Список форумов

Esperanto новости

Форум об эсперанто и языках вообще

Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте


Сейчас Пт июн 22, 2018 12:20 pm

Часовой пояс: UTC + 3 часа




Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 3 ] 
Автор Сообщение
 Заголовок сообщения: Kiel dividi la trovaĵon?
СообщениеДобавлено: Ср апр 24, 2013 23:51 pm 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт июн 16, 2009 18:18 pm
Сообщения: 224
Откуда: Ukrainio
Iam antaŭ longege renkontiĝis sur unu vojo tri homoj kaj kune pluiris. Unu portis kuiritan viandon, volvitan en grandaj palmofolioj, la alia - panon el manioko, volvitan en tiaj samaj folioj. Kaj la tria portis nenion, nur havis la hundon, kiu trotis apude. Ili iris kaj iris, finfine laciĝis kaj haltis. Du homoj komencis malvolvi siajn portaĵojn.

- Mi havas la viandon, sed ne estas la pano al ĝi, - diris la unu.

- Mi havas la panon, sed ne estas la viando al ĝi, - diris la alia.

Kaj la tria diris:

- Mi havas nek la panon, nek la viandon, nur tiun ĉi hundon. Sed kiam tri homoj iras per unu vojo, konvenas interpartigi manĝaĵon.

Ili eksidis ĉiuj kune kaj komencis manĝi la kuiritan viandon kun la pano el manioko. Do baldaŭ de la manĝaĵo restis nur la folioj, en kiuj ĝi estis volvita. Ĉi tiuj folioj estis ĵetitaj forete en arbustaron, kaj la hundo, kiu sidis flanke kaj atendis ĝis kiam la homoj estos finintaj ilian manĝadon, ekkuris post la folioj por forleki kaj finkolekti la rest-eretojn.

La homoj daŭrigis sian iradon. Ili trairis ioman distancon, kaj la posedanto de hundo diris:

- Mia hundo ien malaperis. Mi timas, ke ĝi ne povas nin trovi. Mi revenos ĝin serĉi. Atendu min.

Tiuj konsentis:

- Iru por via hundo. Ni atendos, - ili diris kaj eksidis apud la vojo.

La homo revenis al la loko, kie ili manĝis, sed la hundon tie ne trovis. Li iris plu en la arbustaron, kien estis ĵetitaj la folioj, kaj tie ekvidis sian hundon. Ĝi estis sidanta sur la ostaro de elefanto. La homo forpelis la hundon de tie, eltiris la elefantan kojnodenton kaj revenis al siaj kunuloj.

- Mia hundo trovis elefanton mortintan en la arbaro, - li diris al ili. - Kiam ni ĝisiros la plej proksiman vilaĝon, mi tuj forvendos tiun ĉi kojnodenton kaj kvitiĝos al vi por via viando kaj via pano.

Sed tiu, kiu havis la viandon, kolere respondis:

- Vi ne rajtas forvendi tiun ĉi kojnodenton. Ĝi estas la parto de la elefanto kiu apartenas al mi. Se mi ne portus la kuiritan viandon kaj ne ĵetus en la arbustaron la foliojn, nek vi nek via hundo iam trovus la elefanton. Do tiu ĉi elefanto estas mia!

Tiam la dua homo diris:

- De kie vi konas, por kies folioj kuris la hundo, por miaj aŭ por viaj? Memkompreneble ke por miaj, en kiuj estis volvita la pano el manioko. Ne, vi ne havas la rajtojn por la elefanto. Ĝi estas mia!

Kaj la tria respondis:

- Vi ambaŭ ne diras aferon. La elefanton trovis la hundo, la hundo estas mia, kaj por kio ĝi kuris, ne estas grava. La elefanto apartenas al mi.

Sed la du aliaj ne volis konsenti pri tio.

- Ni dividis nian manĝaĵon kun vi kaj kun via hundo, - diris ili, - kaj ne postulis la pagon. Se ni vin ne nutrus, vi entute ne povus pluiri, kaj ni certe trovus la elefanton sen vi. Por tio, kion vi manĝis for, ni postulas de vi nenion, sed vi ankaŭ havas neniajn rajtojn por la elefanto.

Tiel ili disputis pli kaj pli forte, neniel povante interkonsenti. Ankaŭ neniu povis ilin arbitracii en la plej proksima vilaĝo. Eble, vi povus diri, al kiu el tiuj tri devas aparteni la elefanto?

_________________
Ты это подумал, а я только сказал.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  

 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Пт апр 26, 2013 15:40 pm 
Не в сети
Esperantisto
Esperantisto

Зарегистрирован: Ср дек 22, 2004 23:29 pm
Сообщения: 3592
Ĝi apartenas al ĉiuj tri :D


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
 Заголовок сообщения:
СообщениеДобавлено: Сб апр 27, 2013 9:04 am 
Не в сети
Plenrajta Forumano

Зарегистрирован: Вт июн 16, 2009 18:18 pm
Сообщения: 224
Откуда: Ukrainio
Pro kio vi pensas tiel? Ja eĉ en la vilaĝo oni ne povis arbitracii la homojn.

_________________
Ты это подумал, а я только сказал.


Вернуться к началу
 Профиль  
Ответить с цитатой  
Показать сообщения за:  Поле сортировки  
Начать новую тему Ответить на тему  [ Сообщений: 3 ] 

Часовой пояс: UTC + 3 часа


Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 6


Вы не можете начинать темы
Вы не можете отвечать на сообщения
Вы не можете редактировать свои сообщения
Вы не можете удалять свои сообщения
Вы не можете добавлять вложения

Найти:
Перейти:  
cron
News News Plan de site Plan de site SitemapIndex SitemapIndex Flux RSS Flux RSS Liste des flux Liste des flux
Создано на основе phpBB® Forum Software © phpBB Group