Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Вс июн 24, 2018 19:33 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 3 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт май 03, 2005 22:42 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5198
Откуда: SPb
Hieraŭ, dum lasta tago de la Rusia Esperantista Kongreso okazis voĉdonado pri la Atingoj de la jaro 2004 en Rusia Esperantista Movado. Jen estas la rezultoj:

Rusia Esperantisto - 2004: 1. Aleksandr Melnikov; 2. Vitalij Malenko; 3.
Vladimir Samodaj.

Rusia Esperantaĵo - 2004: "Dek tagoj de kapitano Postnikov" de Mikaelo Bronŝtejn.

Rusia Kantisto - 2004: Anatolij Radajev.

Rusia Poeto - 2004: Mikaelo Bronŝtejn.

Rusia E-Aranĝo - 2004: IJK-60 apud Kovrov.

el diskutejo [reu-agado]


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср май 04, 2005 8:42 am 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср май 28, 2003 13:48 pm
Сообщения: 1022
Откуда: Moskvo
Slavik писал(а):
...Kongreso okazis voĉdonado pri la Atingoj de la jaro 2004 en Rusia Esperantista Movado. Jen estas la rezultoj:...

Kiam mi vidas similajn informaĵojn mi ĉiam estas demandanta la aeron ĉirkaŭe: Sed KIAL oni ne povas rakonti pri detale, kion faris la homoj, rakonti pri la atingoj, verkoj... doni la referencojn al I-retrisurcoj...
Kaj tio estus inde fari ruslingve por ĉiuj interesantoj.
Ĝuste pro la detaloj antaŭnelongaj Esperantistoj povus konatiĝi kun agemaj personoj en la movado, legi plej interesajn verkojn ktp...


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср май 04, 2005 12:19 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5198
Откуда: SPb
Maksimo писал(а):
Slavik писал(а):
...Kongreso okazis voĉdonado pri la Atingoj de la jaro 2004 en Rusia Esperantista Movado. Jen estas la rezultoj:...

Kiam mi vidas similajn informaĵojn mi ĉiam estas demandanta la aeron ĉirkaŭe: Sed KIAL oni ne povas rakonti pri detale, kion faris la homoj, rakonti pri la atingoj, verkoj...

Mi plene konsentas kun vi — espereble en REGooni aperigos iom klarigitan tekston pri la voĉdono.

Intertempe mi povas rakonti pri kelkaj "Atingoj de la jaro", kiom mi scias:
- Aleksandr Melnikov defendis doktoran disertaĵon pri Esperanto. En sia disertaĵo li, fakte, pruvas, ke Esperanto estas riĉa kaj esprimkapabla lingvo kun oftaj vortludoj ktp. ktp. Vidu, ekz., Докторская диссертация на материале эсперанто. Tiu disertaĵo levis esperantologion en nia lando al nova nivelo: ekz., la oponintoj de Melnikov estis gravaj tutlande konataj sciencistoj Kuznecov kaj Alpatov.
- Vitalij Malenko estis kunordiganto de REJM-komitato dum la lastaj jaroj kaj lia laboro kulminis dum ĉi-jara IJK, la plej amasa k internacia aranĝo en nia lando dum la lasta dekjaro. Krom tiu merito li ankaŭ starigis la novan koncepton de OkSEJT (kiel instrutendaro) kaj sukcesis iom popularigi REJMon samtempe kun grandigo de la organiza kaso.
- Vladimir Samodaj estis inter fondintoj de REJM (SEJM) kaj oni povus nomumi lin por "Esperantisto de la jaro" nur pro la jubileo de SEJM (REJM), festata ĉi-jare. Sed, do, mi devas konfesi, ke ne scias la veran kaŭzon por la ĉi-jara nomumo de li.

- "Dek tagoj de kapitano Postnikov" de Mikaelo Bronŝtejn estas furora romano, bazita sur realaj historiaj eventoj. Iusence nenio komparebla estis eldonita ĉi-jare en la lando (se paroli pri originala beletro).

- Anatolij Radajev estas kantisto el Samara. Li estas, kiel mi komprenas, fama ankoraŭ en sovetiaj tempoj, sed poste deiris de la Movado; sed antaŭ nelonge revenis. Mi neniam vidis lin, sed li estis en Jekaterinburg kaj, supozeble, la publiko ŝatis lin tie — do, voĉdonis.

- Mikaelo Bronŝtejn, ŝajne, ne unuafoje iĝas "Poeto de la jaro". Iusence eblas diri, ke li estas "defaŭlta poeto" en nia lando. Do, pro tio oni elektis lin.

- IJK-60 estas memkompreneble aranĝo de la jaro, ĉar eĉ proksime komparebla nenio okazis. Alia bona kandidato, laŭ mi, estus "Lingva Festivalo" en Ĉeboksaro, sed apenaŭ ĝi gajnus la nomumon tamen — ja IJKoj ne ĉiujare okazas en Rusio; des pli ke nia estis sukcesa ne nur kompare kun aliaj rusiaj aranĝoj, sed ankaŭ kompare kun kelkaj lastaj IJKoj (la sveda kaj la brazila almenaŭ). Vd. ĉiujn mesaĝojn pri la temo de IJK en "Esperanto novosti".

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 3 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Nova Jaro

vbashkov

3

2001

Пт янв 01, 2010 15:59 pm

leonicxjo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Unika posxtkarto el 1946 jaro!

P.Fisxo

12

5325

Ср янв 13, 2010 15:50 pm

Valentin_Melnikov Перейти к последнему сообщению

Эта тема закрыта, вы не можете редактировать и оставлять сообщения в ней. Подписка на журналы (en Esperanto): 2004-2006

Slavik

12

8741

Вт окт 24, 2006 1:49 am

Slavik Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Международный молодежный конгресс (IJK) в России! 2004

[ На страницуНа страницу: 1, 2 ]

Slavik

28

25784

Сб ноя 27, 2004 15:15 pm

Slavik Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 7


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group