Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Пт сен 20, 2019 18:58 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 16 ] 

Kiom ofte vi uzas E. en sia laborejo, lernejo
Опрос закончился Вт май 27, 2003 0:38 am
Neniam uzas por la profesiaj celoj; tio malutilas al mia laboro 33%  33%  [ 2 ]
Uzas de tempo al tempo, kiam tio estas vere utila 33%  33%  [ 2 ]
Ĉiam uzas, kiam eblas, kaj eĉ nenepras 33%  33%  [ 2 ]
Всего голосов : 6
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Kiel ofte vi uzas Esperanton en via laborejo/ lernejo/hejme?
СообщениеДобавлено: Сб май 17, 2003 0:38 am 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano

Зарегистрирован: Ср мар 19, 2003 15:19 pm
Сообщения: 31
Ja, ne estas sekreto, ke geesperantistoj forgesadas la lingvon okazante en siaj oficejoj, universitatoj k.t.p. Eĉ telefonparolante uzas nur la rusan, kvazaŭ hontante pri sia esp-eco.

_________________
Книги на эсперанто и об эсперанто:
http://libroesperanta.ru


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб май 17, 2003 15:35 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт мар 18, 2003 19:27 pm
Сообщения: 1842
Откуда: Hamburg (nun)
Mi ne scias, por kio mi voĉdonu, ĉar mi ne bone komprenas, kion signifas "uzi" ĉi tie.
En mia laborejo, evidente, neniu parolas E-e krom mi, sed preskaŭ ĉiu scias, ke mi parolas E-e, kaj rilatas al tio sufiĉe tolereme sed sen iu ekstrema intereso.
Estante en la laborejo mi vizitas paĝarojn en E-o, kaj fojfoje tute ne atendite transŝaltas al E, parolante kun kolegoj. Ĉu tion oni nomos "uzi"?
Kiam geE-istoj telefonas al mi, ni ĈIAM uzas nur E-on, ĉar ili neniu ja scias la rusan lingvon :) Krome, ĉi tie, en Germanio, la lingvo-disciplino estas ege alta, almenaŭ en la rondoj, kie mi oftas, do, mi neniam aŭdis miajn E-amikojn paroli germane :) Nek telefone, nek dum personaj renkotiĝoj...


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб май 17, 2003 17:41 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano

Зарегистрирован: Ср мар 19, 2003 15:19 pm
Сообщения: 31
Alaŭdo писал(а):
Mi ne scias, por kio mi voĉdonu, ĉar mi ne bone komprenas, kion signifas "uzi" ĉi tie.

Mi pensis pri profesia uzado de E. sed ne babilado kun amikinoj.
Chu vi aplikas E. en via laboro?

_________________
Книги на эсперанто и об эсперанто:
http://libroesperanta.ru


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Sed kiel ofte vi uzas E. en via laborejo, lernejo, hejme
СообщениеДобавлено: Пн май 19, 2003 10:00 am 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Ср апр 23, 2003 11:22 am
Сообщения: 103
Откуда: Brjansk
Mikaelo писал(а):
Ja, ne estas sekreto, ke geesperantistoj forgesadas la lingvon okazante en siaj oficejoj, universitatoj k.t.p. Eĉ telefonparolante uzas nur la rusan, kvazaŭ hontante pri sia esp-eco.

Nu, eĉ se mi volus, mi ne povus uzi E-on en mia profesio, ĉar nek miaj kunlaborantoj parolas la lingvon, nek mi vidis esperantlinvan literaturon, kiu povus esti utila en mia laboro.

Parolante kun miaj amikoj, mi uzas tiun lingvon, kiun mi trovas la plej oportuna. Se mia kunparolanto posedas la rusan, do ni kutime parolas ruse: ni malofte bezonas la duan komunan lingvon (preskaŭ la nura escepto estas SMS-mesaĝoj -- sendi ilin esperante estas pli facile :) )
Esperanto estas kreita por internacia komunikado, ĉu? Do, por mi tute ne temas pri iu honto (mi nek kaŝas mian esperantecon, nek afiŝas ĝin speciale), sed nur pri racia uzado de la lingvo... (Parenteze, mi neniam povis kompreni tiun bruon pri "krokodilado". Eble tiaj reguloj utilas en tendaroj, sed apliki ilin al ĉiutaga vivo ŝajnas al mi infanaĵo. Mi esperas, ke mi neniun ofendis 8) ).


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн май 19, 2003 12:35 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
Sergio, ne temas pri infanaĵo. Severa luktado kontraŭ krokodiloj ege helpas konstante praktiki la lingvon.

Kiam en Peterburgo ni havis klubon de E-parolantoj, kie ne eblis paroli ruse entute, estis ege bele... Nun pro (sic!) inundo de komencantoj kaj kunfandiĝo kun alia klubo (nome, "Espero") ni perdis la tradicion. Rezulte, averaĝaj "esperantistoj" en la urbo ne tre bone kaj tute ne flue parolas en Esperanto...

Jen al vi jen... (kalko de la oseta "Гъе уй дын гъе..,") :zam:


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн май 19, 2003 13:38 pm 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Ср апр 23, 2003 11:22 am
Сообщения: 103
Откуда: Brjansk
Slavik писал(а):
Sergio, ne temas pri infanaĵo. Severa luktado kontraŭ krokodiloj ege helpas konstante praktiki la lingvon.

Nu, eble mi estis tre severa... Lundo, frua mateno... :zam:
Evidente, por praktiki lingvon oni devas iam ĝin paroli; kaj paroli nur esperante en E-klubo estas tute nature... Sed ĉu vi mem evitas uzadon de aliaj lingvoj en via korespondado? Mi ne rimarkis. :P

Slavik писал(а):
Jen al vi jen... (kalko de la oseta "Гъе уй дын гъе..,")

Известь с осетинского? :zam:


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн май 19, 2003 15:35 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
Цитата:
Slavik писал(а):
Jen al vi jen... (kalko de la oseta "Гъе уй дын гъе..,")

Известь с осетинского? :zam:


Иногда приходится выбирать между точным и понятным термином, оглядываться на публику и т. д. Ну не писать же paŭsaĵo, в самом деле! :zam:

А вот здесь я выступал по другую сторону баррикад... :)

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Sed kiel ofte vi uzas E. en via laborejo, lernejo, hejme
СообщениеДобавлено: Пн май 19, 2003 19:15 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano

Зарегистрирован: Ср мар 19, 2003 15:19 pm
Сообщения: 31
Sergio писал(а):
Nu, eĉ se mi volus, mi ne povus uzi E-on en mia profesio, ĉar nek miaj kunlaborantoj parolas la lingvon, nek mi vidis esperantlinvan literaturon, kiu povus esti utila en mia laboro.

Au vi ne strebas serchi kontaktojn kun samprofesiuloj eksterlande. Pri neesperantista profesiulo tio estas tute klara, sed kial profesiulo-esperantisto ne strebas al profesiaj kontaktoj eksterlande? Ofte eblas utiligi tiujn kontaktojn en sia laborejo kaj montri al la kolegoj eblecojn de Esperanto. Chu mi ne pravas?

_________________
Книги на эсперанто и об эсперанто:
http://libroesperanta.ru


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Sed kiel ofte vi uzas E. en via laborejo, lernejo, hejme
СообщениеДобавлено: Пн май 19, 2003 20:09 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
Mikaelo писал(а):
Ja, ne estas sekreto, ke geesperantistoj forgesadas la lingvon okazante en siaj oficejoj, universitatoj k.t.p. Eĉ telefonparolante uzas nur la rusan, kvazaŭ hontante pri sia esp-eco.


Dekomence mi ial ne volis rekte respondi, sed poste ekkonsciis, ke mia respondo povus ĝojigi Mikaelon kaj montri al aliaj ekzemplon de "modela esperantisto" :zam: -- do, legu pri mi:

En universitato:
...mi verkas tezon (almenaŭ nominale -- ne vere trovas por ĝi tempon kaj eble eĉ fine fiaskos) pri esperanta temo, almenaŭ uzante esperantlingvan materialon;
...mi jam ne malpli ol 10-foje prezentis diversajn raportojn, artikolojn kaj similajn aferojn pri la lingvo kaj la movado. Io estis menciita, ekz., ĉi-tie.
...dum prelegoj (mi estas instruisto de "komputila klero" kaj iom de "bazoj de programado") mi ofte "per oreloj altiras" temon de Esperanto. Ekz., kiam mi prelegas pri la paro XHTML/CSS, mi aktive uzas la iam de mi kreitan paĝon http://tejo.org/rejm/prelego.php. Ktp.
...ĉar la katedrestro bone rilatas al mi kaj "mia Esperanto", mi jam havis eblecon prelegi speciale pri uzado de Esperanto kadre de lia kurso "Lingvoj por specifaj celoj" (la teksto kuŝaĉas tie).
...kiam ni renkontiĝas en la universitato kun alia esperantista aspirantino -- Oksana Burkina -- ni viglege parolaĉas pri io ajn en Esperanto, kio ja estas en ordo en nia malgranda Babilono (filologia fakultato kun multaj eksterlandaj studentoj), sed tamen oni ofte "streĉas orelojn" por kapti, kiu lingvo estas.

En komuna loĝejo ("komunalka"):
...mi polonge babilas pere de komuna telefono en Esperanto. :tel: Estas, i. a., ege utile, ĉar oni povas "varmigi orelojn", kiam vi parolas la rusan -- do ĉi-foje mi uzas Esperanton kiel sekretan kodon. :zam: Estas plene en ordo por nia loĝejo, ĉar en apuda ĉambro loĝas du knaboj el Jakutio, kiuj ankaŭ ŝatas polonge telefonparoli -- jam en sia lingvo. :) Preskaŭ ĉiuj en la "komunalka" jam imagas, kio estas la lingvo "en kiu Slava parolas".

En Interreto:
...mi malŝatas "fludon", sed mem ofte "fludas", kiam eblas enŝovi mencion de Esperanto. :zam: Mi faras tion ie ajn en "sociaj lokoj" de la Reto, strebante tamen ne esti tro aroga kaj aspekti ĝentile kaj inteligente.

En mia ĉefa laborejo:
...antaŭnelonge (aŭtune) ni faris "babilantan roboton" por instrui lingvojn. Oni neniam trovis aĉetanton por la nefinglatigita sistemo, tamen la demo-versio instruis -- divenu kiun lingvon? Nu certe Esperanton. Ankaŭ pro tio, ke mi ege pigris umi pri la rusa kaj la germanan mi ne scias, dum la lingvo de instruado (do, de la demo-versio) nepre devis esti la angla. Do, ni havis plaĉaspektan "Profesoro"n en verda t-ĉemizo -- kaj la tuta laborejo pasis unuajn du lecionojn por "testi la sistemon". Ĝis nun multaj rememoras la vorton "Profesoro" ktp.

En Esperanto@Interreto:
...E@I estas fakte unu el miaj laborlokoj, ĉar voras tre multe da mia tempo kaj eĉ foje redonas senpagajn vojaĝojn al seminarioj kaj ioman monon. Memkompreneble la laborlingvo de E@I estas Esperanto. Memkompreneble, ke mi multe rakontas al &ĉiuj homoj sur la Ter'& pri la boneco de E@I, dank' al kiu mi eksciis multajn gravajn teknikojn (almenaŭ supraĵe) kaj ekhavis multe da valora sperto.

Mi konjektas, ke mi multon forgesis mencii, sed jam tio sufiĉas por kompari... :zam:

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Sed kiel ofte vi uzas E. en via laborejo, lernejo, hejme
СообщениеДобавлено: Вт май 20, 2003 7:28 am 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano

Зарегистрирован: Ср мар 19, 2003 15:19 pm
Сообщения: 31
Slavik писал(а):
Dekomence mi ial ne volis rekte respondi, sed poste ekkonsciis, ke mia respondo povus ĝojigi Mikaelon kaj montri al aliaj ekzemplon de "modela esperantisto" :zam: -- do, legu pri mi:


Kara Slavik! Mi certe ne dubis pri via aktiva aplikado de E. :P
Sed interalie via laborejo forestas en listo de firmaoj E-parolantaj. Kiu estas kompilata en ESC: http://www.comail.ru/~esperanto/servocentro/ekomuna.htm
;)

_________________
Книги на эсперанто и об эсперанто:
http://libroesperanta.ru


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Sed kiel ofte vi uzas E. en via laborejo, lernejo, hejme
СообщениеДобавлено: Вт май 20, 2003 9:07 am 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Ср апр 23, 2003 11:22 am
Сообщения: 103
Откуда: Brjansk
Slavik писал(а):
...mi verkas tezon (almenaŭ nominale -- ne vere trovas por ĝi tempon kaj eble eĉ fine fiaskos)
[...]
Oni neniam trovis aĉetanton...

Ŝajnas al mi, ke via laboro helpas al E. pli, ol E. -- al via laboro :P
Slavik писал(а):
...do ĉi-foje mi uzas Esperanton kiel sekretan kodon.

Ho jes! Kiel mi povis forgesi?
Tiucele mi uzas E-on ofte, precipe en laborejo. :zam:

Mikaelo писал(а):
...sed kial profesiulo-esperantisto ne strebas al profesiaj kontaktoj eksterlande? Ofte eblas utiligi tiujn kontaktojn en sia laborejo kaj montri al la kolegoj eblecojn de Esperanto. Chu mi ne pravas?

Kaj jes, kaj ne... Ĉiukaze, nun miaj anglalingvaj kaj ruslingvaj kontaktoj utilas por mia laboro multe pli, ol tiuj e-lingvaj... Povas esti, mi simple ne sukcesis ankoraŭ akiri utilajn profesiajn kontaktojn -- finfine, mi komencis lerni la lingvon malpi ol du jarojn antaŭe :)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Sed kiel ofte vi uzas E. en via laborejo, lernejo, hejme
СообщениеДобавлено: Сб май 24, 2003 7:43 am 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano

Зарегистрирован: Ср мар 19, 2003 15:19 pm
Сообщения: 31
Sergio писал(а):
Kaj jes, kaj ne... Ĉiukaze, nun miaj anglalingvaj kaj ruslingvaj kontaktoj utilas por mia laboro multe pli, ol tiuj e-lingvaj... Povas esti, mi simple ne sukcesis ankoraŭ akiri utilajn profesiajn kontaktojn -- finfine, mi komencis lerni la lingvon malpi ol du jarojn antaŭe :)

Fakte ankau mi uzas chefe la anglan en nia turisma firmao. Stulte, sed ni korespondas kun norvegoj, svedoj en la angla, kaj angla terura :( . Mi ofte duonkomprenas kion oni volas komuniki. Sed chiam kiam eblas mi uzas Esperanton.
Ekzemple unu turisto ekvolis nepre viziti unu muzeon en Malmo (Svedio) dum sia nur unutaga restado tie. Mia tasko estis ekscii labortempon de la muzeo kaj koston de la bileto. El turismaj informlibroj mi trovis nur ret-adreson kaj telefonon. Mi sendis mesaghon al la muzeo en la angla, germana kaj rusa. Oni ne respondis. Telefoni mi ne riskis, char unu afero skribe en la angla kaj la alia paroli (des pli kun svedo). Sed solvo estis trovita pere de sveda delegito de UEA, al kiu mi ret-mesaghis kaj tuj ricevis necesan informon. Do mia profesia tasko estis plenumita..., kaj dank'al Esperanto, ne la angla.
Nun, kiam mi havas iun taskon, mi komence pensas pri eblecoj apliki E-on, kaj nur se tiuj ne ekzistas, do uzas mian la kvazau-anglan. :zam:

_________________
Книги на эсперанто и об эсперанто:
http://libroesperanta.ru


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: kpls46s31rm6.18.19.20.21.22.23.24.25.frc49j.100000c.50000c6.
СообщениеДобавлено: Пн июл 05, 2004 23:47 pm 
Mikaelo писал(а):
Alaŭdo писал(а):
Mi ne scias, por kio mi voĉdonu, ĉar mi ne bone komprenas, kion signifas "uzi" ĉi tie.

Mi pensis pri profesia uzado de E. sed ne babilado kun amikinoj.
Chu vi aplikas E. en via laboro?
464646466sszzdsszsds3131313131rm6kpkllstv5m618.19.20.21.22.23.2425.46s31r.rc10000000c.50000c.6.49.6.7.usaswxsssssm646swxzsdcrmbldm631r00331m6dmc46s31rm6tv5kpls10000000c.00331usapkkbswxssssm62.3.5m646s31r31.3131313131464646464s500000c00331


Вернуться к началу
  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: kpls46s31rm6.18.19.20.21.22.23.24.25.frc49j.100000c.50000c6.
СообщениеДобавлено: Пн июл 05, 2004 23:48 pm 
Mikaelo писал(а):
Alaŭdo писал(а):
Mi ne scias, por kio mi voĉdonu, ĉar mi ne bone komprenas, kion signifas "uzi" ĉi tie.

Mi pensis pri profesia uzado de E. sed ne babilado kun amikinoj.
Chu vi aplikas E. en via laboro?
464646466sszzdsszsds3131313131rm6kpkllstv5m618.19.20.21.22.23.2425.46s31r.rc10000000c.50000c.6.49.6.7.usaswxsssssm646swxzsdcrmbldm631r00331m6dmc46s31rm6tv5kpls10000000c.00331usapkkbswxssssm62.3.5m646s31r31.3131313131464646464s500000c00331


Вернуться к началу
  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт июл 06, 2004 4:22 am 
Ув. Камел, я, конечно, понимаю, что не у всех проходит, но можно ведь и лечиться...


Вернуться к началу
  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт июл 06, 2004 14:24 pm 
Не в сети
silentigito
silentigito

Зарегистрирован: Ср мар 26, 2003 8:33 am
Сообщения: 993
Откуда: Novosibirsk, Russia
Mi unufoje izis esperanton en mia laboro.
La katedro, kie mi situas, bezonis konsulton pri mikrobiologio (fakte - pri sistematiko kaj taksonomio de bakterioj kun ties aŭtoroj). Mi turnis min al dr-o Lewin en Usono, kaj li klarigis, kie ni povas trovi bezonatan informon.

_________________
Правдивость — не двусторонность и не объективность, правдивость — это бескорыстная субъективность.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 16 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Kiel lerni Esperanton

[ На страницуНа страницу: 1, 2 ]

Alauxdo

25

14308

Чт июл 14, 2005 19:34 pm

Rimon Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Vikipedio kaj kie oni uzas Eon

Maksim

1

2933

Пн мар 06, 2006 16:05 pm

Dmitry Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Lerni Esperanton por edzinigxi

Boris Kolker

2

4047

Пн окт 13, 2003 18:11 pm

Марина Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Utilega pagxaro por lerni Esperanton!

anker

1

801

Вт фев 06, 2018 22:23 pm

Slavik Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group