Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Чт июн 27, 2019 14:22 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 9 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Lertaj kaj mallertaj lingvomanipuladoj
СообщениеДобавлено: Пт сен 27, 2013 14:37 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Пн сен 23, 2013 15:06 pm
Сообщения: 249
Karaj samideanoj, anoncu viajn argumentojn por kaj kontraŭ novaj lingvomanipuladoj, precipe meze de e-novicoj.
Mi petas vin skribi respekte kaj senemocie!
Valentin, kion vi pensas pri tio ĉi?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт сен 27, 2013 14:59 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 22, 2009 22:01 pm
Сообщения: 3054
Откуда: Россия
Mi kredas ke tio estas utila kaj eĉ necesa sperto -- sed komencantoj samtempe provu siajn elpensaĵojn en reala komunikado kun alilanduloj. Tio necesas por ne perdi la certon de realo.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт сен 27, 2013 16:44 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Пн сен 23, 2013 15:06 pm
Сообщения: 249
palaman писал(а):
Mi kredas ke tio estas utila kaj eĉ necesa sperto -- sed komencantoj samtempe provu siajn elpensaĵojn en reala komunikado kun alilanduloj.


T.e., ĉu vi insistas, ke diversaj eksperimentoj en Esperanto plibonigas ĝin? Aŭ mi ne komprenis vin. Ni volus ekcscii la utilecon de la novekkondukaĵoj kaj ŝanĝoj. Povas esti ĉi tiu problemo estas tre grava por e-movado. Mi ne scias, ĉar mem estas komencanto kun malgranda sperto kaj timas esprimi propran pozicion. Tamen mi kun plezuro aŭskultos vin.
En LF ĉirkaŭ la diskuto disbruliĝis neŝercaj pasioj. Esperas, ke niaj aktivuloj penos montri siajn meditojn plitrankvile.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт сен 27, 2013 17:14 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 22, 2009 22:01 pm
Сообщения: 3054
Откуда: Россия
lakiro писал(а):
palaman писал(а):
Mi kredas ke tio estas utila kaj eĉ necesa sperto -- sed komencantoj samtempe provu siajn elpensaĵojn en reala komunikado kun alilanduloj.
T.e., ĉu vi insistas, ke diversaj eksperimentoj en Esperanto plibonigas ĝin?
Ne la lingvon mem, sed nua la lingvonivelon de eksperimenantoj.
Ĉar la rezulto de ĉio tio estas antaŭsciata: tiu, kiu bonintence eksperimentas, nepre revenos al la jam parolata lingvo, kiu naskiĝis ja ne el ies ajn kapo, sed en vivo mem. (Kvankam la fruktodononta semo estis cetre semita de Zamenhof.)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт сен 27, 2013 17:56 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Пн сен 23, 2013 15:06 pm
Сообщения: 249
Mi konsentas. Sed pli bona rezulto de ajna diskuto estus, se oni parolus (skribus) Esperanton. :biero: Ĉu ne? Ruse parolantaj e-komencantoj neniam atingos la sukceson, eĉ se inventos novan e-gramatikon. Ĉiun denove artefaritan regulon ajna novico devas sperti "sur sia felo". T.e. ĉiu eksperimentisto (aŭ eksperimentulaĉo) devas kvankam iomete scii la aĵon de la diskuto. Ĉu jes?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт сен 27, 2013 18:48 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 22, 2009 22:01 pm
Сообщения: 3054
Откуда: Россия
lakiro писал(а):
Ĉu jes?
Jes ja


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Lertaj kaj mallertaj lingvomanipuladoj
СообщениеДобавлено: Вс сен 29, 2013 19:47 pm 
Не в сети
Profesoro de Esperantologio
Profesoro de Esperantologio
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт апр 14, 2005 11:56 am
Сообщения: 2583
Откуда: Moskva
lakiro писал(а):
Karaj samideanoj, anoncu viajn argumentojn por kaj kontraŭ novaj lingvomanipuladoj, precipe meze de e-novicoj.
Mi petas vin skribi respekte kaj senemocie!
Valentin, kion vi pensas pri tio ĉi?
Verdire, dekomence mi ne tre bone komprenis, kion vi celis diri. Nur laŭ replikoj iom klariĝis.

Ĉiu kiu pretendas nomi sin E-isto, devas finlerni la bazan kurson k respekti Fundamenton.
Se li formas nekutimajn kunmetojn (sed laŭ la Fundamento!) - do bone. Iom post iom li lernos bonan stilon k tradiciojn. Aŭ eble li iĝos genia verkisto, k kreos propran stilon, k vortoj proponitaj de li iĝos komuna riĉaĵo. Jen la vorto "mojosa" iĝis komunuza antaŭ miaj okuloj, dum malpli ol 5 jaroj.

Mi ege malŝatas deviojn disde komunaj reguloj. Precipe, se oni facile povas uzi E-on regule, sed ial (pro stulta obstino, originalemo ks) ne volas.
Do oni ne uzu "w" anst. "ŭ" k simile. Same evitu "ch", "sh", ja facilas uzi normalajn ĉapelitajn literojn. Ĉi tie ili aperas aŭtomate el postmetita ikso, por tajpi supersignojn aliloke - uzu la koncernan programon "Tajpi" (prenu el http://yadi.sk/d/uZOLneJb3y9h.X ), laŭbezone makroon por Word (prenu el http://yadi.sk/d/swKaxrhO3y9Xi - instrukcioj enmetitaj ene de la arkivo).

K kio koncernas la stilon - nu, oni skribu/parolu laŭplaĉe. Sed pensu, kion vi celas unuavice: ĉu esti komprenita korekte? Tiam esprimu vin precize. Ĉu originalumi? Nu, faru kion vi volas, sed tiakaze ne miru, se oni vian stilon malaprobos...

P.S. Fek, la aŭtomata transformilo fuŝas la ligon.
Do por elŝuti la programon "Tajpi", uzu la donitan ligon, sed dekomence mane forigu el ĝi la antaŭlastan punkton. T.e. antaŭlasta litero estu h, k la fina X.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс сен 29, 2013 20:28 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Пн сен 23, 2013 15:06 pm
Сообщения: 249
Mi tute estas konsenta kun vi!
Aldonos du vortojn.
Amikoj, Esperanto naskiĝis por la interparolado. Diru/skribu kompreneble por ĉiuj, kaj kiam vi akiros lingvan sperton, do komprenos, ke plej komprenebla stilo estas simpla komunpraktikata stilo.
Kun estimo!


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс сен 29, 2013 21:48 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
lakiro писал(а):
Diru/skribu kompreneble por ĉiuj, kaj kiam vi akiros lingvan sperton, do komprenos, ke plej komprenebla stilo estas simpla komunpraktikata stilo.

Estas standarta evoluo de esperantisto — komence li multe amuziĝas pri vortofarado kaj foje eĉ pri projektoj-esperantidoj, poste li ekhavas pli bonan lingvoposedon kaj distingas inter la situacioj, kie interkompreno pli gravas kaj kie lingvaj ludoj estus en ordo.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 9 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 3


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group