Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Ср дек 12, 2018 22:19 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Форум закрыт Эта тема закрыта, вы не можете редактировать и оставлять сообщения в ней.  [ Сообщений: 27 ]  На страницу Пред.  1, 2
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср сен 06, 2006 2:27 am 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт дек 16, 2003 16:45 pm
Сообщения: 76
Откуда: Moskvo
S!

Slavik писал(а):
Fakte neniu, laŭ mia scio, abolis la iam akceptitan postulon, ke ĉiu nova REJMano trapasu ekzamenon pri lingvoposedo. Legu en la malnova paĝaro de la organizo: «Por iĝi vera REJMano vi devas plej unue trapasi REJM-ekzamenon aŭ ricevi ateston de du REJManoj pri via kapablo paroli Esperante. REJM-ekzameno tute ne estas malfacila. Se vi povas legi ĉi-tekston, vi tutcerte sukcesos...»

Nun, kiam REJM iĝis sekcio de REU, tiu postulo ne plu validas (ĉar fakte ŝanĝiĝis la organizo), tamen estus tre bone, se oni estimus la bonan tradicion.


Sed kiu en novforma REJM abolis la "postulon" (kiu, fakte, estas regulo)?

Slavik писал(а):
Да, разумеется, эта идея бракуется. sen, почитай вот этот текст про услуги некоей «маректинговой группы», чтобы понять, почему таких методов продвижения нам не надо.

Мне больше понравилась идея Виталика про прямые письма в молодёжные организации с предложением участия в нашем мероприятии. По России очень много праздных молодёжных организаций — например, в Чебоксарах я был в парочке, когда на Lingva Festivalo мы ездили — им порой направить группу местной молодёжи на какое-то мероприятие полезно для своей отчётности или для создания видимости активности. А кто-то, может, и искренне заинтересуется. Кроме того наша целевая группа estas facile atingebla на сайтах lernu.net, ikso.net/esperanto-kurso и на этом вот форуме. Есть ещё активисты в городах, которые могут развесить объявления в вузах (надо заранее подготовить типовое объявление, чтобы это было удобно и легко делать). И так далее.


Estas grava fakto, ke preskaŭ ĉiuj novaj homoj, venantaj al niaj vicoj estas kvazaŭ filtrataj de la ideo, de la bezono lerni la lingvon ks. Ĉu ni kapablas, havas fortojn varti la gejunulojn "nefiltritajn"? Aŭ inviti laŭ iuj kriterioj? Nur se tiel...

sen писал(а):
абсолютно согласен, что не нужно жадничать по типу "умри, но не доставайся никому" - название РЕЙМ ценно само по себе, давайте поделимся им, может быть будет на пользу общему делу (до тех пор, пока оно общее - а в этом, кажется, сомнений пока нет).


La nomo REJM estas valora al tiuj, kiuj aktivis en ĝi (same kiel la nomo SEJM estis valora al tiuj, kiuj aktivis en SEJM: mi malfacile cedis ene de mi al la veno de nova nomo). Nun venis novaj homoj, al kiuj ĉu SEJM, ĉu REJM, ĉu nomoj de iamaj aktivuloj (mi aŭdis pri "iu Slavik") estas nur sonoj, nur vortoj en la ne tre legata lernolibro pri historio de Sovetia-Rusia E-Movado.
Ili, la novvenintoj, rajtas preni novan nomon, konservi la saman, resti sen nomo: tio estas ilia kampo nun...


Sencite: homoj, kio estas pri la paĝaro de REJM? Ĉu estas iu nova? Ja la malnova estas malfreŝa... :cry:

P.S. Ho, Fiŝo!!! Sal! Cent jarojn mi ne "vidis" vin!!! I.a., ni kun vi estas "najbaroj": mi loĝas je ĉ. 5 km de vi, en Pirogovskij... :):biero:

_________________
http://copi.ru/48856 - pri mi
http://copi.ru/48864 - pri mia lingvo


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср сен 06, 2006 10:00 am 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5202
Откуда: SPb
Oĉjo писал(а):
Slavik писал(а):
«Por iĝi vera REJMano vi devas plej unue trapasi REJM-ekzamenon aŭ ricevi ateston de du REJManoj pri via kapablo paroli Esperante. REJM-ekzameno tute ne estas malfacila. Se vi povas legi ĉi-tekston, vi tutcerte sukcesos...»

Nun, kiam REJM iĝis sekcio de REU, tiu postulo ne plu validas (ĉar fakte ŝanĝiĝis la organizo), tamen estus tre bone, se oni estimus la bonan tradicion.

Sed kiu en novforma REJM abolis la "postulon" (kiu, fakte, estas regulo)?

La vivo mem abolis. Vidu, se iu aliĝas al REU (kaj REU ne postulas scion de Esperanto por membriĝi) kaj estas sub la aĝo de 30, tiu persono aŭtomate iĝas membro de REJM kiel junulara sekcio de REU. Enkonduki ian ekzamenon por REJM sen ŝanĝi la membriĝan proceduron en REU simple ne eblas, ŝanĝi la proceduron en REU ankaŭ ne eblas. Do, ekde nun ni ne havos eblecon postuli de iu scion de Esperanto.

Oĉjo писал(а):
Sencite: homoj, kio estas pri la paĝaro de REJM? Ĉu estas iu nova? Ja la malnova estas malfreŝa... :cry:

Ĉu ĝi estas vere urĝe bezonata? Kiam mi zorgis pri ĝi, mi neniam sentis, ke ĝin vizitas iu krom la deko de ĉiam samaj aktivistoj, kiuj kontroladis, ĉu ĝi estas freŝa kaj ĉu la proksimaj aranĝoj estas anoncitaj.

Ekde IJK pri la paĝaro zorgis Kostja Ĥ., nun ni transdonas tion al iu iniciatema knabo el Tjumenjo, OkSEJT-partopreninto.

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср сен 06, 2006 18:05 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт дек 16, 2003 16:45 pm
Сообщения: 76
Откуда: Moskvo
Slavik писал(а):
La vivo mem abolis. Vidu, se iu aliĝas al REU (kaj REU ne postulas scion de Esperanto por membriĝi) kaj estas sub la aĝo de 30, tiu persono aŭtomate iĝas membro de REJM kiel junulara sekcio de REU. Enkonduki ian ekzamenon por REJM sen ŝanĝi la membriĝan proceduron en REU simple ne eblas, ŝanĝi la proceduron en REU ankaŭ ne eblas. Do, ekde nun ni ne havos eblecon postuli de iu scion de Esperanto.


Estas interesa bildo: REJM iĝis parto de REU k perdis tutan sian identecon, ĉu? K neniu tiun transiron antaŭplanis (nu, ja, certe: kiu membris tiam en REJM? Ŝajnas, ke neniu...)

Slavik писал(а):
Ĉu ĝi estas vere urĝe bezonata? Kiam mi zorgis pri ĝi, mi neniam sentis, ke ĝin vizitas iu krom la deko de ĉiam samaj aktivistoj, kiuj kontroladis, ĉu ĝi estas freŝa kaj ĉu la proksimaj aranĝoj estas anoncitaj.

Ekde IJK pri la paĝaro zorgis Kostja Ĥ., nun ni transdonas tion al iu iniciatema knabo el Tjumenjo, OkSEJT-partopreninto.


Almenaŭ ĝi rolis kiel afiŝo, kiun ĉiam oni povus vidi, kien eblis sendi homojn por la informoj pri REJM. Nur oni plenigu ĝin de informo...

_________________
http://copi.ru/48856 - pri mi
http://copi.ru/48864 - pri mia lingvo


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт сен 12, 2006 17:26 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср дек 03, 2003 18:56 pm
Сообщения: 234
Откуда: Irkutsk
Saluton al ĉiuj!

Mi volas aldoni mian kvinkopekon al la opiniaro.

Pri nepreco de E-posedo por novaperintaj REJM-aktivuloj. Laŭ mi, nun, kiam ankoraŭ nenio granda k grava estas farita (krom aperigo de certa agad-programo), ne tre gravas ĉu oni bone parolas Eon aŭ krokodilas ĉiupaŝe. Sed necesas ja ke post iu periodo oni parolu prefere nur en E (dum movad-agado), laŭpove. Tiu periodo povas esti kelkaj monatoj (ni diru, ĝis la novjaraj festoj). Ĉar estus mortige por REJM-agado forpeli aktivemajn homojn nur pro nekapablo ĉiam E-paroli, sed preskaŭ same mortige estus havi krokodilemajn aktivulojn, ili ja devas ekzempli!

Pri REJM-paĝaro. Dum preskaŭ du jaroj, kiam mi (oficiale) okupiĝis pri ĝi, venis neniu letero de interesiĝintoj aŭ proponantoj. Do, la paĝaro estis tre malofte vizitata.

Pri REJM-info. Mi ne sendis informojn al Garik nur pro tio ke mi ne ricevis iun specialan informon "de sur lokoj". Ĉion necesan oni mem ja sendis al li. Kaj enkadre de REJM fakte okazis nenio, tial nenio estis sendinda kaj sendebla.

Pri la subforumo. Mi esperegas ke ĝi funkcios por bonfarto de junulara E-movado en Rusio kaj eble eĉ en apudaj ruslingvemaj landoj.

Amike,
Kostik Vento.

_________________
Subskribo foje ne gravas.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Bonvenon al eksaj REJM-aktivuloj!
СообщениеДобавлено: Ср сен 13, 2006 0:48 am 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт сен 07, 2006 2:37 am
Сообщения: 64
Откуда: Odincovo
Sal, karaj!

Apero kaj klarigoj de Kostik ĝojigas min. Tio pruvas, ke ekzistas situacioj, kiam la agado stagnas pro objektivaj kialoj, sed ne ĉar iu persono ne emas aŭ ne povas aktivi. Gravas konsideri ankaŭ, ke tre malfacilas agi sen senti ŝultrojn de amikoj-teamanoj, sen certi, ke vian agadon iu bezonas.
Do, estis tre ĝusta paŝo lasi la Inician Grupon malfermita - speciale por junaj, spertaj, bonparolantaj esperantistoj. Kaj se mi estus Nataŝa Ĵuravljova, mi nepre kaj tuj invitus Kostik Ĥlyzov al la laborgrupo "Informado"! Sed ĉu Nataŝ legas la Forumon? Ĉu ŝi komprenas ĝin? Ve!..

_________________
Kore kaj kunlabore -
Mirina


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Форум закрыт Эта тема закрыта, вы не можете редактировать и оставлять сообщения в ней.  [ Сообщений: 27 ]  На страницу Пред.  1, 2

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group