Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Вс сен 22, 2019 0:19 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 9 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: REK-EoLA в Волгограде
СообщениеДобавлено: Пт окт 10, 2003 17:08 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Вт мар 18, 2003 13:53 pm
Сообщения: 43
Откуда: Volgograd
REK-EoLA состоится с 21 по 28 февраля 2004 г. в Волгограде.

Только что открылся соответствующий сайт.

Добро пожаловать по адресу:

http://www.stelaro.by.ru/rek-eola


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн ноя 03, 2003 11:26 am 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Вт мар 18, 2003 13:53 pm
Сообщения: 43
Откуда: Volgograd
Известнейший певец JoMo (француз Jean-Marc Leclerq) примет участие в фестивале EoLA.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн ноя 03, 2003 11:32 am 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
Edik писал(а):
Известнейший певец JoMo (француз Jean-Marc Leclerq) примет участие в фестивале EoLA.

Во даёт...
Приедет и на EoLA, и на IJK?

Вот и не надоедает же человеку Россия. Зимняя тем более...

Mi gratulas, Edik! Tio estas atingo, vere...

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн ноя 03, 2003 11:44 am 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Вт мар 18, 2003 13:53 pm
Сообщения: 43
Откуда: Volgograd
Цитата:
Slavik: Вот и не надоедает же человеку Россия. Зимняя тем более...

Slavik, в России JoMo любят и, думаю, он тоже не равнодушен к русской публике. Ну а вообще, чем на больших эсперанто-встречах он выстпупает, тем он становиться более популярным.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 18, 2003 9:44 am 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Вт мар 18, 2003 13:53 pm
Сообщения: 43
Откуда: Volgograd
Saluton al ĉiuj!

Informletero-2
==============

23-a REK kaj 16-a EoLA
21-24 / 25-28 de februaro 2004. Volgograd.
Organizas REU, REJM kaj VEJC «Stelaro».

EoLA-16: «Malsame!»
~~~~~~~~~~~~~~~~~

Ĉu vi eventuale scias kiom da manieroj ekzistas por travivi la vivon? Apenaŭ. Ĉar la moderna mondo estas tia, ke vivo ene de ĝi mirinde diverseblas. Formoj de ĉi tiu vivo ampleksas de ekstreme aktivaj, fojfoje danĝeraj kaj riskaj ĝis trankvilaj aŭ malmoveblaj. Aŭdaca ekstremulo, meditema filozofo, ŝancema kodumulo, libera naturisto... - ĉiuj ĉi homoj vivas en specialaj dimensioj, spiras specialan aeron, suferas pro specialaj malsanoj, ĝuas pro specialaj ĝojoj, sed... kunpuŝiĝas vid-al-vide preskaŭ ĉiuvespere, ĉar ili loĝas en la sama urbo, en la sama strato, aŭ eĉ en la sama ŝtuparejo.

Elekto de tiu aŭ alia maniero de travivado nemalofte difiniĝas ne per volo aŭ konscio de la homo, sed per la aro de hazardaj cirkonstancoj. Inter tiuj povas esti interesoj de gepatroj, aŭ televidelsendo, libro aŭ revuo, subite malkovrintaj la mondon, aŭ simple la loĝloko. Sed tamen ni estu honestaj, ĉu vi ŝatus senti vin same kiel truhavanta boato, per kiu ludas ondoj kaj vento, ĉu vi ŝatus ke vi sekvu la kondukŝnuron de ŝanco, fidante ĝin organizi la ritmon de via propra vivo? Se ne, do tiam kion vi entreprenis por trovi vian propran lokon sub la suno? Ĉu en multaj roloj vi vin provis? Ĉu multajn aspektojn de via karaktero vi ekzamenis? Ĉu ĉiujn animajn impetojn vi sekvis?

Ĉiu homo estas enigmo. Ankaŭ via animo estas unika. Sed vi devas diligente ĝin esplori, tiam vi, espereble, eltrovos manieron vivi laŭ imanenta nur por vi vivstilo. Ĉiuokaze vi povos certe konfirmi: ja mi serĉis, mi provis!

Volgograda EoLA-16 per la kutima arta maniero kreos kondiĉojn por tiuspeca serĉo, allogos homojn, kiujn oni ofte nomas serĉantaj. Se vi apartenas al ilia aro, bonvenu ankaŭ vi mem! Kaj memoru: ne ekzistas du tutsamaj homoj, sekve ne ekzistas du tutsamaj nedistingeblaj vivmanieroj. Ĝuste pro tio ĉi-foje la ĉeftemo estas la jena: "Malsame!"

____________________________________

PROGRAMO

REK-parto:
~~~~~~~~~
- La 20-a konferenco de REU (kun la elektoj de la Prezidanto, Estraro, Kontrol-Revizia Komisiono kaj aliaj funkciuloj de REU)
- Voĉdonado pri Atingoj de la Jaro 2003 en Rusia E-movado (kun antaŭa prezento de la kandidatoj)
- Primovada programparto (seminarioj kaj/aŭ diskutrondoj, primovadaj prelegoj);
- Kleriga parto (prelegoj pri iuj temoj priesperantaj kaj ne, perfektigaj kursoj, ĈALK-ekzamenoj)
- Aktiviga parto (diversaj konkursoj kaj intelektaj ludoj)

EoLA-parto:
~~~~~~~~~~
- Kanta konkurso (originala kanto, tradukita kanto, la plej bona plenumo).
- Poezia konkurso (originalaj versoj, tradukitaj versoj, la plej bona deklamado).
- Teatra konkurso (teatraĵoj, muzikaloj, skeĉoj, humuraĵoj).
- Urbo de majstroj (konkurso pri manfaritaj aĵoj, ludo “Majstroj”)
- Reto de majstroj (konkurso pri Interretaj paĝoj de organizoj, kluboj, aranĝoj kaj homoj)
- Diversaj interesaj ĉeftemrilataj Metiejoj kaj Kursoj (inkluzive Esperanto-kursoj).
- Fina Maskobalo (kun ludoj, Danca konkurso kaj festo "Vintra Nokto").

Distra parto:
~~~~~~~~~
- koncertoj de famaj E-plenumantoj (franco JoMo kaj aliaj);
- diskotekoj kun nepra La Bamba;
- Barda Kafejo kun trankvila teum- aŭ bierum- ado.
- Ŝatantoj de ekstrema ripozo povos gliti laŭ glaciaj deklivoj de bordoj de la Volgograda maro kun sekvanta banado en speciale organizita glacitruo.

La plej freŝa informo pri la programo estas ĉe:
http://www.stelaro.by.ru/rek-eola/esp/

{mallongigita post malaktualiĝo la 7an de marto -- Sl.}

LOKO

La festivalo EoLA kaj Rusia Esperantista Kongreso okazos apud u.Volgograd, en la ripozbazejo «Verda Ondo», kiu situas ĉe la Volgograda maro.

{mallongigita post malaktualiĝo la 7an de marto -- Sl.}
____________________________________

Если кому чего непонятно, то заходите на русскоязычную часть сайта встречи REK-EoLA:
http://www.stelaro.by.ru/rek-eola/rus/


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср фев 11, 2004 12:30 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Вт мар 18, 2003 13:53 pm
Сообщения: 43
Откуда: Volgograd
Saluton al ĉiuj!

Restas 10 tagoj ĝis komenco de REK-EoLA apud Volgogrado!

Ĝis nun aliĝis 100 homoj, inter kiuj estas ankaŭ eksterlandanoj.
Rigardu liston de aliĝintoj ĉe retpaĝaro de la aranĝo:
http://www.stelaro.by.ru/rek-eola/esp/

Se vi maljam ne aliĝis, urĝe faru tion!
La organizantoj bonvenigas ankaŭ Vin!


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн мар 08, 2004 3:13 am 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
Garik Kokolija писал(а):
Jen estas la informo pri laŭreatoj de EoLA-16.

La unuan premion ricevis E-klubo "Edmond Privat" (Ĉeboksari) pro la teatraĵetoj laŭ moralaj fabeloj de homaro.

La duan premion ricevis teatra grupo el Novosibirsk sub la gvido de Katerina Arbekova pro la teatraĵoj “Cindrulino” kaj “Verda ĉapeleto”.

La trian premion ricevis Volgograda Esperantista junulara centro “Stelaro” pro la teatraĵetoj “Atlantido” kaj “Sistemo de Mendelejev”.

Aparte estis premiita teatra grupo el Volgograd sub la gvido de Tatjana Vtorova pro la teatraĵo laŭ rakontoj de O'Genri.

Pro la plej bona traduko kaj prezento de kantoj en Esperanto estis premiita Tatjana Volodina (Volgograd).

-------------------------------------------------------------
La 6-an de marto dum vica kunveno prezidanto de VEJC “Stelaro” Eduard Kolosov kaj vicprezidanto de VEJC “Stelaro” Lana Kolosova solene esprimis dankojn kaj enmanigis donacojn por la plej aktiva laboro por okazigo de REK kaj EoLA al kelkaj stelaranoj:

Al Anatolij Krasnokutskij pro prizorgo de jenaj agokampoj:
- Ĉiutaga funkciado de “Gufujo”;
- Efektivigo de Interret-aliro;
- Konstanta fotado.

Al Aleksandr Koĉetkov pro prizorgo de jenaj agokampoj:
- Sonreĝisorado;
- Komputilaj aferoj;
- Prizorgo de bonstato de la koncerta halo.

Al Tatjana Volodina por prizorgo de jenaj agokampoj:
- Realigo de tuta kanta programo;
- Organizado de fina balo;
- Gvidado de kelkaj metiejoj kaj kursoj.

Al Viktorija Dronova por prizorgo de jenaj agokampoj:
- Dekoraciado de scenejo;
- Preparado de la ludo “Majstroj”.

Al Vjaĉeslav Vnukov por:
- Plej gravaj roloj en ĉiuj teatraĵetoj far “Stelaro”.

Al Oljga Ĉugunkina por:
- Konstanta plenumo de multaj bezonataj aferoj.

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб апр 03, 2004 9:36 am 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Вт мар 18, 2003 13:53 pm
Сообщения: 43
Откуда: Volgograd
Aperis 777 fotoj de okazinta REK-EoLA!

Rigardu ilin en la retpaĝaro de la aranĝo:

http://www.stelaro.by.ru/rek-eola/


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт апр 13, 2004 10:09 am 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
Edik писал(а):
Aperis 777 fotoj de okazinta REK-EoLA!

Rigardu ilin en la retpaĝaro de la aranĝo:
http://www.stelaro.by.ru/rek-eola/

Замечательные фотографии! Спасибо за ссылку!
Aparte bela estas naturo: vintraj pejzaĝoj kaj belaj knabinoj...

:lol: :bukedo:

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 9 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. REK-EoLA-2005

Maksim

4

3751

Вт июн 07, 2005 8:35 am

Maksim Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. vojagxo al EOLA

Ivo

10

4995

Пт апр 28, 2006 18:25 pm

Ivo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Historia skizo pri EoLA (far A. Grigorjevskij)

Slavik

1

2804

Чт май 12, 2005 8:15 am

Maksim Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 2


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group