Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Вт сен 17, 2019 1:09 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 5 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Kantoj el Rusio sonas en Germanio
СообщениеДобавлено: Чт окт 27, 2005 10:16 am 
Не в сети
Novico
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср дек 08, 2004 9:48 am
Сообщения: 85
Откуда: Германия
Unue aperis ĉe asprio.vorota.de.
Fotoj de la koncerto

Esperanto sukcese povas servi por kultura interŝanĝo – tion konfirmis la koncerto de la rusa triopo "Aspiro" en esperanta klubo Erlagen enkadre de la interkultura monato en tiu germana urbo je la 5-a de oktobro.

Naskiĝinta en aŭgusto 2005, la grupo konsistas el eks-sovetianoj, loĝantaj en Nurnbergo: Sergej Orlovskij – bardo, aŭtoro, gitaristo, esploristo de barda movado, Olga Litvinova – juna kantistino kaj Grigory Grin – amatora gitaristo kaj fervora esperantisto. En aprilo 2005 Sergej kaj Grigory komencis la unuajn provojn kanti en esperanto, en julio ili prezentis esperantan muzikan programon dum la BUGA (Federacia Ĝardenekspozicio) en Munkeno. Poste aperis Olga kaj pliriĉigis la duopon per ŝia belega voĉo. Dum aŭgusto kaj septembro la nova triopo kunlaboris pri la programo “Kantoj el Rusio”, kiu estis nun prezentita al esperantistoj el Erlangen. La nomon "Aspiro" la triopo prenis post la koncerto.

La unuhora programo enhavis kaj rusajn bardajn kantojn (tradukitajn esperanten), kaj originalajn kantojn en esperanto el Rusio. En la barda bloko temis pri Bulat OKUĜAVA („Preĝo“), Jurij VIZBOR („Mia amatin”) kaj Oleg MITJAEV (“Bonegas kiel...”). Grigory iom rakontis pri la rusa barda movado, ankaŭ sciigis pri la morto de Vladimir LANCBERG, kiu loĝis lastajn jarojn en Nurnbergo. Originalaj kantoj estis plejparte de Mikaelo BRONŜTEJN, ankaŭ de Ĵomart kaj Nataŝa (kaj iliaj komunaj kantoj el la KDo “Amu min”) kaj Ekvinokso (“Urbo sur Neva”). Tre entuziamigis la publikon internacia kanto “La lama reĝo” de Aleksander DULOV (Aleksander DULOV partoprenos la bardan festivalon de Viktor ŜNEJDER en Munkeno fine de oktobro kaj poste koncertos en Nurnbergo je la 2-a de novembro)..

La publiko, konsistinta el la erlangenaj kaj nurnbergaj esperantistoj kaj kelkaj novaj interesantoj, bonege akceptis la prezenton. Bernhard Mauer, la organizinto de la vespero:

“... ĉiuj partoprenantoj estis entuziasmigita pro la bela voĉo de Olga. Pro tio la grupo ankaŭ ricevis grandan aplaŭdon.“

Ankaŭ bonega gitarakompano de Sergej estas laŭdinda.

La laboro pli daŭras. Nun la triopo preparas sin por la Zamenhofa festo en Munkeno je la 10-a de decembro, kie esperantistoj el Bavario kunvenos por komune festi la naskiĝtagon de Zamenhof kaj proksimiĝontan Kristnaskon. La triopo esperas partopreni ankaŭ aliajn esperantajn aranĝojn.

Kaj Sergej, kaj Olga komencis lerni Esperanton speciale por kanti en esperanto, plilarĝigi propran horizonton kaj porti la belajn rusajn kantojn al internacia publiko. Ambaŭ bezonas subtenon flanke de esperantistoj por ke ilia intereso al internacia lingvo ne subsidu.

Bona novaĵo por esperantistoj el Nurnberg, Erlangen kaj ĉirkaŭaĵo: en januaro 2006 turneos en Germanio Mikaelo BRONŜTEJN. Je la 13-a de januaro li koncertos en Nurnbergo. La koncerton organizas esperanto-klubo Nurnberg kaj barda klubo “Sunfloro”.

Sergej, Olga kaj Grigory dankas ĉiujn rusiajn esperantistojn, kiuj helpis kaj subtenis ilin dum la tuta preparado: Mikaelo BRONŜTEJN, Ĵomart AMZEEV, Nataŝa GERLAĤ, Jefim ZAJDMAN, Miĥail POVORIN, Andrej GRIGORJEVSKIJ, Andrej OBREZKOV, Svetlana SMETANINA, Mikaelo LINECKIJ, Valentin MELNIKOV kaj aliaj.

Nürnberg, 05.10.2005


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт окт 28, 2005 15:45 pm 
А диски где можно найти?


Вернуться к началу
  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт окт 28, 2005 15:54 pm 
Anonymous писал(а):
А диски где можно найти?


Какие диски?

Mi rimarkis, ke mi donis malĝustas retadreson. La ĝusta estas http://aspiro.vorota.de

Mi ĉiam skribas "asprio" :(


Вернуться к началу
  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт окт 28, 2005 16:22 pm 
Нну... с ихними, стало быть, песнями... или их вообще нет? Тогда звиняйте :)


Вернуться к началу
  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт окт 28, 2005 21:55 pm 
Не в сети
Novico
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср дек 08, 2004 9:48 am
Сообщения: 85
Откуда: Германия
La diskoj ankoraŭ mankas. La afero ja estas tute nova.

Aspiro ankoraŭ ne havas proprajn kantojn en Esperanto. Sergej Orlovskij verkis multajn kantojn ruslingve. Ekzemple Эмигрантский вальс. KDojn de Bronŝtejn aŭ de Ĵomart kaj Nataŝa oni ja povas facile aĉeti en Rusio.

Mi ne scias, ĉu havas sencon registri la tradukitajn bardajn kantojn. Eble iu en Rusio jam faris tion pli bone? Mi nur aŭskultis la "Vivaj koncertoj en Rusio", en tiu MP3 troviĝas kelkaj, sed malbonkvalite...

Pli grave estas, laŭ mi, ke la kantoj sonas ankaŭ en Germanio, ankaŭ en Esperanto.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 5 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Kantoj por edzigxfesto

Ulmo

2

1766

Ср янв 25, 2012 7:42 am

alaskin Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Nova eldonajxo - kantoj

Rimon

2

3414

Пт май 16, 2008 11:43 am

skirlet Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Granda kolekto de E-insignoj vendata en Rusio

Slavik

0

2584

Чт май 25, 2006 11:28 am

Slavik Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Kiel Rusio povus respondi al sankcioj?

marato

9

2966

Ср май 14, 2014 9:49 am

marato Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: Bing [Bot] и гости: 2


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group