Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Пт сен 22, 2017 11:06 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 14 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Kotavao
СообщениеДобавлено: Пт июн 16, 2017 14:48 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт июн 16, 2017 14:26 pm
Сообщения: 7
Saluton.
Ĉu vi konas la lingvon Kotavao. Mi parolas ĝin ĉe Jutubo.
Mia kanalo: Luce Kotavusik
Ligilo: https://www.youtube.com/channel/UCWGchC ... 3lJMYdsypw

Luco


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения: Re: Kotavao
СообщениеДобавлено: Сб июн 17, 2017 0:26 am 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт дек 09, 2008 21:59 pm
Сообщения: 339
Saluton! Viaj filmetoj estas amuzaj, ankaŭ la lingvo ŝajnas al mi neatendite belsona. Ĉu vi estas la aŭtoro de la lingvo?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Kotavao
СообщениеДобавлено: Вс июн 18, 2017 11:58 am 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт июн 16, 2017 14:26 pm
Сообщения: 7
Mi ne estas la aŭtoro de Kotavao. Stareno mem kreis tiun lingvon en 1978. Kotavao estas internacia lingvo.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Kotavao
СообщениеДобавлено: Пн июн 19, 2017 23:59 pm 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт дек 09, 2008 21:59 pm
Сообщения: 339
Vi tamen certe estas spertulo pri tiu lingvo. Vi ja parolas ĝin vere flue. Kiamaniere vi uzadas ĝin? Kiel vi ellernis la lingvon kaj kiom da tempo vi dediĉis al la lernado? Ŝajnas al mi, ke Kotavao estas lingvo ne tre simpla, ĉu? Kiom da uzantoj de tiu lingvo vi konas?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Kotavao
СообщениеДобавлено: Вт июн 20, 2017 9:59 am 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт июн 16, 2017 14:26 pm
Сообщения: 7
Dankon. Mi ekkonis Kotavaon antaŭ du jaroj (junio 2015). Mi dediĉis ĉirkaŭ du horojn tage al la lernado, ekde l'ekkono kaj ĝis nun. Mi ellernis la lingvon legante gramatikon kaj vortarojn kaj demandante al Kotavaistoj. Mi uzadas ĝin precipe per mia Jutuba kanalo. La lernado de Kotavao ja ne estas simpla, ĉar tiu lingvo devenas de neniu lingvo. Oni do devas lerni multe da vortojn, sed Stareno provis agi tiamaniere, ke la lingvo estu plej facila. Kotavao estas logika.
Mi konas ĉirkaŭ 15 uzantojn de tiu lingvo. Ŝajnas ke ĉirkaŭ 40 homoj en la mondo scias uzi ĝin.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Kotavao
СообщениеДобавлено: Вт июн 20, 2017 23:56 pm 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт дек 09, 2008 21:59 pm
Сообщения: 339
Verŝajne vi estas tre lingvema, ĉar ne multaj homoj povas paroli tiel flue post nur du jaroj de amatora lernado. Sed kial vi decidis lerni tiun lingvon? Kiuj ecoj de Kotavao estis interesaj aŭ allogaj por vi? Kiujn avantaĝojn Kotavao havas kompare kun Esperanto kaj ceteraj artefaritaj lingvoj viaopinie?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Kotavao
СообщениеДобавлено: Ср июн 21, 2017 16:07 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт июн 16, 2017 14:26 pm
Сообщения: 7
Verdire, mi ne parolas tute flue Kotavaon. Por miaj filmetoj, mi preparas mian tekston kaj mi lernas ĝin antaŭ min filmi.

Mi decidis lerni tiun lingvon, ĉar ĝi estas tute neŭtra ĉar devenanta de neniu lingvo. La ĉefa kialo de mia lernado de ĝi estas, ke ĝi estas tre logika kaj sen seksa malbona distingo nek alia spirita problemo. Mi preferas Kotavaon, ĉar Esperanto, miaopinie, tro malbone kaj ofte distingas seksojn. Ankaŭ, Kotavao estas pli logika. Mi lernetis kelkajn aliajn artefaritajn lingvojn, sed tiu, kiun mi preferis estis Kotavao, ĉar l'aliaj estis malpli riĉaj kaj, pro tio, malpli taŭgaj por malsimplaj aferoj.
Resume, la du kialoj estas: neŭtreco kaj logiko.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Kotavao
СообщениеДобавлено: Чт июн 22, 2017 13:46 pm 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт дек 09, 2008 21:59 pm
Сообщения: 339
Dankon pro via klarigo! Se Kotavao estas eĉ pli logika ol Esperanto, do verŝajne ne estas tro malfacile lerni ĝin, eĉ malgraŭ ĝia iometa komplikiteco. Pri "seksa neegaleco" en Esperanto oni multe parolas en Okcidenta Eŭropo, kie feminismo estas modaĵo. Cetere, tiun problemon pro defaŭlteco de "li" oni jam provas solvi per nova, ankoraŭ neoficiala, neŭtra pronomo "ri". Ankaŭ mi iam uzadas ĝin. Verdire mi ankoraŭ ne povas imagi, ke povas ekzisti lingvo konsiderinde pli logika ol Esperanto. Ĉu Esperanto estas nesufiĉe logika? Donu, mi petas, kelkajn ekzemplojn de tio, kio estas nelogika en Esperanto (EPO), sed logika en Kotavao (AVK).


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Kotavao
СообщениеДобавлено: Чт июн 22, 2017 17:39 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт июн 16, 2017 14:26 pm
Сообщения: 7
En Esperanto, oni diras: «decimetro» por esprimi dekonon de metro. En Kotavao, tion oni diras: «saneametre», ĉar «saneaf» signifas «deka» kaj «metre» signifas «metro». En Esperanto, oni diras: «kilometro» por esprimi milopon de metroj. En Kotavao, tion oni diras: «decitmetre», ĉar «decit-» estas la radiko de la nombro mil.
milimetrodeciteametre
centimetrodecemeametre
decimetrosaneametre
metrometre
dekopo de metrojsanmetre
centopo de metrojdecemmetre
kilometrodecitmetre


Alia ekzemplo de logiko estas, ke, en Kotavao, ĉiu frukto estas esprimata tre logike, rilate al la vegetaĵo, de kiu ĝi devenas.
avelujo/avelodieka/dieke
ĉerizarbo/ĉerizoraneta/ranete
frakseno/frukto de fraksenokrumpia/krumpie
melono/melonfruktoakrey/akreye
kastaneo/kastanefruktodinda/dinde
kaŝtanarbo/kaŝtanoduela/duele
tomato/tomatoluez/lueze
Tio estas tia, ĉar la sufikso -e indikas parton de tuto, kiu estas karakterizita de la radiko de la vorto. Tiu sufikso anstataŭas la literon a, kiam la nomo de la vegetaĵo finiĝas per «a».


Tria ekzemplo de logiko estas, ke, en Kotavao, ĉiu propra nomo konservas sian ortografion, do l'ortografion de la lingvo de la loko, de kie ĝi devenas. Tamen, tio tute veras nur pri la latina literaro. Pri vortoj en alia literaro, Kotavao elektas la tutmondan latinigitan ortografion.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Kotavao
СообщениеДобавлено: Пт июн 23, 2017 0:58 am 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс сен 18, 2016 13:05 pm
Сообщения: 9
Saluton, Luce kaj Nerus-Slovar.

Temo pri lingvo 'Kotava' ĉi-tie jam estis en 2012:
ne-esperanto/topic6935.html

Ankoraŭ unu lingvo-projekto, hobio por kelkdek personoj...

Luce писал(а):
Mi ekkonis Kotavaon antaŭ du jaroj (junio 2015). Mi dediĉis ĉirkaŭ du horojn tage al la lernado, ekde l'ekkono kaj ĝis nun.
...
Verdire, mi ne parolas tute flue Kotavaon. Por miaj filmetoj, mi preparas mian tekston kaj mi lernas ĝin antaŭ min filmi.

Se eĉ post ĉ. 1500 lerno-horoj la lernanto ne povas paroli - sekve 'Kotava' ne taŭgas kiel ilo por inter-homa komunikado.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Kotavao
СообщениеДобавлено: Пт июн 23, 2017 10:24 am 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт июн 16, 2017 14:26 pm
Сообщения: 7
Saluton, Valeri4.
Por progresi en rego de lingvo, oni devas praktiki. Mi vere praktikas la lingvon nur de ĉirkaŭ unu monato. Antaŭe, mi simple lernis vortojn.
Eĉ en mia denaska lingvo, se mi volus paroli tiom flue, mi devus antaŭprepari mian tekston kaj lerni ĝin. Tiel mi farus, se mi estus Jutubisto per mia denaska lingvo. :)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Kotavao
СообщениеДобавлено: Пт июн 23, 2017 13:01 pm 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт дек 09, 2008 21:59 pm
Сообщения: 339
Dankon al Luce pro interesaj ekzemploj pri vortofarado en Kotavao. Pri flueco mi mem devas konfesi, ke kvankam mi scias kaj skribe uzadas Esperanton jam naŭ jarojn, tamen mi ja ankoraŭ ne povas flue paroli per ĝi kaj preskaŭ tute ne komprenas aŭde rapidan parolon, ĉar mankas al mi sperto de parola komunikado. Ankaŭ Tokiponon mi povas uzi nur skribe, malgraŭ ke ĝi estas lingvo multe pli simpla kaj logika ol Esperanto kaj Kotavao. Do aserton de Valeri4 pri netaŭgeco de Kotavao mi opinias iom erara. Tiu, kiu multe praktikas, povas ellerni iun ajn lingvon. Tion pruvas la fakto, ke preskaŭ ĉiuj ne-rusoj, ĉiam aŭ longe loĝantaj en Rusio, bonege parolas la rusan lingvon, malgraŭ ties teruraj komplikiteco kaj nelogikeco.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Kotavao
СообщениеДобавлено: Вс авг 27, 2017 12:48 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс сен 18, 2016 13:05 pm
Сообщения: 9
Denovan saluton. Bonvolu pardoni mian ne troan rapidecon.

Jes, por publika parolo (ankaŭ en Jutubo, certe) necesas antaŭ-preparo. Tamen iom alia demando interesas.

Kiom da lerno-tempo postulas Kotava-o por ke la lernanto estu kapabla konversacii, t.e. korekte paroli kaj kompreni respondojn?

Por Esperanto sufiĉas kelkdek lecionoj. Mi studis ĝin dum unu lerno-jaro, po unu leciono semajne. Fine de la kurso nia grupo jam parolis kun eksterlandanoj vizitantaj nian urbon.

Mi opinias ke ĝuste tio difinas taŭgecon de la lingvo kiel ilo por internacia komunikado. Sed ne "seksa egaleco" ktp.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Kotavao
СообщениеДобавлено: Ср авг 30, 2017 16:30 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт июн 16, 2017 14:26 pm
Сообщения: 7
Mi ne scias. Tio tute dependas de la kapabloj de la lernantoj. Ja Esperanto estas pli rapide lernebla por tiuj, kiuj jam konas Eŭropan lingvon. Esperanto taŭgas por plej baldaŭe interkomuniki kaj Kotavao taŭgas por komuniki en la plej granda kvalito.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 14 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group