Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Пн авг 21, 2017 19:12 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 16 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Ĝoni Ramonov
СообщениеДобавлено: Пт сен 11, 2009 5:44 am 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5185
Откуда: SPb
En la jarcento, kiam literaturon anstataŭas kino, des pli mirindas okaza eksploda populareco de tiu aŭ alia verko. En Osetio nun aktive diskutatas rakontoj de Ĝoni Ramonov (kaŝnomo certe), kiu priskribas ĉiutagecon de elita junularo en Vladikavkazo. Alfrontoj de tradiciaj valoroj kaj moderna realeco, prezentitaj de la unua persono, estas tre rekoneblaj por la loka publiko, sed eventuale povas interesi ankaŭ eksteran kaj eĉ internacian publikon.

Mi prezentas ĉi tie eltiraĵojn de la rakonto „Revaz“, kies surpaperan publikigon en mia Esperanta traduko mi nun aspiretas. La tradukoj estas prezentataj nur kiel citaĵoj, nelaste ĉar la teksto estas kredeble kopirajtita. La rusan originalon eblas legi plene ĉi tie.

Mi dankos ĉiujn legantojn pro eventualaj komentoj kaj pri la aliaj ideoj traduki la vortojn „babi“ (inoj; unuloke ankaŭ biksoj kun antaŭa klarigo), „matuŝka“ (panjo), „paĥan“ (la patr’) k „pacani“ (buboj).

Cetere, temas pri 25-jara knabo, kiu laboras en Ministerio pri junularo kaj sporto.

Anstataŭ epilogo. Inter la aliaj komentoj en vKontakte iu писал(а):
...kial ĉiuj parolas pri ia grotesko, pri troigoj? Eble vi vere ne konas tiajn homojn? Mi ripetu, mi havas amason da tiaj konatoj kaj eĉ amikoj, kaj laŭlitere ĉio priskribita okazis en realeco! ... ĝis la evento en saŭno. Mi seriozas! Mi eĉ miris: de kie li ĉion scias?


Ĝoni Ramonov
REVAZ

Hodiaŭ Diana alportis en la oficejon revuon „Moda Vladikavkaz“ kaj legis ĝin duonon de la tago. Ŝi metis ĝin rande de la tablo kaj, foliumante la paĝojn, jen kaj jen eksklamaciis: „Oj, mi konas tiun ĉi knabinon“ aŭ „Tiu ĉi estas mia samkursano!“, „Ŝi estas mia kuzino“. Certe mia reago estis nula, ĉar tiu ina revueto ne interesas min. Mi sidis ĉe mia komputilo kaj estis okupita, mi promenis en vKontakte . Mi estas en vKontakte ankoraŭ nelonge, sed mia paĝo jam estas sufiĉe vizitata. Mi havas cent dudek amikojn, el ili kvindeko — miaj parencoj. Mi povas diri kun certeco: tiu ĉi paĝaro helpis min konatiĝi kun la parencoj, kiujn mi antaŭe ne konis. La unua, kion mi faris post registriĝo, estis serĉo de miaj samfamilianoj. Mi aldonis ilin ĉiujn kiel amikojn, ĉar en Osetio ĉiuj homoj kun la sama familinomo estas parencoj. Mia patro ĉiam diras: „Homo estas, plej grave, lia familio“. Se oni normale konas sian grand-familion, oni ĉiam povas trovi malfremdulojn en ajna institucio, en ajna strukturo, do oni povas solvi preskaŭ iun ajn problemon. Tio tre valoras. Amikoj kaj simile ja ankaŭ bonas, sed ili povas fuŝi aŭ eĉ forlasi vin. Dum la parencoj neniam forturnos sin de vi, certe se vi ne hontigas ilin. Kaj hontigo — ne estas pri mi. Krom miaj samfamilianoj mi aldonis homojn kun la familinomo de mia patrino. Ja mi estas ilia nevo. Ankaŭ tio gravas. Kiam vi konatiĝas kun iu, necesas demandi ne nur lian familinomon, sed ankaŭ la familinomon de la patrino, ĉar li povas esti filo de la virino el via familio, do vi estas parencoj. Aŭ viaj patrinoj povas esti el la sama familio, ankaŭ tiam vi estas parencoj. Krom tio utilas scii fraŭlinajn familinomojn de ambaŭ avinoj — homo el la familio de via avinjo same estas via parenco, malgraŭ ke malproksima. Krom la parencoj en mia amikolisto estas samkursanoj, samklasanoj kaj homoj, kun kiuj mi konatiĝis jam en vKontakte.

Kaj hodiaŭ en vKontakte mi ĉefe promenis laŭ la paĝoj de junulinoj: rigardis fotojn kaj komentis. Necesas diri, ke mi komentas strikte kaj juste. Ekzemple, por unu junulino sub ŝia foto, kie ŝi brakumas molan urseton, mi skribis „Urseto malstreĉiĝas“, sed sub la alia, kie ŝi estas en bankostumo, mi skribis „Formetu tiun ĉi foton — ĝi estas tro malfermita“. Mi opinias, ke mi ĝuste faras, kiam mi faras tiajn remarkojn. Interreto kaj progreso ja certe estas bonaj, sed por osetaj junulinoj ne licas montri siajn elstaraĵojn por publika spektado. Junulino devas kompreni, ke tiel ŝi ne nur hontigas sin, sed ankaŭ siajn gepatrojn, sian familion kaj, finfine, tutan Osetion. Jen kial ni — normalaj buboj — devas montri al tiuj eraroj, por ke junulinoj ilin ne plu faru.
...
Diana estas tre alloga. He, vi nur nenion pensu — mi ne montras al ŝi ajnan atenton. Unue, ĉar ŝi havas fianĉon, kiu ĉiutage vespere renkontas ŝin ĉe la laborejo en sia Bomovo. Due, ĉar ŝi estas simple maljuna por mi — ŝi havas dudek kvar. Kaj mi tiel opinias: por seriozaj rilatoj junulino devas esti je kvin jaroj malpli aĝa. Do, Diana alportis hodiaŭ la revuon kaj la tutan tagon legis ĝin. Mi daŭre ne atentus pri tio, sed ŝi subite demandis:
— Revaz, kial vi mankas inter la deko de la plej interesaj fianĉoj?

Mia koro de tiuj vortoj haltis. Tamen mi ne montris emociojn, turniĝis speciale malrapide en mia fotelo, kvazaŭ min tute ne interesas la afero, kaj diris al ŝi:
— Kion? Kaj kiu enlistas?
— Jen, rigardu mem, — Diana etendis al mi sian manon kun la malfermita revuo. Mi neglekte ĵetis ĝin al mia tablo kaj komencis esplori la dekon de la plej enviindaj fianĉoj de Vladikavkaz. Duonon el ili mi konis — steluloj de la sporto: mondaj ĉampionoj pri diversaj lukto-sportoj. Ne estas mirige, ke ili estas en la listo. Se ne ili, do kiu estas la gloro de Osetio. Vidinte iliajn fotojn, kie ili surhavas medalojn, mi eĉ domaĝis, ke mem foriris el sporto. Eble mi povus ion atingi. Sed mi ne ploru pri tio, prefere mi rakontu pri la listo plu. Krom la sportistoj, tie estis junaj ĵurnalistoj kaj sociaj agantoj. Same nemalbonaj buboj, sed ne klaras, per kio ili pli bonas ol mi. La afero ne statas tiel, ke mi dezirus trovi fianĉinon per tiu revuo, sed estas domaĝe, ke ili enlistas, sed mi — ne. Troviĝi en tia listo ja estas siatipa sukceso. Finfine, estus nemalbone, se junulinoj kiel Diana foliumus la revuon kaj diradus: „Vidu, kia interesa knabo estas tiu Revaz“, dum junuloj vidus kaj envius. Tio estus tre respektige. Tamen se oni ne enlistigis min, ĉi-kaze mi havis alian taskon: bone pravigi sin. Kaj mi trovis sinpravigon.

— Kelkaj el ili pagis por esti en la listo, — diris mi kaj redonis la revuon al Diana. Mi decidis, ke per tia komento mi solvis la aferon, kaj jam ekturnis min reen al la komputilo, kiam ŝi demandis:
— Kial ankaŭ vi ne pagu?

Tiu demando detruis mian animan pacon. La voĉo de Diana sonis kiel tondro:
— Imagu, mi rakontadus al ĉiuj, ke mi laboras kun la plej enviinda fraŭlo de la urbo.

Tio sonis kiel riproĉo kaj preskaŭ kolerigis min. Mi rimarkis, ke mi aŭtomate turnas la radeton de la komputila muso, kaj mi metis la manon en la poŝon.
— Mi konas tiun ĉi junulon, — daŭrigis Diana, ŝovante fingron en la paĝon. — Kaj tiun ĉi. Kaj ankaŭ tiun ĉi, li studis kun mia fratino. Per nenio ili estas pli bonaj ol vi.

Diana rigardis min fikse. Mi suspiris kaj trankvile respondis: „Tio ne estas mia nivelo“. Kaj poste mi turnis min al la komputilo. Diana ridetis kaj denove eklegis la revuon. Ŝi ankoraŭ kelkajn minutojn rigardis la enviindajn fianĉojn kaj iliajn datumojn, kaj poste subite diris:
— Jen idiotismo! Du el la deko eĉ ne havas aŭton.

...

Ĉe la kruciĝo de la stratoj Lenin kaj Ĝanajev ni rimarkis du frenezigajn inojn, paŝantajn sur trotuaro. Ĝuste inojn. Junulinoj estas tiuj, kiujn eblas ami, respekti, pri kiu oni zorgas kaj en kies ĉeesto mi ne povas eĉ krudan vorton diri. Sed inoj (biksoj, bovinoj, feloj) estas kun kiuj eblas ie amuziĝi kaj tiel plu. Do, estis ĝuste biksoj. Kaj ili estis tre allogaj. Tiaj, kun formoj kaj staturo. Vestitaj en mallongaj rebrilantaj jakoj kaj mallarĝaj rebrilantaj pantalonoj, kun blankaj kaj ruĝaj botoj. Ili paŝis, tre alvoke vostumante per siaj postaĵoj.

...
Post la vespermanĝo la virina parto de la familio restis lavi manĝilaron, dum mi kaj la patr’ iris al lia kabineto. Li volis paroli kun mi vid-al-vide, sen iu alia. Tio emociigis min, ĉar mi ne sciis, kia interparolo estos. Iel ajn, se ni restis kun li solaj, la interparolo devas esti vira kaj serioza.

— Aŭskultu, Revaz, — komencis li, metinte sin en fotelon. — Post malpli ol jaro kaj duono okazos elektoj de deputitoj . Vi ja planas kandidatiĝi, ĉu?

— Jes, certe.

— Do. Kaj en la tempo de elektoj vi havos jam dudek ses jarojn. Jen kio estas mia konsilo: vi devas laŭeble plej baldaŭ edziĝi. Unue, ĉar fraŭla kandidato ne vekas konfidon. Homoj pensas tiel: «Se li ne povas eĉ starigi familion, kiel ni donu al li la potencon?» Due, junulo de via aĝo devas havi edzinon. Des pli, ke ĉiujn kondiĉojn vi havas.

— Jes, mi konsentas. Nur mi ne havas fianĉinon.

La patr’ videble ŝatis mian respondon.
— Ne estas problemo, — diris li bonkore. — Ĉu vi memoras Zalinan, la filinon de mia amiko Aĥsar?

— Jes, mi memoras. Ŝi estas simpatia.
— Ŝi estas ideala fianĉino por vi. Ŝi havas deknaŭ jarojn, studas en la ekonomika. Kaj mi bone konas la familion, do ne estas pri kio zorgi. Mi parolis kun ŝia patro, li ne kontraŭas, se vi renkontiĝus. Komence vi povas veturigadi ŝin post la universitato al ŝia hejmo. Tiel vi konatiĝos. Nur ne tro daŭrigu tiujn veturojn. Maksimume post tri monatoj devas esti nuptofesto.

Mi opinias, ke geedziĝo postulas respondecon. Pro tio necesas scii, el kia familio estas via elektito, kiuj estas ŝiaj gepatroj kaj kio ili estas. Tamen plej bonas, se tion scias viaj gepatroj, komunikantaj kun tiu familio. Jen niajn prapatrojn geedzigis gepatroj, kaj notu — paroj estis tiam multe pli stabilaj, ol nun. Eksedziĝo estis tre malofta afero, ĉar oni ekde infaneco instruis knabinojn por esti bona edzino, por estimi la estontan edzon. Kaj en nia tempo, kiam moralaj valoroj falis, kiam malĉastaj junulinoj pli kaj pli multas, opinio de la pliaĝuloj havas aparte gravan rolon. Vi mem povas erari kaj nur post paso de tempo ekscii, ke vi edziĝis al la „kudrita“ aŭ, eĉ pli malbone, al midzulino. Jen kial mi kontentas, ke la patro prenis la aferon en siajn manojn. Li scias, kio bezonatas de junulino: moralo, scio de tradicioj, lerta kuirado. Laŭvide tiu Zalina estas tute ŝatinda, do neniu diros, ke Revaz edziĝis al kriplulino. Kaj entute mi ĉiam povos ekhavi kromedzinon, nu ankaŭ putinojn oni ankoraŭ ne abolis.

— Bone, paĉjo, — mi diris. — Ŝajnas al mi, ke estas bona elekto.
— Nu decidite. Mi ankoraŭ precizigos, kiam vi povos renkonti ŝin la unuan fojon. Kaj poste vi jam komunikos mem. Eble mi eĉ prenos ŝian poŝtelefonan numeron.
— Estus oportune. Dankon, paĉjo.

Poste iu altelefonis la patron. Nia interparolo finiĝis. Mi eliris el la kabineto. Panjo spektis televidon en la halo, la fratino supreniris en sian ĉambron por aŭskulti muzikon. Ankaŭ mi supreniris por spiri freŝan aeron sur balkono. Mi estis trankvila kaj iom trista. Mi rememoris pri Alina — la junulino, kun kiu mi amindumis iam. Ĉio estis serioza en niaj rilatoj, kaj mi pensis, ke ni geedziĝos. Sed poste ni seksumis, kaj mi forlasis ŝin, elstrekinte du jarojn da rilatoj. Kial? Vidu, se ŝi cedis al mi antaŭ nuptofesto, do ŝi povis cedi ankaŭ al iu alia. Sekve ankaŭ kiel edzino ŝi estus malbona. Kiam mi ruzumis por amori kun ŝi, estis nur testo. Kaj ŝi ne trapasis la teston. Rezultiĝas, ke kiu ajn povis logi ŝin per la frazo: „Mi havas cerban kanceron kaj baldaŭ mortos. Ni amoru antaŭ la fino“.

...

Tiun dimanĉon ni — mi, Ĉera kaj Geor — finfine iris en saŭnon. Ni ne faris tion jam longajn du monatojn, kio estas ja malbone. Scienco pruvis, ke tiaj longaj paŭzoj estas danĝeraj por vira organismo. Tamen tiu ĉi vespero estis nia, kaj ni planis amuziĝi plenforte. Komence ni banis en la vaporejo, poste naĝis en la baseno kaj poste, vestitaj nur en bantukojn, supreniris laŭ ŝtuparo. Tie, en la komuna ĉambro, ni trinkis malvarman bieron, manĝetis salitajn pecetojn de krakpano kaj fumis kanabon. Ĝi estis normala, bone ebriigis kaj ne ŝarĝis. Ĝenerale mi ne konsideras kanabon drogo. Unufoje monate eblas ĝin fumi. De ĝi estas malpli da damaĝo, ol de ĉiutaga fumado de cigaredoj. Ankaŭ de la etika flanko ĉio enordas, ĉar mi eksciis antaŭnelonge, ke niaj prapatroj scitoj ŝatis sidi ĉirkaŭ fajro kun kanabo, kaj tio ne malhelpis ilin esti elstaraj batalantoj.

...

Haltiginte la aŭton ie ĉe la universitato, mi ĵetadis ravitajn rigardojn jen en unu direkton, jen en la alian, jen al la paro transiranta la straton, jen al la triopo eliranta el konstruaĵo, jen al pli granda grupo ĉe la monumento de Kosta . Kelkaj el ili scivole rigardis mian aŭton. En iu momento mi panikis: „Kiamaniere inter tiom da belulinoj mi rekonos la mian?“ Tamen ĉio solviĝis: ŝi mem rekonis min kaj mansvingis de la ŝtuparo. Jes, ŝi bonas — ne malpli bona ol la ceteraj. Ĝoja, mi malfermis la pordon. Ŝi aliris la aŭton.

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Последний раз редактировалось Slavik Сб сен 12, 2009 21:30 pm, всего редактировалось 2 раз(а).

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения: Re: Ĝoni Ramonov
СообщениеДобавлено: Пт сен 11, 2009 6:13 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср мар 02, 2005 13:43 pm
Сообщения: 3044
Откуда: Ensko
Mi legis nur komencon...
Slavik писал(а):
Se vi normale konas sian grand-familion,

Slavik писал(а):
vi ĉiam povas trovi la siajn en ajna institucio,

Kaj ĉi tie "siajn" estas eĉ iu stranga rusismo kaj kiel mi kontrolis ĝi estas nekomprenebla. siajn->amikojn
Slavik писал(а):
Krom tio utilas scii fraŭlinajn familinomojn de ambaŭ avinoj
Laŭ mi la sufikso -in- ĉi tie estas superflua

Sed entute al mi plaĉas.

_________________
Malfacila kaj tre trista estas vivo programista.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Ĝoni Ramonov
СообщениеДобавлено: Пт сен 11, 2009 6:18 am 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5185
Откуда: SPb
Ŝak' писал(а):
Mi legis nur komencon...
Slavik писал(а):
Se vi normale konas sian grand-familion,

Dankon. Plejparton de la teksto mi eĉ ankoraŭ ne legis la duan fojon. Kaj „sia“ malgraŭ multjara praktikado ja ofte gutas el ruslingvano pro la lingva interferenco.

Mi eĉ emas ĉi-kaze uzi „oni“, ĉu vi konsentus?
Цитата:
Se oni normale konas sian grand-familion, oni ĉiam povas trovi la siajn en ajna institucio, en ajna strukturo, do oni povas solvi preskaŭ iun ajn problemon.

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Ĝoni Ramonov
СообщениеДобавлено: Пт сен 11, 2009 6:24 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср мар 02, 2005 13:43 pm
Сообщения: 3044
Откуда: Ensko
Slavik писал(а):

Mi eĉ emas ĉi-kaze uzi „oni“, ĉu vi konsentus?

Se oni normale konas sian grand-familion,
Jes
Slavik писал(а):
oni ĉiam povas trovi la siajn en ajna institucio,

Ne.
Oni povas trovi ... eble amikojn, sed ne siajn!

_________________
Malfacila kaj tre trista estas vivo programista.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Ĝoni Ramonov
СообщениеДобавлено: Пт сен 11, 2009 13:42 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5185
Откуда: SPb
Ŝak' писал(а):
Slavik писал(а):
oni ĉiam povas trovi la siajn en ajna institucio,

Ne.
Oni povas trovi ... eble amikojn, sed ne siajn!

Sed ne temas pri amikoj, nek pri pura rusismo — en la franca ekzistas formoj les nôtres, les vôtres ks. Fakte ĉi-kaze estas osetismo — la simila oseta vorto estas ĥion, de kiu cetere estas formita la vorto por priskribi tiun specifan lokan specon de korupteco — ĥionismo.

Eblas kompromise ŝanĝi al „kontaktoj“, „konatoj“, „iugradaj parencoj“ aŭ „simpatiantoj“, se vere ĉe plejparto kompreno de tiu frazo senteblas malfacila.

Cetere, denove pri „amikoj“, estus tro da divers-sencaj „amikoj“ en la sama alineo, ĉar tie jam temas pri la „amikoj“ en la soci-reta senco ekzemple de vkontakte (vk.com).

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Ĝoni Ramonov
СообщениеДобавлено: Пт сен 11, 2009 15:43 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср мар 02, 2005 13:43 pm
Сообщения: 3044
Откуда: Ensko
Slavik писал(а):
Ŝak' писал(а):
Slavik писал(а):
oni ĉiam povas trovi la siajn en ajna institucio,

Ne.
Oni povas trovi ... eble amikojn, sed ne siajn!

Sed ne temas pri amikoj, nek pri pura rusismo — en la franca ekzistas formoj les nôtres, les vôtres ks. Fakte ĉi-kaze estas osetismo — la simila oseta vorto estas ĥion, de kiu cetere estas formita la vorto por priskribi tiun specifan lokan specon de korupteco — ĥionismo.

Eblas kompromise ŝanĝi al „kontaktoj“, „konatoj“, „iugradaj parencoj“ aŭ „simpatiantoj“, se vere ĉe plejparto kompreno de tiu frazo senteblas malfacila.

Mi tamen certas, ke tio estas preskaŭ gramatika eraro kaj jen kial:
1. Komparu la du rusajn frazojn: vian originalan frazon "Если ты нормально знаешь свою
фамилию, то всегда сможешь найти своих в любом учреждении" Kun jena: "Хитрец и тот который не был смел/не пожелав платить такую цену/полз в задний ряд но там не уцелел/его свои же брали на прицел/и в спину убивали за измену." Vi povas vidi, ke ĉi tie la rusa vorto "свои" estas uzita en la ĝuste sama senco, sed ĝi estas subjekto! Rememoru, ke en Eo "si" tute ne povas esti subjekto de frazo, sed la proponita de vi traduko fakte kondukas ankaŭ al tia traduko de tiu frazo de Visockij
Kaj notu, ke en Eo la voto si ne povas esti subjekto ne pro iu gramatika kaprico sed pro siaj objektivaj ecoj
Due vi uzis "la siajn" Tia uzo de la en Eo povas esti nur, se antaŭe la aludata substantivo jam estis klare kaj senambigue menciita. En via frazo mi ne vidas tiun substantivon

Ĉio ĉi diras al mi, ke tiu rusa (ebla ankaŭ oseta) "si" estas ne pronomo, sed iu substantivo kaj estas eraro traduki ĝin per pronomo (des pli per tiom stranga pronomo)

Kaj certe trie: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/t ... t=4072&p=1

Slavik писал(а):
Cetere, denove pri „amikoj“, estus tro da divers-sencaj „amikoj“ en la sama alineo, ĉar tie jam temas pri la „amikoj“ en la soci-reta senco ekzemple de vkontakte (vk.com).
Neniu promesis, ke tio estos facila:-) Provu do trovi alian anstataŭon de tiu vorto.

_________________
Malfacila kaj tre trista estas vivo programista.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Ĝoni Ramonov
СообщениеДобавлено: Пт сен 11, 2009 18:08 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5185
Откуда: SPb
Ŝak' писал(а):
Due vi uzis "la siajn" Tia uzo de la en Eo povas esti nur, se antaŭe la aludata substantivo jam estis klare kaj senambigue menciita. En via frazo mi ne vidas tiun substantivon

Oni ofte uzas aludojn al vortoj sen mencii la vorton komenci. Ĉi tie temas pri ĝenerale "homo", "ulo" ktp., ja bedaŭrinde formo kiel "si-ul-o" eĉ malpli taŭgus.

Цитата:
Ĉio ĉi diras al mi, ke tiu rusa (ebla ankaŭ oseta) "si" estas ne pronomo, sed iu substantivo kaj estas eraro traduki ĝin per pronomo (des pli per tiom stranga pronomo)

Nu fakte en la oseta estas nerimarkebla limo inter adjektivoj kaj substantivoj, ĥion povas esti uzata kiel substantivo.

Цитата:

Aspektas kiel problemo de anglalingvanoj :)
Tamen en la diskuto estas interesa (sed ne eldirita) ideo: eblas en kelkaj kuntekstoj uzi anstataŭ "la siaj" formojn "malfremdaj / malfremduloj".
Kion vi pensas?

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Ĝoni Ramonov
СообщениеДобавлено: Пт сен 11, 2009 18:21 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср мар 02, 2005 13:43 pm
Сообщения: 3044
Откуда: Ensko
Slavik писал(а):
Ŝak' писал(а):
Due vi uzis "la siajn" Tia uzo de la en Eo povas esti nur, se antaŭe la aludata substantivo jam estis klare kaj senambigue menciita. En via frazo mi ne vidas tiun substantivon

Oni ofte uzas aludojn al vortoj sen mencii la vorton komenci. Ĉi tie temas pri ĝenerale "homo", "ulo" ktp., ja bedaŭrinde formo kiel "si-ul-o" eĉ malpli taŭgus.

Ĉu vi povas doni ekzemplojn (certe nur kun fontoj!)
Slavik писал(а):
Цитата:
Ĉio ĉi diras al mi, ke tiu rusa (ebla ankaŭ oseta) "si" estas ne pronomo, sed iu substantivo kaj estas eraro traduki ĝin per pronomo (des pli per tiom stranga pronomo)

Nu fakte en la oseta estas nerimarkebla limo inter adjektivoj kaj substantivoj, ĥion povas esti uzata kiel substantivo.
Temas ne pri la oseta lingvo! Temas pri Esperanto, kie ŝajne tiu limo estas pli klara, ĉu ne?
Slavik писал(а):
Tamen en la diskuto estas interesa (sed ne eldirita) ideo: eblas en kelkaj kuntekstoj uzi anstataŭ "la siaj" formojn "malfremdaj / malfremduloj".
Kion vi pensas?


NE eblas! Ĉar tio nepre kondukos al la uzo de "la siaj" kiel subjekto!
Kaj mi ankoraŭfoje ripetas: ĉi tie laŭsignife estas substantivo kaj ne pronomo! Kial vi tradukas tion per pronomo?

_________________
Malfacila kaj tre trista estas vivo programista.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Ĝoni Ramonov
СообщениеДобавлено: Пт сен 11, 2009 18:31 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5185
Откуда: SPb
Ŝak писал(а):
Slavik писал(а):
Tamen en la diskuto estas interesa (sed ne eldirita) ideo: eblas en kelkaj kuntekstoj uzi anstataŭ "la siaj" formojn "malfremdaj / malfremduloj".
Kion vi pensas?

NE eblas! Ĉar tio nepre kondukos al la uzo de "la siaj" kiel subjekto!
Kaj mi ankoraŭfoje ripetas: ĉi tie laŭsignife estas substantivo kaj ne pronomo! Kial vi tradukas tion per pronomo?

Damne, ĉu "malfremdulo" estas pronomo?

Mi jam komprenis, ke vi ne aprobas elrusigon "la siaj" (kiu, aliflanke, estas en la eldonitaj libroj, kiel mi komprenis laŭ la diskuto ĉe lernu.net).

Mi pretas konsenti, ke formoj, kiujn oni ne tuj komprenas post ioma studo de Esperanto, estas evitindaj. Oni legu tradukitan prozon simple kiel tekston, sed ne kiel lingvan enigmon kun bezono interparoli kun tiulingvanoj (ruslingvanoj en nia kazo).

Do, nun mi serĉas alian manieron diri tion en Esperanto. Ĉar la ruseca "sia" estas antonimo de "fremda", sekve uzeblas la vorto "malfremda" (kaj de ĝi o-vorto "malfremdulo") por priskribi tiajn ulojn.

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Ĝoni Ramonov
СообщениеДобавлено: Сб сен 12, 2009 9:13 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср мар 02, 2005 13:43 pm
Сообщения: 3044
Откуда: Ensko
Slavik писал(а):

Aspektas kiel problemo de anglalingvanoj :)
ankaŭ de germanlibgvanoj/ Antaŭ longe mi montris similan tekston al unu germano kaj li ne komprenis.
Slavik писал(а):
Tamen en la diskuto estas interesa (sed ne eldirita) ideo: eblas en kelkaj kuntekstoj uzi anstataŭ "la siaj" formojn "malfremdaj / malfremduloj".
Kion vi pensas?

Se tiu "свои" signifas ĝuste "malfremduloj" kaj fakte ne rolas kiel pronomo, do tiu vorto povas esti tradukita nur per la vorto kun la senco simila al "malfremdulo", sed ĉu ĝute la vorto malfremdulo taŭgas ĉi tie aŭ ne mi ne povas ĝuste diri. Mi serĉus plu.

PS Ekz-le kiel al vi plaĉas la vorto proksimulo? Sed mi serĉus plu...

PPS subtenon

_________________
Malfacila kaj tre trista estas vivo programista.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Ĝoni Ramonov
СообщениеДобавлено: Сб сен 12, 2009 18:33 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5185
Откуда: SPb
Ŝak' писал(а):
Slavik писал(а):
Tamen en la diskuto estas interesa (sed ne eldirita) ideo: eblas en kelkaj kuntekstoj uzi anstataŭ "la siaj" formojn "malfremdaj / malfremduloj".
Kion vi pensas?

Se tiu "свои" signifas ĝuste "malfremduloj" ...

PS Ekz-le kiel al vi plaĉas la vorto proksimulo? Sed mi serĉus plu...

PPS subtenon

Vidu, kiel tiu sistemo funkcias en reala vivo.
Iu trovas ie malfremdulon: sian foran parencon, aŭ foran parencon laŭ la patrina linio, aŭ parencon de sia edzino, aŭ simple ulon kun la sama familinomo kaj ne tuj komprenebla parenca ligiteco (ekzistas antaŭsupozo, ke ĉiu familinomo estas granda parencaro).

Trovinte malfremdulon, la ulo, foje tute nekonata aŭ konata malmulte, ion petas. Tiuj petoj ja povas esti tedaj, maldezirataj, petoj de apenaŭ konataj personoj, sed la sistemo postulas, ke vi faru, ĉar iam poste vi bezonos similan subtenon de „malfremdulo“ aliloke.

Jen kial vortoj „amiko“, „parenco“, „proksimulo“ ne tre taŭgas.

Pri la vorto „malfremdulo“, ŝajne tuj komprenebla, mi havas solan dubon: ĉu ĝi ne estas komprenata kiel „lokano“ kontraste al „eksterulo“? Ja fremda estas [a]чужо́й, чу́ждый; посторо́нний; чужеро́дный; иноро́дный; иностра́нный;[/a] — pro la kunmetoj kiel „fremdaj lingvoj“ la signifo „ekstera, alilanda, alietna“ ŝajne superregas...

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: Ĝoni Ramonov
СообщениеДобавлено: Сб сен 12, 2009 18:46 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср мар 02, 2005 13:43 pm
Сообщения: 3044
Откуда: Ensko
PIV malfremda: apartenanta al la sama gento, familio; prezentanta la samajn kutimojn
Do ŝajne vi pli pravas,ol mi pensis:-)
Kvankam persone mi elektus subten(ant)o

_________________
Malfacila kaj tre trista estas vivo programista.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 30, 2011 15:38 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5185
Откуда: SPb
Mi tradukis ankoraŭ unu rakonton de Ramonov kaj sendis ĝin al „Beletra Almanako“; atendas nun la respondon.

Ĝ. Ramonov писал(а):
– Do vi nun iĝis vera muslimino?!
– Ne, sed mi strebas.
– Ĉu vi ankaŭ kovrados la kapon?
– Verŝajne.
– Ve, – diras per mia buŝo ibliso, – vi havas belan haron.


La originalo estas ĉe http://www.darial-online.ru/2010_6/ramonov.shtml


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 30, 2011 15:58 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3547
Интересный рассказ :)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 30, 2011 17:36 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
мдя... забавно.. ))
а осетины... они кто по вере? разве не христиане?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 30, 2011 19:46 pm 
Не в сети
Natura Forto
Natura Forto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Сб мар 15, 2003 12:46 pm
Сообщения: 5185
Откуда: SPb
jurganov писал(а):
мдя... забавно.. ))
а осетины... они кто по вере? разве не христиане?

Kiel simplas la demando, tiom komplikas la respondo.
Osetoj ne havas iom unuigan religion, almenaŭ kiel ortodoksismo por la rusoj. Ekzistas simpliga priskribo, ke „osetoj estas kristanoj“, kiu neglektas dekmilojn da „tradiciaj islamanoj“ inter ili (ne estas tamen multaj atente praktikantaj la religion, nu same kiel plejparto de rusaj ortodoksuloj ne ĉiusemajne vizitas preĝejon ktp.).

Krom la rus-ortodoksa eklezio, fortas kelkaj aliaj kristanaj eklezioj kaj movadoj (kiel „atestantoj“ en Sud-Osetio kaj samloke „Alana eparĥio“ de greka ortodoks-devena skisma eklezio). Tre rimarkeblas ankaŭ tradicia loka monoteisma kredo, foje traktata kiel kristanismo (aŭ „spuroj de antikva kristanismo“), foje kiel aparta kredo. Diskutoj pri ĝi refoje aktualiĝis lastatempe, pri kio eblas legi ekzemple en tiu ĉi blogero. Normale tradicia kredo ne estas kontraŭstarigata al la „eksteraj“; eblas vidi tion en tiu ĉi raportaĵo el oseta vilaĝo.

Jen tia bunta situacio pri religia aparteno de osetoj.

_________________
Esperu ĉiam!

Модельное произношение эсперанто »»


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 16 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group