Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Пт мар 22, 2019 4:50 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 6 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: [helpo] lingva festivalo
СообщениеДобавлено: Пт сен 14, 2007 11:18 am 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт сен 14, 2007 11:09 am
Сообщения: 1
Saluton amikoj!

Mi bezonas helpon!! Do mi estas Massimo Dimitrij kaj mi estas estrarano de iej (Itala E-junularo) kaj mi ŝatus havi informojn pri la "lingva festivalo" kiu okazos en Ĉeboksari (ekz: kiel atingi la urbon, kiam ĝi okazos, kiuj estas la organizantoj, ktp...)

'Maks'


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения: Re: [helpo] lingva festivalo
СообщениеДобавлено: Пт сен 14, 2007 18:49 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт май 26, 2005 19:25 pm
Сообщения: 213
Откуда: Ŝumerlja, Ĉuvaŝio
Dimitrij писал(а):
Mi bezonas helpon!! Do mi estas Massimo Dimitrij kaj mi estas estrarano de iej (Itala E-junularo) kaj mi ŝatus havi informojn pri la "lingva festivalo" kiu okazos en Ĉeboksari (ekz: kiel atingi la urbon, kiam ĝi okazos, kiuj estas la organizantoj, ktp...)


Mi plusendis vian leteron al la dissendolisto de JEACHR (Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko), kiu estas la organizanto.

Intertempe, kiel geografie proksima persono, mi povas informi, ke la LF okazos 20-21-an de oktobro.

Kiel atingi: veni al Moskvo, Niĵnij Novgorod aŭ Kazanj (ĉiuj tri havas internaciajn flughavenojn). De tie per trajno aŭ ankaŭ elektrotrajno, buso - se ne el Moskvo, veturi ĝis Ĉeboksary.

Sed la grava afero estas la rusia vizo - ĝin oni bezonas tre anticipe ekaranĝi. Dum unu monato eblas ne sukcesi.

Amike,
Andrej


Последний раз редактировалось AG Пт сен 14, 2007 19:03 pm, всего редактировалось 1 раз.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: [helpo] lingva festivalo
СообщениеДобавлено: Пт сен 14, 2007 18:56 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вс ноя 02, 2003 18:05 pm
Сообщения: 1996
Откуда: Sankt-Peterburgo (Rusio)
Dimitrij писал(а):
Saluton amikoj!

Mi bezonas helpon!! Do mi estas Massimo Dimitrij kaj mi estas estrarano de iej (Itala E-junularo) kaj mi ŝatus havi informojn pri la "lingva festivalo" kiu okazos en Ĉeboksari (ekz: kiel atingi la urbon, kiam ĝi okazos, kiuj estas la organizantoj, ktp...)

'Maks'


Ĉeforganizanto estas Katja ZAIKINA.
Numero de ŝia poŝtelefono estas: +79196541684
Do vi povas senprobleme sendi al ŝi SMS en Esperanto.

Ĉefa programo de Lingva Festivalo okazos 20-21ajn de oktobro.

Plej oportuna al vi estos veturi per trajno el Moskvo ĝis Ĉeboksari tempo de veturo estas ~12 horoj (ĝi forveturas vespere kaj venas al Ĉebo matene).

Pli detalan informon pri programo de LF mi ankoraŭ ne havas, sed Katja devas sendi ĝin al mi retpoŝte. Do mi nepre tuj skribos pri ĝi.

Mi veturos tra Moskvon. Mi forveturos el Sankt-Peterburgo al Moskvo vespere 18an.

En Moskvo mi venos matene 19an kaj samtage vespere forveturos al Ĉeboksari.

Al Ĉeboksari trajno venos 20an matene (mi havos sufiĉe da tempo antaŭ komenco de LF).

Se vi veturos per moskva trajno 19an de oktobro kaj ni veturos kune (almenaŭ samtrajne), do ni povos renkontiĝi kaj iom babili en vojo.

Ĝis...


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: [helpo] lingva festivalo
СообщениеДобавлено: Пт сен 14, 2007 18:59 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вс ноя 02, 2003 18:05 pm
Сообщения: 1996
Откуда: Sankt-Peterburgo (Rusio)
AG писал(а):
Sed la grava afero estas la rusia vizo - ĝin oni bezonas tre anticipe ekaranĝi. Dum unu monato eblas ne sukcesi.


Jes ricevi vizon estas plej malfacila tasko...


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: heh(
СообщениеДобавлено: Пт сен 14, 2007 23:43 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт сен 14, 2007 23:41 pm
Сообщения: 3
Откуда: Ĉeboksaro
skribu al katja Zaikina - katido_kun [ĉe] mail [punkto] ru


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: heh(
СообщениеДобавлено: Пн сен 17, 2007 11:14 am 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вс ноя 02, 2003 18:05 pm
Сообщения: 1996
Откуда: Sankt-Peterburgo (Rusio)
Jen estas oficiala programo de LF en Ĉeboksari:
---------------------------------------------------------------------------------------------

Neregistara organizo «Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko» invitas vin partopreni en la projekto, kiu celas prezenti al ekstera mondo riĉecon kaj diversecon de lingvoj, kulturoj kaj nacioj el la tuta mondo.
___________________________________________________

„La XIIa Internacia Lingva Festivalo en Ĉeboksari”


Tempo de:
Anticipa programo – komence de 10a de septembro 2007
Solena malfermo de Festivala Semajno – 14a de oktobro 2007
Konkurado inter studentaj teamoj “Festivala Maratono”
Ĉefa programo de LF - 20-21aj de oktobro 2007


La celoj de nia LF – montri lingvan diversecon kaj unikecon de la mondo; stimuli intereson al studado de fremdaj kaj lokaj lingvoj; eduki socian estimon al diversaj popoloj (lingvoj, kulturoj, tradicioj) de la mondo surbaze de egalrajteco, paco kaj toleremo; engaĝi junularon en la aktiva proceso de internacia komunikado.

Kion ni organizos dum anticipa programo?
• Fotokonkurso «Fenomeno de mia urbo». Temas pri fotoj de interesaj neŝablonaj lokoj de diversaj urboj. Konkurso validas de 10a de septembro ĝis 10a de oktobro 2007 (fotoj sendendas al jeachr[ĈE]mail.ru)
• Renkontiĝoj de instruistoj kaj gastoj kun loka lonĝantaro kaj amaskomunikiloj
• Ekspozicio de fotoj «Fenomeno de mia urbo»
• Vesperoj de internacia amikeco “Karavano” en lernejoj de Ĉeboksari kaj Ĉuvaŝa Respubliko
• Konkurado inter studteamoj “Festivala Maratono” en sportaj, intelektaj kaj artaj kapabloj

Kion ni organizos dum ĉefa programo?
• Prezentoj de lingvoj (30-minutaj lecionoj dum kiuj oni povas rakonti pri alfabeto(j), intstrui al partotoprenantoj kelkajn frazojn, proverbojn, langrompilojn, kantojn aŭ versojn, prezenti nacian vestaĵon, muzikon, eble eĉ dancojn). Indos kunpreni fotojn, videomaterialojn, flagon de via lando, dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj ankaŭ bonvenas.
• Internacia concerto kun partopreno de diversaj kollektivoj de la urbo.
• Filmoj diverslingvaj.
• Lingvaj territorioj. Lokoj, kie oni parolas nur fremdlingve.

Kiel nin atingi?
• Per aviadilo, trajno ĝis Moskvo aŭ Kazanj. Poste oni prenu aviadilon, buson aŭ trajnon ĝis Ĉeboksari.
Donu al ni informon pri via alveno kal ni vin renkontos.

Kiaj loĝeblecoj?
• Laŭ sia deziro oni povas loĝi en komunloĝejo (proksimume 5 eŭro tagnokte), en hotelo (35 eŭro tagnokte) aŭ ĉe niaj esperantistoj (senpage – laŭ reguloj de Pasporta Servo).

Kion pri manĝado?
• Memzorge, prezoj varias de 1,5 eŭro kaj pli. Por instruistoj dum LF funkcios senpaga bufedo.

Kiu estas en organiza teamo de LF?
• Zaikina Ekaterina – prezidanto de JEAĈR, kontaktoj: 8 919 654 16 84,
e-mail: katido_kun[ĈE]mail.ru
• Belkin Eŭgenij – respondeculo pri gastoj, kontaktoj: 89278489032,
e-mail: larso[ĈE]mail.ru

Retadreso de nia asocio– www.esperanto.ucoz.ru, e-mail: jeachr[ĈE]mail.ru
-------------------------------------------------------------------------------------------

PS: Al Ĉiuj!!! Vidu ankaŭ ruslingvan informon, kaj pridiskuton de ĉi tiu festivalo ĉe nia forumo : http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=4354


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 6 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Saluton, kaj, helpo pri intervjueblaj personoj por kurso

halyihev

2

2769

Ср апр 26, 2006 4:17 am

halyihev Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Balta Pokera Festivalo

Kravejs

9

2741

Пт окт 30, 2009 15:18 pm

Kravejs Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 6


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group