Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Чт апр 18, 2019 14:09 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 9 ] 

Ĉu plejmulto de viaj parencoj, amikoj, kolegoj aprobas vian esperantĝon?
Oni precipe aprobas tion. 27%  27%  [ 3 ]
Oni precipe estas indiferentaj al mia esperantiĝo. 36%  36%  [ 4 ]
Oni opinias, ke mia mobio eatas iom stranga. 18%  18%  [ 2 ]
Oni konsilas al mi forlasi tiun senutilan aferon. 18%  18%  [ 2 ]
Oni malkaŝe malaprobas tion. 0%  0%  [ 0 ]
Mi kaŝas mian esperantiĝon por ke oni ne kalkulu min suspektinda strangulo.. 0%  0%  [ 0 ]
Mi kaŝas mian esperantiĝon por eviti mallaŭdon aŭ malestimon. 0%  0%  [ 0 ]
Всего голосов : 11
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Chu viaj parencoj, amikoj ktp aprobas vian esperantighon?
СообщениеДобавлено: Вт июн 04, 2013 12:22 pm 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт дек 09, 2008 21:59 pm
Сообщения: 356
Kiel viaj familianoj, parencoj, amikoj, kolegoj rilatas al via lernado aŭ scio de Esperanto? Ĉu ili subtenas mem la ideon pri neŭtrala internacia lingvo? Ĉu ili ne opinias, ke vi okupas vin pri stranga kaj senutila afero? Ĉu oni ne konsilas al vi fari ion pli utlian?


Последний раз редактировалось nerus-slovar Вт июн 04, 2013 13:00 pm, всего редактировалось 1 раз.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт июн 04, 2013 12:31 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3703
Mi voĉdonis, sed la demando ne estas sufiĉe preciza, ĉar ĉio estas kune - amikoj, familianoj, parencoj, kolegoj... samgrupanoj :) Iuj el ili ne scias pri mia Esperanto, iuj aprobas, iuj envias pro la posedo de fremda lingvo, samtempe pensante, ke la lingvo mem ne estas utila :) Reagoj estas diversaj.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт июн 04, 2013 12:35 pm 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт дек 09, 2008 21:59 pm
Сообщения: 356
Ve! Ĉapelitaj literoj ne povas esti uzataj en enketo :(
Kaj mi ne povas ŝanĝi la tekston, por uzi h-skribon :(
Krome, la linio Mi havas mian propran respondon ial malaperis :(


Последний раз редактировалось nerus-slovar Вт июн 04, 2013 12:42 pm, всего редактировалось 1 раз.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт июн 04, 2013 12:41 pm 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт дек 09, 2008 21:59 pm
Сообщения: 356
skirlet писал(а):
Mi voĉdonis, sed la demando ne estas sufiĉe preciza, ĉar ĉio estas kune - amikoj, familianoj, parencoj, kolegoj... samgrupanoj :) Iuj el ili ne scias pri mia Esperanto, iuj aprobas, iuj envias pro la posedo de fremda lingvo, samtempe pensante, ke la lingvo mem ne estas utila :) Reagoj estas diversaj.

Se vi volas, bonvolu do priskribi tipajn reagojn. Kiel oni ordinare reagas, eksciinte, ke vi parolas esperante?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт июн 04, 2013 13:41 pm 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт дек 09, 2008 21:59 pm
Сообщения: 356
Mian esperantiĝon aprobas nur esperantistoj :)
Mi jam delonge preferas neniam mencii Esperanton, parolante kun neesperantistoj. Neniu alia rilatas al ĝi favore. Jen opinioj de tre diferencaj homoj, kiuj scias, ke mi estas esperantisto:

Familiano A. (~90-jara). Via vivo ne estas eterna. Ĉu vi ne okupu vian cerbon pri io pli utila?

Parenco V. (~70-jara). Esperanto estas tute sennecesa. Se oni estas vojaĝonta en fremdan landon, oni devas ellerni 40-50 el la plej ofte uzataj tiealingvaj frazoj, kaj tio sufiĉos.

Parenco S. (~50-jara). Ni lernas la anglan dum multaj jaroj. Kial do ni malŝparu forton kaj tempon por lerni ankoraŭ unu lingvon? Jes, mi sukcesis ellerni la anglan nur iomete. Sed estas ja ankoraŭ gestoj. Ili ĉiam helpos!

Parenco V. (~50-jara). Esperanto detruos nian kulturon.

Parenco V. (~40-jara). Esperanto estis inventita laŭ ordono de judaj revoluciuloj, por senigi nin rusojn je nia lingvo kaj kulturo. Lernante Espernanton, vi perfidas nian nacion! Estas bone, ke la nombro da esperantistoj ĉiam malpliiĝas, kaj tiu afero baldaŭ tute malaperos.

Amiko L. (~50-jara). Por kio vi lernas lingvon, kiun neniu parolas?

Amiko O. (~50-jara). Nu, tio estas ne pli ol gimnastiko por cerbo.

Kolego M. (~60-jara). Esperanto delonge fiaskis, ĉar tio estas lingvo sen kulturo.

Kolego A. (~30-jara). Mi interesiĝas pri lingvoj. Nun mi intencas lerni la francan. Sed artefaritaj lingvoj ne estas vere lingvoj. Mi ne interesiĝas pri ili.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт июн 04, 2013 13:44 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Вс фев 08, 2009 21:08 pm
Сообщения: 1668
Откуда: Germanio
Mia edzino malestimas "mian" Esperanton. Ŝi opinias, ke tio estas senutila. Samtempe ŝi diras al konatuloj kun orgojlo, ke mi parolas esperanton.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт июн 04, 2013 15:06 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3703
Vi jam priskribis tipajn reagojn :) Kiam mi estis en universitato, miaj samgrupanoj estis precipe indiferentaj, sed diris, ke la lingvo sonas bele :D Nun mi jam laciĝis respondi per samaj argumentoj al stultaĵoj "neniu ĝin parolas" aŭ "nevera lingvo sen kulturo", do mi malofte parolas pri Esperanto kun neesperantistoj. Sed foje, kiam la homo "taŭgas", mi mencias Esperanton por vidi lian reagon.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт июн 04, 2013 16:59 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Вс фев 08, 2009 21:08 pm
Сообщения: 1668
Откуда: Germanio
skirlet писал(а):
Sed foje, kiam la homo "taŭgas", mi mencias Esperanton por vidi lian reagon.
Mi veturis nedelonge per trajno kaj babilis kun miaj najbaroj - du fratoj. Mi ludis al ili karaokeon-parodion kun reklamo de Esperanto kaj la lasta strofo estas en Esperanto. Ili ekinteresiĝis, antaŭe ne sciis, kio estas Esperanto. Poste longe rigardis la lastan strofon, analizis ĝin kaj provis kompreni.
Laŭ mia sperto, nekleraj homoj estas pli perceptemaj al Esperanto kaj kleraj emas al kritiko.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср июн 05, 2013 14:04 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 22, 2009 22:01 pm
Сообщения: 3054
Откуда: Россия
Miaj konatuloj kaj parencoj plejparte bontaksas Esperanton sed ne urĝas lerni mem.

Certe, kiam me mencias esperanton unuafoje, oni ofte reagas malbone. Sed se mi havas tempon por komuniki, post iom da tempo ĉiu ŝanĝas sian opiniojn pri la afero.
Tial inter miaj proksimuloj ne plu estas malamikoj de la lingvo, sed plejpartas pasivaj subtentantoj de ĝi.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 9 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. «Mi mortos protektante vian rajton esprimi vian opinion»

[ На страницуНа страницу: 1, 2 ]

Всеволод

29

9848

Пт июн 09, 2006 17:24 pm

Valentin_Melnikov Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Internacia Tago de Amikoj

leonicxjo

4

1411

Чт июл 12, 2012 20:57 pm

leonicxjo Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 3


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group