Boris Kolker Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo
LECIONO 8
- Ni venas al Esperanto-lando per diversaj vojoj. Kaj kiam oni jam troviĝas ĉi tie, estas interese ekscii, kiel venis al Esperanto aliaj homoj. Hodiaŭ ni ekkonos la originalan vojon, per kiu venis dano Lorenz Friis [1].
KIEL MI FARIĜIS ESPERANTISTO
Mi tute ne volis esti esperantisto. Mi malŝatis la ideon de artefarita lingvo. Mi argumentadis kontraŭ ĝi, diskutante kun mia amiko kaj kolego, fervora esperantisto. Li volis konvinki min pri la alta kvalito de Esperanto kaj pri la neceso de neŭtrala lingvo internacia. Sed, laŭ mi, Esperanto estas nur surogato kaj ne kapablas esprimi delikatajn sentojn -- kaj ĝi ne taŭgas kiel lingvo de scienco, diplomatio kaj poezio. Tiel mi argumentis energie kaj brave kontraŭ mia amiko kaj klopodis ridindigi la objekton de lia granda amo.
Li brave defendis sian aferon, sed mi, ne konante la faktojn, evidente "sciis" pli bone ol li.
Jam longe mi miris pro tio, ke li -- prudenta homo kaj inteligentulo -- deziras okupi sin pri tiom naiva ideo kaj perdi sian valoran tempon por tia stultaĵo.
Tion mi diris al li, diskutante, kaj mi konsilis al li forĵeti sian absurdan ideon de artefarita lingvo: "Tia lingvo ja ne vivas; ĝi ne havas jarmilan evoluon kiel naciaj lingvoj. Al ĝi mankas la forto kaj la suko de vivo... kaj ne kredigu min, ke dek ses simplaj reguloj povas krei lingvon plene kapablan esprimi ĉion, kion pensas la homa cerbo..."
"Vi parolas pri io, pri kio vi scias nenion. Vi pensas, ke Esperanto estas tia, kia vi diras. Vi diskutas pri afero, pri kiu vi scias nepre neniom. Oni povas diskuti nur pri temoj konataj. Tial mi petas vin kunpreni ĉi tiun lernolibron kaj ĉi tiun broŝuron pri Esperanto. Tralegu ambaŭ. Post tio revenu. Tiam ni havos bazon por diskutado."
Tiel parolis al mi mia amiko antaŭ multaj, multaj jaroj. Tuj la vortoj ŝokis min, ĉar verdire, li pravis, dirante, ke oni povas diskuti nur tion, pri kio oni scias almenaŭ iom. Tro ofte oni emas esprimi sian "pretan" opinion, kvankam oni ankoraŭ ne havis eblon por studi kaj pripensi la temon.
Tiuj vortoj antaŭ multaj, multaj jaroj fariĝis mia sorto, ĉar mi akceptis la inviton je vortoduelo kaj prunteprenon de la proponitaj libretoj.
Hejme mi eksidis por fervore kaj energie studi la materialon. Mi prenis krajonon en la manon por noti multajn punktojn de kritiko kaj kondamno. Mi volis prepari min por vigla diskuto kaj komplete konvinki lin, ke ne li, sed mi pravas.
Sed... mia krajono nenion notis, nenion kondamnis. Ju pli mi legis, des pli kaptis min la strukturo de la lingvo kaj la genia konstruo de la gramatiko. Mirigis min la sistemo de vortfarado, la simplaj tempoformoj de la verbo, la praktika solvo de la akuzativo, la korelativa sistemo [2] ktp.
Unu horo pasis post la alia. Komence mi nur observis, sed poste mi ankaŭ lernis, studis, klopodis memori. Ne daŭris longe, ĝis mi komencis entuziasmiĝi pro la lingvo mem... kaj poste ankaŭ pro la interna ideo. Saŭlo fariĝis Paŭlo, malamiko fariĝis amiko [3].
Pasis unu semajno, eble kelkaj tagoj pli. Mia amiko-kolego kaj mi renkontiĝis laŭ interkonsento. Mi tuj redonis al li la librojn. La enhavon de la lernolibro mi jam sciis. Li miris, kiam mi petis rigardi lernolibron por progresantoj. Li bezonis kelkajn tagojn por plene kompreni, ke mi efektive fariĝis esperantisto kaj... ke mi intencas stari ĉe lia flanko en la paca batalo por disvastigi Esperanton kaj la scion pri ĝi.
Kaj vere: tiel okazis. Strange: kelkajn jarojn poste li fariĝis malpli aktiva, kaj post kelkaj pliaj jaroj li ne plu okupis sin pri nia afero. Ofte oni miras, ke io tia estas ebla; ke flamo, tiom arde brulante, povas estingiĝi... sen ia videbla kaŭzo! Mi suspektas, ke kaŭzo estas lia edzino... ĵaluzo. Poste mi spertis, ke ofte ĵaluzo de edzinoj aŭ edzoj kaŭzas malaktiviĝon, aŭ eble eĉ ke li aŭ ŝi tute forlasas la movadon.
Io tia ne okazis al mi, ĉar mi edziĝis al samideanino, kiu estis ne nur aktiva, sed ankaŭ entuziasma por nia afero. Kaj ĉar ŝi estis eksterlanda, ni interparolis nur Esperante. Tiel ni spertis, ke Esperanto taŭgas ankaŭ kiel hejma, kiel familia lingvo [4].
Kiel sekretario de nia landa Esperanto-instituto, kies ĉefa celo estis inviti eksterlandajn Ĉe-metodajn [5] geinstruistojn kaj organizi iliajn kursojn, mi havis la taskon kontakti ĉiujn persone, kaj plej ofte tio okazis en nia hejmo. Kia feliĉo, ke mi havas edzinon, kiu estas samideano, kaj kiu povas perfekte kaj flue konversacii kun ĉiu verdstela [6] gasto. Ni gastigis en nia hejmo esperantistojn el preskaŭ ĉiuj landoj, el preskaŭ ĉiuj kontinentoj. Imagu, kiom riĉa sperto paroli kaj diskuti kun anoj el tiom da nacioj! Nur per Esperanto ni havis tiun riĉan sperton. Nur per Esperanto tio estas ebla.
L. Friis. Eldonisto konfesas. // Sub la signo de la verda stelo [6]. - 1964, p. 7-9. Mallongigita.
_________________ Международный язык эсперанто. Полный учебник:http://lernolibro.ru/slovari/kolker
|