Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Пн окт 14, 2019 1:30 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 7 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Porinforme pri REU
СообщениеДобавлено: Вт июн 28, 2005 21:43 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт май 26, 2005 19:25 pm
Сообщения: 213
Откуда: Ŝumerlja, Ĉuvaŝio
Saluton,

mallonge kion faris la estraro de REU kaj ĝiaj komisionoj dum la pasintaj du monatoj.
    - nomumis Pavel Volkov komisiito de REU pri medicinista agado;

    - nomumis Aleksandr Blinov, Aleksandr Belov, Ahman Junusov kaj Maksim Ĵitĉenko lokaj reprezentantoj de REU en respektive Ĉeboksary, Tiĥvin, Maĥaĉkala kaj Moskva EK "MASI".

    - ellaboris tezojn por la agadprogramo.

    - retraktis kaj reprenis iom da ŝuldoj al REU.

    - pagis al UEA por la aligitaj membroj de Rusio.

    - ellaboris kaj akceptis eksperimentan regularon pri nova kategorio de
    kunlaborantoj de REU - Konsilantoj. (Esence tio estas tre bonaj, sed tre
    okupitaj homoj, kiujn ni ne petas iĝi estraranoj aŭ komisiitoj, sed
    almenaŭ nur konsili pri iuj proksimaj al ili demandoj. La konsilantoj ne
    bezonas esti REU-membroj).

Ĉi-dimanĉe, la 26-an de junio, en Moskvo okazis ĉeesta kunsido de la
REU-Estraro plus du laborgrupaj kunvenoj. Ĉeestis kvar estraranoj el ses, do, la kunsido estis kvoruma.

Mallonge la decidoj estas jenaj:
    - eldoni Jarlibron de REU en septembro 2006. La Jarlibro, krom la
    membrolisto 2004 kaj nedifinitiva membrolisto 2005 enhavus utilajn
    informadajn materialojn kaj Kontaktan Adresaron de REU-aktivuloj.

    - akceptita la kotiztabelo 2006 (momente estas fintraktataj la novaj
    abontarifoj por REGo, poste la tabelo estos anoncita). La ĉiujara kotizo
    por kluboj estas nuligita (oni bezonas pagi nur por la anoncataj membroj), sed la kotizo de la individua membro senteble kreskis. Iom rekompence aperis rabato por nelaboranta junularo. Estis pridiskutitaj agadoj pri membrovarbado dum la someraj aranĝoj.

    - starigita Aranĝa Komisiono de REU en la konsisto: Irina Gonĉarova,
    Rafija Kudrjavceva, Jekaterina Arbekova, Andrej Grigorjevskij. Al la
    komisiono estos membrigataj ankaŭ lokaj organizantoj de REU-aranĝoj.

    - oni decidis okazigi en regionoj, kie mankas propraj lokaj renkontiĝoj,
    REU-subtenatajn "Tagojn de Internacia Lingvo". La aranĝoj celos informi al la ekstera publiko pri Esperanto kaj samtempe kunvenigi maksimume multajn el disaj e-istoj en la regiono - kaj gastojn de aliaj regionoj. Por ili okazos varia evoluiga programo. REU finance kaj organize garantios decan nivelon de la aranĝo.

    - estis decidite en 2006 okazigi REU-konferencon enkadre de RET. Oni
    preferus en 2006 "fari paŭzon" pri REK. Oni diskutis multajn ideojn pri
    novtipa aranĝo dum la nova vintra feritempo, sed ne venis al unueca
    vidpunkto - okazos pluaj diskutoj kaj esploroj.

    - REU komencas grandan programon "E-lernilojn en eksterajn eldonejojn!". La celo de la programo estas proponi al rusiaj eldonejoj kun propraj fortaj distribusistemoj _iliakoste_ eldoni E-lernolibrojn, vortarojn kaj faktlibrojn. Antaŭ ĉio ni celos eldonejojn, kiuj havas en siaj eldonprogramoj similajn librojn pri aliaj lingvoj. La kampanjon kunordigos Maksim Ĵitĉenko (Moskvo).

    - pri instruado oni decidis: "konsiderante, ke oni kutime instruas laŭ tiu
    metodo, laŭ kiu mem lernis, meti kiel strategian celon ellaboron de 12-hora moderna E-kurso. Trakti pri tio antaŭ ĉio kun Aleksandr Melnikov. Por la kurso estu ellaborita ankaŭ instrulibro".
En la kampo "informado", kiu estas akceptita kiel la ĉefa agaddirekto de REU estis akceptitaj pluraj decidoj.

Interalie:
    - okazigi konkurson pri modelaj artikoloj kaj modelaj informiloj pri
    Esperanto. La gajnintoj ricevu premiojn - de 300 rub. elspezeblaj en la
    ĉefaj rusiaj E-libroservoj, ĝis senpagaj abonoj por REGo kaj senpagaj
    membrokotizoj.

    - okazigi informkampanjon pri UK en la rusiaj amaskomunikiloj.

    - eldoni en 2005 bazan informilon pri Esperanto - surbaze de la plej bonaj variantoj, proponitaj dum la anoncota konkurso.
Krome estis decidite eldoni informilon en la formato "murgazeto" kaj etan varban lernilon.

Amike,
Andrej Grigorjevskij,
prezidanto de REU


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт июн 28, 2005 23:01 pm 
Kio estas "medicinista agado"? Antaŭdankon :)


Вернуться к началу
  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср июн 29, 2005 0:26 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт авг 26, 2003 18:11 pm
Сообщения: 2952
Откуда: Москва
glawen (гость) писал(а):
Kio estas "medicinista agado"? Antaŭdankon :)

«Врачебная практика», antaŭporsaneco. :)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср июн 29, 2005 6:23 am 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт май 26, 2005 19:25 pm
Сообщения: 213
Откуда: Ŝumerlja, Ĉuvaŝio
Марина писал(а):
glawen (гость) писал(а):
Kio estas "medicinista agado"? Antaŭdankon :)

«Врачебная практика», antaŭporsaneco. :)


Хм... Вообще-то суффикс ist показывает, что речь идет не столько о медицине, сколько о медиках. Павел Волков использует эсперанто для общения между медиками, и медиков для пополнения рядов эсперантистов :-).

Например, он является главным организатором PlesIMEA, о которой много написано в других темах форума. Это в основе своей парамедицинская встреча.

Ĉion bonan!
Andrej


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср июн 29, 2005 15:18 pm 
(отвешивает поясные поклоны Марине) Благодарствую, милостивая государыня!
Хотя ващета смысл моего вопроса был не в этом ;)

Андрей, спасибо за уточнение. Вы случайно не знаете, есть ли в инете места, где тусуются эсперантисты-медики? Мне знакомо per-esperanto-medicino на яху, но не очень нравится :)

Ĉion plej bonan!


Вернуться к началу
  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср июн 29, 2005 17:32 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт май 26, 2005 19:25 pm
Сообщения: 213
Откуда: Ŝumerlja, Ĉuvaŝio
glawen (гость) писал(а):
Андрей, спасибо за уточнение. Вы случайно не знаете, есть ли в инете места, где тусуются эсперантисты-медики? Мне знакомо per-esperanto-medicino на яху, но не очень нравится :)


Нет, не знаю. Есть группа IMEA-REU@yahoogroups.com, на которую сколько-то россиян подписано, но что-то там сейчас никто не общается. Однако, думаю, там можно спросить.

Ĉion bonan!
Andrej


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт июн 30, 2005 14:27 pm 
Multajn dankojn! :)


Вернуться к началу
  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 7 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 4


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group