Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Сб ноя 17, 2018 5:41 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 2 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: La vojaĝo de la maorioj al Nov-Zelando
СообщениеДобавлено: Сб июн 05, 2010 12:29 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вс ноя 02, 2003 18:05 pm
Сообщения: 1996
Откуда: Sankt-Peterburgo (Rusio)
В статье Б.В. Токарева «Об эсперантской поэзии» упоминается стихотворное произведение: «La vojaĝo de la maorioj al Nov-Zelando» написанное новозеландецем Б. Кларком (Clark B. «Kien la poezio?» Rickmansworth (Anglujo), 1957).

Отрывок из поэмы:

Цитата:
Super la rando de l' maro leviĝas denove la vento,
Forta spirado de Rangi, prapatro de tero kaj gento;
Dio, pro kies ordono la suno turmentas skarlate,
Aŭ nigra nubaro aperas, el fonto infera vokate...
Kaj antaŭ la dia spirego forsaltas la grandaj kanotoj,
Kiel de faŭko balena terure forsagas la sprotoj.
Rapide ruliĝas la ondoj, konante la dian koleron,
Kaj levas la pezajn kanotojn alte en bruan aeron...


Вопрос такой. Где можно найти текст этого произведения полностью? Можно ли его где-то скачать?

_________________
http://twitter.com/Hemulo


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения: Re: La vojaĝo de la maorioj al Nov-Zelando
СообщениеДобавлено: Вт янв 23, 2018 16:49 pm 
Не в сети
Profesoro de Esperantologio
Profesoro de Esperantologio
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт апр 14, 2005 11:56 am
Сообщения: 2529
Откуда: Moskva
Hemulo писал(а):
В статье Б.В. Токарева «Об эсперантской поэзии» упоминается стихотворное произведение: «La vojaĝo de la maorioj al Nov-Zelando» написанное новозеландецем Б. Кларком (Clark B. «Kien la poezio?» Rickmansworth (Anglujo), 1957).

Отрывок из поэмы:

Цитата:
Super la rando de l' maro leviĝas denove la vento,
Forta spirado de Rangi, prapatro de tero kaj gento;
Dio, pro kies ordono la suno turmentas skarlate,
Aŭ nigra nubaro aperas, el fonto infera vokate...
Kaj antaŭ la dia spirego forsaltas la grandaj kanotoj,
Kiel de faŭko balena terure forsagas la sprotoj.
Rapide ruliĝas la ondoj, konante la dian koleron,
Kaj levas la pezajn kanotojn alte en bruan aeron...


Вопрос такой. Где можно найти текст этого произведения полностью? Можно ли его где-то скачать?

Brendon Clark


LA VOJAĜO DE LA MAORIOJ AL NOV-ZELANDO

Super la rando de l’ maro leviĝas denove la vento,
Forta spirado de Rangi, prapatro de tero kaj gento;
Dio pro kies ordono la suno turmentas skarlate,
Aŭ nigra nubaro aperas, el fonto infera vokate...
Kaj antaŭ la dia spirego forsaltas la grandaj kanotoj,
Kiel de faŭko balena terure forsagas la sprotoj.
Rapide ruliĝas la ondoj, konante la dian koleron,
Kaj levas la pezajn kanotojn alte en bruan aeron...

Ĉie ni vidas la maron, kaj ĉiam ni tamen soifas.
Kiom al niaj mortantoj tiom da akvo signifas?
Vane kantadis sorĉistoj, vane ni petis la diojn;
Sed tiuj, anstataŭ la pluvon, nur sendis al ni agoniojn.
Malsupren, malsupren ni siblas, kaj supren altiĝas la ondo;
Foriĝas la blua amplekso, ĉirkaŭas nin nova marmondo:
Mondo el verdaj vidaĵoj, el ombroj purpure minacaj,
Inter la maraj deklivoj, inter gigantoj malpacaj.
Kaj ĉe l’ antaŭaĵo la akvo, sub ligna vizaĝo spitema,
Ŝaŭmas, ŝiriĝas kaj ŝmacas kontraŭ kanoto traprema,
Kaj sternas laŭlonge de l’ flankoj sibladon de salaj bobeloj,
Formatan laŭ granda lancpinto per iaj sorĉistaj tabeloj.
Fariĝas ni mem la tenilo — Ĉu bona, ĉu mala aŭguro?
Ne grave; nur vantas la signoj: sufiĉu la nuna teruro.
Jam multaj el niaj mortintoj, animoj sen pluaj konsternoj,
Forvagas kun maraj feinoj, forgesas en verdaj kavernoj
Por kiuj la lumo devenas el tiu fontano fajrera,
Kiun kirleto ekvekas, en maro dum nokto somera...
Aliaj, soife frenezaj, la maron venenan englutis
Kaj tuj kun kaŝitaj koboldoj la rajton ĉeesti disputis.
Venkite de tiaj demonoj, la homoj en ondojn sin ĵetis —
El la fidinda kanoto, kiun ni pene kunmetis
Sur grundo de fora Hawaiki, per arto zorgema kaj sperta,
El arboj malmolaj formita, laŭ scio provita kaj lerta...
Aliaj, silente kuŝantaj, senvorte kadavroj fariĝis,
Kiam espero elmortis kaj vivo jam tro amariĝis.
Kaj jen iu tia la buŝon malfermas pro ŝajna ekmiro,
Aŭ kvazaŭ insiste flustriĝus la lasta, kaŝita sopiro.
Kaj ties okuloj elstaras, sen vido en lumo abunda,
Kiel okuloj de monstro tirita el maro profunda:
Okuloj per kiuj li vidis la palmojn kliniĝi pro vento,
Kaj larmis sekretan ‘adiaŭ’ dum ĉiu vespera silento,
Rigardis la sunon tagmeze, naĝantan en kupra ĉielo,
Sopiris al nokta trankvilo, kaj ĝia arĝenta mantelo;
Rimarkis la nuban averton, observis la velan ŝveladon,
Komprenis la signojn de l’ dioj, kaj spitis la dian paradon;
Kvazaŭ ekflagris subite, aŭdinte diraĵon malflatan,
Aŭ ardis pro forta feliĉo, frontante vizaĝon amatan;
Okuloj per kiuj tra vivo li gajnis spertecon kaj lernon,
Okuloj per kiuj en morto li konos solecan eternon...
Kaj sub la ŝrumpinta kovraĵo, sub haŭto velkinta, sen karno,
Similas la ripoj maldikaj al domo de kiu la garno
El pajlo, argilo kaj ligno, laŭgrade nuliĝis pro ŝtormo,
Kaj sole la nuda fostaro atestas pri pli bela formo.
La koro finfine dormadas; forflugis la forta animo;
Silentaj la kantoj kaj fabloj; troviĝas al ĉio la limo;
Cetere, la laca spirito sopiras al nura ripozo:
Post vento, trankvilo; post tago la nokto; kaj morto post marfuriozo...

La povo ellevi la korpojn jam mankas al ni la ceteraj,
Kaj niaj kadavraj kunuloj kontraŭas al pensoj esperaj;
Do restu laŭvole, mortintoj: rigardu la velon ŝiritan,
Observu la stangon rompotan, la ŝnuron tro streĉe tiritan,
La lignon putrintan, la mastan kurbiĝon, la karnan malpuron,
Mordantan malsaton, senfinan soifon, frenezan teruron.
Rigardu, rigardu, mortintoj! — Atentu pri tiu junulo,
Kiun plorantan supere, spegulas la morta okulo.
Aŭskultu filinan ĝemadon, aŭskultu edzinan lamenton!...
Tamen la nigraj okuloj montradas nur indiferenton.
Tie kuŝadu, amikoj, ruliĝu de flanko al flanko
En akvo haladza kaj naŭza, sur ŝlima kanota fundplanko;
Kaj kiam la maro maldolĉa ŝancelos la lignan fokenon,
Turniĝu denove, amikoj, por pruvi kadavran senĝenon.
Vi pravas! Pli saĝe, dormadi en pacaj, silentaj markavoj,
Ol esti murditaj avare, en landoj de niaj praavoj.
Pli bona la lando de Kupe, pli bona la tero de l’ sudo —
Sed kie la lando de Kupe, kaj kiom pli longa la ludo?
Do diru al diaj kunuloj, ke iom lacigas la mokoj,
Ke inter la jamaj mortintoj troviĝas ankoraŭ kuŝlokoj.
Kaj nun la palpebroj peziĝas, pro vento kaj suno kaj salo,
Kaj blinde sopiras al vido de arbo, sablejo, koralo;
La buŝo sekiĝas dolore, la voĉo nur flustras obtuze,
Kaj inter deliro kaj revo la menso alternas konfuze;
Ĉar nun la sanplena forteco fariĝas malforto infana,
Kaj ĉian iaman homecon forrabis malsato tirana,
Jam ne kiel viroj ni staras, sed kvazaŭ surventraj lacertoj
Enrampas ombraĵon ĝis nokto, forlasas ĝin kiel vespertoj.
Jen! Kvankam la ŝtormojn ni timis, almenaŭ ni kaptis da pluvo,
Ĉar morto kaj vivo troviĝas egale en ĉiu diluvo.
Neniom da akvo ektuŝis de antaŭ tro longe la langon:
Volonte ni murdus amikon, baraktus por trinki la sangon,
Sed kiu la sangon posedas, kaj taŭgas por tia ofico?
Nur fidi la diojn ni povas, drivante laŭ ties kaprico
Kaj supren-malsupren vagante, perditaj, rezignaj, sen celo,
Observi la pinton de l’ masto kurbiri trans moka ĉielo...

Tedas la bluo kaj blanko de tiu ĉi mondo de l’ maro;
Kiam denove ni vidos la verdon de granda arbaro?
La brunon de arba trunkego, la grundon, la brilan agrablon
De fuko malseka sub ŝaŭmo, vomita de l’ ondoj sur sablon?
Arĝenton de altaj filikoj, de ruĝa papago ekbrilon,
Purpuron de foraj montetoj, la nigran, sintordan angilon?
Nur tro malrapide alvenas la sendoloriga mortado,
Kiel ĉi tie la nokto, post longa krepuska laŭgrado —
Kiel la nova edzino, je kiu la edzo avidas...
Edzino... Jen! Mia edzino, al kies okuloj ni fidas,
Kiel vundito sin trenas de sub la ŝirmejo ĉe l’ mezo,
Atingas la antaŭfiguron, apogas sin al la pavezo...
La kapon, malklaran ombraĵon, mi vidas leviĝi kaj fali,
Supren-malsupren; momenton ekhalti; transiri, spirali...
Kiom la vangoj kaviĝas... ĉefino... sen propra bieno...
Iam ŝi estis belega, kun arda, fiera mieno,
Feliĉa pro siaj infanoj, aminda, juneca kaj homa;
Sed nun, ĉe kadavraj konitoj ŝi ankaŭ fariĝas fantoma;
La haroj antaŭen flirtadas, kaj kvazaŭ palpantaj minace,
Similas la maranemonon; kaj jen ŝi rektiĝas, kaj lace
Ŝi levas la manon al brovo, kaj fikse la ondojn esploras,
Kiel antaŭe milfoje; sed tion ni ĉiuj ignoras:
Tro ofte la nova espero fariĝis malnova ĉagreno,
Tro ofte la sonĝon de l’ nokto frakasis inkuba mateno...
La brako leviĝas kaj tremas, montrante al nuba marrando,
Kaj voĉo amata ekgrakas: «La tero! La fino! LA LANDO!»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 2 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Kvazaux-eraroj en "Vojagxo"

Boris Kolker

5

3599

Вс ноя 02, 2003 21:39 pm

Leonido Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 3


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group