Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Пт сен 20, 2019 23:35 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 3 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Preskaŭ filozofia demando de novulo (ĉu valoros tekstoj?)
СообщениеДобавлено: Вт май 11, 2004 11:39 am 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вт май 11, 2004 2:21 am
Сообщения: 20
Откуда: SPb
Estas interese, kiam kiel kaj je kioma grado estu aperigota (au aperonta) en E-lingvaj retfontoj, ekzimple similaj al la jena,
ekstermovada temaro je tioma faka nivelo, ke gaĝoj estu devigotaj sin turni al la lingvo por sciiĝi pri serĉata informo? Ĉu tio ĝenerale efektivigeblas?
Ĉu tio ne estus instiga rimedo por engaĝi novajn uzontojn de la lingvo?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения: Re: Preskaŭ filozofia demando de novulo (ĉu valoros teksto
СообщениеДобавлено: Вт май 11, 2004 22:04 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5210
Откуда: SPb
Val007enteno писал(а):
...ekstermovada temaro je tioma faka nivelo, ke gaĝoj estu devigotaj sin turni al la lingvo por sciiĝi pri serĉata informo? Ĉu tio ĝenerale efektivigeblas?

1. Vi nomas vin "novulo", sed uzas ĵargonismon gaĝo, kiun mi eksciis nur kelkajn tagojn antaŭe (kaj, ekz., la verkanto de tre ampleksa "E-rusa vortaro" s-ro Kondratjev entute ne renkontis tiun vorton en tiu signifo ĝis nun).

2. Pri la demando:
Mi ne certas pri tre baldaŭa veno de la tempo, kiam gaĝoj estos DEVIGOTAJ turni sin al E-lingvaj fontoj. Fakte, ĉiam la preferataj fontoj estos la nacilingvaj -- kaj la sola devigo uzi la Esperantajn povus esti:
- aperigi ion aktualan plej rapide en E-to, ol en naciaj lingvoj;
- devigi ankaŭ per dolaro/eŭro, kiel oni nuntempe faras pri la angla -- alpagi pro scio de E-to, postuli tenadon de interna dokumentaro en komerca firmao nur en E-to ktp.

Fakte, se paroli ne pri estonto, sed pri la nuntempo, jam nun multajn aferojn mi unue eksciis el E-aj fontoj. Kelkajn retajn teknologiojn, kiujn mi uz(et)as, mi lernis de la E-lingvaj fakuloj (svedoj, germanoj ka.), pri kelkaj specifaj agordoj de tiu ĉi forumo helpis min du samideanoj -- el Finnlando kaj el Italio. Foje okazis, ke mi legis ĉe Ĝangalo.com pri iu evento (kiel bombado en Madrido, ekz.), kaj nur poste eksciis detalojn el la ruslingvaj fontoj.
Ekzistas minimume unu ne tro granda grupo da homoj, por kiuj sci(et)o de Esperanto estas eĉ esenca por plu okupiĝi pri sia hobio -- temas pri conlangers (ŝatantoj kaj kreantoj de artefaritaj lingvoj), kiuj kutime aŭ "havas imagon" pri E-to, aŭ uzas ĝin por legi pri aliaj lingvoprojektoj, priskribitaj en E-fontoj.

Do, E-to utilas jam nun kiel fonto de informo, ne nur aktuala-por-esperantistoj. Certe, ne temas ankoraŭ pri tio, ke iu estas vere devigata uzi tiajn fontojn, sed foje ja ili estas:
- iom pli aktualaj ol la nacilingvaj (aparte, se temas pri ne tre grandaj etnolingvaj kulturoj);
- iom pli reliefaj -- ĉar, ekz., se temas pri novaĵoj, eblas ekscii vidpunkton de gazetaro en diversaj landoj/kulturoj ktp.

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср май 12, 2004 19:54 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вт май 11, 2004 2:21 am
Сообщения: 20
Откуда: SPb
Metante ĉi-supre la demandon,mi pensis pri jeno:
kiam mi komencas al ekstermovadulo rakonti pri Esperanto - kia ĝi estas bela, facile lernebla, utila, ke en ĝi oni kantas kaj versas, brodkastas diverslandaj radiostacioj, ke ekzistas rektefonta beletrisma libraro, ke esperantistoj oportune turismas kaj interese
ripoze komunumas - ordinara rea demando sonas proksimume tiel: "...kion ĝi povas doni por mia fakokupa perfektiĝo, nun k tuje?...apenaŭ mi bezonus "arton por la arto"" . Tiakaze mi ne kapablas konvinki la gaĝon je la lingvoutileco...Ĉu eble mi ŝanĝu la ĉirkaŭulojn?Tiuvidpunkte ĉi-supra aserto de estimata Slavik "...ĉiam la preferataj fontoj estOs nacilingvaj..." ŝajnas al mi malesperive kontraŭesperanta (bv.pardoni la kalemburon), ĉar oni provu certigi
mian kamaradon, okupiĝantan ekz pri mikrocirkvitoj de Motorola, ke Esperanto estas pli utila, ol la angla...
Do, ree al la demando, mi pensas, ke en la reto ŝajna malekzisto de pure fakaj internaciaj E-lingvaj forumoj (kaj alispecaj resursaĵoj) tieldire ne instigas disvastigon de E-o. Ve, estus bone, se mi erarus... Ĉu eble iu povas subenŝuti ligilojn al E-lingvaj resursoj, kie oni povas (diskute aŭ alie) spertinterŝanĝi sen tuŝi la enmovadajn demandojn?
Mi timas ekŝajni miskomprenita, certe ĉia agado endas, sed min bedaurigas vea manko de la diversflankeco.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 3 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Porinfanaj tekstoj

Slavik

16

11082

Ср мар 13, 2013 15:57 pm

JuM Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Esperantilo - programo por redaktado de tekstoj

Boris Kolker

15

5586

Вт июл 03, 2018 18:04 pm

некто Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Lige la demando pri onta sorto de E-movado

Bujhm

4

2556

Вт сен 28, 2010 17:20 pm

Valentin_Melnikov Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Родной язык - опрос. / Gepatra lingvo - demando

Akra Bato

12

7678

Ср июл 05, 2006 13:52 pm

Alauxdo Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 2


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group