Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Пн ноя 19, 2018 16:09 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ 1 сообщение ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Lingvoj en Ĉinio, fragmento de prelego
СообщениеДобавлено: Пн июн 13, 2016 16:56 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Вс фев 08, 2009 21:08 pm
Сообщения: 1651
Откуда: Germanio
La ĉina esperantisto Hiang yinbao konata en Esperanto-mondo sub la nomo Trezoro prelegis sur la Simpozio „Lingva justeco kaj paco – kiuj defioj por la nuna mondo”, Oostende, 23-24 julio 2015. Mi trovas la prelegon tiom interesa, ke kopias fragmenton de ĝi ĉi tien. La prelegon afable publikigis la prof. Renato Corsetti en la dissendolisto "Esperanto en briksaj landoj".


5. Angla lingvo

En la 80-aj jaroj post reformado kaj pordmalfermo gvidita de ĉina ŝtata eksgvidanto S-ro Deng Xiaoping, Ĉinio deziris komuniki kun la mondo, proksimiĝi kaj amikiĝi kun la fortaj landoj, kiuj aŭ parolas anglan lingvon aŭ favoras al angla lingvo. Ĉinio esperis lerni modernajn sciencon kaj teknologion, vendi ĉinajn varojn al fremdaj landoj. Oficialaj proparolantoj de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio komencis uzi anglan lingvon en gazetaraj konferencoj. Kaj la registaro eldonis ĵurnalojn en angla lingvo. Preskaŭ ĉiuj lernejoj komencis instrui anglan lingvon. Ekster lernejoj aperis amasoj da kursoj de angla lingvo. Kelkaj tre konataj instruistoj de la angla lingvo kiel Chen Lin, Xu Guozhang kaj Li Yang iam fariĝis steluloj eĉ pli konataj ol belegaj filmaj stelulinoj. Ili ne kuraĝis promeni surstrate, alie ili estus sieĝitaj de prianglalingvaj interesatoj. Se junuloj ne lernus anglan lingvon, ili nerajtus viziti bonajn lernejojn, kaj ili kompreneble perdus ŝancon eniri en altlernejojn. Studentoj malsukcesintaj en la ekzameno pri la angla lingvo en universitato ne povas glate diplomiĝi, magistriĝi kaj doktoriĝi, ricevi bonajn postenojn post diplomiĝo.

Kaj poste oni rimarkis, ke plejparto da lernantoj de angla lingvo fakte kapablas nek skribi, nek paroli, kaj la lingvo por ili estas tute senutila. La plendo kontraŭ instruo de angla lingvo tagon post tago kreskas. Aperis multaj artikoloj kontraŭ angla lingvo. Oni rimarkis, ke fakte multaj lernintoj de angla lingvo ne rilatas kun la angla lingvo dum la tuta vivo.

Iam Miyun Gubernio en Pekino lanĉis projekton por konstrui “Anglalingvan Urbon” en Pekino. Laŭ la projekto ĉiuj homoj, kiujvolas eniri en la urbon, bezonas specialajn “pasportojn”, kaj nur anglalingvaj parolantoj rajtas havi la pasporton. Tio signifas, ke ordinaraj ĉinoj, kiuj parolas nur ĉinan lingvon kaj ne kapablas paroli anglan lingvon, ne rajtas eniri en la urbon. Post la publikigo de laprojekto tuj aperis dekmil diversaj kontraŭaj voĉoj el diversaj ĵurnaloj kaj retejoj. Multaj homoj telefone demandis la registaron por esprimi kontraŭajn vidpunktojn. Ankaŭ mi telefone vokis, tamen mi ne sukcesis, ĉar la telefono estis blokigita de amaso da alvokantoj. Post kelkaj tagoj la oficialaj parolistoj de la gubernia registaro deklaris nuligon de la projekto laŭ la proponoj de la civitanoj. La projekto estis pinta ago perforti ĉinajn popolojn per angla lingvo.



6. Ĉina lingvo

Ĉinio havas 1.3 miliardon da loĝantoj. Laŭ la nombro de loĝantaro Ĉinio estas la plej granda lando en la mondo. Post la reformado kaj pordmalfermo Ĉinio fariĝis ekonomie pli kaj pli potenca. Dum la angla lingvo evoluas en Ĉinio, de tempo al tempo aperas diversaj artikoloj pri la graveco de ĉina lingvo. Oni unuflanke plendas kontraŭ instruado de angla lingvo, aliflanke konsciis, ke ĉina lingvo kiel unu el la oficialaj lingvoj de UN, kaj kies denaskaj parolantoj konsistas el pli-ol-kvinono da loĝantaro de la terglobo, rajtas aŭ devas roli kiel gravan dialogan lingvon inter Ĉinio kaj la mondo.

Sveda sociologo s-ro George Weber listigis la lingvojn en la mondo laŭ la parolantoj jene:

(1)ĉina lingvo (20.7%), (2)angla lingvo(6.2%)

(3)hispana lingvo (5.6%), (4)hinda kaj urdua lingvoj(4.7%)

(5)araba lingvo(3.8%), (6)bengala lingvo(3.5%)

(7)portugala lingvo (3.0%), (8)rusa lingvo(3.0%)

(9)japana lingvo(2.3%) (10)germana lingvo(1.8%)

Laŭ la listo oni ŝatus levi elpensitan ekzemplon “internacia vilaĝo” ekzemple: se sur la terglobo ekzistus internacia vilaĝo kun 10 loĝantoj, el ili nur 2 homoj en la vilaĝo parolus saman lingvo nome la ĉinan lingvon, kaj aliaj 8 homoj tute ne povas interkomunikiĝi per propraj lingvoj. Neniu en la vilaĝo havus samlingvanojn krom la du ĉinaj parolantoj. Kiu lingvo ja devus esti elektita kiel komuna lingvo de la vilaĝo laŭ ĝenerala pensmaniero? Kompreneble la ĉina lingvo! Ĝuste pro tio nemalmultaj ĉinoj kaj neĉinoj alvokas disvastigi ĉinan lingvon tra la mondo.

En 2003 Ĉinio lanĉis projekton “Ĉinlingva Ponto” por disvastigi ĉinan lingvon tra la mondo. En la 26-a marte 2004 Ĉinio eldonis projekton “Plano de Internaciaj Ĉinlingvaj Instruistaj Volontuloj”, kaj la “Testan Metodon de Ĉinlingva Instrua Kapablo”; en la 1-a oktobre ĝi lanĉis tutmondan projekton pri Konfuceaj Institutoj kaj unuafoje starigis tri Konfuceajn Institutojn aparte en Koreio, Pakistano kaj Rusio. Ĝis 2014 Ĉinio starigis 475 Konfuceajn Institutojn, 851 Elementajn Mezlernejajn Konfuceajn Kursojn en 126 landoj, kun 3 400 000 registritaj ĉinlingvaj lernantoj. En la 17-a decembre 2008 Ĉinio starigis Televidan Konfucean Instituton por instrui ĉinan lingvon al la tuta mondo. La laborantoj, volontulaj instruistoj kaj administrantoj de Konfuceaj Institutoj, superis 100 000. Ĉinio trejnis 200 000 eksterlandajn ĉinlingvajn instruistojn, akceptis 25 000 ĉinlingvajn studentojn el eksterlandoj, eldonis 1 300 diversajn ĉinlingvajn lernajn librojn en 54 lingvoj, sukcese organizis Mondan Ĉinlingvan Konferencon, Ĉinlingvan Konferencon por Fremdlandanoj ktp.

Samtempe Ĉinio lanĉis Sistemon pri Ĉinlingva Ekzameno (HSK), kreis 860 ekzamenajn Lokojn en 112 fremdaj landoj, el kiuj 530 troviĝas ekster Ĉinio. Ĝis 2014 61 landoj jam enkondukis ĉinan lingvon en la landaj edukaj sistemoj. La lernantoj pri la ĉina lingvoatingis ĉirkaŭ 100 000 000, altiĝis 3.3-oble kompare kun antaŭ 10 jaroj.

En 2001 la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio oficiale deklaris rezigni pri la uzo de la angla lingvo kaj uzi nur ĉinan lingvon en gazetaraj konferencoj. Ekde tiam la oficialaj parolistoj de la registaro okaze de la gazetaraj konferencoj rifuzis respondi demandojn de neĉinlingvaj ĵurnalistoj. Eksterlandaj ĵurnalistoj, kiuj ne scipovas la ĉinan lingvon, ne plu havis ŝancon labori en Ĉinio. Ili devige komencis lerni ĉinan lingvon.

En la mondo aperas voĉo, ke ĉina lingvo estus venonta monda lingvo. Mi ne kredas, ke la ĉina lingvo fariĝus monda lingvo, tamen mi kredas, ke ĉina lingvo en venonta tempo fariĝos grava dialoga lingvo inter Ĉinio kaj la mondo, ke pli kaj pli da ĉinoj preferus uzi ĉinan lingvon kiel dialogan lingvon.

En 2014 S-ro Philip Vanhaelemeersh en Belgio publikiginte artikolon en anglalingva Popola Reto en Ĉinio, forte subtenis disvastigon de ĉina lingvo en Eŭropo. Lia artikolo diris, ke la ĉina lingvo havas potencialon por unuigi diversajn grupojn trans naciaj kaj lingvaj limoj en Eŭropo. Malgrandaj lingvo-grupoj en Eŭropo opinias, ke la ĉina estas tia monda lingvo, kia ne anstataŭigas la ekzistantan lingvan diversecon en la regiono kaj rolas kiel aliancano kontraŭ tia lingvo kia la angla, kiu pli kaj pli trudas sin kiel la sola komunikilo en Eŭropo. Krome la ĉina en Eŭropo havas la avantaĝon de eksterulo. La lingvo ne ligiĝas al iu eŭropa lando, kie loĝas ĝiaj denaskaj parolantoj, kaj en tiu senco neŭtrala.



7. Esperanto

Ĉinio ne povas akcepti iun ajn fortan fremdan lingvon kiel ununuran komunikilon en dialogo inter Ĉinio kaj la mondo, kaj ĉina lingvo same kiel ĉiu ajn fremda lingvo ne povas sole roli en la dialogo inter Ĉinio kaj la mondo. Dum kreskado de ĉinlingvaj lernantoj tra la mondo oni rimarkis, ke la nombro de lingvoj uzataj de Ĉinio rapide kreskas. La lingvoj en elsendoj de Ĉina Radio Internacia kreskis rapide ĝis 65, inkluzive de Esperanto.

Dum ILEI-konferenco en Hezberg Germanio 2013, post mia prelego kun la titolo “Angla lingvo perfortas ĉinajn junulojn”, iu esperantistino diris al mi, ke Esperanto venkus, se Ĉinio akceptus ĝin kiel oficialan nacian lingvon. Laŭ mi Esperanto ne povas fariĝi oficiala lingvo de iu ajn nacio, almenaŭ en proksima estonteco. Tamen Esperanto kiel la plej facila kaj neŭtrala lingvo havas ŝancon en dialogo inter Ĉinio kaj la mondo, se oni pensas pri lingvaj facileco, ekonomio, ekologio, homaj rajtoj, kaj nuna situacio de Esperanto en Ĉinio. Ĉitie mi volas prezenti al vi nunan situacion de Esperanto en Ĉinio.

En Ĉinio ekzistas tutlanda E-organizo Ĉina Esperanto-Ligo kun mil individuaj membroj kaj ĉirkaŭ 30 lokaj (provincaj aŭ urbaj) asocioj aŭ grupoj. Kelkaj gravaj internaciaj E-organizoj havas piedojn en Ĉinio, ekzemple, ILEI, IKEF, IFEF ktp. Ĉinio havas la plej grandan kaj luksan Esperanto-Muzeon en la mondo. Laŭ raporto de Verda Retejo en Ĉinio la lernintoj de Esperanto en Ĉinio iam atingis ĉirkaŭ 500 000. Tamen neniuj scias, kiom da esperantistoj troviĝas Ĉinio. En En 2015 UEA havas 1100 aligitajn membrojn kaj 155 individuajn membrojn en Ĉinio. Ĉirkaŭ 150 ĉinaj esperantistoj aliĝas al internaciaj fakaj E-asocioj, 87 ĉinoj aliĝis al la 100-a UK, kaj 22 ĉinoj aliĝis al la ILEI-konferenco.

En Ĉinio troviĝas 11 Esperanto-retejoj, 10 kursoj en kolegioj kaj altlernejoj, 8 kursoj en elementaj aŭ mezaj lernejoj, 5 kursoj ekster lernejo, 4 retaj kursoj. Ĉinio eldonis sume 630 Esperanto-librojn. La plej famaj kvar romanoj en ĉina historio kaj la verko de s-ro Moyan, Nobel-premiito pri literaturo estas eldonitaj en Esperanto, 4 bultenoj, 2 esperantaj radiaj stacioj (Ĉina Radio Internacia kaj Esperanta Elsendo de BRE), Esperanto-Centro Ora Ponto, Esperanto-Domo, 7 varoj kun Esperanto-etiketoj.

Ĉirkaŭ 30-40 esperantistoj profesie laboras en Ĉina Radio Internacia (pli ol 10), ĉe El Popola Ĉinio (pli ol 10) , en Esperanto-muzeo (4), en profesiaj kolegioj. (2) elementaj lernejoj. (6) kaj aliaj E-organizoj. (3) Ili regule ricevas salajrojn per Esperanto. El ili 3 homoj estas dungitaj fremdlandaj esperantistoj. La financoj venas de ĉina registaro. ĈRI kaj EPĈ (ĈEL) havas 20-30 ŝtatajn oficistojn, kies salajrojn liveras la registaro. Kaj EPĈ (ĈEL) dungis 1-2 fremdlandajn esperantistojn kiel laborantojn.

Ĉinio havas du ŝtatnivelajn Esperanto-organizojn, nome ĈRI kaj EPĈ (ĈEL). La organizoj estas subfilioj de ŝtataj departamentoj. Tra la Esperanto-organizoj la registaro uzas Esperanton kiel komunikilon inter Ĉinio kaj la mondo.

Ĉina Radio Internacia (ĈRI) estas internacia publika elsenda-organizo en Ĉinio. Esperanto estas unu el la 65 elsendaj lingvoj de la radio. Ĉiutage la radio elsendas programojn en Esperanto dum ĉirkaŭ unu horo.

El Popola Ĉinio estas subfolio de Ĉina Fremdlingva Departamento. La departamento havas diverslingvajn oficejojn. Esperanto estas unu el la fremdaj lingvoj uzataj por propagandi Ĉinion. Ĉina Esperanto-Ligo estas subfolio de El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn). La Esperanto-redakcio de EPĈ konstante dungas 1-2 fremdlandajn esperantistojn kiel laborantojn.

La gravaj taskoj de la du ŝtatnivelaj Esperanto-organizoj estas propagandi ĉinajn aferojn, informigi la mondon per Esperanto. La plej freŝaj novaĵoj pri Ĉinio ofte paralele aperas en ĈRI, EPĈ kaj aliaj gravaj komunikiloj.

Kvankam la lingvo Esperanto en Ĉinio ankoraŭ estas malforta kompare kun aliaj fortaj naciaj lingvoj, tamen la utileco estas tre evidenta, ĉar esperantistoj troviĝas en 130 landoj. La aŭskultantoj de E-elsendo de Ĉina Radio Internacia, kaj la retumantoj de El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn) kaj Reta Ĉinio (http://esperanto.china.org.cn) troviĝas en pli ol cent landoj. Multaj eksterlandanoj per Esperanto ricevas diversajn informojn pri Ĉinio. La lingvo ja rolas kiel dialoga lingvo inter Ĉinio kaj la mondo.

Mi iam demandis al gravuloj de ĈRI kaj EPĈ: kiel la registaro juĝas ilian laboradon. Ili respondis, ke la registaro juĝas la laboron laŭ la aŭskultan frekvencon kaj klavadan fojon ĉe la retejoj. Tio signifas, ke ju pli multfoje oni aŭskultas la radion aŭ vizitas la retejojn, des pli bone la registaro juĝas la valoron de Esperanto. Multaj aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia iam invite vizitis Ĉinion. La registaro pagis iliajn kostojn. Tio fakte estas investo de ĉina registaro laŭ la valoro de Esperanto. La registaro investinte al Esperanto, per la internacia lingvo realigis la celon - dialogi kun la mondo.

Ĉinio unuflanke esperas, ke la mondo plivaste akceptu ĉinan lingvon, aliflanke profunde konscias, ke ĉina lingvo estas preskaŭneebla, por ke la mondo akceptu ĝin kiel

​ ​
mondan lingvon pro la malfacileco. Kaj Esperanto kiel neŭtrala ponta lingvo estas pli facile akceptebla por pli-kaj-pli potenca Ĉinio ol aliaj fortaj naciaj lingvoj.

(Prelego el la Simpozio „Lingva justeco kaj paco – kiuj defioj por la nuna mondo”, Oostende, 23-24 julio 2015)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ 1 сообщение ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Esperanto kaj minoritataj lingvoj

Slavik

2

3365

Чт сен 22, 2005 15:46 pm

Slavik Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Kiom da lingvoj parolas averagxa E-isto?

[ На страницуНа страницу: 1, 2 ]

Alauxdo

29

15915

Пн сен 22, 2003 10:49 am

Snakie Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Ĉina Esperanta Forumo en du lingvoj 中国世界语网站

Solis

1

662

Вт мар 07, 2017 20:17 pm

skirlet Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Pri "Vojaĝo" en ekzotaj lingvoj

Boris Kolker

0

7460

Сб мар 27, 2004 8:43 am

Boris Kolker Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 2


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group