Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Ср дек 19, 2018 4:29 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Форум закрыт Эта тема закрыта, вы не можете редактировать и оставлять сообщения в ней.  [ Сообщений: 25 ]  На страницу 1, 2  След.
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Pensoj pri renkontiĝo en novembro 2006
СообщениеДобавлено: Вс сен 24, 2006 1:16 am 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт мар 25, 2003 13:58 pm
Сообщения: 77
Откуда: Moskva regiono
Gekaraj!

Merkrede IG pridiskutis la planojn pri renkontiĝo en novembro. Ni certas, ke la aranĝo bezonatas. Ni revas, ke al ĝi venu homoj de diversaj regionoj. Pro tio labora propono pri loko dume estas Ĉeboksari.

Ĉefa celo de ĉi-renkontiĝo estos - restarigo de junulara esperanta movado en la lando. Pro tio ĉi aranĝo estos dediĉita ĝuste al REJM-aferoj. Eble ni nomos ĝin eĉ Junulara Rusia Esperanta Kongreso.

Ni ŝatus, ke al la aranĝo venu ĝuste junularo, kiu parolas Esperanton. Kaj junularo, kiu ne emas paroli ĝin + homoj, kiuj etosumas apud esperantistoj ne strebante ellerni la lingvon ne estas invitataj!
Pro tio, ĉiu partoprenonto devas ricevi konfirmilon de la organiza teamo.

kion vi pensas pri tio?

Ni multe ŝatus, ke en organiza teamo estu reprezentantoj de diversaj regionoj.

amike
vitalik (nome de IG)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс сен 24, 2006 1:25 am 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5204
Откуда: SPb
Estas bonega kaj tre ruza plano. :)

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс сен 24, 2006 13:21 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт сен 15, 2006 15:44 pm
Сообщения: 13
Откуда: Dimgrad
Interesa ideo. Mi subtenas aranĝon en Esperanto kaj por Esperanto Kaj kiu jam estas en organiza teamo? Kiu okupiĝa(o)s pri programo?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс сен 24, 2006 15:49 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 30, 2004 13:19 pm
Сообщения: 871
Откуда: Moskva
sanjeto писал(а):
Interesa ideo. Mi subtenas aranĝon en Esperanto kaj por Esperanto Kaj kiu jam estas en organiza teamo?

Dume eblaj homoj por organiza teamo estas homoj de IG kaj ĉiuj moskvanoj kaj apudmoskvanoj, kun kiuj ni komunikiĝas pri la aferoj.
sanjeto писал(а):
Kiu okupiĝa(o)s pri programo?

Estas tia ideo, ke distra programo tute forestu. Estu nur pridiskutoj de REJM-aj aferoj, kontinuo de tiuj dum la lasta OkSEJT.
Ni esperas ke pro ankaŭ ĉi tio etosumemuloj ne venos sen rekta forpelo.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс сен 24, 2006 16:32 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт сен 15, 2006 15:44 pm
Сообщения: 13
Откуда: Dimgrad
Maksim писал(а):
Dume eblaj homoj por organiza teamo estas homoj de IG kaj ĉiuj moskvanoj kaj apudmoskvanoj, kun kiuj ni komunikiĝas pri la aferoj.

Novembro proksimiĝas, kaj ni jam bezonas ne eblajn, sed ĝustajn homojn, kiu pri kio okupiĝas, kaj necesas jam komenci.
Maksim писал(а):

Estas tia ideo, ke distra programo tute forestu. Estu nur pridiskutoj de REJM-aj aferoj, kontinuo de tiuj dum la lasta OkSEJT.

Laŭ mia opinio ĝi estas malbona ideo, ĉar partoprenantoj laciĝos kaj forestos en seriozaj programeroj pro ajnaj kaŭzoj. Krom tio mi dubas ke multe da homoj venos al diurndiskutada aranĝo, ili simple ektimiĝos pro seriozeco aŭ enuo. Distra programo, certe, ne devas esti ĉefa, tamen "maldensigi" pridiskutoj por malstreĉigi cerbojn kaj ripozo


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс сен 24, 2006 21:37 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт сен 07, 2006 2:37 am
Сообщения: 64
Откуда: Odincovo
Karaj amikoj!

Mi ŝatus prezenti mian komprenon, kiu, eble, ĝustigos la vortojn de Maksim.

Maksim писал(а):
Dume eblaj homoj por organiza teamo estas homoj de IG kaj ĉiuj moskvanoj kaj apudmoskvanoj, kun kiuj ni komunikiĝas pri la aferoj.



sanjeto писал(а):
Novembro proksimiĝas, kaj ni jam bezonas ne eblajn, sed ĝustajn homojn, kiu pri kio okupiĝas, kaj necesas jam komenci.



Mirina:
Mi invitus al la Organiza Teamo, male, tute ne nepre IG-anoj k moskvanoj-apudmoskvanoj, sed konatajn homojn, al kiuj ni povus fidi.

Kiel kunordiganton mi proponus Vitalik.
Al la OT - eble: Maksim, Indiano, Dima Ŝevĉenko (Moskvo), Saŝenjka (Dimitrovgrad), Kostik Ĥlyzov (Irkutsk), Kostik Viĥrov (Ĉeboksary - LKK), iun el Volgograd (la klubo/j mem elektu), Maŝa Ĵukolina aŭ Nataŝa Ĵuravljova (de Ivanovo), Diana Sakajeva (NNovgorod). Bedaŭrinde, ke Saŝa Osincev jam foriros Germanion tiutempe.

Maksim писал(а):
Maksim: Estas tia ideo, ke distra programo tute forestu. Estu nur pridiskutoj de REJM-aj aferoj, kontinuo de tiuj dum la lasta OkSEJT.



sanjeto писал(а):
Laŭ mia opinio ĝi estas malbona ideo, ĉar partoprenantoj laciĝos kaj forestos en seriozaj programeroj pro ajnaj kaŭzoj. Krom tio mi dubas ke multe da homoj venos al diurndiskutada aranĝo, ili simple ektimiĝos pro seriozeco aŭ enuo. Distra programo, certe, ne devas esti ĉefa, tamen "maldensigi" pridiskutoj por malstreĉigi cerbojn kaj ripozo


Mirina:
Mi kosentas. Ne eblas. Sed ni ne volas tro reklami distraĵojn - ĉar ni ne volas homojn, kiuj venus PRO la distraĵoj!

Distraĵoj abundos - kaj mi tre ŝatas, cetere, vian, Saŝenjka, skemon de la renkontiĝo (kun roloj, ebligantaj nun kaj ĉi tie praktiki la movadajn aferojn) - ĝi ŝajnas al mi sufiĉe konvena al la ĉefa celo kaj distra. Sed necesas zorghe ĝin pripensi. Ĉu vi okupiĝus pri la antaŭa preparo? Mi volonte helpos! Certe, se neniu kontraŭos tiun skemon.

_________________
Kore kaj kunlabore -
Mirina


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Lingva medio
СообщениеДобавлено: Вс сен 24, 2006 21:52 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт сен 07, 2006 2:37 am
Сообщения: 64
Откуда: Odincovo
Venis al mia kapo originala ideo pri Lingva Medio, kiu, eble, ŝajnos al multaj el vi stranga.

Ni volas aktivigi novulojn, ĉu ne? Niaj novuloj ofte ne sufiĉe bone scias Eon por egalrajte partopreni la diskutojn, por ĝenerale kompreni, kio okazas, ĉu ne? Kial ni obstinas neglekti tiun gravan fakton? Nur ĉar ni havas principojn. Pro tradiciiĝintaj principoj ni perdas homojn kaj eĉ eble perspektivajn aktivulojn.

Jen la solvo: ĉiujn gravajn kunsidojn kaj diskutojn okazigi ruse!!!
Ne mortigu min! Ĉar venas: SED! SED - ekster tiuj - ĉiuj kaj ĉiam parolu en Eo, realigu siajn movadajn taskojn en la rolludo - E-e, ludu ĉiujn ludojn - en Eo, kantu nur en E-o. Ĝenerale ne estu Verdaj Zonoj k Verda tempo - ĉiam Ee - krom la OFICIALAJ gravaj kunsidoj kaj pridiskutoj! Bone - la "konferencejo" estu Verda Zono! Do, mi proponas RENVERSI la kutiman situacion - dum seriozaj aferoj - ruse, dum ĉiuj ceteraj (kiam ne tiom gravas, se oni ne komprenos, trasilentos aŭ esprimos sin malĝuste) - Ee!

Nu, kiel?

_________________
Kore kaj kunlabore -
Mirina


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс сен 24, 2006 22:19 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт сен 15, 2006 15:44 pm
Сообщения: 13
Откуда: Dimgrad
Mirina писал(а):
.

Distraĵoj abundos - kaj mi tre ŝatas, cetere, vian, Saŝenjka, skemon de la renkontiĝo (kun roloj, ebligantaj nun kaj ĉi tie praktiki la movadajn aferojn) - ĝi ŝajnas al mi sufiĉe konvena al la ĉefa celo kaj distra. Sed necesas zorghe ĝin pripensi. Ĉu vi okupiĝus pri la antaŭa preparo? Mi volonte helpos! Certe, se neniu kontraŭos tiun skemon.

se neniu kontraŭas, mi okupiĝos.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Lingva medio
СообщениеДобавлено: Вс сен 24, 2006 22:33 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт сен 15, 2006 15:44 pm
Сообщения: 13
Откуда: Dimgrad
Mirina писал(а):
Ni volas aktivigi novulojn, ĉu ne? Niaj novuloj ofte ne sufiĉe bone scias Eon por egalrajte partopreni la diskutojn, por ĝenerale kompreni, kio okazas, ĉu ne?
Jen la solvo: ĉiujn gravajn kunsidojn kaj diskutojn okazigi ruse!!!
Do, mi proponas RENVERSI la kutiman situacion - dum seriozaj aferoj - ruse, dum ĉiuj ceteraj (kiam ne tiom gravas, se oni ne komprenos, trasilentos aŭ esprimos sin malĝuste) - Ee!
Nu, kiel?

Bonege. Alie,vi pravas, novuloj denove silentos. Tamen post pordoj de diskutejo devos esti nur Ee aŭ silento.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн сен 25, 2006 8:33 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 30, 2004 13:19 pm
Сообщения: 871
Откуда: Moskva
sanjeto писал(а):
Mirina писал(а):
.

Distraĵoj abundos - kaj mi tre ŝatas, cetere, vian, Saŝenjka, skemon de la renkontiĝo (kun roloj, ebligantaj nun kaj ĉi tie praktiki la movadajn aferojn) - ĝi ŝajnas al mi sufiĉe konvena al la ĉefa celo kaj distra. Sed necesas zorghe ĝin pripensi. Ĉu vi okupiĝus pri la antaŭa preparo? Mi volonte helpos! Certe, se neniu kontraŭos tiun skemon.

se neniu kontraŭas, mi okupiĝos.

Kiel oni faradas en scienco-teknikaj konferencoj - 3...4 horoj da laboro antaŭ tagmanĝo, ankoraŭ 3...4 horoj da laboro post tagmanĝo, kaj poste eblas ripozi kaj distriĝi. Ĉu ĉi tio taŭgas?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн сен 25, 2006 10:55 am 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт мар 25, 2003 13:58 pm
Сообщения: 77
Откуда: Moskva regiono
Do, mi provos respondi al diversaj demandoj:

1. Pri organiza teamo. Mi konsentas kun Irina pri teamo. Mi pretas estis kunordiganto. Restis nur, ke aliaj estus pretaj kunlabori :-)

2. Pri distraĵoj. Eble ili estos. Vespere. Sed ne multas certe. Kaj ne "abunde", kiel skribas Irina. Eĉ; ne revu :-)

3. Pri lingvo. Se esperante - do, esperante! Ne bezonatas iuj esceptoj. Kaj kunvenoj, kaj pridiskutoj estu en esperanto. Ni faris tiel dum ATS en Niĵnij Novgorod. Problemoj ne estis. Estis problemetoj kun komensantoj, kiuj ne multis. Sed eĉ ili post 2 tagoj komencis aktive partopreni diskutojn.
Homoj ne vere laciĝos. Ja estos kaj libera tempo kaj ŝanĝo de la programeroj: pridiskutoj, cerbaj ŝturmoj, prelegoj, konferenco ktp

4. Pri roloj, kiujn proponas Saŝenjka. Mi ne ĝuste komprenis pri kio temas. Ĉu vi, Saŝenjka***, povus pli detale priskribi la ideon?

amike
vitalik

Vitalik Malenko (Ĵukovskij)
Mirina (Odincovo)
Alekseo Besĉastnov (Moskvo)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Pensoj pri renkontiĝo en novembro 2006
СообщениеДобавлено: Пн сен 25, 2006 11:01 am 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт май 26, 2005 19:25 pm
Сообщения: 213
Откуда: Ŝumerlja, Ĉuvaŝio
malenko писал(а):
Ni revas, ke al ĝi venu homoj de diversaj regionoj. Pro tio labora propono pri loko dume estas Ĉeboksari.


En Ŝumerlja eblas. Ni iom komencis esplori por eventuala VER, sed tio dependus de tio, ĉu ni lanĉus normalajn E-kursojn ĉi-jare. Ĉar por kio ankoraŭ bezonatas regionaj renkontiĝoj, krom por trejni novulojn... Alia afero estas REJM-konferenco.

La urbo troviĝas, mi klarigu por tiuj, kiuj ne scias, en Ĉuvaŝio ĉelime kun la Niĵegoroda regiono, sur la fervojo Moskvo-Kazanj.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Lingva medio
СообщениеДобавлено: Пн сен 25, 2006 12:25 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср дек 10, 2003 2:17 am
Сообщения: 276
Откуда: Moskvo
Mirina писал(а):
Jen la solvo: ĉiujn gravajn kunsidojn kaj diskutojn okazigi ruse!!!
Ne mortigu min! Ĉar venas: SED! SED - ekster tiuj - ĉiuj kaj ĉiam parolu en Eo, realigu siajn movadajn taskojn en la rolludo - E-e, ludu ĉiujn ludojn - en Eo, kantu nur en E-o. Ĝenerale ne estu Verdaj Zonoj k Verda tempo - ĉiam Ee - krom la OFICIALAJ gravaj kunsidoj kaj pridiskutoj! Bone - la "konferencejo" estu Verda Zono! Do, mi proponas RENVERSI la kutiman situacion - dum seriozaj aferoj - ruse, dum ĉiuj ceteraj (kiam ne tiom gravas, se oni ne komprenos, trasilentos aŭ esprimos sin malĝuste) - Ee!
Nu, kiel?


Vi povas denove vidi en mi kontraŭulon, sed:
Laborlingvo de ĉiuj gravaj kaj magravaj oficialaj kunsidoj kaj oficialaj pridiskutoj devas esti Esperanto. Neformalaj diskutoj povas esti en ajnaj linvoj.
Ĉar: "Verda Zono" estas pasinteco kune kun lingvodisciplino ks. Ni devas inventi alian terminon (kun praktike alia senco). Dume, mi proponas simplan formuladon: "La laborlingvo de la oficialaj kunsidoj estas Esperanto".


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Lingva medio
СообщениеДобавлено: Пн сен 25, 2006 13:25 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 30, 2004 13:19 pm
Сообщения: 871
Откуда: Moskva
Pri lingvoj mi tute konsentas kun Mirina ĉi tie:
Mirina писал(а):
Ni volas aktivigi novulojn, ĉu ne? Niaj novuloj ofte ne sufiĉe bone scias Eon por egalrajte partopreni la diskutojn, por ĝenerale kompreni, kio okazas, ĉu ne? Kial ni obstinas neglekti tiun gravan fakton? Nur ĉar ni havas principojn. Pro tradiciiĝintaj principoj ni perdas homojn kaj eĉ eble perspektivajn aktivulojn.

Jen la solvo: ĉiujn gravajn kunsidojn kaj diskutojn okazigi ruse!!!

Aktivigi novulojn estas eble eĉ la plej grava celo de la aranĝo. (La dua celo estas aktivigi nenovulojn.)

sanjeto писал(а):
Tamen post pordoj de diskutejo devos esti nur Ee aŭ silento.

Jes, ankaŭ ĉi tio bonegas, por ke la novuloj havu la lingvan medion.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Lingva medio
СообщениеДобавлено: Пн сен 25, 2006 13:42 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт мар 25, 2003 13:58 pm
Сообщения: 77
Откуда: Moskva regiono
Maksim писал(а):
Aktivigi novulojn estas eble eĉ la plej grava celo de la aranĝo. (La dua celo estas aktivigi nenovulojn.)
Jes, ankaŭ ĉi tio bonegas, por ke la novuloj havu la lingvan medion.


Hm... Aperis dume 2 diversaj vidpunktoj. Mi konsentas kun Dima Ŝevĉenko, kaj Maksim kun Irina. Estus bone ricevi alies opinioj.

kaj ni nepre pridiskutos tion morgaŭ!

amike
vitalik


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн сен 25, 2006 21:33 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Пт сен 15, 2006 15:44 pm
Сообщения: 13
Откуда: Dimgrad
malenko писал(а):
4. Pri roloj, kiujn proponas Saŝenjka. Mi ne ĝuste komprenis pri kio temas. Ĉu vi, Saŝenjka***, povus pli detale priskribi la ideon?

Al mi plaĉis ideo de MIrina dum Apero pri roloj. Sed tie ili estis sekretaj. Dum la renkontiĝo ni bezonos la klarajn laŭ direktoj de agado.
Jam ekzistas respondeculoj pri instruado -- preparu ili REJM-ekzamenon kaj poste klarigos oftajn erarojn.
Respondeculoj pri informado -- post ĉiu manĝo: kio okazos, kiu gvidas ktp kaj vespere raportas pri la tago (kaj fine pri la tuta renkontiĝo, ekz. artikolo por REGo ktp) kaj ne gravas kiamaniere: murgazeto, "radioraporto" , "TVraporto" ktp.
Respondeculoj pri aranĝoj preparos/kolektos programon...
Kaj, certe, vespere diskutado pri rezultoj de tago.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб сен 30, 2006 16:06 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт мар 25, 2003 13:58 pm
Сообщения: 77
Откуда: Moskva regiono
Pri la renkontiĝo. Ni daŭrigas laboron. Estas 2 novaĵoj:

1. ni kun Mirina interkonsentis, ke labora lingvo de kunvenoj estos esperanto (same kiel labora lingvo de tuta renkontiĝo)

2. jam estas proponoj pri ejo. Kiam estos pli preciza informo mi publikigos ĝin

amike
vitalik


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб сен 30, 2006 16:18 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср дек 10, 2003 2:17 am
Сообщения: 276
Откуда: Moskvo
malenko писал(а):
Pri la renkontiĝo. Ni daŭrigas laboron. Estas 2 novaĵoj:

1. ni kun Mirina interkonsentis, ke labora lingvo de kunvenoj estos esperanto (same kiel labora lingvo de tuta renkontiĝo)


Bona progreso!

P.S.:
А еще ругались на меня...;)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб сен 30, 2006 17:50 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 30, 2004 13:19 pm
Сообщения: 871
Откуда: Moskva
malenko писал(а):
1. ni kun Mirina interkonsentis, ke labora lingvo de kunvenoj estos esperanto (same kiel labora lingvo de tuta renkontiĝo)

Kiuj ĉi tiuj "ni" interkonsentis?
Ĉu estis iu decido de la tuta IG?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб сен 30, 2006 17:59 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт мар 25, 2003 13:58 pm
Сообщения: 77
Откуда: Moskva regiono
Maksim писал(а):
malenko писал(а):
1. ni kun Mirina interkonsentis, ke labora lingvo de kunvenoj estos esperanto (same kiel labora lingvo de tuta renkontiĝo)

Kiuj ĉi tiuj "ni" interkonsentis?
Ĉu estis iu decido de la tuta IG?


Pardonu, Maks! vi pravas. Estis nur mia privata interkonsento kun Irina. Sed ja mi sendis leteron pri mia propono pri renkontiĝo al IG. Kelkaj respondis pozitive. Aliaj neniel reagis.
Sola Irina ŝajne estis kontraŭ...

do, se estas kromaj opinioj, ke bezonatas rusa lingvo dum ĉefaj diskutoj ni daŭrigu la diskuton :?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб сен 30, 2006 18:07 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 30, 2004 13:19 pm
Сообщения: 871
Откуда: Moskva
malenko писал(а):
Estis nur mia privata interkonsento kun Irina. Sed ja mi sendis leteron pri mia propono pri renkontiĝo al IG. Kelkaj respondis pozitive. Aliaj neniel reagis.
Sola Irina ŝajne estis kontraŭ...

Tiam ĉio enordas.
Ĉu vi povas la vian leteron pri via propono ie en la forumon meti?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс окт 01, 2006 12:02 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт мар 25, 2003 13:58 pm
Сообщения: 77
Откуда: Moskva regiono
Maksim писал(а):
malenko писал(а):
Estis nur mia privata interkonsento kun Irina. Sed ja mi sendis leteron pri mia propono pri renkontiĝo al IG. Kelkaj respondis pozitive. Aliaj neniel reagis.
Sola Irina ŝajne estis kontraŭ...

Tiam ĉio enordas.
Ĉu vi povas la vian leteron pri via propono ie en la forumon meti?


Maksim, saluton! Mi dissendis ĉi sekvan leteron al kelkaj membroj de IG:


Saluton, geamikoj!

Kelkaj el vi eble jam legis, aliaj ne, ke estas ideo okazigi en novembro E-renkontiĝon. Kaj ĝi estu nek distra, nek instrua, sed movada. Dum tri planataj tagoj ni organizos REJM-konferencon, pridiskutu celojn estontajn. Disdividos je agadkampoj kaj laboros en grupoj. Por kelkaj el vi tio memorigos ATS en Niĵnij Novgorod, kiu okazis antaŭ kelkaj jaroj.
Kaj por eviti kutiman etosumadon ni al ĉi renkontiĝo akceptos nur tiujn, kiuj scipovas kaj emas paroli esperanton. Plus eble tiujn, kiuj nur komencis lerni. Kaj malakceptos tiujn, kiuj jam dum jaroj vizitas e-renkontiĝojn, sed ne parolas tie esperanton.

Pri la loko: labora propono estas Ĉeboksari. Eble ni pripensu alternativajn variantojn? Eble Niĵnij Novgorod? Aŭ?

Do, karaj, mi bezonai viajn reagojn!

amike plej!
vitalik


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Форум закрыт Эта тема закрыта, вы не можете редактировать и оставлять сообщения в ней.  [ Сообщений: 25 ]  На страницу 1, 2  След.

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006

[ На страницуНа страницу: 1, 2, 3 ]

Mirina

55

46344

Пн сен 25, 2006 14:21 pm

NiHao Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group