Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Пн сен 16, 2019 9:53 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 9 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Al Esperanto-poetoj (libroj k. konsiloj)
СообщениеДобавлено: Вт мар 12, 2013 15:53 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Чт янв 19, 2006 13:21 pm
Сообщения: 16
Откуда: Москва
K. Kaloĉaj Kiel verki kaj traduki poemojn.
Изображение
http://uz-translations.su/?category=esperanto-espbooks&altname=kiel_verki_kaj_traduki_poemojn_k_kalo265aj

Esperanta antologio Poemoj 1887-1981
Изображение
http://uz-translations.su/?category=esperanto-espbooks&altname=esperanta_antologio_poemoj_1887-1981


Kien la poezio? Brendon Clark
Изображение
http://uz-translations.su/?category=esperanto-espbooks-literary_studies&altname=kien_la_poezio_brendon_clark


Последний раз редактировалось JuM Вт мар 12, 2013 20:40 pm, всего редактировалось 1 раз.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт мар 12, 2013 20:39 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Чт янв 19, 2006 13:21 pm
Сообщения: 16
Откуда: Москва
MALFERMITA LETERO AL ĈIUJ ESPERANTO-POETOJ DE RUSIO de Valentin Melnikov
(c) CERBE kaj KORE № 2 (53) http://www.donharlow.org/Esperanto/Literaturo/Revuoj/ckk/ckk9902.htm

Ĉiu senescepte esperantisto, lerninte la lingvon, tre baldaŭ provas verki versaĵojn en Esperanto. Evidente, la lingvo mem inklinigas al poezio. Versaĵoj kreiĝas abunde, ili estas deklamataj en kluboj kaj tendaroj, aperas en gazetaro. La malnova deziro de Majakovskij – “ke estu pli multe da poetoj, bonaj kaj diversaj” – en Esperantujo plenumiĝas pli efike ol aliloke. Tamen... “diversaj” poetoj ja pli multas ol bonaj. Ofte oni sentas bezonon versi, sed ne havas eĉ elementajn sciojn pri poezia tekniko. Aŭ eble oni lernis poezian teknikon de la rusa lingvo kaj provas apliki ĝin por Esperanto – sed tio similas veturon en trajno kun uzo de horaro de busoj, ja ĉiu lingvo havas siajn leĝojn. Verkoj pri Esperanta poezia tekniko troveblas, kvankam ne tre facile: “Parnasa gvidlibro” de K.Kalocsay, G.Waringhien kaj R.Bernard estis kelkfoje reeldonita; same ankaŭ la libreto de K.Kalocsay “Kiel verki kaj traduki poemojn” – krome, tiun lastan “Cerbe kaj Kore” plene represis en 1996 (n-roj 7–10). Tre utilas ankaŭ la studo de S.Rublov “Poeziaj rimedoj de Esperanto” (“Cerbe kaj Kore”, 1997, n-roj 1–3). Tial mia modesta tasko estas konatigi vin kun bazaj principoj de verkado kaj doni kelkajn rekomendojn, antaŭ ol vi ekos serĉi kaj studi la menciitan literaturon.

Lastatempe disvastiĝis kaj modiĝis t.n. “liberaj” versaĵoj – sen rimoj, sen ritmo kaj plej ofte preskaŭ sen senco. Se vi preferas tiajn – do vi miajn konsilojn ne bezonas. Mia opinio (eble iom subjektiva, sed firma) estas tamen, ke tio havas nenian rilaton al poezio, samkiel tromodernaj pentraĵoj kun torditaj figuroj kaj nekompreneblaj makuloj neniel apartenas al pentroarto. Simple homo volas montri sin al ĉiuj, ŝajnigi ke li havas talenton (reale neekzistantan), kvankam li pigras studi eĉ elementojn de la metio. Kaj se “li tiel vidas” – do prefere vizitu li koncernan kuraciston...

Do mia artikolo estas destinita por diligentaj personoj, kiuj konsentas, ke ajnan aferon indas fari bone aŭ tute ne fari kaj subtenas la faman eldiron pri 1% da talento kaj 99% da “nigra” laboro.

Antaŭ ol temos konkrete pri poezia tekniko, mi ŝatus doni al vi kelkajn pli-malpli ĝeneralajn konsilojn.

Unue. Necesas tute libere regi la lingvon: pensi en ĝi kaj en ajna momento povi vortumi sian penson. Iu atingas la bezonatan nivelon dum kelkaj monatoj, alia eĉ post jardeko restas eterna komencanto kaj parolas kun teruraj eraroj. Plejparte tion determinas ne naturaj kapabloj, sed (mal)ekzisto de la stimulo: kiucele tiu persono lernas Esperanton, kion volas ricevi per tio?

Eĉ unusola kruda eraro (ekzemple, manko de necesa akuzativo) en poemo aŭ kanto plene detruas la impreson, eĉ se ĉio cetera bonas. Plej gravas alproprigo de la gramatiko, vi devas “senti” ĝin kaj alkutimiĝi al lingvaj normoj. Malpli gravas la vortprovizo. Se vi ne povas tuj trovi la plej taŭgan vorton, vi povas kviete serĉi ĝin en vortaro – gravas nur ke vi sciu, kion poste fari kun tiu vorto. Kaj eĉ se vi opinias, ke scias ĉiujn vortojn – tutegale vortaro devas ĉiam kuŝi sur via tablo, kaj se aperos eĉ ombreto de dubo pri signifo kaj uzo de iu vorto – tuj konsultu vortaron. Kiun? Esperantistoj strebas verki por internacia publiko, la lingvaj normoj devas esti tutmondaj – do ni nepre devas eviti rusan influon. Sekve, vi bezonas “neŭtralan” vortaron. Ideala varianto estas PIV – sed ne demandu min, kiel ĝin akiri! Maksimume mi povas suflori, kiu el spertuloj ĝin havas kaj eble povas pruntedoni... Se PIV ne troveblas – prenu PV-on, en 1989-90 ĝin aĉetis praktike ĉiu aktiva esperantisto, kiam aperis ebleco malmultekoste aliĝi al SAT kaj uzi ties libroservon. PV prezentas la lingvon de 1930-aj jaroj, tie mankas pluraj gravaj vortoj, dum jardekoj iom ŝanĝiĝis la normoj – tamen ĝi bone utilas. La rus-Esperantan vortaron de Bokarev prefere tute ne uzu: eraroj svarmas ĉiupaĝe. Maksimume vi povas preni el ĝi Esperantajn ekvivalentojn por iuj rusaj vortoj – se vi ilin absolute ne sciis –, tamen nepre tuj rekontrolu la signifon de tiuj vortoj laŭ PIV aŭ PV. La Esperanto-rusa vortaro (de Bokarev) taŭgas nur por rememorigi signifon de iu Esperanta vorto, aŭ se vi ne komprenas difinon en PIV (foje tio okazas, precipe se temas pri nomo de konkreta besto aŭ planto). Do uzu ĝin kun granda singardo: eraroj ne tiom abundas kiel en R-E vortaro, sed en mia ekzemplero mi faris korektojn sur preskaŭ ĉiu paĝo. La malgrandajn vortarojn (de “Kopso”, Gakalenko, Galiĉskij, Kolker k.m.a.) absolute ne uzu: strebu riĉigi viajn sciojn! Ne decas resti je nivelo de komencanto, se vi pretendas iĝi granda poeto (kaj se ne pretendas – do kiudiable verki?!).

Due. Sobre pritaksu viajn kapablojn. Se vi volas verki originale – pensu: ĉu vi havas kion diri al la publiko, ĉu vi diros ion efektive novan, neniam antaŭe diritan de aliaj poetoj? Ĉu vi kapablas trovi freŝan ideon kaj suĝeton, nebanalan komparon? Se vi ne certas pri tio – do prefere komencu per tradukoj, kvankam tio eĉ pli malfacilas el teknika vidpunkto. Se vi tradukas – do ĉiam memoru: altkvalita originalo postulas same altkvalitan tradukon. Vi devas transdoni la enhavon, la stilon, la sentojn de la originalo, ankaŭ la sonimpresojn. Se tradukisto mem, eĉ legante sian tradukon laŭpapere, stumblas kaj ne povas elparoli vortkombinojn, tamen asertas ke tio estas versaĵo de Puŝkin – kompaton meritas kaj la tradukisto, kaj Puŝkin...

Certe, atingi pli-malpli altan nivelon eblas nur per praktika laboro – sed tio ne signifas, ke ĉiujn rezultojn de via laboro indas prezenti al vasta publiko. Estu vi mem la plej severa kritikisto de viaj verkoj, por ne honti poste!

Trie, speciale por tiuj, kiuj verkas aŭ tradukas kantojn. Se leganto de poemo trovos en ĝi nekonatan vorton – li povos konsulti vortaron kaj daŭrigi la legadon jam kun plena kompreno. Dum kantado aŭ deklamado tio ne eblas: se aŭskultanto ne komprenis iun vorton aŭ gramatikaĵon – la senco forglitas kaj la impreso estas fuŝita. Do en kantotekstoj oni devas uzi nur komune kompreneblajn vortojn. Bezonatas saĝa kompromiso – ke via kanto ne estu, unuflanke, tro “tendara” (rememoru la brilan parodion “Kanto pri nenio” de M.Povorin kaj vi komprenos, pri kio temas), kaj, aliflanke, – tro elitisma (sama Povorin iam fieris, ke lian “Fajrereton” povas plene kompreni de la unua aŭdo ne pli ol dek personoj). Eble vi povas iom riski per komplika teksto, se vi certas ke vian kanton oni ŝatos aŭdi plurfoje (pro bela muziko, majstra plenumo ktp.) kaj iom-post-iom parkerigos kaj plenkomprenos. Sed povas okazi, ke eĉ multfoja aŭskultado ne helpas komprenon: la cerbo kvazaŭ malŝaltiĝas. Oni aŭdas la vortojn en Esperanto, komprenas ĉiun aparte – sed tute ne povas poste diri, pri kio estis la kanto (jes, vi konjektis: mi aludas la “Ekvinokson”...). Do ankaŭ troa filozofiemo en kantotekstoj evitindas. Fakte, trovi la kompromison helpos nur arta gusto – nature, se vi posedas ĝin...

Kvare. Ne ripetu en mallonga versaĵo samajn vortojn. Tio pravigeblas nur, se la vorto estas “ŝlosila”, esprimas gravan specifan ideon. Aliokaze uzu sinonimojn, ili en Esperanto pli abundas ol ŝajnas al pigra komencanto. Tamen neniokaze elpensu proprajn “neologismojn”, prefere diligente foliumu vortarojn. Ne indas inventi biciklon...

Kvine. Evitu vortojn miskompreneblajn pro fuŝa prononco – ke “l’ amo” ne iĝu “lamo”, “pland’” ne miksiĝu kun “plant’”, “aŭtenta” ne estu “aŭ tenta” ktp.

Sese. Zorgu pri belsoneco. Memoru, ke flue elparoli oni povas ne pli ol du konsonantojn sinsekve, maksimume tri, se inter ili estas “r”. Do por eviti neprononceblajn amasiĝojn de konsonantoj, estu atenta kun apostrofoj. Uzu ilin nur en vere necesaj okazoj kaj ne pli ol po unu en unu verslinio. Ankaŭ pri kunmetitaj vortoj estu akurata, pro la sama kaŭzo. Atentu, ke en verso ne staru proksime unu al alia diversaj siblaj sonoj, evitu esprimojn kiel “ĉu ŝi ĝis nun...”

Sepe. Mi bone komprenas, ke viajn verkojn legos-aŭdos nur ruslingvanoj. Gajni simpatiojn de tutmonda publiko vi povos nur kiam sufiĉe famiĝos en Rusio, akiros majstrecon kaj ne plu bezonos miajn konsilojn. Do vi devas konsideri la “kulturan fonon”. Evitu la formojn kaj rimedojn, normale uzeblajn en Esperanto sed esence fremdajn al rusaj tradicioj (esprimojn kiel “mi vidis lin kuri”, “ne jam havas” aŭ “venis ĉe lin”; “agordajn” rimojn; ritmajn “licencojn” ks.). Aliflanke, se vi ne pretendas je tutmonda aŭditorio – vi povas, kvankam kun ioma risko, uzi rimedojn tradiciajn por rusa poezio, kiujn tamen insiste malrekomendas la aŭtoritatoj de Esperanto (ekzemple, radikajn aŭ “abortajn” rimojn); aŭ enŝovi por humurefekto rusan vorton. En raregaj okazoj al brila talenta poeto oni povas pardoni eĉ gramatikajn, ne nur poetikajn erarojn: simple oni ilin ne rimarkas dum aŭdo. Tamen mi povas nomi nur unusolan tian poeton – M.Bronŝtejn, kies nivelo atingeblas tre malfacile. Tio estas escepto, kiu nur konfirmas la regulon: por krei ion vere bonan oni plene posedu la teknikan bazon. (Al eventuala demando, eĉ riskante provoki ĉies koleron, mi diros, ke la kantotekstoj de Ĵomart estas tute subnivelaj kaj eltenas nenian kritikon.)

Kaj nun, se mi ankoraŭ ne fortimigis vin de poemkreado – penu trovi la supremenciitajn verkojn pri poezia tekniko, atente studu ilin, ekzercu – kaj poste montru, kion vi kapablas...
Valentin Melnikov


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср мар 13, 2013 12:38 pm 
Не в сети
Profesoro de Esperantologio
Profesoro de Esperantologio
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт апр 14, 2005 11:56 am
Сообщения: 2596
Откуда: Moskva
Dankon pro tio ke vi rememorigis mian malnovan artikolon.

En la retejo laŭ la ligo mi vidas kelkajn bonajn librojn, sed mi ne komprenas, kiel eblas elŝuti ilin.

Minimume, mi ŝatus havi "Kien la poezio" en pdf. Registriĝi k pagi por elŝuti unu libron mi opinias neĝusta vojo. Kolego, ĉu vi povas sendi tiun dosieron al mi private?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср мар 13, 2013 13:48 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Чт янв 19, 2006 13:21 pm
Сообщения: 16
Откуда: Москва
Vi povas senpere elŝuti “Kien la poezio”-n ĉi tie – http://files.mail.ru/EAF782F15FFB47EAB10C9F8B60EA8C72

La registriĝo kaj elŝutado ĉe http://uz-translations.su estas plene senpaga. Krom "Kien la poezio" vi povas elŝuti tie multon da bonaj libroj en diversaj lingvoj.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср мар 13, 2013 14:15 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Вт апр 22, 2008 16:55 pm
Сообщения: 564
Откуда: Iĵevsko
Kien la Poezio понравилась. Удивило только то, что Брендон Кларк незаслуженно пренебрегает отбрасыванием окончания -o. :?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср мар 13, 2013 14:50 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Чт янв 19, 2006 13:21 pm
Сообщения: 16
Откуда: Москва
Jes, tiu libro havas kelkajn strangaĵojn.

Jen du recenzoj de "Kien la poezio?"
de Reto ROSSETTI
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr42/clark.html

kaj de Poul THORSEN
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5802/poezio.html


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср мар 13, 2013 16:04 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Вт апр 22, 2008 16:55 pm
Сообщения: 564
Откуда: Iĵevsko
Ĉu eblas ie elŝuti la Parnasan Gvidlibron mem?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт мар 14, 2013 11:38 am 
Не в сети
Profesoro de Esperantologio
Profesoro de Esperantologio
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт апр 14, 2005 11:56 am
Сообщения: 2596
Откуда: Moskva
maristo писал(а):
Ĉu eblas ie elŝuti la Parnasan Gvidlibron mem?
Mi ne vidis en la reto. Paperan ekzempleron (tre trivitan) mi havas, la elektronika, certe, dezirindus.
Mi havas nur fragmentojn el "LA ARTO POETIKA" - prenu jen:
http://yadi.sk/d/Yn1nHmYL3HBod


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт мар 14, 2013 12:09 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Чт янв 19, 2006 13:21 pm
Сообщения: 16
Откуда: Москва
Valentin_Melnikov писал(а):
Mi havas nur fragmentojn el "LA ARTO POETIKA" - prenu jen:
http://yadi.sk/d/Yn1nHmYL3HBod

Dankon!

La klasika metriko kaj Esperanto de Kálmán Kalocsay http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr45/metriko.html

Esperanto Rhyming Dictionary http://www.alcor.com.au/esperanto_rhyming_dictionary.asp

Rim-vortaro de Esperanto (http://esperanto-jeunes.org/ravo/ravo.html) - Ĝi estas rimlisto, ellaborita el la Reta Vortaro per "python"-programo. (Laŭ la ellaborintoj: "Rata Vortaro")

Rim-vortaro - Inversa vortaro http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/inversa-vortaro-kolumne.pdf


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 9 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Libroj pri historio

[ На страницуНа страницу: 1, 2 ]

hamstro

22

10643

Пт дек 29, 2006 12:44 pm

P.Fisxo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. kolekto de unuaj esperantaj libroj

anker

2

3436

Пн дек 01, 2008 23:38 pm

anker Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Videorakonto pri la UK en Kopenhago kun montro de libroj

Boris Kolker

0

1419

Сб мар 03, 2012 6:48 am

Boris Kolker Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 3


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group