Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Чт июн 20, 2019 9:56 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ 1 сообщение ] 
Автор Сообщение
СообщениеДобавлено: Ср ноя 03, 2010 4:38 am 
Не в сети
Akademiano
Akademiano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 29, 2003 20:47 pm
Сообщения: 1858
Откуда: Usono
ĈEFAJ FORMOJ DE LA ENKLUBA LABORO

Regulaj planitaj kunvenoj estas la plej grava formo de la enkluba laboro. Kutime ili okazas en Esperanto, kio ebligas apliki la lingvon praktike.

En kunvenoj klubanoj faras prelegojn lige kun memorindaj datoj, oni pridiskutas gravajn eventojn kaj problemojn de la lando kaj de la mondo.

Tre instruaj estas renkontiĝoj kun personoj, vojaĝintaj eksterlanden; ilin akompanas montrado de fotoj, lumbildoj, video- kaj kinofilmoj. Krom tio, la klubanoj vojaĝas image tra diversaj landoj, inkluzive tiujn, kie okazas ĉiujaraj Universalaj Kongresoj de Esperanto: la Esperanta gazetaro havigas pri ili abundan materialon. Precipe interese estas aŭskulti personajn impresojn de la klubanoj, kiuj vojaĝis eksterlanden lige kun esperantistaj aranĝoj aŭ gaste ĉe siaj korespond-amikoj. Esperanto-klubojn vizitas ankaŭ eksterlandaj gastoj, parolantaj en la internacia lingvo; ofte ili prelegas aŭ rakontas ion. Dum klubaj kunvenoj oni legas la plej interesajn leterojn, montras ricevitajn fotojn, bildkartojn, turismajn prospektojn.

Klubanoj-fakuloj prelegas pri novaĵoj de scienco kaj tekniko, pri protektado de naturo, pri aliaj temoj, bone konataj al ili. Grandan intereson elvokas prelegoj pri enlandaj kaj eksterlandaj artistoj [6] kun uzo de reproduktaĵoj [7] kaj muzikaj registraĵoj, kun interpreto de artverkoj.

Multe da atento dum klubaj kunvenoj oni donas al problemoj de la Esperanta kulturo: prelegoj pri interlingvistiko kaj pri kreado de diverslandaj Esperanto-verkistoj, pridiskuto de novaj libroj, konatiĝo kun atentindaj verkoj, superrigardo de la Esperanto-gazetaro, aŭskultado de Esperantaj kasedoj kaj diskoj ktp.

Kaj, certe, por ĉiuj klubanoj allogaj estas la aranĝoj, celantaj plialtigon de la lingva nivelo: paroligaj kursoj, lingvaj ludoj, diskutoj pri subtilaj demandoj de vort-uzado, kursoj de tradukistoj, lingvoperfektigaj kursoj, lingvaj ekzercoj.

Parto de la tempo, destinita por kunvenoj, estas uzata por informoj el Esperantujo, por lernado de novaj Esperantaj kantoj, por kantado laŭ gitaro aŭ piano, por "neprogramita" senpera komunikiĝo de la klubanoj.

La enkluba laboro, tio estas la agado de la klubanoj por si kaj por aliaj klubanoj, ne limiĝas je regulaj planitaj kunvenoj.

Ĉar inter la esperantistoj ne ekzistas lingvaj baroj, multaj el ili korespondas kun diverslandaj amikoj, interŝanĝas konojn kaj kulturajn valorojn. Al korespond-amikoj oni sendas beletran, soci-politikan, lernan, esperantologian literaturon en Esperanto, eldonatan en la propra lando. Por aranĝo de ekspozicioj estas sendataj eksterlanden materialoj pri la propra regiono: bildkartoj, fotoj, afiŝoj, gazetoj ktp, sur kiuj oni skribas klarigojn en Esperanto. Kompreneble, la internacia korespondado estas tre utila por kolektantoj. Oni uzas ne nur la ordinaran poŝton, sed ankaŭ, helpe de komputiloj, la tre rapidan retpoŝton.

Multaj esperantistoj hobias pri verkado kaj tradukado, precipe de versaĵoj kaj kantoj. La plej valoraj verkoj estas publikigataj en klubaj, lokaj, landaj, internaciaj gazetoj aŭ eldonataj libroforme.

En Esperanto aperas ĉirkaŭ cento da gazetoj, pluraj el ili estas aboneblaj. Plejparto de la esperantistoj estas libroŝatantoj, multaj havas grandajn Esperantajn bibliotekojn, akirante librojn aĉete kaj interŝanĝe.

En ĉiuj Esperanto-kluboj oni plezure okupiĝas pri amatora arta agado: kantoj, teatraĵetoj, versaĵoj, muzikado. Inter la esperantistoj estas multe da magnetofon-ŝatantoj, kiuj surbendigas Esperanto-koncertojn. La tendaroj kaj aliaj renkontiĝoj de esperantistoj estas eternigataj per fotoj kaj lumbildoj, video- kaj kinofilmoj.

Multaj klubanoj estas pasiaj turistoj: ili ofte eksterurbiĝas, skias, ekskursas. Precipe en tiaj kondiĉoj estas agrable iom ripozi, festi naskiĝtagon aŭ alian eventon. Tiaj aranĝoj solidarigas klubanojn kaj ebligas plian lingvan praktikon.

Kutime esperantistoj multe okupiĝas pri memklerigo, studante literaturon pri interlingvistiko, historio de Esperanto, Esperanto-literaturo, Esperanto-instruado. Iuj uzas tiujn konojn por trapasi instru-rajtigan ekzamenon [8], por partopreni en sciencaj kaj fakaj konferencoj kaj eĉ por verki sciencajn disertaciojn.

Por ke la vivo en Esperanto-klubo estu interesa, necesas ĉiam diversigi kaj renovigi formojn de laboro, ebligi al ĉiu klubano okupiĝi pri ŝatataj aferoj, evoluigi siajn kapablojn.

Boris Kolker
Vojaĝo en Esperanto-lando.
Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo
.Roterdamo, 2005. Leciono 13.

Работа идеального клуб эсперантистов описана в этой книге. Читайте, изучайте этот бестселлер эсперантской литературы. Доведите свое владение языком эсперанто до совершенства. Станьте экспертом в мире эсперанто. Создайте лучший в мире клуб эсперантистов. Всё в этой книге:

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4296

_________________
Международный язык эсперанто. Полный учебник:
http://lernolibro.ru/slovari/kolker


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ 1 сообщение ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Организация клуба Эсперанто в Воронеже

nemoluca

12

5022

Пн июн 22, 2009 23:55 pm

Garik Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Насчет выселения клуба "Эсперо" (+ о клубах вообще

[ На страницуНа страницу: 1, 2 ]

hamstro

35

19622

Ср апр 06, 2005 0:38 am

Марина Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Ищу эсперантистов в Хабаровске

KhodeN

13

4493

Пт дек 15, 2017 1:44 am

gbir Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Поселки эсперантистов

[ На страницуНа страницу: 1, 2, 3, 4 ]

Константин

75

32255

Ср мар 05, 2008 1:02 am

Aleksandr Milner Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group