Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Вт сен 17, 2019 1:29 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 2 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Por Tero kaj por Esperanto
СообщениеДобавлено: Ср окт 22, 2003 14:29 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт июн 03, 2003 20:01 pm
Сообщения: 561
Откуда: Marso
Por Tero kaj por Esperanto


Mi opinias ke unu el la plej gravaj formoj de propagando kaj informado pri Esperanto estas montri nian lingvon viva kaj bone funkcianta kadre de konkretaj projektoj. Kaj kio estus pli bona por la internacia lingvo ol internacia projekto? Kaj kio estus pli facila por partopreni ol interreta projekto?

Hodiaŭ mi volas rakonti pri unu tia projekto, kiu donas multajn interesajn eblecojn: envolviĝi en seriozan internacian projekton, kiu ne postulas multe da peno kaj tempo; lerni pli pri klimato kaj klimatologio (aŭ tute ne lerni, se vi ne emas); dediĉi vian neuzatan komputilan tempon al la nobla celo; kaj (menciita laste, sed ne lasta laŭ graveco) propagandi Esperanton. La projekto nomiĝas climateprediction.net kaj ĝi utiligas komputilajn rimedojn de volontuloj tra la tuta mondo por ebligi superban klimat-prognozan modelon funkcii ĉe hejmaj/ lernejaj/ oficejaj komputiloj. Ricevante datumojn de miloj da klimat-modeloj la organizantoj de la projekto kreos la plej grandan en la mondo klimat-prognozan eksperimenton.

Kial oni entute volus fari ion similan? Vidu, klimat-ŝanĝiĝo, kaj nia reago al ĝi estas problemoj de tutgloba graveco, afektantaj manĝaĵ-produktadon, akvorezervojn, ekosistemojn, konsumadon de energio, asekurkostojn kaj multon alian. Ekzistas vasta scienca konsento pri tio ke Tero verŝajne varmiĝos dum la venonta jarcento, sed prognozoj pri ĝuste kiom ĝi varmiĝos tre varias. Partoprenante en la eksperimento climateprediction.net vi povas helpi plibonigi sciencan prognozon pri la 21a-jarcenta klimato.

“Kaj kiel esperantistoj povos envolviĝi en la projekton?”, demandus vi. Vi devos viziti la ttt-ejon (en Esperanto!) http://www.climateprediction.net/versions/EO/ kaj elŝuti programon, kiu poste mem elŝutos kaj funkciigos vian propran klimat-modelon. Dum la modelo funkcias, vi povas vidi la veter-bildon evoluantan super la tuta terglobo. La rezultoj estas senditaj reen per la interreto, kaj ni estas kreantaj interagan ejon por ebligi al vi kompari viajn rezultojn kun tiuj de aliaj homoj, dum la eksperimento progresas. Tio estas “scienca” parto. Sed kio pri la “propaganda” parto? La projekto permesas konkuradon inter la individuaj partoprenantoj kaj grupoj de ili. Mi alvokas krei grupon "Esperanto" kaj aliĝi al ĝi, tiel montrante ke esperantistoj aktive partoprenas la projekton. Kaj se sufiĉe da esperantistoj aliĝos kaj se iliaj rezultoj en la projekto estos bonaj (t.e. kiom da modelaj jaroj ni sukcesos prilabori), tiam ni pozicio en la ranglisto estos rimarkebla por ceteraj partoprenantoj kaj povos veki ilian naturan intereson pri nia grupo kaj nia lingvo. Ĉiukaze, jam la ĉeesto de la grupo "Esperanto" en la projekto kaj de Esperanto kiel unu el ĝiaj laborlingvoj klare montros al la mondo ke nia lingvo estas viva kaj efika en la hodiaŭa tago de komputiloj kaj interreto – tute ne evidenta afero por multaj "eksteruloj", mi diru!


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт окт 30, 2003 13:35 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
Ĉu iu el nia forumo tamen ekpartoprenis?..

Sl.

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 2 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. ESPERANTO.SU

[ На страницуНа страницу: 1, 2, 3 ]

Григорий Аросев

63

27072

Ср май 18, 2011 19:21 pm

palaman Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. WAP kaj Esperanto

espo

2

3731

Вс фев 19, 2006 21:29 pm

espo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Esperanto en Indonezio

marato

0

1963

Ср ноя 27, 2013 11:09 am

marato Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Esperanto en Dua Vivo

Valerij

2

2577

Сб июн 11, 2011 0:44 am

Valerij Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 3


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group