Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Вт сен 17, 2019 8:15 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 8 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Kozjma Prutkov
СообщениеДобавлено: Чт дек 25, 2003 10:59 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт май 27, 2003 7:55 am
Сообщения: 1031
Откуда: Rusio, S-Peterburg
Kozjma Prutkov.

Libertempo
Lanugoj kaj plumoj
(Daunen und Federn)

ANTAŬPAROLO

Leganto, jen miaj "libertempoj"... juĝu senpartiece! Ĉi tio estas nur partiklo de skribito. Mi skribis ekde infaneco. Mi havas multe da nefinitaj verkoj! Eldonas dume nur parton. Mi demandos: por kio? Mi respondos: mi deziras famon! La famo ĝojigas homon. La famo, kiel oni diras, estas "fumo"; tio ne estas vero. Mi ne kredas pri tio!

Mi estas poeto, poeto talenta! Mi konvinkiĝis pri tio; konvinkis min, legante aliajn: se ili estas poetoj, do ankau mi!.. Juĝu, mi diras, mem, sed juĝu senpartiece! Mi serĉas justecon; mi ne bezonas indulgon; mi ne petas indulgon!..

Leganto, adiaŭ! Se al vi tiuj verkoj plaĉos, vi legos kaj aliajn, mia rezervo estas granda, ekzistas multe da materialoj; necesas nur konstruanto, arkitekto; mi estas bona arkitekto!

Via bondeziranto -
Kozjma Prutkov


La 11a de aprilo en la jaro 1853 (annus, i).

FRUKTOJ DE PENSADOJ

PENSOJ KAJ AFORISMOJ

1 Fianciĝa ringo estas unua ĉeno en ĉenaro de geedzvivo.

2 Nian vivon estas oportune kompari kun kaprica rivero, sur faco de kiu flosas boataĉo, iufoje lulata per kvieta ondo, sed pli ofte haltigata dum sia movado per malprofundaĵo kaj rompata kontraŭ subakva ŝtono. - Oni devus mencii ĉu, ke ĉi tiu mizera boataĉo en bazaro de rapidpasanta tempo estas nome homo?

3 Neniu povas ĉirkaŭpreni neĉirkaŭpreneblan.

4 Ne ekzistas tiom granda aĵo, kiun ne superus per amplekso la pli granda. Ne ekzistas aĵo tiom malgranda, en kiu oni ne enspacus la pli malgrandan.

5 Rigardu radiken!

6 Pli bone diru malmulte, sed bone.

7 Scienco lertigas menson; lernado akrigas memoron.

8 Kion pri vi povas diri aliaj, se vi mem pri vi ne povas diri ion?

9 Memoferemo estas celo por kuglo de ĉiu pafisto.

10 Memoro de homo estas folio de blanka papero: iufoje io estos skribita bone, iufoje malbone.

11 Malfortiĝanta memora similas estingiĝantan lumilon.

12 Malfortiĝantan memoron oni povas kompari kun velkanta miozoto.

13 Malfortiĝantajn okulojn mi ĉiam komparos kun malheliĝita spegulo, eĉ iom krevinta.

14 Imago de poeto, ŝargita per malgajo, estas simila al piedo, enigita en novan boton.

15 Amanto fervora de unu persono - paciencas alian nur por profito.

16 Se vi deziras esti bela, rekrutiĝu en husarojn.

17 Homo, nevestita de bendonanta naturo, ricevis de Ĉielo donace arton tajloran.

18 Se ne ekzistus tajloroj, - diru: kiel diferencigus vi departamentojn?

19 Kaŝante veron de amikojn, al kiu vi malfermos vin?

20 Kio estas la plej bona? - Komparinte pasintecon, kunkonduki ĝin kun estantecon.

21 Pli utile estas trairi vojon de vivo, ol tutan universon.

22 Se vi havas fontanon, korku ĝin; permesu al ĝi ripozi.

23 Edziĝita diboĉulo similas paseron.

24 Fervora kuracisto similas pelikanon.

25 Egoisto similas ulon, kiu longe sidas en puto.

26 Geniulo similas holmon, kiu elstaras sur glataĵo.

27 Saĝaj paroloj similas liniojn, presitajn kursive.


Последний раз редактировалось hamstro Пт дек 26, 2003 18:14 pm, всего редактировалось 2 раз(а).

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт дек 26, 2003 13:49 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт май 27, 2003 7:55 am
Сообщения: 1031
Откуда: Rusio, S-Peterburg
27 Saĝaj paroloj similas liniojn, presitajn kursive.

28 Komenco de klara tago mi kuraĝe similigis al naskiĝo de senkulpa bebo: povas esti unua ne estos sen pluvo, kaj vivo de dua - sen ploro.

29 Se ombroj de aĵoj dependus ne de grando de tiuj aĵoj, sed havus propran arbitran mezuron, do, povas esti, baldaŭ ne restus sur tuta terglobo eĉ sola hela loko.

30 Pafado celen ekzercas manon kaj kaŭzas por strikteco de okulo.

31 Halebardo en mano de batalanto estas samo, ke trafa vorto en mano de verkisto.

32 Magneta indikilo, nesupereble tirita al nordo, similas viron, kiu sekvas leĝojn.

33 Unua paŝo de bebo estas unua paŝo al lia morto.

34 Morto por tio estas starigita en fino de vivo, ke pli oportune estis prepari por ĝi.

35 En domo sen loĝantoj - ĉiukonatajn insektojn vi ne trovos.

36 Nenion konduku ĝis ekstremo: la homo, deziranta manĝi tro malfrue, riskas manĝi en sekva tago matene.

37 Nutraĵo same necesas por sano, kiel bontona traktaĵo por klera homo.

38 "Kial, - diras egoisto, - mi komencos labori por idaro, se ĝi ne faris ion por mi?" - Nejusta estas vi, frenezulo! Idaro faris por vi tion, ke vi, proksimigante estintecon al estanteco kaj estonteco, povas arbitre opinii ke vi estas: bebo aŭ junulo aŭ maljunulo.

39 Degeligu vakson, sed restigu mielon.

40 Klarigoj glosas obskurajn pensojn.

41 Ne al ĉiu homo eĉ husara uniformo estas laŭ vizaĝo.

42 Vigilu!

43 Ĉambelano malofne ĝuas per naturo.

44 Neniu povas ĉirkaŭpreni neĉirkaŭpreneblan.

45 Ekzistas tri afero, kiujn iufoje komencinte, malfacile fini: a) manĝi bonan manĝaĵon; b) konversacii kun amiko reveninta el ekspedicio kaj c) grati kie jukas.

46 Antaŭ konatiĝi kun homo, sciiĝu: ĉu estas konateco kun li agrabla por aliaj?

47 Sano sen forto estas samo, ke malmolo sen elasteco.

48 Ĉiuj diras, ke sano estas la plej kara el ĉio; sed neniu sekvas tiun.

49 Havaĵo de diboĉulo similas mallongan litkovrilon: vi tiras ĝin al nazo, malfermiĝas piedoj.

50 Ne ŝutu salon en vundojn de proksimulo; al malsanulo proponu balzamon... Fosante kavon por aliiu, vi mem trafos en ĝin.

51 Se oni demandos vin: kio estas pli utila, la suno aŭ la luno? - Respondu: la luno. Ĉar la suno lumas nur tage, kiam jam estas hele; sed la luno - nokte.

52 Sed aliflanke: la suno estas pli bone per tio, ke ĝi lumas kaj varmas; sed la luno nur lumas, kaj aldone nur dum luna nokto!

53 Memamo kaj famamo estas la plej bonaj atestoj de senmorteco de animo homa.

54 Animo de hindiano, kiu estas kredanta je animomigratismo, similas vermeton en kokono.

55 Rezonu nur pri tio, pri kio scioj viaj al vi permesas. Jen: ne sciante regulojn de lingvo irokeza, ĉu povas vi fari pri la aĵo tiun rezonon, kiu ne estus senfunda kaj stulta?

56 Komencante aferon, kunprenu spiriton.

57 Plumon skribantan por mono, mi kurage similigas al gurdo en mano de migra eksterlandano.

58 Klaku ĉevalon kontraŭ nazo - ĝi svingos voston.

59 Ne timu antaŭ malamiko: la plej timindega malamiko de homo estas li mem.

60 Kaj terebinto estas utila por io!

61 Ĉiu nepre faras utilon, se li estas uzita en sia loko. Kontraŭe: ekzercoj de la plej bona dancmajstro pri ĥemio estas sentaŭgaj: konsiloj de sperta astronomo pri dancoj estas stultaj.

62 Per horloĝo oni mezuras tempon, per tempo - vivon homan; sed per kio, diru, mezuros vi profundon de Orienta oceano?

_________________
Ne veku beston en mi! (hamstreto)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт дек 26, 2003 14:04 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт май 27, 2003 7:55 am
Сообщения: 1031
Откуда: Rusio, S-Peterburg
63 Oni diras, ke laboro murdas tempon; sed tio lasta, neniom pro tio malmultiĝas, pluas servi al homaro kaj al tuta universo kontinue egalplene kaj seninterrompe.

64 Sur fundo de ĉiu koro estas sedimento.

65 Sub dolĉaj esprimoj kaŝas sin pensoj kovardaj: jen, fumanta tabakon ofte odoras per parfumo.

66 Multaj aĵoj estas nekomprenitaj de ni ne pro tio, ke niaj scioj estas malfortoj; sed tial, ke tiuj aĵoj ne estas en rondo de niaj scioj.

67 Neniu povas ĉirkaŭpreni neĉirkaŭpreneblan!

68 Babilulo similas pendolon: ambaŭ devas esti haltigitaj.

69 Du homoj kun egalaj kompleksioj pugnobatus nelonge, se forto de la unua superfortus forton de la dua.

70 Tondu ne ĉion, kio kreskas.

71 Ungoj kaj haroj estas donitaj al homo por tio, ke li havu kontinuan sed facilan okupon.

72 Ĉiu kantisto iufoje ekstertoros.

73 Premioj estas same necesaj por talenta verkisto, kiel estas necesa kolofono por arĉo de virtuozo.

74 Se vi unufoje mensogis, kiu fidos al vi?

75 Vivo - albumo. Homo - krajono. Faroj - pejzaĝo. Tempo - skrapgumo: ĝi kaj ekresaltas kaj purigas.

76 Adi ridi estas pli facile ol fini ridado.

77 Rigardu malproksimen - vi ekvidos malproksimon; rigardu ĉielen - ekvidos ĉielon; ekrigardinte en ŝpeguleto, vi vidos nur vin mem.

78 Kie estas komenco de tiu fino, per kiu finiĝas komenco?

79 Ĵus pli rapide vi traveturos, des pli frue alveturos.

80 Se vi volas esti feliĉa, estu!

_________________
Ne veku beston en mi! (hamstreto)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт дек 26, 2003 14:52 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт май 27, 2003 7:55 am
Сообщения: 1031
Откуда: Rusio, S-Peterburg
81 Ne en komplekso serĉu unuecon, sed en samspeco de disigado.

82 Fervora en ofico ne devu timi sian nesciecon; ĉar ĉiun novan aktaro li legos.

83 Koko vekiĝas frue; sed maliculo pli frue.

84 Fervoro superfortos ĉion!

85 Tion, kion ni havas - ni ne ŝparas; sed perdinte - ploras.

86 Ankaŭ ostro havas malamikojn!

87 Revivigita vundo estas multe pli malbona ol nova.

88 En sino de ĉiu brusto estas sia serpento.

89 Nur en ŝtata ofico vi ekscios veron.

90 Iun promenantan maljunulon mi kuraĝe similigas al sablohorloĝo.

91 ne ŝercu kun virinoj; tiuj ŝercoj estas stultaj kaj nebontonaj.

92 Troa riĉulo, ne helpanta al malriĉulo, similas grandegan nutristinon, kiu kun apetito suĉas sian mamon ĉe lulilo de malsata bebo.

93 Magneto indikas al nordo kaj al sudo; de homo dependas elekti bonan aŭ malbonan vojon de vivo.

94 Sur fremdaj kruroj pantalonojn de alkhaŭto ne streĉvestu.

95 Homo estas disduigita sube, sed ne supre, - por tio, ke du apogoj estas pli senriskaj ol unu.

96 Homo korespondadas kun tuta terglobo, kaj per presado li komunikiĝas kun malproksima idaro.

97 La plej stulta homo estas tiu, kiu inventis peniketojn por ornamo kaj oreskajn najletojn por meblo.

98 Multaj homoj similas kolbason: per kio ilin ono farĉas, tion ili portas en si.

99 Sentema homo similas glasipendaĵon; varmigu lin, li degelos.

100 Multaj oficistoj similas ŝtalan plumon.

101 Fakulo similas dentoŝvelo: pleneco lia estas unuflanka.

102 En konstruaĵo de homa feliĉo amikeco muras, kaj amo volbas.

103 Rigardante altajn homojn kaj altajn aĵojn, tenu kepon vian je ĉapobeko.

104 Kraĉu al tiu en okulojn, kiu diris: ke oni povas ĉirkaŭpreni neĉirkaŭpreneblan!

105 Terglobo, turniĝanta en senlima spaco, servas kiel piedestalo por ĉio, kio estas sur ĝi.

106 Se sur ĉelo kun elefanto vi legis skribaĵo "bubalo", ne fidu al okuloj viaj!

107 Formikaj ovoj estas pli grandaj ol formikoj; ankaŭ famo de talenta homo pli longa ol lia propra vivo.

108 Ĉiu aĵo estas formo de montrado de senlima diverseco.

109 En ĉiuj partoj de terglobo ekzistas siaj, eĉ iufoje tre interesaj aliaj partetoj.

110 Rigardante mondon, oni ne povas ne miri!

111 La plej malproksima loko de terglobo por ie estas proksima, kaj la plej proksima por ie estas malproksima.

_________________
Ne veku beston en mi! (hamstreto)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт дек 26, 2003 15:47 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт май 27, 2003 7:55 am
Сообщения: 1031
Откуда: Rusio, S-Peterburg
112 Filozofo facile estas triumfanta super estontaj kaj estintaj doloroj, sed li facile estas venkata de la estantaj.

113 Ĉielo, semita per steloj, mi ĉiam similigas al brusto de merita generalo.

114 Heroeca viro similas maŭzoleon.

115 Ciro nigrigas utile, sed fihomo plezure.

116 Malvirtoj rilatas al virto, kiel venenaj drogoj estas parto de sanigaj rimedoj.

117 El ĉiuj fruktoj la plej bonajn donas bona edukado.

118 Amo apogata, kiel flamo, per senĉesa movado, malaperas kun espero kaj timo.

119 Oni kalkulis, ke peterburgano, loĝanta sur sunflanko, gajnas dudek procentojn da sano.

120 Al homo estas donitaj du manoj por tio, ke li ricevante per la liva, disdonu per la dekstra.

121 Iufoje estas sufiĉe ekriproĉi homon, por ke ne esti trompita de li.

122 En separa pakto ne serĉu savon.

123 Ĵaluza edzo similas turkon.

124 Preskaŭ ĉiu homo similas vazon kun kranoj, plenigita per vivigiva malsekaĵo de generaj fortoj.

125 Saĝa virino similas al Semiramisa.

126 Ĉiu dando similas motacilon.

127 Tiu, kiu amas disporti klaĉojn, similas kribrilon.

128 Fraŭlinoj tute similas damludon: ne ĉiu trafas, sed ĉiu deziras iĝi damo.

129 Estu ĉiam atenta!

130 Trankvileco de multaj estus pli forta, se estus permesita alskribi ĉiujn malagrablaĵojn je ŝtata kosto.

131 Ne iradu sur deklivo, vi kalkanumojn de botoj eluzos unuflanke!

132 Mi konsilas al ĉiu: eĉ dum ne ekskluzive humida kaj ventoplena vetero ŝtopu orelojn per kotonaĵo aŭ kanabaĵo.

133 Kiu malhelpas al vi elpensi pulvon akvimunan?

134 Oni opinias ke neĝo estas mortotuko de mortinta naturo; sed ĝi servas kiel vojo por liverado de vivdonaj provizoj. Solvu naturon!

135 Barometro en agrarmastrumo povas esti ŝanĝita kun granda profito per fervora servistaro, suferanta de trea reŭmatismo.

136 La hundo, sidanta sur fojno, estas malutila. La kokino, sidanta sur ovoj, estas utila. Pro sidema vivo ĉiuj grasiĝas: jen, ĉiu monŝanĝisto estas dika.

137 Neprava riĉeco similas ĝardenan kreson, - ĝi kreskas sur ĉiu felto.

138 Ĉiu homa kapo similas stomakon: unu digestas enirintan en ĝi nutraĵon, sed alia ŝtopigas pro tiu.

139 Aĵoj estadas grandaj kaj malgrandaj ne nur laŭ volo de sorto kaj cirkonstancoj, sed ankaŭ laŭ vidpunkto de ĉiu.

140 Kaj saguo trouzita, povas doni malbonon.

141 Rigardante al la suno, mallarĝigu okulojn viajn, kaj vi kuraĝe vidos makulojn sur ĝi.

142 Tempo similas spertan reganton, kiu senĉese generas novaj talentoj anstataŭ la malaperintaj.

143 Per talentoj oni mezuras sukcesojn de civilizacio, kaj ili ankaŭ estas mejloŝtonoj de historio, servante kvazaŭ telegramoj de prauloj kaj samtempuloj al idaro.

144 Kaj se ekzistas fervojoj, pli bone resti kariolon.

145 Obeemo trankviligas koleron kaj donas mezuron al reciprokaj sentoj.

146 Se ĉio estinta estus estanta, kaj la estanta adas ekzisti samtempe kun la estonta, kiu povus diferencigi: kie estas kaŭzoj kaj kie sekvaĵoj?

147 Feliĉo similas globon, kiu subrolas: hodiaŭ sub unuan, morgaŭ sub alian, postmorgaŭ sub trian, poste sub kvaran, kvinan k.t.p., laŭ kvanto kaj vico de feliĉaj homoj.

148 Iuj insiste asertas, ke vivo de ĉiu estas enskribita en libron "Estado".

149 Mi ne tute komprenas: kial multaj nomas sorton - "meleagrino", sed ne nomo de iu alia, pli simila al sorto birdo?

150 Atutu!

151 Kiel la plej bona ŝajnas al ĉiu tio, al kio li havas korinklinon.

152 Eldonado iujn ĵurnalojn, revuojn kaj eĉ librojn povas doni profiton.

153 Neniam ne forgesu, ke tre pli facile multajn ne kontentigi, ol kontentigi.

154 Bonan registon oni juste similas al kaleŝisto.

155 Bona cigaro similas terglobon: ĝi estas turnita por plezuro de homo.

156 Ĵetante ŝtonojn en akvon, rigardu rondojn, formitajn de ili; aliiel tiu ĵetado estos senutila amuzo.

157 Pieco, bigoteco, superstiĉo - estas tri diversaj diferencoj.

158 Imponeco estas fidinda risorto en meĥanismo de komunvivo.

159 Por multaj homoj glitilado faras anhelon kaj skuadon.

160 Denove mi diras: nenio povas ĉirkaŭpreni neĉirkaŭpreneblan!

FRUKTOJ DE PENSADOJ
NE ENIRINTAJ EN UNUAN VERKARON

PENSOJ KAJ AFORISMOJ

1 Virto servas sin mem kiel premio; la homo superas virton kiam li oficas sed ne ricevas premion.

2 Malutilo aŭ profito de agado kondiĉas sin de komplekso cirkonstancoj.

3 Se ne ekzistus floroj, ĉiuj irus en samkoloraj vestoj!

4 Vento estas spiro de naturo.

5 Sur senpartieca baskulo de historio peniko de Rafaelo havas egalan pezon kiel glavo de Aleksandro Makedona.

6 Ne aĉetu kaŝtanojn, sed prenu ilin por gustumi.

7 Suno kaj morto ne povas fikse rigardi unu al alia.

8 Sokrato juste nomas kurantan batalanton "timulo".

_________________
Ne veku beston en mi! (hamstreto)


Последний раз редактировалось hamstro Сб дек 27, 2003 14:19 pm, всего редактировалось 1 раз.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт дек 26, 2003 17:11 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт май 27, 2003 7:55 am
Сообщения: 1031
Откуда: Rusio, S-Peterburg
9 Tre sprite rimarkis Fejerbaĥo, ke rigardo de malprudenta ŝuisto observas korktirilon, sed ne alenon, kio estas kaŭzo por kaloj.

10 Amikoj miaj! iru per firma paŝo laŭ vojo, kiu kondukas en templo de konkordo, kaj renkontatajn dum vojo embarasojn transiru kun vireca kvieteco de leono.

11 Penu pagi vian ŝuldon, kaj vi atingos duoblan celon, ĉar per tio sama, vi ĝin plenumigos.

12 Vero ne elirus el puto, se humideco ne malbonigus ĝian ŝpegulon.

13 Malsaĝulo aŭguras; kontraŭe, saĝulo trairas vivon kvazaŭ legomĝardenon, antaŭe scias, ke ie li eltiros rapon, sed ie kaj rafanon.

14 Vivu centjaron - lernu dum centjaro! kaj vi finfine atingos tion, ke, simile al saĝulo povos havi rajton diri, ke scias nenion.

15 Arĝentamantoj! kiom mizeraj estas viaj penoj. se tutaj viaj trezoroj ne valoras eĉ solan folion el laŭra krono de poeto!

16 Perpleksigita de sorto, ne malesperu!

17 Oni pruvis, ke la tero, per sia diverseco kaj grando ravanta nin, ŝajnus al spektanto, situanta sur la suno, nur kiel glata kaj malgranda globeto.

18 Proporciigu bonon, ĉar kiel vi povas scii, kien ĝi penetros? Radioj de la primavera suno, antaŭdestinitaj nur por varmado de tera surfaso, neatendite penetras al loko, kie kuŝas safiroj!

19 Homo kontentigas dezirojn siajn sur ambaŭ randoj de terrondo!

20 Ne cedu timeme al deziroj de ĉiuj, se ili ne akordas al viaj propraj; sed pli bone, laŭdante ili ŝajnige kaj speciale daŭrigante tempon, penu fraŭdi viajn kontraŭulojn.

21 Oficisto mortas, sed ordenoj liaj restas sur vizaĝo de tero.

22 Fantazioj faras aliiajn efikojn en moro, kiel kuraciloj en korpo.

23 Gratulante ĝojantulo pri ricevita rango, racia homo gratulas lin ne pri rango mem, sed pri tio, ke la recivinta rangon, tiom pri ĝi ĝojiĝas.

24 Ne ĉiu generalo estas, laŭ naturo, plena.

25 Neniam gastigu vestite en disŝiritan ĥalaton!

26 Ne enviu al riĉeco: franca saĝulo iam sprite rimarkis, ke plendanta sinjoro en ortegita portilo nemalofte estas portita de gajaj portistoj.

27 Iufoje kaj fervoro superfortas eĉ menson.

28 Nenio, laŭ vorto de Seneko, povas montri virton en iu okazo, krom malfeliĉo.

29 Poŝtranĉilo en mano de sperta ĥirurgo estas multe pli bone ol iu akrega lanceto.

30 Nematura ananaso, por homo justa, ĉiam estas pli malbona ol matura ribo.

31 Unu ovon dufoje ne kovos!

32 La korko de ĉampano, kun bruo elfluginta kaj same rapide falanta, - jen vera bildo de amo.

33 Komencante prifari vian terenon, ne perdu, ho junulo! valoran tempon!

_________________
Ne veku beston en mi! (hamstreto)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт дек 26, 2003 17:58 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт май 27, 2003 7:55 am
Сообщения: 1031
Откуда: Rusio, S-Peterburg
34 Nefunkcianta horloĝo ne ĉiam estas difekta, iufoje ĝi nur estas haltinta; kaj bona preterpasanto nepre por surmurahorloĝo puŝos pendolon, sed por poŝhorloĝo streĉos risorton.

35 Nenio ekzistanta malaperi povos, - tiel instruas filozofio; kaj tial estas nekunigeble kun Eterna Vero informi pri malapero sen postsigno!

36 Kaj la plej lasta almozulo, dum aliiaj kondiĉoj, kapablas esti unua riĉulo.

37 Ne iru en monaĥejon, se ne esperas plenumi devojn viajn konscience.

38 Tiu mensogas senpardoninde, kiu asertas, ke ĉio en mondo estas justa! Jen, tiu, kiu inventis uzado de sandarako povas esti plene konvinkita, ke nomo lia restos nekonata al idaro!

39 Eĉ somere, elveturante en vojaĝon, prenu kun vi ion varman, ĉar ĉu povas vi scii, kio okazos en atmosfero?

40 Iuj kiel ekzemplo nekonstanteco elstarigas viron, aliiaj - virinon; sed ĉiu saĝa kaj observema peterburgano neniam konsentos kun unua aŭ dua; ĉar la plej ŝanĝiĝema estas peterburga atmosfero!

41 Iufoje vortoj, presitaj kursive, estas multe pli nejusta ol tiu, kiu estas presitaj per rekta tiparo.

42 Kaŝi sin pro pluvo sub truplena ombrelo estas same senmense kaj stulte, kiel purigi dentojn per smirgo aŭ sandarako.

43 La malplena barelo de Diogeno ankaŭ havas sian pezon en historio de homaro.

44 Pelu amon eĉ tra pordo, ĝi enflugas tra fenestro.

45 Ĉiu tajloro havas sian vidpunkton al arto!

46 Ne por ĉiu oficiro uniformo estas laŭ vizaĝo.

47 Nur naturo estas neŝanĝebla, sed kaj ĝi havas siajn: primaveron, someron, aŭtumno, vintro; kiel volas vi doni konstantecon al formoj de homa korpo?

48 Laboru, kiel formiko, se vi volas esti similigita al abelo.

49 Kio estas ruzo? - Ruzo estas armilo de la malforta kaj saĝo de la blinda.

50 Saĝo, simile al supo el testudo, ne por ĉiu estas akirebla.

51 Sciu, leganto, ke saĝo malgrandigas plendojn, sed ne suferojn!

52 Armeanoj gardas patrujon.

53 Mondumano uzas spriteco kaj, forgesante menson, mortigas sentojn.

54 Konsiderante iun entreprenon, ekpensu, ĉu ĝuste ĝi estos sukcesa por vi.

55 Koeficiento de feliĉo estas inversa proporcio al digno.

56 Homoj ne ĉesas vivi kune, eĉ se ili disiris en aliajn flankojn.

57 Pli facile teni tirrimenoj ol gvidilo de regado.

58 Nelertan gvidanton, kiu deziras esti egala al Atilla, mi kuraĝe nomigos "skurĝo" de providenco.

59 Amikeco varmas animon, vesto - korpon, sed la suno kaj forno - aeron.

60 Agrable iom karesi bebon aŭ hundon, sed pli bone gargari buŝo kontraŭ kario.

61 Kaj saĝega Voltero dubis pri veneveco de kafo!

62 Edukato de rangoj ofte putras.

63 Amu proksimulon, sed ne lasu al li trompi vin!

_________________
Ne veku beston en mi! (hamstreto)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт дек 26, 2003 18:11 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт май 27, 2003 7:55 am
Сообщения: 1031
Откуда: Rusio, S-Peterburg
64 Estanteco estas sekvaĵo de estinteco, kaj tial senĉese direktu rigardon vian malantaŭen, per tio vi gardos vin de gravaj eraroj.

65 Solideco egale konvenas al junulo kaj blankigita per grizaĵo majunulo.

66 Ne tristu dum dolorpleno, - elegio mem alkondukas dolorplenojn.

67 Plenumado de entrepreno plezure tiklas memamon.

68 Ne ĉiu tiklado donas plezuron!

69 Ne uzu tikladon, dezirante gajigi konatulinon, - ŝi povas nomigi vin pro tio "malĝentilulo".

70 Konversaciante kun ruzulo, pesu respondon vian.

71 Ne en ĉiu ludo asoj gajnas!

72 Por beboj, kies dentoj iĝadas, mi kuraĝe konsilas violan radikon!

73 Aĉetu antaŭe bildon, sed poste kadron.

74 Bonstato, malfeliĉo, malriĉo, riĉo, ĝojo, tristo, mizero, sateco estas diversaj scenoj de unu historia dramo, en kiu homoj provludas rolojn siajn por edifo al mondo.

75 Fremda nazo estas por aliaj tento.

76 Pieco kaj superstiĉo - estas du diversaj diferencoj.

77 Komencu de la plej malsupra grado, por ke ĝisiri ĝis la plej supra; alivorte: ne gratu nukon, sed gratu kalkanon.

78 Homo! levu rigardon sian de tero al ĉielo, - kia, mirinda, aperas tie ordo!

79 De malgrandaj kaŭzoj estadas iufoje tre gravaj sekvaĵoj; jen, ronĝado de fingro fare de mia konatulo estis kaŭzo por kancero.

80 Anglo ne ŝatas viando se ĝi ne estas duonkruda.

81 valoro de ĉiu estas kondiĉa: dentopikilo en perla ingo, donacita al vi kiel memoraĵo, nekompareble pli kara estas ol du rubloj kaj duonrublo.

82 Preskaŭ ĉiun sulkabundan vizaĝon mi kuraĝe similigas al piro, eltirita el kompoto.

83 Sen neceso portita ventrumo - malutila.

84 Du malfeliĉuloj, kiuj estas amikoj, similas al du malfortaj fraŭlinoj, kiuj apogas pecirpoke, pli facile povas kontraŭi al ventegoj eĉ la plej furiozaj.

85 Momentoj de renkonto kaj disiĝo estas por multaj la plej gravaj momentoj en vivo.

86 Se vi volas esti trankvila, ne ricevu malĝojon kaj malagrablaĵojn je sia konto, sed ĉiam alskribu ilin je la ŝtata.

87 Ne ĉiu kapitano estas ŝipestro!

88 Kaj en la plej malplenaj kapoj amo nemalofte akregajn elpensaĵojn akuŝas.

89 Intelekto montras al homo ne nur aspekton, belecon kaj bonecon de ĉiu aĵo, sed donas al li veran uzmanieron de tiu.

90 Kaj egiptoj estis en sia tempo justaj kaj homamaj!

91 Ĉu ekzistas en mondo la homo, kiu povas ĉirkaŭpreni neĉirkaŭpreneblan?

92 Trovu komencoj por ĉiuj, kaj vi komprenos multojn.

93 Novaj botoj ĉiam premas.

94 Se tuta universo transformiĝus en unu ŝtato, do kial ne difini ĉie egalajn leĝojn?

95 Prusujo devas esti reĝlando.

96 Se eĉ sola natura stelo falus sur meritan bruston, do nenio restus de sama homo, kaj eĉ la plej malproksimaj liaj samideanoj.

97 Kiam gentoj batalas reciproke, tion oni nomas "milito".

98 Polico estas en vivo de ĉiu ŝtato.

99 Homo por tio havas kapon supre, ke li ne irus peidesupren.

100 Germana blato estas unu el la plej tedemaj estaĵoj.

101 Konfesanto ne timas atakojn, kaj dum malsukcesoj de sorto li ne malesperas.

102 En prema aero, penu ne penu, spiron vi ne kvietigos.

_________________
Ne veku beston en mi! (hamstreto)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 8 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 2


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group