Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Пт сен 20, 2019 19:00 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 6 ] 
Автор Сообщение
СообщениеДобавлено: Пт ноя 03, 2006 16:57 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3769
Karaj Gesamideanoj!

Meze de la jaro shanĝiĝis la aŭtoritatoj de la Pola Radio Akcia Kompanio. La laŭvican fojon ŝanĝiĝis la superuloj de ĝia Poreksterlanda Programo "Radio Polonia". Relative longe ni ne konis la novan programan vizion de la publika radio kaj de Radio Polonia, kies programo estas realigata interkonsente kun la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Hodiaŭ mi devas komuniki kaj informi, ke en tiu ĉi vizio forestas Esperanto Redakcio. Ĝian forigon premisas la projekto de nova strukturo de Pola Radio, inkluzive de ĝia Poreksterlanda Programo "Radio Polonia". Cetere temas pri la unusola redakcio, kiu ĉesos ekzisti en Radio Polonia. La menciita projekto estis afiŝita sur la internaj retaj paĝoj de Pola Radio AK, marde posttagmeze, rekte antaŭ la komenciĝantaj festoj de Ĉiuj Sanktuloj kaj la Mortintoj. Laborantoj rajtas prezenti siajn rimarkojn al la prezidanto de la kompanio, K. Czabanski ĝis la 10-a de novembro.

La novaj radioaŭtoriatoj ekfunkciis fine de julio nunjare. Jam dum la unua renkonto kun la superulo de Radio Polonia ni eksciis pri neceso kontraŭbatali "postkomunistajn influojn, regantajn en tiu programo de 16 jaroj". Komence de oktobro la sama membro de la radiaj aŭtoritatoj signalis estontecan koncepton de nia programo. Lau ĝi al signifa plukonstruo subiĝos programoj en la ukraina kaj belorusa lingvoj, oni enpraktikigos instrukciadon de ĵurnalistoj el Ukrainujo kaj Belorusujo kaj por la ĵus menciitaj landoj, oni intensigos pollingvan emisiadon al ĉi tiuj landoj. Fakte la lingva oferto de Radio Polonia estas difinata fare de la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. En la lasta kontrakto el la nunjara majo esperanto en ĝi troviĝas. Sed nun la radia projekto ekskludas ĝin. La situacio estas drameca, ĉar la ŝanĝoj estas efektivagataj en la lastaj tagoj fulmrapide. Oni ricevas la impreson, ke la nova administracio de la publika radio havas verdan lumon por ĉiuj siaj ideoj. Dum miaj provoj klarigi la signifon kaj atingopovon de niaj elsendoj, la viglajn reagojn el diversaj landoj de la mondo interparolante kun miaj novaj superuloj mi ricevis lakonan respondon "ni scias". Mi estis ankaŭ informita, ke pri la estonteco de la E-Redakcio decidos Ministerio por la Elsterlandaj Aferoj. Ĉu tia decido estis efektive alprenita, mi ne scias.

Malgraŭ ĉio - ŝajnas al mi - ke ne eblas allasi, ke la eventuala malapero de esperantlingvaj programoj de PR restu seneĥa. Tial mi petas vian subtenon. Unuavice pere de nacilingvaj korespondaĵoj direktataj al polaj ambasadoj, polaj kulturinstitutoj en diversaj landoj kun la demando pri la estonteco de la E-Redakcio de Pola Radio.
Kun elmontro de intereso por ĝia promocia rolo koncerne Pollandon, koncerne ĝian orientan politikon, kiu estas difinata kiel la orienta politiko de EU. Gravas - plurfoje esprimita - de niaj aŭskultantoj opinio, ke niaj elsendoj estas por ili unu el malmultaj aŭ eĉ unusola informfonto pri Pollando, ĝiaj atingaĵoj kaj progresoj, sed krome pri Belorusujo kaj Ukrainujo. Ni bezonas ankaŭ similenhavajn leterojn adresitajn al la redakcio, por ke ili rolu kiel argumento en niaj rimarkoj, kiujn ni volas adresi al la prezidanto de PR ĝis la 10-a de novembro nunjare. Ne sufiĉas protesti, ne sufiĉas esprimi sian indignon. Estas necesaj sobraj, trankvilotonaj argumentoj.

Kvankam malfacilas tion konstati, ŝajnas, ke nia redakcio dividos la sorton de aliaj E-redakcioj, kiuj malaperis en la lastaj jaroj en diversaj radiostacioj. Tio estas tutcerte frapo por la promocia rolo de tiuj ĉi elsendoj pri Pollando kaj ĝiaj transformiĝoj. Ĝi estas frapo antaŭtage de la 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la IL, d-ro L. L. Zamenhof - aparte en la kunteksto de la planta Jubilea Kongreso en la 2009.

Barbara Pietrzak
Esperanto-Redakcio de Pola Radio


Будет от этого польза или нет, но я им напишу.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт ноя 03, 2006 22:42 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3769
Еще:

Karaj listanoj,

mi parolis kun Barbara Pietrzak kaj kun ŝia kolego en la redaktejo de
Pola Radio.

Ambaŭ ege dankas pro la ĝisnuna agado de esperantistoj kaj petas
daŭrigi ĝin. Ĉefe oni bonvolu skribi al la polaj ambasadorejoj en
siaj landoj. En ju pli da da landoj des pli bone! Necesas memori, ke la
fina decidanto pri la dissendoj estos la Ministerio pri Eksterlandaj
Aferoj.

Oni aparte atentigu pri la avantaĝoj por Pollando pro tiu dissendo, kiu
portas informojn al anguloj de la mondo, en kiun neniu alia pola
kominikilo eniras.

Kiel diris Barbara en sia unua letero, oni ne nur esprimu sian indignon,
sed donu sobrajn, trankvilotonajn argumentojn.

Oni atentigu, krome, pri la fakto ke Esperanto kaj Pollando en la menso
de pluraj eksterlandanoj estas kunligitaj aferoj.

Kopiojn, ankaŭ nacilingvajn, de tiuj leteroj oni sendu al la
Esperanto-Redakcio de Pola Radio <esperanto@polskieradio.pl>

Intertempe estas iom pli difinita ankaŭ la reag-maniero de la estraro
de UEA, kiu estos direktita al la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj.

Amike,

Renato Corsetti


Еще письмо:

Karaj,



la situacio de la E-redakcio estas drameca. Hodiaŭ, te. marde la 14-an de novembro maldungodokumenton ricevis mia kolego, Wojtek Usakiewicz. En ĝi oni referencas al la decido de la Estraro de la Pola Radio Akcia Kompanio pri la malfondo de la E-redakcio en la strukturo de Radio Polonia el la 26-a de oktobro nunjare. Malgraŭ lia peto tiun decidon oni sole legis al li, sed rifuzis doni, klarigante ke temas pri la interna dokumento de la radio. Baldaŭ la samo trafos Gabi Kosiarska.



Ĝis nun neniu pri tiu decido nin informis – entute ekde kiam venis nova estraro de Pola Radio, neniu renkontiĝis kun ni, venis por paroli ktp. Nur hieraŭ vespere mi eksciis, ke la menciita malfondodecido radia estis afiŝita en la paĝoj de la Estraro de la Pola Radio. Ĝi ne difinas la daton de la malfondo, sed sole mencias, ke krome estas malfondita la Centro pri la Historio de la Pola Radiofonio.

Parolis kun ni kiel la redakcio nek Krzysztof Czabański, nek Jerzy Targalski al kiu subalternas Radio Polonia. Ne interparolis kun ni la direktoroj de Radio Polonia Andrzej Rybalt aŭ Adam Burakowski, nek la sekretario de la programo Alicja Duraj.



Malgraŭ tiu decido nia Redakcio komencis realigi la aŭtunan kadran programon la 28-an de oktobro nunjare [ni troviĝas en dokumentoj presitaj kaj interretaj], kvankam kiel vi scias estis problemoj kun la elsendo en WRN. Ni normale komencis realigi kroman kontrakton pri eŭropuniaj programoj, baze de speciala interkonsento kun la ministerio por la eksterlandaj aferoj, kiu venis kun grandega prokrasto.

Tial do mia letero direktita al pola esperantistaro kaj al la esperantistoj en la mondo "sojle de likvido" estis apogita sur la propono pri restrukturigo de Pola Radio el la 31-an de oktobro, en kiu ni kiel forigitaj evidente forestis. Mi memorigas, ke ĝi estis afiŝita malfruposttagmeze la 31-an de oktobro.



Ne eblas dubi, ke temas pri celkonscia trukado. Pri celkonscia ekstermado de la redakcio atestas ankaŭ la fakto, ke interparolante kun s-ro Jerzy Targalski pri mia emeritiĝo [la 16-an de oktobro] mian demandon pri la estonteco de la Redakcio li respondis certigante, ke la decido dependos de la Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. En la nunjara kontrakto pri financado kaj realigado de poreksterlandaj programoj el la 23-a de majo la elsendoj en esperanto estas menciitaj. Nur dek tagojn post tiu interparolo venis la malfonda decido de la nunaj aŭtoritatoj de Pola Radio. Mi entute dubas ĉu la Departemento por Konsulaj Aferoj kaj por la Pola Kolonio en la Ministerio scias pri tiu decido. Ŝokas la rapideco de laŭvica batfrapoj.



Dum miaj lastaj vojaĝoj al Germanio kaj Belgio oni levis la demando ĉu malantaŭ la intenco likvidi la redakcion troviĝas la antisemitisma motivo. Mi evidente kontestis, krome aludante al la rezultoj de la lasta vizito de Lech Kaczyński en Israelo, la planata Pola Sezono en Israelo 2008/09 kaj proksimiĝanta 150-a naskiĝdatreveno de la dr-o Zamenhof. Sed lunde oni atentigis min, ke mia superulo en la radia estraro dum sia epizoda kunlaboro kun Jerzy Giedroyć estis forigita ĝuste pro tiu sia sintemo. Kompreneble, mi povus trakti tion kiel kalumnion, se ne la situacio ruliĝanta minace.



Kvankam la situacio de nia Redakcio estas pli ol drameca, la etoso de suspektemo, denuncemo kaj simpla timo regas en la tuta Radio. Nur ni mi ekscias pri dekoj kaj dekoj kiuj jam pli frue estis maldungitaj. La konformaj leteroj iris jam al koncernaj instancoj, mi mem en la plej proksimaj tagoj havos kelkajn rendevuojn pri la maniero en kiu estis traktita nia redakcio, sen mencio de eĉ eta riproĉo aŭ pravigo.



Sen via helpo kaj interveno ni dronos definitive. Mi mem troviĝas en tre delikata situacio. Ekde la 9-a de novembro mi havas forpermeson, kvankam mi vizitas la redakcion por ordigi la aferojn kaj savi laŭeble multon. Mia troa aktiveco ligiĝus kun la risko, ke la pordo estos antaŭ mi fermita.



Jen kelkaj el la retadresoj kaj korespondaj:



SEKRETARIAT MINISTRA
sm@msz.gov.pl

RZECZNIK PRASOWY

rzecznik@msz.gov.pl

DEPARTAMENT KONSULARNY I POLONII
msz_konsul@ikp.pl



DEPARTAMENT PROMOCJI
dprom@msz.gov.pl

ZESPÓŁ DS. KONTAKTÓW Z DIASPORĄ ŻYDOWSKA
zkdz@msz.gov.pl



Kancelaria Prezydenta RP
ul. Wiejska 10,

00-902 Warszawa



Pałac Prezydencki
ul. Krakowskie Przedmieście 48/50,

00-071 Warszawa


Ministerstwo Spraw Zagranicznych

Al J. Ch. Szucha 23

00-580



Amike,

Barbara


Последний раз редактировалось skirlet Чт ноя 16, 2006 17:19 pm, всего редактировалось 1 раз.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн ноя 20, 2006 16:06 pm 
Не в сети
Profesoro de Esperantologio
Profesoro de Esperantologio
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт апр 14, 2005 11:56 am
Сообщения: 2598
Откуда: Moskva
Bonvolu dissendi al viaj landaj kaj lokaj listoj. Estas esence atingi ĉiujn
atingeblajn esperantistojn.
----------------------------------------------------------------


Karaj listanoj,

mi ĵus parolis kun la redaktistoj de Pola Radio en Esperanto, kiuj pere de mi dankas ĉiujn esperantistojn, kiuj skribis al la radio kaj al siaj polaj ambasadoj. La eĥo de la kampanjo sentiĝas en Varsovio. Nenio ankoraŭ estas findecidita, kvankam kelkaj certe premas por kaj kelkaj espereble premos kontraŭ la ĉesigo de la dissendoj en Esperanto.

En ĉi tiu momento estas esence grave ke la kampanjo de subteno fare de esperantistoj eĉ intensiĝu. Bonvolu skribi en trankvila tono kaj interalie substreki pri:

- la avantaĝoj por Pollando (ne por Esperanto) pro la ekzisto de tiu redaktejo,
el kiu multaj ricevas siajn informojn pri la lando;
- la subteno al Esperanto de la granda polo, la papo Wojtyla;
- la fakto ke Esperanto kaj esperantistoj daŭre interesiĝis pri Pollando, ekde la tempoj de Edmond Privat, kies agado favore al la renaskiĝo de Pollando dum la unua mondmilito estas konata;
- la fakto ke Esperanto estis por poloj elemento por havi pli da kontaktoj kun eksterlando en momentoj, kiam Esperanto estis ignorata, subpremata, kaj eĉ persekutata, kaj tiel ĝi kontribuis al la kreo de la nuntempa Pollando malfermita al la ekstera mondo.

Gravas ke vi skribu al la POLAJ AMBASADOJ EN VIA LANDO

kaj al la Prezidanto de la Pola Radio:

Prezidanto de Pola Radio: Pan Krzysztof Czaba ski,
Al. Niepodlegosci 77/87; 00-970
Warszawa; PL
ret-adreso:
Krzysztof.Czabanski@polskieradio.pl

Nur kopiojn sendu al:

Pola Radio, Radio Polonia
Esperanto-Redakcio
00-970 Varsovio, Pollando
ret-adreso: esperanto@polskieradio.pl

Dankon pro ĉio, kion vi faros.

Amike

Renato

------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт ноя 23, 2006 18:45 pm 
Не в сети
Profesoro de Esperantologio
Profesoro de Esperantologio
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт апр 14, 2005 11:56 am
Сообщения: 2598
Откуда: Moskva
Plia letero de R.Corsetti.
=========================

Ĉi-matene mi estis akceptita en la pola ambasadejo en Romo, de la
kultura ataŝeo, kiu reprezentis la ambasadoron. Mi transdonis al li
leteron de UEA por la prezidanto de la Pola Respubliko. La letero
estis tuj plusendita fakse kaj hodiaŭ per la diplomata poŝto papere.

La vera surprizo estas, ke de la unua momento, kiam mi kontaktis ilin,
ili estis tre pretaj fari sian eblon, unue por akcepti min rapide (mi
petis tion hieraŭ), kaj poste por kompreneme rilati al la afero.
Evidentiĝas ke la pola Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj (al kiu mi
estis skribinta antaŭ proksimume 20 tagoj), efektive informis la
diplomatajn reprezentejojn eksterlande ke ili bonvolu kolekti la
protestojn de esperantistoj kaj plusendi ilin tuj al Varsovio.

Do validas la peto, ke oni skribu al sia pola ambasadejo, kaj
klarigu, kial oni deziras ke la dissendoj en Esperanto daŭru en la
intereso de Pollando mem, kiu kreas al si multajn amikojn tra la
mondo, ktp.

La mallongeco estas konsilinda, ĉar oni ĉefe kalkulas la nombron de
la alvenintaj mesaĝoj aŭ leteroj. (Mi ne diros al vi kiom malmulte da protestoj alvenis al la pola ambasadejo en Romo. Deko estas nenio por lando loĝata de dekoj da milionoj da homoj). Do estas ecence, ke ĉiu, kiu povas skribu.

La adreso de la pola ambasadejo en via lando estas facile trovebla en
la reto aŭ en telefon-libroj.

Se si volas kaj povas (facile en la kazo de retaj mesaĝoj) sendu
kopion de la mesaĝoj al:
- Prezidanto de Pola Radio, Krzysztof.Czabanski@polskieradio.pl,
kaj al
- esperanto@polskieradio.pl.

Amike

Renato


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@esperanto.org>
-------------------------------------


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: kaj laste... :(
СообщениеДобавлено: Вт дек 12, 2006 14:25 pm 
Не в сети
Profesoro de Esperantologio
Profesoro de Esperantologio
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт апр 14, 2005 11:56 am
Сообщения: 2598
Откуда: Moskva
Lasta elsendo de Pola Radio: la 15-an de decembro
-------------------------------------------------

Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska anoncis en la dimanĉa elsendo de
Pola Radio, ke reprezentanto de la Direkcio, Jerzy Targalski anoncis
al ili, ke la Esperantaj elsendoj definitive ĉesas. La lasta elsendo
estos emisiata la 15an Decembro.

Jen kion diris Barbara Pietrzak en la elsendo:

"Vendrede la unuan fojon nian redakcian ĉambron vizitis la respondeculo pri Radio Polonia, en Pola Radio Akcia Kompanio, Jerzy Targalski. Li komunikis en sia nomo al la ĉeestantaj en la redakcio Barbara Pietrzak, tio estas mi, Gabi Kosiarska kaj Milada Szwedo, ke malgraŭ vastskala subten-kampanjo, lia deziro, ĝis kiam li postenas, estas ĉesigi la Esperanto-elsendon. Kiel pravigo, aŭdigis konstatoj kun ideologia emfazo, kiujn ĉi-momente ni ne citas."

Pliaj detaloj estas legeblaj ĉe http://www.liberafolio.org


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Nuna stato de Pola Radio
СообщениеДобавлено: Ср янв 31, 2007 11:24 am 
Не в сети
Profesoro de Esperantologio
Profesoro de Esperantologio
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт апр 14, 2005 11:56 am
Сообщения: 2598
Откуда: Moskva
Jen komuniko de la redaktantoj de la podkastaj dissendoj de Pola Radio. Mi petas vin plusendi ĝin al ĉiuj viaj landaj kaj lokaj listoj. Necesegas plusubteni la podkastajn dissendojn.

Renato

*************************
La ĉesigo de la funkciado de la E-Redakcio de Radio Polonia kaj dissendado de ĝiaj programoj pere de mallongaj ondoj, satelito kaj WRN ĉagrenis tre multajn aŭskultantojn. Sed ja ĉiuj esperantistoj daŭre povas aŭskulti kaj elŝuti la novformulajn, podkastajn E-programojn de Pola Radio pere de la paĝoj:
http://www.polskieradio.pl/eo/
kaj
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml

Dezirante, ke la Esperanto-programo atingu vin podkaste, ts. por aboni podkaston eblas ekzemple uzi la paĝon: http://www.apple.com/itunes/overview/ . La tie trovebela programo iTunes funkcias same sub Vindozo kiel ankaŭ sub Mac Os X. Per tiu ĉi paĝo eblas ĝin elŝuti klakante la vorton "download”. Sekvante proponatajn paĝojn iTinus-programo instaliĝos en via komputilo. Ĉe la menuo de la elŝutita programo necesas elekti "Advanced" kaj alklaki ĝn por atingi la submenuon "aboni podkaston". Klakante sur ĝin sufiĉas nun englui la adreson: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Se io okazis korekte, ekde nun la abonita E-programo mem ĉiutage aperos en via komputilo.

Krom la nombro de vizitoj sur niaj paĝoj, nombro de abonoj de podkastaj programoj daŭre gravas la korespondaj konaktoj kun la redakcio. La adreso samas: esperanto@polskieradio.pl .


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 6 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Радио на Эсперанто

nickson

1

3058

Сб авг 12, 2006 15:38 pm

Rimon Перейти к последнему сообщению

Эта тема закрыта, вы не можете редактировать и оставлять сообщения в ней. Живая Э. речь по радио.

paul_kiss

2

3544

Ср дек 22, 2004 7:56 am

Ulmo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Почему в России нет эсперанто радио?

[ На страницуНа страницу: 1, 2, 3, 4 ]

Dubliner

72

29744

Ср фев 28, 2018 2:27 am

Slavik Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Международное радио Китая говорит на эсперанто

Boris Kolker

1

2081

Вт июл 12, 2011 17:32 pm

marato Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 3


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group