Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Сб ноя 17, 2018 6:05 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ 1 сообщение ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Vera Enciklopedio en beletra-instrua formo
СообщениеДобавлено: Вт сен 07, 2004 5:59 am 
Не в сети
Akademiano
Akademiano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 29, 2003 20:47 pm
Сообщения: 1858
Откуда: Usono
Recenzo en la gazeto "Scienco kaj kulturo" (Rusio), 2004, n-ro 3 (53), p. 15-31

VERA ENCIKLOPEDIO EN BELETRA-INSTRUA FORMO

En januaro de la jaro 1959 en la Esperanto-sekcion de Odesa Domo de sciencistoj venis svelta junulo kun akurataj lipharoj. La gaston prezentis al la ĉeestantoj la gvidanto de la E-sekcio Aleksej Verŝinin, membro de Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) en la jaroj 1930-aj, bonega homo kaj instruisto.

La junulo ion rakontis pri si kaj deklamis sian propran E-tradukon de iu versaĵo de la genia rusa poeto Aleksandr Puŝkin. “Tio estas apenaŭ kredinda, - pensis mi, - ĉu eblas ke 20-jara homo, je kvar jaroj pli juna ol mi, kapablas traduki en esperanton versojn de Puŝkin?”

Post la kunveno la gasto kaj mi longe promenis duope laŭ la vesperaj stratoj de Odeso, babilis pri diversaĵoj en esperanto, amikiĝis, kaj ekde tiu vespero la komunaj aferoj esperantistaj por jardekoj ligis nin per fortaj ligoj amikaj-samideanaj.

Tiel mi konatiĝis kun la nuna membro de E-Akademio Boris Kolker, la aŭtoro de la elstara libro “Vojaĝo en Esperanto-lando”.


Antaŭ ol paroli pri la libro, mi menciu skize – por ne erari en detaloj – pri la ĉefaj faroj de Boris Kolker en la sfero esperantista.

En 1965 nia amiko Anatolo Gonĉarov iniciatis kreon de tutsovetia E-organizaĵo. En 1966 la neoficiala Sovetia junulara E-movado (SEJM) estis fondita – kaj ni iĝis ĝia unua tripersona estraro. Poste Gonĉarov kaj Kolker po kelkaj jaroj estis prezidantoj de SEJM, kiu brile funkciis ĝis la jaro 1979, kiam estis kreita Asocio de sovetiaj esperantistoj (ASE). Boris Kolker estis elektita membro de Prezidio de ASE.

En 1989, kiam la membroj de ASE ribelis kontraŭ ties oficialaj patronoj kaj restarigis la likviditan en 1937 SEU, Boris Kolker kaj Anatolo Gonĉarov estis elektitaj vic-prezidantoj de SEU. Cetere, vicprezidantoj de SEU fariĝis ankoraŭ du prezidintoj de la glora SEJM – Viktoro Aroloviĉ kaj Aleksandro Melnikov.

Loĝante dum la lastaj jaroj antaŭ sia elmigro en Usonon en urbo Ufa (Sovetunio), Boris Kolker 23 jarojn gvidis korespondan E-kurson, kiun finis preskaŭ 900 personoj. Lia ekspres-kurso aperis en scienc-populara revuo “Kemio kaj vivo” en la kvanto 265 mil ekzempleroj. La unua eldono de “Vojaĝo en Esperanto-lando” estis eldonita en Moskvo en 4000 ekzempleroj (eldonejo “Progreso”). Kaj en 2002 UEA aperigis la novan luksan eldonon, pri kiu temas en tiu ĉi recenzo, pli ĝuste – recenzaro.

Mi ne diru multe pri la libro, ĉar sen mia opinio ĝi jam famiĝis tra la tuta E-mondo. Ĝi tion meritas, ĉar estas vera juvelo en nia por- kaj priesperanta literaturo. Ĝi donas tre riĉan prezenton de diversaj originalaj literaturaj stiloj, abundan informan materialon pri la E-movado kaj – kio aparte valoras – ĝi enhavas kolose multan klarigan komentaron pri la homoj, libroj, eventoj en Esperanto-lando. Ĝi estas vera enciklopedio en beletra-instrua formo.

La redakcio de “Scienco kaj kulturo”, anstataŭ verki propran recenzon, decidis prezenti ĉi tie reeĥojn pri la libro el diversaj landoj de la mondo.

Vladimir Samodaj

OPINIOJ PRI "VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO":
http://www.lingviko.net/vrec.htm

_________________
Международный язык эсперанто. Полный учебник:
http://lernolibro.ru/slovari/kolker


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ 1 сообщение ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 3


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group