Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Чт ноя 14, 2019 16:11 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 7 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Revivinta Fundamento (recenzo)
СообщениеДобавлено: Вт сен 02, 2003 7:45 am 
Не в сети
Akademiano
Akademiano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 29, 2003 20:47 pm
Сообщения: 1858
Откуда: Usono
Jen recenzo baldaŭ aperonta en la gazeto "Monato".
Boris

===========

Revivinta Fundamento

La personoj, kiuj kandidatiĝas al la Akademio de Esperanto,
devas deklari sian fidelecon al la Fundamento de Esperanto. Ĉiu esperantisto scias pri la ekzisto de tiu "Biblio" de Esperanto.
Sed kiu en nia tempo legas ĝin? Nu, mi legis la Fundamenton pli ol unufoje, precipe por serĉi en ĝi (kaj en aliaj
zamenhofaĵoj - la Dua libro, sekvantaj lernolibroj,
Proverbaro...) trafajn frazojn por ekzercoj en miaj lernolibroj.
Mi diru, ke legado de zamenhofaj verkoj montriĝis afero multe
pli fascina, ol tio povas ŝajni.

Sed jen troviĝis persono, kiu decidis, ke la Fundamento de
Esperanto
ankaŭ hodiaŭ povas servi kiel speco de informolibro
kaj eĉ lernolibro de Esperanto. Li estas parizano Marc Bavant
[mark bavan'], kiu okupiĝas sufiĉe multe pri la
leksikografio kaj instruado de Esperanto.

El kvar partoj de la Fundamento de Esperanto li prenis nur la
Fundamentan Gramatikon kaj Ekzercaron (tiun lastan kun vortlistoj kun tradukoj en la francan kaj rusan lingvojn). Al la "kanonika" teksto li aldonis korektitajn tradukojn, kiujn iam faris la
Akademio de Esperanto, kaj siajn grandnombrajn subtilajn
komentojn kaj notojn, kiuj estas facile distingeblaj de la
"kanonika" teksto per tipografiaj rimedoj. Tiuj komentoj kaj
notoj prezentas intereson eĉ por la plej spertaj lingvanoj.
Komputila prilaboro de la Fundamento permesis al li trovi en ĝi
teknikajn nekoheraĵojn, apenaŭ rimarkeblajn por la okuloj.

Kion ni havas rezulte? Modernan, fidindan kaj tre interesan
legaĵon por personoj lingvemaj, kiuj ŝatus konatiĝi kun la
reala Esperanto per ĝia sintezita priskribo, sed ne per dozitaj
klarigoj, lernotekstoj pri ĉiutagaj temoj kaj ekzercoj. Tiaj
homoj estas pli multaj, ol oni povas supozi. Restas envii al
franclingvanoj: nur ili povas ĝui tiun libron, ĉar ĝi estas
verkita en la franca lingvo.

La libro estas tiel nete dezajnita kaj presita, ke estas agrable
teni ĝin en la manoj.

Boris Kolker

Marc Bavant: Les bases de l'espéranto d'après le Fundamento.
Eld. KAVA-PECH, Praho, 2002. 115 paĝoj broŝuritaj. ISBN
80-85853-56-6.

_________________
Международный язык эсперанто. Полный учебник:
http://lernolibro.ru/slovari/kolker


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения: Re: Revivinta Fundamento
СообщениеДобавлено: Вт сен 02, 2003 8:27 am 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
Boris Kolker писал(а):
...La libro estas tiel nete dezajnita kaj presita, ke estas agrable teni ĝin en la manoj.

Boris Kolker

Marc Bavant: Les bases de l'espéranto d'après le Fundamento.
Eld. KAVA-PECH, Praho, 2002. 115 paĝoj broŝuritaj. ISBN
80-85853-56-6.

Boris Grigorjeviĉ, ĉu mi ĝuste komprenis, ke la lernolibro estas parte en la franca? Ĉu vi facile legas la francan?

Sl.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Revivinta Fundamento
СообщениеДобавлено: Вт сен 02, 2003 15:39 pm 
Не в сети
Akademiano
Akademiano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 29, 2003 20:47 pm
Сообщения: 1858
Откуда: Usono
Slavik писал(а):
Boris Grigorjeviĉ, ĉu mi ĝuste komprenis, ke la lernolibro estas parte en la franca? Ĉu vi facile legas la francan?


La tuta libro estas verkita en la franca. Dum tri jaroj mi laboris kiel franca interpretisto kun parizaj teknikistoj.

_________________
Международный язык эсперанто. Полный учебник:
http://lernolibro.ru/slovari/kolker


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Revivinta Fundamento (recenzo)
СообщениеДобавлено: Чт окт 02, 2003 6:11 am 
Не в сети
Akademiano
Akademiano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 29, 2003 20:47 pm
Сообщения: 1858
Откуда: Usono
BONA VINO NE DIFEKTIĜAS
(letero de leganto)

Malgraŭ antaŭdiroj, ke kino, televido, Interreto ...
malaperigos librojn, tio ne okazis. Malgraŭ asertoj, ke novaj
metodoj de lingvoinstruado malaperigos la malnovajn, tio ne
okazis/as/os. Mi lernis Esperanton per broŝuro, enhavanta
koncizan gramatikon (sen eĉ unu ekzempla frazo) kaj vortareton.
La unuaj generacioj de esperantistoj lernis la lingvon per la
Unua Libro, Fundamento de Esperanto kaj similaj malmodernaĵoj. Malgraŭ tio, multaj pioniroj regis la lingvon tute nemalbone. Se iam tiam min trafus moderna kaj tre inteligenta prezento de Fundamento de Esperanto (kia estas la libro de Marc Bavant "Les bases de l' Esperanto"), mi estus feliĉa. Tial mi estas ĉagrenita pro la kategoria kritiko de tiu libro en la
julia-aŭgusta numero de "Esperanto". Mi ne dubas, ke tia kaj tiu libro tre konvenas por multaj homoj, kiujn ne altiras
lernodialogoj de tipo: "Ĉu vi estas flava hundo?" - "Ne, mi estas aŭtobuso".

Boris Kolker

letero aperonta en la revuo Esperanto , oktobro 2003

_________________
Международный язык эсперанто. Полный учебник:
http://lernolibro.ru/slovari/kolker


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Revivinta Fundamento (recenzo)
СообщениеДобавлено: Чт окт 02, 2003 10:22 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Пт авг 29, 2003 10:14 am
Сообщения: 2881
Откуда: с бугра
Цитата:
"Ĉu vi estas flava hundo?" - "Ne, mi estas aŭtobuso".
Кстати, подобные абсурдизмы легко запоминаются.
"Что за шум в соседней комнате?" - "Это не шум, это мой дядя кушает сыр".

_________________
Я старый солдат и не знаю слов любви...


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт ноя 27, 2003 18:10 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт май 27, 2003 7:55 am
Сообщения: 1031
Откуда: Rusio, S-Peterburg
Interalie, ĉu ekzistas en reto bonaj komentarioj al Fundamento (ĉefe al Ekzercaro) kun listo de eraroj, misskriboj, preseraroj?

_________________
Ne veku beston en mi! (hamstreto)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт ноя 27, 2003 18:17 pm 
hamstro писал(а):
Interalie, ĉu ekzistas en reto bonaj komentarioj al Fundamento (ĉefe al Ekzercaro) kun listo de eraroj, misskriboj, preseraroj?


Ne en la reto


Вернуться к началу
  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 7 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Recenzo pri Esperanta-rusa vortaro

Boris Kolker

0

2592

Сб июл 17, 2004 6:19 am

Boris Kolker Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Recenzo pri la romano Dek tagoj de kapitano Postnikov

Boris Kolker

3

4001

Сб окт 02, 2004 17:33 pm

NikSt Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Recenzo pri La Falsa Auguro de Sandor Szathmari

Boris Kolker

0

1539

Пн окт 10, 2011 23:37 pm

Boris Kolker Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group