Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Чт апр 18, 2019 23:19 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 7 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Internacia matematika olimpiko por lernantoj.
СообщениеДобавлено: Пт сен 26, 2014 4:56 am 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср сен 16, 2009 8:23 am
Сообщения: 14
Откуда: la Tero
Saluton al ĉiuj!

Jen sekvas la informo pri la Internacia matematika olimpiko por lernantoj (sendita de Oksana Burkina oxygenia@yandex.ru). La adreso de la organizantoj: fdi@imi.ras.ru , la retejo: http://formulo.org/

-----



Karaj amikoj!


Ni ĝojas informi vin pri la komenco de vica internacia matematika olimpiko “Formulo de Integreco” / “La tria jarmilo”, kiun organizas Fonduso de Ejler kune kun Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. La olimpiko estas por lernantoj de 5-11 klasjaroj kaj enhavas du etapojn. La unua etapo (neĉeesta) okazos ekde la 1-a ĝis la 21-a de oktobro 2014. La taskoj publikigatos la 1-an de oktobro en la paĝaro de programo “Formulo de Integreco” http://formulo.org. La dua etapo (ĉeesta) okazos samtempe en multaj urboj de Rusio kaj en aliaj landoj la 1-an de februaro 2015.

Ĉi tiu olimpiko daŭrigas la tradiciojn de du olimpikoj. Unu el ili – “Formulo de Integreco” – la unuan fojon okazis en la studjaro 2012/2013. La alia – “La tria jarmilo” – funkcias ekde 2000 jaro, daŭrigante la tradicion de olimpikoj de Soros. En la studjaro 2013/14 la olimpikon partoprenis pli ol 5000 lernantoj el 13 landoj.

La partopreno en la olimpiko estas senpaga. La unua etapo de la olimpiko estas malfermita por ĉiuj dezirantoj, la duan etapon partoprenos venkintoj de la unua etapo. La lernantojn kun altaj rezultoj de la dua etapo oni invitos al la distanca rondeto ĉe Sankt-Peterburga Universitato; la studado en la rondeto konsistos el retaj lecionoj kaj hejmaj taskoj. Sukcesaj partoprenantoj de la rondeto ricevos eblecon partopreni en la internacia somera matematika tendaro “Formulo de Integreco” (rigardu http://formulo.org/ru/camp-2013 (en la rusa)). Ĉiuj partoprenantoj de la olimpiko senescepte ricevos eblecon cerbumi pri interesaj matematikaj taskoj.

Ni esperas, ke grandan parton de la laboro pri organizado kaj kontrolado de la unua etapo plenumos lokaj pedagogoj – instruistoj, klasgvidantoj, gvidantoj de rondetoj (rigardu “Al pedagogoj kaj organizantoj”)


Al individuaj partoprenontoj

Se vi estas lernanto de klasjaroj 5-11, vi povas partopreni nian olimpikon. Vi ne devas nepre informi pri la partopreno – sufiĉas sendi vian laboron ĝis la 21-a de oktobro 2014 inkluzive. Riceveblos tekstaj dosieroj (ekzemple, txt, doc, odt aŭ pdf) kaj skanitaj paperaj laboroj. Se vi ne povas skani, eblas sendi paperaĵon.
La taskoj, kaj detalaj instrukcioj pri ties strukturigo kaj forsendo, aperos la 1-an de oktobro en la paĝaro http://formulo.org
Permesatas partopreni en pli aĝa klaso (lernantoj de 1-4 klasjaroj rajtas partopreni kun taskoj por la 5a klaso).
Se vi eksciis pri la olimpiko de via pedagogo, sekvu instrukciojn de li/ŝi donitajn, plej verŝajne vi fordonu vian laboron al tiu persono (en cifereca aŭ papera formo).


Al pedagogoj kaj organizantoj

Vi povas gvidi la olimpikon por lernantoj de via klaso, lernejo aŭ urbo. Ni estos dankemaj pro via kontribuo al la komuna afero – diskonigo de matematikaj konoj. Samtempe, ni ŝatus, ke lernantoj partoprenu en la olimpiko propravole kaj memstare.

Post la fino de la olimpiko vi povos sendi la laborojn al ni en cifereca formo (dosieroj, kreitaj de la partoprenantoj mem, aŭ skanitaj paperaj laboroj). Post kelka tempo vi ricevos de ni la kontrolrezultojn.

Tamen se vi havas eblecon, vi povas mem kontroli la laborojn. En tiu ĉi okazo ni sendos al vi la ĝustajn solvojn kaj kriteriojn de pritakso. Tio ebligas al vi ne skani kaj ne sendi la laborojn. Poste la ĵurio petos vin sendi nur kelkajn laborojn (ĝenerale kun sufiĉe altaj poentoj). Eblas meza varianto: parton de laboroj vi kontrolos mem, parton vi sendos al ni.

Organizantoj devas sendi laborojn al ni en la cifereca formo ne pli poste ol la 22-an de oktobro. Se vi kontrolas la laborojn memstare, al la sama dato vi devos sendi liston de partoprenintoj; la kontroladon vi devos fini ĝis la 10-a de novembro. Se kvanto de laboroj estos granda, ni povas pridiskuti ŝanĝon de la limdato.

Ne nepras anticipe informi nin pri via partopreno. Tamen pli oportunas por ni, se vi antaŭe kontaktos nin ĉe [url]fdi@imi.ras.ru[/url]. En via letero skribu, bv.:
- por kiuj vi planas gvidi la olimpikon (urbo, lernejo, klasoj);
- supozebla kvanto de partoprenantoj (reala kvanto povas esti alia);
- ĉu vi pretas kontroli la laborojn per propraj fortoj.
Se vi pretas aranĝi gvidadon kaj kontroladon de la olimpiko sur nivelo de la urbo aŭ regiono – nepre kontaktu nin anticipe, prefereble antaŭ la komenco de la olimpiko.


Al alilandaj partoprenantoj kaj organizantoj

Dum elekto de klaso partoprenantoj ne el Rusio povas orientiĝi al la aĝo: la 5-a klaso proksimume konformas al la naskiĝjaro 2003, la 11-a klaso – al la naskiĝjaro 1997; por kelkaj landoj ni publikigos la konformtabelon de klasoj.
La 1-an de oktobro en la paĝaro http://formulo.org aperos la taskoj en la rusa kaj la angla lingvoj. Se vi volas traduki ilin alilingven por gvidi la olimpikon en via lando – bonvolu kontakti nin. En tiu okazo vi devos ankaŭ organizi la unuaetapan kontroladon de la laboroj en tiu lingvo.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения: Re: Internacia matematika olimpiko por lernantoj.
СообщениеДобавлено: Вт июн 16, 2015 2:15 am 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5208
Откуда: SPb
Estas tre kortuŝe, ke ili nomiĝas Esperante kaj havas la informojn en Esperanto: http://formulo.org/eo/default


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Internacia matematika olimpiko por lernantoj.
СообщениеДобавлено: Вс окт 30, 2016 2:36 am 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср сен 16, 2009 8:23 am
Сообщения: 14
Откуда: la Tero
Saluton al ĉiuj!

Mi volas informi, ke komenciĝis la unua etapo de ĉi-jara Internacia matematika Olimpiko por lernejanoj.

Ĝin eblas partopreni en lingvoj Esperanto, la angla, la franca, la germana, la kartvela, la hebrea, la hispana, la rumana, la rusa, la ukraina, aŭ la uzbeka (uzado de aliaj lingvoj devas esti interkonsentita kun la organizantoj).

La taskoj estas destinitaj por infanoj de aĝo 11-17 jaroj.

La retpaĝo de la Olimpiko estas: http://formulo.esperu.ru/olimp/
(klaku la ligilon "Taskoj de la unua etapo kaj informoj por la partoprenantoj" sur la paĝo por iri al la taskoj)

Ĉiujn demandojn bv. sendi al la retadresoj, indikitaj sur la paĝoj.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Internacia matematika olimpiko por lernantoj.
СообщениеДобавлено: Вс окт 30, 2016 21:37 pm 
Не в сети
Profesoro de Esperantologio
Profesoro de Esperantologio
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт апр 14, 2005 11:56 am
Сообщения: 2568
Откуда: Moskva
Laŭ ĉi-jaraj informoj, la unua etapo daŭros ĝis la 18-a de novembro.
La taskoj estas publikigitaj en 10 lingvoj, inkluzive Esperanton.
http://www.formulo.org/ru/parents/olimp/
http://www.formulo.org/en/olimp/
La solvojn oni akceptas en 13 lingvoj.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Internacia matematika olimpiko por lernantoj.
СообщениеДобавлено: Вт ноя 01, 2016 10:32 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Вс фев 08, 2009 21:08 pm
Сообщения: 1668
Откуда: Germanio
La teksto esperanta de taskoj estas bonega, sen "komencanta akcento" kaj senfuŝa. Mi kuriozas, kiu tradukis ĝin ĉar lia (ria?) laboro estas laŭdinda. Ĉu Ikar?
Tio konfirmas la nivelon de la olimpiko.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Internacia matematika olimpiko por lernantoj.
СообщениеДобавлено: Вт ноя 01, 2016 19:20 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср сен 16, 2009 8:23 am
Сообщения: 14
Откуда: la Tero
Jes, tradukis mi, sed mi ne opinias, ke la teksto estas aparte bona. La problemo estas manko de libera tempo. Mi vere ne scias, ĉu trovos tempon sekvontfoje.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Internacia matematika olimpiko por lernantoj.
СообщениеДобавлено: Чт ноя 03, 2016 4:15 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Вс фев 08, 2009 21:08 pm
Сообщения: 1668
Откуда: Germanio
Ikar писал(а):
Jes, tradukis mi, sed mi ne opinias, ke la teksto estas aparte bona. La problemo estas manko de libera tempo. Mi vere ne scias, ĉu trovos tempon sekvontfoje.
Dankon, Ikar.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 7 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Matematika morfologio: elektrona revuo

NikSt

0

2279

Пт авг 31, 2007 19:59 pm

NikSt Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Peto de la Internacia Televido

Mirinde Fekus

2

3241

Ср дек 14, 2005 10:31 am

Rimon Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Italio: Internacia Junulara Festivalo

Tarducci

0

2334

Пт ноя 30, 2007 10:36 am

Tarducci Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Esperanto kaj StarTrek: internacia klubo

Slavik

0

3028

Вс окт 05, 2003 23:08 pm

Slavik Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 2


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group