Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Вт июн 18, 2019 8:39 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 4 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Bajkaliaj renkontiĝoj somere 2007: RA-5 kaj ...
СообщениеДобавлено: Сб ноя 25, 2006 14:41 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср дек 03, 2003 18:56 pm
Сообщения: 234
Откуда: Irkutsk
Novosibirska E-Klubo kaj irkutska E-teamo planas organizi someran aranĝon ĉe la lago Bajkal. Fakte, temas pri la 5a Renkontiĝo de Amikoj - jam tradicia siberia aranĝo.

Nuntempe estas rezervitaj la tagoj de 15a ĝis 22a de julio (ĝuste antaŭ IJK en Hanojo). La bazejo "Bolŝie Koty" troviĝas je kelkdek metroj for de bajkala bordo, je 90 km de Irkutsk.
Ni volas allogi tiujn, kiuj planas veturi al IJK. Ili vizitu laŭvoje nian legendecan lagon. ;)
Pliajn informojn vi povas trovi ĉe http://www.ra.nsk.ru (pliaktualigota).

Sed ni ekpensis ankaŭ pri tiuj, kiuj ne veturos al IJK, sed nur al UK. Ankaŭ ili ja eble ŝatus viziti nian siberian naturon kaj, kompreneble, la lagon. Do, irkutska teamo nun pripensas eblecon fari aldonan aranĝon (eble, en alia loko apud Bajkal, verŝajne sur la insulo Olĥon) paralele kun IJK, do antaŭ la UK en Jokohamo.
Aldonaj informoj pri la aranĝoj aperados ĉi tie kaj sur/ĉe la respektivaj paĝaroj (pri la paĝaro de la dua renkontiĝo mi informos aparte).

_________________
Subskribo foje ne gravas.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения: Unu aranĝo - RA-5
СообщениеДобавлено: Чт июн 21, 2007 5:16 am 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср дек 03, 2003 18:56 pm
Сообщения: 234
Откуда: Irkutsk
Ĉi-jare apud Bajkal okazos nur unu renkontiĝo - RA-5, organizata de novosibirskanoj (www.ra.nsk.ru) kun helpo de irkutska E-teameto.

La aranĝo okazos inter la 15a kaj la 22a de julio, kiel estis planite. Nun al la aranĝo aliĝis 58 personoj (sen konsideri kelkajn rifuzintojn), el kiuj 50 jam konfirmis sian intencon per antaŭpago.

Antaŭ la aranĝo, je la 14a de julio tage okazos piedmarŝa ekskurso pri Irkutsk, kaj revoje de Bajkal okazos ekskurso en Listvjanka (krome, la ekskursisto akompanos nin ĝis Irkutsk) + vizito al Bajkala Muzeo (ni vidos ekzemplerojn de la bajkalia flaŭro kaj faŭno kaj la faman bajkalan fokon nomatan nerpa) + vizito al subĉiela muzeo de lignodoma arto en Talci.

La programon de la aranĝo vi povas vidi ĉe http://ra.nsk.ru/np_ra-5.php kaj http://ra.nsk.ru/programo.php. Aliĝi al la aranĝo ankoraŭ eblas ĉe http://ra.nsk.ru/aligxilo.php.

_________________
Subskribo foje ne gravas.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт июл 13, 2007 8:11 am 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср дек 03, 2003 18:56 pm
Сообщения: 234
Откуда: Irkutsk
Jen la unuaj 2 homoj venis al Irkutsk el Vladivostok.

Morgaŭ venos ankoraŭ 23 homoj, kiuj la sabatan tagon ekskursos en la urbocentro de Irkutsk. Kaj ankoraŭ postmorgaŭ venos homoj, kaj dimanĉe je 12:30 lokatempe ni startos per ŝipo al la bazejo, kie pasigos tutan semajnon en Esperanto kaj sub la bajkala suno.

Atendu do niajn impresojn!

_________________
Subskribo foje ne gravas.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт июл 24, 2007 8:47 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср мар 02, 2005 13:43 pm
Сообщения: 3066
Откуда: Ensko
Hodiaŭ ĉiuj novosibirskanoj revenis hejmen. La lago plaĉis al mi. En ĝi estas pura malvarmeta diafana akvo sen mortaĉintaj meduzoj aŭ alia rubo kiel en la maro. La vetero ne estis varmega do neniu suferis pro varmego kaj mi ne povas diri pri ĉiuj, sed almenaŭ mi (kaj ŝajnas ke multaj) sunbruniĝis

_________________
Malfacila kaj tre trista estas vivo programista.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 4 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. 26 июля 2007 ?

Кирилл С.

7

5732

Вс июл 29, 2007 16:53 pm

Hemulo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. FESTO2007 Muzik-E 20-28/2007 <Francio>

aktivulo

0

3099

Вт июл 03, 2007 23:38 pm

aktivulo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Rusiaj Esperanto-Tagoj (15-25 de auxgusto 2007)

Edik

21

20517

Ср сен 12, 2007 19:21 pm

Valentina_Kovaljova Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Akademio de Esperanto - Oficialaj Informoj - 7 - 2007 03 06

Boris Kolker

13

6402

Сб мар 10, 2007 4:11 am

Boris Kolker Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group