Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Вт авг 21, 2018 15:03 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 6 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Rusa balotado
СообщениеДобавлено: Вт мар 06, 2012 22:38 pm 
Не в сети
Novico
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Пн янв 23, 2006 23:16 pm
Сообщения: 22
Откуда: Eŭskio
Saluton!

Pasis longa tempo de la lasta fojo kiam mi skribis ĉi tie, sed hodiaŭ mi memoris pri tiu ĉi forumo legante novaĵojn pri rusa balotado.

Ŝajne okazis multaj eksterordinaraĵoj dum balotado, kiel Putin ricebante la 107% de la voĉoj en ĉeĉena popolo.

Kio estas la opinio de rusoj pri tiu ĉi afero? Kiel montriĝas tio ĉi en novaĵoj?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения: Re: Rusa balotado
СообщениеДобавлено: Вт мар 06, 2012 22:43 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Пт дек 05, 2008 17:05 pm
Сообщения: 1539
Откуда: Rusio
OrE писал(а):
Putin ricebante la 107% de la voĉoj en ĉeĉena popolo.

Sovaĝaj homoj, infanoj de montoj. (Дикие люди. Дети гор. © Ostap Bender)

_________________
Estas mi fundamentisto.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Rusa balotado
СообщениеДобавлено: Ср мар 07, 2012 0:10 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вс июн 01, 2008 12:25 pm
Сообщения: 1340
OrE писал(а):
Ŝajne okazis multaj eksterordinaraĵoj dum balotado, kiel Putin ricebante la 107% de la voĉoj en ĉeĉena popolo.
Kio estas la opinio de rusoj pri tiu ĉi afero? Kiel montriĝas tio ĉi en novaĵoj?

Nu, por ĉeĉenoj nuntempa Rusia politiko estas bonega: neniam ili povus akiri tiel multe da monoj kiel ili akiras nur pro sia trankvileco.

_________________
Не бывает ни чисто белого, ни чисто чёрного. Однако жить, навешивая ярлыки, куда проще.
За разнообразие в мире языков: http://vk.com/lingvomir


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Rusa balotado
СообщениеДобавлено: Ср мар 07, 2012 6:42 am 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Ср окт 22, 2008 9:32 am
Сообщения: 414
Откуда: Omsko
OrE писал(а):
Kio estas la opinio de rusoj pri tiu ĉi afero? Kiel montriĝas tio ĉi en novaĵoj?

La burokrataro rekonstruas sin nehaste. Unuflanke Putin estas la plej konvena persono por rolo "moderna diktatoro", kiu estas sufiĉe demokrateca, sed agas je interesoj de la burakrataro. Aliaflanke la burokrataro estas ilo de agado de lia potenco. Aliavorte, Putin kaj la burokrataro perfekte kompletigas unu alian. Nun okazas malrapida restaŭrado de potenco de burakrataro je nova ekonomika formacio, kiu ĝi perdis dum "velura" revolucio de 1987-91 jj.
Nuna situacio tute taŭgas por ĉirkaŭ 50% da Rusia popolo. Laŭ mia opinio, eĉ se la burokrataro ne uzus sian potencon kontraŭ la baloto, Putin ricevus pli ol 40% da voĉoj. Tio elfluas ne pro karakteriza nedemokrateco de Rusia popolo, sed pro tio, ke la burakrataro havas tian tutan kontrolon al amasinformiloj, kiu povas esti je moderna socio.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Rusa balotado
СообщениеДобавлено: Ср мар 07, 2012 9:21 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт янв 24, 2008 7:56 am
Сообщения: 619
Откуда: Нижний Новгород
OrE писал(а):
Pasis longa tempo de la lasta fojo kiam mi skribis ĉi tie, sed hodiaŭ mi memoris pri tiu ĉi forumo legante novaĵojn pri rusa balotado.


Kial nur elektadoj 2012 en Ruslando memorigis vin pri la ekzisto de ĉi tiu forumo? :?:

Kio estas neordinare en koncerna rusa balotado? :?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Rusa balotado
СообщениеДобавлено: Ср мар 07, 2012 10:15 am 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5202
Откуда: SPb
OrE писал(а):
Ŝajne okazis multaj eksterordinaraĵoj dum balotado, kiel Putin ricebante la 107% de la voĉoj en ĉeĉena popolo.

Certe nenio tia okazis. En Ĉeĉenio 98% de la voĉdonrajtaj venis al la elektoj, el ili pli ol 90% voĉdonis por Putin. Tio estas ekstremaj rezultoj, aliloke ne renkonteblaj en la lando, pro kio multaj komentantoj dubas pri ĝusteco de la statistiko. Tamen ja ankaŭ la regiono estas tre speciala; mi facile kredas, ke estis proksimume tiel.

OrE писал(а):
Kio estas la opinio de rusoj pri tiu ĉi afero? Kiel montriĝas tio ĉi en novaĵoj?

Ja estas diversaj amaskomunikiloj kaj diversaj privataj reagoj en la blogoj kaj sociaj retoj.
Kelkaj homoj rifuzas kredi la rezultojn, ĉar ili ne koincidas kun iliaj propraj simpatioj. „Se mi voĉdonis alimaniere, do certe la rezulto estas falsigita“.

Sinteno de la protesta opozicio nelaste kaŭzis multajn aldonajn voĉdonojn por Putin, i. a. fare de la redaktoro de la internacia revuo en Esperanto „La Ondo de Esperanto“ (lia ruslingva blogaĵo pri tio). Laŭ lia atesto, li neniam antaŭe (!) voĉdonis, sed ĉi-foje venis por helpi la venkon de Putin.

Ĝenerale la venko de Putin en la elektoj estas senduba, kiel atestas multaj sendependaj spektintoj ĉe la elektaj komisionoj (inter ili Gr. Arosev, la nuna prezidento de Rusia Esperantista Unio, en sia blogaĵo). Eĉ en la ĉefurbo (tradicie pli protesta en sia voĉdono) en la komisionoj, kie la voĉoj estis kalkulitaj certe ĝuste, Putin ricevis duonon aŭ pli da voĉoj.
Tamen ja okazis lokaj falsigoj, kredeble rezulto de onia deziro elmontri pli plaĉajn rezultojn al la ĉefularo, kio eble levus la rezulton de Putin je 5-10 procentoj. Bonaj taksoj de tio tamen ankoraŭ mankas, kiel mi imagas. Atestojn pri falsigoj aŭ aliaj leĝorompoj dum la elektoj la spektintoj (kiuj multiĝis ĝis eble rekorda kvanto ĉi-foje) kolektis en la speciale kreita paĝaro „Suma rezulto“.

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 6 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Karaokeo en Esperanto kaj rusa

marato

0

1508

Сб май 26, 2012 17:39 pm

marato Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Rusa-Esperanta vortaro de Bokarev

[ На страницуНа страницу: 1, 2 ]

Elena

41

17520

Сб апр 29, 2017 11:20 am

Доценко Дмитрий Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Nova ero de granda E-rusa vortaro publikigita

Mevo

0

3189

Ср сен 05, 2007 21:48 pm

Mevo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Publikigo de la unuaj partoj de nova E-rusa vortaro

Mevo

4

3783

Пт сен 08, 2006 6:05 am

Sxak' Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: Google [Bot] и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group