Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Пт июн 22, 2018 12:22 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 64 ]  На страницу 1, 2, 3  След.
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: "Малыш и Карлсон" (со шведского)
СообщениеДобавлено: Ср дек 02, 2009 15:05 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Это мой перевод Карлсона, сделан со шведского (я его изучаю), а не с русского, поэтому некоторые странности перевода (если таковые имеются) возникли в результате влияния шведского. К сожалению, не смогла вставить в текст сноски.
Примечание: Я перевела все три части про Карлсона, если кто хочет почитать, обращайтесь)))

1. KARLSSON DE TEGMENTO
Ĉe tute ordinara strato en Stokholmo en tute ordi­nara domo loĝas unu tute ordinara familio, kiu no­miĝas Svantesson. Tie estas: tute ordinara paĉjo kaj tute ordinara panjo kaj tri tute ordinaraj infa­noj, Bosse, Bettan kaj Etulo.
"Mi tute ne estas iu ordinara Etulo", diras Etulo. Sed tie li mensogas. Li, certe, estas ordinara. Ja es­tas tiom da knaboj, kiuj aĝas sep jarojn kaj havas bluajn okulojn kaj stumpnazon kaj nelavitajn ore­lojn kaj pantalonon, kiu estas konstante disŝirita sur la genuoj, do, sendube, Etulo estas tute ordina­ra, tiu afero estas certa.
Bosse aĝas dek kvin jarojn kaj ŝatas futbalon kaj malbone sukcesas en la lernejo, do ankaŭ li estas tute ordinara. Kaj Bettan aĝas dek kvar kaj havas harojn, ligitajn en ĉevalvoston, precize kiel aliaj tute ordinaraj knabinoj.
Troveblas nur unu persono en la tuta domo, kiu es-tas neordinara, kaj li estas Karlsson de tegmento. Li loĝas supre sur la tegmento, tiu Karlsson, kaj jam tiu afero estas ja sufiĉe neordinara. Tio, ver­ŝajne, povas esti alie en aliaj landoj de la mondo, sed en Stokholmo preskaŭ neniam okazas, ke iu loĝus en aparta dometo supre sur la tegmento. Sed tamen Karlsson ĝuste tion faras. Li estas tre mal­granda kaj tre ronda kaj memfida viro, kaj li scias flugi. Per aviadiloj kaj helikopteroj povas flugi ĉiuj homoj, sed estas neniu, krom Karlsson, kiu povus flugi tute per si mem. Karlsson nur premas butonon, kiu troviĝas proksimume meze de lia umbiliko, kaj — vips! — ekfunkcias ruza eta mo­toro, kiun li havas surdorse. Karlsson staras sen­move unu momenton, ĝis turnoj de la motoro fortiĝos. Kaj poste — kiam la motoro akiris sufi­ĉan rapidecon — poste Karlsson leviĝas kaj ekŝve­bas tiel bele kaj digne, kvazaŭ iu buroĉefo, se oni nur povas imagi buroĉefon kun motoro surdorse.
Karlsson fartas neimageble bone en sia dometo surtegmente. Dum vesperoj li sidas sur sia perono kaj fumas pipon kaj rigardas la stelojn. Oni vidas la stelojn, kompreneble, multe pli bone supre sur la tegmento, ol ie aliloke en la domo, do, sincerdi­re, estas mirinde, ke malmultaj homoj loĝas sur tegmento. Sed loĝejluantoj ne scias, ke oni povas loĝi sur tegmento, ili eĉ ne scias, ke Karlsson ha­vas sian dometon tie supre, ĉar ĝi situas tiel bone kaŝite malantaŭ granda fumtubo. Kaj krome pli­multo de homoj ne atentos tian etan domon, kiel tiun de Karlsson, eĉ se ili stumblos sur ĝi. Estis unufoje fumtubisto, kiu estis vidinta la dometon de Karlsson ĝuste kiam li estis skraponta la tubon, kaj li vere estis tute surprizita.
"Strange", li diris al si mem, "jen estas domo. Es­tas nekredeble, sed jen fakte troviĝas domo surteg­mente, kiel ĝi povas nur esti trafinta ĉi tien?"
Sed poste li ekskrapis la tubon kaj forgesis tute kaj ĝisfunde la dometon kaj neniam plu pensis pri ĝi.
Estis, sendube, bele por Etulo, ke li konatiĝis kun Karlsson, ĉar kien Karlsson venadis, ĉio fariĝis tiel aventurplena kaj mirinda. Eble, ankaŭ Karlsson kredis, ke estis bele konatiĝi kun Etulo, ĉar estu kiel ajn, sed ne povas ja esti interese loĝi tute sola en domo, sen ke iu havus ideon pri tio. Sendube estas bele, ke iu krias 'Hola, Karlsson', kiam oni venas flugante.
Jen kiel okazis, kiam Karlsson kaj Etulo renkonti­ĝis. Estis unu el tiuj misfortunaj tagoj, kiam ne ag-rablis esti Etulo eĉ iomete. Kutime sufiĉe agrablis esti Etulo, ĉar li estas favorato kaj ŝatato de la tuta familio, kiun ĉiu dorlotas tiom multe, kiom li po­vas. Sed tiu tago iris renverse-inverse. Tiam li ri­cevis skoldon de panjo, ĉar aperis nova truo sur la pantalono, kaj Bettan diris 'Snufu la nazon, bubo', kaj paĉjo insultis lin, ĉar li ne hejmenvenis ĝusta­tempe el la lernejo.
"Kial vi vagas kaj trampas tra la stratoj?" diris pa­ĉjo.
'Trampas tra la stratoj' — paĉjo ja ne sciis, ke Etu­lo renkontis hundon. Belan, plaĉan hundon, kiu ĉirkaŭflaris Etulon kaj svingis la voston kaj aspek­tis tiel, kvazaŭ ĝi volonte iĝus propra hundo de Etulo.
Se tio dependus de Etulo, do ĝi iĝus tuj. Sed nun estis tiel, ke paĉjo kaj panjo tute ne volis havi hun­don en la domo. Kaj krome emerĝis subite iu onk­lino, kiu ekŝrikis 'Ricki, ĉi tien', kaj tiam Etulo komprenis, ke tiu hundo neniam povos iĝi lia pro­pra hundo.
"Evidente, oni ricevos neniun propran hundon, ki­om ajn longe oni vivu", diris tiam Etulo amare, ki­am ĉio estis tiel inversa. "Vi, panjo, vi havas pa­ĉjon, kaj Bosse kaj Bettan estas ĉiam kune, sed mi, mi havas neniun".
"Kara Etulo, vi ja havas nin ĉiujn", diris panjo.
"Apenaŭ mi havas", diris Etulo eĉ pli amare, ĉar ŝajnis al li subite, ke li havas neniun en la tuta mondo.
Unu aĵon li havis ĉiuokaze. Li havis propran ĉam­bron, kaj tien li iris.
Estis serena kaj bela printempa vespero, kaj la fe­nestro estis malfermita. Blankaj kurtenoj balanci­ĝis malrapide tien-reen, kvazaŭ gestante al etaj pa­laj steloj tie supre en la printempa ĉielo. Etulo ali­ris la fenestron kaj stariĝis por rigardi eksteren. Li pensis pri tiu bela hundo kaj scivolis, kion ĝi faris nun, eble, kuŝis en hundokorbo en kuirejo ie, kaj eble, sidis iu knabo — alia knabo anstataŭ Etulo — surplanke apude, frapetante ĝian vilan kapon, kaj diris: 'Ricki, vi estas bonega hundo.'
Etulo suspiris amare. Tiam li aŭdis etan zumadon. La zumado plifortiĝis, kaj jen ĝuste tiam venis iu malgranda dika vireto, malrapide preterfluganta antaŭ la fenestro. Li estis Karlsson de tegmento, sed tion ja Etulo ne sciis.
Karlsson ĵetis nur longan rigardon al Etulo kaj poste ŝvebis plu. Li faris plian turnon super la domtegmento al la mezo, rondiris ĉirkaŭ la fumtu­bo kaj redirektis sin al la fenestro de Etulo. Li pli­rapidiĝis poste kaj fajfis preter Etulo, preskaŭ kiel malgranda jeto. Kelkfoje li preterfajfis, kaj Etulo nur staris tie senmove kaj atendis, kaj li sentis spirstreĉon, ĉar ne ĉiutage ja flugas etaj dikaj vire­toj antaŭ la fenestro. Fine Karlsson malrapidiĝis ĝuste apud la fenestrobreto.
"Hola", li diris. "Ĉu vi lasas sidiĝi por iom?"
"Jes, bonvolu", diris Etulo. "Ĉu ne estas penige flugi ĉi tiel?" li diris poste.
"Ne por mi", diris Karlsson gravmiene. "Por mi tio tute ne estas peniga. Ĉar mi estas la plej bona de l' mondo spertulo pri flugarto. Sed mi ne volas kon­sili al iu ajn fojnosako provi tion."
Etulo sentis en si, ke li mem, verŝajne, estis tiu 'iu ajn fojnosako' kaj decidis subite ne fari provon ek­posedi flugarton kiel Karlsson.
"Kiel vi nomiĝas?" diris Karlsson.
"Etulo", diris Etulo. "Kvankam sincerdire mi no­miĝas Svante Svantesson."
"Imagu, kiel malsame povas esti — mi, mi nomi­ĝas Karlsson", diris Karlsson. "Nur Karlsson kaj neniel plu. Hola, Etulo."
"Hola, Karlsson", diris Etulo.
"Kiom vi aĝas?" demandis Karlsson.
"Sep jarojn", diris Etulo.
"Bone. Ni daŭrigu pri tio", diris Karlsson.

Kaj li metis lerte unu el siaj etaj dikaj kruretoj trans la fenestrobreton kaj paŝis en la ĉambron.
"Kiom do vi aĝas?" demandis Etulo, ĉar li konklu­dis, ke Karlsson faras impreson sufiĉe infanecan por esti aĝa viro.
"Kiom mi aĝas?" diris Karlsson. "Mi estas viro en mia plej bona aĝo, jen la sola afero, kiun mi povas diri."
Etulo ne sciis ĝuste, kion signifas — esti viro en sia plej bona aĝo. Li scivolis, ĉu ne estis ankaŭ li, eble, viro en sia plej bona aĝo sen mem scii pri tio, kaj li demandis singarde:
"Kiu aĝo estas la plej bona?"
"Ĉiu", diris Karlsson kontente. "Almenaŭ kiam tio koncernas min. Mi estas bela kaj saĝa kaj agrable korpulenta viro en mia plej bona aĝo", li diris.
Poste li elprenis la vapormaŝinon de Etulo, staran­tan sur librobreto.
"Ĉu ni lanĉu ĝin?" li proponis.
"Tion mi ne rajtas fari anstataŭ paĉjo", diris Etulo. "Aŭ paĉjo aŭ Bosse devas esti apude, kiam mi sti­ras ĝin."
"Paĉjo aŭ Bosse aŭ Karlsson de tegmento", diris Karlsson. "La plej bona de l’ mondo mekanikisto pri vapormaŝinoj estas Karlsson de tegmento, scii­gu tion al via paĉjo."
Li lerte kaptis botelon da brulalkoholo, kiu trovi­ĝis apud la vapormaŝino, plenigis etan alkohollam­pon kaj bruligis. Kvankam li estis la plej bona de l' mondo mekanikisto pri vapormaŝinoj, li hazarde disŝprucis veran etan alkohollagon sur la librobre­to, kaj gajaj bluaj flamlangetoj ekdancis ĉirkaŭ la vapormaŝino, kie tiu lago ekbrulis. Etulo ekkrietis kaj impetis al ĝi.
"Trankvilon, nur trankvilon", diris Karlsson kaj etendis averte sian dikan manon.
Sed Etulo ne povis esti trankvila, kiam li vidis ion bruli. Li kaptis malnovan ĉifonon kaj sufokis la gajajn flamlangetojn. Kie ili estis dancintaj, nun estis kelkaj grandaj malbelaj makuloj sur la lak­tavolo de la librobreto.
"Vidu, kiel la librobreto aspektas", diris Etulo mal­trankvile. "Kion panjo diros?"
"Ho, estas bagatela afero", diris Karlsson de teg­mento. "Paro da sensignifaj makuloj sur la libro­breto — tio estas bagatela afero, sciigu al via pa­njo tion."
Li surgenuiĝis ĉe la vapormaŝino, kaj liaj okuloj ekbrilis.
"Tuj en ĝi fariĝos bonega 'futt' ", li diris.
Kaj ĝi fariĝis. Baldaŭ la vapormaŝino ekfunkciis. Futt-futt-futt, ĝi parolis. Ho, ĝi estis la plej luksa vapormaŝino, kiun oni povas imagi, kaj Karlsson aspektis tiom fiera kaj feliĉa, kvazaŭ li mem ĝin farus.
"Mi devas kontroli savklapon", diris Karlsson kaj ŝraŭbis fervore iun tenilon. "Okazas akcidentoj, se oni ne kontrolas savklapon."
Futt-futt-futt, parolis la vapormaŝino. Ĝi parolis ĉiam pli kaj pli kaj pli rapide, futt-futt-futt. Fine tio sonis, kvazaŭ ĝi galopis, kaj la okuloj de Karls­son lumis. Etulo ĉesis interesiĝi pri la makuloj sur la librobreto, li sentis sin ege feliĉa pri sia vapor­maŝino kaj pri Karlsson, kiu estis la plej bona de l' mondo mekanikisto pri vapormaŝinoj kaj kiu kon­trolis la savklapon tiel bone.
"Nu do, Etulo", diris Karlsson, "ĉi tio estis vera 'futt-futt-futt'! La plej bona de l’ mondo mekani­kisto pri vaporma..."
Li ne sukcesis diri plu, ĉar ĝuste tiam aŭdiĝis teru­ra krako, kaj subite ne plu estis la vapormaŝino, sed nuraj splitoj de la vapormaŝino, disŝutitaj en la tuta ĉambro.
"Ĝi eksplodis", diris Karlsson ravite, kvazaŭ tio estus la plej admirinda artifiko, atendebla de la va­pormaŝino. "Vere ĝi eksplodis! Kia tondro, ha!"
Sed Etulo tute ne povis esti same gaja. Li ekhavis larmojn en la okuloj.
"Mia vapormaŝino", li diris. "Ĝi dispeciĝis."
"Estas bagatela afero", diris Karlsson kaj svingis senzorge sian etan dikan manon. "Vi povos baldaŭ ricevi novan vapormaŝinon."
"Kie do?" dubis Etulo.
"Mi havas kelkajn milojn da ili tie supre ĉe mi."
"Kie do supre ĉe vi?" diris Etulo.
"Supre ĉe mi en mia dometo sur la tegmento", di­ris Karlsson.
"Ĉu vi havas dometon sur la tegmento?" diris Etu­lo. "Kun kelkaj miloj da vapormaŝinoj ene?"
"Jes, tutcerte estas kelkaj centoj minimume", diris Karlsson.
"Ho, mi tiel ŝatus vidi vian domon", diris Etulo. Tio sonis tiel fabele, ke povas troviĝi dometo sup­re sur la tegmento kaj ke Karlsson loĝas tie.
"Imagu, dometo plena je vapormaŝinoj", diris Etu­lo. "Kelkaj centoj da vapormaŝinoj."
"Jes, mi ne nombris ĝuste, kiom da ili restis, sed tutcerte estas kelkaj dekduoj", diris Karlsson. "Ili ja eksplodas jen kaj jen, sed, tutcerte ĉiam postres­tas kelkaj dekduoj."
"Do eble mi povos ricevi unu", diris Etulo.
"Certe", diris Karlsson. "Certe!"
"Ĉu tuj?" demandis Etulo.
"Nu, mi devas unue iom ekzameni ilin", diris Kar­lsson. "Kontroli savklapojn kaj tiel plu. Trankvi­lon, nur trankvilon! Vi ricevos ĝin en alia tago."
Etulo komencis pluki la splitojn, kiuj iam estis lia vapormaŝino.
"Mi scivolas, kion paĉjo diros", li murmuris zor­goplene.
Karlsson levis mire la brovojn.
"Pro la vapormaŝino?" li diris. "Estas bagatela afe­ro, pro kiu li absolute ne devas nervozi, sciigu al li tion de mi. Mi estus devinta mem diri al li tion, se mi havus tempon por resti kaj renkonti lin. Sed nun mi tutcerte devas iri hejmen por vidi, kio oka­zas tie."
"Estis agrable, ke vi venis", diris Etulo, "kvankam la vapormaŝino... Ĉu vi revenos iam ankoraŭfoje?"
"Trankvilon, nur trankvilon", diris Karlsson kaj premis la butonon, kiu sidis proksimume meze de lia umbiliko. La motoro ektusis, kaj Karlsson sta­ris senmove kaj atendis la ekflugon. Poste li levi­ĝis kaj faris kelkajn turnojn ĉirkaŭ la ĉambro.
"La motoro paneas", li diris. "Mi devas, evidente, viziti tekniklaborejon por lubriki ĝin. Mi mem po­vus, kompreneble, fari tion", li diris, "ĉar mi estas la plej bona de l' mondo fakulo pri motoroj, sed mi ne havas tempon... ne, mi kredas, ke mi kondukos min en tekniklaborejon."
Ankaŭ Etulo kredis, ke tiel estos plej prudente.
Karlsson elflugis tra la malfermita fenestro, kaj lia eta ronda korpo vidiĝis tiel bele sur la fono de stel­ŝutita printempa ĉielo.
"Hola, Etulo", li diris kaj svingetis sian dikan ma­non. Kaj poste Karlsson estis for.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения: Re: "Малыш и Карлсон" (со шведского)
СообщениеДобавлено: Ср дек 02, 2009 18:15 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср мар 02, 2005 13:43 pm
Сообщения: 3051
Откуда: Ensko
Ну во 1х Я переводил рассказик по мотивам, Посмотеть его можно тут http://sxak.amikeco.ru/lalastaflugodekarlson.htm Предлагаю посмотреть, проревизировать оба текста на предмет совпадения имен-фраз. Например про двойной S в фамилии Карлсона может быть я и неправ, настаивать не хочу, мб тут и правда надо двойное, но вот мои варианты фраз "дело то житейское" и "в полном расцвете сил" мне нравятся больше:-)
Siberia knabino писал(а):
1. KARLSSON DE TEGMENTO
Tie estas: tute ordinara paĉjo kaj tute ordinara panjo kaj tri tute ordinaraj infa­noj, Bosse, Bettan kaj Etulo.
НАпрашивается однозначно не tie estas... а ĝi konsistas el...
Siberia knabino писал(а):
Sed tie li mensogas.
Tie? В смысле? Видимо pri tio?
Siberia knabino писал(а):
, Etulo estas tute ordina­ra, tiu afero estas certa.
Это абсолютно точно? Я бы написал Tio estas tute certa
Siberia knabino писал(а):
Tio, ver­ŝajne, povas esti alie en aliaj landoj de la mondo,
Хочется как-то переписать. Не знаю как:-)
Siberia knabino писал(а):
ekfunkcias ruza eta mo­toro,
Ruza - не канает rafinita имхо в самый раз.
Siberia knabino писал(а):
ĝis turnoj de la motoro fortiĝos.
Вращение? Пока обороты не увеличатся? А как например ĝis la motoro akceliĝos?
Siberia knabino писал(а):
kvazaŭ iu buroĉefo, se oni nur povas imagi buroĉefon kun motoro surdorse.
buroĉefo - слова не понял. Начальник бюро?
Siberia knabino писал(а):
Kaj krome pli­multo de homoj
А тут видимо plimulto DA homoj
Siberia knabino писал(а):
eĉ se ili stumblos sur ĝi.
Я бы написал stumblas KONTRAUX ĝi
Siberia knabino писал(а):
Estis unufoje fumtubisto,
Кажется для этого есть слово kamentubisto
Siberia knabino писал(а):
ke li konatiĝis kun Karlsson, ĉar kien Karlsson venadis,
Видимо KIAM ?
Siberia knabino писал(а):
Eble, ankaŭ Karlsson kredis,
Вероятно все-таки opiniis , как бы ни было распространено это зхначение среди некоторых иностранцев.
Siberia knabino писал(а):
, ĉar estu kiel ajn,
Этого не понял.
Siberia knabino писал(а):
, sen ke iu havus ideon pri tio.
Это тоже не очень:-)
Siberia knabino писал(а):
Sendube estas bele, ke iu krias 'Hola, Karlsson', kiam oni venas flugante.
Видимо просто fluge
Siberia knabino писал(а):
ĉar li estas favorato kaj ŝatato de la tuta familio, kiun ĉiu dorlotas tiom multe, kiom li po­vas.
Интересный момент ĈIU dorlotas kiom LI povas Надеюсь я ясно намекнул? Я бы написал ... kiel eblas или в кр случае kiel TIU povas, Тем более что у Малыша кажись и сестра там была и мама...
Siberia knabino писал(а):
Sed tiu tago iris renverse-inverse.
Задом наперед? Не наравится мне... Я б написал допустим Sed tiu tago evidentiĝis renversita
Siberia knabino писал(а):
Tiam li ri­cevis skoldon de panjo,
Вероятно de LA panjo?
Siberia knabino писал(а):
kaj Bettan diris 'Snufu la nazon, bubo',
Тут всяко ошибка. Впрос только в том, что хочется сказать... Snufi это просто сопеть Даже если его представить транзитивным (что не совсем так, все-таки snifi PER la nazo), то тогда такая фраза означает "посопи носом"
Siberia knabino писал(а):
kaj paĉjo insultis lin,
Тут у шведов нету какого-ньдь -en в конце? Артикль явно надоть...
Siberia knabino писал(а):
ĉar li ne hejmenvenis ĝusta­tempe el la lernejo.
По другому я бы все переставил. ne ĝustatempe revenis hejmen (ну или если уж очень хочется hejmenvenis)
Siberia knabino писал(а):
"Kial vi vagas kaj trampas tra la stratoj?" diris pa­ĉjo.
LA paĉjo.
trampas? Имхо неподходящее слово
Siberia knabino писал(а):
Kaj krome emerĝis subite iu onk­lino,
Emerĝis? Не знаю такого слова Есл нашел в словарях своих. Почему не Aperis?
Siberia knabino писал(а):
ki­am ĉio estis tiel inversa.
Опять не понял:-)
Siberia knabino писал(а):
gestante al etaj pa­laj steloj
al LA etaj palaj steloj?:-)
Siberia knabino писал(а):
kaj fajfis preter Etulo, preskaŭ kiel malgranda jeto.
Fajfis? В смысле быстро пролетел? Тогда я бы написал fulmis, хотя мои словари подсказывают, что это ничем не лучше.
Siberia knabino писал(а):
"Hola", li diris. "Ĉu vi lasas sidiĝi por iom?"
Lasas? Виидмо permesas?
Siberia knabino писал(а):
"Ĉu ne estas penige flugi ĉi tiel?"
Видимо просто malfacile?
Siberia knabino писал(а):
Karlsson. "Nur Karlsson kaj neniel plu. Hola, Etulo."
"Hola, Karlsson", diris Etulo.
Еслия правильно помню в русском по кр мере мультике вместо этого холя идет "Привет" Если ли смысл тут поставить saluton или хотя бы sal'? Какое место слово hola занимает в шведском языке?
Siberia knabino писал(а):
"Bone. Ni daŭrigu pri tio",
Давай продолжим об этом? Не очень понял
Siberia knabino писал(а):
"Kiom mi aĝas?" diris Karlsson. "Mi estas viro en mia plej bona aĝo, jen la sola afero, kiun mi povas diri."
Как я уже писал выше мое "en la apogeo de la vivaj fortoj" мне нравится лучше, по кр мере для перевода с русского
Siberia knabino писал(а):
viro en sia plej bona aĝo sen mem scii pri tio,
Мне такое увлечение sen не нравится. Ну ладно еще sen+инфинитив, но когда sen+предложение имхо это уже перебор.
Я бы написал , kaj (li) eĉ mem ne sciis pri tio или ne sciante pri tio
Siberia knabino писал(а):
"Kiu aĝo estas la plej bona?"
В моем варианте я бы с русского взял бы "En kiu aĝo okazas tia apogeo?"
Siberia knabino писал(а):
"Tion mi ne rajtas fari anstataŭ paĉjo",
ВМЕСТО или БЕЗ папы? Если без то sen la paĉjo
Siberia knabino писал(а):
"Tuj en ĝi fariĝos bonega 'futt' ",
Не понял. Что в ней станет прекрасным?
Siberia knabino писал(а):

"Nu, mi devas unue iom ekzameni ilin",
ekzameni? Имхо testi
Siberia knabino писал(а):
Etulo komencis pluki la splitojn,
pluki? Имхо kolekti
Siberia knabino писал(а):
pro kiu li absolute ne devas nervozi,
ne devas -> devas ne
Siberia knabino писал(а):
kiu sidis proksimume meze de lia umbiliko.
sidis? имхо situis
Siberia knabino писал(а):

vidiĝis tiel bele sur la fono de stel­ŝutita printempa ĉielo.
de LA stelŝutita ĉielo:-)

_________________
Malfacila kaj tre trista estas vivo programista.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: "Малыш и Карлсон" (со шведского)
СообщениеДобавлено: Ср дек 02, 2009 19:21 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Ну вот, начинается.


Последний раз редактировалось Siberia knabino Ср дек 02, 2009 19:33 pm, всего редактировалось 1 раз.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: "Малыш и Карлсон" (со шведского)
СообщениеДобавлено: Ср дек 02, 2009 19:22 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Отвечать буду по пунктам:
Например про двойной S в фамилии Карлсона может быть я и неправ, настаивать не хочу, мб тут и правда надо двойное
В оригинале s двойное.
Tie estas: tute ordinara paĉjo kaj tute ordinara panjo kaj tri tute ordinaraj infa­noj, Bosse, Bettan kaj Etulo.
НАпрашивается однозначно не tie estas... а ĝi konsistas el...
В оригинале: Där finns - "там есть".
Sed tie li mensogas.
Tie? В смысле? Видимо pri tio?
Men där ljuger han - "tie", а не "pri tio".
tiu afero estas certa.
Это абсолютно точно? Я бы написал Tio estas tute certa
Абсолютно. В оргинале saken - дело
Ruza - не канает rafinita имхо в самый раз.
Во-первых, что за слово - "канает"? Во-вторых, finurlig означает именно "хитрый".
kvazaŭ iu buroĉefo, se oni nur povas imagi buroĉefon kun motoro surdorse.
buroĉefo - слова не понял. Начальник бюро?
Именно так.
eĉ se ili stumblos sur ĝi.
[/quote]Я бы написал stumblas KONTRAŬ ĝi
Никогда не видела, чтобы так писали. Даже словарь рекомендует SUR.
Estis unufoje fumtubisto,
Кажется для этого есть слово kamentubisto
Остаюсь при своём мнении.
ke li konatiĝis kun Karlsson, ĉar kien Karlsson venadis,
Видимо KIAM ?
Нет, именно "куда", а не "когда" (där).
Eble, ankaŭ Karlsson kredis,
Вероятно все-таки opiniis , как бы ни было распространено это зхначение среди некоторых иностранцев.
Я же, кажется, писала, что подобные дела обусловлены влиянием швецкого. Я ведь не с русского переводила.
kaj paĉjo insultis lin,
Тут у шведов нету какого-ньдь -en в конце? Артикль явно надоть...
Нет, нету... "Папа" и "мама" у них без артикля.
"Kial vi vagas kaj trampas tra la stratoj?" diris pa­ĉjo.
trampas? Имхо неподходящее слово
Но оно точнее переводит оригинал.
Kaj krome emerĝis subite iu onk­lino,
Emerĝis? Не знаю такого слова Есл нашел в словарях своих. Почему не Aperis?
А почему не emerĝis? Означает "вынырнула" - именно так в оригинале. Что у Вас за словарь?
"Kiom mi aĝas?" diris Karlsson. "Mi estas viro en mia plej bona aĝo, jen la sola afero, kiun mi povas diri."
Как я уже писал выше мое "en la apogeo de la vivaj fortoj" мне нравится лучше, по кр мере для перевода с русского
Во-первый, нравится что-то больше, а не лучше, а во-вторых, в оригинале именно так. Напоминаю, что перевод делался не с русского.
"Tion mi ne rajtas fari anstataŭ paĉjo",
ВМЕСТО или БЕЗ папы? Если без то sen la paĉjo
Именно вместо папы (för pappa)
"Tuj en ĝi fariĝos bonega 'futt' ",
Не понял. Что в ней станет прекрасным?
Futt - звукоподражание, т.е. "пых". Специально стоит в кавычках.
pro kiu li absolute ne devas nervozi,
[/quote]ne devas -> devas ne
Я должна писать devas ne nervozi?? Какой кошмар.
kiu sidis proksimume meze de lia umbiliko.
sidis? имхо situis
Опять-таки в оригинале: satt (сидел). Если бы я переводила с русского, я, может, написала бы situis.


Последний раз редактировалось Siberia knabino Ср дек 02, 2009 19:31 pm, всего редактировалось 1 раз.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Ср дек 02, 2009 19:25 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Я повторяю, наверно, в десятый раз, что переводила не с русского, а со шведского. Если есть такие места, которые для русского читателя непривычны, то всё дело в этом. Никто же у нас не возражает, например, что "Пеппи Длинныйчулок" на эсперанто переводили со шведского, а не с русского.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: "Малыш и Карлсон" (со шведского)
СообщениеДобавлено: Ср дек 02, 2009 20:04 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср мар 02, 2005 13:43 pm
Сообщения: 3051
Откуда: Ensko
Ну а теперь успокойся и спокойно подумаю. Ты ведь переводила не отдельные слова а текст правильно? И если предположить, что для правильного перевода текста надо переводить слова дословно, то гда из этого следует, чтоь ил на русский надо переводить дословно так? Тогда вот такую фрзу
Siberia knabino писал(а):
...unu tute ordinara familio, kiu no­miĝas Svantesson. Tie estas: tute ordinara paĉjo kaj tute ordinara panjo kaj tri tute ordinaraj infa­noj, Bosse, Bettan kaj Etulo..
Как переводим на русский? ".. совершенно обыкновенная семья. Там есть совершенно обыкновенный отец..." Это по твоему по русски?
Так вот: Это доказывет толко то, что переводить надо не слово в слово а с учетом языка на который переводишь. В эсперанто tie estas также по-дурацки как и в русском
Также полный бред как и в русском и на эсперанто "потому что КУДА карлсон приходил все становилось веселым." (или как там?)

Изо всех твоих возрашения толко частично принимаю stumbli sur-kontraŭ. ДА, в ПИВе пример с sur, но во первых по смыслу тут надо kontraŭ а во 2х если посмотреть текстару Бертиллы, то там sur вообще не видно Там такое есть:
Цитата:
fari katalogon de posedataj Esperanto-libroj, mi stumblis kontraŭ jarkolektoj de “El Popola Ĉinio”.

Serĉante ion en la mallumo de la ŝranko mi stumblis permane kontraŭ io porcelana.

salton baborden kaj falas sur la genuojn, ĉar mi stumblis je la fajrostango,

Nur kelkaj finaj komentoj: — Kiam sur paĝo 14 mi stumblis je la siglo RGADA

Foje ili neintence stumblis tra unu el la enirejoj al la Alia Mondo

Mi preskaŭ stumblis kontraŭ ĝi.

ni preskaŭ stumblis super homa kadavro:

la amaso, mi stumblis kontraŭ homoj,

mi iris malrapide al la pordo kaj stumblis kontraŭ Eŭtikia, kiu en tiu momento enven

Ŝi konstante kuregis laŭ deklivoj kaj stumblis, aŭ grimpis sur altajn lokojn

Viro stumblis kontraŭ mi kun malbeno, kaj kontuzis min

kaj unu el la monaĥoj estis stumblinta kontraŭ ŝtono sur la vojo.

Только в одном месте идет sur но судя по акузативу после него оно относится не к stumbli а к grimpi А Бертилла не берет в свою базу какие попало тексты.

_________________
Malfacila kaj tre trista estas vivo programista.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 03, 2009 6:03 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср мар 02, 2005 13:43 pm
Сообщения: 3051
Откуда: Ensko
Просто вот еще 1 такой же перевод http://www.youtube.com/watch?v=ISZyezxCL8Q где все переводилось точно согласно оригиналу. Твое лучше лишь тем, что во первых текст значительно проще, во 2х в эо меньше отличий по грамматике от шведского а в 3х эо допускает обычно 2-3 варианта и промахнуться бывает сложно. А принципиальных отличий нет. Просто нужно помнить, что переводишь не только СО ШВЕДСКОГО но и НА ЭСПЕРАНТО И нажно понимать, что перевод со шведского от перевода с русского отличается тем, что Карлсон станет чуть злее, чуть по другому все описано будет а если смысл перевода со шведского заключается в введении в текст типичных для шведского коменцанта языковых ошибок, то это уже не перевод а следствие грибочков.

_________________
Malfacila kaj tre trista estas vivo programista.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения: Re: "Малыш и Карлсон" (со шведского)
СообщениеДобавлено: Чт дек 03, 2009 11:35 am 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт ноя 18, 2008 11:17 am
Сообщения: 414
Siberia knabino писал(а):
Это мой перевод Карлсона, сделан со шведского (я его изучаю), а не с русского, поэтому некоторые странности перевода (если таковые имеются) возникли в результате влияния шведского. К сожалению, не смогла вставить в текст сноски.
Примечание: Я перевела все три части про Карлсона, если кто хочет почитать, обращайтесь)))


Обращаюсь :)
Перевести всего Карлсона - это похоже на подвиг.
Я хотел бы почитать Карлсон по токет и в оригинале, и в Вашем переводе.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 03, 2009 14:16 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Ŝak' писал(а):
Просто вот еще 1 такой же перевод http://www.youtube.com/watch?v=ISZyezxCL8Q где все переводилось точно согласно оригиналу. Твое лучше лишь тем, что во первых текст значительно проще, во 2х в эо меньше отличий по грамматике от шведского а в 3х эо допускает обычно 2-3 варианта и промахнуться бывает сложно. А принципиальных отличий нет. Просто нужно помнить, что переводишь не только СО ШВЕДСКОГО но и НА ЭСПЕРАНТО И нажно понимать, что перевод со шведского от перевода с русского отличается тем, что Карлсон станет чуть злее, чуть по другому все описано будет а если смысл перевода со шведского заключается в введении в текст типичных для шведского коменцанта языковых ошибок, то это уже не перевод а следствие грибочков.

Почему Вы такой злой? Если бы я была слишком впечатлительной, я бы после таких отзывов забросила бы переводы навсегда. Почитайте, пожалуйста, перевод "Пеппи Длинныйчулок" на эсперанто, наверняка к нему у Вас будут те же претензии. Поверьте, если бы я переводила настолько дословно, как Вы думаете, никто бы вообще ничего не понял. Я потом перечитывала и редактировала перевод раз 10, наверно (и сейчас продолжаю редактировать). И ещё позвольте Вас спросить: если бы шведы взялись за перевод книги, как бы они переводили: те слова, что в оригинале или так, чтобы русским было понятно? Вот этот пример с фразой "куда Карлсон прилетал" - ну если там написано "куда"! С какой стати мне переводить "когда"? Это уже претензия не ко мне, а к автору, раз она так написала.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 03, 2009 14:17 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
А последний комментарий насчёт грибочков - это уже просто клевета. Обидно, если честно.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 03, 2009 14:24 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Пока выкладываю вторую главу
2. KARLSSON KONSTRUAS TURON
"Mi ja diris, ke li nomiĝas Karlsson kaj ke li loĝas supre sur la tegmento", diris Etulo. "Kio stranga estas pri tio? Ĉiu homo ja rajtas loĝi kie ajn!"
"Etulo, ĉesu stultumi", diris panjo. "Vi timigis nin ĝismorte. Vi ja povus esti mortigita, kiam la va­pormaŝino eksplodis, ĉu vi ne komprenas?"
"Jes, sed tamen Karlsson estas la plej bona de l' mondo mekanikisto pri vapormaŝinoj", diris Etulo kaj rigardis serioze sian patrinon. Li devas komp­renigi al ŝi, ke oni ne povas rifuzi, kiam la plej bo­na de l' mondo mekanikisto pri vapormaŝinoj pro­ponas sian helpon por funkciigi ies vapormaŝinon.
"Oni devas responsi pri kion oni faris, Etulo", diris paĉjo, "anstataŭ kulpigi iun Karlssonon de teg­mento, kiu tute ne ekzistas."
"Certe, li ekzistas", diris Etulo.
"Kaj krome li scias flugi", diris Bosse moke.
"Jes, mi kredas tion", diris Etulo. "Espereble, li re­venos, do vi mem vidos."
"Li venu morgaŭ", diris Bettan. "Vi ricevos kro­non de mi, Etulo, se mi vidos Karlssonon de teg­mento per propraj okuloj."
"Morgaŭ li neniel povos veni", diris Etulo, "ĉar li iros en tekniklaborejon por esti lubrikata."
"Ho, mi vidas, ankaŭ vi bezonas esti bone lubrika­ta", diris panjo. "Vidu, kiel aspektas la librobreto!"
"Tio estas tute bagatela afero, tiel diris Karlsson!" Etulo superece svingetis la manon precize kiel fa­ris Karlsson, por komprenigi al panjo, ke al la bre­to okazis tute nenio, pri kio indus brui. Sed tio ne­niel impresis panjon.
"Do, ĉu tiel diras Karlsson", ŝi diris. "Diru al Karl­sson, ke se li ŝovos sian nazon ĉi tien refoje, li ri­cevos de mi neforgeseblan lubrikadon."
Etulo ne respondis. Li pensis, ke estas terure, ke panjo povas paroli tiel pri la plej bona de l' mondo mekanikisto pri vapormaŝinoj. Sed nenion alian li povis atendi en tia tago, kiam ĉio, evidente, deci­dis esti malafabla al li.
Etulo subite eksopiris al Karlsson. Karlsson, kiu estis tiel vigla kaj gaja kaj svingetis la fingrojn, di­rante, ke malagrablaĵoj estas afero bagatela, tute ne prizorginda. Tiel sopiregis Etulo al Karlsson, kaj samtempe li sentis sin iom maltrankvila. Ima­gu, se Karlsson neniam plu revenus!
"Trankvilon, nur trankvilon", diris Etulo al si mem precize kiel tion diris Karlsson. Karlsson ja pro­mesis. Kaj Karlsson sendube estas homo fidinda. Pasos ne pli ol du tagoj, antaŭ ol li reaperos.
Etulo kuŝis surventre sur la planko de sia ĉambro kaj legis, kiam li reaŭdis tiun etan zumadon, kaj jen Karlsson envenis tra la fenestro, zumante kiel kolosa burdo. Li kantetis gajan melodieton dum li flugadis laŭlonge de la muroj. De tem' al tempo li haltis por rigardi la bildojn. Li klinis la kapon flanken kaj kuntiretis la palpebrojn.
"Belaj bildoj", li diris. "Terure belaj bildoj! Kvankam, eble, ne tiom belaj, kiel la miaj."
Etulo salte leviĝis de la planko kaj staris tie furioza pro admiro. Li estis tiel ĝoja, ke Karlsson revenis.
"Ĉu vi havas multe da bildoj tie supre ĉe vi?" li demandis.
"Kelkajn milojn", diris Karlsson. "Mi mem pentras ilin dum liberaj horoj. Ili plenas je koketoj kaj birdoj kaj ceteraj belaj aĵoj. Mi estas la plej bona de l' mondo kokpentristo", diris Karlsson kaj surteriĝis apud Etulo kun eleganta turno.
"Ĉu tiel?" diris Etulo. "Krome... ĉu vi povus lasi min sekvi vin tien supren kaj rigardi vian domon kaj viajn vapormaŝinojn kaj viajn bildojn?"
"Nature", diris Karlsson. "Memkompreneble! Vi havos koran bonvenon. Alian tagon."
"Ĝi venu baldaŭ", petis Etulo.
"Trankvilon, nur trankvilon!", diris Karlsson. "Mi iom aranĝos unue, sed tio ne okupos multe da tempo. La plej bona kaj rapida balaisto de l' mondo, kiu vi kredas, ke li estas?" scivolis Karlsson petole.
"Eble, estas vi", diris Etulo.
"Eble", kriis Karlsson, "eble... pri tio vi ne dubu eĉ minuton. La plej bona kaj rapida balaisto de l' mondo estas Karlsson de tegmento, tion scias ĉiu homo."
Kaj Etulo volonte ekkredis, ke Karlsson estis "la plej bona de l' mondo" pri ĉiu afero. Evidente, li ankaŭ estis la plej bona de l' mondo ludamiko, tion oni mem povis sperti. Krister kaj Gunilla estis, certe, tre bonaj, sed ili ne estas tiel mirindaj, kiel Karlsson de tegmento. Etulo decidis, ke li rakontu al Krister kaj Gunilla pri Karlsson sekvan tagon, kiam ili kune estos revenantaj el la lernejo. Krister kutimas ĉiam babili tro multe pri sia hundo, kiu nomiĝas Joffa. Etulo jam delonge envias al Krister pro tiu hundo.
Sed se li rekomencos fanfaroni pri sia maljuna Joffa, do mi rakontos al li pri Karlsson, pensis Etulo. 'Kio estas Joffa kompare kun Karlsson de tegmento', mi diros.
Tamen estis nenio en la mondo, kion Etulo sopirus tiel forte, kiel nome tion – havi sian propran hundon.
Karlsson interrompis lian meditadon.
"Mi nun emas amuziĝi iom", li diris kaj rigardis ĉirkaŭen scivole. "Ĉu vi havas novan vapormaŝinon?"
Etulo kapneis. Vapormaŝino ja! Nun li havis Karlssonon ĉi tie, nun panjo kaj paĉjo povis vidi, ke Karlsson ekzistas. Kaj ankaŭ Bosse kaj Bettan, se ili estas hejme.
"Ĉu vi volas iri kun mi kaj saluti miajn panjon kaj paĉjon?" demandis Etulo.
"Volonte", diris Karlsson. "Estos tre agrable por ili renktonti min, tiel belan kaj saĝan, kiel mi estas!"
Karlsson promenis tien-reen sur la planko, aspektante kontenta.
"Ankaŭ agrable korpulentan", li aldonis. "Homon en sia plej bona aĝo. Estos vere interese por viaj panjo kaj paĉjo renkonti min."
Ĝuste ĉi-momente Etulo eksentis la unuan delikatan odoron de fritataj viandobuloj, kaj li sciis, ke la tagmanĝa horo estas tuj venonta. Etulo decidis atendi ĝis post la tagmanĝo pri la konatigo de Karlsson kun panjo kaj paĉjo. Neniam utilas malhelpi panjojn, kiam ŝi fritas viandobulojn. Krome, povus ja okazi, ke panjo kaj paĉjo decidos ekparoli kun Karlsson pri la vapormaŝino aŭ la makuloj sur la breto. Kaj tion li ne devas lasi. Tion li ne devas lasi, kiom ajn tio valorus al li. Ĉe tagmanĝa tablo Etulo povos, verŝajne, per iu ruza maniero komprenigi al siaj gepatroj, kiel oni devas teni sin rilate al la plej bona de l' mondo mekanikisto pri vapormaŝinoj. Li bezonas nur malmulte da tempo. Post la tagmanĝo – tio estos bone. Tiam li kunprenos la tutan familion al sia ĉambro.
"Jen, bonvolu, ĉi tie estas Karlsson", li diros. Kiel ili surpriziĝos, estos vere amuze rigardi, kiom ili surpriziĝos.
Karlsson ĉesis promenadi. Li staris senmove kaj flaris, kiel ĉashundo.
"Viandobuloj", li diris, "etajn bonajn viandobuletojn mi tre ŝatas."
Etulo iom konfuziĝis. Estas, sincerdire, unusola aĵo, kiun oni povas respondi al io simila. "Ĉu vi volus resti kaj tagmanĝi kun ni?" jen kion li, verdire, devis respondi. Sed li ne kuraĝis subite veni, trenante Karlssonon post si, al la tagmanĝa tablo. Estis tute alie, kiam Krister kaj Gunilla estis kun li. Tiam li povis veni en lasta momento, se estis tiel, ke la ceteraj hejmanoj jam altabliĝis, kaj diri: "Kara panjo, ĉu povas Krister kaj Gunilla ricevi iom da pizoj kaj krome krespojn?"
Sed tute fremda dika vireto, kiu detruis la vapormaŝinon kaj makulis la librobreton – ne, tio vere ne taŭgas.
Kvankam ĵus tiu dika vireto ja diris, ke li tre ŝastas etajn bonajn viandobuletojn. Estis tasko de Etulo zorgi, ke li ricevu ilin, alie, eble, Karlsson ne plu volos esti kun Etulo. Aĥ, kiel multe dependis de la viandobuletoj de panjo!
"Atendu iom ĉi tie", diris Etulo, "dum mi iru en la kuirejon kaj portu iom da ili."
Karlsson kapjesis kontente.
"Bone", li diris. "Bone! Sed rapidu! Oni ne satiĝos per nura spektado de bildoj – ĉu de kokoj, ĉu de io ajn alia!"
Etulo elkuris vigle al la kuirejo. Tie ĉe la fornelo staris panjo en kvadratita ĉarma antaŭtuko kaj en eĉ pli ĉarma odoro de viandobuloj. Ŝi skuetis grandan paton super la gasflamo, kaj sur la pato saltetis densege metitaj etaj, mirinde brunaj viandobuloj.
"Hola, Etulo", diris panjo. "Ni tuj tagmanĝos."
"Kara panjo, ĉu mi povas ricevi paron da viandobuloj sur pladeto por preni ĉe min?" diris Etulo per sia plej persvada voĉo.
"Karulo, ni ja manĝos post kelkaj minutoj", diris panjo.
"Jes, sed tamen", diris Etulo. "Post la tagmanĝo mi ĉion klarigos."
"Jes, jes", diris panjo. "Vi do ricevos du pecetojn!"
Ŝi metis ses viandobulojn sur etan teleron. Aĥ, ili odoris tiel rave kaj estis tiel etetaj kaj brunaj kaj belaj, ĝuste tiaj, kiaj ili devas esti. Etulo ekprenis la teleron per ambaŭ manoj kaj rapidis reen en sian ĉambron.
"Jen, Karlsson", li kriis, malferminte la pordon.
Sed Karlsson estis malaperinta. Etulo staris tie kun la viandobuloj, sed ne estis Karlsson tie. Etulo terure elreviĝis, ĉio iĝis ĉe unu fojo tiel enuiga.
"Li estas for", li diris laŭte al si mem.
Sed tiam...
"Pip", li aŭdis subite iun diri. "Pip!"
Etulo rigardis ĉirkaŭen. Fore sube ĉe piedoj de lia lito – sub plejdoj – li vidis dikan etan ĉifaĵon, kiu moviĝis. Ĝuste de tie venis la pepado. Kaj sekundon poste Karlsson elŝovis la ruĝan vizaĝon el sub la littuko.
"Hihi", diris Karlsson. " 'Li estas for', vi diris. 'Li estas for' – hihi, kaj mi tute ne estas for. Estas nur, ke mi kaŝis min."
Ĉi tiam li ekvidis la viandobulojn. Vips! – li premis la butonon, kiun li havis surventre, la motoro ekzumis, kaj Karlsson venis per glisa flugo de la lito rekte al la telero. Li kaptis viandobulon dum la flugo, leviĝis rapide supren al la plafono kaj rondiris ĉirkaŭ la lustro, kontente maĉante la viandobulon.
"Delikate", li diris. "Mirinde bongusta viandobulo! Oni povas preskaŭ kredi, ke la plej bona de l' mondo produktanto de viandobuloj ĝin faris, sed evidente li ne faris ĝin", diris Karlsson. Kaj poste li venis, profunde plonĝante, suben al la telero kaj kaptis por si ankoraŭ plian.
Ĝuste tiam panjo kriis el la kuirejo:
"Etulo, ni estas manĝontaj, rapidu lavi la manojn kaj venu!"
"Mi devas reforiri por kelka tempo", diris Etulo kaj metis antaŭ si la teleron. "Sed baldaŭ mi revenos. Promesu, ke vi atendos min!"
"Jes, sed kion mi faru dumtempe", diris Karlsson kaj surteriĝis apud Etulo kun eta riproĉa falbruo. "Mi devas havi iun amuzon dum tiu tempo. Ĉu vere vi ne havas pliajn vapormaŝinojn?
"Ne", diris Etulo, "sed vi povas prunti mian konstrukompleton."
"Portu ĝin ĉi tien", diris Karlsson.
Etulo alportis sian konstrukompleton el la ŝranko, kie li havis siajn ludilojn. Ĝi vere estis belega konstrukompleto kun multaj diversaj detaloj, kiujn oni povis kunŝraŭbi kaj fari multajn aĵojn el ili.
"Jen, prenu", li diris. "Oni povas el ĝi konstrui aŭtojn kaj gruojn kaj ĉion ajn..."
"Ĉu vi ne kredas, ke la plej bona de l' mondo konstruisto scias, kion oni povas kontsrui kaj ne konstrui?" scivolis Karlsson. Poste li ŝovis lerte sekvan viandobulon en la buŝon kaj impetis al la konstrukompleto.
"Ni vidu, ni vidu", li diris, malplenigante la keston sur la plankon.
Etulo devis iri, kvankam li multe pli volonte restus kaj spektus, kiel la plej bona de l' mondo konstruisto eklaboras serioze.
La lasta, kion li vidis, turninte sin de la pordo, estis Karlsson, sidanta sur la planko, kontente murmurante por si mem:
"Hura, jen kiel mi lertas... hura, kaj pri konstruado spertas... kaj agrable korpulenta, certe... mmm!"
Ĉi tion lastan li kantis en sekva sekundo, post kiam li glutis la kvaran viandobulon.
Panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan jam sidis ĉe la manĝotablo. Etulo glitis al sia sidloko kaj prenis sian buŝtukon.
"Promesu al mi ion, panjo, kaj ankaŭ vi, paĉjo", li diris.
"Kion ni devas promesi?" demandis panjo.
"Unue promesu", diris Etulo.
Paĉjo tute ne volis konsenti, ke li promesu ion ajn.
"Kiu scias, eble, vi denove volos, ke mi tuj promesu al vi hundon", li diris.
"Ne, estas neniu hundo", diris Etulo, "kvankam ĉi tion vi certe povas promesi, se vi volas. Ne, estas io alia, kaj ĝi estas tute sekura. Promesu, ke vi promesos!"
"Nu bone, do ni promesas", diris panjo.
"Aha, do vi promesis nenion diri al Karlsson de tegmento pri la vapormaŝino", diris Etulo kontente.
"Ha", diris Bettan, "kiel ili povas diri ion al Karlsson, se ili neniam renkontos lin?"
"Certe, ili renkontos lin", diris Etulo triumfe. "Post la tagmanĝo. Li estas nun ene de mia ĉambro."
"Ne, ĵus, mi kredas, mi misglutis la viandobulon", diris Bosse. "Ĉu Karlsson estas ene de via ĉambro?"
"Imagu, ke li estas tie!"
Ĉi tio vere estis triumfa momento por Etulo. Ho, se ili nur rapidu kun la manĝado, tiam ili ekvidos...
Panjo ridetis.
"Estos vere agrable por ni viziti Karlssonon", ŝi diris.
"Jes, Karlsson diris la samon", certigis ŝin Etulo.
Ili finis kun la fruktosupo. Fine panjo leviĝis de ĉe la tablo. Venis nun grava momento.
"Ni iru ĉiuj kune", diris Etulo.
"Pri tio vi ne devas peti nin", diris Bettan. "Mi ne trovos ripozon, ĝis mi vidos tiun Karlssonon."
Etulo iris antaŭ ĉiuj.
"Memoru, kion vi promesis", li diris, antaŭ ol li malfermis la pordon en sian ĉambron. "Eĉ ne unu solan vorton pri la vapormaŝino!"
Poste li ekpremis la anson kaj malfermis.
Karlsson estis for. Li estis for. Kuŝis neniu eta dika bulo sub la plejdoj sur la lito de Etulo.
Sed meze de la planko el stako da briketoj altis turo. Tre alta kaj tre minca turo. Kvankam Karlsson, certe, povis konstrui kaj gruojn kaj multon alian, ĉi-foje li kontentiĝis per tio, ke li staplis la briketojn unu sur alian, tiel ke estiĝis ĉi tiu tre alta kaj tre minca turo. Supre ornamis la turon io, kio, evidente, prezentis kupolon. Ĝi estis eta ronda viandobulo.

Впрочем, если уж мой перевод так ужасен, как некоторые считают, я могу дальше не выкладывать. Только скажите


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 03, 2009 15:20 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3592
Не ужасен :) Просто в каждом переводе можно что-то найти...
Так что продолжайте, лично я читаю :)


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 03, 2009 15:47 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Да, кстати, если бы я переводила действительно дословно, слово в слово, вышло бы вот что: в оригинале вместо "они приятно проводили время" написано буквально "они имели это приятно". Не думаете же вы, что я так и перевела.
Насчёт "hola" в качестве "привет" (по-шведски 'Hejsan hoppsan') - можно было бы перевести "saluton", но дело в том, что Карлсон так и здоровается, и прощается ("saluton" при прощании?). Если знаете вариант лучше, чем "hola", подскажите мне, пожалуйста.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 03, 2009 17:14 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср мар 02, 2005 13:43 pm
Сообщения: 3051
Откуда: Ensko
ДА блин.
Он в разы лучше, чем вот этот http://www.e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=5660
Однакож не без прсто-таки косяков. Например (я поиском потом искал ибо заметил более одного раза, хоть и написал только 1 раз) ни перед одним словом panjo или paĉjo нет артикля. Охотно допускаю, что в шведском варианте их нет. Может в шведском правила такие (например в немецком и нидерландском все слова с уменш суффиксами (-sje,-lein,-chen) - среднего рода, почему бы в шведском ни быть правилу "все слова с таким суффиксом всегда без артикля") Однако ж в эо правила другие. А аргументация в ответ "так в шведском и точка" это уже каим-то нехорошим словом называется. Ну я бы если бы например переводил с немецкого и большинство названий стран употреблял бы без артикля, а вот Украину, Монголию и еще немножко стран употреблял бы с артиклем (я не прикалываюс, в немецком именно так!) что бы обо мне тут сказали?
Я не читал пиппи-штрумполонгу (хоьт кажется где-то на компе лежит) Зато я читал это, это и это Все это отсюда, то есть относятся каждая эта нижка к пиппи-штрумполонга как в русском Мастер и Маргарита или 12 стульев к переводу той же пеппи. (я помянул из того что читал только то, что явно оттуда и что читал полностью, разные переводы я читал в огромном количестве да и из представленных там сборнико некоторые части отдельные мелкие вещи читал тоже наверняка) Так вот : Ни в одной из этих книжек не припомню оборота tie estas в значении нидерландского er is или английского there is
Ну и так далее и тому подобное Вместо криччать, что обижают можно было бы попробовать объямснить смысл того, что написала, ибо многое непонятно. Если ТАМ, куда карлсон прилетал становилось весело (или как там)? Надо было просто так и написать, и не факт еще, что я предложил бы поставить там "tie"
Цитата:
"Tuj en ĝi fariĝos bonega 'futt' ",
Не понял. Что в ней станет прекрасным?
Futt - звукоподражание, т.е. "пых". Специально стоит в кавычках.

Угу . Вот только "специально" тут надо не кавычки ставить а артикль в таких случаях (да там поди в оригинале он стоял, только неорпеделенный?) Это ж звукоподражание, а не существительное и поэтому без артикля к нему прилагательное неприменимо.!

_________________
Malfacila kaj tre trista estas vivo programista.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 03, 2009 18:04 pm 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт ноя 18, 2008 11:17 am
Сообщения: 414
Мне всё нравится. Браво, Сибирячка! Выкладывайте дальше.
Уже за то, что Вы не запутались, где vi, а где ni, Вам необходимо поставить памятник :)
А ещё крууучче было бы видеть сразу шведский текст и перевод на эсперанто. Тогда люди могли бы совершенствовать сразу оба языка. Но я не знаю, как это сделать. НАверно, просто создать колонки в Ворде, или таблицу.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 03, 2009 18:37 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Перед звукопадражательным междометием артикля нет. Но я больше не буду отвечать на комментарии г-на Ŝak, можно? Я устала от него. Мне бы хотелось услышать мнение НЕ злобных людей. Я сразу же исправлю, если мне докажут по-человечески, что так писать нельзя.

3. KARLSSON LUDAS TENDON
Etulo havis malfacilan momenton. Al panjo ne plaĉis, ke oni uzas ŝiajn viandobulojn kiel ornamaĵojn, kaj ŝi, nature, kredis, ke estis Etulo, kiu tiel fajne dekoris la turon.
"Karlsson de tegmento...", komencis Etulo, sed tiam paĉjo lin interrompis:
"Ni ne toleros pliajn fantaziojn pri Karlsson nun, Etulo!"
Bosse kaj Bettan nur ridis.
"Kia ulo li estas, tiu Karlsson", diris Bosse. "Li nepre fuĝas ĝuste kiam ni volas bonvenigi lin!"
Etulo formanĝis triste la bulon-kupolon kaj kolektis siajn briketojn. Ne indis paroli plu pri Karlsson ĝuste nun. Sed kiel angore estis sen li, tre angore.
"Nun ni trinku kafon kaj ne plu zorgu pri Karlsson", diris paĉjo kaj frapetis Etulon sur la vangon por lin konsoli.
Ili ĉiam trinkis kafon apud kameno en la gastoĉambro, tion ili faris ankaŭ ĉi-vespere, kvankam estis varma, sunplena printempo kaj tilioj surstrate jam vestis sin per etaj verdaj folioj. Etulo ne ŝatis kafon, sed li ŝatis sidi kune kun panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan apud fajro.
"Fermetu la okulojn pormomente, panjo", diris Etulo, kiam panjo metis kafopleton sur la malgrandan tablon antaŭ malfermita fajrujo.
"Kial mi devas fermeti la okulojn?"
"Nu, ĉar vi ja diris, ke vi ne volas vidi min manĝi sukeron, kaj mi pensas, ke mi prenu nun unu peceton da ĝi", diris Etulo.
Li bezonis ion por konsoli sin, li klare sentis tion. Kial Karlsson foriris? Oni vere ne devas procedi tiel — malaperi, postlasinte nur etan viandobulon.
Etulo okupis sian plej ŝatatan lokon ĉe la kameno tiel proksime al la fajro, kiel li povis aliri. Tiu momento de la posttagmeza kaftrinkado estis preskaŭ la plej agrabla dum la tuta tago. Li povis interparoli kun paĉjo kaj panjo, kaj ili aŭskultis kion li diris, tio ne ĉiam okazis, ĉar ili kutime ne havis tempon por tio. Estis amuze ankaŭ aŭskulti Bossen kaj Bettan blagi unu pri la alia kaj ĉiujn iliajn parolojn pri "parkerigo". "Parkerigo" estis, evidente, tute malsama kaj pli rafineca speco de lernejo, ol bazlernejo, kiun vizitis Etulo. Ankaŭ Etulo volonte rakontus pri sia "parkerigo", sed estis neniu, krom panjo kaj paĉjo, kiu interesiĝus pri kio okazas tie. Bosse kaj Bettan nur primokis tion, kaj Etulo zorge gardis sin de ĉio, kio povus igi Bossen kaj Bettan ridi tiel incite. Krome, estis sensence provi inciti lin, li estis majstro inciti responde — estas necese scipovi tion, kiam oni havas tian fraton, kiel Bosse, kaj tian fratinon, kiel Bettan.
"Nu, Etulo, ĉu vi sukcesis pri viaj hejmtaskoj hodiaŭ?" scivolis panjo.
Tio ne estis konversacio de ĝuste tiu speco, kiun Etulo ŝatis. Sed ĉar panjo ĵus diris nenion pri la sukerpeco, tial li devis esti tolerema, kiam ŝi demandis tion.
"Jes ja, mi, certe, sukcesis ellerni ilin", li diris mishumore.
Li la tutan tempon pensis pri Karlsson. Kiel povas iu postuli, ke li memoru pri iuj hejmtaskoj, dum li ne scias, kien Karlsson malaperis!
"Do, kiajn taskojn vi havas?" demandis paĉjo.
Etulo koleriĝis. Ĉu ili la tutan tempon parolos pri la sama temo? Ja ne por tio ili sidas apud fajro kaj havas agrablan tempon, por ke ĉiuj parolu pri hejmtaskoj.
"Ni havis alfabeton", diris Etulo haste. "La tutan longan alfabeton, kaj mi konas ĝin: unue estas A, kaj poste sekvas la ceteraj literoj!"
Li prenis plian sukerpecon kaj rekomencis pensi pri Karlsson. Ili babilu kaj zumu ĉirkaŭ li pri ĉio ajn, Etulo pensis nur pri Karlsson kaj demandis sin, ĉu li iam revidos lin.
Estis Bettan, kiu vekis lin de liaj revoj:
"Etulo, ĉu vi ne aŭdas? Ĉu vi volas gajni 25 oerojn?"
Tre malrapide ekkomprenis Etulo, kion ŝi estis dirinta. Li, certe, ne rifuzus gajni 25 oerojn, sed tio ja dependis de tio, kion Bettan volis, ke li faru.
"25 oeroj estas tro malmulte", li diris firme. "Ja ĉio nun estas tiom multekosta. Kiom, vi kredas, kostas, ekzemple, unu kvindekoera glaseto da glaciaĵo?"
"Nu, kion mi povas diri", diris Bettan kun ruza aspekto. "50 oerojn, evidente?"
"Jes, certe, ĝuste tiom ĝi kostas, vidu", diris Etulo. "Do vi bone komprenas, ke 25 oeroj estas tro malmulte."
"Vi ja ankoraŭ ne scias, kia afero estas", diris Bettan. "Por vi estas nenio farenda — estas nur kelkaj aferoj, kiujn vi ĉesos fari."
"Nu, do kion mi ĉesos fari?"
"Vi ĉesos eniri ĉi tien en la gastoĉambron ĉi-vespere."
"Pelle venos, komprenu", diris Bosse. "Nova amiko de Bettan!"
Etulo kapgestis. Jes, ĉio estis prikalkulita. Panjo kaj paĉjo iros en kinejon, kaj Bosse — al futbalmatĉo, kaj Bettan sidos en la gastoĉambro kaj kveros, dum Etulo estos forpelita en sian ĉambron — kontraŭ tiom mizera pago en 25 oeroj. Belan familion li havas!
"Kiajn orelojn li havas, Pelle?" demandis Etulo. "Ĉu ili elstaras samkiel tiuj de via lasta amiko?"
Tio estis maniero inciti Bettan.
"Jen, aŭskultu, panjo", ŝi diris. "Ĉu vi nun komprenas, kial mi volas forigi Etulon de la vojo? Li fortimigas ĉiun, kiu venas ĉi tien al mi."
"Ho, tion li ne faras, mi kredas", diris panjo malcerte, ĉar ne plaĉis al ŝi, kiam ŝiaj idoj kverelis.
"Certe, li faras tion", asertis Bettan. "Ĉu ne estis li, kiu fortimigis Klaason? Li staris apude kaj gapis al li longan tempon, kaj poste li diris: 'Bettan, certe, ne aprobos tiajn orelojn'. Kaj vi bone vidas, ke Klaas ne revenis eĉ unufoje post tio."
"Trankvilon, nur trankvilon", diris Etulo kun precize sama intonacio, kiel Karlsson. "Trankvilon, nur trankvilon! Mi sidos ene de mia ĉambro, kaj mi faros tion senpage. Mi ne prenas pagon por tio, ke homoj evitas vidi min."
"Belege", diris Bettan. "Do ĵuru pri tio! Ĵuru, ke vi ne aperos ĉi tie dum la tuta vespero!"
"Mi ĵuras", diris Etulo. "Mi tute ne estas obsedata de ĉiuj viaj Pelle, kredu min. Mi mem pli volonte pagus 25 oerojn por eviti vidi ilin!"
Post kelka tempo Etulo sidis, kiel li devis, ene de sia ĉambro — kaj tute senpage. Panjo kaj paĉjo foriris en kinejon, Bosse malaperis, kaj el interno de la gastoĉambro Etulo povis aŭdi, kiam li malfermadis la pordon, nur svagan murmuradon. Estis Bettan, kiu sidis tie ene kaj kveris kun sia Pelle. Etulo malfermadis la pordon kelkfoje kaj provis kapti temon de ilia interparolo, sed li fiaskis. Tiam li stariĝis antaŭ la fenestro kaj komencis rigardi eksteren en krepuskon. Li iom gapis suben al la strato, por vidi, ĉu ne estis Krister kaj Gunilla tie ekstere. Sed tie estis nur paro da grandaj knaboj, kiuj interbatiĝis. Tio estis vere interese, li distriĝis dum la tuta daŭro de la batalo, sed, bedaŭrinde, la knaboj baldaŭ ĉesis batali, kaj ĉio refariĝis enuiga.
Ĉi tiam li aŭdis ĉielan sonon. Li aŭdis motorzumadon, kaj sekundon poste venis Karlsson, kiu enflugis tra la fenestro.
"Hola, Etulo", li diris senzorge.
"Hola, Karlsson", diris Etulo. "Kien vi perdiĝis?"
"Kiel do? Kion vi celas?" demandis Karlsson.
"Vi ja malaperis", diris Etulo. "Kiam vi estis prezentota al miaj panjo kaj paĉjo. Kial vi fuĝis?"
Karlsson metis la manojn al la flankoj kaj aspektis vere kolera.
"Ne, nun mi vere neniam aŭdis ion similan", li diris. "Ĉu ne povas homo zorgi pri sia domo? Dommastro devas bone zorgi pri sia domo, ĉu povas esti alie? Ĉu mi kulpas, ke viaj panjo kaj paĉjo venas kaj volas ĝentile viziti min, ĝuste kiam mi okupiĝas pri tio, ke mi zorgas pri mia domo?"
Li ĉirkaŭrigardis la ĉambron.
"Alvorte", li diris, "kie estas mia turo? Kiu detruis mian fajnan turon kaj kie estas mia viandobulo?"
Etulo ekbalbutis.
"Mi ne kredis, ke vi revenos", li diris timeme.
"Nu, jen bele", diris Karlsson. "La plej bona de l' mondo konstruisto konsturas turon, kaj kio okazas? Ĉu iu instalas barileton ĉirkaŭ ĝi kaj gardas, ke la turo staru sendifekta por eterne? Ho ne, neniel! Oni ĝin faligas kaj detruas, jen kion oni faras kaj formanĝas alies viandobulon!"
Karlsson deiris flanken, sidiĝis sur benketon kaj ekpaŭtis.
"Ho, tio ja estas vere bagatela afero", diris Etulo kaj svingetis la manon, samkiel faris Karlsson. "Tute nenio zorginda."
"Jes, tiel vi diras", diris Karlsson kolere. "Tiel facile estas faligi la tuton, kaj poste diri nur, ke estas bagatela afero kaj nenio plia. Sed mi — mi estas tiu, kiu konstruis la turon per tiuj mizeraj etaj manoj!"
Kaj li ŝovis siajn dikajn manojn sub la nazon de Etulo. Poste li residiĝis sur la benketon kaj ekpaŭtis eĉ pli, ol iam.
“Mi ne kunludas", li diris. “Mi ne kunludas, se ĉio devas esti tiele."
Etulo tute senesperiĝis. Li staris tie ne sciante, kion li faru. Estis silente dum longa momento. Finfine Karlsson diris:
"Se mi ricevos iun etan donacon, eble, mi refariĝos gaja. Tio ne estas certa, sed eble mi fariĝos gaja, se mi ricevos iun etan donacon."
Etulo kuris antaŭen al la tablo kaj ekserĉis fervore en la tirkesto, ĉar tie li havis tutan stokon da diversaj belaj aĵoj. Tie kuŝis liaj poŝtmarkoj kaj ŝtonaj globoj kaj liaj stanaj soldatoj. Kaj krome tie kuŝis eta poŝlampo, kiun li tre ŝatis.
“Ĉu vi volus havi ĉi tion?" li diris kaj etendis la poŝlampon, por ke Karlsson vidu ĝin.
Karlsson kaptis ĝin fulmrapide.
"Jen ĝuste io, kio devus esti, por ke mi refariĝu gaja", li diris. "Ĝi ne estas tiel mirinda, kiel mia turo estis, sed se mi ricevos ĝin, mi tutcerte provos esti iom pli gaja."
"Do vi ricevas ĝin", diris Etulo.
"Ĉu mi sukcesos ŝalti ĝin?" diris Karlsson dubeme kaj premis la butonon. Jes ja, la poŝlampo eklumis, kaj ankaŭ la okuloj de Karlsson eklumis.
"Imagu, kiam mi iras tie sur la tegmento dum aŭtuna vespero, kaj estas tiel obskure, do mi povas lumi per ĝi kaj trovi vojon hejmen en mian etan domon kaj ne erarvagadi inter la fumtuboj", li diris kaj frapetis la poŝlampon.
Etulo eksentis sin tre kontenta, aŭdante Karlssonon paroli tiel. Li deziris nur, ke li foje povus sekvi Karlssonon dum unu el liaj promenoj sur la tegmento kaj vidi lin lumi per la poŝlampo en obskuro.
“Hola, Etulo, nun mi refariĝis gaja", diris Karlsson. “Venigu ĉi tien viajn panjon kaj paĉjon, por ke ili povu bonvenigi min."
“Ili foriris en kinejon", diris Etulo.
“Foriris en kinejon! Havante eblon renkonti min", diris Karlsson surprizite.
“Jes, nur Bettan estas hejme... kaj krome ŝia nova amiko. Ili sidas en la gastoĉambro, kaj mi ne rajtas iri tien."
“Kiov mi aŭdas", ekkriis Karlsson. “Vi ne rajtas iri, kien vi volas? Mi kredas, ke ni tuj iros. Nu, venu!"
“Jes, sed mi promesis...", diris Etulo.
“Kaj mi promesis, ke se io estas maljusta, vips! – kaj Karlsson batos ĉi tion, kiel akcipitro", diris Karlsson. “Kion precize vi promesis?"
“Mi promesis, ke mi ne montros min en la gastoĉambro la tutan vesperon."
“Nu, do vi certe ne montros vin", diris Karlsson. “Sed, verŝajne, vi ŝatus vidi novan amikon de Bettan?"
“Jes, vidu, ĝuste tion mi volas, verdire", diris Etulo senpacience. “Ŝi havis unu antaŭe, kies oreloj elstaradis tiel terure. Mi volus vidi, kiajn orelojn havas tiu nova."
“Jes, tion ankaŭ mi volas, vere," diris Karlsson. “Atendu iom, kaj mi, sendube, faros ian petolon. La plej bona de l' mondo petolulo – estas Karlsson de tegmento."
Li ĉirkaŭrigardis la ĉambron.
“Jen, ni ĝin trovis", li diris, kapgestante. “La plejdo... ĝuste tion ni bezonas. Mi ja sciis, ke mi faros ian petolon."
“Kian petolon vi faris?" demandis Etulo.
“Vi promesis, ke vi ne montros vin en la gastoĉambro la tutan vesperon, ĉu? Sed se vi iros sub la plejdo, do vi ne montros vin."
“Jes... sed..." komencis Etulo.
“Se vi iros sub la plejdo, do vi ne montros vin, kaj lasu tion 'sed' ", diris Karlsson decide. “Kaj se mi iros sub la plejdo, do ankaŭ mi ne montros min, kaj tio estas la plej aĉa por Bettan. Ĉar ŝi estas tiel stulta, do ne povos ŝi vidi min, povra, povra eta Bettan!"
Li forŝiris la plejdon de la lito de Etulo kaj ĵetis ĝin sur sian kapon.
“Envenu, envenu", li kriis. “Envenu mian tendon!"
Etulo enrampis sub la plejdon, kaj Karlsson staris tie ene kaj kontente snufis.
“Bettan ja nenion diris pri tio, ke ŝi ne volas vidi tendon en la gastoĉambro? Ĉiu homo ja ĝojos, ke li povos vidi tendon. Precipe la tendon, kiu lumas de interne", diris Karlsson kaj ŝaltis la poŝlampon.
Etulo ne estis certa, ke Bettan tiel ĝojos pri la tendo, sed li mem pensis, ke tio estis tiel admirinde kaj mistere esti kun Karlsson sub la plejdo kaj lumi per la poŝlampo. Etulo kredis, ke ili same volonte povus resti kie ili estis kaj ludi tendon, ne atentante pri Bettan, sed Karlsson ne konsentis pri tio.
“Mi toleras neniun maljustaĵon", li diris. “Mi estos en la gastoĉambro, kiom ajn tio kostus!"
Do la tendo komencis vagi al la pordo. Etulo devis sekvi ĝin. Eta dika mano eliĝis eksteren kaj ekkaptis la pordotenilon kaj malfermis la pordon tre mallaŭte kaj akurate. La tendo eliris en la antaŭĉambron, kiu nur helpe de densa drapiraĵo estis apartigita disde la gastoĉambro.
“Trankvilon, nur trankvilon", flustris Karlsson. Kaj tute senbrue la tendo tramarŝis la plankon de la antaŭĉambro kaj haltis malantaŭ la drapiraĵo. Murmurado aŭdiĝis nun iom pli klare, sed tamen ne tiom klare, ke oni povus distingi iujn vortojn. Lampo en la gastoĉambro estis estingita, Bettan kaj Pelle, evidente, kontentiĝis per tiu svaga krepuska lumo de ekstere.
“Jen bone", flustris Karlsson, “tiam mia poŝlampo ŝajnas multe pli bela."
Sed ĝuste nun lia poŝlampo estis estingita.
“Ĉar ni devas veni kiel ĝojiga kaj agrabla surprizo", flustris Karlsson kaj subridis sub la plejdo.
Treege malrapide paŝis la tendo el sub la drapiraĵo. Bettan kaj Pelle sidis sur eta sofo iom for ĉe kontraŭa vando, treege malrapide direktiĝis tien la tendo.
“Mi ŝatas vin, Bettan", aŭdis Etulo diri raŭkan knaban voĉon — tiel stulta li estis, tiu Pelle!
“Ĉu vere?" diris Bettan, kaj reestiĝis silento.
Kiel malhela amaso, glitis la tendo sur la planko, malrapide kaj nehaltigeble ĝi direktis sin al la sofo, pli kaj pli proksime ĝi venis, nun restis nur kelkaj paŝoj, sed ili ambaŭ, kiu sidis tie, nek aŭdis nek vidis.
“Kaj ĉu vi ŝatas min, Bettan?" diris ŝia Pelle tre timide.
Sed li ne sukcesis ricevi respondon. Ĉar ĝuste ĉi-momente la lumo de la poŝlampo distranĉis grizajn ombrojn de la ĉambro kaj trafis rekte lian vizaĝon. Li impetis, Bettan kriis, kaj aŭdiĝis granda maso da rido kaj tretado de piedoj, kiuj haste ekkuris direkte al la antaŭĉambro.
Oni povas vidi nenion, kiam oni estas ĵus blindigita per poŝlampo. Sed aŭdi oni povas. Kaj Betan kaj Pelle aŭdis ridegon, furiozan ekstazan ridegon, kiu venis, plaŭdante, el trans la drapiraĵo.
“Estas mia aĉa eta frato", diris Bettan. “Nu, tuj li spertos..."
Etulo ridis per ĉiuj fortoj.
“Certe ja, ŝi ŝatas vin", li kriis. “Kial ŝi ne ŝatu vin? Bettan vere ŝatas ĉiujn knabojn!"
Poste aŭdiĝis krakado kaj iom pli da rido.
“Trankvilon, nur trankvilon", flustris Karlsson, kiam la tendo falis kaj renversiĝis dum sia furioza fuĝo al la pordo.
Etulo estis tiom trankvila, kiom li povis, kvankam la ridego daŭre plaŭdis en li kaj kvankam Karlsson falis rekte sur lin, kaj li tute ne sciis, kiu kruro estis lia propra kaj kiu apartenis al Karlsson, kaj kvankam li komprenis, ke Bettan atingos ilin post momento.
Ili rampis kvarpiede tiom rapide, kiom eblis, kaj impetis al la ĉambro de Etulo en plena paniko, ĉar Betan estis proksime.
“Trankvilon, nur trankvilon", flustris Karlsson, kaj liaj etaj rondaj kruroj frapis kiel tamburvergoj sub la plejdo. “La plej bona de l' mondo kuristo estas Karlsson de tegmento!" li flustris, sed li sonis sufiĉe anhele.
Ankaŭ Etulo vere bone kuris. Kaj tio efektive urĝis. En la plej lasta sekundo ili savis sin post la pordo de lia ĉambro. Karlsson haste turnis la ŝlosilon kaj staris tie, ridante senbrue kaj kontente, dum Bettan frapis al la pordo.
“Atendu, Etulo, ĝis kiam mi povos kapti vin", kriis Bettan kolere.
“Sed ĉiuokaze mi ne montris min", kriis Etulo. Kaj reaŭdiĝis rido trans la pordo.
Estis du, kiuj ridis – tion Bettan povus, certe, aŭdi, se ŝi ne estus tiom kolera.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт дек 04, 2009 15:06 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
KARLSSON VETAS
Etulo venis foje el la lernejo kun kolera mieno, havante ŝvelon sur la frunto. Panjo estis en la kuirejo, kaj ŝi estis frapita de la ŝvelo precize kiel Etulo atendis, ke ŝi estos.
"Kara Etulo, kio okazis?" ŝi diris, brakumante lin.
"Krister ĵetis sur min ŝtonon", diris Etulo kolere.
"Aĥ, ĉu tiel", diris panjo, "aĉa bubo! Kial vi ne tuj venis diri al mi?"
Etulo levetis la ŝultrojn.
"Kiel tio utilus? Vi ja ne povas ĵeti ŝtonojn. Se trafi ĝuste, vi ja eĉ stalbarilon ne trafus."
"Aĥ, vi eta stultulo", diris panjo. "Ĉu vere vi kredas, ke mi kaptus la ideon ĵeti ŝtonojn sur Kristeron!"
"Kion alian vi ĵetus?" scivolis Etulo. "Estas nenio alia, ĉiuokaze, nenio same bona."
Panjo suspiris. Estis evidente, ke Krister ne estis sola, kiu batalis, kiam necesis. Ankaŭ ŝia propra favorato estis neniom pli bona. Kiel tio eblis, ke eta knabo, kiu havis tiom plaĉajn bluajn okulojn, povis esti tiom batalema?
"Provu forlasi la batalojn", diris panjo. "Ĉu oni ne povas simple diskuti pri la aferoj anstataŭe? Vidu, Etulo, ne ekzistas fakte io, kion oni ne povus klarigi, se oni tion precize pridiskutas."
"Certe ja, ekzistas", diris Etulo. "Ekzemple, hieraŭ. Mi ankaŭ tiam batalis kun Krister..."
"Vere vane", diris panjo. "Vi povus kun egala sukceso klarigi, kiu pravas, per prudenta rezonado."
Etulo sidiĝis ĉe la kuireja tablo kaj apogis sian vunditan kapon per la manoj.
"Imagu ja", li kolere gapis al sia panjo. "Jen kion Krister diris al mi: 'Mi povas draŝi vin', li diris, kaj tiam mi diris: 'Eĉ je unu gramo vi ne povas'. Kiel ni povus klarigi tion per prudenta rezonado, ĉu vi povas diri al mi tion?”
Panjo tion ne povis, kaj ŝi tuj finis sian pacan predikon. Ŝia batalema filo aspektis sufiĉe mishumora, kaj ŝi haste surtabligis varmegan ĉokoloadon kaj freŝajn bulkojn antaŭ lin. Tion li trovis plaĉa. Li kaptis la agrablan odoron de ĵusbakita tritika pano, jam kiam li envenis ilian etaĝon, kaj la admirindaj cinamaj bulkoj de panjo faris la vivon almenaŭ iom pli facila.
Etulo medite mordetis la bulkon, kaj dum li manĝis, panjo gluis plastron sur la ŝvelon. Poste ŝi kisis lin akurate sur la plastron kaj demandis:
"Pri kio do vi hodiaŭ kverelis, Krister kaj vi?"
"Krister kaj Gunilla diras, ke Karlsson de tegmento estas fantaziaĵo. Ili diras, ke li estas nura elpensaĵo", diris Etulo.
"Ĉu tiel ne estas?" scivolis panjo singarde.
Etulo kun ĉagreno gapis al ŝi super la taso da ĉokolado.
"Kial almenaŭ vi ne povas kredi kion mi diras?" li diris. "Mi demandis Karlssonon, ĉu li estas fantaziaĵo..."
"Kaj kion do diris Karlsson?" demandis panjo.
"Li diris, ke se li estus fantaziaĵo, li estus la plej bona de l' mondo fantaziaĵo. Sed, ĉiuokaze, li ne estas fantaziaĵo", diris Etulo kaj prenis novan bulkon. "Karlsson kredas, ke estas Krister kaj Gunilla, kiuj estas fantaziaĵoj. Eksterordinare stultaj fantaziaĵoj, li diris, kaj mi samopinias kun li."
Panjo ne respondis. Ŝi komprenis, ke estas senutile ĉesigi fantaziojn de Etulo, kaj tial ŝi diris nur:
"Mi opinias, ke vi devus pli ludi kun Gunilla kaj Krister kaj ne pensi tiom multe pri Karlsson."
"Karlsson almenaŭ ne ĵetas sur min ŝtonegojn", diris Etulo kaj tuŝetis la ŝvelon sur la frunto. Tiam li ekpensis pri io, kaj li feliĉe ridetis al panjo.
"Hodiaŭ, interalie, mi vidos, kie Karlsson loĝas", li diris, "mi ja preskaŭ forgesis pri tio."
Sed li bedaŭris, ke li ĵus diris pri tio. Kiel li povis esti tiel stulta, ke li diris tion al panjo?
Sed por panjo tio sonis ne pli danĝere kaj maltrankvilige, ol io ajn alia, kion li rakontis pri Karlsson, kaj ŝi diris senzorge:
"Jes, tio estos tre interese por vi."
Same trankivla ŝi verŝajne ne estus, se ŝi vere pripensus tion, kion diris Etulo. Kaj se ŝi pensus, kie tiu Karlsson loĝas!
Etulo ekstaris el ĉe la tablo, sata kaj kontenta kaj subite tre ĝoja pri la mondo. La ŝvelo sur la frunto ne plu doloris, rava gusto de la cinama bulko daŭre restadis en la buŝo, la suno brilegis tra la kuireja fenestro kaj panjo aspektis tre plaĉe kun siaj rondaj manoj kaj kvadratita antaŭtuko. Li rapide firme brakumis ŝin kaj diris:
"Mi ŝatas vin, panjo."
"Mi tre ĝojas", diris panjo.
"Jes... mi ŝatas vin pro via gracio.”
Li iris poste ĉe sin kaj sidiĝis por atendi Karlssonon. Li sekvos lin al la tegmento – kion tio signifis, se Krister diris, ke Karlsson estis nur fantaziaĵo!
Etulo devis longe atendi.
"Mi venos proksimume je la tria aŭ la kvara aŭ la kvina, sed eĉ ne unu minuton antaŭ la sesa", diris Karlsson.
Etulo tamen ne tre bone komprenis, kiam do Karlsson intencis veni, kaj li redemandis.
"Ne post la sepa, mi kredas", diris Karlsson. "Sed apenaŭ antaŭ la oka. Kaj vi estu preta proksimume je la naŭa, ĉar ĝuste tiam batos la konvena horo!"
Etulo devis atendi la tutan eternon, kaj finfine li ekkredis, ke Karlsson foriris kaj iĝis fantaziaĵo kaj nenio plu. Sed tiam li subite ekaŭdis la konatan zumadon, kaj jen venis Karlsson, vigla kaj gaja.
"Ho, kiel longe mi atendis", diris Etulo. "Kiam do vi diris, ke vi venos?"
"Proksimume", diris Karlsson. "Mi diris, ke mi venos proksimume, kion mi ja faris."
Li aliris la akvarion de Etulo, mergis la vizaĝon en la akvon kaj ektrinkis per longaj glutoj.
"Ho, gardu miajn fiŝojn", diris Etulo time. Li timis, ke Karlsson eltrinkos kelkajn liajn gupiojn, kiuj vigle naĝadis en la akvario.
"Kiam oni febras, oni devas trinki senĉese", diris Karlsson. "Kaj eĉ se iu fiŝeto traglitos, tio estas bagatela afero."
"Ĉu vi febras?" demandis Etulo.
"Certe! Jen, palpu", kaj Karlsson metis la manon de Etulo sur sian frunton.
Sed ne ŝajnis al Etulo, ke Karlsson estis iel aparte varma.
"Kiom forte vi febras?" li demandis.
"Nu, je tridek-kvardek gradoj", diris Karlsson. "Minimume!"
Etulo antaŭ nelonge havis morbilon kaj li tre bone sciis, kio estas febri. Li skuetis la kapon.
"Mi ne kredas, ke vi malsanas", li diris.
"Aĥ, ĉu vi ne hontas", diris Karlsson kaj ekstamfis. "Ĉu mi do neniam rajtas malsaniĝi, kiel la ceteraj homoj?"
"Ĉu vi volas malsani?" demandis Etulo surprizite.
"Tion ja ĉiuj volas", diris Karlsson. "Mi volas kuŝi en mia lito kaj treege febri, kaj vi demandos, kiel mi fartas, kaj mi diros, ke mi estas la plej malsana en la mondo, kaj vi demandos, ĉu estas io, kion mi volas, kaj mi diros, ke mi tiel malsanas, tiel malsanas, ke mi volas entute nenion... ne pli ol unu solan amason da tortoj, kaj vere multe da kukoj kaj brakplenon da ĉokolado kaj plenan stakon da karameloj".
Karlsson atendplene rigardis Etulon, kiu staris sufiĉe konfuzite kaj ne sciis, kie li tiel urĝe povos akiri ĉion, kion Karlsson volis.
"Mi volas, ke vi estu kiel patrino por mi", daŭrigis Karlsson, "kaj vi diros, ke mi devas preni iun naŭzan medikamenton... sed tiam mi ankaŭ ricevos kvin oerojn. Kaj jen vi volvos mian gorĝon per varmiga lana skarpo, kaj mi tiam diros, ke ĝi pikas... se mi ne ricevos pliajn kvin oerojn."
Etulo volonte iĝus patrino por Karlsson. Kaj tio signifis, ke li devis malplenigi ŝparporkon. Ĝi staris sur la librobreto, peza kaj luksa. Etulo prenis tranĉilon en la kuirejo kaj komencis elskui kvinoerajn monerojn. Karlsson helpis kun granda fervoro kaj jubilis ĉe ĉiu monero, kiu falis. Tie estis multe da dek- kaj dudekkvinoeraj moneroj, sed Karlsson pleje ŝatis la kvinoerajn.
Poste Etulo kuris suben en fruktbutikon kaj aĉetis karamelojn kaj ĉokoladon preskaŭ por la tuta mono. Kiam li fordonis sian kapitalon, li por momento pensis, ke li kolektis tiun monon por aĉeti hundon. Li suspiretis ĉe tiu penso. Sed li ja konsciis, ke tiu, kiu devas esti patrino por Karlsson, ne povis lasi sin havi hundon.
Etulo revenante turnis sin en la gastoĉambron – kun ĉiuj dolĉaĵoj, bone kaŝitaj en la pantalonpoŝoj. Ili sidis tie ĉiuj kune, panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan, kaj kafumis post la vespermanĝo. Sed hodiaŭ Etulo ne havis tempon kunesti. Por momento li preskaŭ decidis inviti ilin iri kaj bonvenigi Karlssonon, sed zorge cerbuminte, li lasis tiun ideon. Ili simple malhelpus lin sekvi Karlssonon al la tegmento. Prefere eble estus, ke ili bonvenigu lin iam alitage.
Etulo prenis paron da franĝipanoj el la kafopleto – ĉar Karlsson ja diris, ke li volus ankaŭ kukojn – kaj rapidis reen ĉe sin.
”Kiom longe oni povas sidi ĉi tie kaj atendi, tiel malsana kaj mizera?” demandis Karlsson riproĉe. ”La febro plifortiĝas je kelkaj gradoj ĉiuminute, kaj nun oni povas kuiri ovojn sur mi.”
”Mi rapidis per ĉiuj fortoj”, diris Etulo. ”Kaj mi aĉetis tiom multe...”
”Sed vi ja havas postrestaĵon de mono, kaj mi povos ricevi kvin oerojn, kiam la skarpo pikos?” diris Karlsson timeme.
Etulo trankviligis lin. Li ŝparis kelkajn kvinoerajn monerojn.
La okuloj de Karlsson eklumis, kaj li eksaltis per ambaŭ kruroj surloke pro admiro.
”Ho, mi estas la plej malsana en la mondo”, li diris. ”Ni devas rapide enlitigi min.”
Kaj nur ĉi-momente Etulo ekcerbumis pri tio, kiel li povos grimpi sur la tegmenton, li, kiu ne sciis flugi.
”Trankvilon, nur trankvilon”, diris Karlsson. ”Mi prenos vin sur mian dorson, kaj hop! ni flugas ĉe min! Nur atentu kaj ne ŝovu la fingrojn en la helicon.”
”Ĉu vere vi kredas, ke vi eltenos min?” demandis Etulo.
”Kiu vivos, tiu vidos”, diris Karlsson. ”Estos interese vidi, ĉu mi eltenos pli ol duonon de la vojo, tiel malsana kaj mizera, kia mi estas. Sed ĉiam estas varianto, ke mi povas vin forĵeti, se mi sentos, ke ne eblas plu iri.”
Etulo ne kredis, ke tio estas bona varianto, ke li estu forĵetita meze de la vojo al la tegmento, kaj li aspektis iom dubema.
”Sed tio, verŝajne, pasos bone”, diris Karlsson. ”Nur ke mi ne ekhavu motorpaneon.”
”Imagu, ke vi ekhavos ĝin, tiam ni ja falos”, diris Etulo.
”Pum! certe, ni faros tion”, diris Karlsson ĝoje. ”Sed tio estas bagatela afero”, li diris kaj svingis la manon.
Etulo decidis, ke ankaŭ li kredu, ke estas bagatela afero. Li skribis etan mesaĝon al panjo kaj paĉjo kaj metis ĝin sur la tablon:
MI ESTAS SOPPRE ĈE KALSON DA TGMENTO
Preferinde estus, se li povus sukcesi reveni, antaŭ ol ili trovos la mesaĝon. Sed se ili hazarde rimarkos, ke li mankas, necesis, ke ili sciu, kie li estas. Alie eble estiĝus sama bruo, kiel foje, kiam ili estis ĉe avino, kaj Etulo decidis mem veturi per trajno. Panjo poste ploris kaj diris:
”Sed, Etulo, se vi volis veturi per trajno, kial vi ne diris al mi?”
”Ĉar mi volis veturi per trajno”, diris Etulo.
Nun ĉio estis ekzakte same. Li volis sekvi Karlssonon al la tegmento, kaj tial estus preferinde neniun demandi. Se ili malkovros, ke li estas for, li povis ĉiam defendi sin per tio, ke li ĉiuokaze skribis ĉi tiun mesaĝon.
Karlsson estis preta por starto. Li premis la butonon, kiun li havis surventre, kaj la motoro ekzumis.
”Saltu”, li kriis. ”Ni tuj iru!”
Kaj ili ekiris. Tra la fenestro kaj supren tra la aero. Karlsson faris etan ekstran turnon super la proksimaj domtegmentoj, por konvinkiĝi, ke la motoro funkcias normale. Kaj ĝi zumis kaj murmuris tiel glate kaj bele, ke Etulo tute ne timis, sed pensis nur, ke estis tre agrable.
Finfine Karlsson surteriĝis al ilia propra tegmento.
”Nu, ni vidu, ĉu vi povos trovi mian domon”, diris Karlsson. ”Mi ne diros al vi, ke ĝi troviĝas malantaŭ fumtubo, vi devas diveni mem.”
Etulo neniam antaŭe estis sur tegmento. Sed fojfoje li vidis oĉjojn rastadi neĝon suben kaj iradi laŭ rando de tegmento kun ŝnuro ĉirkaŭ la trunko. Etulo ĉiam pensis, ke tiuj, kiuj povis tiel fari, estis feliĉaj. Sed nun li estis precize same feliĉa – kvankam li ne havis ŝnuron sur si, kompreneble, kaj en la stomako iel strange tiklis, kiam li iris, balanciĝante, al la fumtubo. Kaj malantaŭ ĝi efektive troviĝis la domo de Karlsson. Ho, ĝi estis tiel plaĉa kaj havis verdajn fenestrokovrilojn kaj gracian ŝtupareton, sur kiu oni povis sidi, se oni volas. Sed nun Etulo volis nur kiel eble plej baldaŭ eniri la domon kaj vidi ĉiujn vapormaŝinojn kaj bildojn de kokoj, kaj ĉion ceteran, kion Karlsson havis.
Sur la pordo pendis ŝildeto, por ke ĉiuj sciu, kiu loĝas tie.
KARLSSON DE TEGMENTO
LA PLEJ BONA DE L' MONDO KARLSSON

staris sur la ŝildeto.
Karlsson malfermegis larĝe la pordon kaj ekkriis:
”Bonvenu, kara Karlsson... kaj ankaŭ vi, Etulo!”
Poste li impetis enen antaŭ Etulo.
”Mi devas enlitiĝi, ĉar mi estas la plej malsana en la mondo”, li kriis kaj plonĝis kap-suben sur lignan ruĝe farbitan sofon, kiu staris laŭlonge de unu vando.
Etulo sekvis lin enen. Li tiel scivolis, ke li povis krevi.
Estis tre agrable ĉe Karlsson, tion Etulo tuj trovis. Krom la ligna sofo tie estis rabotstablo, kiu servis al Karlsson, evidente, ankaŭ kiel manĝotablo, kaj krome tie estis ŝranko kaj paro da seĝoj kaj malfermita forno kun fera krado. Tie Karlsson, sendube, preparis sian manĝaĵon.
Sed neniuj vapormaŝinoj videblis ie. Etulo longe rigaris ĉirkaŭen, sed ne povis trovi eĉ unu, kaj finfine li demandis:
”Kie vi havas viajn vapormaŝinojn?”
”Hmmm”, diris Karlsson. ”Miajn vapormaŝinojn... ili eksplodis ĉiuj kune. Perturbo de la savklapoj, nenio alia! Sed tio estas bagatela afero, kaj estas nenio nervozinda.”
Etulo rigardis ĉirkaŭen ankoraŭfoje.
”Sed viaj bildoj de kokoj, ĉu ankaŭ ili eksplodis?” li diris vere sarkasme al Karlsson.
”Certe ne, ja”, diris Karlsson. ”Kio do estas jeno?” li diris kaj montris al kartonfolio, kiu estis fiksita al la vando apud la ŝranko. Plej malsupre en foliangulo efektive videblis koko, eteta ruĝa koko. La cetero de la folio malplenis.
” 'La tre sola koko' nomiĝas ĉi tiu bildo”, diris Karlsson.
Etulo rigardis la koketon. Miloj da kokbildoj de Karlsson – ĉu ili ĉiuj reduktiĝis en ĉi tiun solan kokmizerulon?
”La tre sola koko, pentrita de la plej bona de l' mondo kokpentristo”, diris Karlsson per tremanta voĉo. ”Aĥ, kiel tiu bildo estas bela kaj trista! Sed mi ne devas nun ekplori, ĉar tiam fortiĝas la febro.”
Li ĵetis sin dorsen sur la kusenojn kaj tuŝetis la frunton.
”Vi estos al mi kiel patrino, do ek”, li diris.
Etulo ne sciis ĝuste, kiel li eku.
”Ĉu vi havas iujn medikamentojn?” li diris hezite.
”Jes, sed neniun, kiun mi volus preni”, diris Karlsson. ”Ĉu vi havas kvin oerojn?”
Etulo eltiris kvin oerojn el la pantalonpoŝo.
”Unue donu ĝin al mi”, diris Karlsson. Etulo donis al li la kvin oerojn. Karlsson firme ekpremis ĝin en la mano kaj aspektis tre ruza kaj kontenta.
”Mi scias, kiun medikamenton mi povas preni”, li diris.
”Kiun do?” scivolis Etulo.
”Miksfiks-medikamenton de Karlsson de tegmento. Por ĝi necesas duono de karameloj kaj duono de ĉokolado, kaj ĉion oni miksas kun iom da kukeroj. Faru tion, do mi povos tuj preni unu dozon”, diris Karlsson. ”Tio helpas kontraŭ febro.”
”Mi ne kredas tion”, diris Etulo.
”Ni vetu”, diris Karlsson. ”Mi vetas je ĉokoladbriketo, ke mi pravas.”
Etulo pensis, ke jen estis tio, kion panjo celis, dirinte, ke oni povas klarigi, kiu pravas, per prudenta rezonado.
”Ni vetu”, ripetis Karlsson.
”Ek”, diris Etulo.
Li elprenis unu el la ĉokoladbriketoj, kiujn li aĉetis, kaj metis ĝin sur la rabotstablon, tiel, ke oni vidu, kion la veto koncernas. Li prenis acidajn karamelojn, kaj frambĵeleon, kaj kandon kaj miksis ilin en bovlo kun egala kvanto da ĉokoladpecetoj, kaj poste diserigis la franĝipanojn kaj superŝutis per ili la miksaĵon. Tian medikamenton Etulo vidis neniam en sia tuta vivo, sed aspektis ĝi tiel bele, ke li preskaŭ volis, ke ankaŭ li havu etan febron, por gustumi ĝin.
Sed Karlsson sidiĝis sur la lito kaj ekfaŭkis kiel birdido, kaj Etulo rapidis elpreni kuleron.
”Verŝu en min grandan dozon”, diris Karlsson.
Kaj tiel Etulo faris.
Poste ili ambaŭ sidis senmove kaj atendis, ke la febro de Karlsson malfortiĝu.
Post duonminuto Karlsson diris:
”Vi pravas. Ĝi ne helpis kontraŭ la febro. Donu al mi la ĉokoladbriketon!”
”Ĉu vi devas havi la ĉokoladbriketon?” diris Etulo surprizite. ”Estis ja mi, kiu gajnis.”
”Se vi gajnis, do tio ne estas tro multe, ke mi ricevas la ĉokoladbriketon”, diris Karlsson. ”Devas esti iu justeco en la mondo. Interalie, vi estas aĉa eta bubo, kiu sidas ĉi tie kaj volas preni la ĉokoladon, nur ĉar mi havas febron.”
Malvolonte Etulo etendis la ĉokoladbriketon al Karlsson. Karlsson tuj enigis la dentojn en ĝin kaj diris, maĉante:
”For acidan mienon, mi petas vin. Sekvan fojon estos mi, kiu gajnos, kaj vi, kiu ricevos la ĉokoladbriketon.”
Li fervore maĉadis plu, kaj kiam li finmanĝis la plej lastan ĉokoladpecon, li kuŝiĝis sur la kusenojn kaj profunde suspiris.
”Povraj ĉiuj malsanuloj”, li diris. ”Povra mi! Certe, oni povus provi kun duobla dozo da miksfiks-medikamento, sed mi eĉ por momento ne kredas, ke ĝi helpos.”
”Nu, la duobla dozo helpos, mi kredas”, diris Etulo haste. ”Ĉu ni vetu?”
Ankaŭ Etulo vere povis esti ruza. Li tute ne kredis, ke la febron de Karlsson kuracos eĉ triobla dozo da miksfiks-medikamento, sed li tiom ŝatus malgajni la veton. Ĉar li havis nur unu postrestintan ĉokoladbriketon, kaj li ja havos ĝin, se Karlsson gajnos la veton.
”Volonte por mi ni vetu”, diris Karlsson. ”Miksu la duoblan dozon! Kiam temas pri febro, oni ne devas lasi ion neprovita. Nura afero, kion ni povas fari – estas provi kaj vidi la rezulton.”
Etulo miksis la duoblan dozon de la medikamento kaj funelis ĝin en Karlssonon, kiu bonvole faŭkis kaj prenis ĝin.
Poste ili sidis senmove kaj atendis. Post duonminuto Karlsson, brilante pro ĝojo, saltis el la lito.
”Miraklo okazis”, li kriis. ”Mi estas senfebra. Vi refoje ganis. Donu la ĉokoladbriketon!”
Etulo suspiris kaj fordonis la lastan ĉokoladbriketon. Karlsson rigardis lin malaprobe.
”Tiaj obstinuloj, kia vi estas, neniam devas veti”, li diris. ”Tion devas fari tiaj, kia mi estas, kiuj iras kiel etaj sunlumoj, ĉu gajnas ni, ĉu malgajnas.”
Dum kelka tempo estis silente, malgraŭ ŝmacado, kiu estiĝis, kiam Karlsson maĉis sian ĉokoladbriketon. Poste li diris:
”Sed ĉar vi estas tia vorema eta bubo, preferinde estos, ke ni dividu postrestaĵojn frate – ĉu vi havas iujn karamelojn en resto?”
Etulo pripalpis la pantalonpoŝojn.
”Tri”, li diris kaj elprenis du kandojn kaj unu frambĵeleon.
”Tri”, diris Karlsson, ”oni ne povas dividi, tion scias eĉ etetaj infanoj.”
Li prenis la frambĵeleon el la etendita mano de Etulo kaj haste glutis ĝin.
”Sed nun oni povas dividi”, li diris.
Poste li rigardis la du kandojn per malsataj okuloj. Unu estis iom pli granda, ol la alia.
”Mi estas tiom afabla kaj modesta, do mi lasas vin elekti unua”, diris Karlsson. ”Sed vi ja scias, ke tiu, kiu elektas unua, devas elekti la malplej grandan”, li daŭrigis kaj severe rigardis Etulon.
Etulo cerbumis dum momento.
”Mi volas, ke vi elektu unua”, li diris tre inĝenie.
”Nu, ĉar vi estas tiel obstina”, diris Karlsson kaj kaptis la plej grandan kandon, kiun li tuj ŝovis en la buŝon.
Etulo rigardis la etan kandon, kiu restis kuŝi sur lia mano.
”Hej, vi, mi kredas vin diri, ke tiu, kiu elektas unua, devas elekti la malplej grandan...”
”Ho, vi nur aŭdu, vi eta frandulo”, diris Karlsson. ”Se vi elektus unua, kiun vi prenus?”
”Mi prenus la malplej grandan, tion mi vere farus”, diris Etulo serioze.
”Do kial vi spitas”, diris Karlsson. ”Ja estas ĝi, kiun vi fakte ricevis.”
Etulo denove pensis pri tio, ke, evidente, panjo ĝuste tion celis, dirante pri la 'prudenta rezonado '.
Sed Etulo ne plu estis mishumora. Ĉiuokaze estis agrable, ke Karlsson ne plu havis iun febron. Karlsson samopiniis.
”Mi skribos al ĉiuj doktoroj kaj sciigos, kio helpas kontraŭ febro. 'Provu miksfiks-medikamenton de Karlsson de tegmento', mi skribos. La plej bona de l' mondo medikamento kontraŭ febro!”
Etulo ankoraŭ ne manĝis sian kandon. Ĝi aspektis tiel gluema, kaj bela, kaj rava, ke li volis unue rigardi ĝin iom. Kiam oni komencas manĝi ĝin, ĝi ja forpasas rapide.
Ankaŭ Karlsson rigardis la kandon de Etulo. Longe li rigardis la kandon de Etulo, poste li klinis la kapon flanken kaj diris:
”Ĉu ni vetu, ke mi povas forsorĉi vian kandon, ke vi tion eĉ ne rimarkos?”
”Tion vi ja ne povas”, diris Etulo. ”Se mi staras kaj tenas ĝin en la mano kaj rigardas ĝin la tutan tempon.”
”Ni vetu”, diris Karlsson.
”Ne”, diris Etulo. ”Mi scias, ke mi gajnos, kaj tiam vi ricevos la kandon...”
Etulo komprenis, ke tio estis malprava maniero veti, ĉar neniam tiel okazis, kiam li vetis kun Bosse aŭ Bettan.
”Sed ni povas veti en ordinara, prava maniero, ke gajninto ricevu la kandon”, diris Etulo.
”Kiel vi volas, vi vorema eta bubo”, diris Karlsson. ”Ni vetas do, ke mi povas forsorĉi vian kandon, kaj vi eĉ ne rimarkos tion.”
”Ek”, diris Etulo.
”Hokus pokus filfokus”, diris Karlsson kaj kaptis la kandon.
”Hokus pokus filfokus”, li diris kaj ŝovis ĝin en la buŝon.
”Stop”, kriis Etulo, ”mi vidis ĝuste, ke vi forsorĉis ĝin...”
”Ĉu vidis?” diris Karlsson kaj glutis haste. ”Do vi refoje gajnis. Mi neniam vidis saman bubon, kiu gajnus ĉiujn vetojn.”
”Jes... sed... la kando”, diris Etulo tute konfuzite. ”Estas gajninto, kiu devas havi la kandon.”
”Nu, tio pravas, sendube”, diris Karlsson. ”Sed la kandon mi jam forsorĉis, kaj mi vetas, ke mi ne povas resorĉi ĝin.”
Etulo silentis. Sed li pensis, ke tuj kiam li renkontos panjon, tiam li diros al ŝi, ke prudenta rezonado tute ne taŭgis en kazoj, kiam oni volas klarigi, kiu pravas.
Li ŝovis la manon en la malplenajn pantalonpoŝojn. Kaj imagu, ke tie kuŝis plia kando, kiun li ne rimarkis! Granda, gluema, rava kando. Etulo ekridis.
”Mi vetas, ke mi havas plian kandon”, li diris. ”Kaj mi vetas, ke mi tuj manĝos ĝin”, li diris kaj ŝovis rapide la kandon en la buŝon.
Karlsson sidiĝis sur la liton kaj aspektis ofendita.
”Vi devas esti al mi kiel patrino”, li diris. ”Kaj vi faras nenion krom ŝovi en vin kiom eble plej multe. Mi neniam vidis tian voreman etan bubon.”
Li sidis silente iom kaj aspektis eĉ pli sombra.
”Interalie, mi ne ricevis kvin oerojn pro la pikanta lana skarpo”, li diris.
”Jes, sed vi ja havis neniun skarpon sur vi”, diris Etulo.
”Troviĝas neniu skarpo en la domo”, diris Karlsson grumble. ”Sed se ĝi troviĝus, do mi havus ĝin sur mi, kaj tiam ĝi pikus, kaj tiam mi ricevus miajn kvin oerojn.”
Kaj li rigardis petege Etulon, kaj liaj okuloj plenis je larmoj.
”Ĉu mi devas suferi, ĉar troviĝas neniu skarpo en la domo, ĉu tiel vi pensas?”
Etulo tiel ne pensis. Do li fordonis al Karlsson de tegmento siajn lastajn kvin oerojn.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб дек 05, 2009 13:12 pm 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт ноя 18, 2008 11:17 am
Сообщения: 414
Вот чего я не люблю в эсперанто, так это слов panjo и paĉjo. Ну это так, безотносительно к Вашему переводу.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб дек 05, 2009 19:30 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Что поделаешь... Кстати, кто хочет почитать "Карлсона" на шведском - он лежит совершенно свободно на сайте svenskaspraket.org в разделе "Литература". А я просто не представляю, как здесь можно сделать таблицу с параллельным текстом

5. KARLSSON PETOLAS
”Nun mi sentas min petolema”, diris Karlsson mo­menton poste. ”Ni promenu sur la ĉirkaŭaj teg­mentoj, tiel ni nepre eltrovos ion.”
Etulo volonte deziris tion. Li prenis Karlssonon je la mano, kaj ili kune ekmarŝis tra la pordo kaj sur la tegmenton. Jam komencis krepuskiĝi, kaj ĉio estis tiel bela. La aero estis printempece blua, ĉiuj domoj aspektis misterplenaj kaj enigmaj, kiaj ili ĉiam aspektas dum krepusko; parko, kie Etulo ku­timis ludi, glimis bizare per la verdaĵo tie profunde sube, kaj de granda poplo en la korto de Etulo odoris tiel rave eĉ supre sur la tegmento.
Estis bela vespero por tegmentopromenoj. Ĉiuj fe­nestroj estis malfermitaj, kaj oni povis aŭdi tre multajn sonojn kaj melodiojn. Homoj parolis kaj beboj ridis kaj beboj ploris. Kaj ie en proksima ku­irejo tintis porcelano, tie iu lavis vazojn, kaj hundo jelpis, kaj ie iu sidis kaj tintaĉis sur piano. De sur­strate oni aŭdis kraki motociklon, kaj kiam ĝi sve­nis en foro, venis, klakante, tirĉevalo kun ĉaro post si, kaj ĉiu klako de ĝiaj hufumoj aŭdiĝis ĝis la tegmento.
”Se homoj scius, kiom agrablas promenoj sur teg­mento, do neniu restus sube sur strato”, diris Etu­lo. ”Oj, kiel agrable estas ĉi tie!”
”Jes, kaj ankaŭ tiel ekscite”, diris Karlsson. ”Ĉar oni povas tiel facile fali. Mi montros al vi kelkajn lokojn, kie oni povas preskaŭ fali ĉiufoje.”
Domoj estis tiel dense konstruitaj, ke oni povis transiri de unu tegmento al alia. Tie estis multe da mirindaj korbeloj, kaj mansardoj, kaj fumtuboj, kaj anguloj, kaj anguletoj, do tie neniam fariĝis monotone. Kaj vere tie estis tiel streĉe, precize ki­el Karlsson diris, ĝuste ĉar oni povis jen kaj jen preskaŭ fali. Ĉe unu loko inter du domoj estis sufi­ĉe larĝa abismo, ĝi estis ĝuste tiu loko, kie Etulo preskaŭ falis. Sed Karlsson kaptis lin en lasta mo­mento, kiam unu kruro de Etulo jam forglitis eks­ter la tegmenton.
”Superbe, ĉu?” diris Karlsson kaj trenis Etulon re­en. ”Tio estis ĝuste pri kio mi parolis. Faru tion ankoraŭfoje!”
Sed Etulo ne volis fari tion ankoraŭfoje. Tio estis iom tro 'preskaŭ' por li. Estis multaj lokoj, kie oni devis kroĉiĝi firme per brakoj kaj kruroj, por ke ne fali, kaj Karlsson volis, ke Etulo amuziĝu kiel eble plej multe, do li ne ĉiam elektis la plej facilan vo­jon.
”Mi pensas, ke ni petolu iom”, diris Karlsson. ”Mi kutimas marŝi sur la tegmentoj vespere kaj petoli iom pri la homoj, kiuj loĝas en ĉiuj ĉi mansardoj.”
”Kiel vi faras tion?” scivolis Etulo.
”Mi petolas malsame pri malsamaj homoj, komp­reneble. Neniun saman petolon dufoje. La plej bo­na de l' mondo petolulo, divenu, kiu li estas!”
Ĝuste ĉi-momente bebeto ekkriis proksime. Etulo jam aŭdis tiun bebkrion antaŭe, sed poste ĝi silen­tiĝis por iom. La ido, evidente, ripozis kelkan tem­pon. Sed nun ĝi rekomencis, kaj la ploro venis el la apuda mansardo. Ĝi sonis tiel plende kaj forlasi­te.
”Kompatinda bebo”, diris Etulo. ”Eble, doloras ĝia ventro.”
”Tuj ni klarigos tion”, diris Karlsson. ”Venu ĉi ti­en!” Ili rampis laŭlonge de la tegmenta defluilo, kaj Karlsson singarde levis la kapon kaj enrigar­dis.
”Tre sola bebeto”, li diris. ”Panjo kaj paĉjo, evi­dente, eliris promeni, kiel mi komprenas.”
La ido ekploris eĉ pli plende, ol iam ajn.
”Trankvilon, nur trankvilon”, diris Karlsson kaj le­viĝis super la fenestrobreto. ”Jen venas Karlsson de tegmento, la plej bona de l' mondo vartisto.”
Etulo ne volis resti sola ekstere. Li rampis post Karlsson trans la fenestrobreton, kvankam li tim­plene pensis pri kio estos, se panjo kaj paĉjo de la bebo subite hejmenvenos.
Sed Karlsson tute ne timis. Li alpaŝis la liton, kie la bebeto kuŝis, kaj tiklis per la pufa montrofingro sub ties mentono.
”Plutti-plutti-plutt”, li diris friponece.
Poste li turnis sin al Etulo.
”Tion oni kutime diras al beboj, ili ŝatas tion!”
La bebo ĉesis plori pro nura miro, sed tuj post ki­am ĝi rekonsciiĝis, ĝi denove ekploris.
”Plutti-plutti-plutt... kaj poste oni faru ĉi tiel”, diris Karlsson. Li eligis la bebon el la lito kaj ĵetis ĝin supren al la plafono kelkfoje. Evidente, la bebo trovis tion amuza, ĉar ĝi subite ridetis per eta sen­denta rideto.
Karlsson aspektis fiera.
”Estas simpla arto ĝojigi bebon”, li diris. ”La plej bona de l' mondo vartisto estas...”
Nenion plian li sukcesis diri, ĉar la infano reekplo­ris.
”Plutti-plutti-plutt”, muĝis Karlsson kolere kaj ĵe­tis la bebeton al la plafono pli forte ol iam. ”'Plutti-plutti-plutt' mi diras, kaj mi diras tion serioze!”
La infano ploris plengorĝe, kaj Etulo etendis la manojn al ĝi.
”Permesu al mi preni ŝin”, li diris. Li multe ŝatis etetajn infanojn, kaj li ofte diskutis kun panjo kaj paĉjo pri tio, ĉu li povus ricevi fratineton, se ili ab­solute ne volis doni al li hundon.
Li prenis la volvaĵon disde Karlsson kaj tenis ĝin karese en sia brakumo.
”Bonvolu ne plori”, li diris. La bebo eksilentis kaj rigardis lin per siaj brilaj, seriozaj okuloj, poste ŝi denove ekridetis per sia sendenta rideto kaj mal­laŭte ekbalbutis.
”Estis mia 'plutti-plutti-plutt', kiu efikis”, diris Karlsson. ”Ĝi estas tia aĵo, kiu neniam fiaskas, mi provis ĝin milfoje.”
”Mi scivolas, kiel nomiĝas la bebeto”, diris Etulo kaj glatumis per la fingro la delikatan etan vangon.
”Gull-Fia”, diris Karlsson, ”tiel nomiĝas plejmulto de ili.”
Etulo neniam aŭdis pri iu infano, kiu nomiĝas Gull-Fia, sed li pensis, ke la plej bona de l' mondo vartisto sciis pli bone pri kiel infanoj kutime nomi­ĝas.
”Eta Gull-Fia”, diris Etulo, ”mi kredas, ke vi mal­satas.”
Ĉar Gull-Fia kaptis lian montrofingron kaj jam vo­lis eksuĉi ĝin.
”Ĉu Gull-Fia malsatas? Do jen kolbaso kaj terpo­moj”, diris Karlsson, ĵetinte rigardon en kuirejon. ”Neniu infano devas malsati, dum Karlsson anko­raŭ havas sufiĉe da forto alporti kolbason kaj ter­pomojn.”
Etulo ne kredis, ke Gull-Fia povus manĝi kolbason kaj terpomojn.
”Tiaj etaj infanoj estas nutrendaj per lakto”, li di­ris.
”Ĉu vere vi kredas, ke la plej bona de l' mondo vartisto ne scias, kion infanoj povas aŭ ne povas manĝi?” diris Karlsson. ”Sed tamen mi povas flugi por bovino!”
Li ĵetis koleran rigardon al la fenestro.
”Kvankam, probable, malfacilos enŝovi bovinon tra ĉi tiun etan mallarĝan fenestron.
Gull-Fia malespere serĉis la fingron de Etulo kaj plende pepis. Vere sonis tiel, kvazaŭ ŝi malsatus.
Etulo pririgardis la kuirejon, sed trovis neniun lak­ton. Tie kuŝis nur tri kolbastranĉaĵoj sur pladeto.
”Trankvilon, nur trankvilon”, diris Karlsson. ”Ĝuste nun mi rememoris, kie troveblas lakto. Mi mem fojfoje prenas gluteton tie. Hola, mi revenos baldaŭ.”
Karlsson premis la butonon, kiun li havis survent­re, kaj forflugis zumante tra la fenestro, antaŭ ol Etulo sukcesis palpebrumi.
Etulo terure ektimis. Imagu, se Karlsson forestos dum horoj, kiel li kutimis! Kaj imagu, se panjo kaj paĉjo de la bebo hejmenvenos kaj trovos Etulon en brakumo kun Gull-Fia!
Sed Etulo ne devis nervozi longe. Ĉi-foje Karlsson urĝigis sin. Fiera kiel koko, li zumis tra la fenes­tro, kaj enmane li tenis tian boteleton kun cicumo, per kiu oni kutime nutras bebojn.
”Kie vi akiris ĝin?” diris Etulo surprizite.
”Ĉe mia kutima laktoloko”, diris Karlsson. ”Pere de unu balkono en Östermalm*!”
* Östermalm [østermalm] – loĝdistrikto en Stokholmo
”Ĉu vi ŝtelis ĝin?” diris Etulo vere terurite.
”Mi ĝin pruntis”, diris Karlsson.
”Pruntis... kiam do vi intencas ĝin redoni?” de­mandis Etulo.
”Neniam”, diris Karlsson.
Etulo rigardis lin severe, sed Karlsson svingis la fingrojn kaj diris:
”Eta laktobotelo – ĝi ja estas bagatela afero! Tiuj, de kiuj mi pruntis ĝin, havas tri ĝemelojn, kaj ili elmetas la tutan stokon da boteloj en glacisiteloj sur la balkono – kaj ili eĉ ŝatos, ke mi pruntis iom da lakto por Gull-Fia.”
Gull-Fia etendis siajn manetojn al la botelo kaj pe­petis malsate.

”Mi varmigu ĝin iom”, diris Etulo rapide kaj trans­donis Gull-Fian al Karlsson, kaj Karlsson ekkriis 'plutti-plutti-plutt' kaj ĵetis Gull-Fian al la plafono, dum Etulo iris en la kuirejon kaj varmigis la bote­lon.
Kaj post kelka tempo Gull-Fia kuŝis kaj dormis, kiel eta anĝelo, en sia lito. Ŝi estis sata kaj konten­ta, kaj Etulo volvis ŝin, kaj Karlsson tiklis ŝin per la fingro kaj kriis 'plutti-plutti-plutt', sed tamen Gull-Fia endormis, ĉar ŝi estis tiel sata kaj laca.
”Nun ni petolu iom, antaŭ ol foriri”, diris Karls­son.
Li iris en la kuirejon kaj prenis la malvarman kol­bason. Etulo rigardis lin rondokule.
”Jen vi vidos veran petolon”, diris Karlsson kaj pendigis la kolbastranĉaĵon sur pordotenilon.
”Numero unu”, li diris kaj kontente kapgestis. Pos­te li iris per rapidaj paŝoj al buroo. Tie staris bela blanka porcelana kolombo, kaj antaŭ ol Etulo suk­cesis eligi vorton, la blanka kolombo ricevis kol­bastranĉaĵon en la bekon.
”Numero du”, diris Karlsson. ”Kaj numeron tri ri­cevos Gull-Fia.”
Li tredis stangeton tra la kolbastranĉaĵo kaj ŝovis ĝin en la manon de la dormanta Gull-Fia. Tio as­pektis vere komike, oni povus preskaŭ kredi, ke Gull-Fia mem prenis la kolbason kaj endormis kun ĝi, sed tamen Etulo diris:
”Nu, ĉesu, mi petas!”
”Trankvilon, nur trankvilon”, diris Karlsson. ”Tio malkutimigos ŝiajn panjon kaj paĉjon kuradi ie vespere.”
”Kiel do?” demandis Etulo.
”Bebon, kiu povas mem iri por preni kolbason, ili ne kuraĝos lasi sola. Ĉar kiu scias, kion ŝi povos trovi sekvan fojon... dimanĉan bieron de paĉjo, eb­le.”
Li fiksis iom la kolbasstangeton en la febla maneto de Gull-Fia.
”Trankvilon, nur trankvilon”, li diris. ”Mi ja scias, kion mi faras, ĉar mi estas la plej bona de l' mondo vartisto.”
Ĝuste tiam Etulo aŭdis paŝadon en la ŝtuparejo, kaj li vere saltetis pro ektimo.
”Ho, jen ili venas”, li flustris.
”Trankvilon, nur trankvilon”, diris Karlsson, kaj ili ambaŭ ĵetis sin al la fenestro. Etulo aŭdis ŝlosilon eniri serurtruon, kaj li jam kredis, ke ĉiu espero es­tis perdita, sed tamen li sukcesis ruli sin trans la fenestrobreton. Sekundon poste li aŭdis la pordon malfermiĝi, kaj ies voĉo diris:
”Eta karega Susann, ŝi nur dormas kaj dormas.”
”Jes, ŝi nur dormas kaj dormas”, diris alia voĉo. Sed poste aŭdiĝis krio. Kaj Etulo komprenis, ke ĵus panjo kaj paĉjo de Gull-Fia rimarkis la kolba­son.
Li ne atendis por aŭdi daŭrigon, kaj atingis la plej bonan de l' mondo vartiston, kiu ĝuste nun kaŝis sin malantaŭ la fumtubo.
”Ĉu vi volas vidi du fraŭdulojn?” demandis Karls­son, kiam ili iom retrovis la spiron. ”Mi konas du superbajn fraŭdulojn en alia mansardo tiudirekte.”
Tio sonis tiel, kvazaŭ temis pri propraj fraŭduloj de Karlsson. Certe, tiel ne estis, sed ĉiuokaze Etu­lo ŝatus vidi ilin.
El la mansardo de la fraŭduloj aŭdiĝis paroloj, rido kaj bruo.
”Vervo kaj ĝojo”, diris Karlsson. ”Ni iru vidi, kio estas tiom amuza.”
Ili ŝteliĝis laŭlonge de la tegmenta defluilo, kaj Karlsson levis la kapon kaj enrigardis. Estis kurte­noj sur la fenestro, sed inter ili estis fendo, tra kiu oni povis enrigardi.
”La fraŭduloj havas gaston”, flustris Karlsson.
Ankaŭ Etulo enrigardis. Tie ene sidis du uloj, kiuj aspektis sufiĉe fraŭdece, kaj krome unu modesta vireto, aspektanta tiel, kvazaŭ li venus el vilaĝo, kie loĝis la avino de Etulo.
”Ĉu vi scias, kion mi kredas?” flustris Karlsson. ”Mi kredas, ke ankaŭ la fraŭduloj petolas, kiel ni. Sed baldaŭ ili ĉesos!”
Li enrigardis ankoraŭfoje.
”Mi vetas, ke ili fraŭdas tiun povrulon kun ruĝa kravato”, li flustris al Etulo.
La fraŭduloj kaj la ruĝkravata ulo sidis ĉe ronda tableto tuj apud la fenestro. Ili manĝis kaj trinkis, kaj la fraŭduloj tutkore frapadis la viron kun ruĝa kravato sur la ŝultron kaj diradis:
”Estas agrable, ke ni renktontis vin, kara Oskar!”
”Ankaŭ por mi estas agrable”, diris Oskar. ”Kiam oni venas en la urbon ĉi tiel, do oni volas akiri bo­najn amikojn, kiuj estu fidindaj uloj. Alie oni ne scias, en kion oni povas enmiksiĝi. Oni povas trafi iun friponon.”
La fraŭduloj kapjesis.
”Jes ja, oni povas esti plukitaj de friponoj”, diris unu ulo. ”Estis vera bonŝanco, ke vi renkontis Fil­len kaj min!”
”Jes, se vi ne renkontus Rullen kaj min, do ĉio po­vus iĝi vere aĉa”, diris la dua ulo.
”Sed nun vi manĝu kaj trinku kaj fartu bone”, diris tiu, kiu nomiĝis Fille, kaj li refoje frapis Oskaron sur la ŝultron. Kvankam post minuto li faris ion, pro kio Etulo vere surpriziĝis. Li ŝovis la manon en la postan pantalonpoŝon de Oskar kvazaŭ tute hazarde kaj eltiris la monujon, kiun li akurate ŝo­vis en sian propran postan pantalonpoŝon. Kaj Os­kar rimarkis nenion. Eble, ĉar ĉi-momente Rulle pendis sur lia kolo kaj frapis lin. Sed kiam Rulle satfrapis kaj deprenis sian manon, ĝin sekvis la horloĝo de Oskar. Ĝin Rulle ŝovis en sian postan pantalonpoŝon. Kaj Oskar rimarkis nenion.
Sed poste Karlsson de tegmento etendis sian dikan manon tra la kurtenfendo kaj eligis la monujon el la posta pantalonpoŝo de Fille, kaj Fille rimarkis nenion. Kaj tiam Karlsson reetendis sian dikan manon kaj eligis la horloĝon el la posta pantalon­poŝo de Rulle, kaj Rulle rimarkis nenion.
Post kelka tempo, kiam Rulle kaj Fille kaj Oskar manĝis kaj trinkis iom pli, Fille ŝovis la manon en la postan poŝon kaj trovis, ke mankas en ĝi la monujo. Kaj tiam li kolere gapis al Rulle kaj diris:
”Hej vi, Rulle, ni venu al la antaŭpordo, estas io, kion mi volas diskuti kun vi.”
Ĝuste tiam Rulle palpis sian postan poŝon kaj ri­markis, ke la horloĝo mankas. Kaj li kolere gapis al Fille kaj diris:
”Venu, ĉar estas io, kion ankaŭ mi volus diskuti kun vi!”
Do Fille kaj Rulle eliris al la antaŭpordo, kaj povra Oskar restis sidi sola. Li, probable, trovis tion enu­iga, ĉar post kelka tempo li leviĝis kaj iris al la an­taŭpordo por vidi, kien Rulle kaj Fille perdiĝis.
Tiam Karlsson rapide rampis trans la fenestrobre­ton kaj metis la monujon de Oskar en supbovlon. Sed Fille kaj Rulle kaj Oskar estis finmanĝintaj la supon, do la monujo ne malsekiĝis. Kaj la horlo­ĝon de Oskar Karlsson fiksis al lustro, kaj tie ĝi pendis kaj pendolis, kaj ĝi estis la unua aĵo, kiun Oskar kaj Rulle kaj Fille vidis, reveninte de la an­taŭpordo. Sed Karlssonon ili ne vidis, ĉar li en­rampis sub la tablotukon, kiu pendis ĝis la planko mem. Ankaŭ Etulo sidis sub la tablotuko ĉi-mo­mente, ĉar li volis esti tie, kie Karlsson estis, eĉ se estis terurete.
”Vidu, jen mia horloĝo pendas”, diris Oskar. ”Kiel do en la tuta mondo ĝi povus trafi tien?”
Kaj li iris kaj deprenis la horloĝon kaj ŝovis ĝin en la veŝtopoŝon.
”Kaj jen kuŝas mia monujo”, li diris kaj enrigardis la supbovlon. ”Kiel strange!”
Rulle kaj Fille mire gapis al Oskar, kaj Fille diris:
”Vi tute ne estas tro vilaĝeca, ŝajnas al mi.”
Poste Rulle kaj Fille kaj Oskar residiĝis ĉe la tab­leto.
”Kara Oskar, manĝu kaj trinku iom pli”, diris Fil­le.
Kaj Oskar kaj Rulle kaj Fille manĝis kaj trinkis kaj frapis unu la alian. Kaj post kelka tempo sub la tablotukon ŝoviĝis la mano de Fille kaj akurate metis sur la plankon la monujon de Oskar. Fille, evidente, kredis, ke tie ĝi estos pli sekura, ol en lia pantalonpoŝo. Sed tiel ne estis, ĉar Karlsson tuj kaptis la monujon kaj etendis ĝin al Rulle, kaj Rul­le prenis ĝin kaj diris:
”Fille, mi kondutis maljuste al vi, vi estas honesta viro.”
Post kelka tempo la mano de Rulle ŝoviĝis sub la tablotukon kaj akurate metis sur la plankon la hor­loĝon de Oskar. Kaj Karlsson prenis la horloĝon kaj, iom tirinte la kruron de Fille, li etendis la hor­loĝon de Oskar, kaj Fille diris:
”Ne ekzistas pli bona kompano ol vi, Rulle.”
Sed post kelka tempo Oskar diris:
”Kie estas mia monujo? Kaj kie estas mia horlo­ĝo?”
Kaj tiam la monujo kaj la horloĝo tuj flugis sub la tablon, ĉar Fille ne volis havi ĉe si la horloĝon, kaj Rulle – la monujon, enkaze se Oskar sakrus. Kaj Oskar tamen eksakris sufiĉe laŭte kaj kriis, ke li volas reakiri siajn monujon kaj horloĝon, sed tiam Fille diris:
”Kiel ni sciu, kie vi disipis sian malnovan monu­jon?”
Kaj Rulle diris:
”Ni ne vidis vian malnovan horloĝon, vi devas mem gardi siajn havaĵojn!”
Tiam Karlsson prenis unue la monujon, kaj poste – la horloĝon, kaj ŝovis ilin al Oskar, kaj Oskar ŝo­vis ilin en siajn poŝojn kaj diris:
”Dankon, kara Fille, dankon, Rulle. Sed alifoje ne ŝercu tiel.”
Kaj poste Karlsson batis Fillen sur la kruron per ĉiuj fortoj, kaj Fille kriis:
”Vi repagos al mi tion, Rulle!”
Kaj tiam Karlsson batis Rullen sur la kruron per ĉiuj fortoj, kaj Rulle kriis:
”Vi, kreteno, Fille, kial vi batas min?”
Kaj tiam Rulle kaj Fille saltleviĝis kaj ekbatalis, ke ĉiuj teleroj falis de la tablo kaj frakasiĝis, kaj Oskar ektimis kaj foriris kun siaj monujo kaj hor­loĝo kaj neniam plu revenis.
Ankaŭ Etulo ektimis, sed li ne povis foriri, kaj li sidis silente kaj senmove sub la tablotuko.
Fille estis pli forta ol Rulle, kaj li forpelis Rullen al la antaŭpordo kaj sekvis lin, por bati lin iom pli. Tiam Karlsson kaj Etulo rampis el sub la tablotuko kaj trovis ĉiujn telerojn, kiuj kuŝis surplanke fra­kasitaj, kaj Karlsson diris:
”Kial do la supbovlo estu sendifekta, dum ĉiuj te­leroj estas frakasitaj? Ĝi ja estos tiom sola, la kompatinda supbovleto!”
Kaj li brue ĵetis la supbovlon planken, kaj poste li kaj Etulo impetis al la fenestro kaj elrampis kiel eble plej rapide. Kaj tiam ili aŭdis Fillen kaj Rul­len reveni en la ĉambron, kaj Fille diris:
”Kial vi redonis al li la horloĝon kaj la monujon, vi idioto?”
”Ĉu via cerbo iris promeni, kreteno?” diris Rulle. ”Ja estis vi, kiu faris tion.”
Tiam Karlsson ekridis tiel, ke eĉ lia ventro ekskui­ĝis, kaj poste li diris:
”Mi ne plu petolu hodiaŭ.”
Ankaŭ Etulo sentis, ke li spertis sufiĉe da petola­ĵoj.
Estis jam sufiĉe mallume, kaj Etulo kaj Karlsson ekiris man-en-mane reen al la domo de Karlsson. Kiam ili revenis tien, ili aŭdis aŭton de fajrobri­gado, kiu veturis laŭ la strato kun laŭta alarmsig­nalo.
”Vidu, ie estas incendio”, diris Etulo. ”Fajrobriga­do venis.”
”Imagu, se ĝi okazis en ĉi tiu domo”, diris Karls­son esperplene. ”Tiam ili povas nur diri al mi, mi helpos ilin, ĉar mi estas la plej bona de l' mondo fajrestingisto.”
Ili povis vidi, ke la fajrobrigada aŭto haltis sur­strate ĝuste sube, kaj ĉirkaŭe kolektiĝis tuta hom­amaso, kvankam neniu fajro videblis. Sed ili subi­te vidis eskalon, kvazaŭ pafintan supren al la teg­mento, tian longan eskalon, kian havas fajrobriga­do.
Tiam Etulo cerbumis.
”Imagu, se... imagu, se ili venis por preni min”, li diris.
Ĉar li subite rememoris pri la mesaĝo, kiun li lasis en sia ĉambro. Kaj nun ja estis malfrue.
”Kial do en la tuta mondo?” diris Karlsson. ”Ne­niu ja povas kontraŭi, ke vi restadu iom sur la teg­mento.”
”Jes, mia panjo povas”, diris Etulo. ”Ŝi havas tiom da nervoj, ke ŝi preskaŭ ploras.”
Li tiel ekkompatis panjon, kiam li pensis pri tio, ke li eksopiris ŝin.
”Oni povus petoli iom kun la fajrobrigado, certe”, proponis Karlsson.
Sed Etulo ne plu volis petoli. Li staris senmove kaj atendis la fajrobrigadanon, kiu grimpis laŭ la eska­lo.
”Nu”, diris Karlsson, ”evidente, ankaŭ mi devas foriri kaj enlitiĝi. Verdire, hodiaŭ ni estis pacaj kaj kvietaj kaj ne tro multe petolis, sed mi ja havis matene febron minimume je tridek-kvardek gra­doj, ni ne forgesu pri tio!”
Kaj li ekflugis super la tegmento.
”Hola, Etulo”, li kriis.
”Hola, Karlsson”, diris Etulo.
Sed li dum la tuta tempo rigardis la fajrobrigada­non, kiu venis pli kaj pli proksimen.
”Hej, Etulo”, vokis Karlsson, antaŭ ol li malaperis trans la fumtubo. ”Ne diru al la fajrobrigadanoj, ke mi estas ĉi tie. Mi estas la plej bona de l' mondo fajrestingisto, kaj poste ili ĉiam obsedos min, kiam ie ekbrulos.”
La fajrobrigadano estis proksima nun.
”Staru kviete, kie vi estas”, li vokis al Etulo. ”Ne movu vin surloke, kaj mi tuj venos kaj deprenos vin.”
Tio estis tre afable de li, pensis Etulo, sed tute su­perflue. Etulo ja promenis kaj trotis sur la tegmen­to la tutan tagon, do li tolerus pliajn du paŝojn.
”Ĉu estis mia panjo, kiu sendis vin?” li demandis, kiam li, brakumate de la fajrobrigadano, estis sur­voje suben laŭ la eskalo.
”Jes, kion vi kredis?” diris la fajrobrigadano. ”Sed... mi kredis por momento, ke estis du etaj knaboj sur la tegmento...”
Etulo rememoris, kion Karlsson diris, kaj li res­pondis serioze:
”Ne, neniu alia knabo estis, krom mi.”
Panjo vere havis tiom da nervoj, ke ŝi preskaŭ plo­ris. Ŝi kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan kaj amaso da aliaj homoj estis sube surstrate kaj renkontis Etu­lon. Kaj panjo ĵetis sin al li kaj brakumis lin kaj ri­dis kaj ploris alterne. Kaj paĉjo portis lin ĝis ilia loĝejo kaj forte premis lin al si dum la tuta tempo. Kaj Bosse diris:
”Vi vere scias timigi ĝismorte, Etulo.”
Kaj ankaŭ Bettan ploris kaj diris:
”Vi neniam devas refari tion, memoru!”
Kaj kiam Etulo post kelka tempo kuŝis en sia lito, ili ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ li, ekzakte kvazaŭ en lia naskiĝtago. Sed paĉjo diris tre serioze:
”Ĉu vi ne komprenis, ke ni nervozos? Ĉu vi ne komprenis, ke panjo ploros kaj ĉagreniĝos?”
Etulo turniĝis en la lito.
”Vi ne tro multe nervozis”, li murmuris.
Panjo brakumis lin tre firme kaj diris:
”Imagu, se vi falus! Imagu, se ni perdus vin!”
”Ĉu vi ĉi-kaze ĉagreniĝus?” diris Etulo esperple­ne.
”Jes, kion vi kredis?” diris panjo. ”Ni ne volas for­doni vin por iu ajn prezo en la mondo, vi ja scias tion.”
”Eĉ por cent mil milion kronoj?” demandis Etulo.
”Ne, eĉ por cent mil milion kronoj.”
”Ĉu tiom do mi kostas?” diris Etulo kun mirego.
”Certe ja”, diris panjo kaj brakumis lin ankoraŭ­foje.
Etulo cerbumis. Cent mil milion kronoj, kiom te­rure granda amaso da mono! Ĉu eblis, ke li kostas tiom multe? Dum por ricevi hundidon, vere belan hundidon, sufiĉas ducent kronoj.
”Hej, paĉjo”, diris Etulo, post kiam li ĉion finfine pricerbumis. ”Se mi kostas cent mil milion kro­nojn – do ĉu mi povas ricevi ducent kronojn kon­tante kaj aĉeti propran hundeton?”


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб дек 05, 2009 19:33 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
Примечание к этой главе (и ко всем последующим): выражение "en la tuta mondo" ("i all sin dar") - вводное усилительное выражение, можно перевести как "же", "только", "в конце концов".


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс дек 06, 2009 9:57 am 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
6. KARLSSON LUDAS FANTOMON
Nur la sekvan tagon okazis, ke ili komencis de­mandi Etulon, kiamaniere li sukcesis grimpi al la tegmento.
”Ĉu vi uzis lukon en la subtegmentejo?” demandis panjo.
”Ne, mi flugis supren kun Karlsson de tegmento”, diris Etulo.
Panjo kaj paĉjo interŝanĝis per rigardo.
”Ne, tiel ne povas daŭri plu”, diris panjo. ”Tiu Karlsson de tegmento frenezigas min.”
”Etulo, ekzistas neniu Karlsson de tegmento”, di­ris paĉjo.
”Ĉu vere?” diris Etulo. ”Almenaŭ hieraŭ li ekzis­tis.”
Panjo skuetis la kapon.
”Bone, ke baldaŭ la lernejo finiĝos, kaj vi povos viziti avinon”, ŝi diris. ”Mi esperas, ke tien Karls­son ne kuraĝos vin sekvi.”
Jen estis domaĝo, pri kiu Etulo preskaŭ forgesis. Li veturos al avino por la tuta somero kaj ne revi­dos Karlssonon dum du monatoj. Ne estis, certe, tiel, ke li ne amikis kun sia avino, li ĉiam vere amuziĝis tie, sed ve, kiel li sopiros al Karlsson! Kaj imagu nur, ke Karlsson ne plu loĝos sur la teg­mento, kiam Etulo revenos!
Kun la kubutoj surtable kaj kun la kapo surmane li sidis kaj provis pensi pri kia iĝos vivo sen Karls­son.
”Neniujn kubutojn surtable, vi ja bone scias”, diris Bettan.
”Zorgu pri vi mem”, diris Etulo.
”Neniujn kubutojn surtable”, diris panjo. ”Ĉu vi volas florbrasikon?”
"Ne, mi preferas morti", diris Etulo.
"Fi, tiel ne decas paroli", diris paĉjo. "Oni devas diri 'Ne, dankon'."
Do, tiamaniere ili traktas centmilmilionkronan in­fanon, pensis Etulo, sed li ne eldiris tion. Li diris anstataŭe:
”Se mi diras 'mi preferas morti', do vi ja bone komprenas, ke mi celas 'Ne, dankon'.”
”Ĝentlemanoj ne parolas tiel”, rimarkis paĉjo. ”Kaj vi ja tre volas esti ĝentlemano, ĉu ne, Etulo?”
”Ne, mi volus prefere esti kiel vi, paĉjo”, diris Etulo.
Panjo kaj Bosse kaj Bettan ekridis. Etulo ne komp­renis, kial, sed li kredis, ke ili ekridis pri lia paĉjo, kaj li ne ŝatis tion.
”Mi volas esti kiel vi, paĉjo, simpla bonulo”, li di­ris kun ama rigardo al sia patro.
”Dankon, mia infano”, diris paĉjo. ”Sed tamen, ĉu vere vi ne plu volas florbrasikon?”
”Ne, mi preferas morti”, diris Etulo.
”Sed ĝi ja estas utila”, diris panjo.
”Tio estas tre kredeble”, diris Etulo. ”Ĉar ju malpli oni ŝatas iun manĝaĵon, des pli ĝi utilas. Kial nece­sis ŝtopi per la vitaminoj nur abomenajn manĝa­ĵojn, tion mi ŝatus scii”.
”Jes, tio ne estas mirinde”, diris Bosse. ”Ĉu vi kre­das, ke ili devus esti en bombonoj kaj maĉgumo?”
”Jen la plej racia afero, kiun vi diris dum la lasta tempo”, diris Etulo.
Post la tagmanĝo li iris en sian ĉambron. Li tutko­re esperis, ke Karlsson venos. Baldaŭ ja Etulo for­veturos, kaj antaŭ tio li volis vidi Karlssonon tiel ofte, kiel eblas.
Evidente, Karlsson sentis tion, ĉar li venis tuj, ki­am Etulo elŝovis la nazon tra la fenestro.
”Ĉu vi ne havas febron hodiaŭ?” demandis Etulo.
”Febron... mi?” diris Karlsson. ”Mi neniam havas febron. Estis nura fantaziaĵo.”
”Ĉu vi fantaziis, ke vi havas febron?” diris Etulo mire.
”Ne, sed mi fantaziigis vin, ke mi havas febron”, diris Karlsson kaj ekridis kontente. ”La plej bona de l' mondo petolulo, divenu, kiu li estas!”
Karlsson ne staris senmove eĉ unu sekundon. Dum la tuta tempo de sia babilado li ĵetadis sin tien-reen laŭ la ĉambro kaj tuŝetis ĉion scivoleme, malfer­madis tiom da ŝrankoj kaj tirkestoj, kiom li trovis kaj ekzamenis ĉion treege interesite.
”Ne, hodiaŭ mi havas neniun febron”, li diris. ”Hodiaŭ mi estas perfekte sana kaj emas por etaj bubaĵoj.”
Ankaŭ Etulo emis por etaj bubaĵoj. Sed antaŭ ĉio li volis, ke panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan vi­du Karlssonon, por ke li ĉesu aŭdi admonojn, ke Karlsson ne ekzistas.
”Atendu momenton”, li diris haste. ”Mi tuj reve­nos.”
Kaj li ĵetis sin en la gastoĉambron. Bosse kaj Bet­tan ĵus eliris, tio estis domaĝe, sed panjo kaj paĉjo tamen sidis tie, kaj Etulo diris senpacience:
”Panjo kaj paĉjo, ĉu vi volas veni kun mi en mian ĉambron ĉi-momente?”
Li ne kuraĝis diri ion pri Karlsson, prefere ili vidu lin sen iu averto.
”Ĉu ne povus vi veni kaj sidi kun ni anstataŭe?” diris panjo. Sed Etulo ektiris ŝian brakon.
”Ne, vi devas sekvi min kaj vidi ion.”
Post kelkaj persvadoj li kondukis kun si ilin am­baŭ, kaj Etulo malfermis ĝoje kaj feliĉe la pordon de sia ĉambro. Jen kiam ili vidos!
Li povus ekplori, tiel li ĉagreniĝis. La ĉambro malplenis – ekzakte kiel lastfoje, kiam li volis montri Karlssonon.
”Kion do ni devas vidi?” demandis paĉjo.
”Nenion eksterordinaran”, murmuris Etulo.
Feliĉe, ĉi-momente sonoris la telefono, do Etulo evitis longan klarigon. Paĉjo iris respondi la tele­fonvokon. Kaj panjo bakis sukerkukon en la forno, kaj ŝi devis zorgi pri ĝi. Etulo restis sola. Li sidiĝis ĉe la fenestro. Li vere koleris kontraŭ Karlsson kaj decidis diri al li la tutan veron, se tiu alflugos.
Sed neniu alflugis. Anstataŭe malfermiĝis ŝrank­pordeto, kaj Karlsson elŝovis sian kontentan viza­ĝon. Etulo stuporis pro miro.
”Kion do en la tuta mondo vi faris en mia ŝran­ko?” li diris.
"Kovis ovojn... ne! Sidis, meditante pri miaj pe­koj... ne! Kuŝis sur la breto, ripozante... jes ja", di­ris Karlsson.
Etulo forgesis, ke li koleris. Li simple ĝojis, ke Karlsson estis retrovita.
”Ĝi estas bonega ŝranko por kaŝludo”, diris Karls­son. ”Ĉu ni ludu? Mi rekuŝiĝos sur la breto, kaj vi divenu, kie mi estas.”
Antaŭ ol Etulo havus tempon respondi, Karlsson malaperis en la ŝranko, kaj Etulo aŭdis lin grimpi por atingi la breton.
"Serĉu nun", kriis Karlsson.
Etulo ŝire malfermegis la ŝrankpordeton kaj facile trovis Karlssonon sur la breto.
"Fi, kiel aĉa vi estas", kriis Karlsson. "Vi ja povus unue serĉi en la lito kaj malantaŭ la tablo kaj ie aliloke. Mi ne kunludos, se vi daŭre procedos tiel. Fi, kiel aĉa vi estas!"
Ĝuste ĉi-momente aŭdiĝis sonoro ĉe la ekstera pordo, kaj tuj panjo vokis el la antaŭĉambro:
"Etulo, jen venis Krister kaj Gunilla."
Nenio plia necesis, ke la humoro de Karlsson refa­riĝu bona.
"Ni ŝercu iom pri ili", li flustris al Etulo. "Fermu post mi la pordeton!"
Etulo fermis la ŝrankon, kaj tuj post kiam li faris tion, envenis Gunilla kaj Krister. Ili loĝis ĉe la sa­ma strato kaj lernis en sama klaso en la lernejo, ki­el ankaŭ Etulo. Etulo multe ŝatis Gunillan, li kuti­mis rakonti al sia panjo, kiom 'fenomene bona' ŝi estis. Li ŝatis ankaŭ Kristeron kaj jam delonge par­donis lin pro la ŝvelo sur la frunto. Okazis sufiĉe ofte, ke li batalis kun Krister, sed poste ili tamen ĉiam refariĝis bonaj amikoj. Interalie, Etulo trafis en batalojn ne sole kun Krister, li havis seriozajn batalojn kun preskaŭ ĉiuj infanoj ĉe ilia strato. Sed li ne provis tion kun Gunilla.
”Kiel povas esti, ke vi neniam draŝis Gunillan?” demandis lin panjo foje.
”Nu, ŝi ja estas tiom fenomene bona, ke mi tion ne bezonas”, diris Etulo.
Sed ankaŭ Gunilla, certe, povis inciti. Hieraŭ, ki­am ili hejmeniris el la lernejo, Etulo rakontis pri Karlsson de tegmento, kaj tiam Gunilla ekridis kaj diris, ke Karlsson estis lia fantaziaĵo kaj elpensaĵo. Kaj Krister samopiniis kun ŝi, do Etulo estis devi­gita bati lin, kaj ĝuste tiam Krister ĵetis ŝtonon al la kapon de Etulo.
Sed nun ili venis ĉi tien, kaj Krister venigis Joffan kun si. Kaj pro Joffa Etulo tute forgesis pri Karls­son, kiu kuŝis surbrete en la ŝranko. Hundoj estis la plej ĉarmaj estaĵoj en la mondo, kredis Etulo. Joffa saltis kaj bojis, kaj Etulo ĉirkaŭprenis lian kolon kaj glatumis. Krister staris apude kaj trank­vile spektis tion. Li ja sciis, ke Joffa estis lia hun­do kaj nenies plu, kaj do Etulo povis brakumi kaj glatumi lin kiom ajn li volis.
Ĝuste kiam Etulo glatumis Joffan plej fervore, Gu­nilla diris kun incita subrido:
”Kie do estas via maljuna Karlsson de tegmento? Ni kredis, ke ni trovos lin ĉi tie.”
Nur ĉi-momente Etulo rememoris, ke Karlsson ku­ŝis surbrete en la ŝranko. Sed ĉar li ne sciis, kiel Karlsson intencas petoli ĉi-foje, li ne povis diri pri tio al Krister kaj Gunilla. Tial li nur diris:
”Ŝŝŝ, vi ja diris, ke Karlsson de tegmento estas fantaziaĵo. Hieraŭ vi diris, ke li estas nura elpensa­ĵo.”
”Jes, tiel ja estas, certe”, diris Gunilla kaj ekridis tiel, ke aperis kavetoj sur ŝiaj vangoj.
”Imagu, ke tiel ne estas”, diris Etulo.
”Sed tiel ja estas”, diris Krister.
”Tiel ja ne estas”, diris Etulo.
Li cerbumis pri tio, ĉu estis bona ideo daŭrigi tiun 'prudentan rezonadon' aŭ ĉu estus preferinde bati Kristeron tuj. Sed antaŭ ol li sukcesis decidi ion, aŭdiĝis alta kaj sonora 'Kokeriko' el la ŝranko.
Kio estis?” diris Gunilla, kaj ŝia buŝo, kiu estis eta kaj ĉerize ruĝa, faŭkis pro miro.
”Kokeriko”, ripetis la voĉo, kaj ĝi sonis ekzakte kiel tiu de vera koko.
”Ĉu vi havas kokon en la vestoŝranko?” diris Kris­ter surprizite. Joffa ekgrumblis. Sed Etulo ekridis, li ne povis eligi unu solan vorton, do li ekridis.
”Kokeriko”, aŭdiĝis el la ŝranko.
”Mi malfermos kaj vidos, kio estas”, diris Gunilla.
Ŝi malfermis la pordeton kaj enrigardis. Kaj ankaŭ Krister alkuris kaj enrigardis. Unue ili vidis neni­on, krom amaso da vestoj, kiuj pendis tie. Sed ĉi-momente ili aŭdis ridon de supre, kaj kiam ili ri­gardis tien, ili trovis etan dikan vireton, kiu kuŝis supre surbrete. Li kuŝis, komforte apogante sin per la kubuto, kaj balancetis la dikan kruron, li havis gajajn bluajn okulojn, kiuj brilis.
Nek Gunilla, nek Krister povis unue eligi eĉ unu vorton, nur Joffa grumblis. Sed kiam Gunilla re­akiris parolkapablon, ŝi diris:
Kiu estas ĉi tie?”
”Nura eta fantaziaĵo”, diris la mirinda figuro sur­brete kaj eĉ pli ekbalancis la kruron. ”Eta fantazi­aĵo, kiu kuŝas ripozante. Unuvorte... elpensaĵo!”
”Estas... estas...”, stumblante, eligis Krister.
”Estas eta elpensaĵo, kiu kuŝas ĉi tie kaj simple kokerikas, ĝuste tiel”, diris la vireto.
”Estas Karlsson de tegmento”, flustris Gunilla.
”Jes, kion vi kredis?” diris Karlsson. ”Ĉu vi kre­dis, ke estas maljuna sinjorino Gustafsson el la 92-a, kiu enŝteliĝis ĉi tien kaj kuntiriĝis surbrete por iom ripozi?”
Etulo nur ekridis, ĉar Gunilla kaj Krister staris tie kaj gapis kaj aspektis tre stultaj.
”Nun, mi kredas, ili mutiĝis”, diris Etulo finfine.
Karlsson pafe saltis de la breto. Li aliris Gunillan kaj petole pinĉetis ŝian vangon.
”Kiu infana fantaziaĵo do estas ĉi tio?” li diris.
”Ni...” komencis Krister.
”Vi, certe, nomiĝas neniel alie, ol Aŭgusto?” de­mandis Karlsson.
”Mi nomiĝas ne Aŭgusto”, diris Krister.
”Bone, ni daŭrigu pri tio”, diris Karlsson.
”Ili nomiĝas Gunilla kaj Krister”, diris Etulo.
”Jes, estas nekredeble, kiajn malfeliĉojn oni povas sperti”, diris Karlsson. ”Sed ne tro ĉagreniĝu... ĉi­uj ja ne povas, bedaŭrinde, nomiĝi Karlsson.”
Li ĉirkaŭrigardis scivoleme kaj daŭrigis, ne retro­vante la spiron:
”Mi emas por eta bubaĵo. Ĉu ni povus forĵeti se­ĝojn tra la fenestro aŭ iel simile?”
Etulo ne kredis, ke tio estos tre bone, kaj li certis, ke ankaŭ paĉjo kaj panjo ne trovus tion bona.
”Nu, se ili estas eksmodaj, do tiel estu”, diris Karl­sson, ”estas nenio farebla pri tio. Do ni devas el­trovi alian ludon, ĉar mi emas por iu bubaĵo. Alie mi ne kunludos”, li diris kaj ekpaŭtis kolere.
”Jes, ni povas eltrovi alian ludon”, diris Etulo pe­tege. Sed Karlsson, sendube, decidis paŭti plu.
”Estu akurataj, ĉar mi povas forflugi de vi”, li di­ris.
Kaj Etulo, kaj Krister, kaj Gunilla komprenis, kia domaĝo tiam estos, kaj petis, petegis Karlssonon, ke li restu ĉe ili.
Karlsson sidis kelkan tempon kaj daŭre aspektis tute paŭta.
”Tio ne estas tutcerta”, li diris, ”sed, eble, mi res­tos, se ŝi glatumos min kaj diros 'kara Karlsson' ”, li diris kaj montris al Gunilla per sia eta dika mon­trofingro. Kaj Gunilla rapidis glatumi lin.
”Kara Karlsson, restu, por ke ni povu elpensi etajn bubaĵojn”, ŝi diris.
”Nu, do tion mi faros”, diris Karlsson, kaj la infa­noj suspiris pro refaciliĝo. Sed tio estis iom tro frue.
Panjo kaj paĉjo de Etulo kutimis fari vesperan pro­menon. Kaj nun panjo vokis el la antaŭĉambro:
”Hej, aŭskultu! Krister kaj Gunilla restu ĉi tie ĝis la oka, kaj tiam vi tuj enlitiĝu, Etulo. Mi venos poste por diri 'bonan nokton'.”
Kaj ili aŭdis la eksteran pordon ekklaki.
”Ŝi ne diris, ĝis kioma horo mi restu”, diris Karls­son kaj elŝovis la malsupran lipon. ”Mi ne kunlu­dos, se ĉio devas esti tiom maljusta.”
”Vi restu tiom longe, kiom vi volas”, diris Etulo.
Karlsson elŝovis la lipon eĉ pli.
”Kial mi ne povas esti elakompanita je la oka, kiel la ceteraj?” diris Karlsson. ”Mi ne kunludos...”
”Mi petos panjon, ke ŝi elakompanu vin je la oka”, diris Etulo haste. ”Ĉu vi elpensis, kian bubaĵon ni faru?”
La mishumoro de Karlsson subite forbloviĝis.
”Ni povas ludi fantomon kaj timigi homojn ĝis­morte”, li diris. ”Vi ne scias, kion mi povas fari per ununura eta littuko. Se mi ricevus kvin oerojn por ĉiu, kiun mi timigis ĝismorte, tiam mi povus aĉeti la tutan stokon da bombonoj. Mi estas la plej bona de l' mondo fantomo”, diris Karlsson, kaj liaj okuloj tiel gaje ekbrilis.
Etulo kaj Krister kaj Gunilla tre ŝatus ludi fanto­mon, sed Etulo diris:
”Ni ja ne devas timigi tro terure!”
”Trankvilon, nur trankvilon”, diris Karlsson. ”Vi ne devas instrui al la plej bona de l' mondo fanto­mo fantomsciencon. Mi nur iom timigos onin ĝis­morte, tiel ke apenaŭ eblas, ke oni rimarkos tion.”
Karlsson aliris la liton de Etulo kaj forŝiris littu­kon.
”Jen kio povas iĝi plaĉa fantomkostumo”, li diris.
En la skribotabla tirkesto de Etulo li trovis nigran kretpecon kaj per ĝi li desegnis teruran fantomvi­zaĝon. Poste li prenis la tondilon de Etulo kaj el­tranĉis du truojn por okuloj, antaŭ ol Etulo povis lin haltigi.
”La littuko... estas bagatela afero”, diris Karlsson. ”Kaj la fantomo devas vidi, alie ĝi povas forflugi hazarde al Fora Hindio aŭ ien plu.”
Li surmetis la littukon surkapen, kiel mantelon, nur flanke elstaradis liaj etaj dikaj manoj. Kvan­kam la infanoj sciis, ke estis nura Karlsson, kiu es­tis sub la littuko, tamen ili iom ektimis, kaj Joffa ekbojis tre sovaĝe. Ne pliboniĝis, kiam la fantomo startigis la motoron kaj komencis rondiri ĉirkaŭ la lustro kun la littuko, flirtanta pro rapido. Tio efek­tive aspektis timinda.
”Mi estas eta motorizita fantomo, sovaĝa, sed be­la”, diris Karlsson.
La infanoj staris senmove kaj time rigardis lin, Joffa bojis.
”Verdire, mi ŝatas, ke ĉirkaŭ mi bruu, kiam mi ve­nas”, diris Karlsson. ”Sed se mi fantomos, eviden­te mi prefere instalu sondampilon. Jen!”
Kaj li ekŝvebis preskaŭ senbrue kaj ŝajnis eĉ pli fantomeca, ol iam.
Nun temis nur pri tio, ke trovi iun por lin fantomi.
”Mi povas fantomi al la antaŭpordo, tien, sendube, iu envenos kaj ricevos la plej drastan ŝokon en sia vivo”, diris Karlsson.
Aŭdiĝis telefonvoko, sed Etulo ne havis deziron iri al la telefono. Do li lasis ĝin sonori.
Karlsson komencis provi bonan suspiradon kaj ĝe­madon. La fantomo, kiu ne scias suspiradon kaj ĝemadon, taŭgas por nenio, asertis Karlsson, tio estas la unua afero, kiun fantomidoj devas lerni en fantomlernejo.
Ĉio ĉi forprenis tempon. Kiam ili finfine staris en la antaŭĉambro, pretaj elkuri al la antaŭpordo kaj komenci fantomludon, ili aŭdis strangan skrapa­don ĉe la pordo. Unue Etulo kredis, ke estis panjo kaj paĉjo, kiuj jam hejmenvenis. Sed ĉi-momente li vidis longan ŝtaldraton, kiun iu enŝovis tra la leterkesto. Kaj tiam Etulo rememoris, pri kio paĉjo antaŭtage laŭtlegis en ĵurnalo por panjo. En la ĵur­nalo oni rakontis, ke ĝuste nun en la urbo funkciis tre multaj domŝtelistoj. La ŝtelistoj estis tre ruzaj, ili unue faris telefonvokon por kontroli, ĉu iu estas hejme. Se neniu respondis, ili rapidis en la ĵus tele­fonitan loĝejon, kaj tiam temis nur pri dirki la se­ruron, eniri kaj ŝteli ĉion almenaŭ iom valoran.
Etulo terure ektimis, kompreninte, ke estis ŝtelis­toj, kiuj penis penetri enen, ankaŭ Krister kaj Gu­nilla ektimis. Krister enŝlosis Joffan en la ĉambro de Etulo, por ke tiu ne boju dum la fantomludo, nun li bedaŭris pri tio.
Sed estis iu, kiu ne timis, kaj tio estis Karlsson.
”Trankvilon, nur trankvilon”, li flustris. ”En simi­laj kazoj fantomo estas la plej bona havebla aĵo. Venu, ni kaŝe iru en la gastoĉambron, ĉar estas ja tie, probable, kie via patro gardas ĉiujn siajn orbu­lojn kaj diamantojn”, li diris al Etulo.
Karlsson kaj Etulo kaj Gunilla kaj Krister ŝteliĝis en la gastoĉambron tiom silente, akurate kaj rapi­de, kiom ili povis. Ili rampis malantaŭ meblojn kaj kaŝis sin tie. Karlsson rampis en belan malnovan ŝrankon, kie panjo havis linaĵojn, kaj fermetis la pordeton tiom bone, kiom eblis. Tuj post kiam li faris tion, la ŝtelistoj envenis senbrue. Etulo, ku­ŝanta malantaŭ la sofo ĉe la forno, akurate elrigar­dis. Meze de la ĉambro staris du ŝtelecaj uloj kaj ili aspektis malordeme. Kaj – ĉu oni vidis similon? – ili estis neniuj aliaj, ol Fille kaj Rulle.
”Nu, nun temas pri kie ili havas siajn reĝajn trezo­rojn”, diris Fille per basa raŭka voĉo.
”Ĉi tie, nature”, diris Rulle kaj montris al la antik­va sekretero1, kiu havis multege da etaj tirkestoj. Etulo sciis, ke en unu el tiuj tirkestetoj panjo havis monon por mastrumado, kaj en la alia ŝi havis va­loran fajnan ringon kaj broĉon, kiujn ŝi heredis de la avino. Kaj ankaŭ paĉjo havis tie oran medalon, kiun li ricevis kiel premion pro lertpafado. Terure estos, se la ŝtelistoj rabos ĉion ĉi, pensis Etulo, kaj li apenaŭ retenis sin de ekploro, kuŝante malantaŭ la sofo.
”Vi zorgu pri tiuj umoj”, diris Fille, ”dum mi iru en la kuirejon kaj vidu, ĉu ili havas arĝentajn kule­rojn.”
Fille malaperis, kaj Rulle komencis eligi la tirkes­tojn. Li fajfetis pro plezuro. Nun li, verŝajne, tro­vis la mastrummonon, kredis Etulo, kaj li pli kaj pli ĉagreniĝis.
Rulle eligis alian tirkeston kaj refajfetis. Ĉar nun li, certe, trovis la ringon kaj la broĉon.
Sed poste Rulle ne plu fajfetis. Ĉar tra la pordeto de la malnova ŝranko elflugis fantomo kaj eligis avertan ĝemeton. Kaj kiam Rulle turnis sin kaj ek­vidis la fantomon, io ekronkis en lia gorĝo, kaj li faligis la mastrummonon, kaj la ringon, kaj la bro­ĉon, kaj ĉion ceteran. La fantomo flirtis tien-reen ĉirkaŭ li, ĝemante kaj suspirante, kaj poste subite ĝi flugis en la kuirejon.
Kaj sekundon poste Fille envenis kurante, tute pal­vizaĝa, kaj ekŝrikis: ”Frulle, frantomo!”
Li celis 'Rulle, fantomo', sed li estis tiel terurita, ke li diris 'Frulle, frantomo' anstataŭe. Ne estis mirin­de, ke li tiom teruriĝis, ĉar la fantomo flugis tuj post li kaj ĝemadis kaj suspiradis tiom horore. Rulle kaj Fille ĵetis sin al la pordo, dum la fantomo flirtis ĉe iliaj oreloj, kaj ili elkuris en la antaŭĉam­bron kaj eksteren tra la pordo. Sed la fantomo nur venis post ili, ĉasante ilin malsupren laŭ la ŝtupa­ro, kaj kriis post ili per obtuza, horora fantomvo­ĉo:
”Trankvilon, nur trankvilon! Mi tuj kaptos vin, kaj tiam ni amuziĝos!”
Sed baldaŭ la fantomo laciĝis kaj revenis en la gastoĉambron. Etulo levis la mastrummonon, kaj la ringon, kaj la broĉon kaj remetis ilin en la sekre­teron, kaj Gunilla kaj Krister kolektis ĉiujn arĝen­tajn kulerojn, kiujn Fille faligis, kiam li kuris inter la kuirejo kaj la gastoĉambro.
”La plej bona de l' mondo fantomo estas Karlsson de tegmento”, diris la fantomo kaj demetis la fan­tomkostumon.
Kaj la infanoj ridis kaj tre ĝojis, kaj Karlsson diris:
”Nenio kompareblas kun fantomo, kiam temas pri timigo de ŝtelistoj. Se oni scius, kiom efika tio es­tas, oni alligus koleran fantometon ĉe ĉiu gardo­ŝranko en la tuta urbo.”
Etulo tiom ĝojis, ke li saltetis, ĉar la mastrummo­no, kaj la ringo, kaj la broĉo de panjo, kaj la ora medalo de paĉjo, kaj ĉiuj arĝentaj kuleroj estis sa­vitaj, kaj li diris:
”Imagu, ke homoj estas tiom stultaj, ke ili kredas je fantomoj! Nenio supernatura ekzistas, tiel paĉjo diras.”
Kaj li persvade kapgestis.
”Stultaj ŝtelistoj, ili kredis, ke estis fantomo, kiu elflugis la ŝrankon, dum estis nenio supernatura, estis nura Karlsson de tegmento.”


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс дек 06, 2009 17:07 pm 
Не в сети
Novico

Зарегистрирован: Вс янв 20, 2008 11:16 am
Сообщения: 86
7. KARLSSON ARTIFIKAS KUN LA KLERA HUNDO AHLBERG
Sekvan matenon eta dormema vila figuro en blue striita piĵamo nudpiede ŝteliĝis en la kuirejon al panjo. Bosse kaj Bettan estis foririntaj en la lerne­jon, kaj paĉjo – en la kontoron. Sed Etulo foriros iom poste, kaj tio estis bone, ĉar li ŝatus resti iom kun panjo ĉi-matene. Kvankam li estis granda kna­bo, kiu jam vizitis la lernejon, li tamen ŝatis sidi sur la genuoj de panjo, kiam neniu vidis. Tiam es­tis bone interparoli, kaj se ili havis sufiĉe da tem­po, panjo kaj Etulo kutimis kanti kaj fabeli unu al la alia.
Panjo sidis ĉe la tablo kaj legis ĵurnalon kaj trinkis sian matenan kafon. Etulo silente grimpis sur ŝiajn genuojn kaj kuntiriĝis en ŝiaj brakoj, kaj ŝi kviete brakumis lin, ĝis kiam li vere vekiĝis.
La hieraŭa vesperpromeno forprenis iom pli da tempo, ol ili supozis, kaj kiam panjo kaj paĉjo hej­menvenis, Etulo jam estis enlitiĝinta kaj endor­minta. Li deĵetis la kovrilon, kaj kiam panjo volis volvi lin, ŝi vidis en la littuko du terurajn truojn kaj ke ĝi estis ankaŭ malpura, iu desegnis sur ĝi per nigra kreto. Ne estis mirinde, ke Etulo enlitiĝis tiel haste, pensis panjo. Sed nun la pekulo estis sur ŝiaj genuoj, kaj ŝi vere ne intencis forlasi lin sen klarigo.
”Aŭskultu do, Etulo”, ŝi diris, ”mi nur ŝatus scii, kiu faris tiujn truojn en via littuko, sed ne diru nur, ke estis Karlsson de tegmento!”
Etulo silentis kaj streĉe cerbumis. Ja estis Karlsson de tegmento, kiu faris la truojn, kaj li ne rajtis diri tion! Li prefere ne diru ankaŭ pri la ŝtelistoj, ĉar panjo, tutcerte, ne kredos.
”Nu”, diris panjo, ricevinte neniun respondon.
”Ĉu vi povus demandi Gunillan anstataŭe?” diris Etulo ruze. Gunilla povis klarigi al panjo, kiel ĉio okazis, ŝin panjo ja devas kredi.
Ĉu tiel, do estis Gunilla, kiu dispecigis la littukon, pensis panjo. Kaj ŝi pensis, ke Etulo estis bona knabo, kiu ne denuncis, li volis igi Gunillan klarigi ĉion. Panjo brakumetis Etulon. Ŝi decidis ne plu pridemandi pri la littuko ĝuste nun, sed ŝi decidis trakti Gunillan sufiĉe severe, kiam ŝi renkontos ŝin. ”Vi ŝatas Gunillan tro multe, ĉu?” diris panjo.
”Jes, ĝuste...” diris Etulo.
Panjo rekomencis rigardeti en la ĵurnalon, kaj Etu­lo sidis kviete sur ŝiaj genuoj kaj cerbumis. Kiun li ŝatis, sincerdire? Panjon unue... kaj ankaŭ paĉjon. Bossen kaj Bettan li ŝatis fojfoje, jes, li ŝatis ilin plejparte... precipe Bossen... sed fojfoje li tiom ko­leris kontraŭ ili, ke li preskaŭ krevis! Li ŝatis Karl­ssonon de tegmeno. Kaj Gunillan li ŝatis... jes, ĝuste. Eble, li edziĝos al ŝi, kiam li iĝos granda, ĉar oni ja devas havi edzinon, ĉu oni volas aŭ ne. Sed plej volonte li edziĝus al panjo, kompreneb­le... sed, verŝajne, tio ne eblas.
Kiam li cerbumis tiom longe, li subite ekhavis iun ideon, kiu maltrankviligis lin.
”Aŭskultu, panjo, se Bosse mortos, kiam li iĝos granda, ĉu mi devos tiam edziĝi al lia edzino?”
Panjo surprizite demetis la kafotason.
”Kial do en la tuta mondo vi kredas tion?” ŝi diris.
Ŝajnis, ke ŝi estas ridonta, kaj tiam Etulo ektimis, ke li diris stultaĵon kaj ne plu volis paroli pri tiu te­mo. Sed panjo persistis:
”Kial vi kredas tion?”
”Mi ja ricevis la malnovan biciklon de Bosse”, di­ris Etulo malvolonte. ”Kaj liajn malnovajn ski­ojn... kaj liajn sketilojn, kiujn li iam havis, kiam li aĝis tiom, kiom mi... kaj lian malnovan piĵamon, kaj sportŝuojn kaj ceteron.”
”Sed vi evitos lian eksedzinon, tion mi promesas”, diris panjo. Kaj ŝi ne ekridis, bonŝance.
”Ĉu mi povus edziĝi al vi anstataŭe?” proponis Etulo.
”Mi ne scias, kiel tio povas okazi”, diris panjo. ”Ja mi jam estas edziniĝinta al paĉjo.”
Jes, tio ja estis vero...
”Kia misfortuno, ke paĉjo kaj mi enamiĝis kun sa­ma virino”, diris Etulo malkontente.
Sed tiam panjo ekridis kaj diris:
”Nu, sciu, tio, mi pensas, estis tre bone.”
”Ĉu tiel?” diris Etulo. ”Sed tiam mi elektos Gunil­lan”, li aldonis. ”Ĉar al iu oni ja devas edziĝi.”
Li pensis ankoraŭfoje, kaj li ne trovis, ke kunviva­do kun Gunilla estos tre agrabla. Li tamen ja fojfo­je havis malfacilaĵojn kun ŝi. Kaj krome li volis vi­vi kun panjo kaj paĉjo kaj Bosse kaj Bettan. Edzi­no ne estis io, al kio li speciale sopiris.
”Mi multe pli volus ricevi hundon, ol edzinon”, li diris. ”Panjo, ĉu ne povas mi ricevi hundon?”
Panjo suspiris. Nu jen, nun Etulo rekomencis gurdi pri sia karega hundo! Tio estis preskaŭ same ĝena, kiel liaj paroloj pri tiu Karlsson de tegmento.
”Vidu, Etulo, nun, mi kredas, vi devas iri vesti vin”, diris panjo. ”Alie vi malfruiĝos en la lerne­jon.”
”Normale”, diris Etulo kolere. ”Kiam mi parolas pri mia hundo, tiam vi komencas paroli pri la ler­nejo!”
Estis tamen vere amuze iri en la lernejon hodiaŭ, ĉar li havis tiom da aĵoj priparolendaj kun Krister kaj Gunilla. Ili hejmeniris triope, kiel kutime, kaj estis pli agrable, ol iam dum longa tempo, pensis Etulo, nun kiam ankaŭ Gunilla kaj Krister konis Karlssonon de tegmento.
”Li estas superba, mi pensas”, diris Gunilla. ”Ĉu vi kredas, ke li venos ankaŭ hodiaŭ?”
”Tion mi ne scias”, diris Etulo. ”Li diras nur, ke li venas proksimume, kaj tio povas esti iam ajn.”
”Mi esperas, ke li venos proksimume hodiaŭ”, di­ris Krister. ”Ĉu povas Gunilla kaj mi kuniri ĉe vin?”
”Volonte por mi”, diris Etulo.
Estis, evidente, iu alia, kiu volus kuniri. Ĝuste ki­am la infanoj estis irontaj trans la straton, al Etulo trotis eta nigra pudelhundido. Ĝi flaris liajn genu­ojn kaj afable bojetis.
”Vidu, kia bela hundeto”, diris Etulo, tute feliĉa. ”Vidu, li, certe, timas la trafikon kaj volas transiri kun mi la straton!”
Etulo estis feliĉa gvidi lin trans kiom ajn multe da stratoj. Eble, la hundido komprenis tion, ĉar li kuntrotis trans la stratkruciĝon, firme premante sin al la kruro de Etulo.
”Kiom ĉarma li estas”, diris Gunilla. ”Venu ĉi ti­en, eta hundido!”
”Ne, li volas esti kun mi”, diris Etulo kaj firme brakumis la hundidon. ”Li ŝatas min.”
”Li ankaŭ min ŝatas, sendube”, diris Gunilla.
La hundido aspektis tiel, kvazaŭ li ŝatus ĉiujn sur la tuta tero, se ili nur ŝatis lin. Kaj Etulo tre ŝatis lin, ho, kiel li ŝatis lin! Li klinis sin kaj karesis la hundidon kaj logis lin kaj eligis tutan amason da etaj dolĉaj sonoj, kio resume signifis, ke ĉi tiu hundido estis la plej-plej-plej bela hundo, kiu nur povas esti. La hundido svingis la voston kaj aspek­tis tiel, kvazaŭ li samopiniis. Li bojetis kaj saltetis ĝojplene, kiam la infanoj turnis sin en sian propran straton.
Etulon ekregis subita espero.
”Li, eble, havas neniun loĝejon”, li diris. ”Eble, li havas neniun, kiu zorgus pri li!”
”Ho, sendube li havas ja”, diris Krister.
”Ĉit, vi”, diris Etulo incitite, ”tion vi ja ne scias!”
Krister, kiu havis Joffan, kion li sciis, kiel tio estis – havi neniun hundon, tute neniun hundon!
”Venu, eta hundido”, vokis Etulo kaj pli kaj pli kredis, ke la hundido havas neniun loĝejon.
”Gardu vin, ke li ne sekvu vin hejmen”, diris Kris­ter.
”Jes, sed tion li rajtas”, diris Etulo. “Mi volas, ke li sekvu min.”
Kaj la hundido sekvis lin. Li sekvis lin ĝis la por­dego mem. Kaj poste Etulo ekprenis lin surbraken kaj portis lin supren laŭ la ŝtuparo.
”Mi demandos panjon, ĉu mi rajtas lasi lin”, diris Etulo zorgoplene. Sed panjo ne estis hejme. Sur la kuireja tablo kuŝis mesaĝo, ke ŝi estis sube en la­vejo kaj ke Etulo povis trovi ŝin tie, se li volis ion.
Sed la hundido rapidis kiel raketo rekte en la ĉambron de Etulo, kaj Etulo kaj Gunilla kaj Kris­ter kuris post li. Etulo estis tute furioza pro feliĉo.
”Li ja volas loĝi ĉe mi”, li diris.
Ĉi-momente Karlsson de tegmento envenis zu­mante tra la fenestro.
”Hola”, li kriis. ”Ĉu vi lavis la hundon, ĉar li ŝru­mpis?”
”Li ja ne estas Joffa, ĉu vi ne vidas?” diris Etulo. ”Estas mia hundo.”
”Certe, ne”, diris Krister.
”Vi ja ne havas hundon”, diris Gunilla.
”Mi, mi havas mil hundojn tie supre ĉe mi”, diris Karlsson. ”La plej bona de l' mondo hundbredisto estas...”
”Mi vidis neniujn hundojn, kiam mi estis supre ĉe vi”, diris Etulo.
”Ili estis for kaj flugis”, asertis Karlsson. ”Mi ja havas flugantajn hundojn.”
Etulo ne aŭskultis Karlssonon. Mil flugantaj hun­doj estis nenio kompare kun ĉi tiu eta ĉarma hun­dido.
”Mi ne kredas, ke estas iu, kiu zorgas pri li”, li ri­petis.
Gunilla klinis sin super la hundido.
”Sur la kolringo tamen staras 'Ahlberg' ”, ŝi diris.
"Kaj nun vi komprenas ja, ke estas ili, kiuj zorgas pri li”, diris Krister.
”Ahlberg, eble, estas mortinta”, diris Etulo.
Kiu ajn estu Ahlberg, Etulo ne ŝatis lin. Sed ĉi ti­am li ekhavis bonan ideon.
”Eble, estas la hundido, kiu nomiĝas Ahlberg”, li diris kaj petege rigardis Kristeron kaj Gunillan. Ili incite ridis.
”Mi havas kelkajn hundojn, kiuj nomiĝas Ahl­berg”, diris Karlsson. ”Hola, Ahlberg!”
La hundido impetis al Karlsson kaj laŭte bojis.
”Jen, vidu”, kriis Etulo. ”Li mem scias, ke li nomi­ĝas Ahlberg. Venu ĉi tien, eta Ahlberg!”
Gunnila kaptis la hundidon.
”Jen staras ankaŭ telefonnumero sur la kolringo”, ŝi diris senkore.
”Hundo havas propran telefonon”, diris Karlsson. ”Diru al li, ke li telefonu al sia mastrumistino kaj diru, ke li fuĝis. Tiel ĉiam faras miaj hundoj, kiam ili fuĝas.”
Li glatumis la hundidon per sia dika mano.
”Unu el miaj hundoj, kiuj nomiĝas Ahlberg, li fu­ĝis antaŭtage”, diris Karlsson. ”Kaj tiam li telefo­nis hejmen por sciigi pri tio. Sed li havis malfaci­laĵojn kun la numerdisko, do li estis anstataŭe ko­nektita kun maljuna majoredzino en Kungshol­men*, kaj kiam ŝi aŭdis, ke estis hundo, kiu telefo­nis, taim ŝi diris: 'Estas malĝusta numero'. 'Por kio do vi respondas?' diris Ahlberg, ĉar li estas tiom saĝa hundo.”
* Kungsholmen — unu el insuloj sur la lago Mälaren en Svedio
Etulo ne aŭskultis Karlssonon. Ĝuste nun lin inte­resis nenio alia, krom ĉi tiu eta hundido, kaj li eĉ ne zorgis, kiam Karlsson diris, ke li emas por eta bubaĵo. Sed tiam Karlsson elŝovis la malsupran li­pon kaj diris:
”Mi ne kunludos, se vi daŭre okupiĝos ĉi tiel pri la hundo la tutan tempon. Ankaŭ mi ja volus havi iun amuzon!”
Tiam Gunilla kaj Krister samopiniis kun li.
”Ni povus havi artifikprezentadon”, diris Karlsson, kiam li ĉesis paŭti. ”La plej bona de l' mondo arti­fikisto, divenu, kiu li estas!”
Etulo kaj Gunilla kaj Krister tuj divenis, ke devas esti Karlsson.
”Do, ni decidis, ke ni havos artifikprezentadon”, diris Karlsson.
”Jes”, diris la infanoj.
”Kaj krome ni decidis, ke enira prezo estos unu kando”, diris Karlsson.
”Jes”, diris la infanoj.
”Kaj krome ni decidis, ke ĉiuj kandoj estos trans­donitaj por filantropaj celoj”, diris Karlsson.
”Nu...”, diris la infanoj iom hezite.
”Kaj estas ja nur unu vere filantropa celo, kaj ĝi estas Karlsson de tegmento”, diris Karlsson.
La infanoj rigardis unu la alian.
”Mi ne ĝuste scias...” komencis Krister.
”Tion ni decidis”, kriis Karlsson, ”alie mi ne kun­ludas.”
Kaj tiam estis decidite, ke ĉiuj kandoj estos trans­donitaj al Karlsson de tegmento.
Krister kaj Gunilla eliris al la strato kaj rakontis tie al ĉiuj infanoj, ke okazos granda artifikprezentado supre ĉe Etulo. Kaj ĉiuj, kiuj havis almenaŭ kvin oerojn da poŝmono, kuris en la fruktobutikon kaj aĉetis enirkandon.
La kandojn oni fordonis tuj post eniro en la ĉamb­ron de Etulo, kie staris Gunilla kaj kolektadis ilin kaj metadis en keston kun la surskribo: 'Por filant­ropaj celoj!'
Krister vicigis seĝojn meze de la ĉambro, kaj tie la publiko devis sidiĝi. Ĉe unu angulo de la ĉambro pendis plejdo, kaj tie aŭdiĝis susuro kaj flustrado kaj hunda bojado.
”Kion ni vidos?” diris la knabo, kiu nomiĝis Kirre. ”Estos iu stultaĵo, sendube, sed tiam mi reprenos mian kandon.”
Nek Etulo, nek Gunilla, nek Krister ŝatis tiun Kir­ren, ĉar li estis ĉiam tiel fieraĉa.
Etulo, kiu staris malantaŭ la plejdo, nun elpaŝis. Surbrake li tenis etan hundidon.
”Vi vidos la plej bonan de l' mondo artifikiston kaj la kleran hundon Ahlberg”, li diris.
”Kiel estas dirite... la plej bona de l' mondo artifi­kisto”, aŭdiĝis la voĉo el trans la plejdo, kaj elpa­ŝis Karlsson. Surkape li havis cilindran ĉapelon de paĉjo de Etulo kaj trans liajn ŝultrojn pendis kva­dratita antaŭtuko de panjo de Etulo, nodita sub la mentono de Karlsson per akurata bantrozeto. La antaŭtuko anstataŭis tian nigran mantelon, kiajn havas artifikistoj.
Ĉiuj aplaŭdis, escepte de Kirre. Kalrsson metis la manojn al la flankoj kaj aspektis tre memkontenta. Tiam li demetis la cilindron kaj montris, ke tiu es­tis malplena, precize kiel kutime faras artifikistoj.
”Bonvolu vidi, gesinjoroj”, li diris, ”ĉi tie estas ne­nio, absolute nenio!”
Nun li ja sorĉos kuniklon el la ĉapelo, pensis Etu­lo, ĉar li foje vidis artifikiston fari tion. Estos amu­ze vidi, ke Karlsson elsorĉos kuniklon, li pensis.
”Kiel estas dirite... ĉi tie estas nenio”, diris Karls­son funebre. ”Kaj ĉi tie estos nenio, se vi, certe, ne enmetos ion”, li daŭrigis. ”Mi vidas, ke sidas ĉi tie amaso da etaj voremaj idoj kaj manĝas kandojn. Tuj ni lasos la ĉapelon rondiri, kaj ĉiu enmetos ti­en kandon. Tio estos por unu filantropa celo.”
Etulo aliris ĉiujn kun la ĉapelo, kaj baldaŭ tie esti­ĝis amaseto da kandoj. Li fordonis la ĉapelon al Karlsson.
”Ĝi tintas dubinde”, diris Karlsson kaj skuis la ĉa­pelon. ”Se ĝi plenus je kandoj, ĝi tute ne tintus.”
Li ŝovis kandon en la buŝon kaj ekmaĉis. ”Tio sentiĝas vere filantrope”, li diris, maĉante konten­te.
Kirre metis neniun kandon en la ĉapelon, kvankam li havis plenan pakon da kandoj.
”Jes, miaj karaj amikoj... kaj Kirre”, diris Karls­son. ”Jen vi vidas la kleran hundon Ahlberg. La hundon, kiu povas fari ion ajn. Telefoni, flugi, ba­ki bulkojn, paroli, levi la gambon... ĉion ajn!”
Ĝuste ĉi-momente la pudelido vere levis la gam­bon apud la seĝo de Kirre, kaj estiĝis eta flako sur la planko.
”Vi vidas, ke mi ne troigas”, diris Karlsson, ”tiu hundo vere povas fari ion ajn.”
”Sss”, diris Kirre kaj forŝovis sian seĝon de la fla­ko, ”tion povas fari ĉiu hundo. Sed lasu lin paroli iom, tio ja estos malpli facile, haha!”
Karlsson turnis sin al la hundido.
”Ĉu vi kredas, ke estas malfacile paroli, Ahlberg?”
”Certe, ne”, diris Ahlberg. ”Nur kiam mi fumas ci­garon.”
Etulo kaj Gunilla kaj Krister vere saltetis, ĉar ŝaj­nis ekzakte kvazaŭ estis la hundido, kiu parolis. Sed Etulo pensis, ke estis ja Karlsson, kiu inventis iun trukon. Kaj tio estis bone, ĉar Etulo volis havi ordinaran hundon anstataŭ la parolantan.
”Kara Ahlberg”, diris Karlsson, ”ĉu ne povus vi rakonti iom pri la hunda vivo por ĉiuj niaj ami­koj... kaj Kirre?”
”Volonte”, diris Ahlberg.
Kaj tiam li komencis rakonti.
”Mi estis en kinejo hieraŭ vespere”, li diris kaj ek­saltis vigle ĉirkaŭ Karlsson.
”Aha, do ĉu vi estis en kinejo?” diris Karlsson.
”Jes, kaj apud mi sur la sama benko sidis du hund­puloj”, diris Ahlberg.
”Ĉu sidis?” diris Karlsson.
”Jes, kaj kiam ni eliris al la strato poste, tiam mi aŭdis unu el la puloj diri al la alia: 'Ĉu ni iru hej­men aŭ veturu per hundo?' “
Ĉiuj infanoj kredis, ke estis tre bona prezentado, eĉ se, eble, ne estis tro multe da artifikaĵoj ĝuste nun. Estis nur Kirre, kiu sidis tie kaj aspektis or­gojla.
”Diru al li, ke li ankaŭ baku iom da bulkoj”, li di­ris moke.
”Ĉu vi volas baki kelkajn bulkojn, Ahlberg?” de­mandis Karlsson.
Ahlberg oscedis kaj kuŝiĝis surplanken.
”Ne, tion mi ne povas”, li diris.
”Haha, tion ja mi povis kredi”, diris Kirre.
”Ne, ĉar mi ne havas giston hejme”, diris Ahlberg.
Ĉiuj infanoj multe ŝatis Ahlbergon. Sed Kirre daŭ­re stultumis.
”Tiam lasu lin flugi anstataŭe”, li diris. ”Por tio oni ne bezonas giston.”
”Ĉu vi volas flugi, Ahlberg?” demandis Karlsson.
Ŝajnis preskaŭ, ke Ahlberg dormis, sed tamen li respondis, kiam Karlsson parolis al li.
”Mi ja certe povas flugi”, li diris. ”Sed tiam ankaŭ vi devos flugi, ĉar mi promesis al mia panjo, ke mi neniam ekflugos sola.”
”Do venu ĉi tien, eta Ahlberg”, diris Karlsson kaj levis la hundidon surbraken.
Kaj sekundon poste ili flugis, Karlsson kaj Ahl­berg. Unue ili leviĝis al la plafono kaj faris kelkajn turnojn ĉirkaŭ la lustro, kaj poste elflugis rekte tra la fenestro. Tiam eĉ Kirre paliĝis pro miro.
Ĉiuj infanoj ĵetis sin al la fenestro kaj staris tie kaj spektis Karlssonon kaj Ahlbergon ŝvebi super la tegmentoj. Sed Etulo ekkriis furioze:
”Karlsson, Karlsson, revenu kun mia hundo!” Tion Karlsson faris. Li baldaŭ revenis kaj metis Ahlbergon surplanken. Ahlberg ekskuiĝis, kaj li aspektis tiom mirigita, ke oni povis kredi, ke ĵus estis la unua flugo de lia vivo.
”Jes, kaj nun ni finis por hodiaŭ, ni ne plu havas ion prezenteblan”, diris Karlsson. ”Sed tion havas vi”, li diris kaj donis al Kirre etan puŝon.
Kirre ne komprenis, kion li celis.
”Kandon”, diris Karlsson.
Kaj Kirre elprenis sian pakon kaj fordonis la tuton al Karlsson, kvankam unue li eltiris kandon por si mem.
”Kia vorema bubo”, diris Karlsson. Poste li senpa­cience rigardis ĉirkaŭen.
”Kie estas la skatolo por filantropaj celoj?” li de­mandis.
Gunilla iris por ĝi. Ŝi kredis, ke nun, tutcerte, Kar­lsson proponos kandojn al ĉiuj, kiam li havis tiom multe da ili. Sed tion Karlsson ne faris. Li prenis la keston kaj malsate nombris ĉiujn kandojn.
”Dek kvin”, li diris. ”Sufiĉas por vespermanĝo! Hola, mi devas hejmeniri por vespermanĝo!”
Kaj Karlsson malaperis tra la fenestro.
Ĉiuj infanoj devis hejmeniri, ankaŭ Gunilla kaj Krister. Etulo kaj Ahlberg restis solaj, kaj tion Etulo trovis vere bela. Li prenis la hundidon sur­braken kaj sidis, flustrante al li. Kaj la hundido le­kis lian vizaĝon, kaj poste li endormis. El li aŭdi­ĝis etaj snufantaj sonoj, kiam li dormis.
Sed poste venis panjo el la lavejo, kaj tiam ĉio iĝis tiel terure trista. Panjo tute ne kredis, ke Ahlberg havis neniun loĝejon. Ŝi telefonis la numeron, kiu staris sur la kolringo, kaj rakontis, ke ŝia filo kon­dukis hejmen etan nigran pudelidon.
Etulo staris apud la telefono kun Ahlberg surbra­ke, kaj li flustris dum la tuta tempo:
”Kara bona Dio, faru, ke li ne estu ilia hundido!”
Sed li estis ilia hundido.
”Karulo”, diris panjo, kiam ŝi estis remetinta la aŭ­dilon. ”Estas knabo, nomiĝanta Staffan Ahlberg, kiu zorgas pri Bobby.”
”Bobby?” demandis Etulo.
”Jes, tiel li nomiĝas, la hundido. Staffan ploris la tutan posttagmezon. Kaj li venos kaj prenos Bob­by je la sepa.”
Etulo diris nenion, sed li iĝis iom palvizaĝa, kaj liaj okuloj aspektis brilaj. Li brakumis la hundidon kaj flustris en ties orelon, kiam panjo ne aŭdis:
”Eta Ahlberg, mi volas, ke vi estu mia hundo.”
Sed je la sepa venis Staffan Ahlberg kaj forprenis sian hundidon. Etulo tiam kuŝis en sia lito kaj plo­ris, kvazaŭ lia koro estis krevonta.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 64 ]  На страницу 1, 2, 3  След.

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Песня "Эхо" из фильма "Рыжий, честный, влюбле

Megumi Reinard

0

5646

Пт апр 13, 2007 6:44 am

Megumi Reinard Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Nova traduko "Trajno gxis la Varma Lando"

[ На страницуНа страницу: 1, 2 ]

Hemulo

33

21706

Вс авг 21, 2005 21:40 pm

Hemulo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. PROT.Nikolaj Agafonov "LAUX EZOKA VOLO"

[ На страницуНа страницу: 1, 2, 3 ]

jurganov

60

25136

Вс янв 16, 2011 19:17 pm

jurganov Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Перевод для диафильма "Волк и семеро козлят"

Kravejs

0

3310

Вт ноя 18, 2008 13:14 pm

Kravejs Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 6


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group