Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Ср дек 19, 2018 5:25 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 64 ]  На страницу Пред.  1, 2, 3  След.
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн дек 07, 2009 14:29 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
8. KARLSSON IRAS AL LA NASKIĜTAGA FESTENO
Jen venis somero, la lernejo finiĝis, kaj Etulo de­vis forveturi al sia avino. Sed unue estis okazonta io grava. Etulo devis iĝi okjara. Ho, li atendis tiun naskiĝtagon tiom longe... preskaŭ de post kiam li iĝis sepjara! Estis strange, kiom longe daŭris inter naskiĝtagoj, preskaŭ same longe, kiel inter Krist­naskoj.
Vespere antaŭ la naskiĝtago li havis kelkan tem­pon da interparolo kun Karlsson.
"Mi havos naskiĝtagan festenon”, diris Etulo. “Gunilla kaj Krister venos al mi, kaj estos aranĝita tablo ĉi tie en mia ĉambro...”
Etulo eksilentis kaj aspektis malserena.
“Mi tiel ŝatus inviti ankaŭ vin”, li diris, “sed...”
Panjo ja tiom koleris kontraŭ Karlsson de tegmen­to. Eble, ne indis veni kaj peti inviti lin por la nas­kiĝtaga festeno.
Sed Karlsson elŝovis la malsupran lipon pli ol iam ajn.
“Mi ne kunludos, se mi ne povos ĉeesti”, li diris. “Ankaŭ mi ja volas havi iun amuzon!”
“Jes, jes, vi povas veni”, diris Etulo haste. Li paro­los kun panjo — estu iel ajn. Li ne povis havi nas­kiĝtagan festenon sen Karlsson.
“Kion ni ricevos por manĝi?” demandis Karlsson, kiam li ĉesis paŭti.
“Torton, kompreneble”, diris Etulo. “Mi ricevos naskiĝtagan torton kun ok kandeloj.”
“Jes ja”, diris Karlsson. “Hej, mi havas propo­non!”
“Kiun do?” demandis Etulo.
“Ĉu ne povas vi peti vian panjon, ke vi ricevu ok tortojn kaj unu kandelon anstataŭe?”
Etulo ne kredis, ke panjo konsentos pri tio.
“Ĉu vi ricevos tiam bonajn donacojn?” demandis Karlsson.
“Tion mi ne scias”, diris Etulo.
Li suspiris. Li ja sciis, kion li volis — pli ol ion ajn en la mondo. Sed tion li ne ricevos.
“Hundon mi ja neniam ricevos, kiom ajn longe mi vivu”, li diris. “Sed mi, kompreneble, ricevos ama­son da aliaj donacoj. Do mi tutegale ĝojos kaj ne pensos pri hundo la tutan tagon, tion mi decidis.”
“Ne, kaj vi ja havas min”, diris Karlsson. “Kaj mi kredas, ke tio valoras pli, ol havi hundon!”
Li klinis la kapon flanken kaj rigardis Etulon.
“Mi nun scivolas, kiujn donacojn vi ricevos”, li di­ris. “Mi scivolas, ĉu vi ricevos kandojn? Ĉi-kaze mi pensas, ke ili estas tuj transdonendaj por filan­tropaj celoj.”
“Jes, se mi ricevos pakon da kandoj, tiam vi rice­vos ĝin”, diris Etulo.
Li povis fari ion ajn por Karlsson, kaj krome nun ili estis baldaŭ disiĝontaj.
“Karlsson, postmorgaŭ mi veturos al avino kaj res­tos tie la tutan someron”, diris Etulo.
Karlsson aspektis unue iom malkontenta, sed poste li diris gravmiene:
“Ankaŭ mi veturos al mia avino. Ŝi estas multe pli avineca, ol la via.”
“Kie ŝi loĝas, via avino?” demandis Etulo.
“En domo”, diris Karlsson. “Ĉu vi kredas, ke ŝi lo­ĝas ekstere kaj kuradas la tutajn noktojn?”
Poste la avino de Karlsson ne plu estis diskutata, samkiel la naskiĝtagaj donacoj de Etulo aŭ io ajn alia, ĉar jam estis malfrua horo kaj Etulo devis iri enlitiĝi, por ke li vekiĝu ĝustatempe en sia naskiĝ­tago.
Tiuj minutoj, kiam oni kuŝas kaj atendas, ke la pordo malfermiĝu kaj ili ĉiuj envenu — kun nas­kiĝtaga pleto kaj donacoj kaj ĉio cetera — tio estis preskaŭ pli ol oni povas elteni. Etulo sentis, ke en la stomako ĉio vere lancinas pro streĉo.
Sed jen ili venas, jen ili komencas 'Jes, li vivu lon­ge'*, jen malfermiĝas la pordo, kaj jen ili ĉiuj, pa­njo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan.
* 'Jes, li vivu longe' – sveda tradicia naskiĝtaga kanto.
Etulo sidiĝis tute rekte en la lito, kaj liaj okuloj ek­lumis.
“Niajn bondezirojn, kara Etulo”, diris panjo.
Ĉiuj diris 'Niajn bondezirojn' al li. Kaj estis torto kun ok kandeloj, kaj sur la pleto kuŝis donacoj. Kelkaj donacoj. Kvankam, eble, ne ĝuste tiom multe, kiom li kutime ricevis en sia naskiĝtago. Estis ne pli ol kvar pakoj, kiom ajn Etulo nombris ilin. Sed paĉjo diris:
“Ja povas aperi pliaj donacoj dum la tago. Oni ja ne devas ricevi ĉion matene.”
Kaj Etulo estis tre feliĉa pri siaj kvar pakoj. Ili es­tis farboskatolo kaj ludpistolo kaj libro, kaj ankaŭ li ricevis paron da nova ĵinso, kaj li ŝatis la tuton. Kiom afablaj ili estis, kaj panjo, kaj paĉjo, kaj Bosse, kaj Bettan! Neniu havis tiom afablajn pa­njon kaj paĉjon aŭ tiom afablajn gefratojn, kiajn li havis.
Li pafis kelkfoje per sia pistolo, kaj ĝi knalis bone­ge. Kaj la tuta familio sidis sur la litrando kaj aŭs­kultis, ho, kiel li amis ilin ĉiujn!
“Imagu, ke pasis jam ok jaroj ekde la tago, kiam tiu knabeto venis en la mondon”, diris paĉjo.
“Jes”, diris panjo, “kiel la tempo pasas! Ĉu vi me­moras, kiom pluvis en Stokholmo tiutage?”
“Panjo, mi ja naskiĝis ĉi tie en Stokholmo, ĉu?” diris Etulo.
“Jes, kompreneble”, diris panjo.
“Sed Bosse kaj Bettan, ili naskiĝis en Malmö*?”
* Malmö [malmjo] – urbo ĉe la sudo de Svedio, la tria laŭ la grando en Svedio.
”Jes, tie.”
”Kaj vi, paĉjo, vi naskiĝis en Göteborg*, vi estis dirinta.”
* Göteborg [gjoteborg] – urbo ĉe la sudokcidento de Svedio
”Jes, mi estas göteborga knabo”, diris paĉjo.
”Kaj kie vi naskiĝis, panjo?”
”En Eskilstuna*”, diris panjo.
* Eskilstuna – urbo en la centra regiono de Svedio.
Etulo firme ĉirkaŭprenis ŝian kolon.
”Jen estis fenomena bonŝanco, ke ni ĉiuj renkonti­ĝis!”
Ili ĉiuj samopiniis. Kaj tiam ili kantis 'Jes, li vivu longe' ankoraŭfoje por Etulo, kiu pafis per sia pis­tolo, kiu bonege knalis.
Li pafis multfoje per la pistolo dum la tago, aten­dante, ke venu la tempo por naskiĝtaga festeno. Kaj li cerbumis sufiĉe multe pri kio paĉjo diris... ke povas aperi pliaj donacoj dum la tago. Dum unu mallonga, feliĉa momento li scivolis, ĉu, eble, tamen okazos miraklo kaj li ricevos hundon, sed li ja komprenis, ke tio ne eblis. Kaj li grumblis al si mem, ke li povis elpensi ion tiom stultan – li ja de­cidis, ke li ne pensu pri hundo dum la tuta naskiĝ­tago, sed ĝoju ĉiuokaze.
Kaj Etulo ĝojis. Ĉirkaŭ la posttagmezo panjo ko­mencis tiel fajne aranĝi la tablon en lia ĉambro. Ŝi surtabligis la tutan stokon da floroj kaj plej bonajn, rozkolorajn tasojn – tri.
”Panjo, devas esti kvar tasoj”, diris Etulo.
”Kial do?” diris panjo surprizite.
Etulo glutetis. Li devis rakonti, ke li invitis Karls­sonon de tegmento, kvankam panjo, kompreneble, ne ŝatos tion.
”Ankaŭ Karlsson de tegmento venos”, diris Etulo kaj rigardis fikse en la okulojn de panjo.
”Ho”, diris panjo, ”ho! Nu, estu tiel, ĉar ja estas via naskiĝtago.”
Ŝi frapetis Etulon sur la blondan kapeton.
”Tiom ege infanecajn fantaziaĵojn vi havas, Etulo. Oni ne povas kredi, ke vi iĝis okjara... kiom vi aĝas, sincerdire?”
”Mi estas viro en mia plej bona aĝo”, diris Etulo digne. ”Kaj ankaŭ Karlsson.”
La naskiĝtago pasis plu. Nun estis sufiĉe multe da 'dum la tago', sed tamen li ne ricevis pliajn dona­cojn.
Li tamen finfine ricevis la plian. Bosse kaj Bettan, kiuj ankoraŭ ne havis somerferiojn, hejmenvenis el la lernejo. Kaj ili enŝlosis sin en la ĉambro de Bosse. Etulo ne rajtis sekvi ilin. Li aŭdis ilin snufi pro rido tie ene kaj susuri per papero. Etulo tiom scivolis, ke li povis krevi.
Post longa tempo ili elvenis, kaj Bettan ekridis kaj etendis al li pakon. Etulo tiom ĝojis kaj intencis tuj forŝiri la paperon. Sed tiam Bosse diris:
”Vi unue devas tralegi la versojn, kiuj staras tie.”
Ili estis skribitaj per grandaj tipografiaj literoj, por ke Etulo povu mem legi, kaj li tralegis:
Je ĉiu horo kaj sekund'
Gurdis vi pri via hund'.
Grandaj frato kaj fratin'
Volas plezurigi vin.
Do ricevu sen prokrast'
Beston de superba klas':
Pluŝaj vosto, dors' kaj frunt' –
Bona, bela, ronda hund',
Sen bojado kaj sen mord',
Sen pisado sub la pord'.

Etulo staris tute senmova kaj tute silenta. "Malfer­mu do la pakon", diris Bosse. Sed Etulo ĵetis la pa­kon planken, kaj larmoj ekŝprucis el liaj okuloj. "Ho, sed Etulo, kio estas?“ ekkriis Bettan.
"Ĉu vi ĉagreniĝis?“ diris Bosse, vere malfeliĉa.
Bettan ĉirkaŭprenis Etulon.
"Pardonu nin, ni nur ŝercis, komprenu.“
Etulo impete liberiĝis. Larmoj fluis sur liaj vangoj.
"Vi ja sciis“, li singultis, "vi ja sciis, ke estis viva hundo, kiun mi volis, do vi ja ne bezonis inciti min.“
Li impetis for de ili en sian ĉambron kaj ĵetis sin sur la liton. Bosse kaj Bettan sekvis lin, kaj panjo venis kurante. Sed Etulo ne atentis ilin. Li ploris tiel, ke li skuiĝis. Nun la tuta naskiĝtago estis de­truita. Li ja decidis, ke li ĝoju, kvankam li ricevis neniun hundon, sed kiam ili venis kaj donis al li la pluŝan hundon... La ploro altiĝis ĝis vera torento, kiam li pensis pri tio, kaj li boris la vizaĝon en la kusenon tiel profunde, kiel li povis. Panjo kaj Bos­se kaj Bettan staris ĉirkaŭ la lito kaj estis ĉagreni­taj ankaŭ.
”Mi devas telefoni al paĉjo kaj peti, ke li venu el la kontoro iom pli frue”, diris panjo.
Etulo ploris... kiel helpos, se paĉjo hejmenvenos? Ĉio nun estis trista, kaj la naskiĝtago estis detruita, kaj estis nenio, kio povus helpi.
Li aŭdis panjon iri kaj telefoni... sed li ploris. Li ankaŭ aŭdis paĉjon hejmenveni post kelka tempo... sed li ploris. Li neniam plu povos ĝoji. Pli bone estus, se li mortus, kaj tiam Bosse kaj Bettan po­vus ricevi la pluŝan hundon kaj neniam, neniam ili forgesus, kiom aĉaj ili estis rilate al sia eta frato, dum li vivis kaj havis sian naskiĝtagon.
Kaj jen ili ĉiuj subite staris apud lia lito – panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan. Li boris la vizaĝon en la kusenon eĉ pli.
”Etulo, estas iu, kiu atendas vin ekstere en la an­taŭĉambro”, diris paĉjo.
Etulo ne respondis. Paĉjo skuis lin je la ŝultro.
”Estas via eta bona amiko ekstere en la antaŭĉam­bro, ĉu vi ne aŭdas?”
”Estas Gunilla aŭ Krister”, murmuris Etulo mal­afable.
”Ne, estas iu, kiu nomiĝas Bimbo”, diris panjo.
”Mi konas neniun, kiu nomiĝas Bimbo”, murmuris Etulo eĉ pli malafable.
”Tio ja eblas”, diris panjo. ”Sed li volonte konati­ĝus kun vi.”
Ĝuste tiam el la antaŭĉambro aŭdiĝis eta mallonga hunda bojo.
Etulo streĉis ĉiujn muskolojn kaj kroĉiĝis forte al la kuseno... ne, nun li devas vere ĉesi fantazii ĉia­ĵojn!
Sed la bojeto reaŭdiĝis. Etulo sidiĝis impete sur la lito.
“Ĉu estas hundo?” li diris. “Ĉu estas viva hundo?”
“Jes, estas via hundo”, diris paĉjo.
Kaj tiam Bosse impetis for en la antaŭĉambron, kaj sekundon poste li revenis, kaj surbrake li tenis – ho, tio ne povis esti realo! – surbrake li tenis etan malglatharan melhundidon.
“Ĉu estas mia viva hundo?” flustris Etulo.
Li daŭre havis larmojn en la okuloj, kiam li eten­dis la brakojn al Bimbo. Li aspektis, kvazaŭ li kre­dus, ke la hundido en iu ajn momento fariĝos fu­mo kaj malaperos.
Sed Bimbo ne malaperis. Bimbo estis en lia braku­mo, kaj Bimbo lekis lian vizaĝon kaj jelpis kaj bo­jis kaj flaris liajn orelojn. Bimbo estis tute perfekte viva.
“Ĉu vi feliĉas nun, Etulo?” diris paĉjo.
Etulo suspiris. Kiel povis paĉjo eĉ demandi? Li ti­om feliĉis, ke eĉ doloris ie en la animo aŭ en la stomako, aŭ ie aliloke, kiel ĉiam estas, kiam oni estas vere feliĉa.
“Tiu pluŝa hundo, komprenu, Etulo, ĝi devis esti ludilo por Bimbo”, diris Bettan. “Ni ne celis inciti vin... tro multe”, ŝi aldonis.
Etulo pardonis ĉion. Kaj krome li apenaŭ aŭdis ŝin. Ĉar li parolis al Bimbo.
“Bimbo, eta Bimbo, vi estas mia hundo.”
Poste li diris al panjo:
“Mi kredas, ke Bimbo estas multe pli ĉarma, ol Ahlberg. Ĉar malglatharaj melhundoj, certe, estas la plej ĉarmaj.”
Poste li pensis, ke Gunilla kaj Krister estas ve­nontaj en iu ajn momento. Oj, oj, li ne komprenis, ke oni povis ricevi tiom multe da agrablaĵoj en sa­ma tago. Imagu, tuj ili vidos, ke li havas hundon, kiu vere estis la lia kaj kiu estis la plej, plej, plej bela sur la tuta tero.
Sed ĉi tiam li maltrankviliĝis.
”Panjo, ĉu mi povas kunpreni Bimbon, kiam ni ve­turos al avino?”
”Kompreneble, vi povas kunpreni lin en trajnon en ĉi tiu korbeto ”, diris panjo kaj montris al hundo­korbo, kiun Bosse ankaŭ alportis el la antaŭĉam­bro.
”Ho”, diris Etulo, ”ho!”
Ĝuste ĉi-momente oni sonorigis ĉe la pordo. Jen venis Gunilla kaj Krister, kaj Etulo impetis al ili kaj ekkriis:
”Mi ricevis hundon! Tio estas mia propra hundo!”
”Nu, kiom plaĉa li estas”, diris Gunilla. Sed tuj ŝi rekonsciiĝis kaj diris:
”Niajn bondezirojn! Ĉi tio estas de Krister kaj de mi.”
Ŝi etendis pakon da kandoj. Kaj tiam ŝi ĵetis sin al Bimbo kaj ekkriis denove:
”Ho, kiom plaĉa li estas!”
Etulo tre ŝatis aŭdi tion.
”Preskaŭ same plaĉa, kiel Joffa”, diris Krister.
”Preskaŭ pli plaĉa”, diris Gunilla. ”Pli plaĉa, ol Ahlberg, tutcerte.”
”Jes, multe pli plaĉa, ol Ahlberg”, diris Krister.
Etulo pensis, ke Gunilla kaj Krister ambaŭ estis ege afablaj. Kaj li invitis ilin al la naskiĝtaga tablo.
Tie panjo ĵus metis plenan stakon da etaj frandaj sandviĉoj kun ŝinko kaj fromaĝo kaj amason da kukoj. Kaj meze de la tablo staris la naskiĝtaga torto kun ok kandeloj.
Kaj el la kuirejo envenis panjo kun granda kruĉo da ĉokolado. Ŝi tuj komencis verŝi ĝin en la tasojn.
”Ĉu ni ne atendu Karlssonon?” demandis Etulo singarde.
Panjo kapneis.
“Nun mi pensas, ke ni ne zorgu pri Karlsson. Ĉar sciu, mi preskaŭ certas, ke li ne venos. Ekde nun ni absolute ne zorgu pri li. Ĉar nun vi ja havas Bimbon.”
Jes, nun li ja havis Bimbon... sed tial Etulo volis tamen, ke Karlsson ĉeestu lian festenon.
Gunilla kaj Krister altabliĝis, kaj panjo prezentis sandviĉojn. Etulo metis Bimbon en la hundokorbe­ton kaj altabliĝis ankaŭ. Tiam panjo eliris kaj lasis la infanojn solaj.
Bosse enŝovis sian nazon kaj kriis:
“Vi, certe, ŝparos iom da torto, por ke ankaŭ Bet­tan kaj mi ricevu po peceton, ĉu ne?”
“Jes, certe, tion mi faros”, diris Etulo. “Kvankam, sincerdire, tio estas maljusta, ĉar vi ja manĝadis tortojn dum kelkaj sep-ok jaroj antaŭ mia naski­ĝo.”
“Eĉ ne provu, mi volas havi grandan pecon”, diris Bosse kaj fermis la pordon.
Tuj post kiam li faris tion, aŭdiĝis la konata zuma­do, kaj enflugis Karlsson.
“Ĉu vi jam komencis?” li ekkriis. “Kiom vi jam formanĝis?”
Etulo konsolis lin, ke ili sukcesis formanĝi tute ne­nion.
“Belege”, diris Karlsson.
“Ĉu vi ne diros 'Miajn bondezirojn' al Etulo?” diris Gunilla.
“Jes ja, miajn bondezirojn”, diris Karlsson, “kie mi sidiĝu?”
Ne estis ja taso por Karlsson, kaj kiam li rimarkis tion, li elŝovis la malsupran lipon kaj aspektis paŭ­ta.
“Mi ne kunludas, se tio devas esti tiel maljuste. Kial mi ricevis neniun tason?”
Etulo rapide fordonis al li la sian. Kaj tiam li ŝteli­ĝis singarde en la kuirejon kaj kunportis alian ta­son por si mem.
“Karlsson, mi ricevis hundon”, li diris, reveninte. “Jen li kuŝas, li nomiĝas Bimbo.”
Etulo montris al Bimbo, kiu endormiĝis en sia kor­bo.
“Jes, tio ja estas agrable”, diris Karlsson, “transdo­nu tiun sandviĉon... kaj tiun... kaj tiun!”
“Fakte ja”, li diris poste, “mi havas kune naskiĝta­gan donacon por vi, mi estas la plej afabla, kiu po­vus ekzisti.”
El la pantalonpoŝo li prenis fajfilon kaj etendis ĝin al Etulo.
"Jen, vi povas fajfi per ĝi al Bimbo. Ankaŭ mi ku­timas fajfi al miaj hundoj, kvankam miaj hundoj nomiĝas Ahlberg kaj scias flugi."
"Ĉu ili ĉiuj nomiĝas Ahlberg?" diris Krister.
"Jes, la tuta milo“, diris Karlsson. "Kiam ni ko­mencos kun la torto?"
"Dankon, kara, kara Karlsson, pro la fajfilo", diris Etulo. Ho, kiel agrable estis havi ĝin kaj fajfi al Bimbo.
"Kvankam mi, eble, pruntos ĝin jen kaj jen", diris Karlsson. "Sufiĉe ofte mi pruntos ĝin", li diris kaj daŭrigis maltrankvile: "Ĉu vi ricevis kandojn?"
"Jes ja, certe, mi ilin ricevis", diris Etulo. "De Gu­nilla kaj Krister."
"Ili estos transdonitaj rekte por filantropaj celoj", diris Karlsson kaj kaptis la pakon. Li ŝovis ĝin en la poŝon, kaj poste li komencis kun la sandviĉoj.
Gunilla kaj Krister kaj Etulo plirapidiĝis per ĉiuj fortoj por ricevi ion. Sed kiel bonŝance estis, ke panjo preparis vere multe da ĉiaĵoj.
En la gastoĉambro sidis panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan.
"Aŭskultu, kiom ili amuziĝas tie", diris panjo. "Ho, kiom mi feliĉas, ke Etulo ricevis sian hun­don, tio estos klopodplena, certe, sed kion fari."
"Jes, nun li forgesos siajn stultajn fantaziaĵojn pri Karlsson de tegmento, pri tio mi certas", diris pa­ĉjo.
Oni ridis kaj babilis en la ĉambro de Etulo, kaj pa­njo diris:
"Ĉu ni iru kaj vidu ilin, ili estas tiel ĉarmaj, la in­fanoj!"
"Jes, ni iru kaj vidu", diris Bettan.
Kaj tiam ili ekiris ĉiuj kune, panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan, por ĵeti rigardon al la naskiĝtaga festeno de Etulo.
Estis paĉjo, kiu malfermis la pordon. Sed estis pa­njo, kiu ekkriis la unua. Ĉar estis ŝi, kiu la unua ri­markis dikan vireton, kiu sidis apud Etulo.
La dika vireto havis tortkremon sur la oreloj.
"Ho ne, mi tuj svenos", diris panjo.
Paĉjo kaj Bosse kaj Bettan staris senmove kaj nur gapis.
"Karlsson tamen venis, ĉu vi vidas, panjo?" diris Etulo gaje. Ho, kia bela naskiĝtago estis.
La dika vireto forviŝis iom da tortkremo, kiun li havis ĉe la buŝo, kaj svingis per la dika mano al paĉjo kaj panjo kaj Bosse kaj Bettan, ke la kremo ekpluvis.
"Hola", li kriis. "Vi, probable, ne havis antaŭe ho­noron koni min? Mi nomiĝas Karlsson de tegmen­to... hej, hej, Gunilla, remetu tion, ĉar jam sufiĉas por vi, ankaŭ mi ja devas ricevi iom da torto, ĉu ne?"
Li kaptis la manon de Gunilla, kiu tenis tortŝpaton, kaj devigis ellasi ĝin.
"Neniam mi vidis similan voreman knabineton“, li diris.
Poste li prenis por si mem grandan pecon.
"La plej bona de l' mondo tortmanĝanto estas Kar­lsson de tegmento", li diris kaj ridetis per sunhela rideto.
"Venu, ni foriras", flustris panjo.
"Jes, mi ne ĝenu vin“, diris Karlsson.
"Promesu al mi ion“, diris paĉjo al panjo, kiam ili fermis la pordon post si, "promesu al mi ion ĉiuj kune, vi, Bosse, kaj ankaŭ Bettan! Parolu pri tio al neniu, absolute neniu!“
"Kial do ne?“ diris Bosse.
"Neniu kredos tion“, diris paĉjo. "Kaj se oni kre­dos tion, do ni ne havos eĉ minuton da paco dum la resto de nia vivo.“
Paĉjo kaj panjo kaj Bosse kaj Bettan interkonsenti­ĝis, ke ili ne rakontos eĉ al unu sola homo pri la mirinda ludkamarado, kiun Etulo akiris.
Kaj ili tenis sian vorton. Neniu iam aŭdis ilin diri unu solan vorton pri Karlsson. Kaj tial Karlsson povas daŭre loĝi en sia dometo, pri kiu neniu sci­as, kvankam ĝi troviĝas sur ordinara tegmento de ordinara domo ĉe tute ordinara strato en Stokhol­mo. Karlsson povas flugi ĉie ajn kaj petoli trank­vile kaj senzorge, kaj ĝuste tion li ja faras. Ĉar li estas la plej bona de l' mondo petolulo.
Kiam ĉiuj sandviĉoj finiĝis, kaj ankaŭ ĉiuj kukoj kaj la tuta torto, kaj Gunilla kaj Krister foriris hej­men, kaj Bimbo dormis, tiam Etulo adiaŭis Karls­sonon. Karlsson sidis sur la fenestrobreto, preta por ekflugo. La kurtenoj balanciĝis malrapide tien-reen, estis tiom varme en la aero, ĉar estis somero.
"Kara, kara Karlsson, tio ja estas tutcerte, ke vi daŭre loĝos sur la tegmento, kiam mi revenos de avino?" diris Etulo.
"Trankvilon, nur trankvilon“, diris Karlsson. "Ke nur mia avino forlasu min. Sed tio ne estas certa. Ĉar ŝi kredas min esti la plej bona de l' mondo ne­po.“
"Ĉu vi estas?“ demandis Etulo.
"Jes, kiu alia en la tuta mondo povas esti? Ĉu vi povas rememori iun?“ demandis Karlsson.
Tiam li premis la butonon, kiu sidis proksimume meze de lia umbiliko. La motoro ekzumis.
"Kiam mi revenos, tiam ni manĝos multe da tor­toj", li kriis, "ĉar pro tio oni ne dikiĝas. Hola, Etu­lo!"
"Hola, Karlsson", kriis Etulo. Kaj tiam Karlsson estis for.
Sed en la hundokorbeto apud la lito de Etulo Bim­bo kuŝis kaj dormis. Etulo klinis sin super li. Tiu flaris lin. Li karesis malrapide per la eta magra mano la kapon de la hundido.
"Bimbo, morgaŭ ni veturos al avino", li diris. "Bo­nan nokton, Bimbo! Dormu trankvile, Bimbo!"


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср дек 09, 2009 14:07 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Ну как, выкладывать вторую часть?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср дек 09, 2009 17:03 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3611
Jes ! Certe :)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 10, 2009 15:07 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Вторая часть (предисловие написано шведским издателем).


Последний раз редактировалось Siberia knabino Чт дек 10, 2009 15:09 pm, всего редактировалось 1 раз.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 10, 2009 15:07 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Karlsson de tegmento alflugas denove
ANTAŬPAROLO
Ĉe la kvara etaĝo en loĝdomo ie en Stokholmo loĝas la familio Svantesson. Ili havas tri infanojn, la plej juna inter ili estas Etulo. Bosse kaj Bettan estas multe pli aĝaj, kaj se Etulo ne havus Karlssonon de tegmento, li estus tute sola. Panjo kaj paĉjo longe kredis, ke Karlsson estis tia ŝajna amiko, kiajn infanoj akiras por si, kiam ili sentas sin solecaj. Tial ili aĉetis hundon por Etulo. Certe, Etulo amis sian Bimbon, sed Karlsson estas multe pli bona ludkamarado. Panjo kaj paĉjo rimarkas baldaŭ, ke li estas tute viva eta petolulo, kiu plenigas la vivon de Etulo per aventuroj.
"Mi volas havi amuzon, alie mi ne kunludas", diras Karlsson, kiam li venas enflugante tra la fenestro de Etulo, vigla kaj feliĉa kaj ĉiam preta por novaj petolaĵoj.
Legu ankaŭ:
    Etulo kaj Karlsson de tegmento
    Karlsson de tegmento friponas denove


ENHAVO
1.Karlsson de tegmento alflugas denove
2.Hejme ĉe Karlsson
3.La bulk-pincito de Karlsson
4.Karlsson invitas por bulkfesteno
5.Karlsson kaj TV-skatolo
6.La sonorlineo de Karlsson
7.La Fantomido de Vasastan
8.Karlsson ne estas fantomo, sed nur Karlsson
9.Fiera fraŭlino flugas for
1.Bela, saĝa kaj agrable korpulenta...

1. KARLSSON de tegmento alflugas denove
La mondo estas tiom granda, kaj en ĝi estas tiom da domoj. Estas grandaj domoj kaj malgrandaj domoj, belaj domoj kaj aĉaj domoj, malnovaj domoj kaj novaj domoj. Kaj estas la et­eta domo de Karlsson de tegmento. Karlsson kredas, ke ĝi es­tas la plej bona de l' mondo domo kaj ĝuste konvena por la plej bona de l' mondo Karlsson. Tiel ankaŭ Etulo kredas.
Etulo, li loĝas kun panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan en tute ordinara domo ĉe tute ordinara strato en Stokholmo, sed sup­re sur la tegmento precize malantaŭ la fumtubo, ĝuste tie tro­viĝas la eta domo de Karlsson, kun la ŝildeto, sur kiu estas skribite:
KARLSSON DE TEGMENTO
La plej bona de l' mondo Karlsson
Oni povas kredi, eble, ke estas strange, ke iu loĝas sur teg­mento, sed Etulo diras:
"Kio do estas stranga pri tio? Homoj ja povas loĝi, kie ili vo­las."
Ankaŭ panjo kaj paĉjo pensas, ke homoj povas loĝi, kie ili vo­las. Sed unue ili ne kredis, ke Karlsson ekzistas. Ankaŭ Bosse kaj Bettan ne kredis tion. Ili ne volis kredi, ke loĝas tie supre dika vireto, kiu havas helicon surdorse kaj kiu scias flugi.
"Vi blagas, Etulo", diris Bosse kaj Bettan. "Karlsson estas nura fantaziaĵo."
Por esti certa, Etulo demandis Karlssonon, ĉu li estis fantazi­aĵo, sed tiam Karlsson diris:
"Fantaziaĵoj povas esti ili mem."
Panjo kaj paĉjo supozis, ke Karlsson similis al tiuj ŝajnaj ka­maradoj, kiujn multaj infanoj ekhavas por si, kiam ili sentas sin solecaj.
"Povra Etulo", diris panjo. "Bosse kaj Bettan ja estas multe pli aĝaj. Li havas neniun ludamikon. Tial li fantazias pri tiu Karl­sson."
"Jes, ni tamen devas doni al li hundon," diris paĉjo. "Li ja so­piras pri ĝi tiom longe. Kaj, certe, ricevinte ĝin, li forgesos Karlssonon."
Jen kiel okazis, ke Etulo ricevis Bimbon. Li ricevis tute pro­pran hundon. Tio okazis en la tago, kiam li iĝis okjara.
Kaj ĝuste tiam estis ankaŭ la tago, kiam kaj panjo, kaj paĉjo, kaj Bosse, kaj Bettan fine ekvidis Karlssonon. Jes, efektive, ili ekvidis lin. Kaj tio okazis jene:
Etulo havis naskiĝtagan festenon en sia ĉambro. Li invitis Kristeron kaj Gunillan. Ili lernis en la sama klaso, kiel ankaŭ li. Kaj kiam panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan aŭdis onin ridi kaj babili ĉe Etulo, do panjo diris:
"Venu, ni iru kaj vidu ilin! Ili ja estas tiom ĉarmaj!"
"Jes, ni faru tion", diris paĉjo.
Kaj kion ekvidis ili, panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan, kiam ili enrigardis la ĉambron de Etulo! Kiu sidis ĉe la naskiĝtaga tablo kun tortkremo sur la tuta vizaĝo, kaj manĝis tiel, ke li povis krevi, se ne dika vireto, kiu ekkriis plengorĝe:
"Hola, mi nomiĝas Karlsson de tegmento. Vi, probable, ne havis la honoron renkonti min antaŭe, mi kredas?"
Okazis tiel, ke panjo preskaŭ svenis tiam. Kaj paĉjo iĝis tre nervoza.
"Parolu pri tio al neniu," li diris. "Absolute neniu."
"Kial do?" demandis Bosse.
Kaj paĉjo klarigis, kial.
"Imagu, kia iĝos la vivo, se homoj malkovros Karlssonon. Li aperos ĉe la televido, komprenu. Ni stumblos sur televid­kabloj kaj filmkameroj ĉi tie en la ŝtuparejo, kaj ĉiun duon­horon venados gazetfotografistoj, kiuj volos fotografi Karlsso­non kaj Etulon. Povra Etulo, li iĝos 'La knabo, eltrovinta Kar­lssonon de tegmento'... Ni neniam plu havos eĉ horon da pa­co en nia tuta vivo."
Panjo kaj Bosse kaj Bettan komprenis, kaj ili ĵuris ĉiuj kune rakonti al neniu pri Karlsson.
Kaj jam sekvan tagon Etulo devis veturi al avino en vilaĝon kaj resti tie la tutan someron. Li tre ĝojis pri tio, sed li mal­trankvilis pri Karlsson. Kion povas inventi Karlsson por fari dumtempe! Imagu, se li malaperos kaj perdiĝos!
"Kara, kara Karlsson, tio ja estas tutcerte, ke vi daŭre loĝos sur la tegmento, kiam mi revenos de avino, ĉu?" diris Etulo.
"Tion oni neniam scias," diris Karlsson. "Ankaŭ mi ja veturos al mia avino. Ŝi estas multe pli avineca, ol la via, kaj ŝi kredas min esti la plej bona de l' mondo nepo. Do oni neniam scias... Ŝi ja ŝajnus freneza, se ŝi forlasus de si la plej bonan de l' mondo nepon, ĉu ne?"
"Kie ŝi loĝas, via avino?" scivolis Etulo.
"En domo," diris Karlsson. "Ĉu vi kredas, ke ŝi loĝas ekstere kaj kuradas la tutajn noktojn?"
Etulo eksciis nenion plian. Kaj la sekvan tagon li forveturis al avino. Bimbon li havis kune. Estis agrable restadi en la vila­ĝo. Etulo ludis la tutajn tagojn. Li ne pensis pri Karlsson tre ofte. Sed kiam la somerferioj finiĝis kaj li revenis en Stokhol­mon, tiam li demandis pri Karlsson tuj post kiam li paŝis tra la pordo:
"Panjo, ĉu vi vidis Karlssonon iam dumtempe?"
Panjo kapneis:
"Mi ne vidis lin. Li ja transloĝiĝis."
"Ne diru tiel! Mi volas, ke li daŭre loĝu sur la tegmento, li de­vas reveni!"
"Sed vi ja havas Bimbon," panjo provis konsoli lin. Ŝi kredis, ke estas bone, ke ili liberiĝis de Karlsson.
Etulo glatumis Bimbon.
"Jes, certe. Kaj li estas tre bela. Sed li ne havas helicon kaj ne scias flugi, kaj oni povas pli ludi kun Karlsson."
Etulo kuris en sian ĉambron kaj malfermis la fenestron.
"Karlsson, ĉu vi estas tie supre?" li kriis tiel laŭte, kiel li povis. Sed neniu respondo venis. Kaj la sekvan tagon Etulo reko­mencis la lernejon. Li vizitis la duan klason nun. Ĉiun post­tagmezon li sidis en sia ĉambro kaj faris hejmtaskojn. Li havis la fenestron malfermita, por ke li aŭdu, se venus iu motorzu­mado, kiu sonus kiel tiu de Karlsson. Sed la sola zumado, ki­un li aŭdis, venis de aŭtoj sube surstrate, kaj fojfoje – de iu aviadilo, kiu preterpasis flugante super la tegmentoj, sed ne­niam neniu zumado de Karlsson.
"Jes, li transloĝiĝis", diris Etulo triste al si mem. "Li ja neniam plu revenos."
Kiam li estis enlitiĝinta vespere, li pensis pri Karlsson, kaj foj­foje li iom ploris mallaŭte sub plejdo, ĉar Karlsson estis for. Tiel pasis tagoj kun irado en la lernejon kaj hejmtaskoj kaj sen Karlsson.
Foje posttagmeze Etulo sidis en sia ĉambro kaj okupiĝis pri siaj poŝtmarkoj. Li havis jam sufiĉe multe da ili en sia poŝt­markalbumo, sed ankaŭ la plenan stakon da tiuj, kiuj estis engluendaj tien. Etulo eklaboris pri ili, kaj baldaŭ la gluado estis finita. Li havis nur unu poŝtmarkon postrestintan, ĝi es­tis la plej bela, kiun li ŝparis ĝis la fino. Ĝi estis la germana marko, kiu prezentis Ruĝoĉapulinon kaj lupon, ho, tio estis tiel bele, pensis Etulo. Li metis ĝin antaŭ sin surtablen.
En la sama momento li aŭdis zumadon antaŭ la fenestro. La zumadon, kiu sonis kiel... jes, efektive kiu sonis kiel tiu de Karlsson! Kaj tio estis Karlsson. Li brue enflugis rekte tra la fenestro kaj kriis:
"Hola, Etulo!"
"Hola, Karlsson!" kriis Etulo. Li salte leviĝis kaj staris tie tute feliĉa kaj spektis Karlsonnon traflugi kelkajn turnojn ĉirkaŭ la lustro, antaŭ ol li surteriĝis antaŭ Etulo kun eta falbruo. Tuj post kiam Karlsson elŝaltis la motoron – tion li faris, premante la etan butonon, kiun li havis surventre – tuj post kiam li estis farinta tion, Etulo volis ĵeti sin al li kaj brakumi lin. Sed tiam Karlsson puŝis lin per sia eta dika mano kaj diris:
"Trankvilon, nur trankvilon! Ĉu estas io manĝebla ĉi tie? Vi­andobuloj aŭ simile? Aŭ, eble, kremtorteto?"
Etulo kapneis.
"Ne, panjo faris neniom da viandobuloj hodiaŭ. Kaj kremtor­ton ni havas nur kiam estas ies naskiĝtago."
Karlsson snufis kolere.
"Kiu speco de familio estas ĉi tio, sincerdire? 'Nur kiam estas ies naskiĝtago'... sed se venas kara malnova amiko, kiun oni ne vidis ekde monatoj? Oni povas ja kredi, ke tio devus plira­pidigi vian panjon."
"Jes, sed ni ne sciis...", komencis Etulo.
"Ne sciis", diris Karlsson. "Vi povus esperi! Vi povus esperi, ke mi venos hodiaŭ, kaj tio devus ja igi vian panjon komenci knedi viandobulojn per unu mano kaj kirli kremon per la alia."
"Ni havis kolbason por la tagmanĝo", diris Etulo hontoplene. "Eble, vi volas..."
"Kolbason, kiam venas kara malnova amiko, kiun oni ne vidis ekde monatoj!" Karlsson refoje snufis. "Nu, se oni restados en ĉi domo, do oni povos lerni toleri ion ajn... Portu ĉi tien la kolbason!"
Etulo kuris en la kuirejon tiel rapide, kiel li povis. Panjo ne estis hejme, ŝi foriris al doktoro, do li ne povis demandi ŝin. Sed li sciis, ke li rajtas regali Karlssonon per la kolbaso. Sur la telero kuŝis kvin superrestaj pecoj, li kunprenis ilin por Karl­sson. Kaj Karlsson ĵetis sin al ili, kiel akcipitro. Li ŝtopis la bu­ŝon per la kolbaso kaj aspektis vere kontenta.
"Nu do", li diris, "por esti kolbaso, ĝi gustas ne tro aĉe. Ne kiel viandobuloj, kompreneble, sed oni ne povas postuli multon de kelkaj homoj."
Etulo komprenis, ke estas li, kiu estis 'kelkaj homoj', kaj tial li rapidis komenci interparolon pri alia temo.
"Ĉu vi amuziĝis ĉe via avino?" li demandis.
"Mi tiel amuziĝis, ke ne eblas paroli pri tio", diris Karlsson. "Kaj tial mi ne intencas paroli pri tio", li diris kaj mordis mal­sate sian kolbason.
"Ankaŭ mi amuziĝis", diris Etulo. Li komencis rakonti al Kar­lsson pri ĉio, kion li faris ĉe avino.
"Ŝi estas tiom afabla, tiom afabla, mia avino", diris Etulo. "Kaj vi ne povas imagi, kiel ŝi ĝojis, kiam mi venis. Ŝi brakumis min tiel forte, kiel ŝi povis."
"Kial do?" demandis Karlsson.
"Ĉar ŝi ŝatas min, komprenu", diris Etulo. Karlsson ĉesis maĉi.
"Vi, certe, ne kredas, ke mia avino ne ŝatas min iel speciale, ĉu? Vi, certe, ne kredas, ke ŝi ne pafe rapidis al mi kaj ne bra­kumis min, ĝis mi iĝis bluvizaĝa, nur ĉar ŝi ŝatas min tro mul­te, tion vi ja ne kredas, ĉu? Sed mi devas diri al vi, ke mia avi­no havas plej fere firmajn pugnetojn, kaj se ŝi ŝatus min pli je nura hektogramo, tiam mi ne sidus ĉi tie nun, ĉar ŝi okazigus mian finon."
"Ĉu tiel?" diris Etulo, "do, ŝi estas fortega pri brakumado."
Tiel firme ja lia avino ne brakumis lin, sed ĉiuokaze ŝi ŝatis Etulon, kaj ŝi ja estis ĉiam afabla al li, tion li klarigis por Karlsson.
"Kvankam ŝi povas esti la plej ĉikanema en la mondo", diris Etulo, post kiam li estis cerbuminta iom. "Ŝi ĉiam ĉikanas, ke oni devas ŝanĝi la ŝtrumpojn kaj ke oni ne devas batali kun Lasse Jansson kaj tiel plu."
Karlsson forpuŝis de si la teleron, kiu nun malplenis.
"Vi, certe, ne kredas, ke mia avino ne estas iel speciale ĉika­nema, ĉu? Vi ne kredas, certe, ke ŝi ne streĉas vekhorloĝon kaj ne surpiediĝas je la kvina ĉiumatene, nur por sukcesi ĉi­kani min sufiĉe, ke mi devas ŝanĝi la ŝtrumpojn kaj ne devas batali kun Lasse Jansson?"
"Ĉu vi konas Lassen Jansson?" demandis Etulo surprizite.
"Ne, dank' al Dio", diris Karlsson.
"Sed kial do via avino..." scivolis Etulo.
"Ĉar ŝi estas la plej ĉikanema en la mondo", diris Karlsson. "Eble, vi finfine komprenos tion nun. Vi, kiu konas Lassen Jansson, kiel vi povas imagi kaj aserti, ke via avino estas la plej ĉikanema en la mondo? Ne, feliĉe, mi konas mian avi­non, ŝi povas ĉikani dum la tuta tago, ke mi ne devas batali kun Lasse Jansson, kvankam mi neniam vidis la bubon kaj, sincerdire, mi esperas, ke mi ankaŭ neniam bezonos vidi lin."
Etulo cerbumis. Tio ja estis strange... li kredis, ke estas vere aĉe, kiam avino ĉikanas lin, sed nun ŝajnis subite, kvazaŭ li devas provi superi Karlssonon kaj pruvi, ke lia avino estis pli ĉikanema, ol ŝi estis en vero.
"Tuj post kiam mi nur iom malsekigis la piedojn, tuj ŝi ko­mencas ĉikani, ke mi devas ŝanĝi la ŝtrumpojn", certigis Etu­lo. Karlsson kapjesis.
"Vi, certe, ne kredas, ke mia avino ne volis, ke mi ŝanĝu la ŝtrumpojn, ĉu? Vi, certe, ne kredas, ke ŝi ne venas saltetante tra la tuta vilaĝo, tuj post kiam mi eliris kaj iris al pluvoflako, kaj ĉikanas kaj ĉikanas 'Ŝanĝu la ŝtrumpojn, Karlssonĉjo, ŝan­ĝu la ŝtrumpojn' ... tion vi ne kredas, ĉu?"
Etulo kuntiriĝis.
"Jes, tio ja povas okazi..."
Karlsson premis lin en la seĝon kaj ekstaris antaŭ li kun la manoj ĉe la flankoj.
"Ne, tion vi ne kredas. Sed nun aŭskultu, mi rakontu, kiel tio okazis. Mi estis ekstere kaj iris en pluvoflako... ĉu vi kompre­nas? Kaj mi amuziĝis kiel ajn. Kaj meze de ĉio ĉi avino venas kurante kaj krias tiel, ke aŭdeblas tra la tuta vilaĝo: 'Ŝanĝu la ŝtrumpojn, Karlssonĉjo, ŝanĝu la ŝtrumpojn!' "
"Kion vi tiam diris?" demandis Etulo.
"Tion mi tute ne faros, mi diris, ĉar mi estas la plej malobe­ema en la mondo", certigis Karlsson. "Kaj tial mi forkuris de avino kaj grimpis sur arbon por ricevi pacon."
"Ŝi konsterniĝis, probable", diris Etulo.
"Tio signifas, ke vi ne konas mian avinon", diris Karlsson. "Ŝi sekvis min."
"Sur arbon?" diris Etulo surprizite. Karlsson kapjesis.
"Vi, certe, ne kredas, ke mia avino ne povas grimpi sur arbon, ĉu? Certe, ŝi povas, se temas pri ĉikanoj, ŝi grimpos iom ajn alte. 'Ŝanĝu la ŝtrumpojn, Karlssonĉjo, ŝanĝu la ŝtrumpojn', ŝi diris kaj rampis laŭ la branĉo, kie mi sidis."
"Kion vi tiam faris?" demandis Etulo.
"Nu, kion mi devis fari?" diris Karlsson. "Mi ŝanĝis la ŝtrum­pojn, alie ŝi ne lasus min. Alte supre sur la arbo sur la eta ma­gra branĉeto kaj kun danĝero por mia vivo, tie mi sidis kaj ŝanĝis la ŝtrumpojn."
"Haha, nun vi vere blagas", diris Etulo. "Supre sur la arbo vi ja havis neniujn ŝtrumpojn por ŝanĝi?"
"Vi ne estas tiom stulta, vi", diris Karlsson. "Ĉu mi havis ne­niujn ŝtrumpojn por ŝanĝi?"
Li kuspis la pantalonon kaj montris siajn etajn dikajn krurojn en ruĝe striitaj ŝtrumpoj.
"Kio do estas jeno?" li diris. "Ĉu ne estas ŝtrumpoj, eble? Du pecoj da ili, se mi ne eraras. Kaj ĉu mi ne sidis tie sur mia branĉeto kaj ŝanĝis tiel, ke mi havis la ŝtrumpon de la mal­dekstra piedo sur la dekstra, kaj la ŝtrumpon de la dekstra – sur la maldekstra, ĉu, eble, mi ne faris tion? Nur por ke mia maljuna avino estu kontenta?"
"Jes, sed tiel viaj piedoj ne iĝis pli sekaj", diris Etulo.
"Ĉu mi asertis tion?" diris Karlsson, "ĉu mi diris tion?"
"Jes, sed tiam..." balbutis Etulo, "tiam vi ja ŝanĝis la ŝtrumpojn tute vane!"
Karlsson kapjesis.
"Nun vi komprenas, kies avino estas la plej ĉikanema en la mondo? Via avino ĉikanas, ĉar tiel necesas, kiam oni havas tiom friponan nepon, kiel vi. Sed la mia estas la plej ĉikane­ma en la mondo, ĉar ŝi ĉikanas min ĉiam tute vane, ĉu mi po­vas finfine enigi tion en vian mizeran kranion, he?"
Sed poste Karlsson eksplodis pro feliĉa rido kaj donis al Etulo etan puŝon.
"Hola, Etulo", li diris. "Nun ni ne plu zorgu pri niaj avinoj, ni ambaŭ, nun ni devas havi etan amuzon, mi pensas."
"Hola, Karlsson, ankaŭ mi tion pensas", diris Etulo.
"Ĉu vi ricevis novan vapormaŝinon?" scivolis Karlsson. "Ĉu vi memoras, kiel superbe estis, kiam ni eksplodigis la malno­van? Ĉu vi ne ricevis la novan, por ke ni povu refari tion?"
Sed Etulo ricevis neniun novan vapormaŝinon, kaj Karlsson aspektis vere malkontenta pro tio. Sed ĉi tiam li, feliĉe, ekvi­dis polvosuĉilon, kiun panjo forgesis en la ĉambro de Etulo, kiam ŝi polvosuĉis tie antaŭ kelka tempo. Kun eta ĝojkrio Karlsson ĵetis sin al ĝi kaj premis la ŝaltilon.
"La plej bona de l' mondo polvosuĉisto, divenu, kiu li estas?"
Kaj li ŝaltis la polvosuĉilon je la plej alta povo.
"Se mi ne havas iom da pureco ĉirkaŭ mi, do mi ne kunlu­das", li diris. "Necesas purigi en ĉi tiu stalo. Jen bonŝanco por vi, ke vi ricevis la plej bonan de l' mondo polvosuĉiston."
Etulo sciis, ke panjo estis polvosuĉinta la tutan ĉambron tre akurate, kaj tion li diris al Karlsson, sed Karlsson ekridis mo­ke.
"Inoj ne scias trakti ĉi tian aparaton, tion ĉiu scias. Ne, tio de­vas esti jene", diris Karlsson kaj komencis polvosuĉi unu el la subtilaj blankaj kurtenoj, tiel ke ĝi eniris duone en la polvo­suĉilon kun eta susuro.
"Ne, ĉesu", kriis Etulo. "La kurteno estas tro subtila, ĉu vi ne vidas, ke ĝi fiksiĝis en la polvosuĉilo... ĉesu!"
Karlsson levetis la ŝultrojn.
"Jes, se vi volas loĝi en stalo kaj koto, do vo­lonte por mi", li diris.
Sen elŝalti la polvosu­ĉilon, li komencis ŝiri kaj treni la kurtenon. Sed ĝi fiksiĝis firme, kaj la polvosuĉilo ne volis ellasi la tenaĵon.
"Ne provu", diris Karlsson al la polvosuĉilo. "Ĉar jen antaŭ vi Karlsson de tegmento, la plej bona de l' mondo trenisto."
Li ŝiris pli firme kaj eligis la kurtenon. Tiam ĝi estis tute nigra kaj krome iom ĉifoneca.
"Ho, vidu, kiel la kurteno aspektas", diris Etulo malfeliĉe. "Vidu, ĝi estas tute nigra!"
"Nu certe, kaj tia kurteno, vi pensas, ne bezonas polvosuĉa­don, eta kotulo", diris Karlsson.
Li glatumis la kapon de Etulo.
"Sed ne ĉagreniĝu, vi ja povas tamen iĝi bona ulo, kvankam vi estas tiom malpurema. Krome, mi devas polvosuĉi vin iom... aŭ via panjo jam faris tion?"
"Ne, tion ŝi ne faris, verdire", diris Etulo.
Karlsson venis kun la polvosuĉilo, ŝaltita en la plej alta povo.
"Jes, tiuj inoj", li diris. "Polvosuĉi la tutan ĉambron kaj tiam forgesi multe pli malpuran umon! Venu ĉi tien, mi komencu kun viaj oreloj!"
Neniam antaŭe Etulo estis polvosuĉata, sed nun li estis, kaj tio tiklis tiom, ke li ŝrikis kaj ridis.
Karlsson faris tion akurate. Li polvosuĉis liajn orelojn kaj ha­rojn, kaj ĉirkaŭ la kolo, kaj sub la brakoj, kaj sur la dorso, kaj sur la ventro, kaj fine – sube ĉe la piedoj.
"Jen estas io, kio nomiĝas purigado", diris Karlsson.
"Se vi scius, kiom tio tiklas", diris Etulo.
"Jes, krome, tion vi devas pripagi, sincerdire", diris Karlsson.
Poste Etulo volis fari purigadon por Karlsson.
"Nun estas mia vico. Venu ĉi tien, mi polvosuĉos viajn ore­lojn!"
"Tio ne bezonas", diris Karlsson. "Ĉar mi lavis ilin septembre de la pasinta jaro. Ĉi tie estas aĵoj multe pli purigindaj."
Li ĉirkaŭrigradis la ĉambron kaj trovis la poŝtmarkojn de Etulo kuŝi surtable.
"Etaj aĉaj paperetoj kuŝas kaj rubas ĉie", li diris. Kaj antaŭ ol Etulo haltigis lin, li suĉis Ruĝoĉapulinon en la polvosuĉilon.
Tiam Etulo malesperiĝis.
"Mia poŝtmarko", li kriis. "Vi ĵus ensuĉis Ruĝoĉapulinon, pro tio mi neniam pardonos vin."
Karlsson elŝaltis la polvosuĉilon kaj krucigis la brakojn sur­bruste.
"Pardonu", li diris, "pardonu, ke mi estas afabla kaj helpema kaj purema, kiu nur volas fari bonon al ĉiuj en la vivo, pardo­nu pro tio!"
Sonis, kvazaŭ li intencis ekplori.
"Tio neniel utilas", li diris kaj lia voĉo tremis. "Oni tamen ne­niam ricevas dankon... nur insultojn kaj insultojn!"
"Ho", diris Etulo. "Ho, ne ĉagreniĝu, sed komprenu, Ruĝoĉa­pulino..."
"Kio estas tiu aĉa rubokavulino, pri kiu vi bruas?" demandis Karlsson, kaj nun li ne plu ploris.
"Ŝi estas sur la poŝtmarko", diris Etulo. "Mia plej bela poŝt­marko".
Karlsson staris senmove kaj cerbumis. Jen liaj okuloj eklumis kaj li ridetis ruze.
"La plej bona de l' mondo ludinventisto, divenu, kiu li estas? Kaj divenu, kion ni ludos... Ruĝoĉapulinon kaj lupon! Ni lu­dos, ke la polvosuĉilo estas lupo, kaj mi estas ĉasisto, kiu ve­nos kaj disigos la ventron de li, kaj – hoj! – elvenos Ruĝoĉa­pulino."
Li ĉirkaŭrigardis senpacience.
"Ĉu vi havas hakilon ie? Ĉi tia polvosuĉilo estas fortika, kiel fero."
Etulo havis neniun hakilon, kaj li estis feliĉa pro tio.
"Oni ja povas malfermi la polvosuĉilon kaj ŝajnigi, ke oni di­sigis la ventron de la lupo.
"Se oni volas fuŝi, do jes", diris Karlsson. "Ne tiel mi kutimas fari, kiam mi dishakas lupojn, sed ĉar estas neniuj aĵoj en ĉi tiu mizera domo, do ni devas, certe, ŝajnigi!"
Li ĵetis sin ventren sur la polvosuĉilon kaj mordis la tenilon.
"Idioto", li kriis. "Kial vi ensuĉis Ruĝoĉapulinon?"
Etulo pensis, ke Karlsson estis sufiĉe infaneca, li, kiu ludis ti­om infanajn ludojn, sed estis tamen amuze vidi tion.
"Trankvilon, nur trankvilon, eta Ruĝoĉapulino", kriis Karls­son. "Surmetu ĉapon kaj galoŝojn, ĉar tuj vi eliros!"
Kaj tuj Karlsson malfermis la polvosuĉilon, kaj ĉion, kio estis ene, li elŝutis sur la tapiŝon. Estiĝis granda griza aĉa amaso.
"Oj, vi devis ja elŝuti tion en paperpakon", diris Etulo.
"Paperpakon... ĉu tio troviĝas en la fabelo, he?" diris Karls­son. "Ĉu troviĝas tie, ke la ĉasisto disigis la ventron de la lupo kaj elŝutis Ruĝoĉapulinon en paperpakon, ĉu estas tiel?"
"Ne", diris Etulo, "certe, tiel ne estas..."
"Nu, silentu do", diris Karlsson. "Ne provu eltrovi tiaĵojn, kiuj ne troviĝas tie, ĉar tiam mi ne kunludos!"
Poste li ne sukcesis diri plu, ĉar tra la fenestro envenis aer­blovo kaj la tuta polvamaso flugis supren en lian nazon. Tiam li devis terni. Li ternis rekte en la polvamason. Ĝi elĵetis la paperspliton, kiu ekflugis super la planko kaj falis ĝuste antaŭ Etulo.
"Vidu, jen Ruĝoĉapulino", kriis Etulo kaj rapidis levi la pol­van etan poŝtmarkon.
Karlsson aspektis kontenta.
"Jen kion mi povas fari", li diris. "Mi akiras aĵojn per nura ter­no. Do nun, eble, vi povas ĉesi kvereli pri Ruĝoĉapulino!"
Etulo viŝis sian poŝtmarkon kaj estis tute feliĉa.
Tiam Karlsson ternis ankoraŭfoje, kaj polvonubo ekŝvebis su­per la planko.
"La plej bona de l' mondo ternisto, divenu, kiu li estas", diris Karlsson. "Mi povas reterni la tutan polvon al ĝia prava loko, atendu kaj vi vidos!"
Etulo ne aŭdis lin. Nun li volis nur englui sian poŝtmarkon.
Sed Karlsson staris en la polvonubo kaj ternis. Li ternis kaj li ternis, kaj kiam li ĉesis terni, tiam preskaŭ la tuta polvamaso estis forternita de la planko.
"Nun vi vidas, ke neniu paperpako necesis", diris Karlsson. "Kaj nun la tuta polvo kuŝas, kie ĝi kutimas kuŝi. Ordo ĉie, tiel mi volas, ke ĉio estu. Se mi ne havas iom da pureco ĉir­kaŭ mi, do mi ne kunludas!"
Sed Etulo rigardis nur sian poŝtmarkon. Nun ĝi estis engluita, ho, kiom bela ĝi estis!
"Oni bezonos polvosuĉi viajn orelojn ankoraŭfoje", diris Karl­sson. "Vi ja ne aŭdas."
"Kion vi diris?" demandis Etulo.
"Nu, mi diris, ke estas ja sensence, ke mi sola devas ŝiri kaj treni, ĝis mi ekhavas blazojn sur la manoj. Mi purigis kaj pu­rigis por vi, do tio ne estos tro multe, se vi sekvos min supren kaj purigos por mi."
Etulo forpuŝis de si la poŝtmarkalbumon. Sekvi lin supren sur la tegmenton... Estis nenio, kion li volis pli ol tion! Nur unu­foje li estis tie supre ĉe Karlsson en lia dometo sur la tegmen­to. Tiufoje panjo havis teruran tempon kaj sendis fajrobriga­don por malsuprenigi lin.
Etulo cerbumis. Tio okazis tiom antaŭlonge, nun li ja iĝis multe pli aĝa knabo, kiu povis grimpi sur iun ajn tegmenton. Sed ĉu panjo komprenus tion, jen kion li ŝatus scii. Ŝi ja ne estis hejme, do li ne povis demandi ŝin. Kaj, eble, plej pru­dente estus ne refari tion.
"Nu, kuniru do", diris Karlsson.
Etulo pensis ankoraŭfoje.
"Sed se vi faligos min, kiam ni flugos", li diris maltrankvile.
Karlsson ne aspektis timigita.
"Nu", li diris, "ja estas tre multe da infanoj. Je unu ido pli aŭ malpli, tio estas bagatela afero."
Etulo vere ekkoleris kontraŭ Karlsson.
"Mi ne estas iu bagatela afero, kaj se mi falos..."
"Trankvilon, nur trankvilon", diris Karlsson kaj glatumis lin sur la kapon. "Vi ne falos. Mi tenos vin tiel firme, kiel faras mia avino. Ĉar sendube vi estas nur malpurema bubeto, sed ŝajnas tamen, ke mi ŝatas vin. Precipe nun, kiam vi spertis purigadon kaj ĉion."
Li refoje glatumis Etulon.
"Jes, estas mirinde, sed mi tamen ŝatas vin, etan stultan bu­bon, kia vi estas. Atendu iom, ĝis ni venos supren al la teg­mento, tiam mi brakumos vin precize kiel faras mia avino, ti­el, ke vi iĝos bluvizaĝa,."
Li premis la butonon, kiu troviĝis sur lia ventro, la motoro ekfunkciis, kaj Karlsson firme kaptis Etulon. Kaj ili elflugis tra la fenestro en la bluan ĉielon. La ĉifonecaj kurtenoj flirtis malrapide, precize kvazaŭ ili volus adiaŭi.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт дек 11, 2009 14:54 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
2. HEJME ĈE KARLSSON
Eta domo, kiu situas sur tegmento, povas esti vere hejmeca, precipe kiel tiu de Karlsson. La dometo de Karlsson havas verdajn fenestrokovrilojn kaj mal­grandan ŝtuparon aŭ peronon, kiu estas bonega sidloko. Oni povas sidi tie vespere, rigardante la stelojn, kaj tage – trin­kante sukon kaj manĝante kukojn, enkaze se oni havas ku­kojn, kompreneble. Nokte oni povas dormi tie, enkaze se se­ntiĝas tro varme en la domo, kaj matene oni povas vekiĝi tie kaj vidi la sunon leviĝi super la tegmentoj fore en Öster­malm.
Jes, ĝi estas vere hejmeca domo, kaj ĝi situas, tiel ruze kaŝite inter fumtubo kaj korbelo, ke oni apenaŭ vidus ĝin. Se oni ne irus hazarde supre sur la tegmento, kompreneble, kaj trafus precize malantaŭ la fumtubon. Sed maloftas homoj, kiuj farus tion.
"Ĉio estas malsama ĉi tie supre", diris Etulo, kiam Karlsson surteriĝis kun li sur la peronon de sia domo.
”Jes, dank' al Dio", diris Karlsson.
Etulo rigardis ĉirkaŭen.
"Pliaj tegmentoj ĉie", li diris.
"Pli ol kilometro da tegmentoj", diris Karlsson, "kiujn oni po­vas ĉirkaŭiri kaj petoli tiom multe, kiom oni povos."
"Ĉu ni petolos iom, vi pensas?" demandis Etulo arde. Li ĵus rememoris, kiel spirstreĉe estis antaŭfoje, kiam li kaj Karlsson petolis kune sur la tegmento.
Sed Karlsson rigardis lin severe.
"Por ke vi evitu purigadon, ĉu? Unue mi preskaŭ tordas min ĝismorte por fari kelkan ordon sube ĉe vi, kaj poste vi vagos ĉirkaŭe kaj petolos reston de la tago. Ĉu tiel vi prikalkulis la aferon?"
Etulo tute nenion prikalkulis.
"Mi volonte helpos purigi, se tio necesas", li diris.
"Nu, bone do", diris Karlsson.
Li malfermis la pordon en sian domon, kaj Etulo paŝis enen al la plej bona de l' mondo Karlsson.
"Jes, ne timu", diris Etulo, "se tio necesas, do..."
Poste li staris silente longan tempon kaj liaj okuloj grandiĝis.
"Tio necesas", li finfine diris.
Estis nur unu ĉambro en la domo de Karlsson. En ĉi tiu ĉam­bro Karlsson havis rabotstablon por raboti kaj manĝi sur ĝi kaj meti aĵojn. Kaj poste li havis sofon por dormi kaj salti sur ĝi kaj kaŝi aĵojn ene. Kaj poste du seĝojn por sidi kaj meti ĉi­aĵojn kaj paŝi sur ilin, se li bezonis ŝovi iujn aĵojn en sian ŝrankon. Sed tio fiaskis, ĉar ĝi jam plenplenis je aliaj aĵoj, kiuj ne povis kuŝi surplanke kaj pendi sur najloj en la muroj, ĉar tie estis multaj ceteraj aĵoj... sufiĉe multe da ili. Karlsson ha­vis ankaŭ malfermitan fornon – ankaŭ kun aĵoj sur ĝi kaj fera krado, sur kiu li povis kuiri manĝaĵon. Supre sur la kamen­breto kuŝis multaj aĵoj. Sed sur la plafono pendis preskaŭ tute nenio. Nur drilo, kaj pako da nuksoj, kaj pistola knalpulvoro, kaj pinĉilo, kaj paro da babuŝoj, kaj rabotilo, kaj la noktoĉe­mizo de Karlsson, kaj lavspongo, kaj fajrostango, kaj malgran­da valizo, kaj pako da sekaj ĉerizoj – tute nenio.
Etulo longe staris senmove sur la sojlo kaj rigardis ĉirkaŭen.
"Nun, mi kredas, vi mutiĝis", diris Karlsson. "Tie estas aĵoj, malkiel sube ĉe vi, tie apenaŭ estas entute iuj aĵoj."
"Jes, efektive, ĉi tie estas aĵoj", diris Etulo. "Sed mi kompre­nas, ke vi volas purigi."
Karlsson ĵetis sin sur la sofon kaj kuŝiĝis tie sufiĉe komforte.
"Nun vi vere eraras", li diris. "Mi ne volas purigi. Vi volas pu­rigi... post ĉio, kion mi eltenis sube ĉe vi, ĉu ne?"
"Ĉu vi entute ne helpos?" scivolis Etulo maltrankvile.
Karlsson kuntiriĝis sur la kuseno kaj grumblis tiel, kiel oni faras, kiam oni kuŝas vere bele.
"Jes, certe, mi helpos", li diris, post kiam li ĉesis grumbli.
"Do bone", diris Etulo. "Mi ektimis, ke vi intencis..."
"Jes, certe, mi helpos", diris Karlsson. "Mi kantos por vi dum la tuta tempo kaj kuraĝigos vin. Hoj, hoj, ĉio trapasos kiel danco."
Etulo ne tre certis pri tio. Li neniam en sia vivo purigis tiom terure multe. Certe, li kutimis pluki siajn ludilojn, panjo de­vis nur diri al li tri-, kvar- aŭ kvinfoje, tiam li faris tion, eĉ se li pensis, ke tio estis enuige kaj vere senbezone. Sed purigi por Karlsson estis io tute alia.
"Kiel mi komencu?" scivolis Etulo.
"Stultulo, vi devas komenci kun nuksoŝeloj, kompreneble", diris Karlsson. "Ja necesas neniu ĝenerala purigado, ĉar mi te­nas mian domon ĝuste tiel, kaj krome mi neniam sukcesos igi ĉion ĉi reveni al la antaŭa stato. Vi bezonas nur iometan ete­tan purigadon."
Nuksoŝeloj kuŝis surplanke inter amaso da oranĝoŝeloj, kaj ĉerizkernoj, kaj kolbashaŭtoj, kaj papersplitoj, kaj forbru­lintaj alumetoj kaj tiel plu. De la planko mem videblis nenio.
"Ĉu vi havas polvosuĉilon?" demandis Etulo, post kiam li estis cerbuminta kelkan tempon.
Tian demandon Karlsson, evidente, ne ŝatis. Li rigardis Etu­lon malkontente.
"Kelkaj homoj ĉi tie estas pigraj, mi diru! Mi havas plej bonan de l' mondo balailon kaj plej bonan de l' mondo ŝpaton, sed ili ne taŭgas por kelkaj pigruloj, n-e-e-e, ili bezonas polvosu­ĉilon, nur por kelkaj homoj evitu mem fari ion."
Karlsson subridis.
"Mi havus mil polvosuĉilojn, se mi volus. Sed mi ne estas ti­om inerta pri mi mem, kiel kelkaj aliaj homoj. Mi ŝatas movi­ĝi."
"Tion ankaŭ mi faras, certe", diris Etulo pardonpete, "sed... jes, krome vi ja havas neniun elektron por polvosuĉilo."
Li rememoris nun, ke la domo de Karlsson estis tute malmo­derna. Ne estis elektro en ĝi, nek akvodukto. Karlsson havis petrollampon, kiun li lumigis dum vesperoj, kaj akvon li aki­ris el pluvbarelo, kiu staris ekstere ĉe la domangulo.
"Ankaŭ rubodukton vi ne havas", diris Etulo, "kvankam vi vere bezonus ĝin."
"Mi ne havas rubodukton?" diris Karlsson. "Kion vi scias pri tio? Balau, poste mi montros al vi la plej bonan de l' mondo rubodukton."
Etulo suspiris. Poste li prenis balailon kaj eklaboris. Karlsson kuŝis kun la brakoj sub la nuko kaj rigardis lin, tre kontenta. Kaj li ekkantis por Etulo, precize kiel li promesis:
"Pasas tagoj pli rapide
Nur por homo diligenta,
Kaj nur hom' laboravida
Pacon trovos kaj kontenton."

"Jen, tio ĝustas", diris Karlsson kaj premis sin en la kusenon tiel, ke li kuŝu pli bone. Poste li reekkantis, kaj Etulo balais kaj balais. Sed meze de ĉio ĉi Karlsson diris:
"Dum vi estas ĉi tie, ĉu vi povus esti bonvola kaj kuiri iom da kafo por mi?"
"Kuiri kafon?” diris Etulo.
"Jes, bonvolu", diris Karlsson. "Kvankam mi ne volas, ke vi havu superzorgojn pro mi. Vi bezonas nur ekbruligi fajron en la forno kaj alporti iom da akvo kaj kuiri bolaĵon. Kafon trin­kos mi mem."
Etulo rigardis malvolonte la plankon, kiu ankoraŭ ne estis eĉ minimume 'etete purigita'.
"Ĉu ne povus vi prepari kafon, dum mi balaas?" li proponis.
Karlsson laŭte suspiris.
"Kiel oni iĝas ĉi tiel pigra, kiel vi?" li demandis. "Kiam vi an­koraŭ estas ĉi tie... do ĉu estus tre malfacile kuiri iom da ka­fo?"
"Ne, kompreneble", diris Etulo, "sed se mi diru, kion mi pen­sas..."
"Sed tion vi ne diru", diris Karlsson. "Ŝparu viajn fortojn! An­stataŭe klopodu esti iom helpema al tiu, kiu ŝiris kaj tiris por vi, polvosuĉis viajn orelojn kaj mi ne scias, kion pli."
Etulo demetis la balailon. Li prenis sitelon kaj elkuris por ak­vo. Li kaptis ŝtipojn el lignokofro kaj ŝovis ilin en la fornon, kaj li faris ĉion, kion li povis, por ekbruligi fajron, sed tio ne volis sukcesi.
"Mi ne estas spertulo", li diris pardonpete, "ĉu vi povus... nur ekbruligi, mi celas."
"Ne provu", diris Karlsson, "jes, se mi estus ellitiĝinta kaj irus, estus alia afero, tiam mi povus, nature, montri al vi, kiel oni faras tion, sed nun mi hazarde kuŝas, do vi ne povas postuli, ke mi servu al vi pri ĉio."
Tion Etulo komprenis. Li provis ankoraŭfoje, kaj tiam subite ekkrakis kaj ekzumis en la forno.
"Ĝi ekbrulis", diris Etulo kontente.
"Jen vi vidas! Necesas nenio plia, krom iom da energio", diris Karlsson. "Nun metu nur kafon kaj aranĝu etan belan pleton kaj alportu iom da bulkoj, poste vi povos fini kun la balaado, dum kafo estos kuirata."
"Kaj kafo... ĉu vi certas, ke vi mem trinkos ĝin?" diris Etulo. Li fakte povis esti sarkasma fojfoje.
"Jes ja, kafon trinkos mi mem", diris Karlsson. "Sed ankaŭ vi povas ricevi iom, ĉar mi estas ja tiom neesprimeble regale­ma."
Kaj post kiam Etulo estis fininta pri la balaado kaj rastinta ĉi­ujn nuksoŝelojn kaj ĉerizkernojn kaj papersplitojn en gran­dan rubositelon de Karlsson, li kaj Karlsson trinkis kafon sur la litrando de Karlsson. Ili formanĝis multe da bulkoj. Kaj Etulo sidis tie kaj sentis, kiel li bonfartis ĉe Karlsson, kvan­kam estis streĉe fari 'etetan purigadon' por li.
"Nu do, kie vi havas la rubodukton?" demandis Etulo, kiam li glutis lastan bulkopecon.
"Tion mi montros al vi", diris Karlsson. "Kunprenu la rubosi­telon kaj venu!"
Li eliris antaŭ Etulo sur la peronon.
"Jen", li diris kaj montris suben al la tegmentaj defluiloj.
"Kiel do... kion vi celas?" diris Etulo.
"Iru tien suben", diris Karlsson. "Tie vi ricevos la plej bonan de l' mondo rubodukton."
"Mi ĵetus rubojn al la strato", diris Etulo. "Tion ja oni ne po­vas fari."
Karlsson tiris al si la rubositelon.
"Tion vi, certe, tuj vidos. Venu!"
Kun la rubositelo en brakpleno li ĵetis sin antaŭen laŭ la teg­mento. Etulo ektimis, imagu, se Karlsson ne povus halti, ki­am li venos ĝis la defluilo!
"Bremsu", kriis Etulo, "bremsu!"
Kaj Karlsson bremsis. Sed nur ĉe la pleja rando.
"Kion vi atendas?" kriis Karlsson. "Venu ĉi tien!"
Etulo sidiĝis sur la postaĵon kaj rampis singarde suben al la defluilo.
"La plej bona de l' mondo rubodukto... falalto estas dudek metroj", diris Karlsson kaj renversis rapide la rubositelon.
Laŭ la plej bona de l' mondo rubodukto ektorentis ĉerizker­noj, nuksoŝeloj kaj papersplitoj en abunda fluo suben al la strato kaj venis rekte sur la kapon de delikata sinjoro, kiu iris sur la trotuaro kaj fumis cigaron.
"Oj", diris Etulo, "oj, oj, oj, vidu, li ricevis ĉion ĉi sur sin!"
Karlsson levetis la ŝultrojn.
"Kiu do petis lin iri rekte sub mia rubodukto? Meze de la konduktubo mem!"
Etulo aspektis embarasita.
"Jes, sed li ĵus, certe, ricevis nuksoŝelojn sub la ĉemizon kaj ĉerizkernojn en la harojn, tio ne estas sufiĉe komforta."
"Estas bagatela afero", diris Karlsson. "Se oni havas neniujn pli grandajn ĝenojn en la vivo, krom kelkajn nuksoŝelojn sub la ĉemizo, do oni povas esti feliĉa."
Sed ne ŝajnis, ke la sinjoro kun cigaro estis vere feliĉa. Oni povis vidi lin skueti sin, kaj poste oni aŭdis lin voki policis­ton.
"Kiel ĉi ulo scias brui pro bagatelaĵoj", diris Karlsson. "Li de­vus esti dankplena anstataŭe. Ĉar se nun la ĉerizkernoj ekra­dikos en liaj haroj, tiam, eble, tie kreskos bela ĉerizarbeto, kaj tiam li povus iri ĉie ajn kaj pluki ĉerizojn kaj elkraĉi kernojn dum tutaj tagoj."
Sed venis neniu policisto tie sube surstrate. La sinjoro kun ci­garo devis hejmeniri kun siaj nuksoŝeloj kaj siaj ĉerizkernoj.
Karlsson kaj Etulo grimpis reen laŭ la tegmento supren al la domo de Karlsson.
"Krome, ankaŭ mi volas elkraĉi ĉerizkernojn", diris Karlsson. "Dum vi estas ĉi tie, ĉu vi povas alporti la pakon da ĉerizoj, kiu pendas sur la plafono tie ene?"
"Ĉu vi kredas, ke mi kaptos ĝin?" demandis Etulo.
"Paŝu sur la rabotstablon", diris Karlsson.
Etulo faris tion, kaj poste Karlsson kaj Etulo sidis sur la pero­no kaj manĝis la sekajn ĉerizojn kaj elkraĉis la kernojn ĉiudi­rekten. Ili ruliĝis ekster la tegmenton kun klaketo. Tio sonis tre ĉarme.
Baldaŭ komencis krepuskiĝi. Milda, varma aŭtuna krepusko malsupreniris sur ĉiujn tegmentojn kaj ĉiujn domojn. Etulo movis sin pli proksimen al Karlsson. Estis tre bele sidi tie sur la perono kaj elkraĉi ĉerizkernojn, dum fariĝis tute mallume. La domoj aspektis subite tiel malsamaj, obskuraj kaj mister­plenaj, kaj finfine tute nigraj. Estis kvazaŭ iu per granda ton­dilo tondis ilin el nigra papero kaj nur metis tien kelkajn or­paperajn kvarangulojn por fenestroj. Iĝis ĉiam pli kaj pli da lumantaj kvaranguloj en la ĉirkaŭa mallumo, ĉar nun homoj komencis ŝalti lumon en siaj domoj. Etulo provis nombri, unue estis tri, poste iĝis dek, poste iĝis multege. Tie ene trans la fenestroj oni povis vidi homojn iri kaj okupiĝi pri tiu aŭ alia afero, kaj oni povis scivoli, kion ili faris kaj kiu ili estis kaj kial ili loĝis ĝuste tie kaj nenie aliloke.
Estis Etulo, kiu scivolis. Karlsson ne scivolis.
"Ili ja devas loĝi ie, la kompatindaj homoj", diris Karlsson. "Ĉiuj ja ne povas havi domon surtegmente. Ĉiuj ne povas esti la plej bona de l' mondo Karlsson."


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб дек 12, 2009 18:24 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
3. La bulk-pincito de Karlsson
Dum Etulo estis ĉe Karlsson, panjo estis ĉe doktoro. Tio okupis pli longan tempon, ol ŝi supozis, kaj ki­am ŝi fine hejmenvenis, Etulo sidis pace kaj kviete en sia ĉambro kaj pririgardis siajn poŝtmarkojn.
"Hej, Etulo", diris panjo, "ĉu vi sidas tie kaj okupiĝas pri siaj poŝtmarkoj, kiel kutime?"
"Jes, tion mi faras", diris Etulo, kaj tiel ja estis. Ke li estis sup­re sur la tegmento kelkan tempon antaŭe, pri tio li ne diris. Certe, panjo estas saĝa kaj ŝi komprenas preskaŭ ĉion, sed ĉi tion, ke li grimpis sur la tegmenton, ne estis tre probable, ke ŝi komprenus. Etulo decidis paroli entute nenion pri Karls­son. Ne ĝuste nun. Ne antaŭ ol la tuta familio kolektiĝos. Tio fariĝos luksa surprizo, kiu estas kunpreninda al la tagmanĝa tablo. Krome, panjo ne aspektis sufiĉe ĝoja. Ŝi havis sulkon inter la okuloj, kiu ne kutimis esti tie. Etulo scivolis, kial.
Poste hejmenvenis ĉiuj ceteraj familianoj, komenciĝis la tag­manĝo, kaj ili sidiĝis ĉirkaŭ la manĝotablo ĉiuj kune, panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan kaj Etulo. Ili ricevis stufaĵon en brasikfolioj, kaj kiel kutime, Etulo formetis la brasikon. Li ne ŝatis brasikon. Li ŝatis nur tion, kio estis ene. Sed apud liaj pi­edoj sub la tablo kuŝis Bimbo, kaj li manĝis ĉion ajn. Etulo faldis la brasikfolion en malgrandan glueman bulon kaj ŝovis ĝin suben al Bimbo.
"Panjo, diru al li, ke li ne rajtas fari tiel", diris Bettan. "Bimbo finfine iĝos netolerebla... precize kiel Etulo."
"Jes, jes", diris panjo, "jes, jes!"
Sed estis kvazaŭ ŝi ne aŭdis.
"Mi fakte estis devigata manĝi precize ĉion, kiam mi estas infano", diris Bettan.
Etulo eligis langon al ŝi.
"Jen kion vi faras! Sed oni ne povas rimarki, ke tio faris ian apartan utilon al vi."
Tiam subite panjo ekhavis larmojn en la okuloj.
"Ne kverelu, mi vin petas", ŝi diris. "Mi ne kapablas aŭdi ti­on."
Kaj poste ŝi malkaŝis, kial ŝi ne estis ĝoja.
"La doktoro diris, ke mi ekhavis anemion. Totala superstreĉo, li diris. Mi devas forveturi kaj ripozi... kiel do ĉio pasos?"
Estiĝis plena silento ĉe la tablo. Neniu diris unu solan vorton dum longa tempo. Kiaj tristaj novaĵoj! Panjo malsanis, estis vere malfeliĉe, tiel pensis ili ĉiuj. Kaj nun ŝi ankaŭ devas for­veturi, tio estis eĉ pli aĉa, pensis Etulo.
"Mi volas, ke vi staru en la kuirejo ĉiutage, kiam mi hejmen­venas el la lernejo, kaj havu antaŭtukon sur vi kaj baku bul­kojn", diris Etulo.
"Vi pensas nur pri vi mem", diris Bosse severe.
Etulo premis sin al panjo.
"Jes, alie oni ricevos neniujn bulkojn", li diris.
Sed nun panjo eĉ ne aŭdis tion. Ŝi interparolis kun paĉjo.
"Ni devas provi akiri por ni domhelpantinon, kiel do tio pa­sos?"
Kaj panjo, kaj paĉjo aspektis ĉagrenitaj. Ne estis tute tiom hejmece ĉe la manĝotablo, kiel kutime estis. Etulo kompre­nis, ke devas okazi io por igi ĉion pli agrabla, kaj kiu povus zorgi pri tio pli bone, ol li mem?
"Divenu tamen ion agrablan", li diris. "Divenu, kiu estas re­veninta!"
"Kiu… ho, ne Karlsson, certe", diris panjo. "Bonvolu ne diri, ke ni havos pliajn ĝenojn ankaŭ nun!"
Etulo rigardis ŝin riproĉe.
"Mi pensas, ke kun Karlsson estas amuze kaj neniom ĝene."
Tiam Bosse ekridis.
"Jen, certe, feliĉa iĝos la vivo. Neniu panjo, nura Karlsson kaj domhelpantino, kiu povos furiozi ĉi tie laŭplaĉe."
"Ne timigu min ĝismorte", diris panjo. "Imagu, se domhel­pantino ekvidos Karlssonon, kio tiam okazos?"
Paĉjo severe rigardis Etulon.
"Estos neniu 'okazos'. Domhelpantino ne devas vidi, nek aŭdi parolojn pri Karlsson, promesu tion, Etulo!"
"Karlsson flugadas, kie li volas", diris Etulo. "Sed mi promesas ne rakonti pri li."
"Ne al unu sola homo", diris paĉjo. "Ne forgesu, pri kio ni in­terkonsentiĝis."
"Ne, ne al unu sola homo", diris Etulo. "Nur al instruistino en la lernejo, certe."
Sed paĉjo skuetis la kapon.
"Absolute ne al la instruistino! Sub neniuj cirkonstancoj!"
"Sss", diris Etulo. "Do mi vere ne devas rakonti ankaŭ pri domhelpantino. Ĉar estas ja pli malbone pri domhelpantino, ol pri Karlsson."
Panjo suspiris.
"Ni ankoraŭ ne scias, ĉu ni povos akiri domhelpantinon", ŝi diris.
Sed jam sekvan tagon ŝi metis anoncon en ĵurnalon. Estis sola persono, kiu respondis. Ŝi nomiĝis fraŭlino Bock. Kaj post kelkaj horoj ŝi venis por trovi la lokon. Etulo ĝuste tiam havis malfeliĉon ekhavi orellancinon, kaj li volis esti tiel proksime de panjo, kiel eblis, plej bone sidi sur ŝiaj genuoj, kvankam li, sincerdire, estis tro granda por tio.
"Sed kiam oni havas orellancinon, do oni faru tion", diris Etulo kaj grimpis sur la genuojn de panjo.
Tiam oni sonorigis ĉe la pordo. Estis fraŭlino Bock, kiu venis. Etulo ne plu povis sidi sur la genuoj. Sed la tutan tempon dum fraŭlino Bock estis tie, li staris kaj vagis ĉirkaŭ la seĝo de panjo kaj metis la dolorantan orelon al ŝia brako, kaj fojfoje, kiam lancinis en la orelo, li ĝemetis.
Etulo esperis, ke fraŭlino Bock estus juna kaj bela kaj afabla, proksimume kiel instruistino en la lernejo. Sed kontraŭe, ŝi estis severa maljuna damo, kiu aspektis tre decidema. Ŝi estis granda kaj ŝarĝa, ŝi havis kelkajn mentonojn kaj krome tiajn 'kolerajn okulojn', kiujn Etulo tre timis. Li tuj eksentis, ke li ne ŝatis ŝin. Tion ankaŭ Bimbo eksentis, evidente, ĉar li boja­dis per ĉiuj fortoj.
"Ho, estas hundo", diris fraŭlino Bock.
Panjo aspektis maltrankvila.
"Ĉu fraŭlino Bock ne ŝatas hundojn?" ŝi demandis.
"Jes, se ili estas bone edukitaj", diris fraŭlino Bock.
"Mi ne scias ĝuste, ĉu Bimbo estas bone edukita", diris panjo timide.
Fraŭlino Bock kap­gestis energie.
"Sed tia li fariĝos, se mi fiksiĝos ĉe tiu ĉi loko. Mi estis trak­tinta hundojn antaŭe."
Etulo esperis enkore, ke ŝi ne fiksiĝu ĉi tie. Ĝuste tiam lanci­nis en lia orelo, kaj li ne povis reteni ĝemeton.
"Jes ja, hundojn, kiuj jelpas, kaj infanojn, kiuj pepas", diris fraŭlino Bock kaj eligis rideton. Intenco, sendube, estis, ke li hontu, sed Etulo ne pensis, ke estis io aparte hontinda, kaj li diris mallaŭte iel por si mem:
"Mi ja havas knarantajn ŝuojn."
Panjo aŭdis tion. Ŝi iĝis ruĝvizaĝa kaj diris haste:
"Espereble, vi ŝatas infanojn, fraŭlino Bock, ĉu ne?"
"Jes, se ili estas bone edukitaj", diris fraŭlino Bock kaj fikse rigardis Etulon.
Refoje panjo aspektis tre timida.
"Mi ne scias ĝuste, ĉu Etulo estas bone edukita", ŝi murmuris.
"Sed tia li fariĝos", diris fraŭlino Bock. "Nur atendu, mi estis traktinta infanojn antaŭe."
Etulo ektimis. Li multe kompatis tiujn infanojn, kiujn fraŭli­no Bock estis traktinta antaŭe. Nun li mem devis fariĝi tia infano, jen la kialo, ke li aspektis terurita.
Ankaŭ panjo aspektis iom dubema. Ŝi glatumis Etulon sur la harojn kaj diris:
"Kiam li ĝemas, kutime pli bone helpas afableco."
"Sed ĝi ne ĉiam helpas, tion mi rimarkis", diris fraŭlino Bock. "Infano bezonas ankaŭ duran traktadon."
Poste fraŭlino Bock diris, kiom da salajro ŝi volus havi kaj postulis, ke ŝi nomiĝu 'domestrino' anstataŭ 'domhelpantino', kaj tiel la afero klariĝis.
Ĝuste tiam paĉjo hejmenvenis el la kontoro, kaj panjo pre­zentis:
"Nia domestrino, fraŭlino Bock".
"Nia domkaprino*", diris Etulo. Poste li impetis for tra la por­do tiel rapide, kiel li povis. Bimbo sekvis lin, bojante furioze.
* Domkaprino — orig. Husbock – 'bock' signifas 'kapro' – evidente, estas aludo al la familinomo de fraŭlino Bock.
Kaj sekvan tagon panjo forvojaĝis al avino. Ĉiuj ploris, kiam ŝi forveturis, pleje Etulo.
"Mi ne volas esti sola kun Domkaprino", li singultis.
Sed tiel devis esti, tion li komprenis. Bosse kaj Bettan estis ja en la lernejo multe pli longe posttagmeze, kaj paĉjo ne hej­menvenis el la kontoro antaŭ la kvina. Multajn, multajn ho­rojn ĉiutage Etulo devis suferi sola kun Domkaprino. Tial li ploris.
Panjo kisis lin.
"Provu esti pacienca nun... por mi! Kaj faru la komplezon, ne nomu ŝin Dom­kaprino!"
Mizero komenciĝis jam sekvan tagon, kiam Etulo hejmen­venis el la lernejo. En la kuirejo estis neniu panjo kun preta ĉokolado kaj bulkoj, sola fraŭlino Bock, kaj ŝi tute ne ŝajnis feliĉa vidi Etulon.
"Entreoj detruas apetiton", ŝi diris. "Do estos neniuj bulkoj."
Kvankam ŝi estis bakinta bulkojn. Staris plena plado da ili en la malfermita fenestro por malvarmiĝi.
"Jes, sed..." diris Etulo.
"Neniujn 'sed' ", diris fraŭlino Bock. "Krome, mi volas havi neniujn infanojn en la kuirejo. Iru en vian ĉambron kaj faru viajn hejmtaskojn, pendigu la jakon kaj lavu la manojn, nu, marŝ!"
Etulo iris en sian ĉambron, kolera kaj malsata. Bimbo kuŝis en sia korbo kaj dormis, sed li alkuris kiel raketo, kiam Etulo venis. Do, jen estis almenaŭ unu, kiu feliĉis lin vidi. Etulo brakumis Bimbon.
"Ĉu ŝi stultumis ankaŭ kun vi? Ho, mi ne toleras ŝin! 'Pen­digu la jakon kaj lavu la manojn'... ĉu mi ankaŭ ventumu la vestoŝrankon kaj lavu la piedojn? Mi kutimas pendigi la ja­kon sen ke iu diru al mi, tio certas!"
Li ĵetegis la jakon en la korbon de Bimbo, kaj Bimbo tuj ku­ŝiĝis sur ĝi kaj mordetis ĝian manikon.
Etulo iris al la fenestro kaj haltis por rigardi eksteren. Li staris tie kaj pensis, kiom malfeliĉa li estis kaj kiel li sopiregis al panjo. Ĉi tiam li subite ekvidis ion, kio vigligis lin. Super la tegmentoj ĉe la kontraŭa stratflanko Karlsson trejnadis flug­arton. Li rondiris tien-reen inter fumtuboj kaj jen kaj jen fa­ris kapriolon en la aero.
Etulo arde mansvingis al li, kaj Karlsson venis zumante kun tia rapideco, ke Etulo devis salti flanken, por ke tiu ne batu lian kapon, kiam li envenis krakante tra la fenestro.
"Hola, Etulo", diris Karlsson. "Ĉu mi faris ion al vi, eble, aŭ kial vi aspektas tiom acidmiena? Ĉu vi malbonfartas?"
"Ne, absolute ne", diris Etulo. Kaj li rakontis sian mizeron al Karlsson. Ke panjo forvojaĝis kaj ke ili ricevis domkaprinon anstataŭe, kiu estas ĉikanema kaj abomena kaj avara, ke oni eĉ ne ricevas bulkojn, kiam oni hejmenvenas el la lernejo, kvankam staras plena plado da tute ĵusbakitaj bulkoj en la fe­nestro.
La okuloj de Karlsson ekglimis.
"Vi havas bonŝancon", li diris. "La plej bona de l' mondo domkaprindresisto, divenu kiu li estas?"
Etulo tuj komprenis, ke devas esti Karlsson. Sed kiel Karlsson povos fari ion pri fraŭlino Bock, tion li ne povis elkalkuli.
"Mi komencos per pinciti ŝin", diris Karlsson.
" 'Inciti', vi celis, ĉu?" diris Etulo.
Tiom stultajn rimarkojn Karlsson ne ŝatis.
"Se mi celus 'inciti', mi dirus tion. 'Pinciti' estas proksimume la sama afero, kvankam pli diableca, tion vi aŭdus el la vorto mem."
Etulo pripensis tion kaj devis agnoski, ke Karlsson pravis. 'Pinciti' sonis pli diablece.
"Mi kredas, ke mi komencu per eta bulk-pincito", diris Karls­son. "Kaj vi helpos."
"Kiel do?" demandis Etulo.
"Simple iru en la kuirejon kaj parolu kun Domkaprino."
"Jes, sed...", diris Etulo.
"Neniujn 'sed' ", diris Karlsson. "Parolu kun ŝi, por ke ŝi for­prenu la okulojn de la bulkplado por momento."
Karlsson ekklukis pro rido. Poste li premis la startbutonon, kaj la motoro ekzumis. Klukante pro ĝuo, Karlsson stiris for tra la fenestro.
Kaj Etulo iris memfide en la kuirejon. Nun, kiam li havis la plej bonan de l' mondo domkaprindresiston kiel helpanton, li ne plu timis.
Ĉi-foje fraŭlino Bock multe malpli feliĉis vidi lin. Ŝi ĝuste okupiĝis pri kuiri kafon por si, kaj Etulo komprenis, ke ŝi vo­lis havi belan tempon kun kafo kaj freŝaj bulkoj. Estis, evi­dente, nur infanoj, kiuj malsanis pro manĝado de entreoj.
Fraŭlino Bock rigardis Etulon acidmiene.
"Kion vi volas?" ŝi demandis, kaj ŝia voĉo estis same acida, ki­el ŝia mieno.
Etulo pensis, ke nun temis pri tio, ke li ekparolu. Sed pri kio do en la tuta mondo li parolu?
"Divenu, kion mi faros, kiam mi iĝos granda, kiel fraŭlino Bock", li finfine diris.
Je la sama momento li aŭdis zumadon antaŭ la fenestro, kaj ĝi estis la zumado, kiun li rekonis. Sed li ne vidis Karlssonon. La sola aĵo, kiun li vidis, estis eta dika mano, kiu ŝoviĝis tra la fe­nestro kaj prenis unu el la bulkoj sur la plado. Etulo eligis ri­don. Fraŭlino Bock rimarkis nenion.
"Kion do vi faros, kiam vi iĝos gran­da?" ŝi demandis senpacience. Ne es­tis, ke ŝi vere scivo­lis pri tio. Ŝi volis nur liberiĝi de Etulo kiel eble plej rapide.
"Divenu ja", diris Etulo.
Tiam li revidis la etan dikan manon, kiu pretersvingis sin kaj prenis bulkon sur la plado. Kaj refoje Etulo elsnufis pro rido. Li penis ĉesi, sed fiaskis. Tre multe da rido boladis kaj impe­tadis el li. Fraŭlino Bock kolere rigardis lin. Ŝi pensis nun, ke li estis la plej tedema bubo en la mondo. Kaj krome li venis ĝuste nun, kiam ŝi estis havonta sian belan kaftempon!
"Divenu, kion mi faros, kiam mi iĝos granda, kiel fraŭlino Bock", li diris kaj tiam li resnufis. Ĉar nun li vidis du etajn manojn, kiuj rastis al si reston de la bulkoj sur la plado.
"Mi ne havas tempon stari ĉi tie kaj aŭskulti viajn stultaĵojn", diris fraŭlino Bock, "kaj mi ne intencas interesiĝi pri kion vi faros, kiam vi iĝos granda. Sed dum vi estas infano, vi devas esti ĝentila kaj obeema kaj fari viajn hejmtaskojn kaj malape­ri for el la kuirejo."
"Jes, kompreneble", diris Etulo kaj ridis tiel, ke li devis klini sin al la pordo. "Sed kiam mi iĝos granda, kiel fraŭlino Bock, tiam mi sekvos dieton, tio estas tutcerte."
Fraŭlino Bock aspektis kvazaŭ ŝi estis atakonta lin, sed je la sama sekundo apud la fenestro aŭdiĝis muĝo, simila al tiu de bovino. Ŝi faris hastan turnon ĉirkaŭ si, kaj tiam ŝi trovis, ke la bulkoj estis for.
Fraŭlino Bock eligis ĝemkrion.
"Ho sankta Moses, kie estas miaj bulkoj?"
Ŝi ĵetis sin al la fenestro. Eble, ŝi kredis, ke ŝi vidos ŝteliston forkuri de tie kun brakpleno da bulkoj. Sed la familio Svan­tesson loĝis ja ĉe la kvara etaĝo, kaj tiaj longkruraj ŝtelistoj ne ekzistas, tion ŝi devis kompreni.
Fraŭlino Bock sinkis sur la seĝon tute terurite.
"Ĉu povas esti kolomboj?" ŝi murmuris.
"Tio sonis multe pli kiel bovino", diris Etulo. "Eble, iu bovino elflugis por promeni hodiaŭ, kaj ŝi ŝatis bulkojn".
”Ne stultumu", diris fraŭlino Bock.
Tiam Etulo reaŭdis la zumadon de Karlsson antaŭ la fenestro, kaj por ke fraŭlino Bock ne atentu ĝin, li komencis kanti plengorĝe:
"Bovino kun flugiloj blankaj, kiel neĝ',
Ŝi venas jen ŝvebante suben el l' ĉiel'.
Vi, kiu havas bulkojn, ekstaru de la seĝ'
Kaj savu plej rapide ilin de la ŝtel' "

Etulo kutimis fari versojn kune kun panjo fojfoje, kaj li mem pensis, ke ĉi tiu pri la bovino estis bela. Fraŭlino Bock ne samopiniis.
"Silentu kun viaj stultaĵoj", ŝi kriis.
Ĝuste ĉi-momente antaŭ la fenestro aŭdiĝis eta tondro, kiu igis ilin ambaŭ salteti pro ektimo. Kaj poste ili rigardis, kio ti­el tondris. Sur la malplena bulkplado kuŝis kvin oeroj.
Etulo ekridis denove.
"Kia admirinda bovino", li diris. "Ŝi pripagis siajn bulkojn."
Fraŭlino Bock iĝis ruĝvizaĝa pro furiozo.
"Kia idiota ŝerco", ŝi kriis kaj ĵetis sin al la fenestro. "Devas es­ti iu en la supra etaĝo, kiu amuziĝas per ŝteli bulkojn kaj ĵeti suben kvin oerojn."
"Estas neniu supra etaĝo", diris Etulo. "Ni loĝas plej supre, poste estas nura tegmento."
Fraŭlino Bock tute sovaĝiĝis.
"Mi ne komprenas tion", ŝi kriis. "Mi nenion komprenas."
"Nu, tion mi ja rimarkis", diris Etulo. "Sed ne ĉagreniĝu pro tio, ĉiuj ja ne povas esti benitaj per saĝo."
Ĉi tiam frapo ŝmacis Etulon sur la vangon.
"Mi mallernigos vin esti aroganta", kriis fraŭlino Bock.
"Ne, ne faru tion, mi petas", diris Etulo, "ĉar tiam panjo ne re­konos min, kiam ŝi hejmenvenos."
Etulo iĝis brilokula. Li preskaŭ ekploris. Neniam antaŭe li ri­cevis vangofrapon, kaj li ne ŝatis ĝin. Li gapis kolere al fraŭ­lino Bock. Tiam ŝi ekprenis lian brakon kaj pelis lin en lian ĉambron.
"Nun sidu ĉi tie kaj hontu", ŝi diris. "Mi ŝlosos la pordon kaj elprenos la ŝlosilon, do eble vi povos ĉesi kuri ĉiumomente en la kuirejon."
Poste ŝi rigardis sian brakhorloĝon.
"Eble, unu horo sufiĉos, por ke vi iĝu ĝentila. Mi venos kaj malfermos je la tria. Ĝis tiam vi povas elpensi, kion oni diru, kiam oni petas pri pardono."
Kaj fraŭlino Bock foriris. Etulo aŭdis ŝin turni la ŝlosilon. Nun li estis enŝlosita kaj ne povis eliri. Tio ŝajnis aĉa. En li bolis kolero kontraŭ fraŭlino Bock. Sed samtempe li havis iom malbonan konsciencon, ĉar ankaŭ li ja ne kondutis vere bone. Panjo kredos, ke li incitis Domkaprinon kaj estis aro­ganta. Panjo, jes... li cerbumis, ĉu li tamen ploru iom. Sed ĉi-momente li aŭdis zumadon, kaj Karlsson envenis tra la fe­nestro.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн дек 14, 2009 12:17 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3611
Ну и работу же вы проделали, Siberia knabino!..


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн дек 14, 2009 14:16 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Спасибо. Но вообще-то это ещё не конец.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн дек 14, 2009 14:26 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3611
Знаю :) Это просто чтобы показать, что интерес имеется :)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн дек 14, 2009 14:45 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
4. KARLSSON INVITAS POR BULKFESTENO
Nun estos eta entreo", diris Karlsson. "Ĉokolado kaj bul­koj sur mia perono... mi invitas!"
Etulo nur rigardis lin, ho, neniu estis tiel mirinda, kiel Karls­son, Etulo volus brakumi lin. Ĝuste tion li provis fari, sed Karlsson puŝis lin.
"Trankvilon, nur trankvilon! Vi ne estas ĉe via avino nun. Nu, ĉu vi kuniras?"
"Certe", diris Etulo. "Kvankam sincerdire mi estas enŝlosita. Efektive mi sidas ekzakte kiel en prizono."
"Tion Domkaprino kredas, jes", diris Karlsson. "Kaj ŝi povas daŭrigi tion dum kelka tempo."
Liaj okuloj eklumis, kaj li eksaltis per kontentaj saltetoj ĉir­kaŭ Etulo.
"Jen kion mi elpensis. Ni ludu, ke vi sidas en prizonkelo kaj monstre suferas tie pro aĉa domkaprino kiel gardisto de la kaptitoj, kaj tiam venas tre brava kaj forta kaj bela kaj agrable korpulenta heroo kaj savas vin."
"Kiu do heroo?" scivolis Etulo.
Karlsson rigardis lin riproĉe.
"Provu diveni tion, se vi povas!"
"Certe, estas vi", diris Etulo. "Sed vi ja povas savi min tuj, mi pensas."
Karlsson neniom kontraŭis.
"Ĉar li estas ankaŭ tre vigla, la heroo", certigis Karlsson. "Ra­pida kiel akcipitro, jes, vere, kaj brava kaj forta kaj bela kaj agrable korpulenta, kaj li alflugas kaj savas vin, kaj li estas tre brava. Hoj, hoj, jen li venas!"
Karlsson firme kaptis Etulon kaj leviĝis vigle kaj brave al la plafono. Bimbo ekbojis, kiam li vidis Etulon malaperi tra la fenestro, sed Etulo kriis:
"Trankvilon, nur trankvilon! Mi revenos baldaŭ."
Supre sur la perono de Karlsson kuŝis dek bulkoj en vico, kaj ili aspektis tre belaj.
"Kaj krome ĉiu el ili estas honeste pripagita", diris Karlsson. "Ni dividos ilin juste, vi prenu sep kaj mi prenu sep."
"Tio ne eblas", diris Etulo. "Sep kaj sep fariĝos dek kvar, kaj ĉi tie estas ja nur dek bulkoj.
Karlsson rapide kunrastis sep bulkojn en amaseton.
"Jen tamen la miaj", li diris kaj metis la dikan manon super la bulkstaplon."Vi kalkulas tiel erare en lernejoj nuntempe. Sed pro tio ja mi ne bezonos suferi. Ĉiu el ni prenos po sep, mi diras, kaj jen la miaj."
Etulo kapjesis.
"Mi ĉiuokaze ne povos manĝi pli ol tri. Sed la ĉokolado, kie vi havas ĝin?"
"Sube ĉe Domkaprino", diris Karlsson. "Kaj tie ni ĝin tuj aki­ros."
Etulo rigardis lin terurite. Li tute ne emis denove renkonti fraŭlinon Bock kaj, eble, ricevi novan vangofrapon. Li ankaŭ ne komprenis, kiel ili atingos la kakaoskatolon. Ĝi staris ja ne en la malfermita fenestro, kiel la bulkoj estis, sed surbrete apud la fornelo, rekte antaŭ la okuloj de fraŭlino Bock.
"Kiel do en la tuta mondo tio okazos?" demandis Etulo.
Karlsson ekklukis kontente.
"Jes, tion vi, certe, ne povas elkalkuli, eta stulta bubo, kia vi estas! Sed nun tamen la plej bona de l' mondo petolulo okupis sin pri la afero, do vi povas esti tute trankvila."
"Jes, sed kiel...", komencis Etulo.
"Hej", diris Karlsson, "diru al mi, ĉu vi iam rimarkis balko­nojn por batpurigado, kiuj estas en ĉi tiu domo?"
Certe, Etulo sciis tion. Panjo ja kutimis skui kuirejajn tapiŝojn sur ilia balkono, ĝi situis tiel oportune, je duonŝtuparo supren de ilia kuirejpordo.
"Nur dek paŝoj de la ekstera pordo", diris Karlsson. "Eĉ tia lantema ido, kia vi estas, devus sukcesi trakuri tiun distancon sufiĉe haste."
Etulo komprenis nenion.
"Kial mi devas kuri al la balkono?"
Karlsson suspiris.
"Oni devas ĉion klarigi al vi, eta stulta bubo! Nu, malŝtopu viajn orelojn tuj kaj aŭskultu, kion mi elpensis.
"Jes, mi aŭskultas", diris Etulo.
"Do", diris Karlsson. "Eta stulta bubo surteriĝas sur la balkono per la aviadilo "Karlsson", poste kuras duonŝtuparon suben kaj sonorigas fervore kaj longe la pordosonorilon, ĉu vi kom­prenas? Kolera domkaprino en la kuirejo aŭdas la signalon kaj iras per firma paŝado por malfermi... do, la kuirejo vakas! La brava kaj agrable korpulenta heroo enflugas tra la fenestro kaj rapide elflugas, nun kaptinte la kakaoskatolon. La eta stu­lta bubo sonorigas ankoraŭfoje nur por inciti kaj kuras reen al la balkono. La kolera domkaprino malfermas la pordon kaj iĝas eĉ pli kolera, ĉar tie ekstere staras neniu kun fasko da ru­ĝaj rozoj por ŝi. Ŝi kriaĉas kaj brue fermas la pordon. La eta stulta bubo daŭre ridas sur la balkono, ĝis kiam la agrable korpulenta heroo venas kaj venigas lin al bulkfesteno sur la tegmento. Hola, Etulo, divenu, kiu estas la plej bona de l' mondo petolulo... do, ek!"
Kaj antaŭ ol Etulo rekonsciiĝis, li estis survoje de la tegmento al la balkono. Karlsson plonĝis kun li tiel, ke fajfis en la oreloj kaj tiklis en la stomako, pli ol ĉe tobogano en la Verda Bos­ko*. Poste ĉio pasis precize kiel estis dirite. Karlsson zumis for al la kuireja fenestro, kaj Etulo kuris suben kaj sonirigis ĉe la pordo fervore kaj longe. Baldaŭ li aŭdis paŝadon en la antaŭ­ĉambro proksimiĝi. Tiam li vere multe ekridis kaj ĵetis sin reen al la balkono. Sekundon poste malfermiĝis la pordo tie sube kaj fraŭlino Bock elŝovis la kapon. Li povis vidi ŝin, se li singarde gapis tra la balkonporda vitro. Kaj estis evidente, ke Karlsson pravis... La kolera domkaprino iĝis eĉ pli kolera, ĉar neniu estis ekstere. Ŝi grumblis laŭte al si mem, longan tem­pon ŝi restis en la pordokadro, kvazaŭ atendante, ke la ulo, kiu sonorigis, subite emerĝu antaŭ ŝi. Sed tiu, kiu sonorigis, staris silente ridante sur la balkono, kaj tion li daŭrigis ĝis ki­am la agrable korpulenta heroo venis kaj kondukis lin al bulkfesteno sur sia perono.
* Verda Bosko (orig. Gröna Lund) – amuzparko en Stokholmo.
Ĝi fariĝis la plej bona bulkfesteno, kiun Etulo iam partopre­nis.
"Nun mi fartas bonege", li diris, kiam li sidis tie sur la perono apud Karlsson kaj maĉis sian bulkon kaj trinkis sian ĉokola­don kaj rigardis la tegmentojn kaj turojn de Stokholmo glimi sub la sunlumo. La bulkoj estis bongustaj, ankaŭ la ĉokolado estis mirinde franda. Li mem estis kuirinta ĝin per la forno de Karlsson. Ĉion necesan – lakton kaj kakaon kaj sukeron – Karlsson kunprenis tie sube en la kuirejo.
"Kaj ĉiu guto estas zorge pripagita per kvin oeroj, kiuj kuŝas sur la kuireja tablo", diris Karlsson. "Se oni estas honesta, do estas nenio farebla pri tio."
"Kie vi akiris ĉiujn ĉi kvinoerajn monerojn?" scivolis Etulo.
"El monujo, kiun mi trovis surstrate antaŭ nelonge", diris Karlsson. "Ĝi plenplenas je kvin oeroj kaj cetera mono!"
"Povrulo, kiu pe­rdis la monujon", diris Etulo. "Li, certe, ĉagreni­ĝis."
"Nu ja", diris Karlsson, "se oni estas taksiŝoforo, oni devas ja teni sian havaĵon en ordo, jes!"
"Kiel vi scias, ke estis taksiŝoforo?" scivolis Etulo surprizite.
"Mi vidis lin perdi la monujon, sciu", diris Karlsson. "Kaj ke li estis taksiŝoforo, videblis ja pro marko sur lia kaskedo. Ankaŭ mi ja ne estas stulta."
Etulo rigardis riproĉe al Karlsson. Tiel oni vere ne devas fari pri aĵoj, kiujn oni perdis, pri tio li devis diri al Karlsson. Sed li ne devis paroli pri tio ĝuste nun... alifoje! Nun li volis nur sidi tie sur la ŝtupo kaj ĝui la sunbrilon kaj la bulkojn kaj la ĉoko­ladon kaj la kompanion de Karlsson.
Karlsson baldaŭ estis glutinta siajn sep bulkojn. Etulo finis kun la siaj ne tiom rapide. Li daŭre manĝis la duan. La tria kuŝis apud li sur la ŝtupo.
"Ho, kiel bone mi fartas", diris Etulo.
Karlsson klinis sin antaŭen kaj rigardis lin fikse en la okulojn.
"Ne, tion vi ne faras. Vi tute ne fartas bone."
Li metis sian manon sur la frunton de Etulo.
"Precize kiel mi kredis! Tipa kazo de bulkfebro."
Etulo aspektis surprizita.
"Kio do ĝi estas... bulkfebro?"
"Oni ekhavas ĝin, manĝinte tro da bulkoj."
"Do vi havos pli fortan bulkfebron", diris Etulo.
"Tiel vi kredas", diris Karlsson. "Sed vidu, mi havis bulkfeb­ron, kiam mi estis trijara, kaj oni povas havi ĝin nur unufoje, precize kiel morbilon kaj kokluŝon."
Etulo tute ne sentis sin malsana, kaj li provis diri tion al Karl­sson. Sed Karlsson devigis lin kuŝiĝi sur la ŝtupon kaj ŝprucigis fervore la ĉokoladon en lian vizaĝon.
"Por ke vi ne svenu", klarigis Karlsson. Poste li rastis al si la lastan bulkon de Etulo.
"Eĉ ne unu solan bulkon al vi, ĝi estus pura morto! Sed ima­gu, kia bonŝanco por ĉi povra bulketo, ke mi ekzistas, alie ĝi devus kuŝi ĉi tie sur la ŝtupo tute sola", diris Karlsson kaj has­te formanĝis la bulkon.
"Sed nun ĝi ne plu estas tiom sola", diris Etulo.
Karlsson kontente frapetis sian ventron.
"Ne, nun ĝi estas ĉe siaj sep kamaradoj kaj bonfartas tie!"
Ankaŭ Etulo bonfartis. Li daŭre kuŝis sur la ŝtupo kaj sentis, kiel bone li fartis spite al la bulkfebro. Li estis sata kaj pardo­nis Karlssonon pro tiu bulko.
Tiam li rigardis sian brakhorloĝon. Ĝi montris kelkajn minu­tojn antaŭ la tria. Etulo ekridis.
"Baldaŭ venos fraŭlino Bock kaj malfermos mian pordon. Ho, mi deziregas, ke mi povu vidi ŝin, kiam ŝi envenos mian ĉam­bron, dum mi estas for."
Karlsson amike frapetis lian ŝultron.
"Venu kun viaj deziretoj al Karlsson, kaj li ĉion aranĝos por vi. Nur kuru en la domon kaj alportu mian binoklon. Ĝi pen­das sur la dekkvara najlo kalkulante de la sofo, plej supre, pa­ŝu sur la rabotstablon."
Etulo ekridis.
"Jes, sed mi ja havas bulkfebron, ĉu oni tiam ne devas kuŝi senmove?"
Karlsson skuetis la kapon.
"Kuŝi senmove kaj ridi... ĉu vi kredas, ke tio helpos kontraŭ la bulkfebro! Male, ju pli ofte vi lasos la ŝelon de kvar muroj, des pli rapide vi resaniĝos, tion vi povas legi en iu ajn medici­na libro."
Kaj ĉar Etulo tre ŝatus liberiĝi de sia bulkfebro, li kuris obee­me en la domon kaj grimpis sur la rabotstablon kaj prenis su­ben la binoklon, kiu pendis sur la dekkvara najlo kalkulante de la sofo. Sur la sama najlo pendis ankaŭ bildo kun eteta ru­ĝa koko ĉe unu angulo. Karlsson mem pentris ĝin.
Etulo tuj rememoris, ke Karlsson estis la plej bona de l' mon­do kokpentristo. Jen li faris 'La portreton de sola, eteta ruĝa koko' – tiel tekstis la subskribo sur la bildo. Kaj efektive la koko estis pli sola kaj pli eta kaj ruĝa, ol iu ajn alia koko, kiun Etulo vidis en sia vivo. Sed li ne havis pli da tempo por rigar­di ĝin, baldaŭ venos la tria horo, kaj li tre rapidis.
Karlsson staris startpreta, kiam Etulo venis kun la binoklo, kaj antaŭ ol Etulo sukcesis rekonsciiĝi, Karlsson zumis for kun li trans la straton kaj surteriĝis sur la tegmento de la kontraŭa domo. Tiam Etulo komprenis.
"Oj, kia bonega observejo, se oni havas binoklon kaj volas ri-gardi en mian ĉambron!"
"Tion oni havas kaj tion oni volas", diris Karlsson kaj metis la binoklon al la okuloj. Poste ankaŭ Etulo povis prunti ĝin. Kaj li vidis sian ĉambron egale klare, kvazaŭ li estis tie. Tie kuŝis Bimbo en sia korbo kaj dormis, tie estis la lito de Etulo, tie estis tablo kun lernolibroj, kaj sur la muro estis horloĝo. Nun ĝi batis la trian. Sed fraŭlino Bock ne videblis.
"Trankvilon, nur trankvilon", diris Karlsson. "Ŝi estas survoje, ĉar mi sentas froston trairi mian dorson kaj la haŭton tremi."
Li ŝirprenis la binoklon disde Etulo kaj metis ĝin al la okuloj.
"Kion mi diris? Nun malfermiĝas la pordo, jen ŝi venas, dolĉa kaj ĉarma kiel kanibalĉefo." Li ekklukis pro rido.
"Jes ja, nun ŝi elorbitigas la okulojn! Kie estas Etulo? Imagu, se li falis el la fenestro!"
Kaj fraŭlino Bock kredis tion, ĉar ŝi alkuris la fenestron vere terurite. Etulo vere ekkompatis ŝin. Ŝi klinis sin eksteren kaj gapis suben al la strato, kvazaŭ ŝi atendus vidi Etulon tie.
"Ne, tie li ne estas", diris Karlsson, "konsternita, ĉu?"
Fraŭlino Bock aspektis trankvila. Ŝi revenis en la ĉambron.
"Nun ŝi serĉas", diris Karlsson. "Ŝi serĉas en la lito... kaj mal­antaŭ la tablo... kaj sub la lito, hahaha... kaj atendu, nun ŝi iras al la vestoŝranko, ŝi kredas, sendube, ke vi kuŝas tie ene kiel amaseto, plorante."
Karlsson denove ekklukis.
"Tempas, ke ni komencu petoli pri ŝi", li diris.
"Kiel do?" scivolis Etulo.
"Ĉi tiel", diris Karlsson. Kaj antaŭ ol Etulo sukcesis rekonsci­iĝi, Karlsson zumis for kun li trans la straton kaj ĵetis lin en lian ĉambron.
"Hola, Etulo, estu ĝentila al Domkaprino", diris Karlsson. Kaj tiam li forflugis.
Etulo ne pensis, ke ĉi tio estis iu vere bona maniero petoli. Sed li ja devis helpi laŭpove. Tial li ŝteliris silente kaj akurate kaj sidiĝis ĉe la tablo kaj ŝirmalfermis la tasklibron. Li aŭdis fraŭlinon Bock ĉirkaŭpalpi ene de la vestoŝranko. Streĉplena, li atendis ŝin eliri.
Kaj ŝi eliris. La unua, kiun ŝi vidis, estis Etulo. Ŝi retropaŝis al la ŝrankpordeto. Tie ŝi staris en plena silento kaj gapis al li. Ŝi frapis per la palpebroj kelkfoje, kvazaŭ por kontroli, ĉu ŝi ne misvidis.
"Kie do en la tuta mondo vi kaŝis vin?" ŝi fine dema­ndis.
Etulo senkul­pe levis la ri­gardon de la tasklibro.
"Mi ne kaŝis min. Mi ja nur sidis ĉi tie kaj kalkulis miajn taskojn. Mi ne povis scii, ke fraŭlino Bock emas por kaŝludo. Sed bonvolu... rerampu en la ŝrankon, do mi volonte serĉos."
Al tio fraŭlino Bock respondis nenion. Ŝi staris silente kelkan tempon kaj pripensis.
"Mi tute ne emas malsaniĝi", ŝi balbutis. "En ĉi tiu domo oka­zas tiom da strangaj aferoj."
Ĝuste ĉi-momente Etulo aŭdis iun akurate ŝlosi la pordon de ekstere. Etulo ekridis. La plej bona de l' mondo domkap­rindresisto, evidente, enflugis tra la kuireja fenestro por inst­rui al Domkaprino, kiel sentiĝas esti enŝlosita.
Fraŭlino Bock rimarkis nenion. Ŝi nur staris silente kaj ŝajnis profunde enpensiĝi. Finfine ŝi diris:
"Strange! Nu, nun vi povas eliri kaj ludi, dum mi preparos tagmanĝon."
"Dankon, tio estas afable", diris Etulo. "Do mi evitos esti en­ŝlosita ekde nun, ĉu?"
"Jes, vi evitos tion", diris fraŭlino Bock kaj iris al la pordo. Ŝi metis la manon sur la pordotenilon kaj premis ĝin suben, unufoje, dufoje. Sed la pordo ne volis cedi. Tiam ŝi ĵetis sin al ĝi per sia tuta pezo. Tio ne helpis. La pordo estis fermita kaj restis tia.
Fraŭlino Bock eligis muĝon.
"Kiu ŝlosis la pordon?" ŝi kriis.
"Certe, fraŭlino Bock faris tion mem", diris Etulo.
Fraŭlino Bock snufis kolere.
"Babilado! Kiel la pordo povas esti ŝlosita de ekstere, se mi es­tas ene?"
"Mi ne scias", diris Etulo.
"Ĉu povis esti Bosse aŭ Bettan?" scivolis fraŭlino Bock.
"Ne, ili ankoraŭ restas en la lernejo", certigis Etulo.
Tiam fraŭlino Bock peze sidiĝis sur seĝon.
"Ĉu vi scias, kion mi kredas?" ŝi diris. "Mi kredas, ke estas fantomo ĉi tie en la domo."
Etulo kapjesis, ho, kiel bone estis, ke fraŭlino Bock kredis Karlssonon esti fantomo, tiam, povas esti, ŝi forirus. Ĉar ŝi ja ne volus resti en la domo, kie fantomas.
"Ĉu fraŭlino Bock timas fantomojn?" demandis Etulo.
"Kontraŭe", diris fraŭlino Bock. "Ili tre ĝojigas min! Imagu, nun, eble, ankaŭ mi povos aperi ĉe la televido! Sciu, ili havas tie serion pri homoj, kiuj rakontas pri siaj fantomadoj, kaj ĉio, kion mi ĉeestis dum unusola tago, sufiĉos por dek TV-programoj."
Fraŭlino Bock aspektis tutkore kontenta.
"Tio vere incitos mian fratinon Frida, kredu min. Ĉar Frida estis ĉe la televido kaj rakontis pri ĉiuj fantomoj, kiujn ŝi vi­dis, kaj fantomvoĉoj, kiujn ŝi aŭdis, kaj mi ne scias, kio plia. Sed nun mi sendube superos ŝin."
"Ĉu fraŭlino Bock aŭdis iujn fantomvoĉojn?" scivolis Etulo.
"Jes, ĉu vi ne memoras, kiel ĵus muĝis antaŭ la fenestro, kiam la bulkoj malaperis? Tion mi provos imiti ĉe la televido, tiel ke homoj povu aŭdi, kiel ĝi sonas."
Kaj fraŭlino Bock eligis muĝon, tiel ke Etulo saltetis sur la se­ĝo, kie li sidis.
"Proksimume tiel", diris fraŭlino Bock kontente. Tiam antaŭ la fenestro aŭdiĝis eĉ pli terura muĝo, kaj fraŭlino Bock pali­ĝis.
"Ĝi respondas al mi", ŝi flustris. "La fantomo respondas al mi. Pri tio mi diros ĉe la televido. Ho vi, sankta Moses, kiel Frida koleriĝos!"
Kaj ŝi rakontis al Etulo, kiel fanfaronis Frida ĉe la televido kun ĉiuj siaj fantomadoj.
"Se oni kredu ŝin, do la tuta Vasastan* svarmas je fantomoj, kaj la plejmulto el ili, certe, tenas sin hejme en nia loĝejo, kvankam neniam en mia ĉambro, sed nur en tiu de Frida. Imagu, foje vespere aperis fantommano kaj skribis sur muro averton por Frida! Kaj fakte, tion ŝi, eble, bezonis", diris fraŭ­lino Bock.
* Vasastan — centra distrikto de Stokholmo.
"Kia averto ĝi estis?" demandis Etulo.
Fraŭlino Bock enpensiĝis.
"Nu ja, kia ĝi estis do... jes, ĝi tekstis jene: "Gardu vin! Via sensignife mallonga vivo devus enhavi pli da seriozeco!"
Etulo ne aspektis kompreninta ion el ĉio ĉi, kaj tiel fakte es­tis. Fraŭlino Bock devis klarigi.
"Ĝi estis averto al Frida, ke ŝi devas ŝanĝi sin kaj komenci pli bonan vivon sen tro multe da absurdaĵoj kaj memamo."
"Ĉu ŝi faris tion?" demandis Etulo.
Fraŭlino Bock snufis.
"Ne, mi kredas, certe, ne. Ŝi daŭre fanfaronas kaj kredas sin esti TV-stelo, kvankam ŝi ĉeestis tie unu solan fojon. Sed nun mi scias, kiel mi superu ŝin."
Fraŭlino Bock frotis la manojn. Ŝi feliĉegis, ke finfine ŝi po­vos superi Fridan, do ŝi tute ne zorgis, ke ŝi estis enŝlosita kun Etulo. Ŝi sidis tie vere kontenta kaj komparis la fantomadojn de Frida kun la siaj propraj, ĝis kiam Bosse hejmenvenis el la lernejo.
Tiam Etulo kriis:
"Venu kaj malfermu! Mi estas enŝlosita kun Domka... kun fraŭlino Bock!"
Bosse malfermis, kaj li tre surpriziĝis.
"Kiu do en la tuta mondo enŝlosis vin ĉi tie?" li demandis.
Fraŭlino Bock nur diris mistermiene:
"Tion vi povos aŭdi per televidilo alifoje."
Nun ŝi rapidis prepari la tagmanĝon. Ŝi marŝis for en la kui­rejon per grandaj paŝoj.
Je la sekva momento de tie aŭdiĝis ŝriko. Etulo kuris tien.
Fraŭlino Bock sidis sur la seĝo, pli pala ol antaŭe, kaj montris silente al la muro.
Fakte, ne sola Frida ricevis averton, skribitan per fantomma­no. Ankaŭ fraŭlino Bock ricevis ĝin.
Ĝi estis skribita tie sur la muro per grandaj, oblikvaj literoj kaj videblis de longa distanco:
"Gardu vin! Viaj senhonte multekostaj bulkoj devus enhavi pli da cinamo!"


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн дек 14, 2009 18:17 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
5. KARLSSON KAJ TV-SKATOLO
Paĉjo hejmenvenis por tagmanĝo kun nova ĉagreno.
"Povraj infanoj, ŝajnas, ke vi devos mastrumi tute solaj dum kelkaj tagoj. Mi devas tute subite flugi al Londono pro aferoj. Kiel vi kredas, ke ĉio pasos?"
"Tio, certe, pasos bone", diris Etulo. "Nur ke vi ne kuru, ĝe­nante funkciadon de la helico."
Tiam paĉjo ekridis.
"Mi pensis unue pri kiel ĉio pasos kun vi ĉi tie hejme sen pa­njo, kaj sen mi."
Bosse kaj Bettan kredis, ke ĉio estos bele. Tio povus ja esti preskaŭ agrable, ke por iom oni restus sen gepatroj, diris Bet­tan.
"Jes, sed pensu pri Etulo", diris paĉjo.
Bettan glatumis ame sian fraton sur la blondan kapeton.
"Por li mi estos kiel patrino", ŝi certigis. Sed tion paĉjo ne tute kredis, kaj ankaŭ Etulo.
"Vi ĉiam estas for kaj kuradas kun viaj knaboj, kiam oni vin pleje bezonas", grumblis Etulo.
Bosse provis konsoli lin.
"Do vi havas min."
"Ĉe la Östermalma sportejo, jes", diris Etulo.
Bosse ekridis.
"Restas sola Domkaprino. Ŝi ne kuradas kun knaboj kaj ne piedpuŝas pilkon."
"Jes, bedaŭrinde", diris Etulo.
Li sidis tie kaj provis pripensi, kiel malmulte li ŝatis fraŭlinon Bock. Sed tiam li rimarkis ion strangan – li ne plu koleras kontraŭ ŝi. Eĉ iomete ne koleras. Etulo estis surprizita. Kiel tio okazis? Ĉu oni bezonas nur sidi enŝlosita kune kun homo dum du horoj por lerni toleri ŝin? Ne estis tiel, ke li subite ekŝatis fraŭlinon Bock – absolute ne – sed ŝi kvazaŭ iĝis iom pli homeca por li. Povrulino, ŝi devis ja loĝi kune kun tiu Fri­da! Etulo, certe, sciis, kion signifas havi probleman fratinon. Kvankam Bettan ja ne sidis fanfaronante pri fantomoj ĉe la televido, kiel faris Frida.
"Mi ne volas, ke vi estu solaj nokte", diris paĉjo. "Prefere mi demandu fraŭlinon Bock, ĉu ŝi volus loĝi ĉi tie, dum mi estos for."
"Ĉu mi devas nun suferi kun ŝi tage kaj nokte?" diris Etulo. Sed profunde enkore li pensis, ke estis bone kun iu, kiu zorgu pri ili, eĉ se estis nura domkaprino.
Kaj fraŭlino Bock pli ol volonte volis veni kaj loĝi ĉe la infa­noj. Kiam ŝi restis sola kun Etulo, ŝi klarigis la kialon.
"Ja estas nokte, kiam fantomos pli intense ol iam, komprenu. Kaj nun mi povos kolekti por TV-programo tiom, ke Frida fa­los de seĝo, kiam ŝi vidos min en televidilo."
Etulo maltrankviliĝis. Imagu, se fraŭlino Bock, dum paĉjo es­tos for, komencus kuntreni en la domon amason da televidis­toj, kaj iu el ili hazarde vidus Karlssonon, oj, tiam li tutcerte aperus ĉe la televido, kvankam li ne estas fantomo, sed simple Karlsson. Kaj poste finiĝos paco en la domo, kion panjo kaj paĉjo tre timis. Etulo komprenis, ke li devas averti Karlsso­non kaj peti lin gardi sin. Tion li povis fari nur vespere. Tiam li estis sola hejme. Paĉjo jam forveturis en Londonon, Bosse kaj Bettan estis for – ĉiu al sia direkto, kaj fraŭlino Bock fori­ris hejmen al Frida ĉe Frejgatan* por demandi, ĉu ŝi vidis iujn fantomojn dum lastaj tagoj.
* Frejgatan — strato en Vasastan.
"Mi revenos baldaŭ", ŝi diris al Etulo, forirante. "Kaj se venos iuj fantomoj, do petu ilin sidiĝi dumtempe, hahaha!"
Fraŭlino Bock spritis malofte kaj ridis preskaŭ neniam. Kiam ŝi fojfoje faris tion, oni estis dankplena, ke tio ne okazis pli ofte. Sed ĝuste nun ŝi estis tiom bonhumora. Etulo longe po­vis aŭdi ŝin ridi ekstere en la ŝtuparejo. Ŝia rido eĥis inter la muroj.
Baldaŭ poste Karlsson venis enflugante tra la fenestro.
"Hola, Etulo, kion ni faru nun?" li scivolis. "Ĉu vi havas va­pormaŝinon, kiun ni povas eksplodigi, aŭ domkaprinon, kiun ni povas pinciti, estu io ajn, sed mi volas havi iun amuzon, alie mi ne kunludos!"
"Ni povas spekti televidilon", proponis Etulo.
Kaj imagu, evi­dentiĝis, ke Karlsson havis neniun ideon pri la televido! Li neniam en sia vivo vidis televidilon. Etulo kunprenis lin en la gastoĉambron kaj montris fiere ilian novan belan 23-colan televidilon.
"Vidu!"
"Kio estas ĉi skatolo?" demandis Karlsson.
"Ne estas skatolo, estas televidilo", klarigis Etulo.
"Kion oni havas en tia skatolo?" demandis Karlsson, "ĉu bul­kojn?"
Etulo ekridis.
"Tute ne! Tuj vi vidos, kio ĝi estas."
Li premis butonon sur la aparato, kaj ĝuste tiam en la ekra­non venis vireto kaj rakontadis pri kia vetero fariĝos en supra Norrland*.
* Norrland — la plej norda regiono de Svedio.
La okuloj de Karlsson rondiĝis pro mirego.
"Kiel vi enigis lin en la skatolon?"
Etulo ridis.
"Jes, kion vi kredis? Li enrampis tien, kiam li estis eta knabo, komprenu."
"Por kio vi havas lin?" scivolis Karlsson.
"Aĥ, ĉu vi ne komprenas, ke mi ŝercas", diris Etulo. "Li, certe, ne enrampis tien, kiam li estis eta knabo, kaj ni havas lin por nenio. Li simple estas tie, komprenu, kaj parolas pri kia vete­ro fariĝos morgaŭ. Ĉar li estas iaspeca veteroĉjo, sciu."
Karlsson elsnufis pro rido.
"Ĉu vi havas specialan vireton, ŝovitan en la skatolon, nur por ke iu rakontu pri kia vetero fariĝos morgaŭ... tion vi po­vos ja vidi! Demandu min same volonte... fariĝos tondro, kaj pluvo, kaj hajlo, kaj ŝtormo, kaj tertremo, ĉu vi kontentas nun?"
"Laŭlonge de Norrlanda marbordo dum morgaŭ fariĝos ŝtor­mo kaj pluvo", diris la veteroĉjo en la televidilo.
Karlsson ekridis ravite.
"Jes, kion mi diris... ŝtormo kaj pluvo!"
Li aliris plej proksimen al la aparato kaj premis sian nazon al tiu de la veteroĉjo.
"Kaj do ankaŭ la tertremo, ne forgesu tion! Povraj norrlan­danoj, kian veteron ili havos! Sed ili ja povas ĝoji, ke ili havas entute ian veteron. Imagu, se ili sidus tie ĝuste sen ĝi."
Li donis al la vireto en la ekrano karesan frapeton.
"Kia plaĉa eta oĉjo", li diris. "Malpli granda, ol mi. Tion mi ŝatas."
Poste li surgenuiĝis kaj ekzamenis suban flankon de la apara­to.
"Kiamaniere li enrampis tien, sincerdire?"
Etulo provis klarigi, ke estis nura bildo, sed ne viva homo en la ekrano, sed tiam Karlsson preskaŭ ekkoleris.
"Tion vi provu kun iu alia, pli stulta! Li ja moviĝas, kompre­nu. Kaj la vetero en supra Norrland, ĉu vere ne estas kutime, ke vivaj homoj parolu pri tio?"
Etulo ne multon sciis pri la televido, sed li fervore klopodis klarigi la tuton al Karlsson. Kaj tiel li volis profiti la okazon por ankaŭ rakonti sian averton.
"Kredu, ke fraŭlino Bock multe ŝatus aperi en televidilo", li komencis, sed tiam Karlsson eligis veran ridegon.
"Domkaprino en ĉi tia eteta skatolo! Tia granda bloko, tiam ŝi devas entute faldi sin kvaroble."
Etulo suspiris. Karlsson, evidente, komprenis nenion. Etulo devis rekomenci. Tio ŝajnis senespera, sed finfine li tamen komprenigis al Karlsson, kiel rimarkinde tiu instalaĵo funkci­is. Fraŭlino Bock ne bezonas mem enrampi la aparaton, ŝi po­vos sidi pace kaj kviete je kelkaj miloj for, kaj tamen oni po­vos vidi ŝin viva en la ekrano, klarigis Etulo.
"Viva domkaprino... ho, kiel terure", diris Karlsson. "Prefere frakasu la skatolon aŭ ŝanĝu ĝin kontraŭ tiu kun bulkoj ene, ili utilos por vi."
Ĝuste ĉi-momente en la ekrano aperis bela anoncistino. Ŝi ri­detis tiom amike, ke Karlsson gapis rondokule.
"Sed, certe", li diris, "ĉi-kaze devas esti tre bonaj bulkoj. Ĉar mi vidas, ke ĉi skatolo enhavas pli multe ol oni vidas komen­ce."
La anoncistino plu ridetis al Karlsson, kaj Karlsson ridetis res­ponde. Samtempe li puŝis Etulon en la flankon.
"Rigardu tiun etan ĉarmulinon! Ŝi ŝatas min... jes, ĉar ŝi ja vi­das, ke mi estas bela, saĝa kaj agrable korpulenta viro en mia plej bona aĝo."
Subite la anoncistino malaperis. Anstataŭe aperis du gravmi­enaj sinjoroj, kiuj nur babilis kaj babiladis. Tion Karlsson ne ŝatis. Li komencis ŝraŭbi ĉiujn tenilojn kaj premi ĉion ajn.
"Ne, ne faru tion", diris Etulo.
"Jes ja, ĉar mi intencas reŝraŭbi ĉi tien la etan ĉarmulinon", diris Karlsson.
Li ŝraŭbis fervore, sed la anoncistino ne revenis. La sola afe­ro, kiu okazis, estis, ke la du malbelaj sinjoroj iĝis eĉ pli mal­belaj. Ili ekhavis etetajn krurojn kaj grandajn altajn fruntojn. Tio ridigis Karlssonon. Longan tempon li amuziĝis ankaŭ al­terne elŝaltante kaj reŝaltante la aparaton.
"La oĉjoj aperas kaj malaperas laŭ mia volo", li diris plenkon­tente.
La du sinjoroj babilis kaj babiladis plu, dum Karlsson donis al ili la ŝancon.
"Mi, mi opinias, ke", diris unu.
"Tio min ne interesas", diris Karlsson. "Iru hejmen kaj enliti­ĝu!"
Li elŝaltis la aparaton kun krako kaj feliĉe ekridis.
"Imagu, kiom tio incitos tiun oĉjon, ke li ne povis diri pri kion li opinias, li!"
Sed nun Karlsson laciĝis pro la televidilo kaj volis havi iun alian amuzon.
"Kie estas Domkaprino? Portu ŝin ĉi tien, por ke mi povu fraŭdi ŝin."
"Fraŭdi... kiel vi faros tion?" scivolis Etulo maltrankvile.
"Ekzistas tri manieroj dresi domkaprinojn. Oni povas pinciti ilin aŭ petoli pri ili aŭ fraŭdi ilin, jes, sincerdire, ĉio ĉi kune estas la sama afero, sed kiam oni fraŭdas, estas pli vera lukto."
Etulo pli maltrankviliĝis. Imagu, se Karlsson komencus veran lukton kun fraŭlino Bock, do ŝi vidus lin, kaj jen estis ĝuste io, kio ne devis okazi. Etulo devis gardi lin, dum panjo kaj pa­ĉjo estis for, kiom ajn penige tio estu. Iamaniere li devis provi timigi Karlssonon, ke Karlsson mem estu prudenta kaj tenu sin for de fraŭlino Bock. Etulo cerbumis, poste li diris ruze:
"Vi, Karlsson, vi ja ne volus, certe, eniri la televidilon?"
Karlsson arde skuis la kapon.
"En tiun skatolon? Mi? Ne, dum mi estas sufiĉe sana kaj kapablas defendi min."
Sed poste li aspektis iom dubema.
"Sed certe... se tiu eta ĉarmulino estus tie samtempe!"
Etulo diris firme, ke tion Karlsson, certe, ne imagu. Ne, se Karlsson aperos ĉe la televido, do tio fariĝos, sendube, kune kun Domkaprino.
Karlsson saltetis.
"Domkaprino kaj mi en la sama skatolo... hoj, hoj, se antaŭe ne estis tertremo en la supra Norrland, do ĝi fariĝos, memoru tion! Kiel vi povis elpensi tian idiotaĵon?"
Tiam Etulo rakontis pri la fantomprogramo, kiun fraŭlino Bock intencis havi ĉe la televido, por ke Frida falu de seĝo.
"Ĉu Domkaprino vidis iujn fantomojn?" scivolis Karlsson.
"Ne, ne vidis", diris Etulo. "Sed ŝi aŭdis unu, kiu muĝis antaŭ la fenestro. Ŝi kredas vin esti fantomo."
Kaj Etulo klarigis detale la ligon inter Frida kaj Domkaprino kaj Karlsson kaj la televido, sed se li kredis timigi Karlssonon per tio, do li kredis erare. Karlsson ĵetis sin surgenuen kaj jel­pis pro admiro, kaj kiam li ĉesis jelpi, li puŝis Etulon sur la dorson.
"Estu akurata kun Domkaprino! Ŝi estas la plej bona meblo, kiun vi havas en la domo. Nepre estu akurata kun ŝi! Ĉar baldaŭ ni vere komencos amuziĝi."
"Kiel do?" scivolis Etulo timeme.
"Hoj", kriis Karlsson, "ne estas sola Frida, kiu falos de seĝo, ne, atendu, ĉiuj domkaprinoj kaj TV-oĉjoj, kaj vi vidos, kiu aperos!"
Etulo iĝis pli maltrankvila.
"Kiu aperos?"
"La Fantomido de Vasastan", kriis Karlsson. "Hoj, hoj!"
Tiam Etulo rezignis. Li avertis kaj penis fari kiel paĉjo kaj pa­njo volis. Nun ĉio estu laŭ la volo de Karlsson. Ĉar tiel ja ta­men ĉiam fariĝis. Karlsson povis petoli kaj fantomi kaj fraŭdi kiom ajn, Etulo ne plu intencis ĝeni lin. Kaj kiam li decidis tion, li pensis, ke ĉio ĉi ja povus esti amuza. Li rememoris ali­an fojon, kiam Karlsson estis fantomanta kaj fortimigis ŝtelis­tojn, kiuj volis forpreni la mastrummonon de panjo kaj la tu­tan arĝentan manĝilaron. Ankaŭ Karlsson ne forgesis tion.
"Ĉu vi memoras, kiel superbe estis?" li diris. "Alvorte... kie es­tas la fantomkostumo, kiun mi tiam havis?"
Etulo devis konfesi, ke panjo prenis ĝin. Ŝi vere koleris tiu­foje pro la littuko, kiun Karlsson detruis. Sed poste ŝi flikis la truojn kaj refaris littukon el la fantomkostumo.
Karlsson snufis, kiam li aŭdis tion.
"Tia avido furiozigas min neimageble. Neniam oni povas lasi ion trankvile en ĉi domo."
Li sidiĝis sur seĝon kaj ekpaŭtis.
"Se devas esti ĉi tiel, do mi ne kunludas. Vi povas mem akiri fantomon laŭplaĉe."
Sed poste li alkuris linŝrankon kaj malfermis la pordeton.
"Kia bonŝanco, ke estas ja pliaj littukoj."
Li tiris al si unu el plej belaj linaj littukoj de panjo, sed tiam Etulo alkuris.
"Ho, ne, ne tiun! Lasu ĝin... jen malnovaj disŝiritaj littukoj, ili taŭgos bonege."
Karlsson aspektis malkontenta.
"Malnovaj disŝiritaj littukoj! Mi kredis, ke la Fantomido de Vasastan devas surhavi etan plaĉan dimanĉan robon. Kvan­kam, verdire... ĉi tio ja ne estas plej riĉa domo... donu tiun aĉaĵon!"
Kaj Etulo trovis paron da ĉifonaj littukoj, kiujn li donis al Karlsson.
"Se vi kunkudros ilin, do povas fariĝi fantomkostumo", li di­ris.
Karlsson staris tie mishumora kun la littukoj en brakpleno.
"Se mi kunkudros ilin! Se vi kunkudros ilin, vi celas. Venu, ni flugu supren ĉe min, por ke Domkaprino ne enkuru meze de la kudrado!"
Dum sekva horo Etulo sidis supre ĉe Karlsson kaj kudris fan­tomkostumon. En la lernejo dum metilecionoj li lernis kaj antaŭ-, kaj retrostebojn, sed neniu instruis lin pri kiel kun­kudri du ĉifonajn littukojn en fantomkostumon. Tion li devis provi elpensi mem. Li faris proveton peti Karlssonon pri hel­po.
"Vi povus ja almenaŭ tajli", diris Etulo.
Karlsson skuegis la kapon.
"Se mi tajlus ion, ĝi estus via panjo, ŝin mi vere ŝatus tajli. Ĉu vere ŝi bezonis iri kaj preni mian fantomkostumon? Ne estas tro, sed sufiĉe juste, ke vi kudros la novan. Do eklaboru tuj kaj ne lamentu!"
Krome, Karlsson diris, ke li tute ne havis tempon por kudri, li devis pentri bildon, kaj tio urĝis.
"Ĝuste tiel oni devas procedi, kiam oni ekhavis inspiron, komprenu, kaj ĝin mi ĵus ekhavis. 'Glug'* ĝi diris, kaj estis inspiro, kiu venis!"
Etulo ne sciis, kiu umo estas inspiro. Sed Karlsson klarigis, ke ĝi estas iaspeca malsano, kiu ekregas ĉiujn bildpentristojn, ti­el ke oni volas nur pentri kaj pentradi kaj pentradi anstataŭ kudri fantomkostumojn.
Kaj Etulo sidis tie, grimpinte sur la rabotstablon kun krucigi­taj kruroj, kiel tajloro, kaj kudris kaj stebis, dum Karlsson mem, enrampinte en kamenangulon, pentris sian bildon.
* Glug — sono, kiu estiĝas ĉe gluglado (plaŭdado, krevantaj vezikoj ktp.) orig. 'plopp'
Ekstere regis nigra mallumo, sed ene ĉe Karlsson estis lume kaj hejmece, la petrollampo lumis, kaj en la kameno brulis fajro.
"Vi ja estis diligenta kaj kapabla ĉe la metilecionoj, mi espe­ras", diris Karlsson. "Ĉar mi tamen volus havi plaĉan fantom­kostumon. Iom da festonoj ĉirkaŭ la gorĝo mi ŝatus, aŭ eble, ruŝojn."
Etulo ne respondis. Li nur sidis, la fajro krakis kaj Karlsson pentris.
"Kiun umon vi pentras?" demandis Etulo.
"Tion vi vidos, kiam ĝi estos preta", diris Karlsson.
Finfine Etulo kunstebis fantomkostumon, kiun li kredis esti konvena. Karlsson provis ĝin kaj multe kontentiĝis. Li rondi­ris kelkfoje ĉirkaŭ la ĉambro por montri sin.
Etulo ekskuiĝis. Li pensis, ke Karlsson aspektis timinde kaj fantomece. Povra fraŭlino Bock, ŝi volis ja havi fantomon, kaj jen ŝi fakte ricevis unu, kiu povus timigi iun ajn.
"Nun Domkaprino povas sendi mesaĝon por oĉjoj ĉe la televi­do", diris Karlsson. "Ĉar baldaŭ venos la Fantomido de Vasa­stan, motorizita, sovaĝa kaj bela kaj terure danĝera."
Karlsson flugis ĉirkaŭ la ĉambro, kontente klukante. Pri sia bildo li ne plu interesiĝis. Etulo aliris por vidi, kion Karlsson pentris.
'La portreto de miaj kunikloj' staris la subskribo sube ĉe la kadro. Sed la umo, pentrita de Karlsson, estis ruĝa besteto, kiu pleje similis al vulpo.
"Ĉu ĉi tio ne estas vulpo?" demandis Etulo.
Karlsson malsuprenŝvebis kaj ekstaris apud li. Li klinis la ka­pon flanken kaj rigardis sian bildon.
"Jes, certe, estas vulpo. Sendube, estas vulpo, pentrita de la plej bona de l' mondo vulppentristo."
"Jes, sed...", diris Etulo. " 'la portreto de miaj kunikloj'... kie do estas la kunikloj?"
"Ili estas ene de la vulpo", diris Karlsson.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт дек 15, 2009 16:27 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
6. LA SONORLINEO DE KARLSSON
Sekvan matenon kaj Bosse kaj Bettan vekiĝis kun iu stranga ruĝa ekzantemo sur la korpo.
"Skarlatino", diris fraŭlino Bock, kiam ŝi ekvidis ilin. La sa­mon diris doktoro, kiun ŝi vokigis.
"Skarlatino! Tuj al la epidemia malsanulejo!"
Poste li montris al Etulo. "Kaj li restu izolita dumtempe."
Tiam Etulo ekploris. Li ne volis esti izolita. Ne ĉar li sciis, kio ĝi estas, sed tio sonis aĉe.
"Ha", diris Bosse, post kiam la doktoro foriris, "tio signifas nur, ke vi evitos iri en la lernejon kaj ke vi ne povos renkonti aliajn infanojn. Pro infekto, komprenu".
Bettan kuŝis tie kun larmoj en la okuloj.
"Povra Etulo", ŝi diris, "kiom sola vi fariĝos! Ni, eble, devas telefoni al panjo."
Sed fraŭlino Bock ne volis aŭdi eĉ unu vorton pri tio.
"Absolute ne! Sinjorino Svantesson bezonas pacon kaj kvie­ton. Rememoru, ke ankaŭ ŝi malsanas. Mia kompanio, certe, konvenas por li!"
Ŝi kapgestis al Etulo, kiu staris apud la lito de Bettan, tute plorokula.
Poste ne plu restis tempo por paroli, ĉar ambulanco venis kaj forprenis Bossen kaj Bettan. Etulo ploris, certe, li koleris kon­traŭ siaj gefratoj jen kaj jen, sed li ja multe ŝatis ilin, kaj estis tro triste, ke ili devis iri en malsanulejon.
"Ĝis, Etulo", diris Bosse, kiam ambulancanoj portis lin.
"Adiaŭ, kara knabeto, ne ĉagreniĝu! Baldaŭ ni, certe, hej­menvenos", diris Bettan.
Etulo ekploregis.
"Tiel vi kredas, jes! Sed se vi mortos!"
Fraŭlino Bock ekkriis al li... kiel li povis esti tiom stulta kaj kredi, ke homoj mortas pro skarlatino!
Do Etulo iris en sian ĉambron. Tie li havis Bimbon, li prenis lin sur siajn brakojn.
"Nun mi havas sole vin", diris Etulo kaj brakumis Bimbon. "Kaj ankaŭ Karlssonon, kompreneble."
Bimbo, certe, komprenis, ke Etulo estis malfeliĉa. Li lekis lin sur la vizaĝon. Estis ekzakte kvazaŭ li volis diri:
"Jes, sed ĉiuokaze mi havas min. Kaj Karlssonon!"
Longan tempon Etulo sidis tie kaj pripensadis, kiel bone estis, ke Bimbo ekzistas. Tamen li samtempe sopiregis al panjo. Li rememoris, ke li promesis skribi al ŝi, kaj li decidis tuj fari ti­on.
"Kara panjo”, li skribis. ”Ĉio aspektas kvazaŭ ĉi tiu familio daŭrigas sian finon Bosse kaj Bettan havas ĉarlatinon kaj ili estas en malŝanulejo kaj mi estas izolita. Tio ne doloras sed ankaŭ mi, certe, ricevos ĉarlatinon kaj paĉjo estas en Lon­dono se li vivas nun kvankam mi ne aŭdis ke li malŝanas sed li ja malŝanas ĉar ĉiuj ceteraj mal­ŝanas. Mi sopiras al vi kiel vi fartas cetere ĉu vi tre malŝanas? Estas Karlsson, kun kiu mi povas paroli pri io sed tion mi ne faras ĉar vi nur mal­trankviliĝos kaj vi bezonas pacon kaj kvieton diras Domkaprino ŝi ne malŝanas kaj ankaŭ Kar­lsson, kvankam ili ja fariĝos baldaŭ. Adiaŭ, pa­njeto, ripozu pace!"
"Mi ne skribu plu", diris Etulo al Bimbo, "ĉar mi ja ne volas timigi ŝin."
Poste li iris al la fenestro kaj sonorvokis al Karlsson. Jes, li efektive sonorvokis. Karlsson ĝuste faris ion ege lertan hieraŭ vespere. Li instalis sonorlineon inter sia domo sur la tegmen­to kaj la ĉambro de Etulo tie sube.
"Oni ne povas alflugi kaj fantomi hazarde", diris Karlsson. "Sed nun Karlsson estas farinta la plej bonan de l' mondo so­norlineon, do nun vi povas sonorvoki kaj mendi fantomadon ĝuste kiam Domkaprino sidas en konvena loko kaj gvatas en la nokton por eta horora mi."
La sonorlineo konsistis el bovina signalo, fiksita al noĉo sub la tegmento de Karlsson, kaj ŝnuro, kiu kondukis de la signa­lo al la fenestro de Etulo.
"Vi trenos la ŝnuron", diris Karlsson, "la sonorilo tintos supre ĉe mi, vips! – venos la Fantomido de Vasastan kaj Domkapri­no svenos kun falbruo, ĉu ne estas superbe?"
Certe, tio estis superbe, ankaŭ Etulo tiel pensis. Ne sole pro fantomadoj. Iam li devis sidi kaj atendi kaj atendadi, ke Karl­sson bonvolu viziti lin. Nun li povis sonorvoki al li, kiam li sentis bezonon paroli kun li.
Kaj ĝuste nun Etulo sentis bezonon paroli kun Karlsson. Li trenis kaj tiris la ŝnuron kaj aŭdis la sonorilon tinti kaj tintadi supre sur la tegmento. Baldaŭ li aŭdis la motoron de Karlsson zumi, sed estis dormeca kaj sombra Karlsson, kiu enflugis tra la fenestro.
"Ĉu vi kredas, ke ĉi tion mi inventis por iaspeca vekhorloĝo?" li diris grumble.
"Ho, pardonu", diris Etulo, "ĉu vi kuŝis dormante?"
"Pri tio vi devus demandi antaŭ ol veki min. Vi, kiu ĉiam dormas kiel porko, vi ne scias, kiel suferas ni, povruloj, kiuj preskaŭ neniam povas kuntiri la palpebrojn. Kiam oni foje trovis ripozon, ho, do oni povus ja atendi, ke oniaj amikoj de­vus resti tute silentaj kaj nur reteni la spiron anstataŭ tintigi sonorilon, kvazaŭ estiĝus incendio."
"Ĉu vi dormas tiel malbone?" diris Etulo.
Karlsson kapjesis sombre.
"Jes, imagu, ke tiel estas."
Estis ĉagrene aŭdi tion, pensis Etulo.
"Kiel domaĝe pri vi... ĉu vere vi havas tiom aĉan dormon?"
"Superaĉan", diris Karlsson. "Jes, tio estas, ke nokte mi dor­mas, certe, kiel ŝtono, kaj ankaŭ dum antaŭtagmezoj, jes, plej aĉe estas dum posttagmezoj, tiam mi kuŝas tie kaj nur barak­tas tien-reen."
Li staris silente kelkan tempon, kvazaŭ li funebrus pri sia sendormeco, sed poste li ĉirkaŭrigardis la ĉambron senpaci­ence.
"Se mi ricevus iun donaceton, do, eble, me ne ĉagreniĝus ti­om, ĉar vi vekis min."
Etulo ne volis, ke Karlsson ĉagreniĝu, kaj li ekserĉis inter siaj havaĵoj.
"Mia buŝharmoniko, ĉu vi ŝatus havi ĝin?"
Karlsson kaptis la buŝharmonikon.
"Jes, muzikilon mi ĉiam deziris, jes, dankon, mi ĝin prenos... ĉar vi, certe, ne havas basviolonon, ĉu?"
Li metis la buŝharmonikon al la buŝo kaj ektrumpetis iun te­ruran melodion. Poste li rigaridis Etulon per glimantaj oku­loj.
"Ĉu vi aŭdis? Mi ĵus faris veran melodion. 'Lamento de fanto­mido' ĝi nomiĝas."
Tiam Etulo diris, ke lamentaj kantoj bone konvenas en ĉi tiu domo, kie ĉiuj malsanas, kaj li rakontis al Karlsson pri skarla­tino.
"Imagu, kiel domaĝe pri Bosse kaj Bettan", diris Etulo.
Sed Karlsson diris, ke ĉarlatino estas bagatela afero kaj nenio prizorginda. Krome, estas nur bone, ke Bosse kaj Bettan estas en epidemio, kiam grandioza fantomado estas komenciĝonta.
Li apenaŭ estis dirinta tion, kiam Etulo saltetis pro teruriĝo. Li aŭdis la paŝadon de fraŭlino Bock trans la pordo kaj komp­renis, ke ŝi envenos lian ĉambron en iu ajn momento. Ankaŭ Karlsson komprenis, ke la afero urĝis. Kaj kun ŝmaco li ĵetis sin planken kaj forrampis sub la liton de Etulo, kiel eta globo. Etulo haste sidiĝis surliten kaj sternis sian banmantelon sur la genuojn, tiel ke ĝi pendis suben kaj ŝirmis Karlssonon laŭeb­le.
En la sama momento malfermiĝis la pordo kaj fraŭlino Bock envenis kun broso kaj ŝovelilo enmane.
"Mi intencas purigi ĉi tie", ŝi diris, "eliru en la kuirejon por­tempe!"
Etulo tiel eknervozis, ke li komencis ŝviti.
"Ne, mi ne volas", li diris. "Mi sidos tie kaj estos izolita."
Fraŭlino Bock rigardis lin incitite.
"Ĉu vi scias, kio estas sub via lito?" ŝi demandis.
Etulo iĝis ruĝvizaĝa... ĉu vere ŝi jam vidis Karlssonon?
"Estas... estas nenio sub mia lito", li balbutis.
"Imagu, ke io estas tie", diris fraŭlino Bock. "Tie plenplenas je grandaj polvoflokoj, kiujn mi intecas forbalai. Do transloki­ĝu!"
Etulo supernervozis.
"Ne, mi sidos ĉi tie kaj estos izolita", li kriis.
Tiam fraŭlino Bock komencis grumblante balai en la alia eks­tremaĵo de la ĉambro.
"Sidu tie por la tuta mondo, ĝis mi finos pri ĉi tiu angulo! Sed tiam vi estu afabla kaj izolu vin en iu alia angulo, obstina bu­bo!"
Etulo mordis siajn ungojn kaj cerbumis, ho, kiel tio pasos? Sed subite li ektremetis kaj komencis ridi. Estis Karlsson, kiu tiklis lin en la genukavoj, kaj Etulo estis tiel tikliĝema.
Fraŭlino Bock gapis al li.
"Jes ja, vi ridas, ridaĉas, kvankam la patrino kaj la gefratoj ku­ŝas malsanaj kaj suferas! Tro rapide vi konsoliĝis, kiel mi vi­das."
Etulo reeksentis Karlssonon tikli lin en la genukavoj, kaj nun li ekridis tiel forte, ke li preskaŭ falis de la lito.
"Ĉu oni povas scii, kio estas tiom amuza?" diris fraŭlino Bock acidmiene.
"Hihi", diris Etulo, "mi ĵus pensis pri amuza historio..." Li streĉe cerbumadis por rememori iun historion. "Estis foje bo­vo, kiu ĉasis ĉevalon, kaj la ĉevalo tiel ektimis, ke ĝi grimpis sur arbon, ĉu fraŭlino Bock aŭdis tion?"
Bosse kutimis rakonti la historion, sed Etulo neniam ridis pri ĝi, ĉar li multe kompatis la povran ĉevalon, kiu devis grimpi sur arbon.
Ankaŭ fraŭlino Bock ne ridis.
"Eĉ ne provu tiujn malnovajn idiotajn historiojn. Vi ja bone scias, ke ĉevaloj ne povas grimpi sur arbon."
"Ne, ili ne povas tion", diris Etulo precize kiel Bosse kutimis diri. "Sed ĝi ja havis furiozan bovon post si, do kian diablon ĝi devus fari?"
Bosse estis dirinta, ke oni povas diri 'diablo', kiam oni rakon­tas historion kun la vorto 'diablo' ene. Sed fraŭlino Bock ne samopiniis. Ŝi rigardis Etulon abomenplene.
"Vi sidas ĉi tie kaj ridas kaj sakras, dum la patrino kaj la ge­fratoj kuŝas malsanaj kaj suferas. Mi devas diri, ke mi estas surprizita..."
Ĝuste tiam ŝi estis interrompita. De la lito subite aŭdiĝis 'La­mento de fantomido', nur kelkaj mallongaj abruptaj notoj, sed sufiĉe, por ke fraŭlino Bock saltetu.
"Kio do en la tuta mondo estis?"
"Mi ne scias", diris Etulo.
Sed ŝi ja sciis, fraŭlino Bock!
"Estas sonoj el la transtera mondo, tio certas pli ol iam ajn."
"El la transtera mondo... kion signifas ĉi tio?" demandis Etulo.
"El la fantoma mondo", diris fraŭlino Bock. "En ĉi tiu ĉambro estas sole vi kaj mi, kaj neniu el ni povis eligi similajn sonojn. Ne estis homvoĉo, estis fantomvoĉo. Ĉu vi ne aŭdis... tio so­nis ekzakte kiel spirito, kiu malbonfartas!"
Ŝi rigardis Etulon rondokule.
"Ho vi, sankta Moses, nun mi devas skribi al ili ĉe la televi­do."
Ŝi forĵetis de si la broson kaj la ŝovelilon kaj sidiĝis ĉe la skri­botablo de Etulo. Tie ŝi kaptis paperon kaj fontoplumon. Longan tempon ŝi skribis fervore. Poste ŝi laŭtlegis la tuton por Etulo.
"Jen, vi devas aŭdi tion!"
Al la sveda Radio-TV. Mia fratino Frida Bock partoprenis vian serion pri spiritoj kaj fantomoj. Mi ne kredas, ke ĝi estis iel aparte bonega progra­mo, krome Frida povas pensi ion ajn ŝi volas. De­vas esti pli bone, kaj ankaŭ ĉi tio povas fariĝi pli bona. Ĉar nun mi mem ekloĝis en vera fantomata domo, kaj jen vi vidas liston pri miaj fantomadoj.
1.Stranga muĝo sonis antaŭ fenestro, kaj ĝi ne estis bovino, ĉar ni loĝas supre ĉe la kvara etaĝo, estis nur kvazaŭ muĝo.
2.Aĵoj malaperas mistere, ekzemple bulkoj kaj en­ŝlositaj bubetoj.
3.Pordoj estas ŝlositaj de ekstere, dum mi estas ene, klarigu tion, se vi povas!
4.Teruraj fantomskribaĵoj sur kuireja muro.
5.Subita funebra muziko dum purigado. Oni volas tiam nur plori.
Venu ĉi tien tuj, ĉar povas fariĝi programo, kiu kaŭzos diskutojn.
Estimplene
Hildur Bock
P.S. Kiel vi kaptis la ideon ekhavi ĝuste Fridan ĉe la televido?

Poste fervorplena fraŭlino Bock elkuris por sendi sian lete­ron. Etulo rigardis suben al Karlsson. Li kuŝis sub la lito kun glimantaj okuloj, sed tuj li elrampis, gaja kaj feliĉa.
"Hoj", li kriis, "atendu ĝis la vespero, kiam mallumiĝos, tiam Domkaprino vere ricevos ion por skribi al la televido."
Etulo reekridis, kaj li rigardis amplene Karlssonon.
"Estas superbe esti izolita, nur kiam oni estas izolita kun vi", diris Etulo.
Por sekundo li pensis pri Krister kaj Gunilla, kun kiuj li ja kutimis ludi. Verdire, li ja devus esti ĉagrenita, ĉar li ĝuste nun ne povis renkontiĝi kun ili.
"Sed tio ne gravas, estas pli amuze ludi kun Karlsson", pensis Etulo.
Kvankam ĝuste nun Karlsson ne plu havis tempon por ludi. Li devis hejmeniri kaj instali sian sondampilon, li diris.
"Ne decas, ke la Fantomido de Vasastan venu, krakante kiel fluganta barelo, komprenu. Ne, tio devas esti silente kaj fan­tomece kaj terure, ke leviĝu la hartufoj de Domkaprino."
Poste Karlsson kaj Etulo ellaboris specialan signalaron por sia sonorlineo.
"Se vi sonorvokos unufoje", diris Karlsson, "tio signifos 'Venu tuj', kaj se vi sonorvokos dufoje, tio signifos 'Ne venu ĉi tien nepre', kaj trifoje signifos 'Dankon, ke ekzistas iu en la mon­do, kiu estas tiom bela, kaj saĝa kaj agrable korpulenta kaj brava kaj bona ĉiamaniere, kiel ĝuste vi, Karlsson'."
"Kial mi sonorvoku pri tio?" demandis Etulo.
"Jes, ĉar oni devas diri amikajn kaj kuraĝigajn aferojn al siaj amikoj proksimume ĉiujn kvin minutojn, kaj mi ne povas ku­ri ĉi tien tre ofte, vi ja komprenas."
Etulo rigardis Karlssonon penseme.
"Mi ja estas via amiko, ĉu? Sed mi ne scias ĝuste, ke vi parolas ion similan al mi."
Tiam Karlsson ridis.
"Estas ja en la tuta mondo diferenco. Vi, vi ja estas nura eta stulta bubo!"
Etulo kapjesis. Li sciis, ke Karlsson pravis.
"Sed tamen vi ŝatas min, ĉu?"
"Jes, tion mi vere faras", certigis Karlsson. "Mi mem ne scias la kialon, sed mi kutimas cerbumi pri tio, kiam mi kuŝas sen­dorma dum posttagmezoj."
Li frapetis Etulon sur la vangon.
"Certe, mi ŝatas vin, kaj tio devas dependi de io... eble, ĉar vi estas tiom diferenca, ol mi, povra infaneto!"
Li flugis supren al la fenestro kaj mangestis adiaŭe.
"Kaj se vi sonorvokos, kvazaŭ estiĝus incendio", li diris, "tio signifos, ke ĉu incendio estiĝis, ĉu 'Nun mi revekis vin, kara Karlsson, kunprenu grandan sakon kaj venu ĉi tien kaj prenu ĉiujn miajn ludilojn... ĉar vi ricevos ilin tute senpage!"
Poste Karlsson estis for.
Sed Bimbo ĵetis sin planken antaŭ Etulon kaj svingis la vos­ton tiel, ke ĝi frapis kontraŭ la tapiŝon. Tio estis lia maniero montri, kiam li estis vere feliĉa pri io kaj volis, ke oni zorgu pri li.
Etulo kuŝiĝis planken apud li. Tiam Bimbo saltetis kaj bojetis pro ĝojo. Poste li enrampis sub la brakon de Etulo kaj ferme­tis la okulojn.
"Vi vere trovas bona, ke mi estas hejme, ne en la lernejo, ke mi estas izolita", diris Etulo. "Vi, Bimbo, vi pensas, evidente, ke mi estas la plej bona en la mondo."


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср дек 16, 2009 15:15 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
7. LA FANTOMIDO DE VASASTAN
Etulo havis longan, solecan tagon, kaj li tutkore sopi­ris pri vespero. Tio estis preskaŭ kiel antaŭtago de Kristnasko, li pensis. Li ludis kun Bimbo kaj trarigar­dis siajn poŝtmarkojn kaj kalkulis iom por ne cedi al siaj klas­kamaradoj. Kaj kiam li kredis, ke Krister devis hejmenveni el la lernejo, li telefonis al li kaj rakontis pri skarlatino.
"Mi ne povas iri en la 'parkerigon', ĉar mi estas izolita, kom­prenu!"
Tio sonis tre bele, li pensis, kaj Krister samopiniis, certe, ĉar li tute mutiĝis.
"Bonvolu rakonti tion al Gunilla, se vi volas", diris Etulo.
"Ĉu vi ne enuas?" demandis Krister, kiam li reakiris parolka­pablon.
"N-e-e-e ja", diris Etulo, "mi ja havas..."
Poste li eksilentis. Li intecis diri 'Karlssonon', sed li ne povis tion pro paĉjo. Printempe Krister kaj Gunilla, certe, renkon­tis Karlssonon kelkfoje, sed tio estis antaŭ ol paĉjo estis dirin­ta, ke oni parolu pri li al neniu homo. Al tiu tempo Krister kaj Gunilla, certe, forgesis lin, kaj tio estis nur bone, pensis Etulo.
"Ĉar tiam li iĝus mia propra sekreta Karlsson", li pensis. Li haste adiaŭis kun Krister. "Ĝis, nun mi ne plu havas tempon."
Estis enuige tagmanĝi vid-al-vide kun fraŭlino Bock, sed ŝi faris vere bonegajn viandobulojn. Etulo satmanĝis. Li ricevis pomkukon kun vanila saŭco kiel deserton. Do li ekkredis, ke fraŭlino Bock, eble, tamen ne estis tute senespera.
"La plej bona pri Domkaprino estas la pomkuko", pensis Etu­lo, "kaj la plej bona pri la pomkuko estas la vanila saŭco, kaj la plej bona pri la vanila saŭco estas, ke ĝuste mi manĝas ĝin."
Tamen ĝi ne estis agrabla tagmanĝo, kiam tiom da sidlokoj ĉe la tablo vakis. Etulo sopiris pri panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan, pri ĉiuj aparte. Ne, estis vere malagrable, kaj krome fraŭlino Bock babilis la tutan tempon pri Frida, kaj pro ŝi Etulo jam tuttediĝis.
Sed la vespero venis. Nun estis aŭtuno, kaj mallumiĝis frue. Etulo staris ĉe sia fenestro, pala pro streĉo, kaj rigardis la ste­lojn flagri supre super la domtegmentoj. Li atendis. Estis pli malbone ol antaŭtago de Kristnasko. Tiam estas nur gnomoj, kiujn oni atendas, kaj kio ili estas kompare kun la Fantomido de Vasastan... nenio! Etulo nervoze mordis siajn ungojn! Li sciis, ke ankaŭ Karlsson atendis nun ie supre. Fraŭlino Bock sidis en la kuirejo kun la piedoj en pelvo da akvo. Ŝi prenis si­an ĉiutagan piedbanon, sed poste ŝi venos kaj diros 'bonan nokton' por Etulo, tion ŝi promesis. Tiam venos tempo por sonorvoki. Kaj poste... ho sankta Moses, kiel fraŭlino Bock kutimis diri... ho sankta Moses, kiom streĉa estis ĉi tio!
"Se ŝi ne venos baldaŭ, do mi krevos", murmuris Etulo.
Tiam ŝi venis. Fraŭlino Bock envenis tra la pordo per grandaj, ĵuslavitaj nudaj piedoj, kaj Etulo ektremis kiel fiŝeto, tiel li ektimis, kvankam li ja atendis ŝin kaj sciis, ke ŝi venos.
Fraŭlino Bock rigardis lin malaprobe.
"Kial vi staras tie ĉe la malfermita fenestro en nura piĵamo? Iru kaj enlitiĝu!"
"Mi... mi rigardas la stelojn", balbutis Etulo. "Ĉu ne volas an­kaŭ fraŭlino Bock vidi ilin?"
Tion li diris tiel ruze por antaŭenigi ŝin al la fenestro. Je la sa­ma momento li nerimarkeble ŝovis la manon malantaŭ la kurtenon, kie estis la ŝnuro, kaj forte ektiris. Li aŭdis sonoron supre sur la tegmento. Ankaŭ fraŭlino Bock ĝin aŭdis.
"Mi aŭdas sonoron en la ĉielo", ŝi diris. "Kiel strange!"
"Jes, estas strange", diris Etulo.
Poste li retenis la spiron. Ĉar de la tegmento tuj en glisflugo venis ŝvebante blanka kaj tute ronda fantomo. Ĝi venis kun muziko. Tre svage kaj triste ĝi sonis, sed ke ĝi estis 'Lamento de fantomido', kiu aŭdiĝis en la aŭtuna vespero, pri tio oni ne povis erari.
"Jen... ho, vidu, jen... ho vi, sankta Moses", diris fraŭ­lino Bock. Ŝi iĝis kretblanka kaj de­vis sidiĝi sur la se­ĝon. Kaj estis ja ŝi, kiu diris, ke ŝi ne timas fantomojn!
Etulo provis trankviligi ŝin.
"Jes, nun ankaŭ mi komencas kredi, ke fantomas fojfoje", li diris. "Sed ĉi tiu ja estas sufiĉe malgranda fantomo, ĝi, certe, ne estas danĝera."
Fraŭlino Bock ne aŭdis lin. Ŝi sovaĝe gapis tra la fenestro, kie la fantomo komencis fantastan flugspektaklon.
"Forigu ĝin! Forigu ĝin!" ŝi anhelis.
Sed la Fantomidon de Vasastan oni ne povis forigi. Ĝi ŝve­badis tien kaj reen, ĝi leviĝadis kaj sinkadis, kaj jen kaj jen ĝi faris kapriolon en la aero. Eĉ dum la kaprioloj ne silentiĝis la lamenta muziko.
Estas vere bele kaj emociplene, pensis Etulo, la blanka fanto­meto, la nigra stelplena ĉielo kaj la lamenta muziko. Sed tiel ne pensis fraŭlino Bock. Ŝe ektiris Etulon.
"Ni kuru en la dormoĉambron kaj kaŝu nin tie!"
La loĝejo de la familio Svantesson havis kvin ĉambrojn, kui­rejon, antaŭĉambron kaj banĉambron. Bosse kaj Bettan kaj Etulo havis siajn ĉambretojn, panjo kaj paĉjo havis sian dor­moĉambron, kaj krome estis granda gastoĉambro. Nun, kiam panjo kaj paĉjo estis for, fraŭlino Bock loĝis en la dormoĉam­bro. Ĝi rigardis al la ĝardeno, dum la ĉambro de Etulo rigar­dis al la strato.
"Venu", anhelis fraŭlino Bock, "venu, ni kaŝu nin en la dor­moĉambro!"
Etulo arde kontraŭis. Ili ja ne devas fuĝi de fantomado, kiam ĉio ĵus komenciĝis! Sed fraŭlino Bock persistis.
"Plirapidiĝu antaŭ ol mi svenos!"
Kaj kvankam Etulo ne volis, li lasis treni sin en la dormoĉam­bron. La fenestro ankaŭ tie restadis malfermita, sed fraŭlino Bock ĵetis sin antaŭen kaj fermis ĝin kun krakego. Ŝi faligis la persienojn, kaj la kurtenojn ŝi tre fervore tiris suben. Poste ŝi komencis stapli meblojn antaŭ la pordo tiom multe, kiom ŝi povis. Estis klare, ke ŝi pro nenio en la vivo volis vidi fanto­mojn plu. Etulo ne komprenis tion, ja antaŭe ŝi estis tiom fantomavida. Li sidiĝis sur la liton de paĉjo kaj rigardis ŝin treni la meblojn, kaj li skuetis la kapon.
"Tiel timema Frida, certe, ne estus", li diris.
Sed ĝuste nun fraŭlino Bock ne volis aŭdi parolojn pri Frida. Ŝi daŭre altrenadis meblojn, buroon kaj tablon kaj ĉiujn se­ĝojn kaj etan librobreton. Estiĝis vera luksa barikado antaŭ la pordo.
"Jen", diris fraŭlino Bock kontente. "Nun, mi kredas, ni povas esti trankvilaj."
Tiam sub la lito de paĉjo aŭdiĝis obtuza voĉo, kiu diris eĉ pli kontente:
"Jen! Nun, mi kredas, ni povas esti trankvilaj! Nun ni estas barikaditaj por la nokto!"
Kaj la Fantomido elflugis tiel, ke nur zumis ĉirkaŭ ĝi.
"Helpu", kriis fraŭlino Bock. "Helpu!"
"Pri kio do helpi?" diris la fantomo. "Treni la meblojn, ĉu? Oni ja ne estas tirĉevalo."
Kaj la fantomo ridis pri tio longe kaj arde. Sed fraŭlino Bock tion ne faris. Ŝi ĵetis sin al la pordo kaj komencis forĵeti la meblojn tiel, ke la seĝoj ŝprucis ĉiudirekten. Baldaŭ ŝi renver­sis la barikadon kaj impetis en la antaŭĉambron kun laŭta krio.
La fantomo sekvis ŝin, ankaŭ Etulo faris tion. La lasta venis Bimbo, sovaĝe bojante. Li rekonis la fantomon per sia flaro kaj pensis, ke ĉi tio estis amuza ludo. Certe, ankaŭ la fantomo tiel pensis.
"Hoj, hoj", ĝi kriis, flirtante ĉirkaŭ la oreloj de fraŭlino Bock. Sed fojfoje ĝi lasis ŝin havi kelkan avantaĝon, por ke ĉio iĝu pli spirstreĉa. Tiel ili ĵetadis sin tra la tuta loĝejo, fraŭlino Bock antaŭe kaj la Fantomido poste, en la kuirejon kaj el la kuirejo, en la gastoĉambron kaj el la gastoĉambro, en la ĉam­bron de Etulo kaj el la ĉambro de Etulo, ĉirkaŭen, ĉirkaŭen!
Fraŭlino Bock ŝrikis kaj kriegis la tutan tempon, kaj finfine la fantomo devis provi trankviligi ŝin.
"Nu nu nu, ne kri­aĉu! Nun, kiam ni tiom amuziĝas!"
Sed tio ne helpis. Fraŭlino Bock daŭ­re baraktis kaj ku­ris el kaj en la kui­rejon. Tie sur la planko plu staris la pelvo da akvo post ŝia piedbano. La fanto­mo estis tuj post ŝiaj kalkanoj.
"Hoj, hoj", ĝi kriis rekte en ŝiajn orelojn, kaj fraŭlino Bock renversiĝis sur la pelvo kun tondrobruo. Tiam ŝi eligis krie­gon, kiun kutime eligas trumpeto, kaj la fantomo diris:
"Ŝŝŝ! Vi timigos ĝismorte kaj min, kaj la najbarojn. Baldaŭ ve­nos policistoj, se vi ne estos singarda."
La akvo fluis sur la tuta planko, kaj meze de ĉio ĉi kuŝis fraŭ­lino Bock. Sed ŝi forrampis mirinde rapide kaj fuĝis el la kui­rejo kun la malseka jupo, ŝmacanta ĉirkaŭ la kruroj.
La fantomo ne povis reteni sin de kaprosalto en la pelvo, tie restis ankoraŭ iom da akvo.
"Tio bone ĉirkaŭŝprucas la murojn", diris la fantomo al Etulo. "Kaj ĉiu homo, certe, ŝatus stumbli sur pelvo da akvo, kial do ŝi bruas?"
La fantomo faris la lastan salton kaj poste estis kaptonta fraŭ­linon Bock denove. Ŝi nenie videblis. Sed estis spuroj de ŝiaj malsekaj piedoj sur la pargetplanko en la antaŭĉambro.
"Fortrotinta domkaprino", diris la fantomo. "Jen freŝaj spuroj. Kaj kien ili kondukas, ni vidos baldaŭ. Ĉar la plej bona de l' mondo spurhundo, divenu, kiu li estas!"
Ili kondukis en la banĉambron. Fraŭlino Bock enŝlosis sin tie, kaj oni povis aŭdi ŝian triumfan ridon longe for.
La Fantomido frapis al la pordo.
"Malfermu, mi diras!"
Nova, brava ekrido venis el la banĉambro.
"Malfermu... alie mi ne kunludas!" kriis la fantomo.
Fraŭlino Bock silentiĝis tie ene, sed ŝi ne malfermis. Do la fantomo turnis sin al Etulo, kiu staris tie anhela post la kroso.
"Diru al ŝi! Ja ne estas amuze, kiam ŝi procedas tiamaniere!"
Etulo frapetis singarde al la pordo.
"Estas nur mi", li diris. "Kiom longe intencas fraŭlino Bock resti en la banĉambro?"
"La tutan nokton, estu certa pri tio", diris fraŭlino Bock. "Mi ĵus estis sternonta la liton en la banujo per ĉiuj mantukoj."
Tiam la fantomo iĝis severa.
"Jes, bonvolu fari tion! Certe, provu ĉion, ke nur ni povu havi neniun amuzon! Sed divenu, kiu ĉi-kaze intencas flugi kaj fantomi al Frida?"
Longe estis silente en la banĉambro. Fraŭlino Bock, sendube, sidis, pripensante la teruraĵon, kiun ŝi ĵus aŭdis. Sed fine ŝi di­ris per eta mizera petega voĉo:
"Ne, vi ne faros tion, ĉu? Tion... tion mi ne kredas, ke vi fa­ros!"
"Nu, eliru do", diris la fantomo. "Alie mi flugos rekte al Frej­gatan. Kaj poste ni havos Fridan en la TV-skatolo denove, tio certas pli, ol iam ajn."
Oni povis aŭdi fraŭlinon Bock suspiri kelkfoje. Finfine ŝi vo­kis:
"Vi, Etulo, metu la orelon al la ŝlosiltruo, mi volas flustri ion."
Etulo faris laŭ ŝia peto. Li metis la orelon al la ŝlosiltruo, kaj fraŭlino Bock flustris al li:
"Mi kredis, komprenu, ke mi ne timas fantomojn, sed tion mi faras. Vi, kiu estas tiom kuraĝa, ĉu vi ne povus peti tiun teru­ran estaĵon, ke ĝi malaperu kaj venu alifoje, kiam mi estos kutimiĝinta iom? Sed ke ĝi ne flugu al Frida dumtempe, tion ĝi nepre devas promesi!"
"Mi vidu, kion mi povas fari", diris Etulo. Li turnis sin por pa­roli kun la fantomo. Sed tie ne plu estis la fantomo.
"Ĝi estas for", kriis Etulo. "Ĝi ja forflugis hejmen ĉe sin. Eliru do!"
Sed fraŭlino Bock ne volis eliri, ĝis kiam Etulo traserĉis la tu­tan loĝejon kaj vidis, ke neniu fantomo restis.
Poste fraŭlino Bock longe sidis en la ĉambro de Etulo kaj tre­mis tutkorpe. Sed iom post iom ŝi sufiĉe vigliĝis.
"Oj, tio estis terure, dum ĝi daŭris", ŝi diris. "Sed imagu, imagu, kia TV-programo fariĝos! Frida neniam travivis ion eĉ iom similan al ĉi tio."
Ŝi sidis tie kaj ĝojis kiel infano. Nur fojfoje ŝi skuiĝis, kiam ŝi pensis pri la ĵusa fantomĉasado.
"Verdire, nun jam estas sufiĉe da fantomado", ŝi diris. "Mi evitu revidi tiun inkubon!"
Tuj post kiam ŝi diris tion, en la vestoŝranko de Etulo aŭdiĝis obtuza muĝo, kaj nenio plia necesis, ke fraŭlino Bock reko­mencu krii.
"Ĉu vi aŭdis! Vorton de honesto, nun ni havas fantomon en la vestoŝranko... ho, mi kredas, ke mi mortas."
Etulo kompatis ŝin, sed li ne sciis, kion li diru por konsoli ŝin.
"Ho, ne", li fine diris. "Tio ja ne estas fantomo... imagu, ke es­tas bovido... jes, ni esperu, ke estas bovido."
Sed ĉi tiam aŭdiĝis voĉo el la vestoŝranko:
"Bovido! Imagu, ke tiel ne estas!"
La ŝrankpordeto malfermiĝis, la Fantomido de Vasastan elve­nis en sia blanka kostumo, kiun Etulo estis kudrinta. Kun ob­tuza fantomĝemo ĝi leviĝis aeren kaj ekrondiris ĉirkaŭ la lus­tro per mallongaj cirkloj.
"Hoj, hoj, la plej danĝera fantomo kaj neniu bovido!"
Fraŭlino Bock kriis. La fantomo rondiris kaj rondiris, pli kaj pli rapide ĝi iris, pli kaj pli terure kriis fraŭlino Bock, pli kaj pli furioza fariĝis la fantomo.
Sed tiam io okazis. La fantomo faris la cirklojn iom tro mal­larĝaj, kaj subite la fantomkostumo kroĉiĝis al dorno, kiu el­staradis el la lampo.
Kraŝ – aŭdiĝis en la malnovaj fragilaj littukoj, la kostumo for­glitis kaj pendiĝis sur sia dorno, kaj ĉirkaŭ la lustro flugis Karlsson en sia kutima blua pantalono, en sia kvadratita ĉe­mizo kaj siaj ruĝe striitaj ŝtrumpoj. Li estis tiom absorbita, ke li mem ne rimarkis, kio okazis. Li simple flugis kaj flugadis kaj suspiradis kaj ĝemadis pli fantomece ol iam ajn. Sed ĉe la kvara turno li subite rimarkis ion pendi sur la lustro kaj flirti pro aerblovo, kiam li preterflugis.
"Kiun do tukon vi pendigis sur la lustron?" li diris. "Ĉu estas iaspeca muŝreto?"
Etulo povis nur eligi veon.
"Ne, Karlsson, ne estas muŝreto."
Tiam Karlsson rigardis suben al sia dika korpo kaj trovis kata­strofon, li ekvidis sian bluan pantalonon, ekvidis, ke li ne plu estas la Fantomido de Vasastan, sed nura Karlsson.
Li surteriĝis antaŭ Etulo kun eta konfuzita 'pum'.
"Nu", li diris, "akcidento povas okazi al iu ajn, nun ni havas ekzemplon pri tio... nu do, cetere, estas bagatela afero!"
Fraŭlino Bock sidis blankvizaĝa kaj gapis al li. Ŝi ŝmacis per la lipoj por la aero, kiel fiŝo sur seka tero. Sed finfine ŝi sukcesis eligi kelkajn vortojn.
"Kiu... kiu... ho sankta Moses, kiu estas tio?"
Kaj Etulo diris kun larmoj en la gorĝo:
"Estas Karlsson de tegmento."
"Kiu do?" anhelis fraŭlino Bock, "kiu estas Karlsson de teg­mento?"
Karlsson klinis sin.
"Bela kaj saĝa kaj agrable korpulenta viro en mia plej bona aĝo... imagu, ke tio estas mi!"


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср дек 16, 2009 16:30 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3611
Класс :)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср дек 16, 2009 19:05 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Спасибо!:)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 17, 2009 2:04 am 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3611
И не за что :) Это не комплимент, а констатация факта :biero:


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 17, 2009 14:45 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
8. KARLSSON NE ESTAS FANTOMO, SED NURa KARLSSON
Tio iĝis vespero, kiun Etulo neniam forgesis. Fraŭlino Bock sidis sur la seĝo, plorante, kaj Karlsson staris iom for kaj aspektis preskaŭ hontoplena. Neniu diris ion, ĉio estis mizera.
"Ĝuste pro tio oni ricevas sulkojn sur la frunto", pensis Etulo, ĉar tiel panjo kutimis diri fojfoje. Tio okazis, kiam Bosse estis veninta hejmen kun tri malbonaj notoj samtempe, aŭ kiam Bettan obsedadis la gepatrojn kaj volis havi mallongan ŝafpel­tan jaketon, aŭ kiam Etulo estis ĵetinta ŝtonon en la lerneja ĝardeno kaj dispeciginta fenestrovitron, tiam panjo suspira­dis, dirante: "Ĝuste pro tio oni ricevas sulkojn sur la frunto!"
Precize tiel Etulo sentis sin ĝuste nun. Uf, kiel ĉio estis mal­agrable! Fraŭlino Bock ploris tiel, ke ŝprucis. Kaj kial? Nur ĉar Karlsson tute ne estis fantomo.
"Tiel fiaskis mia fantomprogramo", ŝi diris kaj gapis kolere al Karlsson. "Kaj mi, kiu jam iris kaj diris al Frida..."
Ŝi ĵetis la manojn al la vizaĝo kaj ploris tiel arde, ke neniu po­vis aŭdi, kion ŝi diris al Frida.
"Sed mi ja estas bela kaj saĝa kaj agrable korpulenta viro en mia plej bona aĝo", Karlsson provis konsoli ŝin. "Mi povus, certe, eniri ĉi tiun skatolon kaj esti tie... eble, kun iu ĉarmuli­no aŭ iel simile!"
Fraŭlino Bock forprenis la manojn de la vizaĝo kaj rigardis Karlssonon, ŝi snufis.
"Bela kaj saĝa kaj agrable korpulenta viro estas ĝuste io tre­ninda al la televido, ili ja havas multege da tiaj!"
Ŝi rigardis kolere kaj nekredeme Karlssonon... tiu malgranda dikulo, li, certe, estis knabo, kvankam li aspektis kiel vireto? Ŝi demandis Etulon:
"Kiu estas tiu persono, sincerdire?"
Kaj Etulo respondis honeste:
"Li estas mia ludkamarado."
"Mi, certe, povis kredi tion", diris fraŭlino Bock.
Poste ŝi reekploris. Etulo estis mirigita. Jen panjo kaj paĉjo ĉi­am imagis, ke tuj post kiam iu vidos Karlssonon, do ilia vivo fariĝos monstra kaj ĉiuj venos kurante kaj volos montri lin ĉe la televido. Kaj tiu sola persono, kiu ĵus vere vidis lin, ŝi plo­ris kaj pensis, ke Karlsson estis senvalora, ĉar li tute ne estis fantomo. Ke li havis helicon kaj sciis flugi, tio ne imponis ŝin.
Karlsson ĝuste tiam leviĝis al la plafono por preni suben de la lustro sian fantomkostumon, sed fraŭlino Bock nur gapis al li pli kolere ol iam, kaj diris:
"Helicojn kaj diversajn umojn por ŝraŭbi kaj mi ne scias, kion plian infanoj havos nuntempe! Baldaŭ ili, sendube, flugos an­kaŭ al la Luno antaŭ ol ili eĉ komencus lernejon!"
Ŝi sidis tie kaj koleriĝis pli kaj pli, ĉar nun ŝi fakte komprenis, kiu ankaŭ estis ŝtelinta la bulkojn kaj muĝinta antaŭ la fenes­tro kaj skribinta fantomskribaĵojn sur la kuireja muro. Imagu, ke oni donas al infanoj aparatojn, ke ili povu flugi ĉie ajn kaj moki maljunajn homojn tiamaniere! Ĉiuj fantomadoj, pri kiuj ŝi skribis al la Sveda Radio, estis nenio alia, ol bubaĵo, kaj ŝi ne plu povis vidi ĉi tiun dikan fiulon.
"Tuj hejmeniru, vi... kiel do vi nomiĝas!"
"Karlsson", diris Karlsson.
"Tion mi scias", diris fraŭlino Bock kolere, "sed vi, certe, ha­vas ankaŭ iun antaŭnomon?"
"Kaj mia antaŭnomo, kaj mia familinomo estas Karlsson", di­ris Karlsson.
"Ne incitu min tiel, ke mi furioziĝu, ĉar tia mi jam estas", di­ris fraŭlino Bock. "Antaŭnomo, ĝi estas la nomo, per kiu oni vokas vin, ĉu vi ne scias? Kiel vokas vin via paĉjo, kiam li skoldas vin?"
"Fraŭda bubo", diris Karlsson kontente.
Fraŭlino Bock kapjesis konsente.
"Tion li prave diras, via paĉjo!"
Kaj Karlsson samopiniis kun ŝi.
"Jes ja, kiam mi estis infano, tiam mi ankoraŭ estis vera fri­pono! Kvankam tio estis antaŭ longe, nuntempe mi ja estas plej obeema en la mondo!"
Sed fraŭlino Bock ne plu aŭdis lin. Ŝi sidis silente kaj cerbu­mante, kaj komencis, evidente, trankviliĝi iom.
"Nu do", ŝi fine diris, "mi scias almenaŭ unu personon, kiu fe­liĉos pri ĉio ĉi!"
"Kiu do?" demandis Etulo.
"Frida", diris fraŭlino Bock amare. Poste ŝi malaperis en la kuirejo por viŝi la akvon kaj forigi la pelvon.
Karlsson kaj Etulo pensis, ke estis bele resti solaj.
"Kiel homoj povas brui pri bagatelaĵoj", diris Karlsson kaj le­vetis la ŝultrojn. "Mi ja faris tute nenion al ŝi!"
"Ne", diris Etulo, "nur pincitis ŝin iom, eble. Sed nun ni iĝos tre afablaj."
Karlsson samopiniis.
"Certe, ni iĝos afablaj! Mi ĉiam estas la plej afabla en la mon­do. Sed mi volas amuziĝi, alie mi ne kunludos."
Etulo cerbumis kaj klopodis eltrovi iun amuzon por Karlsson. Sed tio estis senbezona, ĉar tion faris Karlsson mem. Li ĵetis sin en la ŝrankon de Etulo.
"Atendu, mi vidis amuzan umon ĉi tie ene, kiam mi estis fan­tomo."
Li elvenis kun eta ratkaptilo en la manoj. Etulo akiris ĝin en la vilaĝo ĉe avino kaj kunprenis ĝin hejmen en la urbon.
"Ĉar mi tre ŝatus kapti raton kaj kulturi ĝin kaj havi ĝin ĉe mi", Etulo estis klariginta al sia panjo. Sed panjo diris, ke en urboloĝejoj, dank' al Dio, estas neniuj ratoj, almenaŭ ne en la ilia. Etulo rakontis tion al Karlsson, sed Karlsson diris:
"Rato povas veni, sen ke iu scius pri ĝi. Eta ege vigla rato, kiu tretetos ĉi tie nur por ĝojo de via panjo."
Li klarigis al Etulo, kiel bone estus, se ili povus kapti la viglan raton, ĉar tiam Karlsson havus ĝin supre en sia dometo sur­tegmente, kaj kiam ĝi ekhavus idojn, do iom post iom fariĝus vera rata bieno.
"Kaj tiam mi metos anoncon en ĵurnalon", diris Karlsson. " 'Se vi bezonas ratojn, tuj telefonu la ratan bienon de Karlsson!' "
"Jes, kaj tiam povus estiĝi ratoj ankaŭ en urboloĝejoj", diris Etulo kontente. Li montris al Karlsson, kiel oni streĉas la kaptilon.
"Sed ene, kompreneble, devas esti fromaĝopeco aŭ lardo, alie neniu rato venos."
Karlsson ŝovis la manon en la pantalonpoŝon kaj eligis mal­grandan lardopecon.
"Do estis ja bone, ke mi ŝparis ĝin dum la tagmanĝo, kvan­kam unue mi intencis ĵeti ĝin en la rubodukton."
Li enmetis la lardopecon kaj poste lokis la ratkaptilon sub la liton de Etulo.
"Nu do, jen! Nun la rato povas veni laŭ ĝia volo."
Ili preskaŭ forgesis pri fraŭlino Bock. Sed nun ili aŭdis kra­kon el la kuirejo.
"Sonas, kvazaŭ ŝi preparus manĝaĵon", diris Karlsson. "Ŝi bru­as per patoj."
Kaj li pravis. El la kuirejo baldaŭ penetris svaga, sed tre plaĉa odoro de viandobuloj.
"Ŝi stufas la viandobulojn, kiuj restis post la tagmanĝo", diris Etulo. "Ho, kiel mi malsatas!"
Karlsson impetis al la pordo.
"Ek al la kuirejo", li kriis.
Etulo pensis, ke Karlsson estis vere brava, li, kiu kuraĝis iri tien, sed li mem ne volis esti malpli bona. Li singarde sekvis.
Karlsson jam estis en la kuirejo.
"Hoj, hoj, mi kredas, ni venis ĝustatempe por eta vesperman­ĝo."
Fraŭlino Bock staris ĉe la fornelo kaj skuetis la viandobulojn, sed tuj ŝi lasis tion kaj iris al Karlsson. Ŝi aspektis incitita kaj danĝera.
"Malaperu", ŝi kriis, "for de ĉi tie, for!"
Tiam Karlsson elŝovis la malsupran lipon kaj paŭtis.
"Mi ne kunludas, se vi estos tiel kolera. Ankaŭ mi ja devas ri­cevi iom da viandobuloj. Ĉu vi ne komprenas, ke oni iĝas malsata pro flugado kaj fantomado dum la tuta vespero?"
Li saltetis al la fornelo kaj kaptis unu viandobulon el la pato. Sed tion li ne devus fari. Fraŭlino Bock muĝis kaj ĵetis sin al li. Ŝi prenis lin je la kolumo kaj elpuŝis lin tra la kuireja por­do.
"Malaperu", ŝi kriis, "iru hejmen kaj ne plu ŝovu vian nazon ĉi tien!"
Etulo bolis pro kolero kaj malespero... kiel povis iu konduti tiel al lia kara Karlsson?
"Fi, kia kruda estas fraŭlino Bock", li diris kun larmoj en la gorĝo. "Karlsson estas mia ludkamarado, kaj li, certe, rajtas esti ĉi tie."
Li apenaŭ estis dirinta tion, kiam la kuireja pordo malfermi­ĝis. Enmarŝis Karlsson, ankaŭ kolera kiel abelo.
"Mi ne kunludas", li kriis. "Mi ne kunludas, se devas esti ĉi ti­el! Elĵeti min tra la kuireja pordo... do mi simple ne kunlu­das!"
Li alkuris fraŭlinon Bock kaj stamfis planken.
"La kuireja pordo, ho, fi... mi volas esti elĵetita tra la antaŭ­ĉambra pordo, kiel iu ajn alia mondumano!"
Fraŭlino Bock reekprenis la kolumon de Karlsson.
"Volonte por mi", ŝi diris, kaj kvankam Etulo kuris post ŝi kaj ploris kaj protestis, ŝi trenis Karlssonon for tra la tuta loĝejo kaj elpuŝis lin tra la antaŭĉambra pordo, do li ricevis kion li volis.
"Do, jen al vi", ŝi diris. "Ĉu estas sufiĉe mondumece nun?"
"Jes, nun estas mondumece", diris Karlsson, kaj tiam fraŭlino Bock brue fermis la pordon post li, tiel ke krakegis en la tuta domo.
"Tamen", ŝi diris kaj revenis en la kuirejon.
Etulo kuris post ŝi kaj grumblis.
"Fi, kia kruda kaj maljusta estas fraŭlino Bock! Karlsson, cer­te, rajtas esti en la kuirejo!"
Kaj li ja estis tie! Kiam fraŭlino Bock kaj Etulo venis tien, Karlsson staris ĉe la fornelo kaj manĝis la viandobulojn.
"Jes, memkompreneble, tial mi volis esti elĵetita tra la antaŭ­ĉambra pordo", li klarigis, "por ke mi povu iri tra la kuireja pordo kaj ricevi kelkajn bongustajn viandobulojn".
Tiam fraŭlino Bock prenis lin je la kolumo kaj elpuŝis lin tri­afoje, nun tra la kuireja pordo.
"Vere mirinde", ŝi diris, "tia aĉa fluganto... sed se mi ŝlosos la pordon, tiam, eble, mi povos tamen liberiĝi de vi."
"Kiu vivos, tiu vidos", diris Karlsson milde.
La pordo reklakis post li, kaj fraŭlino Bock kontrolis, ke ĝi es­tu zorge ŝlosita.
"Fi, kia kruda estas fraŭlino Bock", diris Etulo. Sed ŝi lin ne aŭdis. Ŝi iris rekte al la fornelo, kie en la pato la viandobuloj sibletis tiel admirinde.
"Eble, mi povas nun finfine ricevi viando­bulojn por mi mem, post ĉio, kion mi spertis dum la ves­pero", ŝi diris.
Ĉi tiam aŭdiĝis voĉo el la malfermita fe­nestro.
"Bonan vesperon al ĉi domo, ĉu iu estas hejme? Kaj ĉu restis kelkaj viandobuloj?"
Sur la fenestrobreto sidis Karlsson, kontente subridante. Etu­lo eksplodis pro rido.
"Ĉu vi flugis de la batpuriga balkono?"
Karlsson kapjesis.
"Ĝuste tiel. Kaj jen vi retrovis min, do vi, certe, feliĉas... apar­te vi tie for ĉe la fornelo!"
Fraŭlino Bock staris kun viandobulo enmane. Ŝi intencis ŝovi ĝin en la buŝon, sed kiam ŝi ekvidis Karlssonon, ŝi staris sen­mova kaj nur gapis.
"Mi neniam vidis similan voreman fraŭlinon", diris Karlsson kaj faris plonĝon super ŝi. Preterflugante, li forŝtelis viando­bulon, glutis ĝin vigle kaj poste haste leviĝis al la plafono.
Sed tiam fraŭlino Bock vere sovaĝiĝis. Ŝi eligis muĝeton, pos­te ŝi kaptis tapiŝskurĝon kaj sekvis Karlssonon kun ĝi.
"Vi aĉa petolulo, estos vere mirinde, se mi ne povos forpeli vin!"
Karlsson rondiris ĉirkaŭ la lustro, jubilante.
"Hoj, hoj, nun ni rekomencos la kuradon", li kriis. "Ne estis tiel superbe ekde mia infanaĝo, kiam paĉjeto ĉasis min kiel muŝon kun muŝfrapilo, hoj, tiufoje ni vere amuziĝis!"
Ili ĵetis sin post Karlsson en la antaŭĉambron, kaj rekomen­ciĝis rabia ĉasado tra la tuta loĝejo. La unua flugis Karlsson, klukante kaj kriante pro feliĉo, lin sekvis fraŭlino Bock kun la tapiŝskurĝo, poste venis Etulo, kaj la lasta – Bimbo, sovaĝe bojante.
"Hoj, hoj", kriis Karlsson.
Fraŭlino Bock estis tuj post liaj kalkanoj, sed ĝuste kiam ŝi atingis lin, Karlsson plirapidiĝis kaj leviĝis al la plafono. Kaj kiam fraŭlino Bock skermis per la tapiŝskurĝo, ŝi atingis nur liajn plandojn.
"Aj, aj", diris Karlsson. "Ne tiklu miajn piedojn, tiel ne decas, mi ne kunludos!"
Fraŭlino Bock anhelis kaj saltis, kaj ŝiaj grandaj, larĝaj piedoj ŝmacis kontraŭ la pargetplankon, povrulino, ŝi ja neniel havis tempon por surmeti ŝuojn kaj eĉ ŝtrumpojn, pro ĉiuj fanto­madoj kaj ĉasadoj, kiuj daŭris la tutan vesperon. Nun ŝi ko­mencis laciĝi, sed ŝi eĉ ne pensis pri rezigno.
"Atendu iom", ŝi kriis kaj plu impetis post Karlsson. Jen kaj jen ŝi faris salteton por atingi lin per la tapiŝksurĝo, sed Karl­sson nur ridegis kaj flugis for. Ankaŭ Etulo ridis, ĉar ne eblis reteni sin. Li ridis tiom, ke li ekhavis stomakdoloron, kaj ki­am la ĉasado triafoje kuris tra lia propra ĉambro, li ĵetis sin li­ten por iom ripozi. Li kuŝis tie tute senfortiĝinta, kvankam li ne povis reteni sin de rido, kiam li vidis fraŭlinon Bock ĉasi Karlssonon ĉirkaŭ la muroj.
"Hoj, hoj", kriis Karlsson.
"Vi ricevos pro 'hoj, hoj' ", anhelis fraŭlino Bock. Ŝi furioze skermis per la tapiŝskurĝo kaj vere sukcesis enpeli Karlssonon en la angulon apud la lito de Etulo.
"Nu vi", kriis fraŭlino Bock, "nun mi tamen havas vin!"
Poste ŝi eligis kriegon, tiel ke ĝi frapegis la orelojn de Etulo. Tiam li ĉesis ridi.
"Oj", li pensis, "nun Karlsson fiksiĝis!"
Sed ne estis Karlsson, kiu fiksiĝis. Estis fraŭlino Bock. Per la dika piedfingro ŝi trafis la ratkaptilon.
"Aaah", diris fraŭlino Bock, "aaah!"
Ŝi etendis la piedon kaj gapis konsternite al la kuriozaĵo, kiu firme pendis sur ŝia dika fingro.
"Oj, oj, oj", diris Etulo, "atendu, mi forigos ĝin... ho, pardonu, tio ne estis intence!"
"Aaah", diris fraŭlino Bock, post kiam Etulo helpis ŝin liberiĝi kaj ŝi fine reakiris parolkapablon, "kial vi havas ratkaptilon sub la lito?"
Etulo vere ekkompatis ŝin, kaj li balbutis senespere:
"Ĉar... ĉar... ni volis kapti viglan raton en ĝin."
"Kvankam ne tiom grandan", diris Karlsson, "nur la etetan dolĉan kun longa vosto."
Fraŭlino Bock rigardis Karlssonon kaj ekĝemis.
"Vi... vi... nun vi foriĝos de ĉi tie!"
Kaj ŝi reĵetis sin post li kun la tapiŝskurĝo.
"Hoj, hoj", kriis Karlsson. Li elflugis en la antaŭĉambron, kaj la ĉasado kuregis plu en la gastoĉambron kaj el la gastoĉam­bro, en la kuirejon kaj el la kuirejo, kaj en la dormoĉamb­ron...
"Hoj, hoj", kriis Karlsson.
"Vi ricevos pro 'hoj, hoj' ", anhelis fraŭlino Bock kaj faris su­peraltan salton por frapi lin per la tapiŝskurĝo. Sed ŝi forgesis pri ĉiuj mebloj, kiujn ŝi mem estis renversinta en la dormo­ĉambro, kaj nun, kiam ŝi faris sian saltegon, ŝi trafis per la ka­po la librobreton kaj falis planken kun tondro.
"Hoj, nun denove fariĝos, certe, tertremo en Norrland", diris Karlsson.
Sed Etulo terurite rapidis al fraŭlino Bock.
"Ho, kiel tio okazis?" li diris. "Ho, kompatinda fraŭlino Bock!"
"Helpu min enlitiĝi, mi petas", diris fraŭlino Bock.
Kaj Etulo faris tion, almenaŭ li provis. Sed fraŭlino Bock ja estis tiom granda kaj peza, dum Etulo estis tiom malgranda. Li ne kapablis fari tion. Do Karlsson descendis al li.
"Ha, ne provu", li diris al Etulo. "Ankaŭ mi ja volas partopre­ni la trenadon. Ĉar mi estas la plej afabla en la mondo, sed ne vi!"
Kaj ili provis per ĉiuj fortoj, Karlsson kaj Etulo, kaj finfine ili efektive sukcesis enlitigi fraŭlinon Bock.
"Povra fraŭlino Bock", diris Etulo. "Kiel vi fartas, ĉu doloras ie?"
Fraŭlino Bock kuŝis silente kelkan tempon, pripensante.
"Mi, certe, ne havas eĉ unu sendifektan oston en mia korpo", ŝi finfine diris. "Sed ne doloras, sincerdire... nur kiam mi ri­das!"
Kaj tuj ŝi ekridis tiel, ke la lito skuiĝis. Etulo rigardis ŝin teru­rite, kio ŝin trafis?
"Oni diru kion ajn", diris fraŭlino Bock. "Kelkaj aktivaj kro­soj, kiujn mi ricevis dum la vespero, ho sankta Moses, kiel ili vigligas!"
Ŝi kapgestis energie.
"Atendu nur! Frida kaj mi partoprenas dommastrinan gimna­stikon, kaj atendu nur ĝis la sekva fojo, do Frida vidos, kiu vere scias kuri!"
"Hoj", diris Karlsson, "kunprenu la tapiŝskurĝon, do vi povos ĉasi Fridan tra la tuta gimnastikejo kaj vigligi ankaŭ ŝin."
Fraŭlino Bock gapis al li.
"Vi parolas al mi, dum vi devus silenti! Silentiĝu kaj iru kaj alportu kelkajn viandobulojn por mi!"
Etulo ridis admire.
"Jes, ĉar oni ekhavas apetiton pro kurado", li diris.
"Kaj divenu, kiu estas la plej bona de l' mondo portisto de vi­andobuloj", diris Karlsson. Li estis jam survoje al la kuirejo.
Poste Karlsson kaj Etulo kaj fraŭlino Bock havis etan belan vespermanĝon ĉe la litrando. Karlsson revenis el la kuirejo kun plenplena pleto.
"Mi vidis, ke estas pomkuko kun vanila saŭco, do mi kunpre­nis ankaŭ ĝin. Kaj krome iom da kuirita ŝinko, kaj fromaĝon, kaj larditan kolbason, kaj peklitajn kukumojn, kaj kelkajn sardinojn, kaj iomete da hepatpasteĉo, sed kien do en la tuta mondo vi kaŝis kremtorton?"
"Estas neniu kremtorto", diris fraŭlino Bock.
Karlsson elŝovis la malsupran lipon.
"Do, ĉu vi supozas, ke oni povas satiĝi per etetaj viandobuloj kaj pomkuko, kaj vanila saŭco, kaj kuirita ŝinko, kaj fromaĝo, kaj lardita kolbaso, kaj peklitaj kukumoj, kaj kelkaj mizeraj sardinoj?"
Fraŭlino Bock fiksrigardis lin en la okulojn.
"Ne", ŝi diris emfaze. "Estas ja ankaŭ hepatpasteĉo."
Etulo ne povis rememori, ke iam manĝaĵo gustis tiel frande. Kaj estis tiel komforte por ili, li kaj Karlsson kaj fraŭlino Bock, kiam ili sidis tie ĉiuj tri kaj maĉis kaj manĝis. Sed ĝuste tiam aŭdiĝis krio de fraŭlino Bock:
"Ho sankta Moses, Etulo ja estas izolita, kaj ni venigis ĉi tiun ulon!"
Ŝi montris al Karlsson.
"Ne, ni ne venigis lin. Li mem venis", diris Etulo. Sed tamen li maltrankviliĝis. "Imagu, Karlsson, se vi nun ricevos ĉarlati­non!"
"Um... um..." diris Karlsson, ĉar lia buŝo plenis je la pomkuko, kaj longa tempo pasis, antaŭ ol li sukcesis ekparoli.
"Ĉarlatino... hoj! Kiu foje havis bulkfebron sen konsumiĝi, tiu ne estos atakita."
"Do eĉ tiel ne eblas", diris fraŭlino Bock suspirante.
Karlsson ŝovis en sin la plej lastan viandobulon, poste li lekis la fingrojn kaj diris:
"Certe, estas iom malfavoraj man­ĝaj cirkonstancoj en ĉi domo, sed pri la cetero mi fartas bone. Do, eble, ankaŭ mi izoliĝos ĉi tie."
"Ho sankta Mo­ses", diris fraŭlino Bock. Ŝi gapis al Karlsson kaj al la pleto, kiu nun tute malplenis. "Ne tre multe restas tie, kie vi trairis", ŝi diris.
Karlsson leviĝis de la litrando. Li frapis sian ventron.
"Kiam mi estas manĝinta, tiam mi lasas tablon", li diris. "Sed ĝi estas ja la sola aĵo, kiun mi lasas."
Poste li premis la startbutonon, la motoro ekzumis, kaj li pe­ze leviĝis al la malfermita fenestro.
"Hola", li kriis. "Nun vi devos tamen toleri sen mi kelkan tempon, ĉar nun mi devas rapidi!"
"Hola, Karlsson", diris Etulo. "Ĉu vere vi devas foriri?"
"Ĉu jam tempas?" diris fraŭlino Bock malserene.
"Jes, nun mi devas rapidi", kriis Karlsson. "Alie mi hejmenve­nos malfrue por la vespermanĝo. Hoj, hoj!"
Kaj li estis for.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт дек 18, 2009 14:31 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
9. FIERA FRAŬLINO FLUGAS FOR
La sekvan tagon Etulo longe dormis. Li vekiĝis, ĉar sonoris la telefono, kaj li ĵetis sin en la antaŭĉamb­ron por respondi. Estis panjo, kiu telefonis.
"Kara infano... ho, kiel terure!"
"Kio do?" demandis Etulo dormeme.
"Ĉio, pri kio vi skribis en via letero. Mi ja tiom maltrankvili­ĝis."
"Kial do?" demandis Etulo.
"Vi ja bone komprenas", diris panjo. "Kompatinda knabeto... sed mi hejmenvenos morgaŭ."
Etulo ĝojis kaj tuj plene vekiĝis. Kvankam li ne komprenis, kial panjo nomis lin 'kompatinda knabeto'.
Apenaŭ Etulo estis remetinta la aŭdilon, kiam aŭdiĝis nova signalo. Estis paĉjo, kiu fine telefonis el Londono.
"Kiel vi fartas?" diris paĉjo. "Ĉu Bosse kaj Bettan estas obe­emaj?"
"Tion mi ne kredus", diris Etulo. "Sed mi ja ne scias, ĉar ili kuŝas en epidemio."
Estis aŭdeble, ke paĉjo maltrankviliĝis.
"Epidemio, kion vi celas?"
Kaj kiam Etulo klarigis, kion li celis, paĉjo diris ekzakte kiel panjo.
"Kompatinda knabeto... mi hejmenvenos morgaŭ."
Poste la interparolo finiĝis. Sed baldaŭ oni telefonis denove. Ĉi-foje estis Bosse.
"Vi povas sciigi Domkaprinon kaj ŝian maljunan doktoron, ke kion ajn ili kredu pri si, tamen tio ne estas skarlatino. Bettan kaj mi hejmenvenos morgaŭ."
"Do, vi ne havas ĉarlatinon, ĉu?" demandis Etulo.
"Imagu, ke ni ĝin ne havas. Ni estis trinkintaj tro multe da ĉokolado kun bulkoj, diris loka doktoro. Ankaŭ tiel oni povas ekhavi ekzantemon, se oni estas supersentema."
"Tipa kazo de bulkfebro do", diris Etulo.
Sed Bosse jam malkonektiĝis.
Kiam Etulo vestis sin, li iris en la kuirejon por rakonti al fraŭ­lino Bock, ke nun lia izoleco finiĝis.
Ŝi jam komencis prepari lunĉon. La tuta kuirejo forte odoris je spicoj.
"Mi ne kontraŭas", diris fraŭlino Bock, post kiam Etulo ra­kontis, ke la tuta familio hejmenvenos. "Estas bonege, ke ĉio ĉi finiĝos antaŭ ol miaj nervoj definitive elĉerpiĝus."
Ŝi furioze kirlis en kaserolo, staranta sur la fornelo. Tie ŝi ha­vis iaspecan grasan stufaĵon, kaj ŝi fervore spicis ĝin per salo kaj pipro kaj kareo.
"Jen", ŝi diris. "Oni devas sali kaj pipri kaj kuiri zorge, do ĝi fariĝas bongusta!"
Poste ŝi rigardis Etulon maltrankvile.
"Ĉu vi ne kredas, ke tiu terura Karlsson revenos ĉi tien hodi­aŭ? Estus bele, se miaj lastaj horoj en ĉi domo povus esti kvi­etaj."
Antaŭ ol Etulo sukcesus respondi, antaŭ la fenestro aŭdiĝis gaja voĉo, kiu kantis plengorĝe:
"Vi, suneto, enrigardu,
De malvarmo vi min gardu..."

Estis Karlsson sur la fenestrobreto.
"Hola, jen venas via suneto, nun ni amuziĝos."
Sed tiam fraŭlino Bock petege etendis siajn manojn al li.
"Ne, ne... ne, estu iel ajn, sed ni evitu pliajn amuzojn!"
"Nu ja, unue ni manĝu, kompreneble", diris Karlsson kaj im­petis al la manĝotablo. Tie fraŭlino Bock aranĝis por si mem kaj Etulo. Karlsson ĵetis sin al unu sidloko kaj kaptis tranĉilon kaj forkon.
"Ek! Donu la manĝaĵon!"
Li kapgestis amike al fraŭlino Bock.
"Vi povas, certe, sidi kune ĉe la tablo. Prenu por vi teleron kaj venu!"
Poste li ekflaris per la naztruoj.
"Kion ni ricevos?"
"Zorgan varmegan bastonadon", diris fraŭlino Bock kaj pli ekkirlis en sia stufaĵo. "Ĝi estas tio, kion vi devas ricevi mini­mume, sed mia tuta korpo doloras, do mi timas, ke mi ne ka­pablas kuri hodiaŭ."
Ŝi elverŝis la stufaĵon en bovlon kaj metis ĝin surtablen.
"Manĝu", ŝi diris. "Mi preferus atendi ĝis iom poste. Ĉar dok­toro diris, ke mi devas havi pacon kaj kvieton, kiam mi man­ĝas."
Karlsson kapjesis.
"Nu jes, estas, certe, kelkaj malgrangaj pankrustoj ie en kesto, kiujn vi povas ronĝi, kiam ni estos finintaj pri ĉio ĉi... prenu iun panstumpon en paco kaj kvieto, jes ja!"
Li elverŝis senpacience grandan porcion sur sian teleron. Sed Etulo prenis nur malgrandan bulon. Li ĉiam timis manĝaĵon, kiun li ne konis. Kaj ĉi tian stufaĵon li neniam antaŭe vidis.
Karlsson komencis fari tureton el sia stufaĵo kaj citadelan fo­saĵon ĉirkaŭe. Dum li okupiĝis pri tio, Etulo singarde ekma­ĉis... oj! Li anhelis kaj ekhavis larmojn en la okuloj. La tuta buŝo brulis, kiel flamo. Sed fraŭlino Bock staris tie kaj rigar­dis lin tre atendoplene, tial li glutis kaj silentis.
Ĉi tiam Karlsson levis la okulojn de sia turkonstruado.
"Kio estas al vi? Kial vi ploras?"
"Mi... mi ĵus pensis pri io trista", balbutis Etulo.
"Ĉu tiel?" diris Karlsson kaj enigis la dentojn en sian turon kun furioza apetito. Sed apenaŭ li glutis la unuan buŝplenon, li eligis kriegon, kaj liaj okuloj pleniĝis je larmoj.
"Kio estas?" demandis fraŭlino Bock.
"Evidente, estas vulpveneno... sed vi mem, certe, plej bone scias, kion vi miksis tien", diris Karlsson. "Tuj trenu grandan fajrestingilon, mi havas likvan fajron en la gorĝo!"
Li viŝis larmojn en la okuloj.
"Kial vi ploras?" demandis Etulo.
"Ankaŭ mi ĵus pensis pri io trista", diris Karlsson.
"Kio trista?" scivolis Etulo.
"Ĉi tiu stufaĵo", diris Karlsson.
Sed fraŭlino Bock ne ŝatis tion.
"Ĉu vi ne hontas, infanoj! Estas miloj da infanoj en la tuta mondo, kiuj donus ion ajn por iomete da tia stufaĵo."
Karlsson ŝovis la manon en la poŝon kaj eligis notlibron kaj fontoplumon.
"Ĉu mi povas ricevi nomojn kaj adresojn de du el ili?" li diris.
Sed fraŭlino Bock nur grumblis kaj ne volis doni adresojn.
"Estas, certe, aro da etaj idoj-fajrovorantoj, kiel mi kompre­nas", diris Karlsson, "kiuj neniam faris ion alian, krom vori fajron kaj sulfuron."
Ĝuste ĉi-momente oni sonirigis ĉe la ekstera pordo, kaj fraŭ­lino Bock iris por malfermi.
"Ni kuniru kaj vidu, kiu estas", diris Karlsson. "Eble, estas iu el tiuj miloj da idoj-fajrovorantoj, kiuj venos kaj volos doni ion ajn por ŝia fajrokaĉo, kaj tiam ni devas zorgi, ke ŝi ne ven­du ĝin tro malmultekoste... multege da valorega vulpveneno, kiun ŝi enĵetis!"
Li sekvis fraŭlinon Bock, kaj ankaŭ Etulo tion faris. Ili staris en la antaŭĉambro tuj malantaŭ ŝi, kiam ŝi malfermis, kaj ili aŭdis voĉon tie antaŭe diri:
"Mi nomiĝas Peck. Mi venas de la Svedia Radio kaj Televido."
Etulo sentis, ke li fariĝis tute malvarma. Li rigardis akurate el post la jupo de fraŭlino Bock, kaj en la pordokadro staris si­njoro, evidente, tia bela, saĝa kaj agrable korpulenta viro en sia plej bona aĝo, pri kiu fraŭlino Bock diris, ke tiaj tre multas ĉe la televido.
"Ĉu eblas renkonti fraŭlinon Hildur Bock?" diris sinjoro Peck.
"Estas mi", diris fraŭlino Bock. "Sed mi pripagis radio- kaj TV-li­cencon, do ne provu!"
Sinjoro Peck ri­detis amike.
"Mi venis ne pro la licenco. Ne, estis tiuj fantomadoj, pri kiuj vi skribis... Ni volonte farus programon pri ili."
Fraŭlino Bock iĝis sangruĝa. Ŝi ne diris eĉ unu solan vorton.
"Kio estas, ĉu vi malbonfartas?" finfine demandis sinjoro Peck.
"Jes", diris fraŭlino Bock. "Mi malbonfartas. Ĉi tiu sekundo estas la plej malbona en mia vivo."
Etulo staris tuj post ŝi kaj sentis preskaŭ la samon. Ho vi, san­kta Moses, tamen jen, prete ja! En iu ajn sekundo tiu Peck vidos Karlssonon, kaj kiam panjo kaj paĉjo morgaŭ hejmen­venos, la domo plenplenos je kabloj kaj TV-kameroj kaj agrable korpulentaj viroj kaj neniu paco, ho sankta Moses, ki­el li forigu Karlssonon?
Tiam li ekvidis malnovan lignan keston, starantan en la an­taŭĉambro, kie Bettan havis ĉiun sian teatran rubon. Ŝi kaj ŝi­aj klaskamaradoj havis iaspecan idiotan klubon kaj fojfoje ili kutimis kolektiĝi ĉe Bettan kaj alivesti sin kaj ŝajnigi sin, ke ili estis iuj tute aliaj, ol ili estis en vero – tio nomiĝis ludi tea­tron kaj estis ege stulte, pensis Etulo. Sed, ho, kiel bone estis, ke la teatra kesto staris tie ĝuste nun. Etulo malfermis la kov­rilon kaj flustris nervoze al Karlsson:
"Rapidiĝu... kaŝu vin en ĉi kesto!"
Kaj kvankam Karlsson ne komprenis, kial li devas kaŝi sin, li ne estis homo, kiu rifuzus petoli, se tio necesis. Li palpebru­mis ruze al Etulo kaj ensaltis la keston. Etulo haste ŝirfermis la kovrilon. Poste li timeme rigardis ilin ambaŭ ĉe la pordo... ĉu ili rimarkis ion?
Tion ili ne faris. Ĉar sinjoro Peck kaj fraŭlino Bock daŭre dis­kutadis, kial fraŭlino Bock malbonfartis.
"Estis neniu fantomado", diris fraŭlino Bock kun larmoj en la gorĝo. "Ĉio ĉi kune estis nura aĉa bubaĵo."
"Ĉu estis do neniu fantomodo?" diris sinjoro Peck.
Fraŭlino Bock nun vere ekploris.
"Ne, ne estis fantomado... kaj mi neniam aperos ĉe la televi­do... nur Frida!"
Sinjoro Peck konsole frapetis ŝian brakon.
"Ne prenu tion tiel serioze, kara fraŭlino Bock. Vi povos, eb­le, aperi tie alimaniere."
"Ne, tio ne eblas", diris fraŭlino Bock. Ŝi sinkis sur la teatran keston kaj ĵetis la manojn al la vizaĝo. Tie ŝi sidis kaj ploris kaj ploradis. Etulo multe kompatis ŝin kaj hontis kaj sentis, kvazaŭ li kulpis pri ĉio ĉi.
Tiam el la kesto aŭdiĝis milda grumblado.
"Ho, pardonu", diris fraŭlino Bock, "estas nur ĉar mi tiom malsatas."
"Jes, tiam grumblas iom", diris sinjoro Peck amike. "Sed lun­ĉo, certe, jam pretas, mi sentas, ke ĝi odoras tre bone. Kion vi preparis?"
"Nur iom da stufaĵo", singultis fraŭlino Bock. "Estas mia prop­ra inventaĵo... 'Delica stufaĵo de Hildur Bock' mi ĝin nomis."
"Odoras fantaste bone", diris sinjoro Peck. "Oni iĝas vere malsata."
Fraŭlino Bock ekstaris de la kesto.
"Nu, do venu kaj gustumu, ĉar la aĉaj idoj neniel manĝas ĝin."
Sinjoro Peck afektis iom kaj diris, ke tiel vere ne decas, sed finiĝis per tio, ke li kaj fraŭlino Bock kune malaperis en la kuirejo.
Etulo levis la kestokovrilon kaj rigardis Karlssonon, kiu kuŝis tie, milde grumblante.
"Kuŝu plu, ĝis li estos foririnta, mi vin petas", diris Etulo, "ĉar alie vi envenos la TV-skatolon."
"Hej", diris Karlsson, "ĉu vi ne kredas, ke ankaŭ en ĉi skatolo estas malvaste?"
Tiam Etulo metis la kestokovrilon tiel, ke Karlsson havu ae­ron tra la fendo, kaj poste li ĵetis sin en la kuirejon. Li volis vidi la vizaĝon de sinjoro Peck, kiam tiu gustumos el la 'Deli­ca stufaĵo' de fraŭlino Bock.
Kaj ĉu oni povas imagi, sinjoro Peck sidis tie kaj manĝis kaj ŝtopis sin per tiu manĝaĵo kaj diris, ke ĝi estis la plej bongusta frandaĵo, kiun li manĝis en sia tuta vivo. Li havis neniujn lar­mojn en la okuloj. Sed ilin havis fraŭlino Bock. Ne pro la stu­faĵo, kompreneble, ne, ŝi nur daŭre ploradis pri sia fantom­programo, kiu formortis. Kaj neniel helpis, ke sinjoro Peck ŝatis ŝian fajrokaĉon, ŝi daŭre estis malfeliĉa.
Sed tiam okazis nekredeblaĵo. Subite sinjoro Peck diris rekte en la aeron:
"Eŭreka! Vi partoprenos morgaŭ vespere."
Fraŭlino Bock rigardis lin plorokule.
"Kion mi partoprenos morgaŭ vespere?" ŝi demandis sombre.
"TV-programon, kompreneble", diris sinjoro Peck. "En nia serio 'Mia elita recepto'. Vi montros al la tuta sveda popolo, kiel vi faras 'Delican stufaĵon de Hildur Bock'.
Tiam aŭdiĝis 'pum'. Fraŭlino Bock svenis.
Sed baldaŭ ŝi rekonsciiĝis kaj ekstaris de la planko. Ŝiaj okuloj glimis.
"Morgaŭ vespere... ĉe la televido, ĉu? Mia stufaĵo... mi kuiros ĝin ĉe la televido por la tuta sveda popolo? Ho sankta Mo­ses... Kaj imagu, Frida ne komprenas la manĝopreparadon eĉ iomete, ŝi nomas mian stufaĵon 'kokina furaĝo'!"
Etulo aŭskultis per ambaŭ oreloj, tio estis interesa. Li preskaŭ forgesis pri Karlsson en la kesto. Sed nun li aŭdis terurite, ke iu venis en la antaŭĉambron. Jes ja, efektive... estis Karlsson! La pordo inter la kuirejo kaj la antaŭĉambro restis malfermi­ta, kaj Etulo ekvidis lin multe pli frue antaŭ ol fraŭlino Bock aŭ sinjoro Peck rimarkis ion.
Jes... estis Karlsson! Kaj tamen ne Karlsson, ho vi, sankta Mo­ses, kiel li aspektis en malnova teatra kostumo de Bettan kun longa velura jupo, kiu susuris ĉirkaŭ la kruroj, kaj tulaj vualoj kaj antaŭe, kaj malantaŭe! Pleje li similis etan gajan kaj vig­lan maljunulinon. Kaj la eta vigla maljunulino proksimiĝadis nehaltigeble. Etulo malespere mangestis, ke Karlsson komp­renu, ke li ne devas enveni. Sed Karlsson ŝajnis ne kompreni tion, li nur mangestis responde... kaj envenis.
"Fiera fraŭlino enmarŝas la salonon", diris Karlsson.
Kaj tie li staris en la pordokadro, kun la vualoj ĉirkaŭ si. Tion ekvidis sinjoro Peck kaj elorbitigis la okulojn.
"Kiu do en la tuta mondo es­tas... kiu estas ĉi tiu gaja kna­bino?" li diris.
Sed tiam fraŭlino Bock sovaĝiĝis.
"Gaja knabino! Ne, estas plej aĉa fripona bubeto, kiun mi tra­fis en mia vivo. For de ĉi tie, fia bubo!"
Sed Karlsson ne aŭskultis ŝin.
"Fiera fraŭlino dancas kaj ĝojas", li diris.
Kaj tiam li komencis dancon, similan Etulo neniam vidis, eb­le, ankaŭ sinjoro Peck.
Karlsson rondkuris tra la kuirejo kun la levitaj genuoj. Jen kaj jen li faris salteton kaj svingis siajn vualojn.
"Tio aspektas stulte", pensis Etulo. "Sed estu iel ajn, nur ke li ne ekflugu, ho, li ja ne devas fari tion!"
Karlsson surhavis multe da vualoj, ke oni ne povis vidi lian helicon. Pro tio Etulo estis tre dankplena. Sed imagu, se Karl­sson subite leviĝos aeren, tiam, certe, sinjoro Peck svenos kun falbruo kaj poste alkuros kun siaj TV-kameroj, tuj post kiam li rekonsciiĝos.
Sinjoro Peck spektis la mirindan dancon kaj ridis. Pli kaj pli li ridis. Tiam ankaŭ Karlsson ekridis kaj palpebrumis al sinjoro Peck, dum li preterkuris kaj svingis al li per la vualoj.
"Vere gaja bubo", diris sinjoro Peck. "Oni povus venigi lin en iun porinfanan programon."
Li ne povis diri ion, kio pli kolerigus fraŭlinon Bock.
"Li estos ĉe la televido? Do mi petos eviti kunestadon! Sed klaras, ke enkaze, se vi volas havi iun, kiu renversos la tutan radiodomon, do vi ne povas havi iun pli bonan ol ĉi ulo."
Etulo kapjesis.
"Jes, ĝuste. Kaj post kiam li renversos la radiodomon, tiam li diros nur, ke estas bagatela afero, do gardu vin de li!"
Sinjoro Peck ne persistis.
"Bone do... estis nura propono! Estas ja multege da aliaj bu­boj."
Krome, sinjoro Peck hastis nun. Estis TV-registrado, kiun li devis helpi. Baldaŭ li devis iri. Tiam Etulo vidis Karlssonon palpserĉi sian startbutonon, kaj Etulo ektimis ĝismorte, tuj ĉio estos detruita en lasta momento!
"Ne, Karlsson... ne, Karlsson", flustris Etulo nervoze.
Sed Karlsson daŭre palpserĉis la startbutonon. Por li estis malfacile trovi ĝin pro ĉiuj ĉi vualoj.
Sinjoro Peck staris jam en la pordo... tiam la motoro de Karls­son ekzumis.
"Mi ne sciis, ke la "Arlanda trafiko" iras super Vasastan", diris sinjoro Peck. "Tion ĝi ne devus fari, mi opinias. Adiaŭ, fraŭli­no Bock, ni renkontiĝos morgaŭ."
Do li estis for. Dumtempe Karlsson leviĝis al la plafono. Li rondiris kontente ĉirkaŭ la lustro kaj svingis per la vualoj al fraŭlino Bock.
"Fiera fraŭlino flugas for, hoj, hoj", li diris.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб дек 19, 2009 17:47 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
10. BELA, SAĜA KAJ AGRABLE KORPULENTA...
La tutan posttagmezon Etulo estis supre ĉe Karlsson en lia domo surtegmente. Li klarigis al Karlsson, kial ili devas lasi fraŭlinon Bock en paco.
"Ŝi devas fari kremtorton, komprenu, por panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan, kiuj hejmenvenas morgaŭ."
Tio estis komprenebla afero por Karlsson.
"Ŝi faros kremtorton, jes, do ŝi devas esti en paco. Estas dan­ĝere pinciti domkaprinojn, dum ili faras kremtorton, ĉar tiam acidiĝos kremo... kaj ankaŭ domkaprinoj, kompreneble!"
Tiamaniere la lastaj horoj de fraŭlino Bock ĉe la familio Sva­ntesson fariĝis tute pacaj, precize kiel ŝi volis.
Ankaŭ Etulo kaj Karlsson havis pacon kaj belan tempon an­taŭ fajrujo supre en la domo de Karlsson. Karlsson estis flu­ginta al Hötorget* kaj aĉetis pomojn.
* Hötorget — centra placo en Stokholmo, kie situas bazaro por fruktoj kaj legomoj. Laŭvorte 'hötorget' signifas 'fojna bazaro'.
"Kaj mi honeste pripagis ilin ĉiujn per kvin oeroj", li diris. "Mi ja ne volas, ke vendistino malprofitu pro mi, ĉar mi estas la plej honesta en la mondo."
"Ĉu vendistino kredis, ke kvin oeroj sufiĉas?" scivolis Etulo.
"Pri tio mi ne povis ŝin demandi", diris Karlsson, "ĉar ŝi estis for kaj trinkis kafon ĝuste tiutempe."
Karlsson tredis ŝtaldraton tra la pomoj kaj rostis ilin super la fajro.
"La plej bona de l' mondo pomrostisto, divenu kiu li estas", li diris.
"Vi, Karlsson", diris Etulo.
Kaj ili superŝutis per sukero siajn pomojn kaj sidis antaŭ la fajrujo kaj manĝis, dum krepuskiĝis. Estas bone sidi ĉe la faj­rujo, pensis Etulo, ĉar la vetero komencis malvarmiĝi. Oni ri­markis, ke aŭtuno venis.
"Mi devas ja bal­daŭ fari vojaĝon al kamparo kaj aĉeti por mi iom pli da ligno ĉe iu kamparano", diris Karlsson. "Kvan­kam ili estas veraj fraŭduloj por esti observemaj, kaj mi venos, kiam ili trinkos kafon."
Li enĵetis kelkajn grandajn betulŝtipojn en la fajron.
"Sed mi volas, ke estu varme kaj bele vintre, alie mi ne kun­ludas, tion ili sciu, la kamparanоj!"
Post kiam la fajro finbrulis, en la dometo de Karlsson mallu­miĝis. Tiam li eklumigis la petrollampon, kiu pendis de la plafono super la rabotstablo. Ĝi radiis tiom da varma kaj bela lumo al la ĉambro kaj ĉiuj aĵoj, kiujn Karlsson staplis sur la rabotstablo.
Etulo scivolis, ĉu ili ne provu interŝanĝi kun Karlsson iom per aĵoj, kaj Karlsson pretis por tio.
"Sed vi devas demandi min, ĉu vi rajtas prunti ilin. Jen mi di­ros 'jes', kaj jen mi diros 'ne'... sed pleje mi diros 'ne', ĉar ĉio ĉi tamen estas miaj aĵoj, kaj mi volas havi ilin, alie mi ne kun­ludos!"
Kaj post kiam Etulo demandis sufiĉe multfoje, li rajtis prunti malnovan nefunkciantan vekhorloĝon, kiun li disŝraŭbis en pecojn kaj denove kunmetis.
Estis vere amuze, Etulo ne povis imagi pli bonan ludilon.
Sed poste Karlsson volis, ke ili ĉarpentu anstataŭe.
"Tio vere estas la plej amuza afero, kaj oni povas fari multege da belaj ĉiaĵoj", diris Karlsson. "Almenaŭ mi."
Li forĵetis ĉiujn aĵojn de la rabotstablo kaj ŝire eligis tabulojn kaj lignoblokojn, kiuj kuŝis sub la sofo.
Kaj poste ili rabotis kaj martelis kaj najlis tiel, ke zumis ĉir­kaŭ ili, Karlsson kaj Etulo.
Etulo kunnajlis du tabulstumpojn kaj faris vaporŝipon. Li al­metis etan blokon por vaportubo. Ĝi estis vere belega ŝipo.
Karlsson diris, ke li faru birddometon kaj metu ĝin ĉe la domangulo, por ke birdetoj loĝu tie. Sed fariĝis ne birddome­to, sed io tute alia, oni ne povis ĝuste kompreni, kio precize ĝi estis.
"Kio do estas jeno?" demandis Etulo.
Karlsson klinis la kapon flanken kaj rigardis la kreaĵon.
"Estas... aĵo", li diris. "Ege bela aĵeto, divenu, kiu estas la plej bona de l' mondo aĵproduktisto?"
"Vi, Karlsson", diris Etulo.
Sed nun vespero venis. Etulo devis hejmeniri por dormi.
Li devis forlasi Karlssonon kaj lian ĉambreton, kiu estis tiom hejmeca kun ĉiuj siaj aĵoj, kaj sia rabotstablo, kaj sia fulganta petrollampo, kaj sia lignokamero, kaj sia malfermita fajrujo, kie daŭre ardis la karboj, varmigante kaj lumante. Estis mal­facile forŝiri sin de ĉio ĉi, sed li sciis, certe, ke li povis reveni. Ho, kiel li feliĉis, ke Karlsson estis konstruinta sian domon ĝuste sur lia tegmento kaj sur nenies alia!
Ili eliris al la perono, Karlsson kaj Etulo. Kaj super ili estis stelplena ĉielo. Neniam Etulo vidis stelojn tiom grandaj kaj tiom multaj kaj tiom proksimaj. Ne, ne proksimaj, kompre­neble, ili ja estis je mil mejloj for, tion li sciis, sed tamen... ho, tian stelkupolon Karlsson havis super sia domo, proksiman kaj ege foran samtempe.
"Al kio vi gapas?" diris Karlsson. "Mi frostas... ĉu vi flugos aŭ ne?"
"Jes, dankon", diris Etulo.
Kaj la sekvan tagon... kia tago ĝo estos! Unue venis Bosse kaj Bettan, poste venis paĉjo, fine kaj plej grave venis panjo. Ili staris ĉirkaŭ ŝi ĉiuj kune, paĉjo kaj Bosse kaj Bettan kaj Etulo kaj fraŭlino Bock kaj Bimbo.
"Ĉu vi ne plu havas superstreĉon nun?" demandis Etulo. "Kiel ĝi povis pasi tiel rapide?"
"Ĝi forbloviĝis, kiam mi ricevis vian leteron", diris panjo. "Ki­am mi aŭdis, kiel 'malŝanaj' kaj izolitaj vi estas ĉiuj kune, do mi eksentis, ke ankaŭ mi 'malŝaniĝos' serioze, se mi ne povos hejmenveni."
Fraŭlino Bock skuetis la kapon.
"Tio ne estis tre prudente. Kvankam mi povas, certe, veni kaj helpi sinjorinon Svantesson jen kaj jen, se necesos. Sed nun", diris fraŭlino Bock, "nun mi devas foriri senprokraste, ĉar mi estos ĉe la televido ĉi-vespere."
Ĉi tiam ili surpriziĝis, panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan.
"Ĉu vere?" diris paĉjo. "Ni devas nepre vidi tion! Absolute!"
Fraŭlino Bock fiere ĵetis la kapon malantaŭen.
"Jes, espereble. Mi esperas, ke la tuta sveda popolo tion faros."
Poste ŝi ekhastis.
"Ĉar mi devas iri kaj frizi la harojn kaj bani min kaj preni vi­zaĝzorgon kaj manikuron, kaj mi devas ankaŭ provi miajn novajn alplandojn. Ĉar oni devas aspekti plaĉe, kiam oni ape­ras ĉe la televido."
Bettan ekridis.
"Alplandojn... ili ja tamen ne videblas ĉe la televido?"
Fraŭlino Bock rigardis ŝin malaprobe.
"Ĉu mi diris tion? Mi bezonas la novajn, ĉiuokaze... kaj oni fartas pli certe, kiam oni scias sin esti perfekta ĝisfunde. Kva­nkam tion, eble, ne komprenas ordinaruloj. Sed tion kompre­nas ni, ni, kiuj apartenas al la televido."
Poste ŝi haste adiaŭis kaj forkuris.
"Jen foriris Domkaprino", diris Bosse, post kiam la pordo re­klakis post ŝi.
Etulo kapjesis penseme.
"Mi ĵus ekŝatis ŝin", li diris. Kaj estis bonega kremtorto, kiun ŝi faris, granda kaj pufa, kun ananaspecetoj sur ĝi.
"Ni surtabligos ĝin por kafo vespere kaj manĝos ĝin, spektan­te fraŭlinon Bock ĉe la televido", diris panjo.
Kaj tiel fariĝis. Kiam la fiksita horo proksimiĝis, Etulo sonor­vokis al Karlsson. Li ektiris la ŝnuron malantaŭ la kurteno, unu tiron, kio signifis 'Venu tuj!'
Kaj Karlsson venis. La tuta familio jam sidis antaŭ la TV-apa­rato, la kafpleto kaj la kremtorto estis surtable.
"Jen venas Karlsson kaj mi", diris Etulo, kiam ili enmarŝis la gastoĉambron.
"Jen venas mi", diris Karlsson kaj ĵetis sin en la plej bonan fo­telon. "Jes, jen finfine pretas kremtorteto en ĉi domo, kaj ĝus­tatempe. Ĉu mi povas tuj ricevi iomete... aŭ multe, se diri ĝu­ste!"
"Vico de infanoj venos en la fino", diris panjo. "Krome, ĉi tio estas mia loko. Vi povas sidi surplanke antaŭ la aparato, vi kaj Etulo, do mi donos vian torton."
Karlsson turnis sin al Etulo.
"Ĉu vi aŭdis? Ĉu ŝi ĉiam pelas vin ĉi-maniere, povra infano?"
Poste li subridis kontente.
"Estas bone, ke ŝi pelas ankaŭ min, ĉar tio estas juste, alie mi ne kunludos!"
Kaj ili sidis surplanke antaŭ la TV-aparato, Karlsson kaj Etu­lo, kaj ili manĝis multe da torto, dum ili atendis fraŭlinon Bock.
"Ŝi tuj aperos", diris paĉjo.
Kaj jen ŝi fakte aperis! Kaj ankaŭ sinjoro Peck. Li estis pro­gramgvidanto.
"Viva domkaprino", diris Karlsson, "hoj, hoj, nun ni amuzi­ĝos!"
Fraŭlino Bock ektremis. Ŝajnis preskaŭ kvazaŭ ŝi aŭdus Karls­sonon. Aŭ ŝi tamen nervozis, ĉar ŝi nun staris antaŭ la tuta sveda popolo kaj devis montri, kiel oni faru 'Delican stufaĵon de Hildur Bock'?
"Bonan tagon", diris sinjoro Peck, "kiel vi kaptis la ideon pre­pari ĝuste ĉi tian stufaĵon?"
"Bonan tagon", diris fraŭlino Bock, "kiam oni havas fratinon, kiu ne komprenas la manĝopreparadon eĉ je kvin oeroj..."
Ŝi ne sukcesis diri pli, Karlsson etendis sian etan dikan ma­non kaj elŝaltis la aparaton.
"Domkaprino aperas kaj malaperas laŭ mia volo", li diris.
Sed tiam panjo diris:
"Reŝaltu tuj... kaj ne refaru tion, ĉar tiam vi estos forpelita!"
Karlsson puŝis Etulon sur la flankon kaj flustris:
"Ĉu oni ne plu rajtas fari ion en ĉi domo?"
"Ĉit, ni vidu fraŭlinon Bock", diris Etulo.
"Oni salu kaj pipru kaj kuiru zorge, do ĝi fariĝos bongusta", diris fraŭlino Bock.
Kaj ŝi salis kaj pipris kaj kuiris tiel, ke ĝi ŝprucis, kaj kiam la stufaĵo estis preta, ŝi rigardis ruze el la TV-ekrano kaj diris:
"Eble, vi volus gustumi ĝin iom?"
"Ne mi, dankon", diris Karlsson. "Sed se vi donos al mi no­mojn kaj adresojn, tiam mi kondukos kelkajn el tiuj idoj-faj­rovorantoj al vi."
Poste sinjoro Peck dankis fraŭlinon Bock, ke ŝi bonvolis veni kaj montri, kiel ŝi faras sian delican stufaĵon, kaj tiam eviden­tis, ke la tempo elĉerpiĝis, sed tiam fraŭlino Bock diris:
"Aŭskultu, ĉu mi rajtas sendi saluton al mia fratino hejme ĉe Frejgatan?"
Sinjoro Peck aspektis hezitema.
"Hm... nu do, sed faru tion rapide."
Kaj tiam fraŭlino Bock mansvingis en la TV-ekrano kaj diris:
"Saluton, Frida, kiel vi fartas? Vi ja ne falis de la seĝo, mi es­peras."
"Ankaŭ mi esperas tion", diris Karlsson. "Ĉar tio sufiĉos por tertremo en la supra Norrland."
"Kion vi celas per tio?" diris Etulo. "Vi ja ne scias, ĉu Frida es­tas same ŝarĝa, kiel fraŭlino Bock."
"Imagu, ke tion mi scias", diris Karlsson. "Mi estis ĉe Frejga­tan kaj fantomadis tie jen kaj jen."
Poste Karlsson kaj Etulo manĝis pli da kremtorto kaj spektis en la televidilo ĵongliston, kiu povis ĵeti aeren kvin telerojn samtempe sen faligi eĉ unu. Sincerdire, ĵonglistoj estis enui­gaj, pensis Etulo, sed Karlsson sidis tie kun brilantaj okuloj, do Etulo estis feliĉa. Ĝuste nun ĉio estis agrabla, kaj estis tiel bele havi ilin ĉiujn kune ĉi tie, panjon kaj paĉjon kaj Bossen kaj Bettan kaj Bimbon... kaj ankaŭ Karlssonon.
Kiam ili finis pri la torto, Karlsson prenis la belan tortpladon. Li lekis ĝin zorge. Poste li ĵetis ĝin aeren, samkiel la ĵonglisto faris kun siaj teleroj.
"Tamen", li diris, "tiu oĉjo en la skatolo ne estis tre stulta. Sed divenu, kiu estas la plej bona de l' mondo telerĵetisto?"
Li ĵetegis la pladon tiel, ke ĝi preskaŭ atingis la plafonon, kaj Etulo teruriĝis.
"Ne, Karlsson... ĉesu!"
Panjo kaj la ceteraj rigardis nun dancistinon en la televidilo kaj ne rimarkis, kiun okupon eltrovis Karlsson. Kaj neniel helpis, ke Etulo diris 'Ĉesu'. Karlsson senzorge ĵetadis la pla­don plu.
"Jen belan tortpladon vi havas, interalie", diris Karlsson kaj ĵetegis ĝin al la plafono. "Vi havis, se diri ĝuste", li diris kaj klinis sin por pluki splitojn. "Nu, estas ja bagatela afero..."
Sed panjo aŭdis krakon, kiam la plado frakasiĝis. Ŝi donis al Karlsson bonegan frapon sur la postaĵon kaj diris:
"Ĝi estis mia plej bela tortplado kaj neniu bagatela afero."
Etulo ne ŝatis, ke oni tiel traktas la plej bonan de l' mondo te­lerĵetiston, sed li ja komprenis, ke panjo ĉagreniĝis pro sia plado, kaj li rapidis ŝin konsoli.
"Mi prenos monon el mia ŝparporko kaj aĉetos novan pladon por vi."
Sed tiam Karlsson fiere ŝovis la manon en la poŝon kaj elpre­nis kvin oerojn, kiujn li donis al panjo.
"Mi mem pripagas, kion mi frakasis. Jen! Bonvolu! Aĉetu pla­don kaj retenu superreston de la mono."
"Dankon, kara Karlsson", diris panjo.
Karlsson kapgestis kontente.
"Aŭ aĉetu iujn malmultekostajn vazojn por ĉi tiu mono, kiujn vi povas ĵeti sur min, se mi hazarde venos ĉi tien kaj vi hazar­de ekkoleros."
Etulo ŝteliris al panjo.
"Vi ja ne koleras kontraŭ Karlsson, ĉu, panjo?"
Tiam panjo glatumis kaj Karlssonon, kaj Etulon, kaj diris, ke ŝi ne koleras.
Poste Karlsson adiaŭis.
"Hola, nun mi devas hejmeniri, alie mi malfruiĝos por la ves­permanĝo."
"Kion vi havos por la vespermanĝo?" demandis Etulo.
"Delican stufaĵon de Karlsson de tegmento", diris Karlsson. "Ne tiom vulpvenenan, kiel tiu de Domkaprino, kredu. La plej bona de l' mondo stufaĵisto, divenu, kiu li estas?"
"Vi, Karlsson", diris Etulo.
Horon poste Etulo kuŝis en sia lito kun Bimbo en la korbo apud si. Ili estis vizitintaj lin kaj diris 'bonan nokton' ĉiuj ku­ne, panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan. Nun Etulo komencis iĝi dormema. Sed li kuŝis tie kaj pensis pri Karlsson kaj scivo­lis, kion Karlsson faras ĝuste nun. Eble, li ĉarpentadas ion, birddometon aŭ ion alian.
Morgaŭ, post kiam mi hejmenvenos el la lernejo, pensis Etu­lo, do mi sonorvokos al Karlsson kaj demandos, ĉu rajtus an­kaŭ mi supreniri al li kaj ĉarpenti iom pli.
Estas bone, ke Karlsson instalis la sonorlineon, pensis Etulo. Mi povas sonorvoki al li tuj, se mi volas, li pensis kaj sentis subite, ke tio estis bonega ideo.
Li elsaltis la liton kaj nudpiede alkuris la fenestron, kaj tie li ektiris la ŝnuron. Trifoje. Estis signalo, kiu signifis: "Dankon, ke ekzistas iu en la mondo, kiu estas tiom bela kaj saĝa kaj agrable korpulenta kaj brava kaj bona ĉiamaniere, kiel ĝuste vi, Karlsson!"
Etulo daŭre staris ĉe la fenestro, ne ĉar li atendis iun respon­don, ne, li simple staris tie. Sed tiam fakte venis Karlsson.
"Jes, imagu, ke tiel estas", li diris.
Li ne diris pli. Poste li reflugis al sia verda dometo surteg­mente.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт дек 22, 2009 13:34 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3611
Вопрос : а вы собираетесь этот текст где-нибудь ещё выкладывать (типа в сетевой библиотеке какой, например) ?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт дек 22, 2009 14:16 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Если бы знала, куда... Может, подскажете? Где не будет проблем с авторскими правами.
Когда появится время, выложу сюда 3-ю часть.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 64 ]  На страницу Пред.  1, 2, 3  След.

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Песня "Эхо" из фильма "Рыжий, честный, влюбле

Megumi Reinard

0

5799

Пт апр 13, 2007 6:44 am

Megumi Reinard Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Nova traduko "Trajno gxis la Varma Lando"

[ На страницуНа страницу: 1, 2 ]

Hemulo

33

21995

Вс авг 21, 2005 21:40 pm

Hemulo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. PROT.Nikolaj Agafonov "LAUX EZOKA VOLO"

[ На страницуНа страницу: 1, 2, 3 ]

jurganov

60

25533

Вс янв 16, 2011 19:17 pm

jurganov Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Перевод для диафильма "Волк и семеро козлят"

Kravejs

0

3422

Вт ноя 18, 2008 13:14 pm

Kravejs Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group