Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Ср дек 12, 2018 21:50 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Форум закрыт Эта тема закрыта, вы не можете редактировать и оставлять сообщения в ней.  [ 1 сообщение ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Pri la Konferenco en Rusia Akademio pri Klerigo
СообщениеДобавлено: Пт апр 20, 2007 23:33 pm 
Не в сети
Spertega Movadano
Spertega Movadano
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт сен 07, 2006 2:37 am
Сообщения: 64
Откуда: Odincovo
La 13-an de aprilo en Moskvo, en la sidejo de Rusia Akademio pri Klerigo, okazis Internacia konferenco “Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj”. La celo de la konferenco estis pridiskuti la iniciaton de sciencistoj-esperantistoj enkonduki Esperanton en studplanojn de diversnivelaj klerigejoj de Rusio.

La konferencon partoprenis 48 personoj el 7 landoj (Hungario, Germanio, Japanio, Nederlando, Rusio, Ukrainio, Usono), 26 el ili – neesperantistoj.

El neesperantistoj al la konferenco estis invititaj funkciuloj el la Ministerio pri Klerigo kaj Scienco de RF, Rusia Akademio pri Klerigo (RAK), Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato (MŜLU), reprezentantoj de Rusia kaj Moskva Dumaoj kaj el aliaj institucioj. Estis invititaj ankaŭ ĵurnalistoj el televido (moskvaj kanaloj "TV-Centr", "Podmoskovje") kaj gazetaro ("Rossijskaja gazeta", Gazeta.ru, "Veĉernjaja Moskva", Planedo.ru).

La diskuton partoprenis speciale invititaj eksterlandaj gastoj: prof. György Nanovfszky el Hungario, prof. Günter Lobin el Germanio, prof. Akira Morita el Japanio, doc. Wim Jansen el Nederlando, Mikaelo Lineckij el Ukrainio kaj Steven Cobb el Usono.

La ĉefa oponanto prof. Irina Ĥaleeva el MŜLU, doninta antaŭe negativan respondon pri la indikita problemo, al la konferenco ne venis.

La enkondukajn parolojn por la diskuto faris prof. Nikolaj Nikandrov, prezidanto de RAK, kaj prof. Gennadij Ŝilo, rektoro de Eŭropa Universitato Justo. Dum kafpaŭzo la reprezentanto de la Ministerio s-ino Nelli Rozina deklaris: «Atendu de la Ministerio neniun subtenon kaj eĉ ne turnu vin al ni. Ni nenion decidados». El tiu deklaro eblas konkludi kun granda grado de vero, kial el nuraj 9 personoj, rekomenditaj de la Ministerio kaj RAK por la konferenco, partoprenis nur 2 kaj kial evitis pridiskuton kaj akcepton de la rezolucio: atenco obstrukcii la aranĝon. Tio tamen ne havis sukceson, ĉar post viglaj diskutoj pri la titola problemo la ĉeestantoj unuanime akceptis rezolucion, pledantan subteni efektivigatajn en Rusio eksperimentojn celantajn riveli kaj konfirmi propedeŭtikan valoron de Esperanto kaj enkonduki la internacian lingvon Esperanto en studplanojn de rusiaj klerigejoj samrajte kun ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj kiel propedeŭtikan rimedon antaŭ lernado de fremda lingvo.

Laŭ la materialoj de la konferenco Justo eldonos libron kun tekstoj de elpaŝoj kaj videofilmon, kiuj mendeblos iom poste.





Liana Tuĥvatullina

vic-rektoro de Eŭropa Universitato Justo

admin@ejusto.ru

_________________
Kore kaj kunlabore -
Mirina


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Форум закрыт Эта тема закрыта, вы не можете редактировать и оставлять сообщения в ней.  [ 1 сообщение ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. REJK: Rusia Esperantista Junulara Kongreso en Nijxnij

malenko

7

10999

Ср ноя 08, 2006 16:17 pm

Slavik Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group