Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Вс окт 22, 2017 14:49 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 61 ]  На страницу 1, 2, 3  След.
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: PROT.Nikolaj Agafonov "LAUX EZOKA VOLO"
СообщениеДобавлено: Пт сен 10, 2010 16:17 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
LAŬ EZOKA VOLO

PROT.Nikolaj Agafonov

Anna Arkadjevna Sokolova, ĝis nun juna virino, sidis en sia kuirejo kaj remparis jam multfoje riparitajn infanajn ŝtrumpetojn. Formetinte la ŝtrumpeton, ŝi rigardis al la mura horloĝo - jam la duonhoro postnoktmeze estis. Ŝi peze suspiris kaj venis en la ĉambron, kie dormis ŝiaj infanoj. Ŝi ne ŝaltis lumon en la ĉambro por ne veki la plej junan knabon, Diman, sed nur lasis malfermita la pordon al la kuirejo. Dekjaraĝa Varvara dormante disetendis siajn membrojn laŭ la lito. Evidente, ŝia sonĝo estis malkvieta. Ŝi muĝis kaj kelkfoje eĉ kriis. Anna akurate skuis ŝian ŝultron.
- Vekiĝu, mia filino, jam tempo venis.
Varja, malferminte la okulojn, dum iom da tempo rigardis sensence al la patrino.
- Leviĝu, kara mia, leviĝu, - plej tenere Anna diris, karesante la brakon de la filino. Varja subite ĵete brakumis la kolon de la patrino kai ekploris.
Anna, preminte la filinon al sia brusto, trankviligis ŝin.
- Ĉesu plori, kara filino, ĉesu. Ĉu denove vi sonĝis ion malbonan? Ne timu, karulino, mi ja estas kun vi.
Varja kvietiĝis kaj, ne lasante la patrinan kolon, suspiris al ŝia orelo:
- Panjo, mi denove sonĝis la kapon de Tanja. Ĝi parolis al mi. Mi ege ektimis.
- Nu, filineto, ĉio ĉi estos for. Ĉio estos forgesita, - Anna trankviligis la filinon, komprenante, ke ĉi tio versajne neniam forgeseblos.

Tio okazis en la kvardek unua jaro dum ili estis evakuataj per trajno el Moskvo al Samaro. Ili veturis tre malrapide, preterlasante ĉiujn trajnojn, hastantajn al la fronta zono. En la vagono veturis eĉ tri familioj el la sama domo. La filinoj de la najbarinoj, samaĝaj al Varja, ĉiam ludis kune, do la veturado ne ŝajnis al ili enua. Foje la trajno por longa tempo haltis inter kampoj. La vagonstevardino varmigis akvon kaj proponis al la patrinoj bani iliajn infanojn. La amikinoj estis starigitaj ronde kaj ĉiuj samtempe lavitaj. Ili gajis, krietis kaj inicite kuraĝigis unu la alian. Poste la patrinoj viŝis ilin seke, vestis per puraj vestoj, kaj, kombinte iliajn harojn, ornamis iliajn harplektojn per atlasaj rubandoj.
Ĝuste ĉi-momente faŝistaj bombaviadiloj alflugis. Terura paniko ekis. Ĉiuj saltis el siaj vagonoj kaj kuris al kampo. Anna, levinte la etan Diman sur la brakojn, sukcesis krii al la grandaj infanoj, ke ili kuru post ŝi kaj estu kune, apude. La tero skuiĝis pro eksplodoj. Homoj kuradis kiel frenezaj. Forkurinte de la trajno, Anna ordonis al la infanoj ekkuŝi teren, kaj mem ŝi sternis sin super ili, penante kovri per sia korpo la tutan triopon. Sed la plej aĝa filo Vasilij penis grimpi el sub ŝi kaj ĉiam strebis per si kovri la patrinon. Post kiam la bombado finiĝis, ŝia amikino Svetlana alkuris ŝin larmante.
- Anja, infanoj, ĉu vi vidis mian Tanjan?
Anna kun la infanoj komencis serĉi.
Subite Varja, veninte al vagono, detruita per eksplodo, ekkriis:
- Panjo, panjo, venu min. Vidu kio estas.
Kiam ŝi alkuris la filinon, tiu staris iel rigide kaj fingre montris al kapo, kovrita per sango . Laŭ bluaj rubandoj en la haroj oni senerare povis rekoni la kapon de Tanja. Svetlana alkuris kaj ekploregis, eblas eĉ diri - ekmuĝis kvazaŭ vundita besto kaj tuj svene falis al la tero.

Anna akompanis Varjan en la kuirejon, al la lavujo:
- Nu, filino, lavu vin kaj venu anstataŭ Vasja, ja li matene devas veni laborejon.
Varja sin lavis, vestis kaj, kisinte la panjon, iris el la hejmo. Anna kaŝe kruce benis la forirantan filinon. La knabino iris ne longe. La panvendejo situis du stratojn for de ilia domo. Irante al la vendejo, ŝi el foro rimarkis longan vicon. Oni devis enviciĝi vespere kaj stari en ĝi dum la tuta nokto, aliokaze vi ne sukcesos aĉeti panon laŭ porciuma kupono. Ŝi facile trovis sian pli aĝan fraton Vasjan. Li ludis monerludon kun tri senhejmaj knaboj, kiuj fuĝis el orfejo. Rimarkinte Varjan, li ŝin alkuris kaj akompanis al la vico, montrinte sian lokon. Poste li donis al ŝi la panajn kartojn kaj foriris hejmen.
Obsedante, Varja okupis sian lokon en la vico kaj pro manko de ajna okupiĝo komencis pripensi programon de la koncerto, kiun la infanoj preparos por vunditaj soldatoj en la hospitalo. Laŭ decido de la lerneja pioniraro knabinoj de ŝia klaso frekventis la vunditojn en la hospitalo. Ili tie laboris laŭeble - purigis plankon en ĉambroj, helpis al soldatoj lavi sin, anstataŭ ili skribis leterojn al ties hejmoj.
Krome la knabinoj legis por ili librojn. Varja ekmemoris, ke antaŭnelonge ŝi legis al vundita soldato, nome onklo Saŝa, la rakonton far Turgenev "Mumu". La soldato tre interesiĝis pri la suĝeto de la rakonto kaj aŭskultis kun streĉa atento. Kaj dum ŝi legis, kiel Gerasim dronigis la hundeton, la soldato ne kapablis toleri emocion kaj ekploris. Vasja komencis moki pri la soldato.
- Nu kia li estas soldato, se larmaĉas? Ĉu tia li povos batali kontraŭ faŝistoj? Tian soldaton eblas starigi nur al disdono de kaĉo. Sed iri, ekzemple, transfronten de faŝistoj - imagu kiom kuraĝaj estas militaj skoltoj. Mi baldaŭ fuĝos al la fronto kaj tie nepre petos ke mi estu skolto.
La orfejaj knaboj satludis kaj ekiris apud la vico, puŝante unu la alian. Dum ili iris preter Varja, granda knabo puŝis la plej malgrandan al ŝi.
Tiu knabo, por ne fali, kaptis ŝin.
- Jen sultulo, iru for, - ŝi indignis, puŝante lin for de si.
Tiu ridege montris al ŝi la langon kaj forkuris.
Frumatene la pano tamen estis altransportita. Kiam venis la vico de Varja, ŝi ŝovis la manon en la poŝon por forpreni la pankartojn, sed trovis tie nenion. Ŝia koro glaciiĝis pro timo.
- Ne atentigu la tutan vicon, - kolere diris vendistino, - vi devas prepari viajn kuponojn antaŭ la alveno, vi ĉi tie ne estas sola.
- La kuponoj ne troveblas, - Varja konfesis preskaŭ plorante.
- Vi verŝajne forgesis hejme, sed ĉi tie serĉas. Foriru kaj ne malhelpu al homoj. Venu, kamaradoj, kiu estas laŭvica.
Varja foriris de la vendotablo kaj eliris laŭ la etendo de la vico, esperante, ke ŝi falperdis la kuponojn kaj tuj povas trovi. Trairinte la vicon dufoje, ŝi trovis nenion. Klininte la kapon kaj silente glutante amarajn larmojn, ŝi iris hejmen. Kiam Varja revenis kum la manoj malplenaj, la patrino maltrankvile demandis:
- Kio okazis, filino? Ĉu denove oni ne alveturigis panon?
- Mi perdis la kuponojn, - Varja plorglutis.
- Kion do vi faris? - la patrino malfeliĉe svingis la manojn. - Per kio do mi vin nutru? - jam kun larmoj ŝi eldiris kaj foriris en la ĉambron.
Vasja alkuris la fratinon kaj levis la manon.
- Nu mi vin tuj bategos por ke vi ne plu perdu pankuponojn!
Tuj Dima saltis al ili kaj ekstaris inter la gefratoj. Li streĉe premis siajn pugnetojn kaj kriis:
- Ne tuŝu la fratinon, aŭ vi mem estos batita.
- Ĉu ne vi tion faros, mukaĵulo? - Vasja ekmiris, sed foriris de Varja.
- Aŭskultu, Varja, - post iu tempo li demandis, - ĉu orfejanoj aliris vin?
- Jes, - Varja denove ekploris, - ili puŝis unu bubon al mi.
- Nun mi ĉion komprenas, - Vasja morne diris, - ne ploru, ĝuste ili vin priŝtelis. Kiom mi ŝatus vin kapti, kanajloj subbarilaj, bonege batus, - li diris, premante la pugnojn.
El la cambron iris Anna kun okuloj, ruĝaj pro larmoj.
- Iru, Vasja, aŭ vi malfrue venos laborejon, - ŝi diris, donante al li malgrandan pecon de seka rekremento. - Jen maĉu iomete, post kiam vi revenos de la laboro ni ion decidos.
Reveninte la ĉambron, Anna venis al la komodo, kaj, elŝovinte la mezan keston, prenis el ĝi lanan trikitan bluzon. La bluzo estis trikita aĵure kaj havis fajnan fumbluan koloron. Ĝin la edzo donacis al ŝi antaŭ foriro al la milito. Ŝi ĉagrene suspiris, faldis la bluson, envolvis per tuko kaj metis en sakon.
- Infanoj, - ŝi diris, lasante la ĉambron, - mi vizitos bazaron por akiri iun manĝaĵon, vi do ne foriru malproksimen, mi revenos tagmeze.
Post kiam la patrino foriris, Dima komplote diris al Varja:
- Iru ni fiŝkapti. Dum la panjo forestas, ni kaptos fiŝojn kaj nutros nin ĉiujn.
- Ĉu multajn fiŝojn ni kaptis lastfoje? Tri fiŝidojn, eĉ por kato ne sufiĉis.
- Ĉi-foje ni kaptos grandan fiŝon, - Dima ŝin kredigis. - Mi havas ilon. Jen hoko fleksita el najlo. Eĉ pezilon mi havas. Sed plej ĉefa - flagra logaĵo, sen ĝi ĉio vanas. Mi dum du tagoj purigis kvinkopekan moneregon per sablo, ĝis ĝi ekbrilis kvazaŭ ora. Hierau mi petis al onklo Petja, kiu akrigas tranĉilojn, li faldis la moneregon duone kaj boris en ĝi trueton. La logaĵo fariĝis kiel vera.
- Nu bone, iru ni, - Varja konsentis, - tutegale ajna okupo mankas.
Veninte al Volga, la infanoj komencis laŭvice ĵeti la fiŝkaptilon en akvon. Horo forpasis, sed nenio estis kaptita.
- Ni revenu, - Varja proponis, - La panjo baldaŭ alvenos, verŝajne, alportos ion manĝeblan. Mi tre ŝatus manĝi, ĉu vi?
- Certe, en mia ventro nura akvo plaŭdas, kaj intestoj unu al alia ludas marŝon. Ĵetu ni ankoraŭ dufoje kaj foriru.
Kiam post la dua fojo la infanoj decidis forpreni la fiŝkaptilon, tuj eksentis, ke la hokfadeno estas streĉa.
- Eble, la hoko al io kroĉiĝis? - Varja supozis.
-Nu al kio do ĝi povas kroĉiĝi? - Dima dubis.
- Ekzemple, al iu radiko...
- Ne, - Dima diris certe, - ĉi tie Vasja kun knaboj plonĝas, ili esploris la tutan fundon – ĝi estas pura.
La infanoj iom post iom eltiris la fadenon, kaj en akvo ekplaŭdis io granda.
- Oho, grandega, ni nur ne forlasu ĝin, - zorgo plenigis Diman.
- Nur ne forlasu, nur ne forlasu, - Varja jelpis.
- Ne bruu laŭte, Varja, ne timigu ĝin tro frue.
Kiam la infanoj jam eltiris la ezokon al la bordo, ĝi subite dehokiĝis, kaj barakte strebis sin al akvo.
- Fuĝas ĝi, fuĝas, - Dima ekkriis kaj faligis sin ventre sur la ezokon. Sed ĝi forglitis el sub li. Varja penis kapti ĝin mane, sed la fiŝo glita estis ne kaptebla. Do Varja forprenis sian robon kaj ĵetis ĝin sur la ezokon. Fortreninte la fiŝegon de akvo, feliĉaj infanoj sidiĝis apude por ripozi post tiom peza batalo. La ezoko pli kaj pli baraktis eĉ sub la robo.
- Jena fiŝo, - diris kontenta Dima, - verŝajne volas vivi.
- Ĉu vi ne volas? - Varja mokis.
- Mi volas manĝi. Kaj ezoko, onidire, estas tre bongusta fiŝo. Se ĝi volus vivi, ĝi mem pri tio dirus. Kiel en la fabelo pri Ivan-stultulo. Kaj plenumus ajnan deziron. Nu vi, Varja, kion de ĝi petus?
- Mi petus, - Varja diris, trenante la vortojn, ĉar ŝi komprenis, ke ne scias, kion ŝi petu unuavice. -Mi petus, - ŝi ripetis ankoraŭfoje kaj subite ĝoje ekkriis: - Mi dezirus grandan pecon de pano, verŝitan per oleo kaj priŝutitan per salo, ĝi tre bongustas. Kaj vi kion petus?
- Mi petus, - senprokraste Dima diris, - plenan paketon de bombonoj-kusenetoj, ili estas tre bongustaj kaj dolĉaj, kaj interne havas marmeladon.
Varja bonege memoris la bombonojn, pri kiuj la frateto diris. Ĝuste antaŭ foriri al la milito la paĉjo alportis al ili grandan paketon da tiuj bombonoj. Pro ili la manoj iĝis gluecaj, sed malgraŭ tio la kusenetoj estis tre bongustaj. La tuta familio estis kune. Ili trinkis teon kun kazeaj kukoj, kiujn bakis la panjo, kaj kun bombonoj, kiujn alportis la paĉjo. La paĉjo sidis jam milite vestita kaj multe ŝercis. La panjo ridetis, sed Varja rimarkis, ke ŝi foj-foje kaŝe forviŝis larmerojn de siaj okuloj. La paĉjo adiaŭis kaj foriris militi. La panjo iris por lin akompani kaj, reveninte, ŝlosis sin en la ĉambro kaj daŭre ne eliris el ĝi. Kaj jam dum tri jaroj ili ne vidis la paĉjon. Li estas milita kuracisto kaj kuracas vunditajn soldatojn.
- Sciu, - subite ŝi diris al Dima, - mi bezonas nek panon kun butero, nek bombonojn. Mi petus laŭ ezoka volo, ke nia paĉjo venu de la milito. Mi tre sopiras kaj enuas, ke li forestas.
- Ankaŭ mi, - Dima diris, kaj suspire aldonis, - nun ni devas lasi la ezokon en la akvon, aliokaze ĝi ne plenumas nian peton. Malgraŭ ke ĝi estas tre bongusta.
- Tutegale ni ne havas oleon por ĝin friti, - kun tiuj vortoj Varja kaptis la robon kun la ezoko kaj kuris al la rivero.
Metite en la akvon la ezoko iutempe staris senmove, kvazaŭ cerbumante, ĉu ĝi devas tuj naĝi for aŭ danki la infanojn homvoĉe. Poste ĝi svingis sian voston, kvazaŭ adiaŭis la infanojn, kaj malaperis en akva profundo.
Dektrijaraĝa Vasja jam laboris en uzino kiel tornisto. Li ricevis pankuponojn kiel adoleska laboranto - kvincentgramajn porcion. Tio estis je ducent gramoj pli ol pankupono infana. Vasja tre fieris pro tio. Nun li iris al la laborejo ĉagrenite ne nur pri tio, ke estis malsata, ĉefe pro tio ke la panjo ĉagrenis. Krome li kompatis la gefratojn, restintajn malsataj. Irante laŭ kurta vojo, li subite ekvidis la samajn orfejanojn. Ili ronde sidis apud barilo kaj manĝaĉis panon, absolute sen ajna rimorso. Indigno plenigis la tutan konscion de Vasja. Malgraŭ ke ili estis triope, li rezolute iris al ili. La senhejmuloj ĵetis al li malkvietajn rigardojn, sed fuĝi, estante triope, ili taksis honte. Kiam Vasja aliris, ĉiuj ili jam staris.
- Kion vi bezonas? - kun aroganta mokrido diris la plej granda el ili, preskaŭ samaĝa al Vasja.
- Jen kion, - kun tiuj vortoj Vasja kun larĝa svingo batis lian nazon.
- Ĉu vi estas freneza? - la junulo kriis kaj per la mano kaptis sian nazon, el kiu sango ekfluis.
Aspekto de la sango difinis la rezulton de la batalo. La orfejanoj ekkuris dise. Plej malgranda el ili, sepjara, forkurante, turnis sin por montri al Vasja sian langon, ĝuste tio pereigis lin. Li stumblis, falis al la tero kaj forlasis panŝelon. Vasja, saltante al li, kaptis lian kolumon kaj, forte skuinte, starigis lin.
- Ĉu estas bone manĝegi ŝtelitan panon? Mi demandas vin, - li kriis, kromfoje skuinte la bubon.
Tiu time palpebrumis kaj subite ekploregis laŭte.
- Mian paĉjon faŝistoj murdis, - tra singlutoj li diris, ŝmirante nazmukon laŭ sia vizaĝo. - Ankaŭ la panjon faŝistoj murdis, ankaŭ la fraton. En la orfejo mi estas forte batita. Mi fuĝis de tie. Mi dum tri tagoj nenion manĝis. Nur unufoje sukcesis de la pano mordi. Ne batu min. Mi ne plu faros tiel.
Vasia lasis lin, prenis de la tero la panpecon, forskuis de ĝi grunderojn, donis al la knabo.
- Prenu, manĝu.
Tiu dube rigardis al Vasja.
- Manĝu, manĝu. Mi vin ne plu batos. Kiu vi estas?
- Mi estas Andrej, - diris la knabeto, kiu gajiĝis momente, kaj tuj ekronĝis la panŝelon.
- Nu, Andrej, mi iros, sed vi diru al viaj kompanoj, ke ili ne estu antaŭ miaj okuloj.
- Ili ne estas miaj. Mi mem estas. - Andrej diris solide.
- Kaj kie vi noktumas?
- Jen, en tiu kanalara puto. - Andrej svingis sian manon. - Nun ĉie estas varme.
Veninte la fabrikon, Vasja iris al sia tornmaŝino kaj altiris al ĝi keston. Li laboris, starante sur la kesto, ĉar pro sia alteco ne atingis la maŝinon. Al li venis la ĉeflaboristo Proĥor Potapoviĉ.
- Vi malfrue venis hodiaŭ, eĉ je tri minutoj. Atentu, Vasja, laŭ la milittempaj leĝoj oni vin punos kiel plenkreskulon. Memoru - kvinminuta malfruo, kaj por vi prizono videblos. Aŭskultu vian taskon: dum via labortago vi devas fari dek tiajn pecojn. Por unu fojo ne profundigu torn-klingon pli ol unu milimetron. Kaj plej ofte uzu mezurilon.
Vasja stariĝis sur la keston, surmetis ŝirmajn okulvitrojn, kaj, fiksinte metalpecon, ŝaltis la maŝinon.
Liaj manoj faris sian kutiman laboron, sed liaj pensoj foj-foje revenis al la hodiaŭa renkontiĝo kun Andrej. Li demandis sin: kio okazus, se liaj gepatroj estus murditaj de faŝistoj, kaj li, same malgranda, restus unusola en la tuta mondo. Li rememoris la plorantan knabon, kaj bedaŭro plenigis lian koron. Li plenumis sian labortaskon je duonhoro antaŭ la fino de la labora tago. Kaj atendante la ĉefon, eksidis sur la keston. Dum Prohor Potapoviĉ alvenis por akcepti lian laboron, Vasja dormis, sidante sur la kesto. La ĉeflaboristo mezuris la detalojn kaj restis kontenta. Puŝe vekinte Vasjan, li diris:
- Bravulo, fileto, laboro bona. Iru hejme, dormi tie estos pli mole.
Anna, veninte de la bazaro, ne trovis hejme siajn infanojn. Ŝi sukcesis ŝanĝi la bluzon kontraŭ du kilogramoj da terpomoj, kilogramo kaj duono de sekala faruno kaj botelo de sunflora oleo. Ŝia koro ĝoje ektremis, kiam ŝi ekvidis en la poŝta kesto leteron de sia edzo. Enirinte la domon, ŝi ne demetis siajn botojn, sidiĝis al la kuireja tablo kaj per tremantaj pro emocio fingroj, komencis malfermi la koverton.
"Mia kara edzinjo kaj miaj karaj infanoj: Vasja, Varja kaj Dima!
Pardonu min, ke vi daŭre ne ricevis de mi leterojn. Ni tute ne havas fortojn. Mi operacias preskaŭ tagnokte. Se estas libera minuto, mi tuj falas en profundan dormon, tute sen ajnaj sonĝoj. Nun mi estas komisiita al sanitara trajno. Ni prenas vunditojn de la militzono kaj distransportas ilin al hospitaloj. Ni ofte faras operaciojn dum veturo de la trajno. Aliokaze, ni ne sukcesus restigi ilin vivantaj ĝis hospitalo. Ĉi-foje nia trajno veturis al Siberio, ĉar en aliaj, pli proksimaj al la militzono urboj, hospitaloj estas plen-plenaj. Ni atingis Krasnojarskon. Dum tiom daŭra vojo ekputris vundoj de multaj malsanuloj. Pusaj vundoj estas plago de kirurgo. Sed feliĉe, en Krasnojarsk okazis brila fakulo pri pusa kirurgio, profesoro Vojno-Jaseneckij. Vi povas ne kredi, Anja, sed la fama profesoro, krom ĉio, estas la episkopo de Krasnojarsk. Min, edukitan per la postulato: religio estas malamiko de scienco, tio ŝokigis. Lia patra moŝto Luka, jen la monaka nomo de la profesoro, renkontas ĉiun sanitaran trajnon kaj elektas plej problemajn vunditojn. Poste li mem operacias ilin. Imagu, Anja, li resanigas eĉ plej senesperajn vunditojn. Nur tio jam estas miraklo. Mi, certe, petis lin, ke mi asistu lin dum operacio. Kaj jam post ĝi ni kune teumis kun daŭra konversacio. Dimanĉe li invitis min veni en lian preĝejon al la diservo. Mi staris en la templo kaj cerbumis: por kio oni forprenis tion-ĉi de ni. Al kiu malhelpis la dikredo, kiu povas fari miraklojn? Pardonu, ke mi tiom multe skribas pri tio, sed mi estas sub tioma influo de la figuro de Lia patra moŝto Luka, ke mi ne kapablas skribi pri io kroma.
Se Dio donos, la milito finiĝos, kaj ni vivos kaj sanos, ni nepre veturos al Lia Patra Moŝto por nia edziĝa sakramento. Krome mi faras al vi gravan peton: bonvolu bapti niajn infanojn, mi nun kore bedaŭras, ke ni ne faris tion antaŭe. Dum la dudekaj tagoj de la monato ni revenos al la militzono, kaj eble veturos tra Samara. Mi bedaŭrinde ne konas precizan dataron. Mi ege ŝatus renkontiĝi kun vi, almenaŭ ĉe la stacidomo.
Mi kisas kaj forte brakumas vin ĉiujn. Por ĉiam via edzo kaj patro. Aleksej Sokolov."
"Mia kara Aloŝa, ja vi ne scias, ke mi, antaŭ forveturo de Moskvo, venis preĝejon kaj baptis la infanojn. Eble ĝuste pro to ili ne pereis dum la bombado, ĉar ili surhavis baptajn krucojn."
Anna komencis kuiri tagmanĝon. Ŝi raspis terpomojn, miksis kun faruno kaj komencis friti dranikojn (dranikoj = belorusaj terpomaj krespoj). Baldaŭ Varja kaj Dima venis. Dima eĉ de la sojlo ekkriis:
- Sciu, panjo, ni kaptis grandegan ezokon!
- Vi estas niaj nutrantoj! Donu vian ezokon, lavi viajn manojn kaj sidiĝu por manĝi.
- Mankas la ezoko, - Dima vee svingis la manojn. - Ni forlasis ĝin, ĉar ĝi estis mirakla.
- Nu pli bone ĝi estu ne tiom granda, sed ne mirakla, - la panjo suspiris.
Kiam ili jam sidis ĉe la tablo, venis Vasja, kiu tenis la manon de Andrej.
- Jen li, - Varja ekkriis, - bubo, kiu ŝtelis de mi pankuponojn. Tuj redonu ilin!
Andrej haste kaŝis sin post la dorso de Vasja.
- Ne bruu, ne timigu la bubon. Vi mem devis esti pli atenta. Verŝajne vi mem kalkulis monedojn, sed nun iu kulpas. Liajn gepatrojn murdis faŝistoj, sed vi havas kaj la patron, kaj la patrinon, krome li estas malpli granda ol vi.
- Kaj? Ĉu li rajtas ŝteli, ĉar estas malgranda?
- Li ne plu ŝtelos, - Vasja kredigis la fratinon.
- Jes, mi ne ŝtelos, - Andrej konfirmis la vortojn de Vasja, timide rigardinte el post lia dorso.
- Kiu estas la knabo? - la panjo demandis.
Vasja venis al ŝi kaj flustris ion al ŝia orelo.
- Sed kien ni lin alprenu? - flustre la patrino respondis. Mi ne havas manĝon eĉ por nutri vin. Necesas lin fordoni al orfejo.
- Panjo, bonvolu! Li ne povas vivi en orfejo, li tie estas ĉiam batata. Mi por li dividos mian porcion. Panjo, ĉu vi lin ne kompatas?
- Certe, mi lin kompatas, sed mia kompato por ĉiuj ne sufiĉos.
- Ĝi ne estas necesa por ĉiuj, nur por Andrej.
- Nu komence ni lin banu, kaj poste decidos.
- Hurra!! - Vasja ekkriis, kaj ĉiuj infanoj post li same ekkriis "hura".
Andrej estis banita en kuvo, vestita per puraj vestoj, lia obstina hartufo estis kombita kaj oni lin sidigis al la tablo.
Kiam ili manĝis, la patrino legis la leteron de la patro. Post la legado subite Varaja diris mediteme:
- Paĉjo skribas, ke ili veturos dim la dudekaj tagoj, kaj hodiaŭ estas la dudeksepa. Mi hieraŭ estis en la hospitalo, tie kuracisto diris, ke hodiaŭ devas veni sanitara trajno. Oj, - subite Varja ektimis sian konjekton kaj fermis la buŝon per sia mano.- La paĉjo ja hodiaŭ venis la urbon, sed ni sidas ĉi-tie.
Emocie ĉiuj eksaltis de la tablo. Anna ekkuris laŭ la hejmo, cerbumante, kiel ŝi pli bone vestu sin. Sed poste, svinginte la manon, kvazaŭ ŝi dirus: mi tie iros, ŝi jam irante ligis silkan duontukon sur sian kapon kaj elkuris la domon. La infanoj impetis post ŝi. Al Samara jam krepusko venis. Ili atingis traman haltejon.
- Dubindas, ke tramo iros tiom malfrue.
- Dio, helpu nin, - Anna flustris, - Dipatrino, helpu nin.
Kamiono veturis laŭ la vojo. Varja, kurinte sur la vojo, eksvingis siajn manojn.
La aŭto bremsis, soldato, sidanta apud la ŝoforo, elŝovis sin el la kabino.
- Varja, ĉu vi? - li kriis.
- Onklo Saŝa, - Varja ĝoje ekkriis kaj kuris al la kabino. - Ni malfruas al la stacidomo, al la trajno kun nia paĉjo, kinprenu nin, bonvolu.
Mem Dio nin sendis al vi, Varja, ja ankaŭ ni veturas al la stacidomo.
Li lasis la kabinon, sidigis tien Annan kun du malgrandaj infanoj kaj mem kun la pli altaj grimpis en la kargujon. Post kiam la aŭto ekveturis, Vasja rave rigardis la ordenon kaj la medalojn, pendantajn sur la brusto de la soldato kaj demandis:
- Ĉu vi veturos al la militzono?
- Jes, junulo, vi vere divenis. Iomete mi resaniĝis post la vundiĝo, kaj reen, al miaj kamaradoj. Ja la milito ĝis nun ne estas finita.
- Ĉu vi batalas en tanko?
- Ne, - la soldato ekridis, - mi estas en skolta roto. Mi venas malfronten de la malamiko por kapti "langojn" (militslange - malamiko, kaptita por informiĝi).
- Kiajn? ĉu tiajn? - Varja elsovis sian langon.
- Varja, - la frato riproĉe diris, - ĉu decas montri la langon al plenkreskuloj?
- Ne grave, - la soldato ekridis, - via fratineto estas ja bona. Vi gardu ŝin. Antaŭnelonge ŝi legis por mi bonan libron, pri tio, ke oni dronigis hundeton. Kredas vi aŭ ne - mi dum la milito vidis maron da sango, sed nun ne eltenis kaj eklarmis. Tiom mi eksentis kompaton al la hundo, kaj eĉ plian - al la muĵiko Gerasim.
Vasja honte klinis la kapon, memorinte kiel li mokis la soldaton.
En la fervoja stacio ili komencis serĉi la sanitaran trajnon. La deĵoranto pri la kajo diris, ke la sanitara trajno staras sur la tria vojo kaj forveturos post duonhoro. Ĉiuj rekviete kaj ĝoje suspiris kaj ekkuris al la tria vojo. Ĉe la vagonaro Anna iris al unua renkontita sanitaro kaj demandis kiel ŝi trovu kapitanon Sokolov. Tiu montris la bezonatan vagonon. Aleksej staris apud sia vagono kaj parolis kun iu armeano. Rimarkinte la kurantajn al li infanojn, li perplekse kaj samtemte ĝoje vaste disigis la manojn kaj ekiris renkonten al ili. Dima alkuris la unua, la patro kaptis lin per la manojn kaj alte levis super sia kapo. Vasja kaj Varja premis sin al la patro de ambaŭ flankoj. Elradianta feliĉon Anna haltis je du paŝoj apud la edzo. Aleksej, kisinte Diman, lante starigis lin al la tero, kaj paŝis al la edzino, kiu tuj dronis en lia forta brakumo. Poste venis vico de Vasja kaj Varja.
Andrej staris flanke kun la kapo klinita kaj fosis la kajon per la pinto de sia sandalo.
- Ja mi, Anja, petis al Lia Patra Moŝto Luka, ke li preĝu, por ke mi renkontu vin. Mi vidas - vi forestas, jam decidis peti al la ĉefo de la stacidomo, ke li transdonu al vi donacojn. Kaj jen vi!
- Paĉjo, ĉion ĉi la ezoko faris, - Dima diris.
- Kiu ezoko? - la patro ne komprenis.
- Mi kun Varja hodiaŭ kaptis la miraklan ezokon, jen laŭ ezoka volo vin renkontis. Ja mi diras la veron, Varja?
Varja ruĝiĝis, ĉar ŝi ne ŝatus, ke la patro decidu ŝin esti stulta naivulino, kiu kredas pri ezoko, ja ŝi jam estas naŭjara.
- Do, la patro diris, - estu laŭ la ezoka volo. Vi pli ofte kaptu tiajn ezokojn. Kaj vi kiel fartas? - li hirtigis la harojn de la plej aĝa filo. -Ja vi nun estas la ĉefa helpanto de la panjo.
- Li estas nia bravulo, li nutras la familion. – Anna rapidis laŭdi la filon.
Kaj tuj ŝi, klininte sin al la orelo de la edzo, flustris:
- Aloŝa, ĉu vi vidas tiun ĉi knabon, nome Andrej. Li estas plena orfo. Hodiaŭ Vasja alkondukis lin kaj petas restigi lin ĉe ni. Ĉu vi konsentas?
- Ĉu vi mem eltenos? Ĉu tio ne tro penigos vin? – la edzo demandis kunsente.
La infanoj, kompreninte pri kiu la gepatroj konsiliĝas, senmoviĝis atendante la verdikton.
- Certe penigos, sed kun la Dia helpo mi eltenos.
- Nu, se kun la Dia helpo – mi konsentas, estu kroma filo.
Poste li venis al Andrej kaj etendis al li sian manon:
- Konatiĝu ni! Sokolov Aleksej Nikolaeviĉ, kapitano de armea medicino.
Andrej staturiĝis rekte kaj, premante la manon, diris grave:
- Andrej Sermjaĵin, mi mem vagas, laŭ mia propra volo.
Aleksej ekridis, kaj levinte la knabon per la manoj, demandis:
- Nu, Andrej – “Laŭ propra volo”, ĉu vi deziras ke mi estu via patro?
- Ne, – ektordis sian kapon Andrej.
- Kial do, - Aleksej ege miris, restarante la bubon al la kajo.
- Viaj manegoj estas tre grandaj. Eble vi kapablas tiel bati per zono, ke la pugo ekflamos.
- Nia paĉjo neniun batas per zono, - Varja informis al Anrdej.
- Panjo foj-foje povas bati ies pugon per babuŝo, sed tio ne estas dolora, – Dima rapidis precizigi.
- Nur kiam vi min turmentos ĝis blanka ardo, – la patrino penis sin senkulpigi.
- Nu, se neniu batas per zono, mi konsentas.
Ĉi-momente sanitaro elportis de la vagono soldatan dorsosakon, plenigitan per io. Aleksej metis ĝin sur la dorson de Vasja.
- Mi ŝparis por vi donacojn: sukero, biskvitoj, konservita viando, eĉ bombonoj.
- Kiuj bombonoj, ĉu kusenetoj? – Dima demandis.
- Ne, tiuj estas pli bonaj, ol kusenetoj. Ĉokoladaj, trofeaj.
- Mi ne kredas, ke estas io pli bongusta ol kusenetoj, - Dima kun dubo svingis sian kapon.
Eksonis fajfo de la deĵoranto pri la kajo. Lokomotivo kelkfoje ŝmacis, ellasis vaporon, signalhurlis kaj tiris la vagonojn for de ties loko. Aleksej rapide kisis la infanojn, ankaŭ Andreon, kaj liaj lipoj algluiĝis al la lipoj de la edzino. Post tio li atingis sian vagonon, lante foren veturantan, kaj saltis al ties ŝtuparon. La infanoj ekkuris post la vagono, Andreo, senĉese ridante, kuris antaŭ ĉiuj, lin Dima penis atingi. Tiam Anna subite rememoris kaj kriis:
- Infanoj, infanoj, tuj malbutonu viajn kolumojn kaj montru al la patro tion, kion vi havas surkole!
Andrej tuj, en elano ŝiris senprudente la kolumon de sia ĉemizo, eĉ la butonoj forfalis, kaj rigardis reen – jen kia mi estas! Li ekvidis, ke aliaj infanoj elmetis siajn surbrustajn krucetojn kaj montras ilin al la patro. Li en perplekso oblikve rigardis sian bruston kaj haltis embarase. La aliaj, preterante lin ĉiam kuris kaj kuris post la trajno. Kiam ili revenis, ili ekvidis sur la kajo solece starantan Andrejon. Liaj magraj ŝultroj konvulsie tremis pro plorego.
- Kio estas al vi? Kio al vi okazis? – ili demandis, ĉirkaŭinte Andrejon.
- Mi ne, mi ne… - li ripetis, singlutante.
- Kion vi ne? – la infanoj perpleksis.
- Mi ne navas kruceton, - kaj Anrdej ekploris eĉ pli laŭte.
Ĉiuj suspiris sen streĉo.
- Se vi volas, mi donos al vi la mian, - Vasja prete komencis formeti de la kolo sian kruceton.
- Atendu, mia filo, - la panjo diris al li, - la kruceton vi ricevis dum la bapto. Por Andrej ni aĉetos novan kruceton. Vi… ĉu estas baptita? – ŝi turnis sin al Andrej.
Li levis al ŝi sian postploran vizaĝon.
- Mi ne scias.
- Nu, ĉu via panjo ion diris? Eble pri via baptopatro?
Andrej nee eksvingis sian kapon.
- Se estas tiel, ni morgaŭ venos al la Omofora templo kaj petos la pastron. Li baptos vin kaj metos sur vian kolon saman kruceton, kian la aliaj surhavas.
- Sed kiu estos lia baptopatro? – Varja demandis.
- Vasja lin alkondukis, do li estu lia baptopatro, - la panjo diris. – Ĉu vi konsentas, Vasja?
Tiu levis siajn ŝultrojn:
- Mi ne scias, sed kion devas fari baptopatro?
- Baptopatro devas eduki sian baptofilon, por ke li iĝu vera kristano.
- Ja mi mem ne scias, kiel mi estu vera kristano, - Vasja konfesis.
- Ni ĉiuj nemulton scias, - la panjo ridetis, - do ĉiuj kune lernos. Kaj Dio nepre helpos al ni.


Последний раз редактировалось jurganov Вс янв 02, 2011 10:07 am, всего редактировалось 2 раз(а).

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт сен 10, 2010 16:18 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
вот перевел рассказ.
Интересны ваши замечания.
1) хорошо ли читабелен.
2) всякие апшипки и очепятки

Спасибо Шаку и Паламану, которые уже поискались )))
Дополнительное спасибо Валере с форума Черной сотни


Последний раз редактировалось jurganov Пн сен 20, 2010 10:15 am, всего редактировалось 1 раз.

Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб сен 11, 2010 16:51 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
когда переводи, реши хлебные карточки перевести как талоны.

вышло забавно: panjo. mi perdis pantalonojn.
Брат: Я тебе покажу как терять pantalonojn :D


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб сен 11, 2010 17:14 pm 
Не в сети
Profesoro de Esperantologio
Profesoro de Esperantologio

Зарегистрирован: Ср янв 10, 2007 17:45 pm
Сообщения: 232
Хлебная карточка - pankupono. Значения русского слова "талон" и эсперантского слова talono не совпадают. Вот определения из NPIV:
talono Tiu responda, komplementa parto de ĉeko, kvitanco, atestfolio ks, kiu restas ĉe registro, kajero, libreto ks, post la apartigo de la transdonita parto k surhavas ordinare la samajn indikojn.
kupono Bileto, distranĉita disde registro, rajtiganta la havanton ĝui servon de agentejo, oficejo, ricevi nutroporcion, okupi lokon en teatro ks.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн сен 13, 2010 16:28 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
Борис Кондратьев писал(а):
Хлебная карточка - pankupono. Значения русского слова "талон" и эсперантского слова talono не совпадают. Вот определения из NPIV:
talono Tiu responda, komplementa parto de ĉeko, kvitanco, atestfolio ks, kiu restas ĉe registro, kajero, libreto ks, post la apartigo de la transdonita parto k surhavas ordinare la samajn indikojn.
kupono Bileto, distranĉita disde registro, rajtiganta la havanton ĝui servon de agentejo, oficejo, ricevi nutroporcion, okupi lokon en teatro ks.
я это понял уже. kupono - это отрывной талон... просто не везде кажется поменял...
просто прикольно что конкретно девочка потеряла )))


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Чт дек 30, 2010 15:37 pm 
Не в сети
Profesoro de Esperantologio
Profesoro de Esperantologio
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт апр 14, 2005 11:56 am
Сообщения: 2482
Откуда: Moskva
Разумеется, не "rempari", а "ripari".

La knabino iris ne daŭre. --> iris ne longe.

Irante al la vendejon
pripensi programon de la koncerton
- долой аккузатив.

aliokaze ne vi ne sukcesos aĉeti panon

"rekremento" - слишком книжное слово. Даже я его навскидку не знаю.

Tridekjara Vasja --> dektrijara, надо полагать по контексту.

tordisto --> tornisto

De sur la kesto li laboris --> Li laboris, starante sur kesto

tornrlingon - это вообще что такое?

konverton --> koverton

и просто очепятки там-сям

Стиль в целом нормальный.

Хотя, конечно, тратить время на перевод такой ерунды я бы не стал.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб янв 01, 2011 23:01 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
Спасибо, Валя, за поправки.
tornklingo - это резец
так что там tornisto - токарь.

ну а то что не стл бы понято, я бы тоже не стал тратить время на работу Ленина, как Финкель. Но тем ни менее - это его выбор.
Я же и впредь буду подобную же "ерунду" переводить. внерелигиозное меня мало интересует.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 02, 2011 8:16 am 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт апр 22, 2004 12:43 pm
Сообщения: 849
Откуда: Torinto, Toranto, Toronto...
jurganov писал(а):
Дополнительное спасибо Валере с форума Черной сотни
Слышу, как Заменгоф в могиле переворачивается...

_________________
Словарь Неявных Этимологических Соответствий. Если есть идеи - пишите!


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 02, 2011 9:33 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
Ursego писал(а):
jurganov писал(а):
Дополнительное спасибо Валере с форума Черной сотни
Слышу, как Заменгоф в могиле переворачивается...
эсперанто - это хорошее средство общения не только космополитов, но и националистов всех стран :D

другое дело, что шовенист эсперанто точно учить не станет, ибо остальные народы для него вообще никакого интереса не представлюят.
А вот для националиста - вполне интересны, в виду привычного высокого культурного уровня.

тем более Валера - это особый случай. он даже не просто участник форума, а быший член организации.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 02, 2011 10:09 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
ну а как перевести на эсперанто "жмых", кроме rekremento?

жмых - это остатки зерен, из которых выжали масло. в войну составлял изрядную долю рациона обычного человека


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 02, 2011 16:41 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
Valentin_Melnikov писал(а):
Хотя, конечно, тратить время на перевод такой ерунды я бы не стал.
Когда Шак переводил булычовский поселок, я сказел ему тоже самое )))


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 02, 2011 17:47 pm 
Не в сети
Profesoro de Esperantologio
Profesoro de Esperantologio
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт апр 14, 2005 11:56 am
Сообщения: 2482
Откуда: Moskva
Поясняю: рассказ бездарный, потому что под видом "художественного произведения" неуклюже пропихивается пропаганда религии. Художественной ценности нет, и дело даже не в идеологии, просто автор напрочь лишён литературного таланта.
Слащаво до тошноты. Абсолютно неправдоподобно. Заранее понятно, о чём будет речь дальше.

И не надо сравнивать с трудами Ленина - это другой жанр. А вот можно сравнить с какой-нибудь пропагандистской "сказкой" про Ленина, какие сочинялись в 20-е годы и сейчас давно забыты.

А у Булычёва есть вещи удачные и неудачные. "Посёлок" лично мне не нравится, но это дело вкуса.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пн янв 03, 2011 7:11 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
Valentin_Melnikov писал(а):
Поясняю: рассказ бездарный, потому что под видом "художественного произведения" неуклюже пропихивается пропаганда религии. Художественной ценности нет, и дело даже не в идеологии, просто автор напрочь лишён литературного таланта.
Слащаво до тошноты. Абсолютно неправдоподобно. Заранее понятно, о чём будет речь дальше.

И не надо сравнивать с трудами Ленина - это другой жанр. А вот можно сравнить с какой-нибудь пропагандистской "сказкой" про Ленина, какие сочинялись в 20-е годы и сейчас давно забыты.

А у Булычёва есть вещи удачные и неудачные. "Посёлок" лично мне не нравится, но это дело вкуса.
рассказ талантлив, это тебе просто антирелигиозность, глаза застит.
ну на порядок талантливее бездарностей вроде Стругацких или Булычова (Хотя у последнего есть неплохие сааамые ранние рассказы, поди ещё до Чудес в Гусляре)

Если бы фантастику переводил, то выбрал бы Михайлова.
Или Вознесенскую - но про неё ты опять скажеть: это бездароно, там же религия! :D


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт янв 07, 2011 13:37 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср дек 03, 2003 18:56 pm
Сообщения: 234
Откуда: Irkutsk
Kio estas PROT. ??

_________________
Subskribo foje ne gravas.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб янв 08, 2011 11:00 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
Kostik писал(а):
Kio estas PROT. ??

πρωτοιερεύς - protopopo


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб янв 08, 2011 19:54 pm 
Не в сети
Profesoro de Esperantologio
Profesoro de Esperantologio
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Чт апр 14, 2005 11:56 am
Сообщения: 2482
Откуда: Moskva
jurganov писал(а):
Valentin_Melnikov писал(а):
Поясняю: рассказ бездарный, потому что под видом "художественного произведения" неуклюже пропихивается пропаганда религии. Художественной ценности нет, и дело даже не в идеологии, просто автор напрочь лишён литературного таланта.
Слащаво до тошноты. Абсолютно неправдоподобно. Заранее понятно, о чём будет речь дальше.

И не надо сравнивать с трудами Ленина - это другой жанр. А вот можно сравнить с какой-нибудь пропагандистской "сказкой" про Ленина, какие сочинялись в 20-е годы и сейчас давно забыты.

А у Булычёва есть вещи удачные и неудачные. "Посёлок" лично мне не нравится, но это дело вкуса.
рассказ талантлив, это тебе просто антирелигиозность, глаза застит.
ну на порядок талантливее бездарностей вроде Стругацких или Булычова (Хотя у последнего есть неплохие сааамые ранние рассказы, поди ещё до Чудес в Гусляре)

Если бы фантастику переводил, то выбрал бы Михайлова.
Или Вознесенскую - но про неё ты опять скажеть: это бездароно, там же религия! :D
Рассказ - БЕЗДАРЕН. Это тебе застит глаза то, что он пропагандирует религию. Причём крайне неуклюже, так что воздействовать такое может лишь на людей совсем тупых.
Правдоподобия и художественной ценности - не больше чем в мыльных сериалах, где персонажи теряют память, находят потерянных детей и т.п. Рояль в кустах.

Зато удобно-то как: думать не надо!

Очевидно, книги, предназначенные нормальным - умственно развитым и здравомыслящим - читателям, ты воспринимать не в состоянии, по причине ФГМ.

Из русскоязычной фантастики переводов достойны лишь Ефремов (всё, кроме "Лезвия бритвы") и кое-что из Стругацких (лучшее - "Понедельник начинается в субботу").


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб янв 08, 2011 20:43 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto
Аватара пользователя

Зарегистрирован: Ср дек 03, 2003 18:56 pm
Сообщения: 234
Откуда: Irkutsk
jurganov писал(а):
Kostik писал(а):
Kio estas PROT. ??

πρωτοιερεύς - protopopo

Tute ne evidentas ja. Kaj ĉu vere necesas ĉi tie?

_________________
Subskribo foje ne gravas.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 09, 2011 11:38 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
Valentin_Melnikov писал(а):
jurganov писал(а):

Очевидно, книги, предназначенные нормальным - умственно развитым и здравомыслящим - читателям, ты воспринимать не в состоянии, по причине ФГМ.

Из русскоязычной фантастики переводов достойны лишь Ефремов (всё, кроме "Лезвия бритвы") и кое-что из Стругацких (лучшее - "Понедельник начинается в субботу").

Нормальные - умственно развитые читатели - это только верующие. эту тему я развивать не собираюсь, ибо моя оценка остальных может показаться им обидной

из рускоязычной фантастики я бы Стругацких не стал бы переводить НИКОГДА. по причине отвратительного русского языка. Особенно Град обреченный меня добил. После этого поставил на них жирный крест.

За Ефремова ничего не скажу, читал его мало. И на сколько мне известно, кроме Лезвия бритвы, ничего особо интересного не написал. Туманность Андромеды - ужос натуральный. Ходульные пластмассовые люди из коммунистического будущего

Михайлов - вот пожалуй достойный автор. И в меру философично и довольно остросюжетно.
Снегов - слишком тяжелофесно... и как мне кажется - перепевы западной фантастики, с несколько поменяной идеологией.

ну и сааамы ранние рассказы Булычова... где больше просто человеческих отношений, и минимум фантастики. Где она - всего лишь прием. К примеру, рассказ о ментальной связи с девушкой из блокадного Ленинграда.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 09, 2011 11:44 am 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
Kostik писал(а):
jurganov писал(а):
Kostik писал(а):
Kio estas PROT. ??

πρωτοιερεύς - protopopo

Tute ne evidentas ja. Kaj ĉu vere necesas ĉi tie?

однозначно. Иначе автор стал бы указывать?


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 09, 2011 15:27 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3562
Цитата:
Нормальные - умственно развитые читатели - это только верующие.

А вот это уже оскорбление.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 09, 2011 20:10 pm 
Не в сети
Fervora Forumano
Fervora Forumano

Зарегистрирован: Ср июл 28, 2010 13:06 pm
Сообщения: 1839
skirlet писал(а):
Цитата:
Нормальные - умственно развитые читатели - это только верующие.

А вот это уже оскорбление.
а вот это ты оскорблением не считаешь?
Цитата:
Очевидно, книги, предназначенные нормальным - умственно развитым и здравомыслящим - читателям, ты воспринимать не в состоянии, по причине ФГМ.

заколебали двойными стандартами если что :evil:


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Вс янв 09, 2011 23:36 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3562
Если ты посчитал оскорблением нечто, обращённое лично к тебе - то надо решать это между теми, кто беседует. Огульно оскорблять людей, которые даже не участвовали в вашей перепалке, не выход и выглядит крайне некрасиво.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 61 ]  На страницу 1, 2, 3  След.

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Похожие темы форума | Similaj temoj en la forumo
 Темы   Автор   Ответы   Просмотры   Последнее сообщение 
В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Песня "Эхо" из фильма "Рыжий, честный, влюбле

Megumi Reinard

0

5368

Пт апр 13, 2007 6:44 am

Megumi Reinard Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Nova traduko "Trajno gxis la Varma Lando"

[ На страницуНа страницу: 1, 2 ]

Hemulo

33

21177

Вс авг 21, 2005 21:40 pm

Hemulo Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Перевод для диафильма "Волк и семеро козлят"

Kravejs

0

3163

Вт ноя 18, 2008 13:14 pm

Kravejs Перейти к последнему сообщению

В этой теме нет новых непрочитанных сообщений. Перевод на эсперанто песен группы "Кино"

Feohxarij

6

5985

Ср фев 24, 2010 10:58 am

Feohxarij Перейти к последнему сообщению

 


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 1


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group