Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Чт окт 18, 2018 5:38 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Форум закрыт Эта тема закрыта, вы не можете редактировать и оставлять сообщения в ней.  [ Сообщений: 7 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Gvidantoj de "Flugiloj": pedagogia klero + bona ni
СообщениеДобавлено: Чт сен 28, 2006 0:10 am 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт сен 07, 2006 2:37 am
Сообщения: 64
Откуда: Odincovo
Amikoj!
Nun mi kompilas la liston de junaj rusianoj, kiuj perfekte scias esperanton kaj havas plenan aŭ neplenan superan aŭ mezan pedagogian kleron. Mi emas allogi tiujn homojn al la projekto "Gvidu la 'Flugilojn'!", kiun mi lanĉis kaj kunordigas aŭspicie de ILEI kaj E@I.

Nun mi jam havas la riĉan liston de junaj rusianoj:

1/ Helena Melnikova (Rostov-Don)
2/ Oksana Burkina (St-Peterburg)
3/ Diana Sakajeva (Niĵnij Nivgorod)
4/ Svetlana Gonĉarova (Odincovo)
5/ Ksenija Prilepskaja (Saĥalin/Bona Espero)
6/ Aleksandr Osincev (Jekaterinburg/Germanio)
7/ Nadeĵda Malenko (Ĵukovskij)
8/ Aleksandr Galkin (Hamburgo)
9/ Aleksandr Dejneka (Munkeno)
10/ Ksenija Ĉesnokova (Moskvo)
11/ Vjaĉeslav Ivanov (St.Peterburg)
12/ Marija Terjoĥina (Moskvo)
13/ Aleksaj Besĉastnov (Moskvo)
14/ Olga Ĉerniŝova (Barcelona)
15/ Kirill Grustnjov (Ĵukovskij)

Mi certas, ke la listo ne estas plena. Bv sinanonci aŭ suflori al mi la taŭgajn personojn.

Malsupre vidu la anoncon, kiu klarigas la celojn de la konvena Seminario, kiun ni planas okazigi jam dum la novjara ASo en Pollando.


*******************

Anonco-invito
Seminario por profesiaj instruistoj "Gvidu la 'Flugilojn' "

Estimataj kolegoj!

E@I kunlabore kun ILEI lanĉas la projekton
"Gvidu la 'Flugilojn'!" kaj ĉi-vintre okazigos dum ASo
en Pollando www.as.pej.pl ties unuan Seminarion.
>>
>> La Seminario celas trejni junajn esperantistojn kun la
>> konvena klero instrui E-instruantojn enkadre de la jam
>> konata Seminario "Flugiloj de Malfacila vento". La dujara
>> sperto montris, ke "Flugiloj..." estas utila, ŝatata kaj
>> amase vizitata, ke ĝin volonte akceptus amasaj E-aranĝoj.
>> Tamen ne eblas okazigi ĝin tiel ofte, kiel necesus, ĉar
>> mankas instruistoj-gvidantoj. Do, ni alvoku tiujn.
>>
>> La provizora temaro de "Gvidu..." estas la jena:
>>
>> - konatiĝo kun la sperto de la okazintaj "Flugiloj..."
>> - kuna ellaboro de la programoj (gramatika kaj metodika) por
>> "Flugiloj..."
>>- ĝustigo de la koncepto kaj organizaj principoj de "Flugiloj..."
- planado de okazontaj "Flugiloj..." kaj distribuo de la gvidantoj por ili.
>>
>> Postuloj al la partoprenontoj de "Gvidu..." estas la jenaj:
>>
>> - bona, flua, gramatike ĝusta uzo de Eo;
>> - pedagogia klero (aŭ sperto de instruado);
- preteco vojaĝi al amasaj junularaj aranĝoj por gvidi tie la "Flugilojn";
- membriĝo al ILEI dum ASo.

La gvidantoj de "Flugiloj..." ricevados financajn subvenciojn por sia laboro dum la konfirmitaj internaciaj E-aranĝoj.

>>
>> La grupo de "Gvidu..." en ASo ne devas esti pli ol 12-homa.
>>
>> Do, estimataj samideanoj, se vi opinias vin taŭga kandidato
>> aŭ konas taŭgajn kandidatojn por la pola (dum ASo) aŭ la sekvaj "Gvidu...", bv retumi
al la kunordiganto de la Seminarioj Irina Gonĉarova:
>> mirinda.strigoĈEgmail.com
>> La kandidatoj ricevos la Aliĝilon kaj necesajn rekomendojn.
>>
>> Dankon pro la kunlaboro! Sukcesojn al viaj iniciatoj!
>>

_________________
Kore kaj kunlabore -
Mirina


Последний раз редактировалось Mirina Сб ноя 18, 2006 15:27 pm, всего редактировалось 1 раз.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт сен 28, 2006 9:38 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Пн авг 30, 2004 13:19 pm
Сообщения: 871
Откуда: Moskva
Dume nur ĉi tiuj
Mirina писал(а):
3/ Diana Sakajeva (Niĵnij Nivgorod)
4/ Svetlana Gonĉarova (Odincovo)
5/ Ksenija Prilepskaja (Saĥalin)
6/ Aleksandr Osincev (Jekaterinburg)

aliĝis al www.as.pej.pl .


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Homoj por "Gvidu la "Flugilojn'!"
СообщениеДобавлено: Чт сен 28, 2006 14:27 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт сен 07, 2006 2:37 am
Сообщения: 64
Откуда: Odincovo
Maksim писал(а):
Dume nur ĉi tiuj
Mirina писал(а):
3/ Diana Sakajeva (Niĵnij Nivgorod)
4/ Svetlana Gonĉarova (Odincovo)
5/ Ksenija Prilepskaja (Saĥalin)
6/ Aleksandr Osincev (Jekaterinburg)

aliĝis al www.as.pej.pl .


Maksim,
mi ne diris, ke ĉiuj homoj el la listo partopreos la "Gvidu..." dum ĉi-vintra ASo! Ni bezonas koni niajn homajn rezervojn!

_________________
Kore kaj kunlabore -
Mirina


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Demandaro de la kandidato por "Gvidu..."
СообщениеДобавлено: Чт окт 19, 2006 2:32 am 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт сен 07, 2006 2:37 am
Сообщения: 64
Откуда: Odincovo
Estas bona novaĵo pri "Gvidu la "Flugilojn"!" : al la seminario, kiu okazos novjare en Pollando dum ASo, aliĝis (respondinte la suban Demandaron) kaj estis akceptita la unua ne-rusiano! Estas nia brazila amiko LEANDRO SOUZA MOREIRA, kiu nun studas en Pollando.

Mi petas ĉiujn kandidatojn plenigi la Demandaron kaj sendi ĝin al mia privata retadreso mirinda.strigo @ gmail.ru! Dankon!

*****************

DEMANDARO DE LA KANDIDATO POR LA SEMINARIO

"Gvidu la "Flugilojn"!"



1. Plena nomo (nacilingve, latinlitere).

2. Naskiĝdato, naskiĝlando, nuna loĝlando.

3. Retadreso (nnnnnĈEnnn.nn).

4. Scio de lingvoj.

5. Klero: plena nomo de la klerigejo, fakultato, specialeco laŭ la diplomo,
jaro de finstudado. Se vi estas studento, de kiu lernojaro.

6. Eksteresperantaj instru-spertoj (kie, periodo).

7. Laborloko nuna, se estas.

8. Jaro de esperantistiĝo.

9. Maniero de E-lernado.

10. Sperto de E-istruado (kie, kiam, kiom longe)

11. Ĉu vi partoprenis la porinstruistan seminarion "Flugiloj de Malfacila
Vento":

- en IJK-60/2004, Kovrov/Rusio - jes/ne

- en IJK-61/2005, Zakopane/Pollando - jes/ne

- ne partoprenis.

12. Ĉu vi intencas partopreni "Gvidu la "Flugilojn:"!" en ASo-2006/07?
Jes/Ne

13. Vi preferas specialiĝi pri la gvidado de:

- gramatiko de Esperanto

- metodiko de E-instruado

- administrado de "Flugiloj..."

14. Kiujn amasajn internaciajn E-aranĝojn vi planas partopreni en 2007:

- IJK, UK, EEK, IJS, IF, IJF, KEF, aliajn

- jes, sed ankoraŭ ne scias, kiujn

- ne intencas iri ien en 2007

15. Aldonu, kion vi opinias grava:

16. Bonvolu rekomendi al mi junajn esperantistojn, kiuj perfekte scias
Esperanton, havas pedagogian kleron
(aŭ konsiderindan instru-sperton) kaj povus vojaĝi al amasaj E-aranĝoj
por gvidi la "Flugilojn..."
(nomoj, retadresoj)

Dankon!

_________________
Kore kaj kunlabore -
Mirina


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт ноя 03, 2006 2:51 am 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Вт мар 18, 2003 19:27 pm
Сообщения: 1842
Откуда: Hamburg (nun)
Maksim писал(а):
Dume nur ĉi tiuj
aliĝis al www.as.pej.pl .

Mi difinitive ne partoprenos en ĉi-jara AS (same kiel IS) pro personaj kialoj. Eble ekde la sekva jaro mi plu partoprenos ĝin kaj certe kunlaboros pri la projekto.

_________________
Iam Esperanto nepre venkos. Ĉu en la homaro aŭ en la animo de unuopa homo -- por mi ne gravas.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: La homoj, akceptitaj al "Gvidu-1"
СообщениеДобавлено: Сб ноя 18, 2006 15:22 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт сен 07, 2006 2:37 am
Сообщения: 64
Откуда: Odincovo
Jen estas la homoj, aliĝintaj por "Gvidu-1" en ASo kaj akceptitaj:

1/ Svetlana Gonĉarova (Denaska), Odincovo (Rusio)
2/ Aleksandr Osincev (Kien Li), Jekaterinburg (Rusio/Germanio)
3/ Kirill Grustnjov (Prospero), Ĵukovskij (Rusio)
4/ Diana Sakajeva, Niĵnij Novgorod (Rusio)
5/ Leandro Souza Moreira, Fortaleza/Bytgoŝĉ (Brazilo/Pollando)
6/ Xose Conde (Hispanio)

Mi daŭre invitas interesiĝantojn proponi sin por la projekto. Dankon!

_________________
Kore kaj kunlabore -
Mirina


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: "Gvidu-1" en ASo (Pollando)
СообщениеДобавлено: Чт янв 18, 2007 3:49 am 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт сен 07, 2006 2:37 am
Сообщения: 64
Откуда: Odincovo
La 1-a Seminario "Gvidu la 'Flugilojn'!" por la gvidantoj de la Seminarioj "Flugiloj de Malfacila Vento" sukcese pasis dum la novjara ASo en Pollando la 27-an-31-an de decembro 2006. Ĝin gvidis Irina Gonĉarova (Rusio) kun konsulta helpo de Peter Balaz (Slovakio) kaj Sjoerd Bosga (Katalunio). La partoprenintaj seminarianoj ricevis sekve numeritajn Atestojn (laŭ la alfabeta ordo):

Atesto N 1M1 Conde Xose Llinars
Atesto N 2M1 Goncharova Svetlana
Atesto N 3 G1 Grustnev Kirill
Atesto N 4M1 Osincev Aleksandr
Atesto N 5MG1 Sakaeva Diana
Atesto N 6MG1 Souza Leandr Moreira

La literoj M kaj G signifas, ke la personoj specialiĝas pri Metodika kaj/aŭ Gramatika parto de la gvidado; ĉiuj ili ricevis necesajn sciojn ankaŭ por administri la "Flugilojn".

Dum "Gvidu-1" estis traktitaj certaj temoj kaj ellaboritaj materialoj por sukcesigi organizadon de la sekvaj "Flugiloj", la 3-a (el ĝenerale 4) sesio estis malfermita por ĉiuj dezirantoj ĉeesti la lecionfragmentojn, prezentitajn de la seminarianoj.

La sekva ŝtupo por la novaj gvidontoj estas staĝado dum la "Flugiloj", ekzemple, ĉi-somere dum la 7-a Eŭropa Esperanta Kongreso en Maribor.

_________________
Kore kaj kunlabore -
Mirina


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Форум закрыт Эта тема закрыта, вы не можете редактировать и оставлять сообщения в ней.  [ Сообщений: 7 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group