pra-pekis. Pro kaj por kio suferas ili?
Ili estas niaj naturaj servistoj, kaj la Dio ne juste estus se la servistoj bonstatas kiam senjoroj suferas. Tio ankaŭ estas kial por senkulpaj infanoj suferu. La logiko nekomprenebla por nunaj homoj, tamen ne sensenca.
Por Dio la infana korpo estas nur daŭriĝo de l'gepatraj. Tio estas kialo por ni korp-suferu denaske. Tamen la spirito de l'homo ne estas naskita de l'gepatroj - tial ni povas elsuferiĝi spirite eĉ dum korpsuferado. Homa spirito kreitas de Dio mem senpere, kaj en Dio li povas elsuferiĝi entute...[/quote]

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт май 20, 2010 18:01 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 22, 2009 22:01 pm
Сообщения: 3054
Откуда: Россия
leoniĉjo писал(а):
P.S. Luktado kontraŭ sufero estas grava trajto de la procezo de la vivo, de la evoluo, de la progreso.
Se Dio estus ĉiopova, Li povus krei evoluantan vivon, al kiu tamen neniam ajn aplikeblus la nocio "sufero" —
la vivon de konkurado de aspiroj kaj streboj sen suferigado iun ajn.
Tio eblus kondiĉe de elekto de konformaj bazaj ecoj de la Mondo.
Ĉu eblas aserti, ke Dio estas samtempe tutfavora kaj ĉiopova?

Certe! Tamen ekzistas diferencaj vidpunktoj koncerne tion, kio estas bono kaj malbono. Dio certe povus fari laŭ via plano, sed Li havas la alian. Por kompreni tion, bonvolu konsideri l'suferojn de Jesuo Kristo. Li mem estas tutfavora kaj ĉiopova Dio, por kio do Li suferis? Ĉu Li ne povus ne suferi? Ĉu Li ne povus krei la alian mondon, sen suferpovo entute? Certe, Li povas ĉion. Sed Li ne volas. Li preferis iom suferi por Li poste akiru multaj homoj, kiu komence pekis, sed poste ĉesu peki. Li ekvolis kunsuferi kun ni por akiri nin esti Liaj servantoj kaj eĉ ge-amikoj

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт май 20, 2010 22:07 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 07, 2006 23:03 pm
Сообщения: 521
Откуда: Пенза
palaman писал(а):
Цитата:
Estimata Maksim, por ke mi pli bone komprenu la sistemecon de la monaĥa vojo, mi petas vin ekspliki, kia estus supozata historio de l’homaro post Kristo, se ĉiu, kiu fariĝus kristano, fariĝus monaĥo.
Pli bone estas formuli "se ĉiu, kiu fariĝis kristanoj, envere fariĝis kristanoj". Ja ankaŭ monaĥo povas estsi malbona kristano. Se ĉiuj, kiuj fariĝis kristanoj, envere fariĝus kristanoj, do kristizmo fariĝus tute nehaltigita religio, kiu poiomete plivastiĝus en la tutan mondon. La homoj naskus infanojn nur tiam, kiam Dio ordonus tion. (Ja la vera kristano faras nur tion, kion volas Dio. Tio ja estas kristizmo esence.) Ĉu homoj naskus gefilojn tro malmulte kaj hostorio de l'homaro poiomete haltus naturale, sen iu ajn katastrofo? Mi ne scias, ĉar tio estus nur la Divolo, kaj nun homoj naskas arbitre. Cetere, ĉiu homo ĉiam povas influi al la Di-decidojn preĝe - eĉ nun, kiam tro malmulte veraj kristanoj ekzistas. Des pli tiuokaze. Do, se iuj homoj volus naski, ili petus Dion pri tio, kaj Dio volus tion. Tamen, sperte, veraj kristanoj preferas sekvi Diajn planojn.

Estimata Maksim, la demando, por kiu mi ne vidis solvon, estis — kial la monaĥoj tute evitas geedzecon, ne plenumante la taskon naski kaj kreskigi infanojn (se ne jam faris tion antaŭ ol decidis monaĥiĝi kaj ricevis tian eblon), —
el via klarigo mi komprenis, ke tiun taskon monaĥoj ja plenumadus laŭ volo de Dio, kiam laŭ Dio tio estus necesa, sed Dio ne bezonas voli tion por monaĥoj, ĉar ne-monakxoj naskas sufiĉe.

Do, reproduktiv-aĝa monaĥo povas pensi tiel: "en praktikado de la psikotekniko de anticipa morto mi jam “mortis”, sed se laŭ Dio estos necese, mi “releviĝos” por plenumi la taskon de nasko de infanoj".

palaman писал(а):
leoniĉjo писал(а):
verdire, parton de la Universo, ĉar pli logike estas nomi ĉion, kio ekzistas, la Universo; Dio estas Estanto-Eternulo, do (se nur la hipotezo ne misas) Li ekzistas
La vorto "ekzisti" havas tute diferencaj sencoj, kiam ĝi estas aplikiata al Dio kaj al la kreitaj de Dio. Fakte, "ekzisti" estas homonimo.
En seminariojOni diras "se Dio ekzistas(1), do ni ne ekzistas(1); se ni ekzistas(2), do Dio ne ekzistas(2)". Tio estas fama paradoksa de Dionisio Areopagiisto.
Dio fakte ekzistas en tuta alia senco ol ĉio alia.
Do, "Universo" signifas ĉio, kio ekzistas en speciala senco, aplikata al la kreataj, tamen neniam al Kreanto.

Tia ludo kun sencoj de la vorto “ekzisti” estas nur ludo kun la vorto de ne-perfekta lingvo — lingvo de homoj: ni — la homoj — havas ne-perfektan menson, niaj nocioj estas ne-perfektoj, nia lingvo estas ne-perfekta.

Mi povas anstataŭe diri tiel:
Dio kreis tion, por kio la homoj elpensis la vorton “la Universo”, kaj tiu kreitaĵo estas parto de TIO, KION ni nomu “la Superuniverso”; “la Superuniverso” inkludas Tion, por Kiu la homoj elpensis la vorton “Dio”, kaj “la Superuniverso” inkludas “la Universon”.

Kiam la vorto “ekzisti” estas aplikata al la Superuniverso, tiu vorto (se paroli proksimume) kombinas ambaŭ sencojn, se diri pli ĝuste, tiu vorto esprimas la signifon de ia ajn ekzisto: Dia, kreitaĵa aŭ ia ajn alia — esprimas la ĝeneralan signifon de ekzisto.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт май 21, 2010 12:59 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 07, 2006 23:03 pm
Сообщения: 521
Откуда: Пенза
palaman писал(а):
La Dio estas homamanto, ĉar Li mem estas homo. Envere, tio estas la esenco de l'kristizmo, ke Filo de Dio fariĝis filo de homo. La tuta mondo kreis nur por Homo, ĝuste por Tiu homo. Ni homoj ciuj estas liaj parencoj. Tamen l'parencoj ne amas Tiu homo, ne obeas Lin, ne volas reĝigi Lin super l'homaro. Tia situacio fariĝis preskaŭ de l'komenco: jam la unua pekis, rezigninte Lia volo.

Tiu ĉi aserto estas interesa, ĉar ĝi rilatas la supozatan celon de ekzisto de l'homaro laŭ Ortodoksismo. Se estas eble, mi petas vin iomete pli detale diri pri tiu celo. Kiamaniere la homoj estus utilaj por atingo de tiu celo, se ne okazus la pra-peko; kaj kiamaniere la homaro estas kaj estos utila por tiu celo — se okazis tio, kio okazis?
Kio estas bazo por la aserto, ke la tuta mondo estas kreita ĝuste por Tiu Homo — por la Filo de Dio fariĝinta Filo de homo? Eble, male, la Filo Dia ne bezonis fariĝi Filo Homa, nur pro neceso savi la homojn Li devis homiĝi?

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс май 23, 2010 13:54 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 07, 2006 23:03 pm
Сообщения: 521
Откуда: Пенза
palaman писал(а):
<...> Estas regule, ke tiuj homoj, kiu tro gravigadas seksumadon, ofte rigardas ion iaspeca religia fenomeno - tiam ili rigardas simplajn ge-virajn organojn de natura plimultiĝo kiel "altaro", "templo" ktp. Estas evidente, ke tio estas mensa fantomo <...>

La ĉefa interesanta min problemo rilate kristanan vidpunkton al la seksa vivo — estas jena.

Ĉe bonaj geedzoj tia geedza seksa vivo, kia estas ĉe nunaj homoj, estas tute pura afero. Tia seksa vivo, malgraŭ ke ĝi ja estas pura, estas tamen sekvo de la pra-peko, de la peka difekto de la homa naturo, sekvo de tio, ke la homoj perdis sufiĉan Dian gracon. Tia seksa vivo estas pasia; laŭ ĉefepiskopo Antonio oni devas batali kontraŭ pasioj. El la vortoj de ĉefepiskopo Antonio eblas konkludi, ke la konsiloj de apostolo Paŭlo por geedzoj pri seksa harmonio estas bonaj konsiloj, sed tiu bono estas nur malplej granda el malbonoj.

Do, konsiderante tion, homoj povas pensi tiel:
nia amo estas pura, tamen — pekuloj ni ja estas kaj nia laŭ ni pura kaj laŭ ni ĉasta amo tamen estas peka amo, ĝi estas iom neĉasta.

Kontraste, tiuj homoj, kiuj atribuas al la seksorganoj religiecan valoron de "altaro", "templo" ktp., povas pensi tiel:
ni ja estas malperfektaj vivestaĵoj — homoj — sed nia amo estas Sankta.
Kaj tiuj, kiuj ne inklinas tro religiece rigardi ĝuste la seksorganojn, povas diri tiel:
Dio estas Juĝanto; Dio estas la Amo; kaj krome — eblas aldoni — la Dio estas la Feliĉo. Kuna Feliĉo.

Do, mi vidas psikologian problemon, kiun povas kaŭzi la ortodoksisma vidpunkto — problemon de ebla estiĝo de la sento, ke la interseksa amo estas peka (ĉiam, almenaŭ iom).

Komparo de la asertoj: «la tera homa interseksa amo estas iom peka» kaj «la homa interseksa Amo estas Sankta» — vekas deziron rimarkigi: “Kiel oni nomis ŝipon, tiele ĝi navigas”. Tio estas psikologie grava.

Kion do fari?
Ĉu tiuj geedzoj, kiuj estas ortodoksismaj kristanoj, rilate geedzecon preferu neortodoksisman modelon de la mondo, por ke la ortodoksisma modelo eĉ implice ne trudu al ili valorizon de la amo je peka senco? Tio povas esti neniom malbona por tiu ŝtupo de la ekkono de Dio, sur kiu estas multaj el kristanoj-geedzoj...

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт май 28, 2010 6:17 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 22, 2009 22:01 pm
Сообщения: 3054
Откуда: Россия
leoniĉjo писал(а):
palaman писал(а):
La Dio estas homamanto, ĉar Li mem estas homo. Envere, tio estas la esenco de l'kristizmo, ke Filo de Dio fariĝis filo de homo. La tuta mondo kreis nur por Homo, ĝuste por Tiu homo. Ni homoj ciuj estas liaj parencoj. Tamen l'parencoj ne amas Tiu homo, ne obeas Lin, ne volas reĝigi Lin super l'homaro. Tia situacio fariĝis preskaŭ de l'komenco: jam la unua pekis, rezigninte Lia volo.

Tiu ĉi aserto estas interesa, ĉar ĝi rilatas la supozatan celon de ekzisto de l'homaro laŭ Ortodoksismo. Se estas eble, mi petas vin iomete pli detale diri pri tiu celo. Kiamaniere la homoj estus utilaj por atingo de tiu celo, se ne okazus la pra-peko; kaj kiamaniere la homaro estas kaj estos utila por tiu celo — se okazis tio, kio okazis?
Se prahomoj ne pekus, Kristo tute egale naskiĝus inter ni.
La peko ne estas io necesa por la enkarniĝo de Kristo.
Se prahomoj ne volus plimultiĝi, Kristo povus naskiĝi de Eva senpere. Tamen mi opinias ke homoj naskus gefilojn, kial ne?

Nun do, post la peko, kiam Kristo jam naskiĝis, ni daŭras nian ekziston por donadi novajn membrojn al Lia regno. Ĉar Kristo volas havi multaj da gefratoj en Sia regno. Kiam homoj ĉesos sanktiĝi en Kriston, tiam la historio de nia mondo ĉesos.
Цитата:
Kio estas bazo por la aserto, ke la tuta mondo estas kreita ĝuste por Tiu Homo — por la Filo de Dio fariĝinta Filo de homo? Eble, male, la Filo Dia ne bezonis fariĝi Filo Homa, nur pro neceso savi la homojn Li devis homiĝi?
La opinion mi pruntis de Maksimo Konfesanto. Kvankam lia opinio ne estas plej populara inter nunaj ekleziaj instruistoj, Maksimo mem estas sufiĉe aŭtoritata por mi. Mi asertas, ke Li estas plej profunda instruisto inter ĉiuj sanktuloj.
Ĉu tiu opinio ŝajnas al vi esti iom duba?

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб май 29, 2010 21:41 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 07, 2006 23:03 pm
Сообщения: 521
Откуда: Пенза
palaman писал(а):
Цитата:
Kio estas bazo por la aserto, ke la tuta mondo estas kreita ĝuste por Tiu Homo — por la Filo de Dio fariĝinta Filo de homo? Eble, male, la Filo Dia ne bezonis fariĝi Filo Homa, nur pro neceso savi la homojn Li devis homiĝi?
La opinion mi pruntis de Maksimo Konfesanto. Kvankam lia opinio ne estas plej populara inter nunaj ekleziaj instruistoj, Maksimo mem estas sufiĉe aŭtoritata por mi. Mi asertas, ke Li estas plej profunda instruisto inter ĉiuj sanktuloj.
Ĉu tiu opinio ŝajnas al vi esti iom duba?

Ne, tiu opinio ne ŝajnas al mi esti duba rilate kristanan teologion — mia sento al tiu opinio estas, ke ĝi estas interesa.

Sed, se paroli pri dubo — la tuta teologio mem, la tuta religia mondkoncepto estas iom dubaj (tamen, verdire, mi preskaŭ ne scias teologion kaj kristanan filozofion).

Iam antaŭ longe oni metis en mian poŝtkeston broŝureton de iu neortodoksa konfesio. En ĝi mi trovis jenan (se mi ne mismemoras) ideon. (Proksimume). Oni ne povas saviĝi nur per bona observado de la religiaj leĝoj. Ankaŭ oni ne povas saviĝi per nur kredo je Dio. Kaj do per kio oni saviĝas? Por saviĝi, homo devas fari tiel, ke Kristo vivadu en lia koro.

Sed kio estas la stato karakterizebla kiel ĉeesto de Kristo en homa koro? Al mi ŝajnas, ke plej grava en tia stato estas tio, ke la homo inklinas aspiri al la bono. Kaj eblas diri simple: Kristo vivanta en homa koro estas inklino, ĉiama aspiro kaj strebo de la homo al la bono kondiĉe ke tiu aspiro kaj tiu strebo estas ne pro devigo, sed estas naturaj por tiu homo, estas sinceraj. Tio estas psikologia Kristo. Oni diras ke gravas kredi je Dio. Sed la postulo kredi je koncepto, kiun ne eblas pruvi, estas peno estigi blindan kredon. Teologio ja povas esti erara. Tamen, se homo havas naturan sinceran bon-aspiron, tute ne necesas pruvi, ke li devas havi tian aspiron: simple lia bonkora animo havas tian aspiron, kian ĝi bezonas. Kontraste al nepre iom blinda kredo je almenaŭ ĝenerala praveco de iu koncepto pri Dio, tiu simpla elkora bon-aspiro estas vera ne-pruv-end-aĵo, ĝi estas fido de la koro. Tia fido de la koro savas la homon disde la sento ke la vivo estas io sufiĉe aĉa, ĉar kio ajn estas, la Bono en la koro povas vivi ĉiam.

Homo povas havi mistikajn religiajn statojn, profundajn preĝajn statojn. Tiaj statoj povas igi aspiron al la Bono kreski. Ni povas esti certaj pri ekzisto de tiaj statoj kaj sekvoj de ili. Sed ĉu okazas vera mistika procezo, tion ni ne scias. Eble, religia praktiko estas speco de psikologia praktiko. Kaj religio estas speco de kulturo.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 62 ]  На страницу Пред.  1, 2, 3

Часовой пояс: UTC + 3 часа

Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Святые идут на выборы

Magnij

4

1550

Сб дек 29, 2012 19:43 pm

matrosovsk Перейти к последнему сообщению

Эта тема закрыта, вы не можете редактировать и оставлять сообщения в ней. Ахтунг! Книги для детей о гомосексуализме...

[ На страницуНа страницу: 1 ... 4, 5, 6 ]

Всеволод

125

35806

Пт апр 06, 2007 9:48 am

Sxak' Перейти к последнему сообщению

Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 8

Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group