Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Вт сен 17, 2019 1:43 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 5 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: REK-EoLA-2005
СообщениеДобавлено: Сб май 14, 2005 9:56 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 30, 2004 13:19 pm
Сообщения: 871
Откуда: Moskva
Ĉi tie estas miaj fotoj de Jekaterinburg de REK-EoLA-2005:
http://max2131.narod.ru/2005jekater/ik12.html .

Antaŭ la konferenco en dissendolisto reu-agado oni multe pridiskutis la aferojn - estis 251 mesaĝoj dum la aprilo. Sed ne tre sukcese. Kandidatoj por esti prezidanto de REU mankis!
Nur kiam la konferenco komenciĝis, ĉiu kiu volis ekstaris kaj diris kiun ĝi volas vidi kiel la prezidanto. Estis 10 proponoj. Poste ĉiu kandidato ekstaris kaj diris, kion ĝi volas fari en la posteno. 8 el 10 tute rifuzis esti la prezidanto. Inter 2 aliaj - T. Vsivceva kaj A. Grigorjevskij - estis elekto.
Poste oni elektis kvanto da homoj en la estraro kaj kvanto de la vicprezidantoj.
Poste estis elekto de la estraro. Al la unua listo de 10 kandidatoj por prezidanta posteno oni aldonis ankoraŭ ĉirkaŭ 7-on. Poste denove iuj kandidatoj rifuzis esti estraranoj. Pri aliaj estis voĉdonado.
Estis libera tribuno de la konferenco, en kiu oni plej ofte ion reklamis.

Loĝado estis en ne grandaj ĉambroj, po 6 homoj sen litoj aŭ po 3 homoj kun litoj, la dua varianto estis pli multekosta. La ĉambroj estis ligitaj po 2 kaj ĉiu duo havis necesejon kaj duŝejon. Centra vaporvarmigado estis jam malŝaltita, sed en la konstruaĵo estis sufiĉe varme. Ĉio estis en unu konstruaĵo, do oni povis tute ne eliri. La bazejo estis la sama, en kiu oni ion jam faris antaŭ jaro.
Manĝado en la manĝejo estis normala.
Organizantoj de REK estis jekaterinburganoj, de EoLA - tjumenanoj.

Entute partoprenis ĉirkaŭ 105 homoj, sed ne samtempe. Iuj jam forveturis kiam la aliaj nur venis. Estis tri alilandanoj - de Bjelorusio, Italio kaj Germanio.

Lingva disciplino dum la aranĝo estis malalta - kiel kutime. Nur Anatolij Gonĉarov iam, kiam li aŭdis rusan paroladon, diris "krokodiloj"-n, kio estis amuza. Kaj en kunsidoj de la konferenco oni ĉiam parolis Ee.

En la aranĝo venis iuj el urbaj televidistoj kaj faris elsendon, kiu estis montrita al ĉiu regiono. Oni diris, ke en la regiono loĝas 15 milionoj homoj.

Estis ĈALK ekzamenoj. Unu homo pasis A nivelan ekzamenon kun noto perfekte. la alia unu homo provis fari B nivelan ekzamenon sed malsukcesis. Eble A nivela ekzameno estis ankoraŭfoje.

V. Samodaj pendigis siajn belegajn fotojn sur murojn de la konferenca halo.

Irina Gonĉarova kun granda sukceso organizis aŭskultadon de prozaj verkaĵoj de siaj lernantoj.

Estis libroservo, gvidata de ĉeboksaranoj, kaj J. Karcev vendis vortarojn.

Je iu malfrua vespero estis koncerto de tranca muziko de S. Bozin. La muziko estis simala al tiu, kiu estadis en televidelsendo "klubo de vojaĝantoj" kiam oni montris dezerton. La koncerto estis en halo de la kvara etaĝo kun tapiŝoj. Homoj kuŝis apude, iuj ekdormis kaj eĉ perdis siajn aĵojn.

En la konferenco mi partoprenis konscie kaj interesiĝante, kvankam bedaŭride mi estis tie ne ekde la komenco. Sed en EoLA mi nur malmulte partoprenis do vere ne multe pri ĝi scias.

Estis ebleco praktiki metion - perlplektadon. Multaj homoj tion faris.

Estis tri ekskursoj - en limon de Eŭropo kaj Azio, en katedralon kaj ĉirkaŭ la urbo. Mi partoprenis la unuan kaj la trian. Dum la unua ekskurso estis iu sporta konkurso kun ĵetado, kurado ktp.

La urbo laŭ mi estas bona kaj bela.
Dum la plej ŝarĝataj horoj centro de la urbo estas unu granda ŝtopiĝo. Do populara estas la urba metroo. Ĝi estas de nur unu linio - de nordo al malnordo tra la centro. La urbo estas pli malpli elipsa kaj pli longa de nordo al malnordo ol de okcidento al malokcidento.
La urbo estas pura - kiel ĝi nur povas esti en tiu sezono. Aĉaj paperaĵoj sur stratoj ne estas.
Estas pluraj konstruadoj.

Mi veturis en Jekaterinburg -n per la plej rapida trajno de Moskvo dum 26 h 15 min kun averaĝa rapideco ĉirkaŭ 70 km/h.

Mia rea trajno estis tre malrapida, ni veturis dum 31 h 30 min. Ni estas ĉirkaŭ 8 en du najbaraj vagonoj. Oni tie devigis min paroli en Eo (mi ne volis)! Iu el pasaĝeroj konjektis, kiu ni estis, pro la televidelsendo.
Du homoj veturis reen al Moskvo pete.


Последний раз редактировалось Maksim Ср май 18, 2005 8:03 am, всего редактировалось 1 раз.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения: Re: REK-EoLA-2005
СообщениеДобавлено: Сб май 14, 2005 18:33 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
Dankon, estas ege interesaj rememoroj.
Maksim писал(а):
Kandidatoj por esti prezidanto de REU mankis!

Estas tute antaŭvidebla situacio. Eĉ por gvidi UEA mankas kandidatoj, kion do diri pri la landaj asocioj?..

Maksim писал(а):
Lingva disciplino dum la aranĝo estis malalta - kiel kutime. Nur Anatolij Gonĉarov iam, kiam li aŭdis rusan paroladon, diris "krokodiloj"-n, kio estis amuza.

Malagrable...
I. a., ĉu vi ŝatis la parolmanieron de Anatolo Gonĉarov? Li uzas tre eksperimentan Esperanton...

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн май 16, 2005 8:16 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 30, 2004 13:19 pm
Сообщения: 871
Откуда: Moskva
Slavik писал(а):
I. a., ĉu vi ŝatis la parolmanieron de Anatolo Gonĉarov? Li uzas tre eksperimentan Esperanton...

Liajn gramatikaĵojn mi ne ŝatas, sed liaj pensoj iam estas interesaj aŭ amuzaj. Tie li estis unu el tiuj, kiuj volis devigi ĉiujn paroli nur Ee. Ĉi tio estis ne reala do tiaj penoj estis amuzaj.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт май 19, 2005 11:15 am 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср май 28, 2003 13:48 pm
Сообщения: 1022
Откуда: Moskvo
Vi nur rigardu kion okazas en REU-agado!
Hodiaŭ esras nur la 19-a majo sed kvanto da mesaĝoj jam estas rekorda!
Изображение

Kaj mi ankoraŭ miras, ke neniel povas tralegi ĉiun leterojn en miaj kestoj...


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт июн 07, 2005 8:35 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 30, 2004 13:19 pm
Сообщения: 871
Откуда: Moskva
Ankaroŭ fotojn de la aranĝo vidu ĉe
http://tiek.narod.ru .
Kaj REK-EoLA tre inspirigis REUanojn, do en ĉefa retlisto de REU reu-agado dum la sekva monato - majo 2005 - estis la plej granda kvanto de mesaĝoj el tuta ĝia historio - 424.
Pri tio, kiel oni pridiskutas en ĉi tiu retlisto, M. Bronŝtejn verkis satiran beletraĵon. Vidu ĝin ĉe
http://groups.yahoo.com/group/kreado/message/1647 .


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 5 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. REK-EoLA в Волгограде

Edik

8

5823

Вт апр 13, 2004 10:09 am

Slavik Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. vojagxo al EOLA

Ivo

10

4995

Пт апр 28, 2006 18:25 pm

Ivo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Historia skizo pri EoLA (far A. Grigorjevskij)

Slavik

1

2804

Чт май 12, 2005 8:15 am

Maksim Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Furorajxoj de la Kongresa Libroservo - UK Vilno 2005

Boris Kolker

0

2342

Ср окт 26, 2005 21:01 pm

Boris Kolker Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: Bing [Bot] и гости: 2


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group