Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Ср дек 12, 2018 21:23 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Форум закрыт Эта тема закрыта, вы не можете редактировать и оставлять сообщения в ней.  [ 1 сообщение ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Ago Tago - spertoj de sukcesintoj
СообщениеДобавлено: Сб окт 07, 2006 20:07 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт сен 07, 2006 2:37 am
Сообщения: 64
Откуда: Odincovo
Karaj amikoj!

Hodiaŭ estas la Ago Tago - la tago de jaro, kiam esperantistoj de la tuta mondo devas montri sin kaj plej aktive popularigi sian lingvon kaj ideojn. Mi gratulas ĉiujn samideanojn okaze de tiu ĉi grava dato!

Aliflanke mi konstatas, ke rusiaj esperantistpj, aŭ - minimume - junaj moskvaj espoj el EK MASI - ne scias, kion fari tiun tagon. Estis multaj ideoj - sed neniuj maturiĝis ĝis konkreta agado. Do, bedaŭrinde, la Ago Tago en 2006 denove pasis sen nia aktiva partopreno.

Por ke la situacio ne ripetiĝu, mi proponas kolekti ĉi tie la spertojn de aliaj kluboj, urboj, landoj.

Nun mi proponas al vi la rakonton pri Ago Tago en Brazilo. Mi ĉerpis ĝin el www.edukado.net

*************

LANDO: Brazilo
Loko: Natal/RN
Temo: Ago-tago en Natal-RN
Anoncanto: Claudio Edijanio de Araújo
Anonco: Samekiel okazas en diversaj partoj de la mondo, ankaŭ la esperantistoj el Natal kunpartoprenas kaj plenumas rolon enkadre de la aro da manifestacioj tra la mondo favoraj al sistema informado pri esperanto kiel taŭga komunikilo, neŭtrala, egaliga kaj demokratia, por la daŭra uzado internaciskale.
Sinsekve en la lastaj tri jaroj Asocio Potigvara de Esperanto partoprenas, kune kun pluraj aliaj entreprenoj pri kulturo, edukado, scienco, komerco kaj teknologio, en la programon de la XII CIENTEC - (Semajno de Scienco, Kulturo kaj Teknologio de UFRN), kiu sukcesas ĉiujare allogi ĉirkaŭ 30.000 vizitantojn, plejparte lernejanojn, edukistojn, ktp.
CIENTEC okazas ĉiujare en la unua semajno de oktobro (ĉifoje de 2a ĝis 6a) kaj ĝia ĉefa celo estas provizi momenton por sinmalfermo de la universitato al la loka komunumo kaj samtempe simprezento de lokaj instancoj, kiuj dum la pasado de jaro interrilatiĝis kun tiu eduka sistemo.
La partopreno de la lokaj esperantistoj fariĝas pere de stando en kiu estas prezentataj 5 grandaj, koloraj paneloj, modernaj kaj allogaj, kun la celo respondi al la demandoj: kio estas esperanto, por kio ĝi taŭgas, ĝiaj avantaĝoj kaj nunaj utiligoj kaj kie lerni ĝin. Paralele deĵorantoj disdonadas 9.000 flugfoliojn al la preterpasantoj kun aldonaj informoj, ĉefe adresoj por postaj informiĝoj kaj kursoj.
Kontaktadreso: esperanto.rn@gmail.com
claudio.esperanto@gmail.com.

_________________
Kore kaj kunlabore -
Mirina


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Форум закрыт Эта тема закрыта, вы не можете редактировать и оставлять сообщения в ней.  [ 1 сообщение ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group