Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Пн дек 17, 2018 1:18 am

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 64 ]  На страницу Пред.  1, 2, 3
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт дек 22, 2009 15:13 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3611
Написала в личку :)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вт дек 22, 2009 17:38 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Astrid Lindgren
Karlsson de tegmento friponas denove

ANTAŬPAROLO
"Fluganta barelo aŭ kio?" Tiun teruran titolon Etulo legis foje en ĵurnalo kaj li ektimis, jes, ĉar en la ĵurnalo oni fiksis rekompencon je dek mil kronoj al tiu, kiu povus kapti tiun misteran bulrondan aĵon, kiu flugis ĉirkaŭe super la tegmentoj en Vasastan. Kaj tiu mistera bulronda aĵo estis, kompreneble, neniu alia ol Karlsson de tegmento. Karlsson unue tute furioziĝis pro esti nomata "fluganta barelo", kaj poste iĝis fiera kiel koko, ĉar oni deklaris prezon je dek mil kronoj por li. Sed Etulo, kiu devis zorgi pri Karlsson, havis multajn klopodojn, kaj ne faciliĝis, kiam Domkaprino kaj onklo Julius miksiĝis en ĉi tiun sovaĝan karuselon. Sed tamen fariĝis vere amuze, malgraŭ ĉio, pensis Etulo.
Legu ankaŭ:
"Etulo kaj Karlsson de tegmento"
"Karlsson de tegmento alflugas denove"


1. IU AJN RAJTAS ESTI KARLSSON
Etulo vekiĝis matene, li, kiu estis la plej juna kaj mal­granda en la familio Svantesson, kaj aŭdis panjon kaj pa­ĉjo interparoli en la kuirejo. Sonis preskaŭ kvazaŭ ili es­tis koleraj aŭ ĉagrenitaj pro io.
"Jes, pretas nun", diris paĉjo. "Rigardu, kio estas skribite ĉi tie en la ĵurnalo, legu mem!"
"Jes ja, estas terure", diris panjo, "ho, kiel terure!"
Etulo haste ellitiĝis. Ankaŭ li scivolis, kio estis tiom te­rura.
Kaj li efektive eksciis tion. Sur la unua paĝo en la ĵurnalo estis skribita granda titolo:
FLUGANTA BARELO AŬ KIO?
Kaj poste tie tekstis ĉi tiel:
Kio estas la mistera kaj stranga objekto, kiu flugas ĉirkaŭe ĉi tie en Stokholmo? Homoj asertas, ke malgrandega fluganta barelo aŭ io simila jen kaj jen kun forta motorzumado venas flugante super tegmentoj en Vasastan. Aertrafika kontoro scias nenion pri tiu stranga flugtrafiko, kaj tial oni sus­pektas, ke ĝi povas esti iu terura eksterlanda spi­ono, kiu gvatas, flugante ĉirkaŭe. La afero devas klariĝi kaj la objekto, fluganta ĉirkaŭe, devas kap­tiĝi. Se ĝi estas malgranda terura spiono, ĝi devas tuj esti transdonita al polico. Kiu solvos la flugan­tan misteron de Vasastan? Dek mil kronoj estas promesataj kiel rekompenco por homo, kiu sukce­sos kapti ĉi tiun zumantan objekton, kio ajn ĝi es­tu. Temas nur pri transdoni la objekton kaj veni por mono al la redaktejo de nia ĵurnalo.
"Povra Karlsson de tegmento", diris panjo. "Homoj ko­mencos ĉasi lin ĝismorte."
Etulo ektimis kaj ekkoleris kaj ĉagreniĝis samtempe.
"Kial Karlsson ne povas esti en paco?" li kriis. "Li ja neni­on faris. Li nur loĝas en sia domo surtegmente kaj flugas ĉirkaŭe iom. Ĉu estas io krima pri tio?"
"Ne", diris paĉjo. "Estas nenio krima pri Karlsson. Nur ke li estas iom... hm... neordinara."
Jes, certe, estis io neordinara en Karlsson, tion eĉ Etulo devis agnoski. Estis neordinare, ke loĝis eta dika motori­zita oĉjo en malgranda aparta domo supre sur la tegmen­to, oĉjo kun portbla helico surdorse kaj startbutono sur­ventre.
Kaj Karlsson estis tia eta oĉjo. Kaj Karlsson estis la plej kara amiko de Etulo. Li estis pli kara amiko, ol eĉ Krister kaj Gunilla, kiujn Etulo tamen multe ŝatis kaj kun kiuj li ludis, kiam Karlsson fojfoje subite estis malaperinta aŭ ne havis tempon por li.
Karlsson pensis, ke Krister kaj Gunilla estis nura rubo. Li snufis ĉiufoje, kiam Etulo nomis ilin.
"Ne komencu paroli pri tiuj mukaj buboj antaŭ mi", li di­ris. "Bela kaj saĝa kaj agrable korpulenta viro en sia plej bona aĝo, kiom da etaj stultaj buboj, vi kredas, havas tian plej karan amikon, he?"
"Neniu, krom mi", diris Etulo, kaj li ĉiufoje fariĝis feliĉa kaj varma pro ĝojo. Kia bonŝanco, ke Karlsson ekloĝis ĝuste sur lia tegmento! La tuta Vasastan plenplenis je ĉi tiaj malnovaj aĉaj kvaretaĝaj domoj, kiel tiu, kie loĝis la familio Svantesson. Kia bonŝanco, ke Karlsson decidis ekloĝi ĝuste sur ilia tegmento kaj sur nenies plu.
Kvankam panjo kaj paĉjo ne estis komence vere feliĉaj pri Karlsson, kaj ankaŭ gefratoj de Etulo, Bosse kaj Bet­tan, unue ne ŝatis lin. La tuta familio – krom Etulo, kompreneble – asertis, ke Karlsson estis la plej terura, plej vorema, senhonta kaj avida petolulo, kiun oni entu­te povas imagi. Sed dum lasta tempo ili ĉiuj komencis kutimiĝi al li. Ili preskaŭ ŝatis Karlssonon nun, kaj aparte ili komprenis, ke Etulo bezonis lin. Bosse kaj Bettan estis ja multe pli aĝaj, ol Etulo, li bezonis intiman amikon, ĉar li ne havis samaĝajn gefratojn. Kaj, sendube, li havis pro­pran hundon, admirindan hundeton, kiu nomiĝis Bim­bo, sed eĉ tio ne sufiĉis – Etulo bezonis Karlssonon.
"Kaj mi kredas, ke ankaŭ Karlsson bezonas Etulon", diris panjo.
Sed dekomence paĉjo kaj panjo volis havi Karlssonon ti­om sekreta, kiom eblas. Ili komprenis, kia bruo estiĝos, se, ekzemple, televidistoj dissendos novaĵojn pri li aŭ ĉiusemajnaj magazinoj komencos skribi pri "Karlsson hejme ĉe si".
"Haha, estus vere superbe", foje diris Bosse, "se oni vidus Karlssonon en la 'Dimanĉa revuo'* flari bukedon da roz­koloraj rozoj en sia salono aŭ simile."
* "Dimanĉa revuo" (svede "Vecko-Journalen") estis sveda ĉiusemajna revuo, kiu estis eldonata ekde la 1910 ĝis la 1980.
"Vi estas idioto", diris tiam Etulo. "Karlsson havas neni­un salonon, li havas nur plaĉan ĉambreton kaj neniujn rozojn."
Ankaŭ Bosse, certe, sciis tion. Kaj li, kaj Bettan, kaj pa­njo kaj paĉjo unufoje – sed nur unu solan fojon – estis supre sur la tegmento kaj vidis la domon de Karlsson. Ili grimpis supren tra la tegmenta luko en la subtegmen­tejo, kiun uzis fumtubisto, kaj Etulo montris al ili, kiel ruze la domo de Karlsson situis, kaŝite malantaŭ fumtu­bo kaj tre proksime al korbeloj de najbaraj domoj.
Panjo iom ektimis, kiam ŝi venis al la tegmento kaj ekvi­dis la straton tiel profunde sub si. Ŝi preskaŭ svenis kaj devis teni sin al la fumtubo.
"Etulo, promesu, ke vi neniam iros ĉi tien sola", ŝi diris.
Etulo unue pripensis iom, antaŭ ol promesi.
"Jes", li finfine diris, "mi neniam iros ĉi tien sola... kvan­kam mi, eble, fojfoje flugos ĉi tien kun Karlsson", li diris post sufiĉa silento. Se panjo ne aŭdis tion, do ŝi vere de­vis kulpigi sin mem. Krome, kiel ŝi povis postuli, ke Etu­lo neniam vizitu Karlssonon? Ŝi havis neniun ideon pri kiom agrablan tempon oni havis en la plaĉa ĉambreto de Karlsson, kiu plenplenas je aĵoj.
Sed nun, certe, ĉio devas finiĝi, pensis Etulo amare, nur pro tiuj idiotaj ĵurnalistoj.
"Vi devas diri al Karlsson, ke li gardu sin", diris paĉjo. "Li devas por kelka tempo ĉesi flugi ĉirkaŭe tro multe. Vi ambaŭ ja povas restadi en via ĉambro, tie neniu vidos lin."
"Sed mi intencas forpeli lin, enkaze se li huliganos", diris panjo.
Ŝi metis teleron da kaĉo por Etulo sur la manĝotablon, kaj ankaŭ Bimbo ricevis iom en sian bovlon. Paĉjo adi­aŭis kaj iris en la kontoron. Kaj baldaŭ evidentiĝis, ke ankaŭ panjo eliros en la urbon.
"Mi nur kuros suben al vojaĝoburoo kaj vidos, ĉu ili po­vas trovi iun agrablan vojaĝon por ni, baldaŭ paĉjo ja ha­vos ferion", ŝi diris kaj kisis Etulon. "Mi revenos baldaŭ."
Kaj tiam Etulo restis sola. Sola kun Bimbo kaj kun sia ka­ĉo kaj siaj pensoj. Kaj kun la ĵurnalo. Li havis ĝin apud si kaj ĵetis rigardon al ĝi jen kaj jen. Sub tiu, kie estis skri­bite pri Karlsson, estis bela bildo de granda blanka va­porŝipo, kiu vizitis Stokholmon kaj ankris ĉe Strömmen*. Etulo rigardis ĝin, ho, ĝi estis tre bela, li volonte ŝatus vidi ĉi tian ŝipon en realo kaj veturi tra oceano per ĝi!
* Strömmen – golfo en Stokholmo.
Li penis rigardi nur la ŝipon, sed liaj okuloj kroĉiĝis la tutan tempon al la aĉa titolo:
FLUGANTA BARELO AŬ KIO?
Etulo vere nervozis. Li devis plej rapide paroli kun Karl­sson, sed tamen li ne devis timigi lin tro multe, ne, ĉar kiu scias, ĉu Karlsson ne ektimus tiel, ke li forflugus kaj neniam plu revenus!
Etulo suspiris. Poste li ŝovis malvolonte kuleron da kaĉo en la buŝon. Li ne glutis la kaĉon, sed tenis ĝin sur la la­ngo, kvazaŭ por provo. Etulo estis tia maldika kaj mal­granda knabeto kun malbona apetito, kiaj tre multas. Li sidis ĉiam kaj fosis en sia manĝaĵo, kaj li bezonis tutan eternon por fini.
Ne estis io aparte bongusta en la kaĉo, pensis Etulo. Eble, ĝi fariĝus iom pli franda, se li ŝutus pli da sukero sur ĝin. Li prenis la sukervazon, sed je la sama sekundo li aŭdis motorzumadon antaŭ la kuireja fenestro, kaj vips! – Karlsson envenis flugante.
"Hola, Etulo", li kriis, "divenu, kiu estas la plej bona de l' mondo amiko kaj divenu, kial li venas ĝuste nun?"
Etulo haste glutis tion, kion li havis en la buŝo.
"La plej bona de l' mondo amiko estas vi, Karlsson! Sed kial vi venas ĝuste nun?"
"Divenu trifoje", diris Karlsson. "Ĉar mi sopiris al vi, stu­lta bubeto, aŭ ĉar mi nur hazarde misflugis kaj, sincerdi­re, devus turni ĉirkaŭ la Reĝa ĝardeno*, aŭ ĉar mi sentis, ke odoris je kaĉo, divenu ja!"
* Reĝa ĝardeno (orig. ''Kungsträdgården' aŭ 'Kungsan') – parko, kiu situas en Norrmalm en centro de Stokholmo.
La vizaĝo de Etulo eklumis pro ĝojo.
"Ĉar vi sopiris al mi", li supozis timide.
"Erare", diris Karlsso. "Kaj mi ne devis flugi al la Reĝa ĝardeno, do vi ne bezonas diveni."
La Reĝa ĝardeno, pensis Etulo, ho, tien Karlsson absolute ne devas flugi, kaj ankaŭ nenien plu, tie svarmis je ho­moj, kiuj povis vidi lin, tion li devis nun finfine klarigi al li.
"Aŭskultu, Karlsson", komencis Etulo, sed tiam li inter­rompiĝis, ĉar li rimarkis subite, ke Karlsson aspektas malkontenta. Li rigardis sombre Etulon kaj tordis la bu­ŝon.
"Jen oni venas malsatega", li diris, "sed ĉu estas iu, kiu al­movas seĝon kaj metas teleron por oni kaj nodas sur oni mentontukon kaj elmetas mason da kaĉo kaj diras, ke oni devas preni kuleron por panjo kaj kuleron por paĉjo kaj kuleron por onklino Aŭgusta...?"
"Kiu estas onklino Aŭgusta?" demandis Etulo scivoleme.
"Sen ideo", diris Karlsson.
"Jes, sed tiam vi ja ne bezonos preni kuleron por ŝi", diris Etulo kaj ekridis. Sed Karlsson ne ridis.
"Jes, ĉu tiel vi diras? Jes ja, la intenco estas, ke mi devas mortmalsati nur ĉar oni ne havis okazon koni ĉiujn onk­linojn de la mondo, kiuj, eble, sidas kaj stultumas longe for en Tumba* aŭ Tutaryd* aŭ kie ajn ili loĝu!"
Etulo haste elprenis teleron kaj proponis al Karlsson pre­ni por si el la kaserolo.
* Tumba — loko sude de Stokholmo.
* Tutaryd — urbo en la gubernio Kronoberg (svede Kronobergs län) en la suda Svedio.

Kaj daŭre iom sombra Karlsson ĉerpis por si. Li ĉerpis kaj ĉerpadis, kaj finfine li uzis la montrofingron por ĝis­pure skrapi laŭlonge de la randoj.
"Via panjo estas ora", diris Karlsson, "domaĝe nur, ke ŝi devas esti tiom bedaŭrinde avara. Multe da kaĉo mi estis vidinta en mia vivo, sed neniam tiom malmulte."
Li malplenigis la sukervazon sur sian teleron kaj ekman­ĝis. Dum sekvaj minutoj en la kuirejo aŭdiĝis nura ŝma­cado, kiu estiĝas, kiam iu kun furioza rapido manĝas ka­ĉon.
"Domaĝe, ke ne sufiĉis kulero por onklino Aŭgusta", di­ris Karlsson kaj viŝis sin ĉirkaŭ la buŝo. "Sed mi vidas, ke ĉi tie estas bulkoj! Trankvilon, nur trankvilon, onklineto Aŭgusta, sidu tute trankvile tie for en Tumba, mi povas ja maĉi kelkajn bulkojn anstataŭe. Aŭ eble du... aŭ kvar... aŭ kvin!"
Dum Karlsson manĝis bulkojn, Etulo sidis tie kaj cerbu­mis, kiel li plej bone povis averti lin. Eble, estis tamen same bone lasi lin mem tralegi, pensis Etulo kaj trans­movis kun kelka hezito la ĵurnalon al Karlsson.
"Rigardu la unuan paĝon", li diris sombre, kaj Karlsson faris tion. Tre interesite li rigardis, kaj tiam li metis la etan dikan montrofingron rekte sur la bildon de la blan­ka vaporŝipo.
"Voj, voj, jen plia ŝipo, kiu renversiĝis", li diris. "Nuraj malfeliĉoj kaj malfeliĉoj!"
"Aĥ, vi ja tenas la ĵurnalon kap-suben", diris Etulo.
Li jam delonge suspektis, ke Karlsson ne sciis legi aparte bone. Sed Etulo estis knabeto amika kaj bonkora, kiu ne volis fari ion ĉagrenan, kaj malpleje al Karlsson, tial li ne diris "Haha, vi ne scias legi", sed nur turnis la ĵurnalon kaj la vaporŝipon prave, tiel ke Karlsson povis vidi, ke okazis neniu ŝipkatastrofo.
"Sed ĉi tie oni skribis pri alia katastrofo", diris Etulo, "jen, tuj vi aŭdos!"
Kaj li laŭtlegis por Karlsson pri la fluganta barelo kaj la malgranda terura spiono, kiu devas kaptiĝi, kaj pri la re­kompenco kaj ĉio cetera.
"Temas nur pri transdoni la objekton kaj veni por mono al la redaktejo de nia ĵurnalo", li finis kun suspiro.
Sed Karlsson ne suspiris, li jubilis.
"Hoj, hoj", li kriis kaj faris kelkajn ardajn, feliĉajn salte­tojn, "hoj, hoj, tiu malgranda terura spiono preskaŭ kap­tiĝis. Telefonu al la redaktejo de ĉi ĵurnalo kaj diru, ke mi transdonos la objekton jam posttagmeze!"
"Kion vi celas?" demandis Etulo terurite.
"La plej bona de l' mondo spionkaptisto, divenu, kiu li estas", diris Karlsson kaj montris fiere al si mem. "Ne­komparebla Karlsson, kiam mi venas svingante mian grandan muŝkaptosakon. Se tiu malgranda terura spiono flugas ĉirkaŭe ĉi tie en Vasastan, do mi kaptos ĝin en la kaptosakon antaŭ vespero, estu certa pri tio... krome, ĉu vi havas valizon, kiu havu spacon por dek miloj?"
Etulo refoje suspiris. Ŝajnis, ke ĉio iĝis multe pli malfaci­la ol li kredis. Karlsson, evidente, komprenis nenion.
"Kara Karlsson, ĉu vi ne komprenas, ke estas vi, kiu estas fluganta barelo, estas vi, kiun oni volas kapti, kompre­nu!"
Karlsson stuporis meze de jubilsalteto. En li gluglis, kva­zaŭ li subite ricevis ion en trakeon, kaj li gapis rabie al Etulo.
"Fluganta barelo", li kriis, "ĉu vi nomas min 'fluganta ba­relo'! Kaj kun vi devas kunludi la plej bona de l' mondo amiko, ho, fi!"
Li streĉiĝis por ke laŭeble fariĝi iom pli longa, kaj sam­tempe li entiris la ventron, kiom li kapablis.
"Vi, eble, ne atentis", li diris orgojle, "ke mi estas bela kaj saĝa kaj agrable korpulenta viro en mia plej bona aĝo, ti­on vi, eble, ne rimarkis, ĉu?"
"Certe, Karlsson, certe, Karlsson", balbutis Etulo. "Sed mi ne povas ja helpi pri kion oni skribas en ĵurnaloj. Estas vi, kiun oni celas, pri tio vi povas esti certa."
Karlsson pli kaj pli koleriĝis.
"Temas nur pri transdoni la objekton kaj veni por mono al la redaktejo de nia ĵurnalo", li kriis amare. "Objekton", li kriis, "ulo, kiu nomas min 'objekto', li ricevos inter si­ajn okulojn tiel, ke lia nazo formoviĝos."
Li faris kelkajn minacoplenajn saltetojn al Etulo, sed tion li ne devus fari, ĉar tuj Bimbo sovaĝiĝis. Bimbo ne inten­cis lasi iun veni kaj kriaĉi ĉi tiel al lia mastro.
"Ne, Bimbo, lasu Karlssonon", diris Etulo, kaj tiam Bim­bo lasis lin. Li nur grumblis iom, por ke Karlsson komp­renu, kion li celis.
Karlsson iris kaj sidiĝis sur benketon, sombra kaj paŭta tiel, ke li preskaŭ fumis.
"Mi ne kunludas", li diris, "mi ne kunludas, kiam vi nur estas tiom aĉa kaj nomas min 'objekto' kaj ĉasas min per viaj sangavidaj hundoj."
Etulo senesperiĝis. Li ne sciis, kion li diru aŭ faru.
"Mi ja ne povas helpi pri tio, kio estas skiribita en ĵurna­loj", li balbutis. Poste li silentiĝis. Ankaŭ Karlsson silen­tis. Li sidis paŭta tie sur sia benketo, estis aflikta muteco en la kuirejo.
Tiam subite feliĉa rido eliĝis el Karlsson. Li salte leviĝis de la benketo kaj donis al Etulo ludplenan baton sur la ventron.
"Kvankam mi estas objekto", li diris, "do mi estas tamen la plej bona de l' mondo objekto, kiu kostas dek mil kronojn, ĉu vi pensis pri tio?"
Ankaŭ Etulo ekridis, ho, kiel mirinde estis revidi Karls­sonon feliĉa!
"Jes, tia vi fakte estas", diris Etulo ravite, "vi kostas dek mil kronojn, ne estas, certe, multaj, kiuj estas tiaj."
"Neniu sur la tero", certigis Karlsson. "Tia eta bubo, kiel vi, ekzemple, vi kostas ne pli, ol dudek kvin, pri tio mi vetos."
Li premis la startbutonon kaj leviĝis jubilante en la ae­ron, kaj li flugis kun feliĉa ŝriko kelkajn turnojn ĉirkaŭ la lustro.
"Hoj, hoj", li kriis, "jen venas Dekmilkrona Karlsson, hoj, hoj!"
Etulo decidis ignori ĉion. Karlsson ja fakte ne estis spio­no, kaj polico ne povis preni lin nur ĉar li estis Karlsson. Ja estis ne tio, kion panjo kaj paĉjo timis, tion li subite konsciis. Ili, kompreneble, nervozis nur ĉar Karlsson ne povus plu resti sekreta, se estiĝus batua ĉasado por li. Sed iu vera malbono, certe, tamen ne povus okazi al li, tion Etulo ne kredis.
"Ne timu, Karlsson", li diris konsole. "Ili ne povas fari al vi ion, nur ĉar vi estas vi."
"Nu, iu ajn rajtas esti Karlsson", certigis Karlsson. "Kvan­kam ankoraŭ ekzistas unu sola eta bela agrable korpu­lenta ekzemplero."
Ili retiriĝis en la ĉambron de Etulo, kaj Karlsson rigardis ĉirkaŭ si atendoplene.
"Ĉu vi havas vapormaŝinon, kiun ni povas eksplodigi, aŭ ion alian, kio bone knalas? Knalu ĉio ĉi-vespere, kaj amuzon havu mi, alie mi ne kunludas", li diris, sed je la sama momento li vidis paketon, kiu kuŝis sur la tablo de Etulo, kaj li estis super li, kiel falko. Panjo metis ĝin tien hieraŭ vespere, en ĝi estis granda bela persiko, kaj tiu persiko glimis nun inter la dikaj fingroj de Karlsson.
"Ni povas dividi ĝin", proponis Etulo haste. Ankaŭ li tre ŝatis persikojn, kaj li komprenis, ke li devis hasti, se li volis partopreni.
"Volonte por mi", diris Karlsson. "Ni dividos, mi prenos la persikon, kaj vi – la paketon, tiam vi ricevos la plej bonan, ĉar oni povas kiel ajn superbe amuziĝi kun la pa­keto."
"Ho ne, dankon", diris Etulo, "ni dividos la persikon, poste vi volonte povos preni la paketon."
Karlsson skuetis malaprobe la kapon.
"Neniam mi vidis saman voreman bubeton", li diris. "Nu do, kiel vi volas!"
Bezonis tranĉilo por dispecigi la persikon, kaj Etulo ku­ris en la kuirejon por alporti ĝin.
Kiam li revenis kun ĝi, Karlsson ne videblis. Sed tiam Etulo trovis lin sidi kaŝite sub la tablo, kaj de tie aŭdiĝis fervora ŝmacado, kiel kiam iu kun furioza rapido manĝas sukplenan persikon.
"Hej, kion vi faras, sincerdire?" demandis Etulo maltran-kvile.
"Mi dividas", diris Karlsson. Aŭdiĝis lastaj ŝmacoj, kaj poste Karlsson elrampis kun persiksuko, fluanta suben laŭ la mentono. Li etendis la dikan manon al Etulo kaj donis al li sulkoplenan brunan persikokernon.
"Mi ĉiam volas, ke vi havu la plej bonan", li diris. "Se vi plantos ĉi kernon, do vi ricevos veran persikarbon, tute kovritan de persikoj. Konfesu, ke mi estas la plej afabla en la mondo, kiu ne kverelas, kvankam mi nur ricevis unu solan etan aĉan persikon!"
Antaŭ ol Etulo sukcesis konfesi ion, Karlsson ĵetis sin al la fenestro, kie staris rozkolora pelargonio en florpoto.
"Kaj tia afabla, kia mi estas, mi ankaŭ helpos vin planti ĝin", li diris.
"Stop", kriis Etulo. Sed tempo jam venis. Karlsson jam estis forŝirinta la pelargonion el la poto kaj antaŭ ol Etu­lo sukcesis haltigi lin, li elĵetis la floron tra la fenestro.
"Vi estas stulta", komencis Etulo, sed Karlsson ne aŭdis lin.
"Vera granda persikarbo! Pensu pri tio! Ĉe via 50-jara festeno vi povos regali ĉiun personon per persikoj por deserto, ĉu ne estos ĉarme?"
"Jes, sed ne estos tre ĉarme, kiam panjo vidos, ke vi elti­ris ŝian pelargonion", diris Etulo. "Kaj imagu ja, se iu oĉjo sube surstrate estis ricevinta ĝin surkapen, kion, vi kredas, ke li diros?"
" 'Dankon, kara Karlsson', li diros", certigis Karlsson. "Dankon, kara Karlsson, ĉar vi elŝiris la pelargonion kaj ne forĵetis ĝin kun florpoto sur ĝi... kion la freneza panjo de Etulo kredis esti tre bona."
"Tion ŝi ne kredis", protestis Etulo, "kion vi celas per tio?"
Karlsson ŝovis la kernon en la florpoton kaj rastis ener­gie grundon sur ĝin.
"Jes, ŝi tion kredis", li certigis. "La pelargonio nur devas firme sidi en la poto, tiam ŝi kontentas, via panjo. Ke tio estas morte danĝera por eta oĉjo sube surstrate, pri tio ŝi ne zorgas. Je unu oĉjo pli aŭ malpli, tio estas bagatela afero, ŝi diras, nur ke neniu elŝiru mian pelargonion."
Li gapis al Etulo.
"Sed se mi estus ĵus elĵetinta ankaŭ la florpoton, kien ni ĉi-kaze plantus la persikarbon, ĉu vi pripensis?"
Etulo entute nenion pripensis, kaj li ne povis respondi. Estis malfacile rezoni kun Karlsson, kiam Karlsson havis tian humoron. Sed, bonŝance, li ŝanĝis humoron proksi­mume unufoje dum kvaronhoro, kaj baldaŭ el li subite eliĝis kontenta klukado.
"Ni daŭre havas la paketon", li diris. "Oni povas kiel ajn superbe amuziĝi kun paketoj."
Tion Etulo neniam rimarkis.
"Kiel do?" li scivolis. "Kion oni povas fari kun paketo?"
La okuloj de Karlsson ekglimis.
"La plej kolosan ŝmacon de l' mondo", li diris. "Hoj, hoj, kian ŝmacon! Kaj ĝi estas precize tio, kion mi faros nun!"
Li prenis la paketon kaj malaperis haste en la banĉambro kun ĝi. Etulo sekvis lin scivoleme. Li volonte ŝatus scii, kiel oni faras la plej kolosan de l' mondo ŝmacon.
Karlsson staris klininte sin super la banujo kaj plenigis la paketon per akvo el la krano.
"Vi estas stulta", diris Etulo. "Oni ne povas verŝi akvon en paperpaketon, komprenu."
"Kio do estas jeno?" diris Karlsson kaj etendis la krev­pretan paketon sub la nazon de Etulo. Dum sekundo li tenis ĝin tie, por ke Etulo vidu, ke oni, certe, povas verŝi akvon en paperpaketojn, sed poste li ĵetis sin kun la pa­keto en la pugno reen en la ĉambron de Etulo.
Etulo kuris post li, plena je malbonaj antaŭsentoj. Tute prave... Karlsson pendis eksteren tra la fenestro, tiel, ke oni vidis nur lian dikan postaĵon kaj liajn mallongajn di­kajn kruretojn.
"Hoj, hoj", li kriis, "rigardu suben, ĉar tuj venos la plej kolosa de l' mondo ŝmaco!"
"Stop!" kriis Etulo kaj klinis sin haste tra la fenestro an­kaŭ. "Ne, Karlsson, ne", li kriis nervoze.
Sed estis tro malfrue. La paketo jam estis survoje suben, Etulo vidis ĝin fali kiel bombo rekte antaŭ la piedoj de povra onklino, kiu devis iri en laktokafejon en la apuda domo, kaj ŝi ne ŝatis la plej kolosan de l' mondo ŝmacon, tio estis rimarkebla.
"Ŝi kriaĉas, kvazaŭ estis florpoto", diris Karlsson. "Kaj es­tis nur iom da ordinara akvo."
Etulo fermis la fenestron kun krakego. Li ne volis, ke Karlsson elĵetu pliajn aĵojn.
"Mi ne kredas, ke oni devas fari ĉi tiel", li diris serioze. Sed tiam Karlsson ekridis ironie. Li faris etan flugturnon ĉirkaŭ la lustro kaj ridante gapis suben al Etulo.
"Mi ne kredas, ke oni devas fari ĉi tiel", li diris, imitante Etulon. "Kiel vi kredas, ke oni devas fari do? Elĵeti pake­ton, plenan je putraj ovoj, ĉu? Ĉu denove estas unu el strangaj fantaziaĵoj de via panjo?"
Li venis flugante kaj surteriĝis kun 'pum' antaŭ Etulo.
"Vi estas la plej strangaj en la mondo, vi kaj via panjo", li diris kaj frapetis Etulon sur la vangon. "Sed tamen mi amas vin, tre strange."
Etulo ruĝiĝis, tiom li feliĉiĝis. Estis ĉiuokaze tre bele, ke Karlsson amis lin, kaj ke li fakte ŝatis ankaŭ panjon, kvankam ne ĉiam ŝajnis tiel.
"Jes, mi mem estas surprizita", diris Karlsson. Li daŭre frapetis Etulon. Longe kaj bone li frapetis lin kaj de temp' al tempo pli dure. Finfine Etulo ricevis frapeton, kiu preskaŭ estis eta vangofrapo, kaj tiam Karlsson diris:
"Ho, kiom ĉarma mi estas! Mi estas la plej ĉarma en la mondo. Kaj tial, mi pensas, ke ni ludos ion ĉarman nun, ĉu ne ankaŭ vi pensas tion?"
Etulo konsentis pri tio, kaj li tuj komencis cerbumi: Kio ĉarma estas, kion oni povas ludi kun Karlsson?
"Ekzemple", diris Karlsson. "Ni povas ludi, ke la tablo ĉi tie estas nia floso, sur kiu ni savos nin, kiam la granda inundo venos... kaj ĝi venas ĝuste nun!"
Li montris al eta akvofluo, kiu senbrue penetris el sub la pordo. Etulo anhelis.
"Ĉu vi ne reŝraŭbis la kranon en la banĉambro?" li de­mandis terurite.
Kalrsson klinis la kapon flanken kaj rigardis Etulon mil­de.
"Divenu trifoje, ĉu mi faris tion aŭ ne?"
Etulo malfermis la pordon al la antaŭĉambro, jes, tio konformis al tio, kion Karlsson estis dirinta. La granda inundo venis. La banĉambro kaj la antaŭĉambro staris sub akvo tiel, ke oni povis plaŭdi en ĝi, se oni volis.
Karlsson volis. Li faris ravitan salton per ambaŭ kruroj rekte en la flakon.
"Hoj, hoj", li diris. "En certaj tagoj okazas nuraj agrabla­ĵoj."
Sed kiam Etulo reŝraŭbis la banujan kranon kaj malple­nigis la superplenan banujon, tiam li sinkis sur seĝon en la antaŭĉambro kaj rigardis malespere la katastrofon.
"Oj", li diris, "oj, kion panjo diros?"
Karlsson interrompiĝis meze de sia saltado, kaj li rigardis indigne Etulon.
"Nu, sciu", li diris. "Kiom sarkasma ŝi devas esti, sincer­dire, via panjo? Ja estas nur iom da ordinara akvo!"
Li faris novan ambaŭkruran salton tiel, ke ŝprucis sur Etulon.
"Eĉ tute agrabla akvo", li diris. "Oni ja ricevas senpagan piedbanon, sciu. Ĉu ŝi ne aprobas piedbanojn, via pa­njo?"
Li saltetis ankoraŭfoje tiel, ke ŝprucis sur Etulon eĉ pli.
"Ĉu ŝi neniam lavas piedojn? Ĉu ŝi nur ĵetadas florpotojn senĉese dum tutaj tagoj?"
Etulo ne respondis. Li havis alian pripensendan aferon. Finfine li ekhastis, ho, ili ja devis viŝi tiom multe, kiom eblas, antaŭ ol panjo hejmenvenos.
"Karlsson, ni devas rapide...", li diris kaj salte leviĝis de la seĝo. Li pafe ĵetis sin en la kuirejon kaj baldaŭ revenis kun kelkaj lavĉifonoj.
"Karlsson, helpu", li komencis. Sed tie estis neniu Karls­son. Neniu Karlsson en la banĉambro, kaj en la antaŭĉa­mbro, kaj ankaŭ en la ĉambro de Etulo. Sed Etulo aŭdis motorzumadon ekstere. Li alkuris la fenestron, kaj tiam li vidis ion, similan al dika kolbaseto, preterzumi.
"Fluganta barelo aŭ kio?" murmuris Etulo.
Ne, neniu fluganta barelo! Sed nura Karlsson survoje hejmen al sia verda domo surtegmente.
Sed nun Karlsson ekvidis Etulon. Li faris profundan plo­nĝon kaj svingis sin preter la fenestro tiel, ke fajfis. Etulo arde mansvingis al li per la lavĉifono, kaj Karlsson man­svingis responde per sia eta dika mano.
"Hoj, hoj", li kriis. "Jen venas Dekmilkrona Karlsson, hoj, hoj!"
Tiam li estis for. Kaj Etulo iris kun la lavĉifono en ĉiu mano en la antaŭĉambron por ekviŝi.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср дек 23, 2009 17:48 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
2. Karlsson rememoras, ke li havas naskiĝtagon
Estis bonŝance por Karlsson, ke li estis malaperinta, kiam panjo revenis el la vojaĝoburoo, ĉar ŝi vere koleriĝis, kaj pro la pelargonio, kaj pro la inundo, kiun Etulo tamen sukcesis viŝi plejparte.
Panjo tuj komprenis, kiu estis gastinta ĉi tie, kaj paĉjo aŭdis la tuton, kiam li hejmenvenis por tagmanĝo.
"Mi scias, ke estas hontinde de mi", diris panjo, "ĉar mi ja pli-malpli komencis amiki kun Karlsson, sed fojfoje ŝaj­nas, kvazaŭ mi mem volonte ŝatus pagi dek mil kronojn nur por liberiĝi de li."
"Ho, fi", diris Etulo.
"Jes, nun ni ne plu parolu pri tio", diris panjo, "ĉar kiam oni manĝas, oni devas havi agrablan tempon."
Tiel panjo ĉiam diris: "Kiam oni manĝas, oni devas havi agrablan tempon". Etulo samopiniis. Kaj ili fakte havis agrablan tempon, kiam ili sidis ĉirkaŭ la tablo kune kaj manĝis kaj parolis pri ĉio ajn. Etulo parolis pli, ol li man­ĝis, almenaŭ kiam estis manĝata kuirita moruo aŭ lego­ma supo aŭ klupeaj buloj. Sed hodiaŭ ili ricevis bovid­kotletojn kaj fragojn, kaj tio estis ĉar somerferioj ĵus ko­menciĝis kaj ĉar Bosse kaj Bettan devis forvojaĝi, Bosse al vellernejo, kaj Bettan – al farmbieno, kie estis ĉevaloj. Do ili devis ja havi etan adiaŭan festenon, kompreneble. Panjo ŝatis aranĝi etan festenon fojfoje.
"Sed ne ĉagreniĝu, Etulo", diris paĉjo, "ankaŭ ni forvetu­ros, panjo kaj vi kaj mi."
Kaj tiam li sciigis grandan novaĵon. Panjo estis en la vo­jaĝoburoo kaj mendis biletojn por vojaĝo per ĝuste tia ŝi­po, kiun Etulo estis vidinta en la ĵurnalo. Post semajno ĝi devis starti kaj dum dek kvar tagoj ili vojaĝus ĉie ajn per ĉi tiu blanka vaporŝipo al ĉiuj eblaj havenoj kaj urboj, ĉu tio ne estus agrable, demandis panjo. Kaj demandis pa­ĉjo. Kaj demandis Bosse kaj Bettan...
"Ĉu tio ne estos fantaste agrable, Etulo?"
"Jes", diris Etulo kaj sentis, ke tio, certe, povis esti agrab­le. Sed li ankaŭ sentis, ke estis io, kio ne estis bona, kaj li sciis tuj, kio ĝi estis – Karlsson! Kiel li povus lasi Karls­sonon sola ĝuste nun, kiam Karlsson fakte bezonis lin? Etulo bone pripensis tion, dum li viŝis la grandan inun­don. Kvankam Karlsson estis neniu spiono, sed nura Karlsson, do povis ja tamen okazi aĉaj aferoj, kiam ho­moj komencus ĉasi lin kaj volus gajni dek mil kronojn por li. Kiu scias, kion ili povus eltrovi, eble, ili metus Karlssonon en kaĝon ĉe Skansen* aŭ elpensus iun alian teruraĵon. Ĉiuokaze ili ne lasus lin povi daŭre loĝi en la dometo surtegmente, tio estis tutcerta.
* Skansen [ŝansen] — zoologia ĝardeno kaj muzeo sub libera ĉielo en Stokholmo, fondita en 1891 de Artur Hazelius.
Do Etulo decidis resti hejme kaj zorgi pri Karlsson. Kaj tion li detale klarigis, dum li sidis tie ĉe la manĝotablo kaj ronĝis sian bovidan kotleton.
Bosse ekridis.
"Karlsson en kaĝo ĉe Skansen... oj! Imagu, Etulo, kiam vi kaj via klaso venos tien kaj iros ĉirkaŭe kaj rigardos bes­tojn, kaj vi legos sur ŝildetoj. 'Blanka urso' vi legos, kaj 'Alko' kaj 'Lupo' kaj 'Kastoro' kaj 'Karlsson'."
"Sss", diris Etulo.
Bosse ridis.
"'Karlsson, ĉi tiu besto ricevas neniun manĝaĵon' – ima­gu, se tio estos skribita sur ŝildeto, kiom Karlsson koleri­ĝos!"
"Vi estas stulta", diris Etulo. "Fakte!"
"Sed Etulo", diris panjo, "se vi ne volas sekvi nin, do an­kaŭ ni ja ne povas vojaĝi, komprenu."
"Tion vi, certe, povas", diris Etulo. "Karlsson kaj mi po­vas mastrumi kune."
"Hoho", diris Bettan. "Kaj meti la tutan domon sub ak­von, ĉu? Kaj forĵeti ĉiujn meblojn tra la fenestro?"
"Vi estas stulta", diris Etulo.
Ĉio tute ne volis fariĝi tiel agrable ĉe la manĝotablo, kiel kutime. Kvankam Etulo estis tre obeema kaj ĝentila kna­beto, li povis fojfoje esti obstina je certa grado. Nun li es­tis ŝtondura kaj ne volis aŭskulti iujn admonojn.
"Jes, sed, mia amiketo..." komencis paĉjo. Plu li ne suk­cesis diri, ĉar ĝuste tiam aŭdiĝis klako en la leterkesto. Bettan ĵetis sin for de la tablo sen eĉ peti permeson, ŝi atendis leteron de diversaj longharaj knaboj. Tial ŝi tiom hastis por veni unua en la antaŭĉambron. Tie sur la por­domato vere kuŝis letero, sed ĝi ne estis por Bettan de iu longhara knabo... kontraŭe. Ĝi estis por paĉjo de onklo Julius, kiu havis entute neniujn harojn.
"Kiam oni manĝas, oni devas havi agrablan tempon", di­ris Bosse. "Tiam ne devas veni letero de onklo Julius."
Li estis parenca kun paĉjo je longa distanco, onklo Julius, kaj unu fojon ĉiujare li venadis vojaĝante al Stokholmo por viziti sian doktoron kaj por gasti ĉe la familio Svan­tesson. Onklo Julius ne volis loĝi en hotelo, tio estis tute supermultekoste, li opiniis. Tamen li havis tiom da mo­no, kiom da herbo, sed li tre avaris.
Neniu en la familio Svantesson kutimis fariĝi iel aparte feliĉa, kiam onklo Julius venadis. Malpleje paĉjo. Sed pa­njo ĉiam diris:
"Vi ja fakte estas la sola parenco, kiun li havas, kaj estas tiel domaĝe pri li. Ni devas esti ĝentilaj al povra onklo Julius."
Kvankam kiam panjo estis havinta povran onklon Julius en la domo dum kelkaj tagoj, kaj li la tutam tempon nur ĉikanis ŝiajn infanojn kaj kapricis pri ŝia manĝaĵo kaj plendis precize pri ĉio, do panjo kutimis ekhavi sulkon inter la brovoj kaj fariĝis precize same silenta kaj stran­ga, kia paĉjo fariĝis, apenaŭ onklo Julius estis enirinta tra la pordo. Kaj Bosse kaj Bettan tenis sin for kaj pres­kaŭ neniam troviĝis hejme, dum onklo Julius gastis.
"Etulo estas la sola, kiu estas iom ĝentila al li", ĉiam diris panjo. Sed eĉ Etulo povis laciĝi, kaj lastan fojon, kiam onklo Julius vizitis ilin, Etulo estis desegninta lin en sia desegnobloko kaj skribinta sub la bildo: 'Li estas stulta'.
Onklo Julius hazarde vidis tion, kaj tiam li diris:
"Ĉi tio ne estas aparte bona ĉevalo!"
Ne, onklo Julius pensis, certe, ke nenio estis iel aparte bona. Li tute ne estis facila gasto, tio estas tutcerte, kaj kiam li finfine pakis sian valizon kaj revenis al Väster­götland*, tiam estis kvazaŭ la tuta domo subite ekfloris kaj komencis murmuri iun etan gajan melodion, pensis Etulo. Ĉiuj fariĝis ridemaj kaj babilemaj, kvazaŭ estis okazinta io vere amuza, kaj tiam estis nur, ke la povra onklo Julius forvojaĝis.
* Västergötland [vestergøtland] — provinco en Götaland okcidente de Svedio.
Sed nun li venus, estis skribite en la letero, kaj restus al­menaŭ por dek kvar tagoj, tio, probable, estos tute ag­rable, li skribis, kaj krome la doktoro estis dirinta, ke li bezonis kuracadon kaj masaĝon, ĉar li estis tre rigida en la korpo dum matenoj.
"Aha, jen kio okazis pri la vojaĝo", diris panjo. "Etulo ne volas sekvi nin kaj onklo Julius venas!"
Sed tiam paĉjo batis per la pugno kontraŭ la tablon kaj diris, ke li ja, li intencas veturi en la vojaĝon kaj li inten­cis kunpreni panjon, se li tiam devus forrabi ŝin unue, Etulo rajtis sekvi ilin aŭ resti hejme, kiel li preferis, jes, bonvolu, kaj onklo Julius rajtis veni kaj loĝi en ilia loĝejo kaj viziti la doktoron laŭplaĉe aŭ resti en Västergötland, se li preferas tion, sed li ja, paĉjo, intencis veturi en la vojaĝon, se tiam venos dek onkloj Julius, aŭdu tion bo­ne!
"Aha", diris panjo, "do ni devas pripensi."
Kaj kiam ŝi finis pripensadon, tiam ŝi diris, ke ŝi deman­dus tiun fraŭlinon Bock, kiu estis helpinta ilin, kiam pa­njo malsanis aŭtune, ĉu ŝi ŝatus veni kaj mastrumi iom... por du obstinaj maljunaj fraŭloj, nome Etulo kaj onklo Julius.
"Same por la tria obstina maljuna fraŭlo, kiu nomiĝas Karlsson de tegmento", diris paĉjo. "Ne forgesu Karlsso­non, ĉar li venos kirliĝi enen kaj eskteren ĉi tie dum tu­taj tagoj."
Bosse ridegis tiel, ke li preskaŭ falis de la seĝo.
"Domkaprino kaj onklo Julius kaj Karlsson de tegmento, fariĝos la plej ĉarma mastrumado de ĉiuj tempoj!"
"Kaj ankaŭ Etulo meze de ĉio ĉi, ne forgesu lin", diris Bettan.
Ŝi kaptis Etulon kaj rigardis lin mediteme en la okulojn.
"Imagu, ke estas tiaj, kiel mia Etulo", ŝi diris. "Li prefere restos hejme kun Domkaprino kaj onklo Julius kaj Karls­son de tegmento, ol li forveturos en kolose agrablan vo­jaĝon kun siaj panjo kaj paĉjo."
Etulo liberiĝis.
"Se oni havas karan amikon, do oni devas ja zorgi pri li", li diris sombre.
Ne kredu, ke li ne komprenis, kiel penige tio estus! Tute kolose penige tio estus, kun Karlsson, flirtanta ĉirkaŭ la oreloj de onklo Julius kaj fraŭlino Bock, jes, vere bezonis iu, kiu restus hejme kaj ordigus la implikaĵon.
"Kaj devas esti mi, komprenu, Bimbo", diris Etulo. Tio estis, kiam li jam estis enlitiĝinta, kaj Bimbo snufis en sia korbo apud lia lito.
Etulo etendis suben la montrofingron kaj gratetis Bim­bon sub la kolringo.
"Plej bone estos, se ni dormu nun", li diris, "tiam ni ka­pablos por ĉio."
Sed tiam aŭdiĝis tute neatendita motorzumado, kaj Karl­sson envenis flugante.
"Jes, bela historio okazis", li diris. "Pri ĉio ja oni devas pensi mem! Vere estas neniu, kiu helpos rememori!"
Etulo sidiĝis en la lito.
"Kion do rememori?"
"Ke estas mia naskiĝtago hodiaŭ! Etis mia naskiĝtago precize la tutan longan tagon, kaj mi ne estis rememo­rinta tion, ĉar neniu diris al mi 'Miajn bondezirojn'."
"Jes, sed", diris Etulo, "kiel povas esti via naskiĝtago la okan de junio? Rememoru, vi ja havis naskiĝtagon tuj antaŭ Pasko!"
"Jes, tiam ĝi estis", diris Karlsson. "Sed oni, certe, ne be­zonas ĉiam suferi kun sama malnova naskiĝtago, kiam estas tiom multe da elekteblaj tagoj. La oka de junio estas bona naskiĝtago, kion vi povas kontraŭdiri al ĉi tio?"
Etulo ekridis.
"Ne, volonte por mi, vi povas havi naskiĝtagon kiam ajn vi volas."
"Kaj tiam", diris Karlsson kaj atendoplene klinis la kapon flanken. "Tiam mi petos doni miajn donacojn."
Etulo ellitiĝis mediteme. Ne estis facile tiel haste eltrovi iun donacon, kiu konvenus por Karlsson, sed li devis provi.
"Mi devos trarigardi miajn tirkestojn", li diris.
"Jes, faru tion", diris Karlsson kaj ekstaris por atendi.
Sed tiam li ekvidis la florpoton, kie li plantis la persiko­kernon, kaj li tuj ĵetis sin sur ĝin. Li ŝovis tien la montro­fingron kaj energie elŝiris la kernon.
"Mi devas vidi, kiom ĝi kreskas", li diris. "Oj, ĝi multe kreskis, mi kredas."
Poste li reŝovis same energie la kernon kaj viŝis siajn ko­tajn fingrojn kontraŭ la piĵamon de Etulo.
"Post dek-dudek jaroj, tiam ĉe vi estos lukse", li diris.
"Kiel do?" scivolis Etulo.
"Tiam vi povos kuŝi kaj dormi posttagmeze en ombro sub persikarbo, kia bonŝanco, jes, ĉar la liton vi ĉiuokaze devos forigi. Oni ne povas havi iom ajn da mebloj kune kun persikarbo... nu, ĉu vi trovis iun donacon?"
Etulo elprenis unu el siaj etaj aŭtoj, sed Karlsson kapne­is, la aŭto ne taŭgis. Poste Etulo provis laŭvice konstru­kompleton kaj pakon da ŝtongloboj, sed Karlsson ĉiufoje kapneis. Tiam Etulo komprenis, kion Karlsson volis havi – pistolon! Ĝi longe kuŝis en la supra tirkesto de la skri­botablo en alumetskatolo. Ĝi estis la plej malgranda lud­pistolo en la mondo, kaj ankaŭ la plej bela. Paĉjo kun­prenis ĝin por Etulo foje, kiam li hejmenvenis el ekster­landa vojaĝo, kaj Krister kaj Gunilla enviis lin iam, ĉar saman pistolon oni neniam vidis. Ĝi aspektis precize kiel vera pistolo, kvankam ĝi estis tre malgranda, kaj kiam oni pafis per ĝi, ĝi eligis knalon precize same fortan, kiel tiu de vera pistolo. Estis nekompreneble, diris paĉjo, kiel ĝi povis kraki tiel grandioze.
"Vi devas esti singarda", diris paĉjo, kiam li metis tiun pistoleton en la manon de Etulo, "vi ne devas iri ĉirkaŭe kaj timigi homojn ĝismorte per ĝi."
Pro la konata kialo Etulo retenis sin kaj ne montris al Karlsson la pistolon. Li mem ne pensis, ke li agis iel aparte ĝentile, kaj krome, tio neniel helpis, ĉar ĝuste hi­eraŭ Karlsson tamen trovis ĝin, kiam li fervore traserĉa­dis skribotablajn tirkestojn de Etulo.
Ankaŭ Karlsson pensis, ke ĝi estis tre bela pistolo. Eble, tial li ekhavis naskiĝtagon hodiaŭ, pensis Etulo, kaj kun suspireto li elprenis la alumetskatolon.
"Miajn bondezirojn por la naskiĝtago", li diris.
Karlsson unue eligis kriegon, poste li ĵetis sin al Etulo kaj forte kisis lin sur ambaŭ vangojn, kaj poste li malfermis la alumetskatolon kaj kun klukado ŝire eligis la pistolon.
"La plej-plej bona de l' mondo amiko estas vi, Etulo", li diris, kaj tiam Etulo subite sentis sin feliĉa kaj kontenta, kvazaŭ pro cent pistoloj, kaj li deziris tutkore por Karl­sson ĉi tiun mizeran aĵeton, kiun li, evidente, multe ŝa­tis.
"Komprenu", diris Karlsson, "mi fakte bezonas ĝin. Mi bezonas ĝin dum vesperoj."
"Por kio do?" demandis Etulo maltrankvile.
"Kiam mi kuŝas kaj nombras ŝafojn", diris Karlsson.
Karlsson kutimis fojfoje lamenti pri sia aĉa dormo al Etulo.
"Dum noktoj mi dormas kiel ŝtono", li kutimis diri, "kaj ankaŭ dum antaŭtagmezoj. Sed dum posttagmezoj mi simple kuŝas tie kaj baraktas tien-reen, kaj fojfoje mi ne povas dormi ankaŭ dum vesperoj."
Tial Etulo instruis al li trukon. Se oni ne povas dormi, ti­am oni devas simple kuntiri la palpebrojn kaj ŝajnigi sin, ke oni vidas ŝafaron salti super barilo. Ĉiujn ĉi ŝafojn oni devas nombri laŭvice, ĝuste kiam ili saltas, pro tio oni fariĝas tre dormema, kaj subite oni simple endormas.
"Komprenu, mi ne povis dormi ĉi-vespere", diris Karls­son. "Kaj tiam mi kuŝis, nombrante ŝafojn. Kaj tie estis eta abomeninda ŝafo, kiu ne volis salti, ne, ĝi neniel volis salti", diris Karlsson.
Etulo ekridis.
"Kial ĝi ne volis salti?"
"Nur por inciti kaj turmenti", diris Karlsson. "Ĝi staris tie ĉe la barilo kaj paŭtis kaj tute ne volis salti. Kaj tiam mi pensis, ke se mi havus piŝtolon, do mi ja instruus ĝin sal­ti, kaj tiam mi rememoris, ke vi, Etulo, havas piŝtolon en la skribotabla tirkesto, kaj poste mi rememoris, ke estas mia naskiĝtago", diris Karlsson kaj glatumis la pistolon admirplene.
Poste Karlsson volis provpafi per sia naskiĝtaga donaco.
"Knalu ĉio ĉi-vespere, kaj amuzon havu mi, alie mi ne kunludas."
Sed Etulo diris tre decide:
"Neniam en la vivo! Ni vekos la tutan domon."
Karlsson levetis la ŝultrojn.
"Nu, estas bagatela afero! Ili, certe, povas dormi, sciu! Se ili ne havas proprajn ŝafojn por nombri, do ili povas pru­nti la miajn."
Estulo tamen ne volis konsenti pri la provpafo, kaj tiam Karlsson kaptis la ideon.
"Ni flugu supren ĉe min", li diris. "Krome, mi ja devas havi naskiĝtagan festenon... ĉu estas ĉi tie torto?"
Etulo devis konfesi, ke estis neniu torto, kaj kiam Karls­son grumblis pri tio, Etulo diris, ke tio, certe, estis tamen bagatela afero.
"Torto ne estas bagatela afero", diris Karlsson severe. "Sed ni povas provi aranĝi la aferon per bulkoj. Iru kaj kunportu ĉion, kio estas!"
Kaj Etulo ŝteliris en la kuirejon kaj revenis kun sufiĉa re­zervo da bulkoj. Panjo foje promesis antaŭ ĉiuj, ke li raj­tis doni bulkojn al Karlsson, kiam tio bezonis. Kaj nun tio ja vere bezonis.
Sed panjo neniam permesis al li flugi kun Karlsson al la tegmento, sed tion Etulo fakte forgesis, kaj li surpriziĝus, se iu atentigus tion al li. Etulo tiom kutimis flugi kun Karlsson, li sentis sin trankvila kaj sekura kaj eĉ ne havis tikladon en la ventro, kiam li nun kun la brakoj ĉirkaŭ Karlsson ekŝvebis tra la fenestro kaj zumis for al la sur­tegmenta dometo de Karlsson.
Juniaj vesperoj en Stokholmo similas neniujn aliajn sur la tuta Tero. Nenie la ĉielo lumas per tiom mirakla lumo, nenie krepusko estas tiom ĉarma kaj tiom magia kaj tiom blua. Kaj en tiu blua krepusko ripozas la urbo sur siaj pa­laj akvoj, kvazaŭ ĝi translokiĝis el iu malnova fabelo kaj tute ne estis vera.
Tiaj vesperoj estis kvazaŭ faritaj por bulkfesteno sur la perono de Karlsson. Etulo plejparte rimarkis ĉiun lumon de ĉielo aŭ magian krepuskon, kaj Karlsson, li tute igno­ris tion. Sed kiam ili nun sidis tie kune kaj trinkis sukon kaj manĝis bulkojn, tiam almenaŭ Etulo sentis, ke ĉi tiu vespero ne similis aliajn vesperojn. Kaj Karlsson sentis, ke la bulkoj de panjo ne similis aliajn bulkojn.
La eta domo de Karlsson similis, certe, neniun alian do­mon sur la Tero, pensis Etulo. En neniu alia loko, certe, povis esti tia komforta dometo kun tiom bela situo kaj tia vidaĵo, kaj nenie ekzistis tiom multe da umoj kaj aĵoj, kolektitaj en unu loko. Karlsson estis kiel sciuro, li ŝtopis sian loĝejon plenplena. Etulo ne sciis, kie li akiris ĉion ĉi, kaj konstante venadis novaj aĵoj. La plejparton de ili Karlsson pendigis sur la murojn por facile povi kapti ilin, kiam tio bezonis.
"La umoj devas esti maldekstre, kaj la aĵoj – dekstre", Karlsson estis klariginta al Etulo. Inter la umoj kaj la aĵoj Karlsson havis ankaŭ du belajn bildojn, kiujn Etulo ŝatis kontempli. Karlsson mem estis pentrinta ilin. Unu bildo prezentis kokon kaj nomiĝis "Portreto de tre sola eta ru­ĝa koko", la alia prezentis vulpon kaj nomiĝis "Portreto de miaj kunikloj". Oni ne povis, certe, vidi la kuniklojn, sed tio dependis nur de tio, ke ili estis ene de la vulpo, diris Karlsson.
"Kiam mi ekhavos tempon, mi pentros ankaŭ 'Portreton de abomeninda eta ŝafo, kiu ne volas salti' ", certigis Kar­lsson kun la buŝo, plena je bulkoj.
Sed Etulo apenaŭ aŭdis, ĉiuj sonoj kaj odoroj de la some­ra vespero fluis sur lin, tiel ke li preskaŭ deliris. Li sentis odoron de la florantaj tilioj surstrate kaj aŭdis klakadon de kalkanumoj kontraŭ pavimŝtonoj longe sube, homoj estis surstrate kaj promenis en tia bela junia vespero, kaj tiu klakado sonis tiel somerece, pensis Etulo. El la domoj ĉirkaŭe venis voĉoj, la vespero ja estis tiom silenta, kaj ĉio aŭdiĝis tiom distingeble, homoj parolis, kaj kantis, kaj kverelis, kaj ridis, kaj ploris unu pri alia kaj ne sciis, ke supre sur tegmento sidis knabo kaj aŭskultis ĉion ĉi preskaŭ kiel iaspecan muzikon.
"Ne, ili ne scias, ke mi sidas ĉi tie kun Karlsson kaj havas agrablan tempon kaj manĝas bulkojn", pensis Etulo kon­tente.
El la mansardo iom for venis iu sovaĝa muĝo kaj krioj.
"Aŭdu miajn ŝtelfriponojn", diris Karlsson.
"Kiel do... ĉu vi celas Fillen kaj Rullen?" scivolis Etulo.
"Jes, neniujn aliajn ŝtelfriponojn mi havas, kiel mi scias", diris Karlsson.
Ankaŭ Etulo konis Fillen kaj Rullen. Ili estis plej aĉaj friponoj en la tuta Vasastan, kaj ŝtelemaj, kiel pigoj, ili estis. Tial Karlsson nomis ilin 'ŝtelfriponoj'. Foje vespere antaŭ jaro ili penetris ĉe familion Svantesson por ŝteli, sed tiam Karlsson estis ludinta fantomon kaj timigis ilin tiom ĝisfunde, ke ili, sendube, ankoraŭ rememoras tion. Kaj tiufoje ili ne forportis kun si eĉ arĝentan kuleron.
Sed nun, kiam Karlsson aŭdis Fillen kaj Rullen muĝi en sia mansardo, tiam li leviĝis kaj brosis de si bulkpane­rojn.
"Mi kredas, ke estas bone timigi ilin iom de temp' al te­mpo", li diris. "Alie ili simple eliros kaj proprigos al si aĵojn, kiuj ne estas iliaj."
Kaj li pafe ĵetis sin for laŭ la tegmentoj al la mansardo. Etulo neniam vidis iun kun tiaj mallongaj, dikaj kruroj kuri tiel rapide. Estis malfacile por iu ajn teni sin kune ĉe tia rapideco, kaj krome Etulo ja ne kutimis kuri sur tegmento, sed li saltis post Karlsson tiel vigle, kiel li po­vis.
"La ŝtelfriponoj estas teruraj", diris Karlsson, dum li ku­ris. "Kiam mi proprigas ion, tiam mi pripagas tion tuj per kvin oeroj, ĉar mi estas plej honesta en la mondo. Sed nun miaj kvin oeroj estas baldaŭ elĉerpiĝontaj, kaj mi ne komprenas, kie mi akiros ion novan por mi."
Fille kaj Rulle sidis kun fenestro malfermita, sed kurte­noj estis kuntiritaj, kaj tie malantaŭe oni povis aŭdi ilin ridi kaj kriaĉi plengorĝe.
"Nun ni vidos, kio estas tiom amuza", diris Karlsson kaj faris fendeton inter la kurtenoj por rigardi tra ĝi. Ankaŭ Etulo povis enrigardi, kaj li vidis Fillen kaj Rullen tie ene en ilia malpura ĉambro. Ili kuŝis surventre sur la planko kun ĵurnalo, sternita antaŭ si, kaj estis io legata de ili, kio igis ilin tiom vivplenaj.
"Dek mil, nu, iru en pelvon", kriis Rulle.
"Kaj li flugas ĉirkaŭe ĉi tie en Vasastan, nu, kisu min pro ĵaŭdo", kriis Fille, kaj en li vere klukis pro rido.
"Hej, Fille", diris Rulle, "mi konas ulon, kiu intencas gaj­ni dek mil kronojn baldaŭ, hahaha!"
"Hej, Rulle", diris Fille, "tiun ulon ankaŭ mi konas, ulon, kiu intencas kapti malgrandan teruran spionon, hoho­ho!"
Etulo ektimis tiel, ke li paliĝis, kiam li aŭdis, kion ili di­ris, sed Karlsson ekridis.
"Kaj mi konas ulon, kiu intencas petoli iom nun", li diris, kaj li eltiris la pistolon. Fariĝis knalo, kiu eĥis super la tegmento, kaj Karlsson kriis:
"Malfermu, mi estas el polico!"
Tie ene en la mansardo Rulle kaj Fille saltleviĝis de la planko, kvazaŭ ili havus fajron en la pantalonoj.
"Krulle, ruru", kriis Fille.
Li celis "Rulle, kuru", sed kiam Fille timis, li ne povis pa­roli normale.
"Rapide en la veŝrostankon", li kriis, kaj tiam kaj li, kaj Rulle ĵetis sin en la vestoŝrankon kaj la pordeto klakis post ili, kaj ili ne plu videblis. Sed oni povis aŭdi Fillen terurite ekkrii tie ene:
"Rille kaj Fulle ne estas hejme, mi petas sciigi tion, ne, ili ne estas hejme, ili estas for!"
Poste, kiam Karlsson kaj Etulo estis revenintaj al sia pe­rono, Etulo sidis tie, mallevinte la kapon, kaj tute ne es­tis feliĉa. Li komprenis, kian malfacilaĵon li havis antaŭ si, kiam li devis zorgi pri Karlsson, kiu estis tiom nesin­gardema, kaj kun tiaj homoj, kiel Rulle kaj Fille, ĉe la angulo. Kaj tiam fraŭlino Bock kaj onklo Julius... oj, tion li ja forgesis rakonti al Karlsson!
"Aŭskultu, Karlsson", komencis Etulo. Sed Karlsson ne aŭdis. Li komencis pri pliaj bulkoj, kaj ĝuste nun li glutis sukon el eta blua taso, kiu iam apartenis al Etulo kaj ki­un Etulo estis doninta al li en lia antaŭa naskiĝtago an­taŭ tri monatoj. Li tenis stabile la tason per ambaŭ ma­noj, kiel faras etaj infanoj, sed subite li tamen faligis ĝin, kiel etaj infanoj faras ankaŭ.
"Oj", diris Etulo, ĉar ĝi estis plaĉa eta blua taso, kiu ne devis frakasiĝi. Sed tion ĝi ja ne faris. Ĝuste kiam la taso preterpasis la piedon de Karlsson, li kaptis ĝin lerte inter la dikfingrojn. Li estis nudpieda ĝuste nun, kaj la dikfin­groj ŝoviĝis el truo en liaj ruĝe striitaj ŝtrumpoj, kiel du etaj nigraj kolbasoj.
"La plej bonaj de l' mondo dikfingroj, divenu, kiu havas ilin", diris Karlsson.
Li rigardis amplene tiujn etajn nigrajn kolbasojn kaj dum longa tempo amuziĝis per alterne lasi ilin vidiĝi kaj mal­aperi en la ŝtrumpotruoj, ĉar li fleksis la fingrojn.
"Aŭskultu, Karlsson...", reprovis Etulo, sed Karlsson in­terrompis lin.
"Vi, kiu scias kalkuli", li diris. "Se tuta mi kostas dek mil kronojn, kiom multe da kvin oeroj vi kredas, ke mi po­vas ricevi por miaj dikfingroj?"
Etulo ekridis.
"Tion mi ne scias. Ĉu vi intencas vendi ilin?"
"Jes", diris Karlsson. "Al vi. Vi ricevos ilin vere malkare, ĉar ili estas iom trivitaj. Kaj..." li daŭrigis mediteme "...krome, iom brunaj."
"Ĉu vi estas stulta?" diris Etulo. "Vi ja ne povas servi vin sen dikfingroj?"
"Ĉu mi diris tion?" diris Karlsson. "Ili daŭre sidos sur mi, sed tamen ili estos la viaj. Mi simple luos ĝin."
Li metis la piedojn sur la genuojn de Etulo, por ke Etulo komprenu, ke la dikfingroj jam estis same bonaj, kiel la liaj, kaj diris persvade:
"Imagu, poste ĉiufoje kiam vi vidos ilin, tiam vi diros: 'Ĉi tiuj etaj dolĉaj dikfingroj estas miaj!' Ĉu tio ne estos ĉar­me?"
Sed Etulo ne volis fari dikfingrnegocojn. Li promesis do­ni al Karlsson pliajn kvin oerojn, ĉiujn, kiujn li havis en sia ŝparporko. Kaj poste li volis finfine diri, kion li devis diri.
"Aŭskultu, Karlsson", li diris, "ĉu vi povas diveni, kiu va­rtos min, kiam panjo kaj paĉjo estos for por ferioj?"
"La plej bona de l' mondo vartisto, mi supozas", diris Karlsson.
"Ĉu vi celas vin mem?" demandis Etulo, kvankam li bo­nege komprenis, ke estis ĝuste tio, kion Karlsson celis. Kaj Karlsson kapjesis konfirme.
"Jes, se vi povas montri al mi pli bonan vartiston, do vi ricevos kvin oerojn."
"Fraŭlino Bock", diris Etulo. Li timis, ke Karlsson ekko­leros, ĉar panjo petis fraŭlinon Bock veni, dum la plej bona de l' mondo vartisto loĝis surtegmente tiel proksi­me kaj servoprete, sed mirinde, Karlsson ŝajnis aspekti ravita kaj vigliĝinta.
"Hoj, hoj", li nur diris. "Hoj, hoj!"
"Kion vi celas per 'hoj, hoj'?" scivolis Etulo maltrankvile.
"Kiam mi diras 'hoj, hoj', tiam mi celas 'hoj, hoj' ", certi­gis Karlsson kaj rigardis Etulon per glimantaj okuloj.
"Kaj ankaŭ onklo Julius venos tiam", diris Etulo. "Li vizi­tos la doktoron kaj ricevos kuracadon, ĉar li estas rigida en la korpo dum matenoj."
Kaj li rakontis al Karlsson, kiom klopodplena estis onklo Julius kaj ke li loĝos en ilia loĝejo la tutan tempon, dum panjo kaj paĉjo vojaĝos ĉurkaŭe per la blanka ŝipo kaj Bosse kaj Bettan estos for ĉiu en sia direkto.
"Mi scivolas, kiel ĉio ĉi pasos", diris Etulo zorgoplene.
"Hoj", diris Karlsson, "ili ricevos kelkajn semajnojn, ki­ujn ili neniam forgesos."
"Ĉu vi celas panjon kaj paĉjon aŭ Bossen kaj Bettan?" de­mandis Etulo.
"Mi celas Domkaprinon kaj onklon Julius", diris Karls­son.
Tiam Etulo sentis sin eĉ pli zorgoplena. Sed Karlsson konsole frapetis lian vangon.
"Trankvilon, nur trankvilon! Ni ludos agrablan ludon kun ili, ĉar ni estas la plej agrablaj en la mondo... alme­naŭ mi."
Kaj tiam li eligis pafon tute apud la orelo de Etulo, tiel ke Etulo alte saltetis pro ektimo.
"Kaj povra onklo Julius ne bezonos viziti la doktoron kaj havi kuracadon", diris Karlsson, "mi aranĝos la aferon."
"Kiel do?" demandis Etulo. "Vi ja ne scias, kia kuracado devas esti, kiam oni estas rigida en la korpo?"
"Mi ne scias?" diris Karlsson. "Mi promesas al vi, ke mi povos igi onklon Julius aktiva kaj moviĝema, kiel ĉas­hundo... ekzistas tri rimedoj."
"Kiuj rimedoj?" demandis Etulo suspekteme.
"Pinciti kaj petoli kaj fraŭdi", diris Karlsson, "bezonas neniu alia kuracado."
Etulo ĉirkaŭrigardis maltrankvile, ĉar ĉie en la domoj homoj komencis elŝovi kapojn por vidi, kiu pafis, kaj krome baldaŭ li rimarkis, ke Karlsson daŭre ŝargas.
"Ne, Karlsson", diris Etulo, "ne, Karlsson, ne plu pafu!"
"Trankvilon, nur trankvilon", diris Karlsson. "Hej", li di­ris poste, "mi sidas ĉi tie kaj pripensas aferon. Ĉu vi ne kredas ebla, ke ankaŭ Domkaprino estas iom rigida en la korpo?"
Antaŭ ol Etulo sukcesis respondi, Karlsson jubilante le­vis la pistolon kaj pafis. Kaj ĝi krakegis, kaj la krako laŭte eĥis super la tegmento. El la ĉirkaŭaj domoj aŭdiĝis vo­ĉoj, kaj teruritaj, kaj koleraj, kaj estis iu, kiu kriis ion pri radiopolico. Ĉi tiam Etulo ektimis. Sed Karlsson sidis tie kaj maĉis trankvile bulkon, la lastan, kiu estis.
"Pri kio ili bruas?" li diris. "Ĉu ili ne scias, ke estas mia naskiĝtago?"
Li glutis la bulkon. Kaj li ekkantis plengorĝe kanton, ĉa-rman kanteton, kiu sonoris tiel bele en la somervespero.
Knalu ĉio ĉi-vespere, kaj amuzon havu mi,
uti bosse bisse basse bisse bum hihihi.
Kaj bulkojn oni bakos por mia naskiĝtag',
uti bosse bisse basse bum kaj pifpaf.
Estos 'hej' kaj estos 'hoj' kaj 'bum-paf',
kaj ĉiuj ŝatos min, kredas mi,
uti hoj hoj hoj
uti voj voj voj
uti bosse bisse basse bisse bum.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 24, 2009 17:21 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
3. KARLSSON ESTAS PLEJ BONA EN LA KLASO
Panjo kaj paĉjo forveturis en sian vojaĝon vespere, kiam pluvo torentis tiel, ke ŝmacis kontraŭ la okulvitrojn kaj tondris en tegmentaj defluiloj. Dek minutojn antaŭ ilia foriro, ne pli frue, fraŭlino Bock venis bruante tra la pordo, malseka, kiel droninta kato, kaj grumblema, kiel maljuna pirato.
"Finfine", diris panjo, "finfine!"
Ŝi iradis kaj atendadis dum la tutan tagon, kaj nun ŝi nervozis, sed tion ne komprenis fraŭlino Bock. Ŝi diris amare:
"Mi ne povis veni antaŭe. Estas kulpo de Frida."
Estis tre multe, pri kio panjo bezonis paroli kun fraŭlino Bock. Nun ne restis tempo por tio, ĉar taksio jam staris surstrate kaj atendis.
"La plej grava afero estas nia knabeto", diris panjo kaj ek­havis larmojn en la okuloj, "ho, ke nur nenio okazu al li, dum ni estos for."
"Kie estas mi, tie nenio okazas", certigis fraŭlino Bock, kaj paĉjo diris, ke li komprenis tion. Li certis, ke ĉio pa­sos bone, li diris, kaj poste ili brakumis Etulon por adi­aŭi, kaj paĉjo, kaj panjo, kaj elkuris kaj malaperis en lif­to... kaj jen Etulo estis sola kun fraŭlino Bock.
Ŝi sidis ĉe la kuireja tablo, granda kaj fortika kaj mala­fabla, kaj glatigis la malsekajn harojn per siaj grandaj, fortaj manoj. Etulo rigardis ŝin timide kaj ridetis iom por montri sin amika. Li rememoris, ke kiam la antaŭan fo­jon ili havis ŝin en la domo, kiel li timis ŝin tiam kaj ki­om li malŝatis ŝin unue. Sed nun estis alie, nun ŝajnis preskaŭ bele, ke ŝi sidis tie. Kaj eĉ se povis fariĝi kompli­ke pri ŝi kaj Karlsson en la sama domo, do Etulo tamen estis dankplena al fraŭlino Bock, ke ŝi estis veninta. Alie panjo neniam en la vivo lasus lin resti hejme kaj zorgi pri Karlsson, tio estis certa. Tial Etulo volis tuj jam dekomence montri sin amika rilate al fraŭlino Bock, kaj li demandis ĝentile:
"Kiel fartas Frida?"
Fraŭlino Bock ne respondis, ŝi nur snufis. Frida estis fra­tino de fraŭlino Bock. Etulo neniam renkontis ŝin, li nur aŭdis paroli pri ŝi. Li aŭdis vere multe da paroloj pri ŝi. De fraŭlino Bock. Fraŭlino Bock loĝis kune kun Frida en loĝejo ĉe Frejgatan, sed ne ŝajnis, ke tio estis iel aparte agrabla. Etulo estis kompreninta, ke fraŭlino Bock kole­ris kontraŭ sia fratino kaj pensis, ke ŝi procedis agresive kaj strange. Komenciĝis per tio, ke Frida sukcesis aperi en TV-programo pri fantomoj, ĝi estis io, kio multe inci­tis fraŭlinon Bock. Certe, ŝi mem sukcesis poste en alia TV-programo montri al la tuta sveda popolo, kiel ŝi faris 'Delican stufaĵon de Hildur Bock', sed tio ne sufiĉis, evi­dente, por subpremi Fridan. Eble, ŝi tamen daŭre proce­dis agresive kaj strange, ĉar fraŭlino Bock nur snufis, ki­am Etulo demandis: "Kiel fartas Frida?"
"Jes, dankon, ŝi fartas bone, sendube", diris fraŭlino Bock, kiam ŝi ĉesis snufi. "Ŝi eliras kun fianĉo, la povra kreaĵo!"
Etulo ne sciis ĝuste, kion li devus respondi al ĉi tio, sed ion li devis diri, kaj li ja volonte ŝatus montri sin ĝentila, tial li diris:
"Ĉu ne ankaŭ fraŭlino Bock havas fianĉon?"
Tion li, evidente, ne devis diri, ĉar fraŭlino Bock leviĝis impete kaj komencis lavi vazojn tiel, ke ili ekkrakis.
"Ne, dank' al Dio", ŝi diris. "Kaj mi ankaŭ ne volas havi iun. Ĉiuj ja ne bezonas esti same idiotaj, kiel Frida."
Ŝi staris silente kelkan tempon kaj lavis vazojn tiel, ke ŝaŭmo ekpluvis. Sed poste ŝi, evidente, ekpensis pri io, kaj ŝi turnis sin maltrankvile al Etulo.
"Hej, tiu eta aĉa dika bubo, kun kiu vi ludis antaŭe, li ja ne venas ĉi tien nuntempe, espereble!"
Fraŭlino Bock neniam komprenis, ke Karlsson de teg­mento estis bela kaj saĝa kaj agrable korpulenta viro en sia plej bona aĝo, ŝi kredis lin esti unu el samaĝaj lernej­kamaradoj de Etulo kaj tute ordinara bubaĉo. Ke li estis bubaĉo, kiu scias flugi, pri tio ŝi ne pensis streĉe. Ŝi kre­dis, ke lia motoro estis io aĉetebla en iu ajn ludilvendejo, se oni havis sufiĉe da mono, kaj ŝi grumblis nur pri kiel dorlotitaj per multekostaj luduiloj estis infanoj nuntem­pe. "Baldaŭ ili flugos, certe, al la Luno antaŭ ol ili estas komencintaj lernejon", ŝi diris. Kaj nun ŝi nomis Karlsso­non "tiu eta aĉa dika bubo" – Etulo vere ne trovis tion ĝentila.
"Karlsson ne estas aĉa..." li komencis, sed ĝuste ĉi-mo­mente oni sonirigis ĉe la ekstera pordo.
"Oj, jam venas onklo Julius", diris Etulo kaj kuris por malfermi.
Sed ne estis onklo Julius, estis Karlsson. Tute kaj ĝisfun­de malseka Karlsson, kiu staris tie en flaketo da pluvak­vo kaj aspektis riproĉplena.
"Kiom longe estas la intenco, ke oni bezonas flugi ĉirka­ŭe sub la pluvo kaj sakri, nur ĉar vi ne povas lasi vian fe­nestron malfermita?" scivolis Karlsson.
"Jes, sed vi ja diris, ke vi devas iri kaj enlitiĝi", defendis sin Etulo, ĉar tion Karlsson fakte estis dirinta. "Mi vere ne kredis, ke vi venus ĉi-vespere."
"Vi povus esti esperinta", diris Karlsson. "Vi povus esti pensinta, ke, eble, li venos tamen, tiu kara Karlssonĉjo, ho, kiel agrable estos, jes, eble, li venos, ĉar li, certe, vo­las renkonti Domkaprinon, vi povis esti pensinta."
"Ĉu vi volas tion?" demandis Etulo maltrankvile.
"Hoj, hoj", diris Karlsson kaj ekglimis per la okuloj, "hoj, hoj, kion vi kredis?"
Etulo komprenis, certe, ke li ne povus iom ajn longe teni dise Karlssonon kaj fraŭlinon Bock, sed li ne estis preta, ke ili koliziu jam dum la unua vespero. Li sentis, ke li devis paroli kun Karlsson, sed Karlsson estis jam survoje al la kuirejo, senpacienca, kiel ĉashundo. Etulo impetis post li kaj kaptis lin je la brako.
"Hej, Karlsson", li diris persvade, "ŝi kredas vin esti unu el miaj klaskamaradoj, kaj tion ŝi povas volonte daŭrigi, mi pensas."
Karlsson abrupte haltis. Kaj tiam ekklukis en li, kiel ĉi­am fariĝis, kiam li vere admiris pri io.
"Ĉu vere ŝi kredas, ke ankaŭ mi iras en lernejon?" li diris jubilante. Kaj poste li plirapidiĝis al la kuirejo.
Fraŭlino Bock aŭdis lian galopon proksimiĝi. Ŝi ja aten­dis onklon Julius kaj estis surprizita pri tio, ke maljuna viro povis sprinti kun tia hasto. Atendoplene ŝi rigardis la pordon por vidi la sprintokuriston, sed kiam la pordo malfermiĝis kaj Karlsson enkuris, tiam ŝi anhelis, kvazaŭ ŝi estus vidinta serpenton. Serpenton, kiun ŝi absolute ne volis havi en sia kuirejo.
Kvankam Karlsson ne komprenis tion. Li atingis ŝin per kelkaj saltegoj kaj rigardis arde al ŝia malaproboplena vi­zaĝo.
"Kaj kiu, vi kredas, estas plej bona en la klaso?" li de­mandis. "Divenu, kiu estas plej bona pri kalkulado kaj legado kaj skribado kaj entute... pri ĉio?"
"Oni kutime salutas, kiam oni eniras", diris fraŭlino Bock. "Kaj ne interesas min, kiu estas plej bona en la kla­so. Ne estas ja vi, ĉiuokaze."
"Jes, dankon, ke tiel estas", diris Karlsson, sed poste li stuporis, kaj ŝajnis, kvazaŭ li pripensadis.
"Mi estas plej bona almenaŭ pri kalkulado", li diris som­bre, kiam li ĉesis cerbumi. Sed tiam li levetis la ŝultrojn.
"Nu, estas bagatela afero", li diris kaj komencis vigle salti ĉirkaŭe en la kuirejo. Li rondiris ĉirkaŭ fraŭlino Bock, kaj subite ekis la feliĉan kaj konatan kanteton:
“Knalu ĉio ĉi-vespere, kaj amuzon havu mi...”
"Ne, Karlsson", diris Etulo haste, "ne, ne!" Sed tio ne hel­pis.
"Uti bosse bisse basse bisse bum hihihi..."
kantis Karlsson. Kaj kiam li venis al 'hihihi', subite aŭdiĝis knalo, kaj poste – ŝriko. La knalo venis el la pis­tolo de Karlsson, kaj la ŝriko venis el fraŭlino Bock. Etu­lo kredis unue, ke ŝi svenis, ĉar ŝi sinkis sur la seĝon kaj sidis tie silente kaj ferminte la okulojn, sed kiam Karls­son daŭrigis pri sia 'bosse bisse basse bisse bum hihihi', ŝi frapetis per la palpebroj kaj diris kolere:
"Mi bossos kaj bassos vin, fia knabaĉo, tiel ke vi neniam forgesos tion, se vi refaros tion!"
Al ĉi tio Karlsson ne respondis. Li nur ŝovis la dikan mo­ntrofingron sub la mentonon de fraŭlino Bock kaj mont­ris al bela broĉo, kiun ŝi havis tie.
"Tio estas bele", li diris. "Kie vi ŝtelis ĝin?"
"Nu, Karlsson", diris Etulo terurite, ĉar li ja vidis, kiom furioziĝis fraŭlino Bock.
"Estas... estas... estas plej terura arogaĵo", ŝi balbutis kaj apenaŭ povis eligi vorton, sed poste ŝi kriis:
"Foriru! For, mi diras!"
Karlsson rigardis ŝin surprizite.
"Aj, normaliĝu", li diris. "Mi ja nur demandas. Kaj kiam oni demandas ĝentile, do oni, certe, povus ricevi ĝenti­lan respondon, mi kredas."
"For", kriis fraŭlino Bock.
"Krome", diris Karlsson. "Estas afero, kiun mi ŝatus scii. Ĉu ne ankaŭ vi estas iom rigida en la korpo dum mate­noj, kaj kiel frue vi volas ĉi-kaze, ke mi komencu fraŭdi vin?"
Fraŭlino Bock sovaĝe rigardis ĉirkaŭ si por io konvena, por ke forpeli Karlssonon per ĝi, kaj Karlsson kuris ser­voprete al purigŝranko kaj eltiris tapiŝskurĝon, kiun li ŝovis en ŝian manon.
"Hoj, hoj", li kriis kaj komencis kuradon ĉirkaŭ la kuire­jo. "Hoj, hoj, nun tio rekomenciĝas!"
Sed tiam fraŭlino Bock forĵetis la tapiŝskurĝon de si. Ŝi ja rememoris, kiel tio estis, kiam ŝi antaŭan fojon ĉasis Karlssonon per tapiŝskurĝo, kaj ŝi ne volis refari tion.
Etulo ne trovis, ke ĉio komenciĝis iel aparte bone, kaj li scivolis, kiom longe fraŭlino Bock sen freneziĝi povus vidi Karlssonon troti ĉirkaŭe kaj krii 'Hoj, hoj'. Ne tro longe, pensis Etulo. Temis, ke li forprenu Karlssonon el la kuirejo plej rapide. Kaj kiam Karlsson preterkuris dek­unuan rondon, Etulo kaptis lin je la kolumo.
"Karlsson", li diris petege, "ni iru en mian ĉambron ans­tataŭe."
Kaj Karlsson sekvis lin, kvankam tre malvolonte.
"Estis ja idiote fini, kiam mi ĝuste komencis vigligi ŝin", li diris. "Se mi povus daŭrigi iom, do ŝi fariĝus arda, gaja kaj ludema, kiel otario, pri tio mi certas."
Li aliris kaj elfosis, kiel kutime, la persikokernon el la florpoto por vidi, kiom ĝi kreskis. Ankaŭ Etulo venis kaj volis rigardi, kaj kiam li staris tie apud Karlsson kun la brako ĉirkaŭ liaj ŝultroj, tiam li sentis, kiom malseka Karlsson estis, povrulo, li devis esti fluginta ĉirkaŭe sub la pluvo longe.
"Ĉu vi ne frostas, kiam vi estas tiel malseka?" demandis Etulo.
Ne ŝajnis, kvazaŭ Karlsson estis pensinta pri tio ĝis nun, sed tuj li rekonsciiĝis.
"Jes, klaras, ke mi frostas", li diris. "Sed ĉu estas iu, kiu zorgos pri tio, eble? Ĉu estas iu, kiu ĉagreniĝos, kiam ties karega amiko venas ĝisoste malseka kaj skuiĝas pro mal­varmo, kaj kiu zorgos, ke li demetu siajn vestojn, kaj pendigos ilin sur sekigilon kaj metos sur lin molan, be­lan banmantelon, kaj iros kaj kuiros iom da varma ĉoko­lado por li, kaj krome donos al li amason da bulkoj kaj ŝovos lin en la liton kaj kantos belan, tristan kanteton por li, tiel ke li kviete endormu, ĉu estas tiel, eble?" Li rigardis akuze Etulon.
"Ne, tiel ne estas", li diris, kaj lia voĉo tremis, kvazaŭ li intencis ekplori.
Tiam Etulo ekrapidis fari ĉion, kion Karlsson kredis esti farenda por sia karega amiko. Plej malfacile estis igi fraŭlinon Bock doni varman ĉokoladon kaj bulkojn por Karlsson, sed ŝi ne havis tempon kaj kapablon rezisti tre forte, ĉar ŝi ĝuste nun rostis kokidon por onklo Julius, kiu estis atendebla iam ajn.
"Vi mem povas fari tion laŭvole", ŝi diris. Kaj tion Etulo faris. Kaj poste Karlsson sidis ronda kaj rozkolora en la lito de Etulo, vestite per la blanka banmantelo de Etulo, kaj trinkis ĉokoladon kaj manĝis bulkojn, kaj en la ban­ĉambro sur ŝnuro pendis lia ĉemizo, kaj lia pantalono, kaj liaj subvestoj, kaj liaj ŝuoj, kaj liaj ŝtrumpoj.
"Tristan kanteton vi ne bezonas kanti", diris Karlsson. "Sed vi povas komenci obsedi min, ke mi restu tranokti ĉe vi."
"Ĉu vi do volas tion?" demandis Etulo.
Karlsson ĵus ŝovis en la buŝon tutan bulkon, do li ne po­vis respondi, li nur kapjesis tre fervore. Bimbo bojis. Li ne pensis, ke Karlsson rajtas kuŝi en la lito de Etulo. Sed Etulo prenis Bimbon en sian brakumon kaj flustris en li­an orelon:
"Mi povas kuŝi sur la sofo, komprenu, kaj ni translokos vian korbon tien!"
Fraŭlino Bock krakis per io en la kuirejo, kaj kiam Karls­son aŭdis tion, li diris kun ĉagreno:
"Ŝi ne kredis, ke mi estas plej bona en la klaso!"
"Tio ne estis, certe, tre mirinde", diris Etulo. Li sciis ĝus­te, ke Karlsson estis same sensperta kaj pri legado, kaj pri skribado, kaj pri kalkulado, pleje malklera pri kalkulado, kvankam li estis dirinta kontraŭon al fraŭlino Bock.
"Vi devus trejni vin", diris Etulo. "Ĉu vi volas, ke mi ins­truu vin iom pri adicio, eble?"
Tiam Karlsson elsnufis tiel, ke la ĉokolado ŝprucis lon­gen for.
"Kaj ĉu vi volas, ke mi instruu vin iom pri modesto, eb­le? Ĉu vi kredas, ke mi ne povas adi... jes, kiel vi estis di­rinta?"
Tamen ne restis tempo por iuj kalkultrejnadoj, ĉar ĝuste tiam venis forta signalo ĉe la ekstera pordo. Etulo kom­prenis, ke nun tamen devas esti onklo Julius, kaj li impe­tis por malfermi. Plej volonte li ŝatus esti sola, kiam li bonvenigus onklon Julius, kaj li kredis, ke Karlsson res­tus en la lito. Sed tion ne kredis Karlsson. Li venis ku­rante post Etulo kun la banmantelo, implikiĝanta ĉirkaŭ la kruroj.
Etulo ŝire malfermegis la pordon, kaj tie staris, nature, onklo Julius kun valizo en ĉiu mano.
"Bonvenon, onklo Jul..." komencis Etulo. Pli li ne suk­cesis diri. Ĉar ĝuste tiam aŭdiĝis timinda knalo, kaj je la sekva sekundo onklo Julius falis planken sveninte.
"Nu, Karlsson", diris Etulo malespere, ho, kiel li pentis, ke li iam estis doninta al Karlsson ĉi tiun pistolon. "Kion ni faru nun? Kial vi faris tion?"
"Devas esti salutpafado", defendis sin Karlsson, "jes, de­vas esti salutpafado, kiam venas noblaj personoj aŭ moŝ­tuloj de plej alta rango faras viziton."
Etulo staris tie tiom malfeliĉa, ke li povus ekplori, Bimbo bojis rabie kaj fraŭlino Bock, kiu ankaŭ estis aŭdinta la knalon, venis kurante kaj anhelante, kaj komencis svingi per la brakoj kaj vei super la povra onklo Julius, li kuŝis tie sur la pordomato kiel falinta pino en bosko. Nura Karlsson prenis ĉion kviete.
"Trankvilon, nur trankvilon", li diris.
Li altrenis akvoverŝilon, kiun panjo de Etulo uzis, kiam ŝi akvumis siajn potplantojn, kaj per ĝi li duŝis onklon Julius plej akurate. Tio fakte helpis, onklo Julius malra­pide frapetis per la palpebroj.
"Nur pluvas kaj pluvas", li murmuris. Sed kiam li vidis ĉiujn ĉi maltrankvilajn vizaĝojn ĉirkaŭ si, li absolute vekiĝis.
"Pri... pri... pri kio temas? " li kolere ekkriis.
"Temas pri salutpafado", diris Karlsson, "kvankam por kelkaj uloj ĝi malutilas, kiam ili nur svenas ĉi tiel."
Sed tiam fraŭlino Bock prenis onklon Julius je la mano. Ŝi viŝis lin kaj kondukis lin en la dormoĉambron, tie li loĝus, kaj oni povis aŭdi ŝin klarigi al li, ke tiu eta aĉa dika bubo estis unu el klaskamaradoj de Etulo, kiun oni devas forpeli ĉiufoje, kiam li montriĝis.
"Jen, aŭdu", diris Etulo al Karlsson. "Promesu, ke vi ne­niam plu aranĝos salutpafadon!"
"Bone", diris Karlsson mishumore. "Jen oni venas kaj provas fari iom festece kaj agrable por gastoj, sed ĉu estas iu, kiu alkuras onin kaj kisas sur ambaŭ vangojn kaj kri­as, ke oni estas la pleja gajulo en la mondo? Neee! Blezu­loj kaj kibicoj, jen kiuj vi estas, la tuta amaso!"
Etulo ne aŭdis lin. Li staris kaj aŭskultis plendojn de on­klo Julius en la dormoĉambro. Matraco estis tro dura, di­ris onklo Julius, kaj la lito estis tro mallonga, kaj la plej­doj – tro mincaj, jes, nun rimarkeblis, ke onklo Julius es­tis veninta.
"Li estas kontenta pri nenio", diris Etulo al Karlsson. "Nur pri si mem li plene kontentas, mi kredas."
"Je tio mi povas baldaŭ senigi lin, se vi petos min bele", diris Karlsson.
Sed Etulo petis Karlssonon bele, ke li bonvolu forlasi ti­on.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб дек 26, 2009 10:29 am 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
4. KARLSSON TRANOKTAS ĈE ETULO
Horon poste onklo Julius sidis ĉe la manĝotablo kaj manĝis kokidon, dum fraŭlino Bock kaj Etulo kaj Karls­son kaj Bimbo staris apude kaj rigardis lin. Precize kiel reĝo, pensis Etulo. Ĉar instruistino en la lernejo estis ra­kontinta, ke antaŭe reĝoj ĉiam havis homojn, kiuj staris kaj rigardis ilin, kiam ili manĝis.
Onklo Julius estis grasa kaj aspektis tre orgojla kaj mem­kontenta, nu, proksimume kiel tiuj maljunaj reĝoj iam kutimis aspekti, certe, rememoris Etulo.
"Forigu la hundon", diris onklo Julius. "Vi scias, ke mi ne ŝatas hundojn, Etulo."
"Sed Bimbo ja nenion faras", kontraŭdiris Etulo. "Li ja estas tute silenta kaj obeema."
Tiam onklo Julius surmetis tian humuran mienon, kian li ĉiam havis, kiam li intencis diri ion malagrablan.
"Jes ja, bela tempo venis, tio pravas", li diris. "Etaj knaboj obstinas, kiam ili ricevas ordonon, jes, tio pravas... mi ne povas diri ĝuste, ke mi ŝatas tion."
Karlsson ĝis nun simple rigardis la kokidon, sed nun li rigardis mediteme onklon Julius. Dum longa tempo li staris kaj rigardis lin.
"Onklo Julius", li fine diris. "Ĉu estas iu, kiu estis dirinta al vi, ke vi estas bela, saĝa kaj agrable korpulenta viro en via plej bona aĝo?"
Tiom belan komplimenton onklo Julius ne estis atendin­ta. Li estis vere ravita, tio videblis, kvankam li tute ne volis montri tion. Li nur eligis etan modestan ridon kaj diris:
"Ne, estas neniu, kiu diris tion al mi!"
"Jes, ĉu neniu estis?" diris Karlsson. "Kiel do en la tuta mondo vi ekhavis tiom eraran ideon en vian kranion?"
"Nu, Karlsson...", diris Etulo riproĉe, ĉar nun li vere pen­sis, ke Karlsson estis senhonta. Sed tiam Karlsson ekko­leris.
" 'Nu, Karlsson' kaj 'nu, Karlsson' kaj 'nu, Karlsson' ", li diris. "Kial vi babilas ĉi tiel la tutan tempon, mi ja faris nenion."
Onklo Julius rigardis severe Karlssonon, sed poste li de­cidis, evidente, ne montri ian atenton al li. Li daŭrigis pri sia kokido, kaj fraŭlino Bock regalis kaj devigis lin, ke li prenu iom pli.
"Espereble, ĝi estas bongusta", ŝi diris.
Onklo Julius enigis la dentojn en la kokidan gambon, ti­el ke ĝi krakis, kaj poste li diris en sia humura maniero: "Jes, dankon! Kvankam ĉi tiu kokido, sendube, aĝas kvar aŭ kvin jarojn, tion mi sentas en la dentoj."
Fraŭlino Bock anhelis kaj tuj ekhavis kelkajn kolerajn sulkojn sur la frunto.
"Kokido ja havas neniujn dentojn", ŝi diris amare.
Tiam onklo Julius aspektis eĉ pli humura.
"Ne, sed ilin havas mi", li diris.
"Kvankam ne dum noktoj, post ĉio, kion mi estis aŭdin­ta", diris Karlsson, kaj Etulo iĝis sangruĝa, ĉar estis li, kiu rakontis al Karlsson, ke onklo Julius tenis siajn dentojn en akvoglaso apud lito, kiam li dormis.
Feliĉe, fraŭlino Bock je la sama momento ekploris per grandaj singultoj, ĉar onklo Julius trovis la kokidon dura. Se estis io, kio afliktis ŝin, do estis kiam homoj riproĉis ŝian manĝopreparadon, kaj nun ŝi ploris amare.
Onklo Julius, certe, ne estis kredinta, ke ŝi prenus tion tiel dolore. Li dankis haste pro la manĝaĵo kaj preskaŭ hontoplene iris kaj sidiĝis en balancoseĝon, kie li povis kaŝi sin malantaŭ ĵurnalo.
Karlsson gapis kolere al li.
"Fi, kiom abomenindaj povas esti kelkaj uloj", li diris, kaj poste li kuris kaj komencis glatumi fraŭlinon Bock, al kiu li venis.
"Nu, nu, suneto", li diris konsole. "Dura kokido, ĝi estas vere bagatela afero, kaj vi, certe, ne povas helpi, ke vi neniam sciis prepari manĝaĵon."
Sed tiam fraŭlino Bock eligis koleran muĝon, kaj Karls­son ricevis puŝon, ke li retroflugis tra la tuta ĉambro kaj trafis sur la genuojn de onklo Julius tie for sur la balan­coseĝo.
"Hoj, hoj", kriis Karlsson akre, kaj antaŭ ol onklo Julius sukcesis forskui lin de si, Karlsson komforte sidiĝis rekte sur liaj genuoj. Li entiris gambojn sub la banmantelon kaj faris sin eta kaj mola, kaj poste li diris kun kontenta grumblado:
"Ni ludu, ke vi estas mia avo kaj rakontas fabelon al mi, sed ĝi ne devas esti tro terura, ĉar tiam mi ektimos."
Onklo Julius tute ne volis esti avo por Karlsson, kaj kro­me li trovis ion interesan en la ĵurnalo. Li tuj puŝis Karl­ssonon suben sur la plankon kaj poste turnis sin al fraŭ­lino Bock.
"Kion do mi vidas ĉi tie en la gazeto", li diris. "Ĉu vi ha­vas spionojn, kiuj flugas ĉirkaŭe en Vasastan?"
Etulo tute ŝtoniĝis, kiam li aŭdis tion, jen bele! Kial onk­lo Julius devis preni ĝuste tiun mizeran ĵurnalon, ĝi ja aĝis pli ol semajnon kaj devis esti forĵetita antaŭ longe.
Sed kia bonŝanco estis, ke onklo Julius nur primokis ti­on, kio estis skribita en la ĵurnalo.
"Ili kredas, ke ili povas klaĉi al homoj iun ajn galimati­on", li diris. "Kaj ili ja skribas precize ion ajn, nur por ke homoj aĉetu lastan numeron. Spiono... superidiote! Fraŭlino Bock, certe, vidis neniun spionon aŭ flugantan barelon en ĉi distrikto?"
Etulo retenis la spiron. Se ŝi rakontos nun, ke tiu eta aĉa dika bubo kutimas flugi fojfoje, do certe, ĉio pretos, li pensis, ĉar tiam onklo Julius devas almenaŭ eksupozi.
Sed fraŭlino Bock ne povis, evidente, enkapigi al si, ke estis io mirinda pri Karlsson kaj lia flugado, krome ŝi daŭre ploregis tiel, ke ŝi apenaŭ povis paroli.
"Spiono, ne, mi ne scias", ŝi diris plorante. "Ĝi estas tia skribaĉo, kiajn ĵurnaloj publikigas, mi komprenas."
Etulo eligis suspiron de refaciliĝo. Se nun li povus nur persvadi Karlssonon, ke li neniam, neniam, neniam flu­gu tiel, ke onklo Julius vidu tion, tiam do, eble, ĉio ĉi ta­men ordiĝus.
Etulo rigardis ĉirkaŭen por Karlsson, sed li nenie videb­lis. Karlsson estis malaperinta. Tiam Etulo maltrankvili­ĝis kaj volis tuj ekserĉi, sed onklo Julius retenis lin ĉe si. Li nepre devis aŭdi, kiel Etulo sukcesas en la lernejo kaj provi, ĉu sufiĉe sperta li estis en kapkalkulado, kvankam estis somerferioj kaj ĉio. Sed finfine Etulo liberiĝis kaj kuris en sian ĉambron por vidi, ĉu Karlsson estis tie.
"Karlsson", li kriis, apenaŭ enirinte la pordon, "Karlsson, kie vi estas?"
"En via piĵampantalono", diris Karlsson. "Se oni nur po­vas nomi ĉi tiujn aĉajn kolbashaŭtojn 'piĵampantalono'!"
Li sidis sur la litrando kaj penis enigi sin en la pantalo­non, sed kvankam li tiris per ĉiuj fortoj, tio ne volis suk­cesi.
"Vi ricevos piĵamon de Bosse", diris Etulo kaj kuris kaj alportis ĝin el la ĉambro de Bosse, ĝi pli-malpli taŭgis por agrable korpulenta viro el speco de Karlsson. La pantalongamboj kaj la manikoj estis tute tro longaj, cer­te, sed Karlsson rapide ordigis tion, tondinte ilin. Etulo rimarkis tion, nur kiam estis tro malfrue, kaj tiam li ne zorgis pri tio, la piĵamo estis bagatela afero kaj ne povis detrui la mirindan agrablaĵon – ke Karlsson tranoktos ĉe li.
Etulo sternis por si sur la sofon litaĵojn de Bosse kaj me­tis la korbon de Bimbo apude. Nun Bimbo kuŝis tie kaj provis endormi, sed jen kaj jen li malfermadis unu oku­lon kaj rigardis suspekteme Karlssonon.
Karlsson piedbatis en la lito de Etulo kaj faris ĝin kom­forta por si.
"Mi volas havi kvazaŭ varman nesteton", li diris.
Li vere aspektis ĉarme en la blustriita piĵamo de Bosse, pensis Etulo, kaj Etulo nun devis simple volvi lin sufiĉe, do li vere kuŝus kiel en varma nesteto.
Sed Karlsson ne volis esti volvita.
"Ankoraŭ ne", li diris. "Estas maso da amuzoj, kiujn oni faru, kiam oni tranoktas ĉe iu. Oni manĝu sandviĉojn kun punktita kolbaso, kaj oni sternu sakon*, kaj oni havu kusenmiliton. Ni komencu per kolbassandviĉoj."
* Sterni sakon — (svede bädda säck) ŝerco, kiun oni plenumas per sterni sur liton nuran littukon, falditan en la mezo, kio malfaciligas al la viktimo enlitiĝon.
"Sed vi ja havas tian amason da bulkoj ĵusmanĝitaj", diris Etulo.
"Se mi ne faros la tuton, kion oni devas fari, do mi ne kunludas", diris Karlsson. "Alportu sandviĉojn!"
Kaj Etulo ŝteliris en la kuirejon kaj preparis sandviĉojn. Neniu ĝenis lin. Fraŭlino Bock sidis en la gastoĉambro kaj interparolis kun onklo Julius. Ŝi ja estis pardoninta lin nun pro kion li diris pri la kokido.
Poste Etulo sidis sur la litrando apud Karlsson kaj rigar­dis, kiam Karlsson manĝis la sandviĉojn. Li estis tre feli­ĉa, estis vere agrable havi sian plej karan amikon ĉe si, kaj ankaŭ Karlsson estis ĉi-foje feliĉa kaj kontenta.
"La sandviĉoj estas bonaj, kaj vi estas bona, kaj ankaŭ Domkaprino estas bona", li diris. "Kvankam ŝi ne kredis min esti plej bona en la klaso", li aldonis, kaj tuj li somb­riĝis. Evidentis, ke tio daŭre igas lin funebri.
"Aĥ", diris Etulo, "ne zorgu pri tio! Onklo Julius volas, ke mi estu plej bona en la klaso, kaj mi ne estas."
"Ne, dankon pro tio", diris Karlsson. "Sed mi povus ins­trui vin iom pri adi... tio, kion vi diris."
"Adicio", diris Etulo. "Ĉu vi instruos min pri ĝi?"
"Jes, ĉar mi estas plej bona de l' mondo adiciisto."
Etulo ekridis.
"Tion ni tuj provos", diris Etulo, "ĉu vi konsentas?"
Karlsson kapjesis.
"Ek!"
Do Etulo komencis.
"Se vi ricevos tri pomojn de panjo, ekzemple..."
"Jes, dankon, portu ilin ĉi tien", diris Karlsson.
"Ne interrompu min", diris Etulo. "Se vi ricevos tri po­mojn de panjo, kaj du de paĉjo, kaj du de Bosse, kaj tri de Bettan, kaj unu de mi..."
Li apenaŭ estis dirinta tion, kiam Karlsson akuze etendis la montrofingron.
"Mi sciis tion", diris Karlsson. "Mi sciis, ke vi estis la plej avara en ĉi familio, kaj tio multon signifas."
"Sss, ja ne temas pri tio nun", diris Etulo, sed Karlsson daŭrigis obstine:
"Estus ĉarme, se vi donus al mi paketon kun vere multe da pomoj kaj kelkaj piroj kaj tiaj mirindaj frandaj flavaj prunetoj, sciu!"
"Ne kverelu, Karlsson", diris Etulo. "Estas ja nura adi­cio... vi ricevos unu pomon de panjo..."
"Stop!" ekkriis Karlsson kolere. "Pri tio mi ne konsentas. Kion ŝi faris pri la du aliaj, kiujn mi ĵus ricevis de ŝi?"
Etulo suspiris.
"Kara Karlsson, pomoj neniel gravas. Mi ekzemplas ilin nur por ke vi komprenu, pri kio temas."
Karlsson snufis.
"Mi, certe, komprenas, pri kio temas. Temas, ke via pa­njo venas kaj forvoras miajn pomojn tuj post kiam oni ĉesas teni la okulojn sur ŝi."
"Ne kverelu, Karlsson", ripetis Etulo. "Se vi ricevos tri pomojn de panjo..."
Karlsson kapgestis kontente.
"Jen, vidu! Helpas deklari malkaŝe! Mi ja sciis tion. Sed ni provu nun ordigi ĉion ĉi! Mi havos tri pomojn de via panjo, kaj du de via paĉjo, kaj du de Bosse, kaj tri de Bet­tan, kaj unu de vi, ĉar vi estas la plej avara..."
"Jes, kiom da pomoj vi tiam havos?" demandis Etulo.
"Kion vi kredas?" diris Karlsson.
"Mi ne kredas, ĉar mi scias tion", certigis Etulo.
"Do diru tion", diris Karlsson.
"Ne, estas vi, kiu devas diri tion, komprenu."
"Jes, tiel vi imagas! Diru tion, mi vetas, ke vi diros erare!"
"Imagu, ke tion mi ne faros", diris Etulo. "Vi tiam havos dek unu pomojn."
"Ĉu vi kredis tion?" diris Karlsson. "Sed tie vi trafis ae­ron. Ĉar mi forŝtelis dudek ses pomojn en ĝardeno en Li­dingön* antaŭhieraŭ vespere, kaj el ili mi havas tri da postresto kaj ankaŭ unu, kiun mi nur mordetis – kion do vi nun diras?"
* Lidingön [lidingøn] (aŭ Lidingölandet) — insulo en suda Uppland, provinco en Stokholma arĥipelago (svede Stockholms skärgård) je 60 km oriente de Stokholmo.
Etulo unue silentis kaj ne sciis, kion li diru. Sed poste li tion elpensis.
"Haha, ĉion ĉi vi blagis", li diris. "Ĉar kreskas neniuj po­moj sur arboj en junio."
"Jes ja", diris Karlsson. "Kie do vi prenis la viajn, vi kaj la ceteraj pomŝtelistoj en ĉi domo?"
Tiam Etulo rezignis instrui al Karlsson iom pli da kalku­lado.
"Sed nun vi scias almenaŭ, kio estas adicio", li diris.
"Ĉu vi kredas, ke mi ne scias, ke estas la samo, kiel sat­manĝi pomojn?" diris Karlsson. "Kaj vi ne bezonas inst­rui al mi tion, ĉar tion mi jam povas. Mi estas la plej bo­na de l' mondo pomadiciisto, ke mi nur havu tempon, ti­am mi kunprenos vin al Lidingön kaj montros al vi, kiel oni faru tion."
Karlsson ŝovis en sin la lastan sandviĉopecon, kaj poste li komencis kusenmiliton. Sed tio ne trapasis tre bone, ĉar Bimbo komencis boji furioze, kiam Karlsson batis per kuseno la kapon de Etulo.
"Vuff", diris Bimbo kaj enigis la dentojn en la kusenon, kaj poste ili staris tie kaj trenis ĝin, Bimbo kaj Karlsson, ĝis kiam la kuseno krevis. Tiam Karlsson ĵetis ĝin al la plafono, kaj lanugo elflugis kaj falis tiel bele super Etu­lon, kiu kuŝis sur la sofo kaj nur ridis.
"Mi kredas, ke neĝas", diris Karlsson. "Neĝas pli kaj pli", li diris kaj refoje suprenĵetis la kusenon. Sed tiam Etulo diris, ke nun endas fini la kusenmiliton, kaj krome ja tempis dormi. Estis malfrua horo, kaj ili povis aŭdi onk­lon Julius diri 'bonan nokton' al fraŭlino Bock en la an­taŭĉambro.
"Nun mi iros kaj kuŝiĝos en mian mallongan liton", diris onklo Julius.
Karlsson subite aspektis mirinde feliĉa.
"Hoj, hoj", li diris. "Estas unu amuza afero, kiun mi pri­pensas, sidante ĉi tie."
"Kiu do amuza afero?" scivolis Etulo.
"Tia amuza afero, kiun oni faru, kiam oni tranoktas ĉe iu", diris Karlsson.
"Sterni sakon, vi celas, ĉu? Ja estas tro malfrue nun – vi ja ne intencas fari tion?"
"Jes, estas tro malfrue nun", diris Karlsson.
"Jes, tiel estas", diris Etulo kontente.
"Do tion mi ne intencas fari", certigis Karlsson.
"Bonege", diris Etulo.
"Ĉar tion mi jam faris", diris Karlsson.
Etulo surprizite sidiĝis sur la sofo.
"Por kiu do... ne por onklo Julius, ĉu?"
Karlsson ekklukis.
"Ruza bubo, kiel vi povis diveni tion?"
Etulo ĵus havis tian ridatakon dum la kusenmilito, kaj nun li ekridis, kvankam li sciis, ke li ne devis fari tion.
"Ho, kiom onklo Julius koleriĝos", li diris.
"Jes, estas ĝuste tio, kion mi volas kontroli", diris Karls­son. "Do mi intencas fari etan flugturnon kaj enrigardi tra la dormoĉambra fenestro."
Tiam Etulo ĉesis ridi.
"Neniam en la vivo! Imagu, se li vidos vin! Tiam li kre­dos, ke vi estas tiu spiono, kaj do vi mem povas elkalkuli, kiel ĉio pasos."
Sed Karlsson estis obstina. Se oni estis sterninta sakon, do oni devas ankaŭ vidi, kiom arde koleriĝis tiu, al kiu oni estis sterninta sakon, alie estis neniu senco en tio, li certigis. "Kaj krome mi povas kaŝi min malantaŭ omb­relo!"
Li alportis por si ruĝan ombrelon de panjo el la antaŭ­ĉambro, ĉar daŭre pluvegis.
"Kaj mi ja ne volas, ke la piĵamo de Bosse malsekiĝu", di­ris Karlsson.
Li staris startpreta en la malfermita fenestro kun la malvolvita ombrelo. Estis terure, pensis Etulo, kaj li petis persvade:
"Pro Dio, gardu vin! Gardu vin tiel, ke li ne vidu vin, ĉar tiam ĉio estos perdita!"
"Trankvilon, nur trankvilon", diris Karlsson. Kaj li elflu­gis en la pluvon.
Kaj Etulo restis stari, kaj li ne estis tute trankvila, sed kontraŭe, li nervozis tiom, ke li devis mordi fingrarti­kojn.
Minutoj pasis kaj la pluvo falis kaj Etulo atendis. Tiam li subite aŭdis korŝiran krion pri helpo en la dormoĉamb­ro. Kaj tuj Karlsson venis enfluginte tra la fenestro. Kon­tente klukante, li elŝaltis la motoron kaj metis la ombre­lon sur maton, por ke akvo forfluu.
"Ĉu li vidis vin?" demandis Etulo malkviete. "Ĉu li anko­raŭ ne enlitiĝis?"
"Li provas kaj provadas, kompreneble", diris Karlsson.
Ĉi tiam aŭdiĝis nova laŭta krio de onklo Julius.
"Mi devas iri kaj vidi, kio estas al li", diris Etulo kaj im­petis al la dormoĉambro.
Tie sidis onklo Julius, volvita en sian littukon, blankvi­zaĝa kaj kun terure rondaj okuloj, kaj surplanke apud li kuŝis kuseno kaj plejdo, volvitaj en solan tubon.
"Ne estas vi, kun kiu mi volas paroli", diris onklo Julius, kiam li vidis Etulon. "Venigu ĉi tien fraŭlinon Bock!"
Sed ankaŭ fraŭlino Bock, certe, aŭdis la krion, ĉar baldaŭ ŝi venis pafkurante el la kuirejo, kaj ŝi haltis kvazaŭ ŝto­niĝinte sur la sojlo.
"Ho sankta Moses", ŝi diris. "Ĉu sinjoro Jansson okupiĝas pri resterni la liton?"
"Ne, tion mi ne faras", diris onklo Julius, "kvankam mi ne ŝatas la novan manieron sterni, laŭ kiu vi enlitiĝas en ĉi tiu domo... sed pri tio mi ne kapablas pensi nun."
Li silentiĝis kaj nur ĝemetis tute mallaŭte, kaj tiam fraŭ­lino Bock trotis al li kaj metis sian manon sur lian frun­ton.
"Kio estas, ĉu sinjoro Jansson estas malsana?"
"Jes, mi estas malsana", diris onklo Julius sombre. "Mi devas esti malsana... malaperu", li diris al Etulo.
Kaj Etulo malaperis. Sed li haltis antaŭ la pordo, ĉar li ja tre ŝatus aŭdi daŭrigon.
"Mi estas saĝa kaj sobra homo", diris onklo Julius. "Nek ĵurnaloj, nek io alia povas kredigi al mi iujn stultaĵojn... tial do mi devas esti malsana."
"Kiamaniere do?" scivolis fraŭlino Bock.
"Mi vidas viziojn... febroviziojn", diris onklo Julius. Kaj poste li mallaŭtigis la voĉon tiel, ke Etulo apenaŭ povis aŭdi, kion li diris.
"Mi ne volas, ke fraŭlino Bock rakontu ĉion ĉi al iu", flu­stris onklo Julius. "Sed fakte estas tiel, ke mi vidis John­on Blund*."
* John Blund — rolulo de skandinavaj mitoj, kreaĵo, dormiganta homojn. Lia nomo devenas de la sveda verbo 'blunda' – 'malfermi la okulojn, kuntiri la palpebrojn'. Komparu: dane Ole Lukøie, angle Sandman, france Marchand de sable, nederlande Klaas Vaak


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб дек 26, 2009 14:23 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
5. KARLSSON ARANĜAS BULK- KAJ PATKUK-PINCITON
Kiam Etulo vekiĝis sekvan matenon, Karlsson estis mala­perinta. La piĵamo de Bosse kuŝis surplanke kiel amaseto kaj la fenestro estis malfermita, do Etulo komprenis, ke Karlsson estis forfluginta hejmen ĉe sin.
Sentiĝis malplene, sed tiamaniere tio estis bone. Nun fraŭlino Bock havis nenion, pri kio kvereli. Ŝi eĉ ne be­zonis ekscii, ke Karlsson tranoktis ĉe Etulo. Tamen estis strange, kiom ĉio fariĝis muta kaj ĉagrena kaj tiel plori­ga, tuj post kiam Karlsson estis for. Kvankam ĉe li estis tiom malfacile teni ordon, tamen Etulo ĉiam sopiris al li, kiam ili ne estis kune, kaj nun li sentis, ke li devis sendi saluteton al Karlsson. Tial li aliris kaj trenis trifoje la sonorilŝnuron, kiu troviĝis tiel ruze kaŝite malantaŭ la kurteno. Ĝi estis la sonorlineo, kiun Karlsson estis farin­ta, por ke Etulo povu signali al li. Kiam oni tiris la ŝnu­ron, tuj tintis sonorilo supre ĉe Karlsson, kaj Karlsson mem difinis, kion diferencaj sonoroj signifu. "Se vi so­norvokos unufoje", tio signifos 'Venu ĉi tien' ", Karlsson estis dirinta. "Dufoje signifos 'Ne venu ĉi tien nepre', kaj trifoje signifos 'Dankon, ke ekzistas iu en la mondo, kiu estas tiom bela, kaj saĝa, kaj agrable korpulenta, kaj bra­va, kaj bona ĉiamaniere, kiel ĝuste vi, Karlsson'."
Ĉi tiu lasta estis tio, kion Etulo nun volis diri al Karlsson. Tial li trenis trifoje la sonorilŝnuron kaj aŭdis la sonori­lon tinti supre surtegmente. Kaj li vere ricevis respon­don. Pistolpafo knalis laŭte tie supre, kaj li aŭdis, kvan­kam tre svage kaj de longa distanco, Karlssonon kanti si­an 'Bosse bisse basse bisse bum hihihi'.
"Ne, Karlsson, ne Karlsson", flustris Etulo. Stulta Karls­son, nun li iris tie supre kaj pafis kaj kantis plengorĝe! Kiel facile povis Fille kaj Rulle aŭ iu ajn alia aŭdi lin kaj vidi lin kaj kapti lin kaj vendi lin al la ĵurnalo por dek mil kronoj!
"Sed tiam li fakte devos kulpigi sin mem", diris Etulo al Bimbo, kiu kuŝis en sia korbo kaj aspektis, kvazaŭ li komprenis ĉion. Etulo surmetis ĉemizon kaj pantalonon, kaj poste li ludis kelkan tempon kun Bimbo, dum li atendis, ke la domo vigliĝu.
Onklo Julius, evidente, ankoraŭ ne vekiĝis, almenaŭ aŭ­diĝis neniu sono el la dormoĉambro, sed el la kuirejo ti­am venis iom post iom la odoro de ĵuskuirita kafo, kaj Etulo iris tien por vidi, pri kio okupiĝis fraŭlino Bock.
Ŝi sidis tie en tuta sia amplekso kaj havis sian unuan ka­fogluton de ĉi tiu tago, kaj mirinde, ŝi havis neniun kon­traŭdiron, ke ankaŭ Etulo sidiĝis ĉe la tablo. Neniu kaĉo videblis, male, fraŭlino Bock, evidente, estis surpiediĝin­ta frue kaj bakinta tritikan panon. Du pladoj da varmaj, aromaj bulkoj staris sur vazobenketo, kaj tuta amaso da ili kuŝis ankaŭ en la pankorbo, kiun ŝi estis metinta sur­tablen. Etulo prenis por si bulkon kaj glason da lakto, kaj poste ili sidis, li kaj fraŭlino Bock, kaj manĝis kaj trinkis silente. Finfine fraŭlino Bock diris:
"Mi scivolas, kiel Frida fartas tie hejme!"
Etulo mediteme rigardis supren super la laktoglaso. Ima­gu, ke fraŭlino Bock sopiris al Frida same multe, kiel li mem sopiris al Karlsson, kiam ili estis dise!
"Ĉu fraŭlino Bock sopiras al Frida?" li demandis amike.
Tiam amara rido eliĝis el fraŭlino Bock.
"Vi ne konas Fridan, vi!"
Etulo, sincerdire, ne interesiĝis pri Frida. Sed fraŭlino Bock volonte ŝatus, evidente, paroli pri ŝi, kaj tial li de­mandis:
"Kiu estas ulo, kun kiu Frida fianĉiĝis?"
"Fripono", diris fraŭlino Bock emfaze. "Jes, mi scias, ke li estas fripono, ĉar li gvatas ŝian monon, tion mi kompre­nis."
Fraŭlino Bock grincis per la dentoj pro nura penso pri tio, kaj tuj ŝi komencis korelverŝadon. Povrulino, ŝi ja ne havis multe da homoj por paroli, pensis Etulo, ĉar eĉ bu­bo, kiel li, taŭgis por ŝi, kiam ŝi volis rakonti pri Frida. Kaj ŝi volis rakonti. Etulo devis sidi tie kaj aŭskulti ĉion pri Frida kaj ŝia Filipo, kaj kiom freneza fariĝis Frida, post kiam Filipo kveris al ŝi, ke ŝi havis tiom belajn oku­lojn kaj tiom admirindan plaĉan nazon, kiu konvenas al oni ĉe ĉiu vetero, Filipo estis dirinta.
"Admirinda nazo", diris fraŭlino Bock kun snufo, "jes, klaras, ke se oni kredas, ke estas plaĉe kun mezgranda terpomo meze de vizaĝo..."
"Kiel do aspektas Filipo mem?" demandis Etulo por mo­ntri sin interesita.
"Pri tio mi, dank' al Dio, havas neniun ideon", diris fraŭ­lino Bock. "Ne kredu, ke Frida montros lin al mi."
Kian oficon havis Filipo, fraŭlino Bock ne sciis ankaŭ. Sed li havis laborkamaradon, kiu nomiĝas Rudolfo, Frida estis rakontinta.
"Kaj tiu ulo povis esti konvena por mi, diras Frida, sed li, kompreneble, neniam volus havi min, ĉar mi aspektas neniel, ŝi diras... ne, neniu plaĉa nazo aŭ io alia", diris fraŭlino Bock kaj resnufis. Sed poste ŝi subite leviĝis kaj malaperis en la antaŭĉambro por alporti ion. Kaj je la sa­ma momento, kiam ŝi forlasis la kuirejon, Karlsson ve­nis, enflugante tra la fenestro. Etulo vere ekkoleris.
"Nu, Karlsson, mi ja petis vin, ke vi ne flugu tiel, ke fraŭlino Bock aŭ onklo Julius vidu tion..."
"Kaj tial mi ja ne venas tiel, ke fraŭlino Bock aŭ onklo Julius vidu tion", diris Karlsson. "En vero mi ne montros min eĉ iomete", li diris kaj enrampis sub la kuirejan tab­lon. Kaj tie li sidis, bone kaŝite sub la subpendanta tablo­tuko, kiam fraŭlino Bock revenis kun lana jaketo, kiun ŝi alportis.
Ŝi enverŝis pli da kafo por si kaj prenis por si novan bul­kon, kaj poste ŝi daŭrigis paroli.
"Kiel estis dirite... pri admirinda plaĉa terpomnazo mi ja ne povas fanfaroni."
Ĉi tiam tie aŭdiĝis voĉo, tia stranga voĉo, kian havas ventroparolantoj, kaj pri kiu oni ne scias, de kie ĝi venas, kaj la voĉo diris:
"Ne, vi havas ĝin pli simila al iaspeca kukumo, kun tube­roj sur ĝi."
Fraŭlino Bock saltetis tiel, ke la kafo ekplaŭdis en la ta­so, kaj ŝi rigardis suspekteme Etulon.
"Ĉu estas vi, kiu sidas kaj arogas?"
Etulo ruĝiĝis kaj ne sciis, kion li respondu.
"Ne", li balbutis, "mi kredas, ili havas programon pri le­gomoj ĉe radio, pri tomatoj kaj kukumoj kaj tiel plu."
Tio estis lerta elpensaĵo de li, ĉar oni fakte kutime povis aŭdi radion de najbaroj en la kuirejo de Svantessonoj, kaj tion fraŭlino Bock mem estis rimarkinta kaj pli frue ŝi lamentis pri tio.
Ŝi murmuris iom, sed baldaŭ ŝi ricevis alian prizorgindan aferon, ĉar onklo Julius envenis la kuirejon kaj ankaŭ volis ricevi kafon. Li iris stumblante kelkajn turnojn ĉir­kaŭ la tablo kaj ĝemis ĉe ĉiu paŝo.
"Kia nokto", li diris, "sankta Jeremias, kia nokto! Certe, mi estis rigida en la korpo antaŭe, sed ĉi tiu lito kaj ĉi tiu maniero sterni litaĵojn, oj!"
Li peze sidiĝis ĉe la tablo kaj gapis antaŭ sin, kvazaŭ li pensis pri io speciala, li ne similis sin mem, pensis Etulo.
"Kvankam mi estas feliĉa kaj dankplena pro tiu nokto", diris finfine onklo Julius. "Ĝi faris novan homon el mi."
"Do estis bone, ĉar la malnova vere bezonis esti ŝanĝita."
Denove estis tiu stranga voĉo, kiu parolis, kaj denove fraŭlino Bock saltetis kaj rigardis suspekteme Etulon.
"Denove estas la radio de Lindbergoj... nun ili, evidente, transiris al programo pri malnovaj aŭtoj", balbutis Etulo.
Onklo Julius rimarkis nenion. Li sidis tre absorbita per siaj pensoj kaj li nek aŭdis, nek parolis. Fraŭlino Bock surtabligis kafon por li, kaj li etendis foreste la manon por bulko. Sed apenaŭ li ekkaptis unu, kiam alia mano, eta kaj dika, elŝovis sin super la tablorando kaj forrabis la bulkon. Kaj onklo Julius ne rimarkis tion. Li nur pensis kaj pensadis, kaj nur kiam li ŝovis la pugnon en la var­megan kafon, li vekiĝis kaj komprenis, ke tie estis neniu bulko trempebla. Li blovis al sia mano kaj estis iom kole­ra, sed poste lin reabsorbis liaj pensoj.
"Estas multe pli inter la ĉielo kaj la tero, ol oni imagas pri tio, tion mi komprenis ĉi-nokte", li diris gravmiene. Samtempe li etendis la manon kaj ekkaptis novan bul­kon. Tiam reaperis la eta dika pugno, elŝovinte sin, kaj prenis la bulkon. Sed onklo Julius ne rimarkis tion, li nur pensis kaj pensadis, kaj nur kiam li ŝovis fingropin­tojn en la buŝon kaj mordetis ilin sufiĉe, li vekiĝis kaj komprenis, ke tie estis neniu bulko mordebla. Tiam li ekkoleris por nelonge, sed, evidente, li estis nova onklo Julius, pli afabla, ol la malnova, ĉar li trankviliĝis baldaŭ. Li eĉ ne plu provis ricevi bulkon, sed nur trinkis sian ka­fon en profunda meditado.
La bulkoj tamen estis manĝataj. Ili malaperadis unu post alia el la pankorbo, kaj estis nur Etulo, kiu rimarkis, kien ili iris. Li ridis silente kaj metis akurate glason da lakto sub la tablon, por ke Karlsson ne havu nur sekajn bul­kojn.
Estis tio, kion Karlsson kutimis nomi "bulk-pincito"! Fraŭlino Bock estis spertinta, kion tio signifas, jam an­taŭan fojon, kiam ŝi loĝis ĉe ili.
"Oni povas vere superbe pinciti homojn nur per forman­ĝi iliajn bulkojn", Karlsson estis dirinta, jes, li sciis, ke, sincerdire, tio nomiĝas "inciti", sed "pinciti" estis pli dia­blece, li asertis.
Kaj nun Karlsson komencis novan diablecan bulk-pin­citon, kvankam fraŭlino Bock ne komprenis tion. Kaj ankoraŭ malpli – onklo Julius. Li rimarkis neniun bulk-pinciton, kiel ajn diableska ĝi estus, li nur pensis kaj pensadis. Sed subite li kaptis la manon de fraŭlino Bock kaj firme tenis ĝin, kvazaŭ li volis peti pri helpo.
"Mi devas paroli kun iu homo pri tio", li diris. "Mi scias nun, fraŭlino Bock, ne estis febra vizio, mi ne deliris, mi vidis Johnon Blund!"
Fraŭlino Bock gapis rondokule.
"Ĉu tio vere eblas?"
"Jes", diris onklo Julius. "Kaj tial mi estas nova homo en nova mondo. Fabelmondo, komprenu, fraŭlino Bock, tiu, kiu nokte malfermegis sin por mi. Ĉar se nur vere ekzistas John Blund, kial do ne devus ekzisti sorĉistinoj, kaj troloj, kaj fantomoj, kaj elfoj, kaj koboldoj, kaj ceteraj similaj misteraj kreaĵoj, pri kiuj estas skribite an fabellib­roj?"
"Kaj, eble, flugantaj spionoj", provis enmiksiĝi fraŭlino Bock, sed tion ne ŝatis onklo Julius.
"Absurdaĵo", li diris. "Ĉi tia idiota babilado, kian skribas ĵurnaloj, tion oni nepre ne devas kredi."
Li klinis sin al fraŭlino Bock kaj rigardis ŝin profunde en la okulojn.
"Rememoru ion", li diris. "Niaj prapatroj kredis je troloj, kaj koboldoj, kaj sorĉistinoj kaj tiel plu. Kiel ni povas iri ĉirkaŭe kaj imagi, ke tiaj misteraj kreaĵoj ne ekzistas? Ĉu ni komprenas aferojn pli bone, ol niaj prapatroj, he? Ne, nur dikkraniaj homoj povas aserti ion tiom stultan."
Fraŭlino Bock ne volis montri sin dikkrania, do ŝi diris, ke, certe, povas ekzisti pli da sorĉistinoj, ol oni tion ima­gis, kaj, eble, kelkaj troloj kaj ankaŭ aliaj misteraj krea­ĵoj, supozeble, se oni ĵetus rigardon kaj akurate kalkulus.
Sed nun onklo Julius devis fini cerbumadon, ĉar li estis fiksinta tempon ĉe sia doktoro, kaj venis por li tempo foriri. Etulo ĝentile sekvis lin ĝis la antaŭĉambro, kaj an­kaŭ fraŭlino Bock faris tion. Etulo donis al li lian basto­non, kaj fraŭlino Bock helpis lin pri la jako. Li ŝajnis ve­re malsana, povra onklo Julius, do estis, certe, bone, ke li iras al la doktoro, pensis Etulo kaj glatumis timide la ma­non de onklo Julius. Ankaŭ fraŭlino Bock, evidente, maltrankvilis, ĉar ŝi demandis zorgoplene:
"Kiel tio sentiĝas? Kiel fartas sinjoro Jansson, sincerdi­re?"
"Kiel mi sciu tion, antaŭ ol mi estus vizitinta la dokto­ron?" diris onklo Julius grumble, jes, fakte restas, certe, iom de tiu malnova onklo Julius, pensis Etulo, kvankam la fabelmondo malfermiĝis por li pli ol iam ajn.
Kiam onklo Julius estis malaperinta, Etulo kaj fraŭlino Bock revenis en la kuirejon.
"Nun mi volas havi pli da kafo kaj bulkoj kaj ankaŭ iom da paco kaj kvieto", diris fraŭlino Bock. Sed poste ŝi eli­gis krion. Ĉar sur la bakplato ne estis eĉ ununura bulke­to. Tie kuŝis nura granda paperpako, sur kiu iu estis skri­bite per teruraj oblikvaj literoj:
Kiam oni stelis kellkojn bonegojn bullkojn, oni envitu la tuttan fabelmondan.
Ion Plunt

Fraŭlino Bock tralegis kaj sulkigis amare la brovojn.
"Neniu kredigos min, ke John Blund ŝtelas bulkojn, se nur estas tiel, ke li vere ekzistas. Li estas fakte tro bona kaj afabla por fari ion similan, ne, mi ja scias, kiu estas!"
"Kiu do?" demandis Etulo.
"Tiu eta aĉa dika bubo, kompreneble, Karlsson aŭ kiel li nomiĝas. Vidu, la kuireja pordo estas malfermita! Li sta­ris ekstere kaj aŭskultis, kaj poste li entretis, dum ni estis en la antaŭĉambro."
Ŝi kolere skuetis la kapon.
"Ion Plunt! Jen bele! Kulpigi aliulojn kaj neniom povi skizi literojn!"
Etulo ne volis komenci interparolon pri Karlsson, do li nur diris:
"Mi tamen kredas, ke estis John Blund! Venu, Bimbo!"
Ĉiumatene Etulo kaj Bimbo vizitis Vasaparkon*, kaj tio, pensis Bimbo, estis plej agrable dum la tuta tago, ĉar tie estas multe da interesaj hundoj por flari kaj por interpa­roli.
* Vasaparko (orig. Vasaparken) — parko en Vasastan, situanta nemalproksime de la strato Dalagatan, kie loĝis Astrid Lindgren.
Etulo kutimis ludi kun Krister kaj Gunilla, sed hodiaŭ ili ne videblis. Eble, ili jam forvojaĝis al vilaĝo, pensis Etu­lo, nu, tio signifis nenion, dum li nur havis Karlssonon... kaj Bimbon, certe.
Venis granda hundo kaj volis batali kun Bimbo, kaj an­kaŭ Bimbo multe vigliĝis. Li volonte ŝatus montri al ĉi stulta hundaĉo, kion li pensis pri ĝi. Sed tion li ne povis pro Etulo.
"Ne provu", diris Etulo. "Vi estas tro malgranda por bata­li kun tia hundego."
Li levis Bimbon surbraken kaj ĉirkaŭrigardis por vaka benko, kie li povus sidi, dum Bimbo trankviliĝus. Sed ĉie sidis homoj kaj sunbruniĝis en tia bela vetero. Etulo tro­vis liberan lokon, kie li povis sidiĝi, nur kiam li venis longen for en la angulon de la parko.
Kvankam estis jam du uloj sur la benko, du viroj, ĉiu kun botelo da biero en la pugno. La du uloj, kiujn li re­konis! Prave, estis Fille kaj Rulle, kiuj sidis tie. Unue Etulo ektimis kaj volis forkuri. Sed samtempe estis io, kio kvazaŭ tiris lin al tiu benko. Li volonte ŝatus scii, ĉu Fille kaj Rulle daŭrigas ĉasadon por Karlsson, kaj jen li povis, eble, klarigi tion. Krome, kial li timu? Fille kaj Rulle ja neniam estis vidintaj lin kaj ne rekonis lin, tiel bone, tiel rimarkinde bone! Li povis sidi tie apud ili tiom multe, kiom li volis. Estis ja tiel, kiel homoj faris en aventurlibroj, kiam ili elserĉadis ion, ili simple sidis si­lente kaj aŭskultis tiom multe, kiom ili kapablis.
Do Etulo sidiĝis sur la benkon kaj malfermegis la ore­lojn, sed li paroletis la tutan tempon kun Bimbo, por ke Fille kaj Rulle ne komprenu, ke li aŭskultis.
Ne ŝajnis, kvazaŭ li ekscius tro multe. Fille kaj Rulle nur trinkis bieron kaj silentis. Longan tempon ili sidis silen­te. Sed finfine Fille ruktis laŭte kaj sonore, kaj poste li diris:
"Jes ja, certe, ni povas kapti lin, ni scias ja, kie li loĝas. Mi estis vidinta lin flugi tien multfoje."
Etulo ektimis tiom, ke li apenaŭ povis spiri, kaj tute sen­esperiĝis. Nun ĉio estis finita kaj perdita pri Karlsson. Fi­lle kaj Rulle estis trovintaj lian dometon surtegmente, jes, nun ĉio estis finita kaj perdita!
Etulo mordis manartikojn kaj penis reteni sin de ekplo­ro, sed ĝuste kiam li penis plej fervore, Rulle diris:
"Jes, ankaŭ mi estis vidinta lin flugi tien kelkfoje... ĝi es­tas la sama loĝejo, kie ni estis foje ĉi-somere. La kvara etaĝo supre en la 12-a, estas skribite 'Svantesson' sur la pordo, tion mi kontrolis."
La okuloj de Etulo rondiĝis pro surprizo, ĉu li ĝuste aŭ­dis? Ĉu vere Fille kaj Rulle kredis, ke Karlsson loĝis ĉe Svantessonoj, kia bonŝanco! Tio devis signifi, ke Karls­son ĉiuokaze povis kaŝi sin kaj esti relative sekura hejme en sia propra domo, Fille kaj Rulle ne trovis ĝin, kia bonŝanco! Kaj krome, tio ja ne estis tre strange. Ja nek Fille, nek Rulle aŭ iu alia homo, krom fumtubisto, tretas ĉirkaŭe supre surtegmente.
Sed kvankam Rulle kaj Fille ne sciis pri la dometo, do tio, certe, tamen estis terure. Povra Karlsson, ili ja ko­mencis ĉasi lin serioze – tiu stultulo tute ne havis ideon kaŝi sin!
Fille kaj Rulle denove sidis silente, sed subite Rulle diris per tiom basa voĉo, ke Etulo apenaŭ povis aŭdi tion:
"Ĉi-nokte, eble!"
Tiam finfine estis, kvazaŭ Fille rimarkis, ke sidis iu plia sur la benko. Li gapis al Etulo kaj laŭte tusis.
"Jes, ĉi-nokte, eble, ni eliru kaj pluku iom da tervermoj, jes", li diris.
Sed Etulo ne estis tiom facile trompebla. Li komprenis ja, kio estis, kion Fille kaj Rulle intencis fari ĉi-nokte. Ili intencis provi kapti Karlssonon, kiam li kuŝus kaj dor­mus, kaj ili kredis, ke li kuŝus kaj dormus hejme ĉe Svantessonoj.
Mi devas paroli kun Karlsson pri tio, pensis Etulo. Plej baldaŭ mi devas paroli kun li!
Sed estis nur proksimume dum lunĉotempo, kiam Karls­son remontriĝis. Li ne enflugis ĉi-foje, sed sonorigis laŭ­te ĉe la ekstera pordo. Etulo malfermis.
"Ho, jen bele, ke vi venis", komencis Etulo, sed Karlsson ne aŭdis. Li ĵetis sin rektvoje al fraŭlino Bock en la kui­rejon.
"Kian kuiraĵon vi preparas hodiaŭ?" li demandis. "Ĉu es­tas io dura, kiel kutime, aŭ ĝi taŭgas por manĝi per nor­malaj ŝirdentoj?"
Fraŭlino Bock staris ĉe la fornelo kaj bakis patkukojn, por ke onklo Julius ricevu ion pli facile digesteblan, ol kokido, kaj kiam ŝi aŭdis la voĉon de Karlsson malantaŭ si, ŝi ektremis tiel, ke ŝi elŝprucigis kuleron da krespa pasto sur la fornelon. Ŝi abrupte turnis sin al li.
"Vi", ŝi kriis, "vi... vi havas neniom da honto en vi! Ĉu vere vi povas veni ĉi tien kaj rigardi min rekte en la vi­zaĝon, vi, fia eta bulkŝtelisto?"
Karlsson metis la du dikajn manojn antaŭ la okulojn kaj rigardis ruze tra fendo inter la fingroj.
"Jes, certe, tio fareblas, se oni komencu tion iom singar­de", li diris. "Vi ne estas la plej bela en la mondo, sed oni kutimiĝas al ĉio, do, certe, tio fareblas. La ĉefa afero es­tas, ke vi estas afabla... donu al mi patkukojn!"
Fraŭlino Bock gapis rabie al li, kaj poste ŝi turnis sin al Etulo.
"Hej, ĉu via panjo diris, ke ni havos ĉi aĉan bubon dum manĝado? Ĉu vere la intenco estas, ke li manĝu ĉi tie?"
Etulo komencis balbuti, kiel kutime.
"Panjo pensas ĉiuokaze... ke Karlsson..."
"Respondu 'jes' aŭ 'ne' ", diris fraŭlino Bock, "ĉu via pa­njo estis dirinta, ke Karlsson manĝos ĉi tie?"
"Ŝi volas ĉiuokaze, ke li...", provis Etulo, sed fraŭlino Bock interrompis per sia plej ŝtondura voĉo:
"Respondu 'jes' aŭ 'ne, mi diris! Ja ne povas esti tre mal­facile respondi 'jes' aŭ 'ne' al simpla demando!"
"Tiel vi diras, jes", intervenis Karlsson. "Mi donos al vi simplan demandon, do vi vidos mem. Aŭskultu! Ĉu vi ĉesis trinki konjakon dum antaŭtagmezoj, 'jes' aŭ 'ne'!"
Fraŭlino Bock anhelis kaj ŝanceliĝis. Ŝi volis diri ion, sed ŝi ne povis.
"Nu, kiel estas nun?" diris Karlsson. "Ĉu vi ĉesis trinki konjakon dum antaŭtagmezoj?"
"Jes ja, tion ŝi faris", diris Etulo arde. Li vere volis helpi fraŭlinon Bock, sed ŝi tute sovaĝiĝis.
"Tion mi, certe, ne faris", ŝi kriis rabie, kaj Etulo ektimis ĝismorte.
"Ne, ne, ŝi ne ĉesis", li certigis.
"Estas malagrable aŭdi tion", diris Karlsson. "Drinkma­nio naskas multajn malfeliĉojn."
Tiam ekgluglis en fraŭlino Bock, kaj ŝi sinkis sur seĝon. Sed Etulo finfine trovis pravan respondon.
"Ŝi ne ĉesis, ĉar ŝi neniam komencis, komprenu", li diris riproĉe al Karlsson.
"Ĉu ne tiel mi diris?" diris Karlsson kaj poste turnis sin al fraŭlino Bock: "Stultulino, jen vi vidas, ke oni ja ne po­vas ĉiam respondi 'jes' aŭ 'ne'... donu al mi patkukojn!"
Sed se estis io en la tuta mondo, kion fraŭlino Bock ne intencis fari, do estis tio, ke doni al Karlsson patkukojn. Ŝi kuris antaŭen graŭlante kaj ŝire malfermegis la kuirej­an pordon.
"For", ŝi kriis. "For!"
Kaj Karlsson ekiris. Tre orgojle li iris al la pordo.
"Mi foriras", li diris. "Mi foriras kun plezuro. Ekzistas pli ol vi, kiuj povas baki patkukojn!"
Post kiam Karlsson estis malaperinta, fraŭlino Bock sidis longan tempon silente kaj nur ripozis. Sed poste ŝi mal­trankvile rigardis horloĝon.
"Neniam via onklo Julius venas", ŝi diris. "Imagu, se li misvagis. Li ja ne estas tre kutima en Stokholmo."
Ankaŭ Etulo maltrankviliĝis.
"Jes, imagu, ke li ne trovos hejmon."
Ĝuste tiam sonoris telefono en la antaŭĉambro.
"Estas, eble, onklo Julius", diris Etulo, "kiu telefonas kaj diros, ke li misvagis."
Fraŭlino Bock iris por respondi, kaj Etulo sekvis ŝin.
Sed ne estis onklo Julius, tion Etulo komprenis, kiam li aŭdis fraŭlinon Bock diri per sia plej malafabla voĉo:
"Jes ja, ĉu estas vi, Frida? Kiel vi fartas, ĉu vi daŭre havas vian nazon?"
Etulo ne volis aŭskulti telefonparolon de alia homo, do li iris ĉe sin kaj sidiĝis por legi, sed li tamen aŭdis murmu­radon el la antaŭĉambro, kaj ĝi estis murmurado, kiu daŭris dum minimume dek minutoj.
Etulo malsatis. Li deziris, ke tiu murmurado finiĝu kaj ke onklo Julius hejmenvenu, tiel ke ili povu tamen man­ĝi. Cetere, li volis manĝi tuj. Kaj tuj post kiam fraŭlino Bock remetis la aŭdilon, li elkuris en la antaŭĉambron por sciigi al ŝi tion.
"Nu, tion vi, certe, povas", diris fraŭlino Bock indulge kaj iris antaŭ li al la kuirejo. Sed en la pordo ŝi abrupte haltis. Ŝia fortika korpo plenigis la tutan pordokadron, tial Etulo ne povis vidi. Li aŭdis nur ŝian koleran krion, kaj kiam li scivoleme elŝovis la kapon el post ŝiaj jupoj por ekscii, kial ŝi kriis, do li ekvidis Karlssonon.
Karlsson sidis ĉe la tablo kaj manĝis patkukojn en plena trankvilo.
Etulo ektimis, ke fraŭlino Bock intencis mortbati Karls­sonon, ĉar tiel ĉio aspektis. Sed ŝi nur ĵetis sin antaŭen kaj ŝirprenis la pladon kun ĉiuj patkukoj sur ĝi.
"Vi... vi... vi, terura bubo", ŝi kriis.
Tiam Karlsson donis al ŝi ŝmaceton sur la fingrojn.
"Lasu miajn patkukojn", li diris. "Ilin mi honeste aĉetis ĉe Lindbergoj por kvin oeroj!"
Li malfermis la faŭkon kaj ŝovis enen grandan stakon da ili.
"Kiel mi diris – ekzistas pli ol vi, kiuj povas baki patku­kojn. Oni bezonas nur sekvi odoron, do oni nepre trovos la kieon."
Etulo preskaŭ ekkompatis fraŭlinon Bock, ĉar ŝi estis tu­te terurita.
"Kie... kie... kie estas do miaj patkukoj?" ŝi balbutis kaj rigardis la fornelon. Tie staris ŝia propra patkuka plado, sed ĝi vere estis tiom malplena, kia ĝi povis fariĝi, kaj ĉi tiu vidaĵo reigis ŝin furioza.
"Fia knabaĉo", ŝi kriis, "vi estas manĝinta ankaŭ ilin!"
"Imagu, ke tion mi ne faris", diris Karlsson indigne. "Sed vi devas nur kulpigi min ĉiam kaj ĉiam."
Ĉi-momente aŭdiĝis paŝado en la ŝtuparejo. Finfine estis, evidente, onklo Julius, kiu venis. Etulo ekĝojis kaj ĉar fi­niĝas la malagrablaĵo, kaj ĉar onklo Julius ne misvagis en urbega svarmo.
"Tio estas bele", diris Etulo, "do li tamen trovis hejmon!"
"Dank' al tio, ke li havas spuron sekveblan, jes", diris Karlsson, "alie li neniam venus ĝuste!"
"Kiun spuron?" scivolis Etulo.
"Spuron, kiun mi estis farinta", diris Karlsson. "Ĉar mi estas la plej afabla en la mondo!"
Sed baldaŭ oni sonorigis ĉe la ekstera pordo, fraŭlino Bock haste iris malfermi, kaj Etulo sekvis ŝin por bonve­nigi onklon Julius.
"Bonvenu hejmen, sinjoro Jansson", diris fraŭlino Bock.
"Mi kredis, ke vi, eble, misvagis", diris Etulo.
Sed onklo Julius respondis nek al unu, nek al la alia.
"Kiel tio okazas", li diris severe, "ke patkukoj pendas sur ĉiuj pordoteniloj en la tuta domo?"
Li rigardis akuze Etulon, kaj Etulo murmuris nervoze:
"Eblas, ke John Blund..."
Sed poste li abrupte turniĝis kaj ĵetis sin reen en la kui­rejon por diri al Karlsson kelkajn verajn vortojn.
Estis neniu Karlsson en la kuirejo. Estis nur du malplenaj pladoj kaj sola konfitaĵa bulo, disverŝita sur la laktolo, kie Karlsson estis sidinta.
Onklo Julius kaj Etulo kaj fraŭlino Bock manĝis sangpu­dingon por lunĉo. Ankaŭ ĝi estis tute franda.
Estis Etulo, kiu devis kuri suben en la laktokafejon kaj haste aĉeti tiun sangpudingon. Li ne protestis, kiam fra­ŭlino Bock forsendis lin, ĉar li volonte ŝatus vidi, kiel pordotenilo aspektas kun patkukoj sur ĝi.
Sed tie pendis neniuj patkukoj. Li trakuris ĉiujn ŝtupa­rojn kaj kontrolis ĉiujn pordotenilojn, sed kiom li povis vidi, ne estis eĉ unu sola patkuko ie, kaj li komencis kre­di, ke onklo Julius elpensis la tuton.
Finfine li venis suben al la perono. Sur la lasta ŝtupo si­dis Karlsson. Li manĝis patkukojn.
"La patkukoj estas bonaj", li diris. "Kaj nun li sukcesos sen la spuro, eta Fabel-Julle, ĉar nun li konas la vojon."
Poste li snufis.
"Ŝi estas maljusta, Domkaprino! Ŝi diris, ke mi formanĝis la patkukojn, kvankam mi estis senkulpa, kiel ŝafido. Do mi povas same bone vori ĉiujn ĉi!"
Etulo devis ekridi.
"Vi estas la plej bona de l' mondo patkukmanĝisto, Karl­sson", li diris.
Sed poste li rememoris ion, kio igis lin serioza. Li reme­moris la teruraĵojn, kiujn Fille kaj Rulle estis dirintaj. Nun li finfine povis rakonti tion al Karlsson.
"Mi kredas, ke ili intencas provi kapti vin ĉi-nokte", diris Etulo maltrankvile. "Ĉu vi komprenas, kion tio signifas?"
Karlsson lekis siajn grasajn fingrojn kaj eligis etan kon­tentan grumbladon.
"Tio signifas, ke ni havos gajan vesperon", li diris. "Hoj, hoj! Hoj, hoj!"


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс дек 27, 2009 13:26 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
6. KARLSSON ESTAS LA PLEJ BONA DE L' MONDO RONKESPLORISTO
Kaj iom post iom vesperiĝis. Karlsson tenis sin for dum la tuta tago. Li volis, evidente, ke Domkaprino ricevu sufiĉan ripozon post ĉi tiu patkuka pincito.
Etulo estis vizitinta kun onklo Julius la fervojmuzeon. Ĝi estis io, kion onklo Julius ŝatis, kaj ankaŭ Etulo. Kaj pos­te ili hejmenvenis kaj tagmanĝis kun fraŭlino Bock, kaj ĉio estis trankvila – neniu Karlsson ie. Sed kiam Etulo post la tagmanĝo venis en sian ĉambron, tiam Karlsson estis tie.
Etulo, sincerdire, malĝojis vidi lin.
"Ho, kiom nesingardema vi estas", li diris. "Kial vi venas nun?"
"Kiel vi povas demandi tian stultaĵon?" diris Karlsson. "Ĉar mi tranoktos ĉe vi, komprenu!"
Etulo suspiris. La tutan tagon li iris ĉirkaŭe en silenta angoro kaj cerbumis, kiel li savu Karlssonon de Fille kaj Rulle. Ho, kiom li pensis kaj pensadis – ĉu oni telefonu al polico, eble? Ne, ĉar tiam oni devus unue rakonti, kial Fille kaj Rulle volis forrabi Karlssonon, kaj tion oni ne povis fari. Ĉu oni petu onklon Julius pri helpo? Ne, ĉar tiam li tuj telefonus al polico, kaj tiam oni devus rakonti, kial Fille kaj Rulle volas forrabi Karlssonon, kaj ĉi-kaze ĉio fariĝus same aĉa.
Karlsson, evidente, nek cerbumis, nek pensis, kaj ankaŭ ne sentis angoron Li staris tre trankvile kaj ekzamenis, kiom multe la persikokerno kreskis. Sed Etulo estis vere zorgoplena.
"Mi fakte ne scias, kion ni faru", li diris.
"Pri Fille kaj Rulle, vi celas, ĉu?" diris Karlsson. "Tion mi scias. Estas tri rimedoj, kiel mi estis dirinta – pinciti, pe­toli kaj fraŭdi, kaj mi intencas uzi ĉiujn tri rimedojn."
Etulo pensis, ke la kvara rimedo estus la plej bona, nome ke Karlsson tenu sin hejme en sia propra dometo ĝuste ĉi-nokte kaj kuŝu, rampinte sub plejdon, silente, kiel eta rato. Sed Karlsson diris, ke el ĉiuj idiotaj rimedoj, pri ki­uj li iam aŭdis paroli, ĉi tiu estis la plej idiota.
Etulo tamen ne volis rezigni. Li ricevis paketon da kara­meloj de onklo Julius, kaj li imagis, ke li, eble, povus ko­rupti Karlssonon per ĝi. Li lasis la paketon balanciĝi an­taŭ la nazo de Karlsson laŭeble plej tente, kaj diris tre ruze:
"Vi ricevos la tutan paketon, se vi flugos hejmen kaj en­litiĝos!"
Sed Karlsson forpuŝis la manon de Etulo.
"Ho, fi, kiom terura vi estas", li diris. "Gardu viajn aĉajn karamelojn! Ne imagu, ke mi volas havi ilin!"
Li mienis paŭte per la buŝo kaj iris kaj sidiĝis sur benke­ton tiom malproksimen en la angulon, kiom li nur povis veni.
"Mi ne kunludas, kiam vi estas tiom terura", li diris. "Mi simple ne kunludas!"
Tiam Etulo senesperiĝis. Ĉi tio estis la plej aĉa afero, ki­un li sciis, kiam Karlsson 'ne kunludis'. Li haste petis pardonon kaj provis per ĉiuj manieroj reigi Karlssonon gaja, sed tio fiaskis. Karlsson daŭre paŭtis.
"Nu, do mi ne scias, kion mi faru", finfine diris Etulo.
"Sed tion mi scias", diris Karlsson. "Ne estas tutcerte, sed, eble, mi kunludos, se vi donos al mi iun aĵeton... nu, ce­tere, mi povus preni ĉi tiun karamelpaketon, eble!"
Do Etulo donis al li la karamelpaketon, kaj poste Karls­son kunludis. Tion li intencis daŭrigi dum la tuta nokto.
"Hoj, hoj", li diris. "Vi ne povas kredi, kion mi ludos!"
Ĉar Karlsson nepre tranoktos ĉi tie, do, evidente, restis nenio alia farenda, ol resterni por si sur la sofo, pensis Etulo kaj volis komenci tion. Sed tiam Karlsson diris, ke tio ne estis farinda! Ĉi nokto ne estos nokto por dormi, sed tute kontraŭe.
"Kvankam Domkaprino kaj Fabel-Julle, espereble, dor­metos kiam ajn, ĉar poste ni devos komenci la aferon", diris Karlsson.
Kaj onklo Julius fakte iris kaj enlitiĝis frue. Li estis, evi­dente, laca post maltrankvilo de la antaŭa nokto kaj ĉiuj tagaj zorgoj. Ankaŭ fraŭlino Bock, certe, bezonis dormi post tiuj lacigaj bulk- kaj patkuk-pincitoj. Ŝi baldaŭ mal­aperis en sia ĉambro, jes, ĝi estis, sincerdire, la ĉambro de Bettan, kompreneble. Estis tie, kie panjo lokis fraŭli­non Bock por la tempo, kiam ŝi estus ĉe ili.
Ili envenis unue kaj diris 'bonan nokton' al Etulo – kaj onklo Julius, kaj fraŭlino Bock, sed tiam Karlsson sidis kaŝite en la vestoŝranko. Li mem komprenis, ke tiel estis plej saĝe.
Onklo Julius oscedis.
"Mi esperas, ke John Blund venos baldaŭ kaj lasos nin ĉi­ujn endormi sub lia ruĝa ombrelo", li diris.
Jes, tiel vi esperas, pensis Etulo, sed laŭte li diris nur: "Bonan nokton, onklo Julius, dormu bone! Bonan nok­ton, fraŭlino Bock!"
"Kaj poste vi iros kaj enlitiĝos tuj", diris fraŭlino Bock.
Kaj poste ili malaperis.
Etulo malvestis sin kaj surmetis piĵamon. Tiel estis ja plej bone, li kredis, enkaze se fraŭlino Bock aŭ onklo Julius, eble, vekiĝŭs meze de la nokto kaj trafus lin.
Etulo kaj Karlsson ludis 'malsatan vulpon'*, dum ili atendis, ke onklo Julius kaj fraŭlino Bock endormu. Sed Karlsson fuŝis tiel terure, kaj krome li volis gajni ĉiufoje, alie li ne kunludis. Etulo ja lasis lin gajni plej multe laŭ­eble, sed kiam finfine ŝajnis, ke li malgajnus malgraŭ ĉio ĉi-foje, tiam Karlsson kunrastis vigle la kartojn en ama­seton kaj diris:
"Ni ne plu havas tempon por ludi kartojn, ni devas ko­menci la aferon!"
* 'Malsata vulpo' (orig. 'svälta räv') — kartludo, kies celo estas gajni ĉiujn kartojn de kontraŭulo.
Ĉe tio kaj onklo Julius, kaj fraŭlino Bock kuŝis endor­minte – sen helpo de John Blund kaj lia ombrelo. Karls­son dum longa tempo amuziĝis per kuri de unu dormo­ĉambra pordo al la alia kaj kompari ronkadon.
"La plej bona de l' mondo ronkesploristo, divenu, kiu li estas", li diris ravite, kaj poste li imitis por Etulo, kiel on­klo Julius kaj fraŭlino Bock ronkis.
"'Grrrr-pi-pi-pi', tiel sonas tiu de Fabel-Julle. Sed Dom­kaprino, ŝi ronkas ĉi tiel: 'Grrr-aŝ, Grrr-aŝ!"
Poste Karlsson ekpensis pri io alia. Li daŭre havis mason da karameloj postrestintaj, kvankam li regalis Etulon per unu kaj mem manĝis dek, kaj nun li devis kaŝi la pake­ton ie, li diris, por havi la manojn liberaj, kiam li devus komenci la aferon. Kaj devis esti absolute sekura loko.
"Ĉar ŝtelistoj ja venos", li diris. "Ĉu estas kasoŝranko en la domo?"
Etulo diris, ke se estus unu, do li unue kaj antaŭ ĉio ha­vus tie Karlssonon enŝlosita, sed ja, bedaŭrinde, estas ne­niu kasoŝranko.
Karlsson cerbumis iomete.
"Mi metos la paketon ĉe Fabel-Jullen", li diris. "Ĉar kiam la ŝtelistoj aŭdos 'Grrr-pi-pi-pi', tiam ili kredos, ke estas tigro, kaj ne kuraĝos enveni."
Li malfermis malrapide la pordon en la dormoĉambron, 'Grrr-pi-pi-pi' aŭdiĝis eĉ pli forte. Karlsson ekridis ravite kaj malaperis ene kun la paketo. Etulo restis stari kaj atendis.
Post kelka tempo Karlsson revenis. Sen la paketo. Sed kun la dentoj de onklo Julius en la pugno.
"Nu, Karlsson", diris Etulo, "kial vi prenis tion?"
"Vi ja ne kredas, ke mi lasos miajn karamelojn por gardi ĉe iu, kiu havas dentojn", diris Karlsson. "Supozu, ke Fa­bel-Julle vekiĝos nokte kaj vidos la paketon! Tiam li ka­ptos la dentojn en la manon kaj komencos kraki senpro­kraste. Sed nun li ilin ne kaptos, feliĉe."
"Tion onklo Julius neniam farus", certigis Etulo. "Li ne­niam prenus eĉ unu solan karamelon, kiu ne estas la lia."
"Stultulo, li povas ja kredi, ke estas feino el la fabelmon­do, kiu estis tie kaj donis al li la paketon", diris Karlsson.
"Tion li ja ne kredos, kiam li mem aĉetis ĝin", kontraŭdi­ris Etulo, sed Karlsson ne volis aŭdi tion.
"Ĉar mi bezonas ĉi tiujn dentojn", li diris. Li bezonis an­kaŭ fortikan ŝnuron, li klarigis, kaj Etulo ŝteliris en la kuirejon kaj alportis ŝnuron por lavaĵo el la purigŝranko.
"Por kio ĝi estu?" scivolis Etulo.
"Mi faros ŝtelistkaptilon", diris Karlsson. "Teruran, ti­mindan, mortoportantan ŝtelistkaptilon!"
Kaj li eĉ montris, kie li farus ĝin – en malvasta antaŭĉa­mbro kun malfermita arko, kondukanta en la vestiblon.
"Precize ĉi tie", diris Karlsson.
En la vestiblo ĉiuflanke de la arko staris fortika seĝo, kaj nun Karlsson faris simplan kaj ruzan ŝtelistkaptilon per streĉi la ŝnuron malalte – preskaŭ sube ĉe la planko – tra la arka embrazuro – kaj fiksi ĝin akurate sur la kruroj de ambaŭ seĝoj. Iu, kiu en mallumo venus el la antaŭĉam­bro kaj volus penetri en la vestiblon, devus stumbli sur la ŝnuro, tio estis tutcerta.
Etulo memoris, kiam Fille kaj Rulle pasintan jaron venis kaj volis ŝteli ĉe ili. Ili penetris enen per ŝovi longan ŝtal­draton tra la leterkesto, kaj poste ili sukcesis levi la se­ruron. Estis, certe, tiel, kiel ankaŭ ĉi-foje ili intencis fari, kaj tiam estus vere juste por ili, enkaze se ili stumblus sur la ŝnuro.
Etulo ridis sensone, kaj poste li ekpensis pri io, kio igis lin eĉ pli kontenta.
"Mi, certe, iris ĉirkaŭe kaj nervozis tute senbezone", li diris. "Ĉar Bimbo, certe, ekbojos tiel, ke la tuta domo ve­kiĝos, kaj tiam ili formovos sin, kaj Fille, kaj Rulle."
Karlsson gapis al li, kvazaŭ li ne kredis siajn orelojn.
"Ĉu tiel?" li diris severe. "Do mi faris la ŝtelistkaptilon tute senbezone. Kaj ĉu vi kredas, ke mi konsentos pri tio, ne, tiel vi kredas! Ne, la hundaĉo foriĝos, kaj urĝe!"
Etulo vere ekkoleris.
"Kion vi celas per tio? Kion mi faru pri li, ĉu vi pensis?"
Tiam Karlsson diris, ke Bimbo povus endormi supre ĉe li. Li povis kuŝi tie sur la kuireja sofo de Karlsson kaj snufi kiel ajn bele, dum Karlsson estus for por siaj peto­laĵoj. Kaj kiam Bimbo ellitiĝos morgaŭ, tiam li klopodos liveri viandofarĉon por li, promesis Karlsson, nur ke Etulo volu rezoni prudente.
Sed Etulo ne volis rezoni tiamaniere. Li trovis hontinda rilate al Bimbo forsendi lin. Kaj krome estus vere bele kun la bojanta hundo, kiam Fille kaj Rulle venos.
"Jes, vi nur detruas la tuton", diris Karlsson amare. "Ne­niam lasu min havi iun amuzon, neee, nur embarasu min dum la tuta tempo tiel, ke mi ne povu pinciti kaj fraŭdi kaj petoli eĉ iomete, jes, faru tion! La ĉefa afero ja estas, ke via hundaĉo povu boji kaj kaŭzi pelmelon nok­te."
"Komprenu ja...", komencis Etulo, sed Karlsson inter­rompis lin.
"Mi ne kunludas! Ekde nun vi povos akiri por vi petolu­lon laŭpove, mi simple ne kunludas!"
Bimbo grumblis malaprobe, kiam Etulo venis kaj eltrenis lin el lia korbo, ĉar li ĵus endormis, kaj la lasta afero, ki­un Etulo vidis de sia hundo, kiam Karlsson ekŝvebis ae­ren kun li, estis paro da grandaj, surprizitaj okuloj.
"Ne timu, Bimbo! Mi venos baldaŭ kaj forkondukos vin", kriis Etulo laŭeble plej konsole.
Karlsson revenis post kelkaj minutoj, feliĉa kaj ĝoja.
"Mi povas saluti vin de Bimbo, divenu, kion li diris! 'Kiel hejmece estas supre ĉe vi, Karlsson', li diris. 'Ĉu ne povas mi fariĝi via hundo anstataŭe?' "
"Haha, tion li ja ne diris!"
Etulo ridis, li sciis ja, kies hundo estis Bimbo, kaj tion ankaŭ Bimbo sciis.
"Nu, nun ĉio estas bona", diris Karlsson. "Vi ja kompre­nas, ke kiam estas du bonaj amikoj, kiel vi kaj mi, tiam la unua devas subiĝi al la alia fojfoje kaj fari, kiel la alia vo­las iufoje."
"Jes, sed estas ĉiam vi, kiu estas la alia", diris Etulo kun rido, kaj li scivolis, kiel Karlsson, sincerdire, kondutis. Iu ajn homo devis ja kompreni, ke dum nokto, kiel ĉi tiu, plej bone estus, ke Karlsson kuŝus supre sur sia kuireja sofo kun plejdo surkape, dum Bimbo kuŝus ĉi tie sube kaj fortimigus Fillen kaj Rullen per boji tiel, ke la domo ektremu. Sed nun Karlsson faris ĉion precize kontraŭe kaj preskaŭ sukcesis kredigi Etulon, ke tiel ja estis plej bone. Tion Etulo, cetere, volonte ŝatus kredi, ĉar pro­funde enkore li tamen estis aventurema kaj scivolis, kiel Karlsson petolos ĉi-foje.
Karlsson hastis nun, li kredis, ke Fille kaj Rulle estis atendeblaj kiam ajn.
"Mi petolos ion, kio timigos ilin ĝismorte jam dekomen­ce", li diris. "Por tio bezonas neniu stulta hundeto, kredu min."
Li kuris en la kuirejon kaj komencis palpi en la purig­ŝranko. Etulo petis lin timeme esti pli silenta, ĉar fraŭli­no Bock ja dormis en la ĉambro de Bettan, kiu situis mur-al-mure. Pri tio Karlsson ne pensis.
"Vi devas aŭskulti ĉe la pordoj", li komandis al Etulo. "Tuj post kiam vi ne aŭdos 'Grrr-pi-pi-pi' kaj 'Grrr-aŝ', do vi diros, ĉar tiam fariĝos danĝere."
Li cerbumis iom.
"Ĉu vi scias, kion vi tiam faros?" li diris. "Tiam vi mem ekronkos laŭpove. Ĉi tiel: 'Grrr-aaaah, Grrr-aaaah!'"
"Kial mi devas fari tion?" scivolis Etulo.
"Jes, ĉar se estas Fabel-Julle, kiu vekiĝos, do li kredos, ke estas Domkaprino, kiun li aŭdas, kaj se Domkaprino ve­kiĝos, tiam ŝi kredos, ke estas Fabel-Julle, kiun ŝi aŭdas. Sed mi scios, ke 'Grrr-aaaah' estas vi, kaj tiam mi komp­renos, ke iu estas veka kaj ke danĝero venas, kaj tiam mi enrampos la purigŝrankon kaj kaŝos min, la plej bona de l' mondo petolulo, divenu, kiu li estas!"
"Sed se Fille kaj Rulle venos, kion do mi faru?" scivolis Etulo tute terurite, ĉar ne estus ja tre komforte stari sola for en la antaŭĉambro, kiam la ŝtelistoj venus, kaj kun Karlsson for en la kuirejo.
"Ankaŭ tiam vi ronku", diris Karlsson. "Ĉi tiel: 'Grr-ho-ho-ho, Grr-ho-ho-ho'."
Ĉi tio estis malplej same facila, kiel multiplika tabelo, pensis Etulo, rememori ĉiujn ĉi 'Grr-pi-pi-pi' kaj 'Grr-aŝ' kaj 'Grrr-aaah' kaj 'Grr-ho-ho-ho', sed li promesis fari ti­on laŭeble plej bone.
Karlsson aliris mantukbreton kaj faligis suben ĉiujn kui­rejajn mantukojn.
"La mantukoj ne sufiĉos", li diris. "Sed estas ja kelkaj en la banĉambro."
"Kion vi intencas fari?" scivolis Etulo.
"Mumion", diris Karlsson. "Teruran, timindan, morto­portantan mumion!"
Etulo ne sciis ĝuste, kio estis mumio, sed li supozis, ke ĝi estis io, kio troviĝis en malnovaj reĝokriptoj en Egiptio. Ili estis, certe, simple mortintaj reĝoj kaj reĝinoj, kiuj kuŝis tie ene, kiel rigidaj pakoj kun gapantaj okuloj. Pa­ĉjo rakontis pri tio foje. Reĝoj kaj reĝinoj estis balzami­taj, li estis dirinta, por ke oni povu havi ilin precize kiaj ili estis, kiam ili vivis, kaj ili estis vinditaj per malnovaj linĉifonoj tavolon post tavolo, paĉjo estis dirinta. Sed Karlsson ja ĉiuokaze ne estis balzamisto, pensis Etulo, kaj li demandis surprizite:
"Kiel vi povos fari mumion?"
"Mi vindos la tapiŝskurĝon, sed ne zorgu pri tio", diris Karlsson. "Iru kaj ekstaru por gardo kaj aranĝu vian afe­ron, kaj mi, certe, aranĝos la mian."
Kaj Etulo ekstaris por gardo. Li aŭskultis ĉe la pordoj kaj aŭdis ilin plej kviete ronki, 'Grrr-pi-pi-pi' kaj 'Grrr-aŝ', precize kiel devus esti. Sed poste onklo Julius devis ek­havi inkubon, ĉar lia ronkado fariĝis subite tiom stranga kaj plenda, 'Grrr-mmmm, Grrr-mmmm', tute ne tiu kvi­eta, zumanta 'pi-pi-pi'. Etulo scivolis, ĉu ne estus plej se­kure iri kaj paroli pri tio kun la plej bona de l' mondo ronkesploristo en la kuirejo, sed ĝuste kiam li scivolis plej fervore, li aŭdis senpaciencan kurpaŝadon kaj poste – timindan krakegon, kaj poste – tutan mason da sakraj vortoj. Ĝi venis de la ŝtelistkaptilo, ho, helpon, nun Fille kaj Rulle estis ĉi tie, kompreneble! Samtemple li rimar­kis terurite, ke 'Grrr-aŝ' tute silentiĝis, ho, helpon, kion li faru? Li ripetis malespere ĉiujn vortojn, ricevitajn de Karlsson, kaj poste li komencis per la mizera 'Grrr-aah', kontakte sekvata de la same mizera 'Grrr-ho-ho-ho', sed ĉio ĉi tute ne volis soni kiel ronkado.
Li reprovis.
"Grrr ..."
"Iru al diablo", estis iu, kiu siblis ĉe la ŝtelistkaptilo, kaj en la mallumo li vidis etan dikulon, kiu kuŝis kaj krablis inter la kaptilaj seĝoj kaj vane penis elrampi. Estis Karls­son.
Etulo kuris tien kaj plukis la seĝojn, tiel ke Karlsson po­vu eliri. Sed Karlsson tute ne estis dankplena pro tio. Li estis kolera kiel abelo.
"Estis via kulpo", li siblis. "Ĉu mi ne estis dirinta, ke vi alportu mantukojn por mi el la banĉambro?"
Tion Karlsson ja fakte ne estis dirinta. Povrulo, li, komp­reneble, estis forgesinta, ke la vojo en la banĉambron iras tra la ŝtelistkaptilo, sed tion Etulo ne povis helpi.
Krome, ili ne havis tempon por kvereli pri kies kulpo es­tis, ĉar baldaŭ ili aŭdis fraŭlinon Bock tintigi la pordote­nilon ene de sia ĉambro. Ne estis eĉ unu sekundo per­dinda.
"Kuru", flustris Etulo.
Karlsson fortrotis en la kuirejon, kaj Etulo mem kuris fu­rioze ĉe sin kaj ĵetis sin sur la liton.
Tio okazis en la plej lasta sekundo. Li trenis la plejdon sur la mentonon kaj provis eligi la etan versimilan 'Grrr-aaah', sed ĝi ne sonis aparte bone, do li silentiĝis kaj ku­ŝis kaj aŭdis fraŭlinon Bock enveni kaj aliri lian liton. Li rigardis singarde inter la okulharojn kaj vidis ŝin stari tie en sia noktoĉemizo, tute blanka en ĉi tiu griza krepusko, jes, ŝi staris tie kaj rigardis tiel esplore suben al li, ke li sentis, ke komencis juki en la tuta korpo.
"Ne provu ŝajnigi vin dormanta", diris fraŭlino Bock, sed ŝi ne sonis kolere.
"Ĉu estis tondroknalo, kiu vekis ankaŭ vin?" ŝi deman­dis, kaj Etulo balbutis:
"Jes... mi kredas tion."
Fraŭlino Bock kapjesis.
"Mi sentis la tutan tagon, ke fariĝos fulmotondro. Estis tre sufoke kaj ĝene. Sed vi ne devas timi", ŝi diris kaj gla­tumis Etulon sur la kapon. "Nur tondras, sed neniam fra­pas suben ĉi tie meze de la urbo."
Poste ŝi foriris. Etulo daŭre kuŝis en la lito longan tem­pon kaj decidis ne moviĝi. Sed iom post iom li surpiedi­ĝis. Li scivolis malkviete, kiel ĉio pasis por Karlsson, kaj laŭeble plej silente li ŝteliris en la kuirejon.
La unua afero, kiun li vidis, estis mumio. Sankta Jeremi­as, kiel onklo Julius kutimis diri, li vidis mumion! Ĝi si­dis sur la benketo, kaj apude staris Karlsson, fiera, kiel koko, kaj lumigis sur ĝin per poŝlampo, kiun li trovis en la purigŝranko.
"Ĉu ŝi ne estas fajna?" li diris.
Ŝi – do estis, evidente, reĝinmumio, pensis Etulo. Abso­lute ronda kaj dika reĝino ŝi fakte estis, ĉar ĉirkaŭ la ta­piŝskurĝo Karlsson vindis ĉiujn kuirejajn mantukojn kaj bantukojn, kiujn li sukcesis kapti. La "kapon" de la tapiŝ­skurĝo li faris por vizaĝo per streĉi mantukon sur ĝi, kaj sur la mantuko li desegnis du grandajn gapantajn nigrajn okulojn. Sed la mumio havis ankaŭ dentojn. Verajn den­tojn. La dentojn de onklo Julius. Ili sidis enpremitaj en la mantukon kaj estis, evidente, fiksitaj inter stangoj de la tapiŝskurĝo, sed por ke ili sidu pli sekure, Karlsson estis firme kunpreminta ilin per kelkaj plastroj ĉe buŝanguloj de la mumio. La terura kaj timinda kaj mortoportanta mumio ŝi fakte estis, sed tamen Etulo ekridis.
"Kial ŝi havas plastron sur si?" li demandis.
"Ŝi, evidente, razis sin", diris Karlsson kaj frapetis mumi­on sur la vangon. "Hoj, hoj, ŝi tre similas mian patrinon, do me intencas nomi ŝin Panjeto."
Li prenis la mumion en brakplenon kaj portis ŝin al la antaŭĉambro.
"Estos agrable por Fille kaj Rulle renkonti Panjeton", li diris.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн дек 28, 2009 18:46 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
7. KARLSSON PETOLAS PLEJ BONE EN MALLUMO
Jen envenis longa ŝtaldrato, penetrinte tra la leterkesto. Oni ne vidis tion, ĉar estis karbonigre en la antaŭĉamb­ro, sed oni aŭdis aĉan grincadon kaj skrapadon, jen, nun ili venis, Fille kaj Rulle! Etulo kaj Karlsson sidis ŝrum­pinte sub la ronda tablo en la antaŭĉambro, atendante. Minimume horon ili sidis tie. Etulo eĉ estis dorminta iom. Sed li vekiĝis kun ektremo, kiam ektintis en la le­terkesto, oj, nun ili tamen venis! Etulo plene vekiĝis kaj ektimis tiel, ke li havis froston sur la dorso, sed de Karls­son en la mallumo aŭdiĝis kontenta grumblado.
"Hoj, hoj", li flustris, "hoj, hoj!"
Imagu, ke oni povis levi la seruron tiel facile per nura ŝtaldrato! Baldaŭ la pordo akurate malfermiĝis, kaj iu en­venis, iu estis en la antaŭĉambro – Etulo retenis la spi­ron, ĉi tio vere estis aĉe! Aŭdiĝis flustro kaj ŝteleca paŝa­do... sed poste krako, oj, kia krako, kaj du sufokitaj krioj! Kaj poste Karlsson subite ŝaltis la poŝlampon sub la tablo kaj same subite ĝi elŝaltiĝis denove, sed dum mallonga momento la lumrebrilo falis sur la teruran, timindan kaj mortoportantan mumion, kiu staris metite ĉe la muro kaj ridetis sian teruran rideton per la dentoj de onklo Ju­lius. Kaj tiam oni rekriis ĉe la ŝtelistkaptilo, iom pli laŭte ĉi-foje.
Poste ĉio okazis samtempe. Etulo ne povis kapti ordon de ĉio ĉi. Li aŭdis la pordojn malfermiĝi, estis onklo Ju­lius kaj fraŭlino Bock, kiuj eltrotis, kaj samtempe li aŭdis pafrapidan tretadon fuĝi tra la antaŭĉambro, kaj li aŭdis Panjeton rampi sur la planko, kiam Karlsson trenis ŝin al si per la brido de Bimbo, kiun li metis ĉirkaŭ ŝia gorĝo. Li aŭdis ankaŭ fraŭlinon Bock kelkfoje premi ŝaltilon por ricevi lumon, sed Karlsson estis forŝraŭbinta ĉiujn elektrajn sekurplumbojn sur la mezurpanelo en la kuire­jo – oni petolas plej bone en mallumo, li estis dirinta – kaj tial nun fraŭlino Bock kaj onklo Julius staris senhel­paj kaj ne povis ricevi lumon.
"Kia terura fulmotondro", diris fraŭlino Bock. "Tia kra­kego, ĉu? Mi scivolas, ĉu ili elŝaltis la kurenton?"
"Ĉu vere estas fulmotondro?" diris onklo Julius. "Mi kre­dis, ke estis io tute alia."
Sed fraŭlino Bock certigis, ke ŝi rekonis tondron, kiam ŝi aŭdis ĝin.
"Kio alia povus esti?" ŝi scivolis.
"Mi supozis, ke, eble, estis iuj novaj misteraj kreaĵoj el la fabelmondo, kiuj kolektiĝis ĉi tie nokte por kunveno", diris onklo Julius.
Sincerdire, li diris 'mifteraj freaŝoj el fapelmonto', ĉar li lispis tiel, ke siblis. Estis, ĉar li ne havis la dentojn ĉe si, komprenis Etulo, sed li tuj forgesis tion. Li ne havis nun tempon pensi pri io alia, ol Fille kaj Rulle, kie ili estis? Ĉu ili malaperis? Li ne estis aŭdinta la eksteran pordon reklaki post ili, do tial ili estis, evidente, restintaj ie en la malluma antaŭĉambro, kaŝitaj malantaŭ paltoj, eble, ho, kiel terure estis! Etulo premis sin tiel proksime al Karls­son, kiel li povis veni.
"Trankvilon, nur trankvilon!" flustris Karlsson. "Ni bal­daŭ havos ilin ĉi tie denove."
"Jef, fe ne eftaf la unua afero, do eftaf la dua", diris onklo Julius. "Neniam, ŝerte, oni riŝevaŝ kvietan nokton ŝi tie en la domo."
Poste li kaj fraŭlino Bock malaperis en siaj ĉambroj, kaj ĉio refariĝis silenta. Karlsson kaj Etulo restis sidi sub la tablo kaj atendis. Pasis eterno, pensis Etulo. 'Grr-pi-pi-pi' kaj 'Grrr-aŝ' reaŭdiĝis, svage kaj fore, kompreneble, sed tamen estis klara signo, ke onklo Julius kaj fraŭlino Bock resinkis en kvietan dormon.
Kaj tiam vere Fille kaj Rulle ŝteliris el la mallumo deno­ve. Tre singarde ili envenis, kaj ĉe la ŝtelistkaptilo ili haltis kaj aŭskultis. Oni povis aŭdi ilian spiradon en la mallumo. Estis terure. Kaj nun ili ŝaltis siajn poŝlampojn, jes, ankaŭ ili fakte havis poŝlampojn, kaj lumo el ili va­gis, traserĉante la ĉambron. Etulo kuntiris la palpebrojn precize kvazaŭ li kredus, ke li tiamaniere fariĝus pli ne­videbla. La tablotuko pendis longe suben, kia bonŝanco estis, sed kiel facile estus tamen por Fille kaj Rulle trovi ilin tie, kie ili sidis, li kaj Karlsson kaj Panjeto.
Etulo kuntiris la palpebrojn kaj retenis la spiron. Kaj li aŭdis Fillen kaj Rulle interflustri tute apud li.
"Ĉu ankaŭ vi vidis fantomon?" demandis Fille.
"Certe, mi vidis", diris Rulle. "Tie apud la muro ĝi staris, sed nun ĝi estas for."
"Tio estas la plej horora fantomloĝejo en la tuta Stokhol­mo, jes, tion ni ja scias jam delonge", diris Fille.
"Uf, jes, ni formoviĝu de ĉi tie", diris Rulle.
Sed tion Fille ne volis.
"Neniam en la vivo! Por dek mil kronoj mi kontraŭstaros al kelkaj dekduoj da fantomoj, notu tion!"
Li levis akurate seĝojn de la ŝtelistkaptilo kaj metis ilin flanken. Tio estis, sendube, por ke ili ne kuŝu survoje, se li hazarde devos haste foriri de tie, kaj li scivolis kolere, kiun etan aĉan infanon ili havas ĉi tie en la domo, kiu amuziĝis per renversi homojn, kiam oni venas por viziti.
"Mi jam havis unu okulon batita antaŭe", li diris, "kiom da blumarkoj mi devas ricevi, aĉaj buboj!"
Poste li lasis sian poŝlampon iri ĉirkaŭe kaj lumigi ĉiujn angulojn kaj fendojn.
"Nun ni vidu, kien ĉiuj ĉi pordoj kondukas kaj kie ni ko­mencu serĉi", li diris.
La lumrebrilo vibris tien-reen, kaj ĉiufoje, kiam ĝi vena­dis proksimen de la tablo, Etulo kuntiradis la palpebrojn kaj faris sin tiom eta, kiom li povis. Li malespere entira­dis la piedojn, ili sentiĝis gigantaj kaj ne havis lokon sub la tablotuko, li pensis, ili volis nur elstaradi sufiĉe, ke Fille kaj Rulle vidu ilin.
Meze de ĉio ĉi li rimarkis, ke Karlsson zorgis pri Panjeto denove. La lumrebrilo translokiĝis nun, estis mallume sub la tablo, sed ne pli mallume, ol ke Etulo povu vidi Karlssonon elpuŝi Panjeton kaj meti ŝin dorsen al la tab­lorando. Tie ŝi staris, kiam lumo de la poŝlampo de Fille subite revenis kaj trafis ŝin rekte en ŝian teruran rideton. Kaj tiam reaŭdiĝis unue du sufokitaj krioj, kaj poste – so­no de pafrapida tretado, kiu fuĝis al la ekstera pordo.
Nun Karlsson vigliĝis.
"Venu", li elsnufis en la orelon de Etulo, kaj poste li ram­pis kun Panjeto, trenata per brido post li, pafrapide, kiel erinaco, trans la planko, kaj malaperis en la ĉambro de Etulo, kaj Etulo rampis post li.
"Kiaj naivaj homoj", diris Karlsson kaj retiris la pordon post si kaj Etulo. "Ke ili ne povas vidi diferencon inter fantomo kaj mumio, mi trovas tion stulta."
Li malfermetis akurate la pordon kaj aŭskultis direkte al la malluma antaŭĉambro. Ankaŭ Etulo aŭskultis, kaj li esperis aŭdi la eksteran pordon reklaki post Fille kaj Rulle, sed tamen tio ne okazis. Ili vere restis tie, kaj li aŭdis ilin interparoli mallaŭte tie ekstere.
"Dek mil kronoj", diris Fille, "ne forgesu tion! Mi lasos neniujn fantomojn timigi min, kredu tion."
Pasis kelka tempo. Karlsson aŭskultis diligente.
"Nun ili estas ĉe Fabel-Julle", li diris. "Hoj, hoj, do ni sukcesos prepariĝi iom!"
Li formetis la bridon de Panjeto kaj metis ĝin tenere en la liton de Etulo.
"Hola, Panjeto, nun vi povas finfine dormi", li diris kaj volvis ŝin, kiel patrino volvas sian infanon antaŭnokte. Poste li mansignis al Etulo aliri.
"Rigardu, ĉu ŝi ne estas dolĉa?" li diris kaj lumigis al sia mumio per la poŝlampo. Etulo ektremis. Tie ŝi kuŝis kaj gapis supren al la plafono per siaj nigraj, gapantaj okulo, kaj per sia terura rideto Panjeto povis timigi ĝismorte iun ajn. Sed Karlsson donis al ŝi kontentan frapeton kaj poste li trenis littukon kaj randon de la plejdo sur ŝiajn okulojn. Li prenis ankaŭ litkovrilon, kiun fraŭlino Bock, kiam ŝi estis ĉi tie kaj diris 'bonan nokton' al Etulo, estis faldinta kaj metinta sur seĝon, kaj li sternis ĝin zorgople­ne sur la liton, evidente, por ke Panjeto ne frostu, pensis Etulo kun rido. Nun oni vidis nenion plian de ŝi, krom korpulenta, buleca korpo, kiu volvis sin sub la plejdoj.
"Hola, Etulo", diris Karlsson, "nun ankaŭ vi dormos iom, mi kredas."
"Kie do?" scivolis Etulo maltrankvile, ĉar apud Panjeto li absolute ne volis dormi. "Mi ja ne volas kuŝi en la lito, kie Panjeto..."
"Ne, sed sube", diris Karlsson. Kaj li forrampis rapide sub la liton, kiel erinaco, kaj Etulo rampis post li tiel rapide, kiel li povis.
"Tuj vi aŭdos tipan spionronkon", diris Karlsson.
"Ĉu spionoj ronkas en iu aparta maniero?" scivolis Etulo surprizite.
"Jes, ili ronkas malice kaj danĝere, tiel, ke oni povas fre­neziĝi. Ĉi tiel: Ooooooh, Ooooooh, Ooooooh!"
Spionronko tondris minacplene kaj altiĝis kaj basiĝis kaj grumblis. Tio vere sonis malice kaj danĝere. Kaj krome tute laŭte. Etulo ektimis.
"Silentu! Fille kaj Rulle ja povas veni!"
"Jes, ĝuste tiel, tiam oni bezonas spionronkon", diris Kar­lsson.
Je la sama sekundo Etulo aŭdis iun preni la pordoteni­lon. Mallarĝa fendo malfermiĝis. Lumstrio penetris enen, kaj poste Fille kaj Rulle venis ŝtelirante.
Karlsson ronkis malice kaj danĝere, kaj Etulo kuntiris la palpebrojn senespere. Kvankam tion li ne bezonis fari, sincerdire. Li jam estis nevidebla. Randoj de la litkovrilo pendis suben ĝis la planko kaj ŝirmis kaj lin, kaj Karls­sonon de ĉiuj proksimaj lumbriloj kaj ĉiuj gvatantaj oku­loj. Certe, Karlsson pripensis ankaŭ tion.
"Ooooooh", ronkis Karlsson.
"Finfine ni trovis ĝuste", diris Fille per basa voĉo. "Ĉi tiel ronkas neniu infano, tio devas esti li. Rigardu ĉi tian di­kan bulon kuŝi tie, jes, devas esti li."
"Ooooooh", kolere eligis Karlsson. Li ne volis esti noma­ta 'dika bulo', tion oni povis aŭdi en lia ronko.
"Ĉu vi havas mankatenojn pretaj?" demandis Rulle. "Es­tas plej bone ĉeni ilin sur li, antaŭ ol li vekiĝos."
Mallaŭte susuris la litkovrilo, kaj poste oni aŭdis Fillen kaj Rullen anheli. Etulo komprenis, ke nun ili trafis ri­deton de la terura kaj mortoportanta mumio, kiu ripozis sur la kuseno. Sed al tiu tempo ili, evidente, estis kutimi­ĝintaj al ŝi kaj, eble, ne plu estis tre teruritaj, ĉar ili nek kriis, nek forkuris, sed nur tiel anhelis.
"Aĥ, ja estas pupo", diris Fille iom ĝenite, "kaj krome, kia pupo, fi, diablo", li diris kaj rekovris ŝin, evidente, ĉar la litkovrilo resusuris al sia loko.
"Sed vi", diris Rulle, "klarigu al mi, kiel ĉi pupo venis ĉi tien! Ĝi ĵus estis ekstere en la antaŭĉambro, ĝi ne estis ĉi tiu, eble?"
"Vi pravas pri tio", diris Fille mediteme. "Kaj krome, kiu estas, kiu ronkas?"
Sed tion Fille ne sukcesis ekscii, ĉar ĝuste tiam proksimi­ĝanta paŝado aŭdiĝis en la antaŭĉambro. Etulo rekonis la pezan paŝadon de fraŭlino Bock, kaj li pensis nervoze, ke baldaŭ fariĝos, sendube, katastrofo pli terura ol fulmo­tondro.
Sed ĝi ne fariĝis.
"Rapide en la veŝrostankon", siblis Fille, kaj antaŭ ol Etulo sukcesis palpebrumi, Fille kaj Rulle malaperis en lia vestoŝranko.
Ĉi tiam Karlsson vigliĝis. Impete, kiel erinaco, li elram­pis, aliris la ŝrankon kaj ŝlosis akurate la pordeton post Fille kaj Rulle. Poste li rerampis impete, kiel erinaco, al sia loko sub la lito, kaj je la sekva sekundo fraŭlino Bock enpaŝis la ĉambron, preskaŭ kiel Lucia* en sia blanka noktoĉemizo kaj kun lumanta kandelo enmane.
* Lucia ([lusia] aŭ Sankta Lucia) — festo, okazanta en Svedio la 13-an de decembro omaĝe al Sankta Lucia de Sirakuzo. Lucian reprezentas knabino, marŝanta antaŭ procesio da virinoj; ŝi estas vestita blanke, kun krono el lumantaj kandeloj kaj kun plia kandelo enmane.
Etulo komprenis, ke ŝi jam atingis la liton, kiam li vidis ŝiajn dikfingrojn veni ŝoviĝinte sin sub la litrandon, kaj samtempe li aŭdis ŝian severan voĉon alte super sia kapo.
"Ĉu estis vi, Etulo, kiu ĵus estis en mia ĉambro kaj lumi­gis per poŝlampo?"
"Ne, ne estis mi", balbutis Etulo sen pripensi antaŭe.
"Kial do vi estas veka?" demandis fraŭlino Bock suspek­teme, kaj poste ŝi diris:
"Ne kuŝu sub la plejdo parolante, tiel oni ne aŭdas, kion vi diras!"
Susuris, kiam ŝi fortrenis la litkovrilon de tio, kion ŝi kredis esti la kapo de Etulo. Kaj poste aŭdiĝis forta krie­go, povra fraŭlino Bock, ŝi ja ne estis same sperta, kiel Fille kaj Rulle, vidi terurajn kaj mortoportantajn mumi­ojn, pensis Etulo. Li komprenis, ke nun estis tempo por elrampi. Ĉiuokaze li estus malkovrita, kaj krome li devis ricevi helpon pri Fille kaj Rulle. Ili devis eliri la ŝrankon, eĉ se ĉiuj plej sekretaj aferoj elvenus samtempe.
Do Etulo elrampis.
"Ne timu", li diris timide, "Panjeto ne estas danĝera, oj, estas paro da ŝtelistoj en la ŝranko."
Fraŭlino Bock daŭre teruriĝis, ĵus trafinte Panjeton. Ŝi tenis sin ĉe la koro kaj anhelis, sed kiam Etulo diris pri la ŝtelistoj en la ŝranko, ŝi preskaŭ ekkoleris.
"Kian stultaĵon vi elpensis! Ŝtelistoj en la ŝranko, ne ba­bilu rubon!"
Sed por esti certa, ŝi aliris la ŝrankpordeton kaj vokis: "Ĉu iu estas tie?"
Neniu respondo venis, kaj tiam ŝi pli koleriĝis.
"Respondu! Ĉu iu estas tie? Se vi ne estas tie, do vi ja po­vas almenaŭ diri tion!"
Kvankam poste ŝi aŭdis subite brueton ene de la ŝranko, kaj tiam ŝi komprenis, ke Etulo diris la veron.
"Ho vi, brava knabo", ŝi ekkriis. "Kiel vi, kiu estas tiom malgranda, enŝlosis du grandajn, fortikajn ŝtelistojn, ho, kiom brava vi estas!"
Tiam ekkrakis sub la lito, kaj Karlsson elvenis rampante.
"Imagu, ke ne estas li", diris Karlsson. "Imagu, ke estis mi, kiu faris tion!"
Li gapis kolere jen al fraŭlino Bock, jen al Etulo.
"Kaj imagu, ke mi estas brava kaj bona ĉiumaniere", li diris. "Kaj saĝa, kaj krome ankaŭ vere bela kaj neniu di­ka bulo, jen kiel!"
Fraŭlino Bock sovaĝiĝis, kiam ŝi vidis Karlssonon.
"Vi... vi...", ŝi kriis, sed poste ŝi, evidente, komprenis, ke ne estis ĝustaj tempo kaj loko por komenci kvereli kun Karlsson pro la patkukoj, estis pli gravaj pripensindaj aferoj. Ŝi abrupte turnis sin al Etulo.
"Tuj kuru kaj veku onkon Julius, tiam ni devos telefoni al polico... oj, tiam mi ja devas surmeti matenrobon", ŝi diris kun terurita rigardeto al sia noktoĉemizo. Kaj tiam ŝi impetis for. Ankaŭ Etulo impetis for. Sed unue li deŝi­ris la dentojn de Panjeto. Li komprenis, ke nun onklo Julius pleje bezonis ilin.
En la dormoĉambro zumis 'Grrr-pi-pi-pi' je plena forto, onklo Julius dormis, kiel bona infano.
Komencis lumiĝi iom. En la matena krepusko Etulo tro­vis glason da akvo stari tie sur la nokta tableto, kiel ĝi kutimis fari. Li mergis la dentojn en ĝin, kaj aŭdiĝis plaŭdeto. Tie apude kuŝis la okulvitroj de onklo Julius, kaj krome la karamelpaketo de Karlsson. Etulo prenis la paketon kaj ŝovis ĝin en la piĵampoŝon por doni ĝin al Karlsson. Estis ja senbezone, ke onklo Julius vidu ĝin, ki­am li vekiĝos, kaj komencu scivoli, kiel ĝi venis ĉi tien. Etulo havis senton, ke io plia kutimis kuŝi sur la nokta tableto en ordinaraj kazoj, jes ja, la horloĝo de onklo Ju­lius kaj la monujo. Ili ne estis tie nun. Sed estis ja nenio zorgenda por Etulo. La farenda afero estis veki onklon Julius, kaj li faris tion.
Onklo Julius abrupte emerĝis el dormo.
"Kio estas nun denove?"
Li kaptis vigle siajn dentojn kaj metis ilin sur lokon en la buŝon kaj poste li diris:
"Vere, baldaŭ mi veturos hejmen al Västergötland, dum ĉi tie oni vivas nokte... kaj tiam mi vere dormos dek ses horojn nepre, tio estas tutcerte!"
La supozo do estis vera, ke li bezonis siajn dentojn, pen­sis Etulo, sed poste li komencis klarigi al onklo Julius, ki­al li devis veni, kaj senprokraste.
Kaj onklo Julius trotis for tiel rapide, kiel li povis, Etulo trotis post li, fraŭlino Bock venis kurante el sia direkto, kaj ili koliziis en la ĉambro de Etulo ĉiuj samtempe.
"Ho, kara sinjoro Jansson, ŝtelistoj, ĉu oni povas nur imagi", kriis plengorĝe fraŭlino Bock.
Estis neniu Karlsson en la ĉambro, tio estis la unua afero, kiun Etulo atentis. La fenestro estis malfermita. Li devis esti forfluginta hejmen ĉe sin, tiel bone, tiel rimarkinde bone! Imagu, tiam Fille kaj Rulle ne bezonus vidi lin, kaj ankaŭ policistoj, tio estis preskaŭ tro bone por esti vero!
"Ili estas en la vestoŝranko", diris fraŭlino Bock, kaj ŝi so­nis timigite kaj kontente. Sed onklo Julius montris al tiu dika bulo en la lito de Etulo kaj diris:
"Ĉu ne estas plej bone unue veki Etulon?"
Poste li rigardis surprizite Etulon, kiu staris apud li.
"Kvankam li ja estas jam veka, mi vidas – sed kiu do es­tas, kiu kuŝas en la lito?"
Fraŭlino Bock ektremetis. Ŝi sciis ja, kio kuŝis en la lito. Estis io tia, kio estis pli terura ol eĉ ŝtelistoj.
"Io monstra", ŝi diris. "Estas io tute monstra! El la fabel­mondo, eble!"
Tiam la okuloj de onklo Julius eklumis. Li vere ne ekti­mis, ne, li frapetis la bulon, kiu kuntiriĝis sub la plejdo.
"Io dika kaj monstra el la fabelmondo, tion mi devas vi­di, antaŭ ol mi traktos iujn ŝtelistojn!"
Li vigle forŝiris la litkovrilon.
"Hihi", diris Karlsson kaj sidiĝis ravite sur la lito, "imagu, ke ne estis io el la fabelmondo ĉi-foje, imagu, ke estis nur eta mi, kia trompiĝo, ĉu?"
Fraŭlino Bock gapis amare al Karlsson, kaj ankaŭ onklo Julius ŝajnis tre elrevigita.
"Ĉu vi havos ĉi bubon ĉi tie ankaŭ nokte?" li demandis.
"Jes, kvankam mi tordos lian kolon, kiam mi havos tem­pon", diris fraŭlino Bock. Sed poste ŝi nervoze kaptis la brakon de onklo Julius.
"Kara sinjoro Jansson, ni devas ja telefoni al polico!"
Tiam okazis io neatendita. El la ŝranko aŭdiĝis severa voĉo:
"Malfermu je la nomo de la leĝo! Ni estas el polico!"
Fraŭlino Bock kaj onklo Julius kaj Etulo vere surpriziĝis, sed Karlsson nur ekkoleris.
"El polico... tion vi povas provi babili al iu alia, stultaj ŝtelfriponoj!"
Sed tiam Fille ekkriis ene de la ŝranko kaj diris, ke estas severa monpuno pro enŝlosi policistojn, kiuj venis por kapti danĝerajn spionojn – jes, jen lerte ili elpensis tion, pensis Etulo.
"Kaj bonvolu nur malfermi nun", kriis Fille.
Tiam onklo Julius konvinkite iris kaj malŝlosis. Fille kaj Rulle eltrotis, kaj ili ŝajnis tiom koleraj kaj policecaj, ke onklo Julius kaj fraŭlino Bock vere ektimis.
"Sed policistoj", diris onklo Julius hezite, "ĉu vi havas neniun uniformon?"
"Ne, ĉar ni estas el sekreta sekurpolico", diris Rulle.
"Kaj ni venis por kapti lin", diris Fille kaj montris al Kar­lsson. "Li estas tre danĝera spiono!"
Sed tiam fraŭlino Bock eligis unu el siaj plej teruraj ma­licaj ridoj.
"Spiono! Ĉi tiu! Nu, sciu! Ĉi ulo estas unu el aĉaj klaska­maradoj de Etulo!"
Karlsson pafe saltis de la lito.
"Kaj krome mi estas plej bona en la klaso", li diris arde, "jes, ĉar mi povas svingi per la oreloj... jes, kaj ankaŭ adi­cii, kompreneble!"
Sed tion ne kredis Fille. Li venis kun la mankatenoj en firma kapto kaj iris minace al Karlsson. Pli kaj pli proksi­me li venis, sed tiam Karlsson piedbatis lin sur la kruron tutkore. Fille sakris longan langrompilon kaj komencis salti ĉirkaŭe sur la kruro.
"Tie vi ricevos, certe, blumarkon", diris Karlsson kon­tente, kaj Etulo pensis, ke blumarkoj, evidente, estis io, kion ŝtelistoj ricevas multe. Ja unu okulo de Fille estis preskaŭ ŝvelinta kaj estis tute blua. Tion li volonte povis havi, pensis Etulo, kiam li venas ĉi tien kaj volas forrabi propran Karlssonon de Etulo kaj vendi lin por dek mil kronoj. Aĉaj ŝtelistoj, Etulo deziris al ili ĉiujn blumar­kojn, kiujn ili povis havi!
"Ili estas neniuj policistoj, ili mensogas", li diris. "Ili estas ŝtelistoj, mi scias tion."
Onklo Julius gratis sin mediteme sur la nuko.
"Tion ni devas malimpliki", li diris.
Li proponis, ke ili ĉiuj sidiĝu en la gastoĉambro, kaj tie la afero malimplikiĝus, ĉu Fille kaj Rulle estis ŝtelistoj aŭ ne.
Dumtempe fariĝis preskaŭ lume. La steloj forpaliĝis sur la ĉielo trans la gastoĉambra fenestro, nova tago estis ve­nonta, kaj Etulo deziris nenion plian, ol finfine povi en­litiĝi, anstataŭ sidi ĉi tie kaj aŭdi mensogojn de Fille kaj Rulle.
"Ĉu vere vi ne legis en ĵurnalo, ke estas spiono, kiu flu­gas ĉirkaŭe en Vasastan?" diris Rulle kaj elpoŝigis ĵurna­lon.
Sed tiam onklo Julius aspektis tre orgojla.
"Oni ne kredu ĉiujn absurdaĵojn, kiujn skribas ĵurnaloj", li diris. "Kvankam mi povas ja tamen relegi ĝin. Atendu, mi alportos miajn okulvitrojn!"
Li malaperis en la dormoĉambro, sed li rapide revenis, kaj nun li estis kolera.
"Jes, estas belaj policistoj", li kriis. "Vi forŝtelis mian mo­nujon kaj mian horloĝon, bonvolu elpoŝigi ilin tuj!"
Sed tiam ankaŭ Fille kaj Rulle terure koleriĝis. Estis dan­ĝere akuzi policistojn pro ŝtelo de monujoj kaj horloĝoj, asertis Rulle.
"Tio nomiĝas kalumnio, ĉu vi ne scias tion?" diris Fille. "Kaj oni povas trafi en prizonon, se oni kalumnios poli­cistojn, ĉu vi ne scias tion?"
Karlsson, evidente, ĵus ekpensis pri io, ĉar li subite tiel ekhastis. Li elsaltis precize kiel onklo Julius kaj same ra­pide revenis, kolera tiom, ke li siblis.
"Kaj mia karamelpaketo", li kriis, "kiu prenis ĝin?"
Fille iris minace al li.
"Vi akuzas nin pro tio, ĉu?"
"Ho ne, ankaŭ mi ja ne estas freneza", diris Karlsson. "Kalumnio, de tio mi ja gardas min. Sed mi povas diri, ke se tiu, kiu estis preninta la paketon, ne redonos ĝin tuj, do li ricevos bluaĵon ankaŭ sur la alia okulo."
Etulo haste eltiris la paketon.
"Jen ĝi", li diris kaj transdonis ĝin al Karlsson. "Mi prenis ĝin por vi."
Tiam Fille ridetis vere sarkasme.
"Jes, jes, jen oni vidas! Sed akuzi nin pro ĉio, ĉu vi kre­das, ke tio sukcesos?"
Fraŭlino Bock estis sidinta silente, sed nun ankaŭ ŝi volis partopreni kaj klarigi.
"La horloĝo kaj la monujo, mi, certe, komprenas, kiu ŝte­lis ilin. Li ja faras nenion alian, krom ŝteli – bulkojn kaj patkukojn kaj ĉion, kion li povas kapti!"
Ŝi montris al Karlssonon, kaj Karlsson furioziĝis.
"Hej vi tie! Estas kalumnio, kaj tio estas danĝere, ĉu vi ne scias tion, stultulino?"
Sed fraŭlino Bock ignoris Karlssonon. Ŝi volis nun paroli serioze kun onklo Julius. Povis ja esti vero, ŝi kredis, ke ĉi tiuj sinjoroj estis el sekreta polico, ĉar ili ja aspektis vere tiom decaj, akurataj vestoj kaj ĉio. Ŝtelistoj kutimis ja havi ĉifonecajn, flikitajn vestojn, kredis fraŭlino Bock, ĉar ŝi neniam estis vidinta ŝtelrompiston.
Tiam Fille kaj Rulle fariĝis vere feliĉaj kaj kontentaj. Fil­le diris, ke li estis kompreninta jam dekomence, kia saĝa kaj mirinda homo estas ĉi tiu damo, kaj li estas ravita, ke li havis okazon renkonti ŝin, li diris. Li turnis sin eĉ al onklo Julius por ricevi subtenon.
"Ĉu ne, ŝi estas tre ĉarma, ĉu vi ne pensas tiel?"
Ne ŝajnis, kvazaŭ onklo Julius estis pensinta pri tio an­taŭe, sed nun li ja estis devigita samopinii, kaj tiam fraŭ­lino Bock fermetis la okulojn kaj fariĝis tute ruĝa.
"Jes, ŝi estas ĉarma, kiel sonserpento", murmuris Karls­son. Li sidis apud Etulo en angulo kaj manĝis karame­lojn, tiel ke krakis, sed kiam la paketo malpleniĝis, li sal­te leviĝis kaj komencis salteti ĉirkaŭ la ĉambro. Aspektis, kvazaŭ li farus tion por ludo, sed dum siaj saltoj li tiel iom post iom ekstaris rekte malantaŭ la seĝoj, kie sidis Fille kaj Rulle.
"Tian ĉarmulinon oni ŝatus renkonti multfoje", diris Fil­le, kaj tiam fraŭlino Bock fariĝis eĉ pli ruĝvizaĝa kaj re­fermetis la okulojn.
"Jes, jes, certe, estas bone pri la ĉarmulino kaj tiel plu", diris onklo Julius senpacience, "sed nun mi volas scii, ki­en foriris mia horloĝo kaj mia monujo!"
Ne ŝajnis, kvazaŭ Fille kaj Rulle aŭdis, kion li diris. Fille, krome, estis tiel ravita de fraŭlino Bock, ke li ne intersi­ĝis pri io alia.
"Ŝi ankaŭ aspektas plaĉe, ĉu vi ne pensas tiel, Rulle?" li diris mallaŭte, sed tamen tiel, ke fraŭlino Bock aŭdu ti­on. "Belaj okuloj... kaj tiel admirinde plaĉa nazo, kiu konvenas al oni ĉe ĉiu vetero, ĉu vi ne pensas tiel, Rul­le?"
Tiam fraŭlino Bock saltis sur sia sego kaj malfermegis la okulojn tute kolosaj.
"Kion?" ŝi kriis, "kion vi diris?"
Fille estis preskaŭ terurita.
"Jes, mi diris nur...", li komencis, sed fraŭlino Bock ne lasis lin daŭrigi.
"Certe, ĉi tiu estas Filipo, kiel mi komprenis", ŝi diris kaj ridetis preskaŭ same terure, kiel Panjeto, pensis Etulo.
Fille estis konsternita.
"Kiel vi povas scii tion? Ĉu vi aŭdis paroli pri mi?"
Fraŭlino Bock kapjesis amare.
"Ĉu mi aŭdis paroli pri vi? Jes, ho sankta Moses, mi aŭ­dis! Kaj tiam do, certe, ĉi tiu estas Rudolfo", ŝi diris kaj montris al Rulle.
"Jes, sed kiel vi povas scii tion? Ĉu ni havas iun komu­nan konaton, eble?" scivolis Fille kaj aspektis vere feliĉa kaj atendoplena.
Fraŭlino Bock rekapjesis same amare.
"Jes, mi kredus tion! Fraŭlino Frida Bock ĉe Frejgatan, ŝi, certe, estas konata de vi, ĉu? Ŝi ja havas la nazon, kiu konvenas al oni ĉe ĉiu vetero, precize kiel mi, aŭ ne?"
"Kvankam la via ne estas plaĉa terpomo, sed pli similas al kukumo kun tuberoj sur ĝi", diris Karlsson.
Fille, tamen, certe, ne estis interesita pri nazoj, ĉar li ne plu aspektis feliĉa. Ŝajnis, kontraŭe, kvazaŭ li plej volon­te ŝatus fuĝi de ĉi tie, kaj ŝajnis, ke ankaŭ Rulle tion vo­lis. Sed malantaŭ ili staris Karlsson. Kaj subite ekknalis pafo, kiu igis Fillen kaj Rullen saltegi pro timo.
"Ne pafu", kriis Fille, ĉar tuj li eksentis la montrofingron de Karlsson sur sia dorso kaj kredis, ke estis pistolo.
"Eligu la monujon kaj la horloĝon do", kriis Karlsson, "alie ĝi pafegos."
Fille kaj Rulle palpis nervoze en la jakpoŝoj, kaj vere kaj la monujo, kaj la horloĝo elvenis rekte sur la genuojn de onklo Julius.
"Jen al vi, dika bulo", kriis Fille, kaj poste kaj Fille, kaj Rulle kuris, kiel du fulmoj, al la pordo, kaj estis neniu, kiu povis haltigi ilin.
Sed fraŭlino Bock ĵetis sin post ili. Ŝi persekutis ilin dum la tuta vojo tra la vestiblo kaj tra la antaŭĉambro kaj fin­fine eksteren ĝis la perono, kaj ŝi kriis post ili, kiam ili ĵetis sin suben laŭ la ŝtupoj:
"Tion Frida ekscios, ho sankta Moses, kiom ŝi ĝojos!"
Ŝi faris kelkajn furiozajn saltojn, kvazaŭ ŝi intencis sekvi ilin eksteren, kaj poste ŝi kriis denove:
"Ne metu vian piedon ĉe Frejgatan ankoraŭfoje, ĉar tiam verŝiĝos sango. Ĉu vi aŭdas, kion mi diras... sa-a-a-ango!"


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср дек 30, 2009 14:49 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
8. KARLSSON MALFERMAS LA FABELMONDON POR ONKLO JULIUS
Post la nokto kun Fille kaj Rulle Karlsson estis eĉ pli memfida ol kutime.
"Jen venas la plej bona de l' mondo Karlsson", tiu krio vekis Etulon ĉiumatene, kaj Karlsson venis enflugante. Ĉiumatene li unue elŝiris persikokernon por vidi, kiom ĝi kreskis, sed poste kutime li flugis al malnova spegulo, kiu pendis super la komodo de Etulo. Ĝi tute ne estis granda spegulo, sed Karlsson longe flugadis tien-reen antaŭ ĝi por vidi laŭble plej multe de si mem. Tuta li ne havis spacon en ĝi.
Li murmuris kaj kantis dum li flugis, kaj oni povis aŭdi, ke estis memverkita laŭdokanteto pri li mem, kiun li kantis.
"La plej bona de l' mondo Karlsson... hm-ti-ti-hm... kos­tas dek mil kronojn... timigas ŝtelistojn per piŝtolo... kia aĉa spegulo estas ĉi ti-i-io... certe, oni ne vidas multe... de la plej bona de l' mondo Karlsson en ĝi... sed kion oni vidas, estas bela... hm-ti-ti-hm... kaj agrable korpulenta, jes, jes... kaj bona ĉiumaniere."
Etulo konsentis pri tio. Li trovis, ke Karlsson estis bona ĉiumaniere. Kaj mirinde estis, ke eĉ onklo Julius fariĝis vere ravita pri li. Ja fakte estis Karlsson, kiu savis lian monujon kaj lian horloĝon. Tian aferon onklo Julius ne forgesis dum unuaj tagoj. Fraŭlino Bock, kontraŭe, daŭre estis same malicoplena rilate al li, sed tion ja Karlsson ig­noris, nur ke li ricevu manĝaĵon en certa tempo, kaj ĝin li ricevis.
"Se mi ne ricevas manĝaĵon, do mi ne kunludas", li de­klaris sufiĉe decide.
Fraŭlino Bock deziris pli ol ion ajn alian en la mondo, ke Karlsson ne kunludu, sed kio helpus, kiam li havis Etu­lon kaj onklon Julius ĉe sia flanko. Fraŭlino Bock grum­blis ĉiufoje, kiam li envenadis kaj ŝmace sidiĝis ĉe la tab­lo ĝuste kiam ili estis manĝontaj, sed estis nenio farebla por ŝi, kaj Karlsson sidis tie, kie li sidis.
Li komencis tion kiel ion memkompreneblan post la nokto kun Fille kaj Rulle. Al la heroo, kia li estis, eĉ la plej kolera domkaprino ne devis malpermesi ion, tiel, certe, li kredis.
Karlsson, evidente, laciĝis iom pro ĉiuj ronkesploroj kaj ĉiu ŝtelirado kaj rampado kaj pafado de tiu nokto, ĉar es­tis nur proksimume tagmanĝa tempo la sekvan tagon, kiam li venis, enfluginte la ĉambron de Etulo, kaj ko­mencis flari per la nazo, ĉu el la kuirejo estis rimarkebla io, promesanta manĝon.
Ankaŭ Etulo estis longe dorminta kaj dum kelkaj perio­doj – kun Bimbo apud si en la lito – oni fariĝas vere dor­memaj pro batalo kun ŝtelistoj nokte, kaj li estis ĵus veki­ĝinta, kiam Karlsson venis. Tio, kio vekis lin, estis mal­kutima kaj terura muĝo en la kuirejo.
Fraŭlino Bock iris tie kaj kantis plengorĝe. Etulo neniam aŭdis ŝin fari tion antaŭe kaj li vere esperis, ke ŝi finu ti­on, ĉar tio ne sonis bele. Pro iu kaŭzo ŝi estis neordinare bonhumora ĝuste hodiaŭ. Ŝi estis vizitinta Fridan hejme ĉe Frejgatan por iom dum antaŭtagmezo, eble, ĝuste tio vigligis ŝin, ĉar ŝi kantis tiel, ke tondris:
"Aĥ, Frida, tio ja estus plej bone por vi..." ŝi kantis, sed kio estus plej bone por Frida, oni ne eksciis, ĉar Karlsson ĵetis sin en la kuirejon kaj kriis:
"Stop! Stop! Homoj ja povas kredi, ke mi batas vin, kiam vi kriaĉas ĉi tiel."
Tiam fraŭlino Bock eksilentis kaj mishumore surtabligis eskalopojn, kaj onklo Julius venis, kaj ĉiuj sidiĝis ĉirkaŭ la tablo kaj manĝis, kaj ili sidis tie kune kaj parolis pri malagrablaj okazintaĵoj de la nokto, kaj estis vere kom­forte, pensis Etulo. Kaj Karlsson estis kontenta pri la manĝaĵo kaj laŭdis fraŭlinon Bock.
"Foje vi fakte sukcesas fari eskalopojn vere bongustaj pro pura mistrafo", li diris kuraĝige.
Al tio fraŭlino Bock ne respondis. Ŝi nur glutetis kelk­foje kaj kuntiris la buŝon.
La etajn ĉokoladpudingojn, kiun ŝi estis farinta por de­serto, Karlsson ŝatis ankaŭ. Li ŝovis en sin la pudingon, antaŭ ol Etulo sukcesis pri almenaŭ kulero da sia, kaj poste li diris:
"Jes, certe estas bonguste pri tia pudingo, sed mi scias ion, kio estas duoble pli bongusta!"
"Kio do?" demandis Etulo.
"Du tiaj pudingoj", diris Karlsson kaj kaptis plian pudin­gon. Kio signifis, ke fraŭlino Bock seniĝis je ĝi, ĉar ŝi es­tis farinta nur kvar. Karlsson rimarkis, ke ŝi aspektis malkontenta, kaj li etendis averte la montrofingron.
"Rememoru, ke estas kelkaj dikuloj ĉi tie ĉe la tablo, kiuj bezonas dieton. Pli konkrete du uloj, mi diros neniujn nomojn, sed ne estas mi kaj ankaŭ ne ĉi tiu eta magrulo", li diris kaj montris al Etulo.
Fraŭlino Bock kuntiris la buŝon pli firme kaj daŭre diris nenion. Etulo rigardis maltrankvile onklon Julius, sed li, evidente, aŭdis nenion. Li sidis nur kaj plendadis pri kiel idiota estis polico ĉi tie en la urbo. Li telefonis al ili kaj informis pri la ŝtelrompo, sed tion li povis same volonte lasi. Ili havis 315 aliajn ŝtelojn, kiuj devis klariĝi unue, ili diris, kaj krome, kiom estis ŝtelite, ili ŝatus scii.
"Sed tiam mi klarigis al ili", diris onklo Julius, "ke dank' al tre brava kaj inteligenta knabeto tiuj ŝtelistoj devis hejmeniri kaj enlitiĝi sen io ajn."
Li rigardis aprobe Karlssonon. Karlsson mienis fiere kiel koko, kaj li donis al fraŭlino Bock triumfan puŝon.
"Kion do vi nun diras? La plej bona de l' mondo Karls­son, timigas ŝtelistojn per piŝtolo", li diris.
Vere, ankaŭ onklo Julius estis timinta pro ĉi tiu pistolo. Sendube, li estis feliĉa kaj dankplena rericevi siajn mo­nujon kaj horloĝon, sed li tamen ne opiniis, ke etaj kna­boj iru ĉirkaŭe kun pafarmilo, kaj post kiam Fille kaj Rulle tiel rapide malaperis en la ŝtuparejo, Etulo devis klarigadi dum longa tempo, antaŭ ol onklo Julius volis kredi, ke estis nura ludpistolo, per kiu Karlsson timigis ilin.
Post la tagmanĝo onklo Julius iris en la gastoĉambron por preni cigaron. Fraŭlino Bock lavis vazojn, kaj, evi­dente, eĉ Karlsson ne plu povis detrui ŝian bonan humo­ron, ĉar ŝi reigis tondri sian "Aĥ, Frida, tio ja estus plej bone por vi..." Sed tiam ŝi trovis subite, ke ŝi havis neni­ujn mantukojn por viŝi, kaj tiam ŝi refariĝis kolera.
"Ĉu iu povas kompreni, kien ĉiuj mantukoj foriĝis?" ŝi diris kaj rigardis akuze ĉirkaŭ la kuirejo.
"Jes, tion iu povas fari, nome la plej bona de l' mondo mantuktrovisto", diris Karlsson. "Devus esti, ke vi petu lin ĉiam, kiam estas io, kion vi ne scias, eta stultulino!"
Karlsson ĵetis sin en la ĉambron de Etulo kaj revenis kun tiom multe da mantukoj en brakpleno, ke oni vidis neni­on de Karlsson mem. Ili estis malpuraj kaj polvaj mantu­koj, kaj fraŭlino Bock fariĝis pli kolera.
"Kiel la mantukoj fariĝis ĉi tiaj?" ŝi kriis.
"Ili estis pruntitaj por la fabelmondo", diris Karlsson. "Kaj vidu, oni neniam forbalaas polvon sub la litoj, vi­du!"

Kaj tiel pasadis tagoj. Venis bildkarto de panjo kaj paĉjo. Ili havis belegan tempon dum sia vojaĝo, kaj ili esperis, ke ankaŭ Etulo havis plaĉan tempon kaj ke onklo Julius bonfartis kaj amikis kun nuraj Etulo kaj fraŭlino Bock en la domo.
Pri Karlsson de tegmento tie estis skribite nenio, kaj tio incitis Karlssonon neimageble.
"Mi sendus al ili bildkarton, se mi havus kvin oerojn por poŝtmarko", li diris. "Kaj tiam mi skribus: 'Certe, ignoru, ĉu Karlsson bonfartas kaj amikas kun Domkaprino, ne zorgu pri tio, kvankam estas li, kiu pafas per ĉio kaj timi­gas ĉiujn ŝtelistojn per piŝtolo kaj trovas ĉiujn mantu­kojn, kiuj foriĝis, kaj zorgas pri Domkaprino por vi, kaj ĉio."
Etulo estis feliĉa, ke Karlsson ne havis kvin oerojn por poŝtmarko, ĉar li ne kredis, ke estus bone, se panjo kaj paĉjo ricevus tian bildkarton. Etulo estis malpleniginta sian ŝparporkon kaj fordoninta al Karlsson ĉion, kio estis en ĝi, sed Karlsson jam estis konsuminta tion, kaj nun li koleris.
"Tio ja estas stulte", li diris. "Jen mi iras kaj kostas dek mil kronojn kaj ne havas eĉ kvin oerojn por poŝtmarko. Ĉu vi ne kredas, ke onklo Julius volus aĉeti miajn dikfin­grojn, he?"
Tion Etulo ne kredis.
"Jes, sed li ja estas tiel terure ravita de mi", provis Karls­son. Etulo tamen ne kredis tion, kaj tiam Karlsson ofen­dite flugis supren ĉe sin kaj revenis nur kiam Etulo je la sekva manĝotempo ektiris la sonorlinean ŝnuron kaj sig­nalis 'Venu ĉi tien!'
Panjo kaj paĉjo, evidente, maltrankvilis, ke onklo Julius ne amikis kun fraŭlino Bock en la domo, ĉar ili skribis ĉi tiel, pensis Etulo, sed ili eraris pri tio. Onklo Julius ami­kis vere bone kun fraŭlino Bock, tiel ĉio aspektis. Kaj dum tagoj pasadis, Etulo rimarkis, ke ili ambaŭ havis pli kaj pli pri kio paroli unu kun la alia. Ili sidis ofte kune en la gastoĉambro, kaj oni povis aŭdi onklon Julius voja­ĝi tra la fabelmondo kaj tiel plu, kaj fraŭlino Bock res­pondis tiel ĝentile kaj modeste, do oni apenaŭ povis kre­di, ke estis ŝi.
Finfine Karlsson fariĝis suspektema. Estis kiam fraŭlino Bock decidis fermi glitpordon inter la antaŭĉambro kaj la gastoĉambro. Tio estas, ĝi ekzistas, kvankam neniu en la familio Svantesson iam kutimis retiri ĝin. Eble, ĉar la pordo havis etan riglilon sur la interna flanko, kaj Etulo foje, kiam li estis eta infano, estis riglinta sin ene, tiel ke li ne povis eliri. Post tiu okazintaĵo panjo kredis, ke sufi­ĉas nura drapiraĵo. Sed kiam nun fraŭlino Bock kaj onk­lo Julius trinkis kafon kune en la gastoĉambro dum ves­peroj, do fraŭlino Bock subite volis havi la pordon fer­mita, kaj tion, evidente, volis ankaŭ onklo Julius, ĉar ki­am Karlsson tamen venis entrotinte, onklo Julius diris, ke knaboj devas iri aliloken kaj ludi, ĝuste nun li volis trinki sian kafon en paco kaj kvieto.
"Tion ja ankaŭ mi volas", diris Karlsson riproĉe. "Donu kafon, regalu min per cigaro kaj estu ja ĝentilaj!"
Sed onklo Julius forpelis lin, kaj tiam fraŭlino Bock ridis tre kontente. Ŝi kredis, evidente, ke ŝi finfine ricevis avantaĝon.
"Tion mi ne toleras", diris Karlsson, "tion mi devas mon­tri al ili."
Kaj sekvan antaŭtagmezon, kiam onklo Julius estis ĉe la doktoro, kaj fraŭlino Bock – ĉe foira halo de Hötorget, aĉetante klupeon, tiam Karlsson venis subenfluginte al Etulo kun granda drilo en la pugno. Etulo estis vidinta ĝin pendi sur la muro supre ĉe Karlsson, kaj nun li scivo­lis, por kio Karlsson havu ĝin. Sed ĝuste tiam io estis brue falinta en la leterkeston, kaj Etulo kuris por rigardi. Du bildkartoj kuŝis sur la antaŭĉambra mato, unu de Bosse kaj unu de Bettan. Etulo tre feliĉis, li legis siajn bildkartojn longe kaj bone, kaj kiam li finis tion, tiam ankaŭ Karlsson finis. Li traboris akuratan okultruon en la glitpordo.
"Nu, Karlsson", diris Etulo nervoze, "vi ne devis bori tru­on... kial vi faris tion?"
"Por ke mi povu vidi, pri kio ili okupiĝas tie, komprenu", diris Karlsson.
"Ho, fi, kia honto", diris Etulo. "Panjo estis dirinta, ke oni ne povas rigardi tra ŝlosiltruo."
"Ŝi estas tre saĝa, via panjo", diris Karlsson. "Ŝi tre pra­vas. En ŝlosiltruo oni havu ŝlosilon, tio aŭdeblas en la vorto. Sed tamen ĉi tio estas okultruo. Ĉu povas vi, kiu estas tiom inteligenta, aŭdi, kion oni havu en ĉi tio?.. jes, ĝuste tion", li diris, antaŭ ol Etulo sukcesus respondi ion.
Li tiris bulon da malnova maĉgumo el la buŝo kaj reŝto­pis la truon, por ke ĝi ne estu videbla.
"Hoj, hoj", li diris. "Estas tre longe, ekde kiam ni havis amuzan vesperon, sed ĉi-vespere tiel refariĝos, eble."
Poste Karlsson flugis hejmen kun sia drilo.
"Mi havas etan prizorgendan aferon", li diris. "Sed mi re­venos, kiam oni komencos fumi klupeon."
"Kiun do aferon?" demandis Etulo.
"Mallongan, bagatelan afereton, tiel mi almenaŭ havos monon por poŝtmarko", diris Karlsson. Kaj poste li for­flugis.
Sed li revenis, kiel li devis, kiam oni komencis fumi klu­peon, kaj dum la tagmanĝo li estis brilhumora. Li prenis kvin oerojn el la poŝo kaj ŝovis ĝin en la pugnon de fraŭ­lino Bock.
"Ricevu tion kiel etan kuraĝigon", li diris. "Aĉetu por vi iun tintaĵon por porti ĉirkaŭ la kolo aŭ iel simile!"
Fraŭlino Bock forĵetegis la kvin oerojn de si.
"Mi tintigos vin laŭpove", ŝi diris. Sed ĝuste tiam venis onklo Julius, kaj fraŭlino Bock, certe, ne volis tintigi Karlssonon tiel, ke li vidu tion.
"Nu, kia ĉarma kaj mirinda ŝi fariĝis, tuj post kiam Fa­bel-Julle aperis proksime", diris Karlsson poste al Etulo. Tiam fraŭlino Bock kaj onklo Julius jam estis retiriĝintaj en la gastoĉambron por trinki, kiel kutime, kafon inter kvar okuloj.
"Nun ni vidos, proksimume kiom teruraj aferoj, sincer­dire, povas esti", diris Karlsson. "Mi devas fari lastan pro­von per tuta mia amikeco, sed poste mi komencos pinciti sen mizerikordo kaj indulgo."
Surprize por Etulo li tiris cigaron el la brustopoŝo. Li bruligis ĝin, kaj poste li frapis al la glitpordo. Estis neniu, kiu vokis 'Bonvolu', sed Karlsson tamen enmarŝis, vigle flamante per la cigaro.
"Pardonu, ĉi tio, certe, estas fumejo", li diris. "Do, eble, oni povas fumi sian cigaron ĉi tie!"
Sed nun onklo Julius vere furioziĝis kontraŭ Karlsson. Li ŝirprenis disde li la cigaron kaj rompis ĝin meze en du pecojn kaj diris, ke se li ankoraŭ unu solan fojon vidos Karlssonon fumi, do li ricevos tian vangofrapon, ke li neniam forgesus tion, kaj li ankaŭ neniam plu rajtus ludi kun Etulo, pri tio onklo Julius zorgus, li diris.
La malsupra lipo de Karlsson komencis tremi, liaj okuloj pleniĝis je larmoj, kaj li donis etan koleran piedpuŝon al onklo Julius.
"Kaj oni iris ĉirkaŭ vi kaj estis ĝentilaj al vi dum multaj tagoj, stultulo", li diris kun gapo, kiu montris, kion li pensis pri onklo Julius.
Sed onklo Julius forpelis lin, la glitpordo refermiĝis, kaj krome oni povis aŭdi onklon Julius klinki la riglilon. Tion, malgraŭ ĉio, neniu faris antaŭe.
"Vi mem vidas", diris Karlsson al Etulo, "ĉi tie devas esti pincito, tio ne helpas."
Poste li batis al la pordo per la pugno kaj kriis: "Vi ankaŭ detruis mian multekostan cigaron, stultulo!"
Sed poste li ŝovis la manon en la pantalonpoŝon kaj tinti­gis ion. Tio sonis kiel mono, jes, tio vere sonis kiel kvin oeroj en tuta amaso.
"Bonŝance mi estas riĉa", li diris, kaj Etulo maltrankvi­liĝis.
"Kie vi ricevis tiom multe da mono?"
Karlsson palpebrumis mistere per unu okulo.
"Tion vi, certe, ekscios morgaŭ", li diris.
Etulo pli maltrankviliĝis, imagu, se Karlsson estis for kaj ŝtelis monon ie! Do li ja ne estis pli bona ol Fille kaj Rul­le, jes, imagu, se tio ne estis nura pomadicio, pri kiu Kar­lsson spertiĝis. Sed li ne havis tempon por cerbumi pri tio plu, ĉar ĝuste nun Karlsson forprenis silente kaj aku­rate la maĉguman bulon el la okultruo.
"Jen", li diris kaj metis la okulon al la truo. Sed poste li retroĵetis sin subite, kvazaŭ li vidis ion teruran.
"Tio estis plej senhonte", li diris.
"Kion ili faras?" demandis Etulo scivoleme.
"Tion ankaŭ mi ŝatus scii", diris Karlsson. "Sed ili trans­lokiĝis, fiuloj!"
Onklo Julius kaj fraŭlino Bock kutimis ĉiam sidi sur so­feto, kiun oni perfekte bone povis vidi tra la okultruo, kaj tie ili ĵus estis sidintaj, kiam Karlsson estis ĉe ili kun la cigaro. Sed nun ili ne plu sidis tie. Pri tio Etulo mem povis konvinkiĝi per rigardi en la okultruon. Ili devis translokiĝi al la sofo ĉe la fenestro, kaj tio estis terure malice kaj perfide farite, diris Karlsson. Homoj kun iom da honto en si sidas ĉiam tiel, ke oni povu vidi ilin kaj tra ŝlosiltruo, kaj tra okultruo, li certigis.
Povra Karlsson, li ŝmace sidiĝis sur la seĝon en la antaŭ­ĉambro kaj gapis senkonsole antaŭ sin. Ĉi-foje li, evi­dente, perdis bonŝancon. La tuta lia bela ideo kun la okultruo ne havis eĉ malplejan utilon, tio estis dure!
"Venu", li finfine diris. "Ni iros kaj serĉos ĉe vi, eble, vi havas iujn bonajn pincitilojn kaj umojn inter tuta via fatraso."
Longe Karlsson rastis en la tirkestoj kaj la ŝranko de Etu­lo sen trovi ion, kio taŭgis por pinciti, sed subite li fajfe­tis kaj eltiris longan vitran tubon, ĝin Etulo kutimis uzi por blovi pizojn.
"Jen la tipa aĵo", diris Karlsson kontente. "Ke mi nun po­vu nur trovi umon ankaŭ!"
Kaj li trovis umon, tre perfektan. Ĝi estis kaŭĉuka balo­neto, tia, kia fariĝas granda balono, kiam oni pufigas ĝin.
"Hoj, hoj", diris Karlsson, kaj liaj etaj dikaj manoj tremis pro senpacienco, kiam li ligis firme la baloneton sur bu­ŝon de la vitra tubo. Poste li metis la buŝon al alia ekstre­maĵo de la tubo kaj plenblovis la balonon, kaj li klukis ravite, kiam li vidis malbelan vizaĝon, kiu estis printita nigre sur la orkolora baloneto kaj kiu ŝvelis, kiam Karls­son blovis.
"Tio, evidente, devas prezenti oĉjon de la Luno", kredis Etulo.
"Tio povas prezenti ion ajn", diris Karlsson kaj ellasis ae­ron el la baloneto denove. "La ĉefa afero estas, ke ĝi taŭ­gos por pinciti per ĝi."
Kaj ĝi taŭgis bonege. Ĝi taŭgis vere bonege, kvankam Etulo ridis tiel, ke li preskaŭ detruis la tuton.
"Hoj, hoj", diris Karlsson kaj entrenis akurate la vitran tubon kun la eta mola baloneto tra la okultruon. Poste li blovis en la tubon per ĉiuj fortoj, kaj Etulo staris apude kaj ridis, ho, kiel li deziregis, ke li ĝuste nun sidus sur la sofo tie ene kun fraŭlino Bock kaj onklo Julius kaj subite vidus grandan lunoĉjon ŝveli en tuta sia lukso, nenie en la ĉielo tiu lunoĉjo devis sidi, sed ie en mallumo ĉe la pordo. Neniam ja estis vere mallume ĉi-sezone, sed, cer­te, estis sufiĉe ombre en la gastoĉambro, por ke ĉi tia misvaginta luno aspektu mistere kaj terure, tion Etulo komprenis.
"Mi devas fari fantomĝemon", diris Karlsson. "Blovu iom, por ke aero ne eliru!"
Kaj Etulo metis la buŝon al la vitra tubo kaj blovis obe­eme, dum Karlsson estigis sian plej hororan fantomĝe­madon. Estis ĝuste io, pro kio devis salteti ili du tie ene kaj finfine rimarki la lunoĉjon, ĉar baldaŭ venis krio, ki­un Karlsson atendis!
"Vi krias", diris Karlsson ravite, sed poste li flustris: "Nun ni devas plirapidiĝi!"
Li lasis aeron eliri la baloneton. Aŭdiĝis eta ronka sono, kiam ĝi kuntiriĝis tie ene kaj refariĝis mola sulkoplena baloneto, kiun Karlsson haste eltiris tra la truo, same haste reŝtopis la okultruon per nova bulo da maĉgumo, kaj mem malaperis fulmrapide, kiel erinaco, sub la tab­lon al la kutima kaŝejo, kaj Etulo sekvis lin tiom rapide, kiom li nur povis.
En sekva sekundo ili aŭdis la riglilon eltiriĝi, la glitpor­don malfermiĝi, kaj fraŭlino Bock elŝovis la kapon.
"Devis, certe, tamen esti la idoj", ŝi diris.
Sed malantaŭ ŝi staris onklo Julius, kaj li forte protestis.
"Kiomfoje mi bezonos diri al vi, ke la tuta fabelmondo plenplenas je misteraj kreaĵoj, kaj estas nuraj misteraj kreaĵoj, kiuj povas veni ŝvebante tra fermitaj pordoj, ĉu vi ne komprenas tion?"
Tiam fraŭlino Bock humiliĝis kaj diris, ke, certe, ŝi tion komprenis, kiam ŝi pripensis tion. Sed, evidente, ŝi ne volis lasi iujn misterajn kreaĵojn el la fabelmondo detrui ŝian kaftrinkan tempon kun onklo Julius, ĉar baldaŭ ŝi sukcesis retiri lin kun si al la sofo. Kaj Karlsson kaj Etulo restis sidi en la antaŭĉambro kun nura fermita glitpordo rigardebla. Povus ja fariĝi pli amuze, pensis Etulo. Kaj ti­on, evidente, ankaŭ Karlsson pensis. Jes, tion ankaŭ Kar­lsson pensis!
Meze de ĉio ĉi sonoris la telefono. Etulo respondis. Estis onklina voĉo, kiu petis povi paroli kun fraŭlino Bock. Etulo komprenis, ke estis Frida ĉe Frejgatan, kaj li fariĝis hontinde feliĉa. Nun li havis rajton malhelpi fraŭlinon Bock laŭplaĉe, kaj kvankam li estis tre ĝentila knabeto, li havis neniun kontraŭdiron.
"Oni telefonas al fraŭlino Bock", li kriis kaj batis al la glitpordo. Sed li nenion ricevis pro tio.
"Diru, ke mi estas okupita", kriis fraŭlino Bock responde. Nek misteraj kreaĵoj, nek Fridaj povis eltiri ŝin el la kaf­trinkado kun onklo Julius. Etulo iris al la telefono kaj di­ris tion al Frida, sed tiam Frida volis nepre scii, kial ŝia fratino estis tiom okupita, kaj kiam ŝi povus retelefoni, kaj ĉion eblan. Finfine Etulo diris:
"Plej bone estas demandi ŝin mem pri tio morgaŭ!"
Poste li remetis la aŭdilon kaj ĉirkaŭrigardis por Karls­son. Sed Karlsson estis malaperinta. Etulo serĉis kaj tro­vis lin en la kuirejo. Pli ĝuste, en ties malfermita fenest­ro. Sur la fenestrobreto staris, rajdinte la plej bonan ba­lailon de panjo, iu startpreta, kiu devis esti Karlsson, kvankam ĝi aspektis kiel eta sorĉistino aŭ magiistino, tu­te nigra laŭ vido, kun tuko sur la kapo kaj kun flororna­mita sorĉistina mantelo sur la ŝultroj – ĝi estis malnova ŝalo de avino, kiun ŝi forgesis en la purigŝranko, kiam ŝi estis lastfoje ĉe ili.
"Ne, Karlsson", diris Etulo nervoze, "vi ne devas flugi ti­el, ke onklo Julius revidu vin!"
"Tio ne estas Karlsson", diris Karlsson per obtuza voĉo. "Estas ĉerkulino, sovaĝa kaj horora!"
"Ĉerkulino", diris Etulo, "kio ŝi estas, ĉu ŝi estas sorĉisti­no?"
"Jes, kvankam pli terura", diris Karlsson. "Ĉerkulinoj es­tas multe pli homavidaj, kiam ili incitiĝas, ili eliras, pre­parante sin por atako!"
"Jes, sed...", diris Etulo.
"Ili estas la plej danĝeraj kreaĵoj, kiuj ekzistas en la tuta fabelmondo", certigis Karlsson. "Kaj nun mi konas iun, kiu vidos la ĉerkulinon, tiel ke la haroj leviĝos."
Kaj for en la junivesperan bluan, sorĉan krepuskon ek­flugis la ĉerkulino. Etulo staris kaj ne sciis, kion li faru, sed poste li tion elpensis. Li kuris en la ĉambron de Bos­se. De tie li povus vidi la ĉerkulinon veni flugante same bone, kiel onklo Julius kaj fraŭlino Bock en la gastoĉam­bro.
La aero ŝajnis iom sufoka, kaj Etulo malfermis la fenest­ron. Li elrigardis kaj trovis, ke ankaŭ la gastoĉambra fe­nestro estis malfermita – renkonte al la somernokto kaj la fabelmondo! Tie ene sidis ĉi-momente onklo Julius kaj fraŭlino Bock kaj eĉ ne sciis, ke ĉerkulinoj ekzistas, pov­raj homoj, pensis Etulo. Ili estis tiel proksime al li, li po­vis aŭdi ilian babiladon kiel svagan murmuradon, kia domaĝo, ke li ne povis ankaŭ vidi ilin!
Sed la ĉerkulino vidis lin. Imagu, se li ne scius, ke estis nura Karlsson kaj neniu vera ĉerkulino, do lia sango gla­ciiĝus, pri tio li certis, ĉar estis vere timinde vidi ĉerkuli­non flugi ĉi tiel. Oni mem preskaŭ komencas kredi je la fabelmondo, pensis Etulo.
La ĉerkulino ŝvebis kelkfoje preter la gastoĉambra fenes­tro kaj enrigardis. La vidaĵo, evidente, konsternis kaj eĉ indignigis ŝin, ĉar ŝi skuetis la kapon kelkfoje. Ŝi ne plu rimarkis Etulon en la apuda fenestro, kaj li ne kuraĝis voki. Sed li mangestis fervore, kaj tiam la ĉerkulino ek­vidis lin. Ŝi mangestis responde, kaj ŝia nigra vizaĝo ek­brilis pro larĝa rideto.
Onklo Julius kaj fraŭlino Bock, evidente, ne vidis ŝin, ĉar ilia murmurado kaj babilado daŭris tiel pace, pensis Etulo. Sed poste tio okazis... tra la somervespero, silenta kaj paca, subite tranĉiĝis krio. Ŝi kriis, la ĉerkulino, oj, ŝi kriis kiel... jes, kiel ĉerkulino, probable, ĉar ĉi tio similis neniun alian krion, kiun Etulo aŭdis en sia vivo, kaj ĝi sonis, kvazaŭ ĝi venis rekte el la fabelmondo.
Poste ne plu aŭdiĝis murmurado el la gastoĉambro, esti­ĝis absoluta silento.
Sed la ĉerkulino haste venis flugante al Etulo, kaj ter­nante ŝi forŝiris de si la kaptukon kaj la mantelon kaj vi­ŝis sian fulgitan vizaĝon per la kurteno de Bosse, kaj pos­te ne plu estis ĉerkulino, sed nura Karlsson, kiu vigle amasigis la vestojn kaj la balailon kaj ĉiujn ĉerkulinaĵojn sub la lito de Bosse.
"Sciu", diris Karlsson kaj venis per kelkaj koleraj saltetoj al Etulo. "Devas esti malpermesite en leĝo, ke maljunaj homoj povu konduti ĉi-maniere."
"Kiel do? Kion ili faris?" demandis Etulo.
Karlsson incitite skuetis la kapon.
"Li tenis ŝin je la mano! Li sidis tie kaj tenis ŝin je la ma­no! Ŝin, Domkaprinon, kion vi respondos al mi pri ĉi tio?"
Karlsson gapis al Etulo, kvazaŭ li kredis, ke Etulo tuj fa­lus planken sveninte pro pura surprizo, kaj kiam nenio tia okazis, Karlsson muĝis:
"Ĉu vi ne aŭdas, kion mi diras? Ili sidis tie kaj tenis unu la alian je la mano, kiom sencerbaj homoj povas fariĝi, sincerdire?"


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 31, 2009 16:18 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
9. KARLSSON FARIĜAS LA PLEJ RIĈA DE L' MONDO NABABO
Etulo legis, kaj li ploris, kiam li faris tion.
La tago, kiun Etulo neniam forgesus. Li vekiĝis frue kaj tute per si mem, estis neniu voko de la plej bona de l' mondo Karlsson, kiu vekus lin. Strange, pensis Etulo, poste li trotis vigle en la antaŭĉambron por la ĵurnalo. Li ja volis legi seriojn en paco kaj kvieto, antaŭ ol onklo Ju­lius venos kaj havos la ĵurnalon.
Sed neniuj serioj estis legitaj ĉi-tage. Povra Etulo, li ne­niam venis plu, ol ĝis la unua paĝo en la ĵurnalo. Ĉar tie lumis al li giganta titolo, kiu kaŭzis malvarman ŝviton de li.
LA MISTERO KLARIĜIS – ESTIS NENIU SPIONO
– tiel ĝi tekstis.
Tie sube oni vidis bildon de Västerbron*, kaj flugante super ĝi – jes, tion oni ne povis mispreni – flugante su­per la ponto venis Karlsson. Estis ankaŭ sekva bildo, tie li staris kaj kun ridego montris sian porteblan helicon kaj sian startbutonon, kiun li havis surventre.
* Västerbron [vesterbrun] — ponto en centro de Stokholmo, konstruita en 1935, ĝia nomo signifas 'okci­denta ponto'.
Ni havis neordinaran viziton en la redaktejon hieraŭ. Bela, saĝa kaj agrable korpulenta viro en sia plej bona aĝo – laŭ lia propra priksribo – ve­nis kaj postulis eldoni la dekmilkronan rekom­pencon. Li mem kaj neniu alia estis tiu fluganta mistero de Vasastan, li certigis, sed spiono li ne estis, li diris, kaj ni kredas lin. "Mi spionas nur tiajn, kiel Domkaprino kaj Fabel-Julle", li diris. Tio, certe, sonas multe infanece kaj senkulpe, kaj kiom ni povas kompreni, ĉi tiu "spiono" es­tas nura eksterordinare dika eta lernanto – plej bona en la klaso, li mem asertas – sed tiu knabo havas ion, kion ĉiu infano devus envii, nome etan motoron, per kiu li povas flugi, jes, vi mem vidas sur la bildo. La motoro estas farita de la plej bona de l' mondo inventisto, asertis la kna­bo, sed li rifuzis rakonti ion pli ol ĉi tio. Ni aten­tigis, ke la inventisto fariĝus multemilionulo, se li komencus masproduktadon de motoroj, sed ti­am la knabo diris: "Koran dankon, ni ne havu la aeron plenan je flugantaj infanoj, sufiĉos mi kaj Etulo!"
Tie Etulo ridetis iom – imagu tamen, Karlsson volis flugi nur kun li kaj neniu alia! – sed poste li singultis kaj legis plu.
Tute normala la knabo ne ŝajnas, tion oni devas agnoski. Li babilas konfuze kaj respondas tre strange al ĉiuj demandoj, li ne volis eĉ diri no­mojn de siaj gepatroj. "La panjeto estas mumio kaj la paĉjeto estas Jon Plunt", li finfine diris, plion oni ne sukcesis ricevi de li. Plunt sonas an­glece, eble, patro de la knabo estas anglo, ĉiu­okaze li ŝajnas esti fama piloto, se ni nur prave komprenis babiladon de la knabo. Kaj fluginte­reso, evidente, estis heredita de la filo. La knabo postulis tuj eldoni la rekompencon. "Estas mi, kiu devas havi ĝin, kaj ne Fille kaj Rulle aŭ iu alia ŝtelfripono", li diris. Kaj li volis havi ĉion ĉi en kvin oeroj, "ĉar estas nur tiuj, kiuj estas vera mono", li asertis. Li forlasis nin kun la poŝoj ŝto­pitaj per kvin oeroj. La restaĵon li forportos per ĉareto, tuj kiam li povos. "Kaj gardu mian mo­non, alie venos Ĉerkulino kaj prenos vin", li di­ris. Interesa konatiĝo li, sendube, estis, kvankam oni ne komprenas ĉion, kion li diris. "Memoru, ke vi pripagis nur unu dikfingron proksimume", tiaj estis liaj adiaŭaj vortoj, kaj poste li elflugis tra la fenestro kaj malaperis direkte al Vasastan.
La knabo, strange, nomiĝas ja ne Plunt, kiel lia patro – kiel li nomiĝas, li ankaŭ rifuzis paroli – kaj li volis sub neniuj kondiĉoj havi sian pro­pran nomon en la ĵurnalo, "ĉar tion ja ne volas Etulo", li diris, li ŝajnas zorgi pri sia eta frato su­fiĉe multe. Kiel la knabo nomiĝas, ni do ne po­vas malkaŝi, kvankam ni ja tamen povas diri, ke lia nomo komenciĝas per "Karl" kaj finiĝas per "son". Sed se persono neniel volas havi sian no­mon en ĵurnalo, do li havas, ni opinias, rajton eviti tion. Tial ni ĉi tie estis nomantaj la knabon "knabo" kaj ne "Karlsson", kiel li nomiĝas, sin­cerdire.

"Li ŝajnas zorgi pri sia eta frato sufiĉe multe", murmuris Etulo kaj ankoraŭfoje singultis. Sed poste li iris al la so­norlineo kaj tiris kolere la sonorilŝnuron, la signalo, kiu signifis "Venu ĉi tien!"
Kaj Karlsson venis. Li zumis tra la fenestro, arda kaj fe­liĉa, kiel burdo.
"Ĉu estas skribita io speciala en la ĵurnalo hodiaŭ?" li di­ris ruze kaj elŝiris la persikokernon. "Legu al mi, se estas tiel, ke vere estas skribita io interesa!"
"Vi havas neniom da honto en vi", diris Etulo. "Ĉu vi en komprenas, ke nun vi detruis la tuton. Ni neniam plu havos pacon, vi kaj mi."
"Kiu do, vi kredas, volas havi pacon?" diris Karlsson kaj viŝis siajn kotajn pugnojn per la piĵamo de Etulo. "Devas esti 'hoj' kaj 'hej' kaj 'bum-paf', alie mi ne kunludas, tion vi ja bonege scias. Nu, legu al mi nun!"
Kaj dum Karlsson flugadis tien-reen antaŭ la spegulo kaj admiris sin mem, Etulo legis por li. Li transsaltis tiaĵojn, kiel 'eksterordinare dika' kaj aliajn, kiuj povus ĉagreni Karlssonon, sed la ceteron li legis de la komenco ĝis la fino, kaj Karlsson ŝvelis pro admiro.
"Interesa konatiĝo, tio estas mi – jes, en ĉi ĵurnalo estas skribitaj nuraj veraj vortoj."
"Li ŝajnas zorgi pri sia eta frato sufiĉe multe", legis Etulo, kaj poste li rigardis timide Karlssonon. "Ĉu ankaŭ tio es­tas veraj vortoj?"
Karlsson ĉesigis sian flugadon por pripensi.
"Jes, strange ja", li konfirmis iom malvolonte. "Jes, ima­gu, ke iu povas zorgi pri eta stulta bubo, kia vi estas! Es­tas pro mia boneco, kompreneble, ĉar mi estas la plej bo­na kaj afabla en la mondo... nun legu plu!"
Sed Etulo ne povis legi plu, antaŭ ol li traglutis bulon, kiu sidis en lia gorĝo – imagu, estis tamen vero, ke Karls­son ŝatis lin, do pasu iel ajn pri la cetero!
"Kaj estis ja bone, ke mi diris tion pri la nomo, ke ili ne povas meti ĝin en la ĵurnalon," diris Karlsson. "Estis nur por vi, ĉar vi volas ja teni min tre sekreta, ege sekreta."
Poste li ekkaptis al si la ĵurnalon kaj rigardis longe kaj amplene ambaŭ fotojn.
"Estas terure, kiom bela mi estas", li diris. "Kaj kiom mi estas agrable korpulenta, estas simple terure, jen, vidu!"
Li tenis la ĵurnalon sub la nazo de Etulo. Sed poste li retrenis ĝin al si kaj kisis forte sian bildon, tiun, kie li montris la startbutonon.
"Hoj, mi havas deziron krii 'hura', kiam mi vidas min", li diris. Sed Etulo ŝirprenis disde li la ĵurnalon.
"Fraŭlino Bock kaj onklo Julius ne devas tamen vidi ti­on", li diris. "Neniam en la vivo ili vidos tion!"
Li prenis la ĵurnalon kaj ŝovis ĝin tiom longen en sian skribotablan tirkeston, kiom li nur povis. Minuton poste onklo Julius enŝovis la nazon kaj demandis:
"Ĉu vi havas la ĵurnalon, Etulo?"
Etulo skuetis la kapon.
"Ne, mi ne havas ĝin!"
Li ja ne havis ĝin, kiam ĝi kuŝis en la skribotabla tirkes­to, li klarigis al Karlsson poste.
Krome, ŝajne onklo Julius ne interesiĝis aparte multe pri la ĵurnalo. Li havis, evidente, aliaĵon pensindan, ion pla­ĉan, sendube, ĉar li aspektis neordinare feliĉa. Kaj kro­me, li baldaŭ iros al la doktoro. Lastfoje. Post kelkaj ho­roj onklo Julius estis revenonta hejmen al Västergötland.
Fraŭlino Bock helpis lin pri la jako, kaj Etulo kaj Karls­son povis aŭdi ŝin averti lin. Li devis akurate butonumi ĉe la gorĝo kaj li devis gardi sin de aŭtoj surstrate kaj li ne devis fumi tro frue matene.
"Kio okazis al Domkaprino?" diris Karlsson. "Ĉu ŝi kre­das, ke ŝi edziniĝis kun li?"
Fakte – estis tago, plena je surprizoj! Onklo Julius ape­naŭ estis malaperinta, kiam fraŭlino Bock impetis al la telefono, kaj ili aŭdis ŝin telefoni iun. Kaj ĉar ŝi parolis tre laŭte, ili, certe, aŭdis la tuton, kion ŝi diris, kaj Karls­son, kaj Etulo.
"Halo, ĉu estas vi, Frida?" ŝi diris vigle. "Kiel vi fartas, ĉu vi daŭre havas vian plaĉan nazon?.. Tiel vi diras, jes, sed vidu, pri mia nazo vi ne plu bezonas interesiĝi, ĉar mi intencas kunpreni ĝin al Västergötland, mi ĝuste trans­loĝiĝos tien baldaŭ... ne, tute ne kiel dommastrino, mi edziniĝos, tia malbela, kia mi estas, kion vi diros pri tio? ... jes, tion vi, certe, rajtas scii, kun sinjoro Julius Jansson, li kaj neniu alia... jes, prave, estas preskaŭ sinjo­rino Jansson, kun kiu vi staras ĉi tie kaj parolas, Fride­to... nun vi kortuŝiĝis, mi kredas, mi aŭdas vin plori... ne, ne, Frida, ne ploraĉu, vi povas ja ĉarmi iun novan ŝtelrompiston, sciu... nun mi ne plu havas tempon, mia fianĉo venos en iu ajn minuto... vi povas reaŭdi min pli poste, Frideto."
Karlsson gapis al Etulo rondokule.
"Ĉu ekzistas iu amara kaj bona medikamento por stultu­loj?" li scivolis. "Ĉar se ĝi ekzistas, do ni devas verŝi en onklon Julius grandan, grandan dozon tuj!"
Sed Etulo ne sciis pri tia medikamento. Karlsson suspiris kompate, kaj kiam onklo Julius hejmenvenis de la dok­toro, li silente aliris kaj ŝovis kvin oerojn en lian pug­non.
"Kial mi ricevas tion?" demandis onklo Julius.
"Aĉetu por vi ion agrablan", diris Karlsson sombre, "ĉar tion vi bezonas."
Onklo Julius dankis, sed li estis tre feliĉa kaj ĝoja, li diris, do li ne bezonis kvin oerojn por havi plezuron.
"Kvankam vi, knaboj, certe, ĉagreniĝos, kiam vi aŭdos, ke mi intencas forpreni onklinon Hildur disde vi."
"Onklinon Hildur", diris Karlsson, "kia diablo ŝi estas?"
Kaj kiam Etulo klarigis tion al li, tiam li ridis longe.
Sed onklo Julius daŭre parolis pri kiel feliĉa li estis. Li neniam forgesos tiujn tagojn, li diris. Unue, la fabelmon­do malfermis sin tiel mirinde por li! Certe, oni ektimas fojfoje, kiam sorĉistino venas flugante antaŭ la fenestro, tion li ne neas, sed...
"Ne sorĉistino", diris Karlsson, "ĉerkulino, tute terure so­vaĝa kaj horora!"
Sed li sentis tamen, ke li vivis en la sama mondo, kiel liaj prapatroj, daŭrigis onklo Julius, kaj tie li bonfartis, li di­ris. Kvankam ĉi tio estas la plej-plej bona, kion ĉiuj ĉi ta­goj donis al li, okazis tiel, ke li ricevis propran fabelan princinon, kiu nomiĝas Hildur, kaj baldaŭ okazos edzi­ĝo!
"Fabelan princinon, kiu nomiĝas Hildur", diris Karlsson kun glimantaj okuloj. Li ridis longe, poste li rigardis on­klon Julius kaj skuetis la kapon kaj poste rekomencis ri­di.
Fraŭlino Bock trotadis ĉirkaŭe en la kuirejo kaj estis pli feliĉa, ol iam ajn Etulo vidis ŝin.
"Ankaŭ mi ŝatas sorĉistinojn", ŝi diris, "ĉar se tiu aĉa ne venus flugante antaŭ la fenestro kaj ne timigus nin hie­raŭ vespere, do neniam vi, Julius, ĵetus vin sur mian ko­lon, kaj tiam ĉio ĉi neniam okazus."
Karlsson saltetis.
"Jen vere bele", li komencis kolere, sed poste li levetis la ŝultrojn. "Nu, estas bagatela afero", li diris. "Kvankam mi ne kredas, ke ni devas havi kelkajn ĉerkulinojn ĉi tie en Vasastan."
Sed fraŭlino Bock iris tien-reen kaj fariĝis des pli kaj pli feliĉa, ju pli ŝi pensis pri la edziĝo.
"Vi, Etulo, devas fariĝi fianĉamiko*", ŝi diris kaj frapetis Etulon sur la vangon. "Mi kudros nigran veluran kostu­mon por vi, imagu, kiom dolĉa vi fariĝos!"
* orig. brudnäbb — infanoj, kiuj iras antaŭ la gefianĉoj dum edziĝo. Fojfoje ili sekvas la paron post ge­edziĝo, ŝutante florpetalojn sur ilian vojon. Plej ofte tiuj infanoj estas gefratoj aŭ baptofiloj de gefianĉoj. Dum edziĝo ĉeestas kutime 1-4 fianĉamikoj.
Etulo tremetis... nigran veluran kostumon, tiam Krister kaj Gunilla ridos ĝismorte!
Sed Karlsson ne ridis, li koleris.
"Mi ne kunludas, se ankaŭ mi ne povas fariĝi fianĉami­ko", li diris. "Kaj ankaŭ mi volas havi nigran veluran kostumon kaj fariĝi dolĉa, alie mi simple ne kunludas!"
Ĉi tiam venis vico de fraŭlino Bock ridi.
"Jes, iĝus, certe, amuza edziĝo, se ni lasus vin eliri preĝejon."
"Ankaŭ mi tion kredas", diris Karlsson arde. "Mi povus stari tie malantaŭ vi en mia nigra velura kostumo kaj svingi per la oreloj la tutan tempon kaj doni salutpafa­don jen kaj jen, ĉar ĉe edziĝo nepre devas esti salutpafa­do!"
Onklo Julius, kiu estis tre feliĉa kaj volis, ke ĉiuj ĝoju, li diris, ke, certe, Karlsson rajtis ĉeesti. Sed tiam fraŭlino Bock diris, ke se ŝi devis havi Karlssonon kiel fianĉami­kon, do ŝi preferus rifuzi edziĝon.

Vesperiĝis ankaŭ ĉi-tage. Etulo sidis supre sur la perono de Karlsson kaj vidis krepuskon veni kaj lumon ŝaltiĝi ĉirkaŭe en la tuta Vasastan kaj en la tuta Stokholmo tiel longe, kiel li povis vidi.
Jes, nun estis vespero, kaj li sidis ĉi tie kun Karlsson apud si, tio tamen estis bele. Ie sube en Västergötland ĝuste nun vaporis trajno en stacieto, kaj onklo Julius el­marŝis. Ie for sur la Balta maro blanka ŝipo direktis sin hejmen al Stokholmo kun panjo kaj paĉjo sur la ferdeko. Fraŭlino Bock estis ĉe Frejgatan kaj kuraĝigis Fridan. Bimbo enrampis sian korbon por nokto. Sed ĉi tie supre sur la tegmento Etulo sidis kun sia karega amiko apud si, kaj ili kune manĝis bulkojn el granda paketo, frandajn, ĵusbakitajn bulkojn de fraŭlino Bock, tio estis bele. Sed tamen Etulo aspektis malkvieta. Estas neniu kvieto por tiu, kiu estus plej kara amiko de Karlsson.
"Mi klopodis savi vin laŭpove", diris Etulo. "Mi zorgis pri vi, tion mi fakte faris. Sed nun mi ne scias, kiel ĉio pa­sos."
Karlsson prenis por si novan bulkon el la paketo kaj vo­ris ĝin tutan.
"Kiom stulta vi estas! Nun ili ja ne povas transdoni min al la ĵurnalo kaj ricevi mason da kvin oeroj, tion mi ĉe­sigis, kaj tiam ili rezignos, komprenu, Fille kaj Rulle kaj la tuta amaso!"
Ankaŭ Etulo prenis por si bulkon kaj mordis ĝin medite­me.
"Ne, estas vi, kiu estas stulta", li diris. "La tuta Vasastan svarmos je homoj ĉiuokaze, maso da idiotoj, kiuj volos vidi vin flugi aŭ provos ŝteli vian motoron kaj ĉio ebla." Karlsson subridis.
"Ĉu vere vi kredas tion? Imagu, ke se vi pravas, do, eble, ni povas tamen havi agrablan vesperon fojfoje."
"Agrablan vesperon", diris Etulo indigne, "ni neniam plu havos pacan horon, mi ja estis dirinta, nek vi, nek mi."
Karlsson subridis eĉ pli kontente.
"Ĉu vere vi kredas tion? Jes, ni esperu, ke vi pravas."
Etulo vere ekkoleris.
"Jes, sed kiel vi savos vin", li diris furioze. "Kiel vi savos vin, se ĉi tien venos plena svarmo da homoj?"
Tiam Karlsson klinis la kapon flanken kaj rigardis Etu­lon el sub la fruntharoj.
"Ekzistas tri rimedoj, vi scias. Pinciti kaj petoli kaj fraŭ­di. Kaj mi intencas uzi tiujn rimedojn, ĉiujn tri."
Li aspektis tiel ruza, ke Etulo devis ekridi, kvankam li ne volis. Li ridis, unue nur per eta senbrua ekrido, sed poste ĝi ekbolis en li ĝis plena maso da rido, kaj ju pli li ridis, des pli ravita fariĝis Karlsson.
"Hoj, hoj", li diris kaj donis al Etulo puŝon, tiel ke tiu preskaŭ falis de la perono. Kaj tiam Etulo ekridis eĉ pli kaj pensis, ke, eble, estis sole nun, kiam amuzoj vere de­vis komenciĝi.
Sed Karlsson sidis sur la perono kaj rigardis amplene la paron da nigraj dikfingroj, kiuj videblis el truoj en liaj striitaj ĉifonecaj ŝtrumpoj.
"Ne, mi ne vendos ilin", li diris. "Ne plu babilu pri tio, Etulo! Ne, ĉar tiuj dikfingroj sidas sur la plej riĉa nababo, kaj ili ne plu estas vendeblaj."
Li ŝovis la manojn en la poŝon kaj tintigis kontente siajn multajn kvin oerojn.
"Hoj, hoj, riĉa kaj bela kaj saĝa kaj agrable korpulenta vi­ro en sia plej bona aĝo estas mi. Plej bona de l' mondo Karlsson, bona ĉiumaniere, ĉu vi komprenas tion, Etu­lo?"
"Jes", diris Etulo.
Sed en la poŝoj de Karlsson estis pli ol nuraj kvin oeroj, tie kuŝis ankaŭ la eta pistolo, kaj antaŭ ol Etulo sukcesis haltigi Karlssonon, krakegis pafo, kiu eĥis super la tuta Vasastan.
Jes, nun tio komenciĝas, pensis Etulo, ĉar li vidis fenest­rojn malfermiĝi en ĉirkaŭaj domoj kaj aŭdis ekscititajn voĉojn.
Sed Karlsson kantis kaj per la du nigraj etaj dikfingroj li batis la takton:
Knalu ĉio ĉi-vespere, kaj amuzon havu mi,
uti bosse bisse basse bisse bum hihihi.
Kaj, certe, mi petolos je ĉiu, ĉiu tag',
uti bosse bisse basse bum kaj pifpaf.
Estos 'hej' kaj estos 'hoj' kaj 'bum-paf',
kaj ĉiuj ŝatos min, kredas mi,
uti hoj hoj hoj
uti voj voj voj
uti bosse bisse basse bisse bum.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 31, 2009 16:20 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Ну вот и всё.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 31, 2009 22:04 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3611
Браво :)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 03, 2010 12:16 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Могу выложить ещё "Детей с улицы Бузотёров" этого же автора, если кому интересно.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 03, 2010 19:01 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3611
Это даже не можно, а нужно :)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 03, 2010 20:15 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Всем, кто хочет скачать эти книги в формате pdf - я выложила их на сайт lib.rus.ec (ищите страницу автора Астрид Линдгрен), только, боюсь, придётся регистрироваться, чтобы скачать их (я, к сожалению, плохо знаю правила этого сайта, т.к. ничего там не скачивала).


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 10, 2010 11:06 am 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Попробуйте скачать также на flibusta.net, там всё это тоже есть.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб авг 28, 2010 11:47 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
Chingachguk писал(а):
Мне всё нравится. Браво, Сибирячка! Выкладывайте дальше.
Уже за то, что Вы не запутались, где vi, а где ni, Вам необходимо поставить памятник :)
А ещё крууучче было бы видеть сразу шведский текст и перевод на эсперанто. Тогда люди могли бы совершенствовать сразу оба языка. Но я не знаю, как это сделать. НАверно, просто создать колонки в Ворде, или таблицу.
глупости. тогда уж точно подстрочник надо выкладывать, а не перевод ))
а хороший ХУДОЖЕСТВЕННЫЙ перевод очень отличается от родного текста


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб авг 28, 2010 11:48 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
Chingachguk писал(а):
Вот чего я не люблю в эсперанто, так это слов panjo и paĉjo. Ну это так, безотносительно к Вашему переводу.
а чё, лучше diru al mi, patro? как то хамовато )))

фактически - paĉjo и panjo - это звательный падеж, иногда преобразуемый в именительный )))))))))


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср апр 01, 2015 23:45 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вт окт 02, 2012 22:02 pm
Сообщения: 3
Два варианта оформление перевода Ирины Кротовой -
с параллельной русской версией Л. Лунгиной:
https://yadi.sk/i/p-kc7oYYfo6pj
https://yadi.sk/i/LohJqCCzfo6pw
https://yadi.sk/i/uunbxO8Qfo6py
и чисто на эсперанто с илююстрациями И.Викланд:
https://yadi.sk/i/jNjbY_j4fgkF3
https://yadi.sk/i/EwwEmtz1fgkFB
https://yadi.sk/i/8y3f1I_qfgkGc
NB: 06.04.15 нашел некоторые погрешности оформления, первые три книги перезалиты.


Последний раз редактировалось maresin Пн апр 06, 2015 15:34 pm, всего редактировалось 1 раз.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс апр 05, 2015 21:43 pm 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт дек 09, 2008 21:59 pm
Сообщения: 355
maresin писал(а):
Два варианта оформление перевода Ирины Кротовой -
с параллельной русской версией Л. Лунгиной и чисто на эсперанто с илююстрациями И.Викланд:


Dankon!


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 64 ]  На страницу Пред.  1, 2, 3

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Песня "Эхо" из фильма "Рыжий, честный, влюбле

Megumi Reinard

0

5791

Пт апр 13, 2007 6:44 am

Megumi Reinard Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Nova traduko "Trajno gxis la Varma Lando"

[ На страницуНа страницу: 1, 2 ]

Hemulo

33

21989

Вс авг 21, 2005 21:40 pm

Hemulo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. PROT.Nikolaj Agafonov "LAUX EZOKA VOLO"

[ На страницуНа страницу: 1, 2, 3 ]

jurganov

60

25526

Вс янв 16, 2011 19:17 pm

jurganov Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Перевод для диафильма "Волк и семеро козлят"

Kravejs

0

3418

Вт ноя 18, 2008 13:14 pm

Kravejs Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group