marato писал(а):
Jen iom pli "stulta" kanto, freŝa tradukaĵo:
Folioj flavaj
Teksto: I.Ŝaferan
Muziko: Rajmond Pauls
Tradukis el la rusa: Ivano Kossey
Ĉiam ion ni ja perdas,
Ĉiam ion ni ja perdas
Sub la sun', sub la sun'.
Pensis ni, somero restas,
Pensis ni, somero restas,
Tamen nun, tamen nun:
Jen folioj super urbo sin turnigas,
Kun susuro antaŭ piedojn sin kuŝigas,
De aŭtuno ne forkuros ni, ĝi venas,
Vi folioj flavaj, kion vi nun revas?
Nun ne gravas, ke nur pluvas,
Nun ne gravas, ke nur pluvas
Tagoj iuj, tagoj iuj.
Eble la feliĉon portas,
Eble la feliĉon portas
Ankaŭ tiuj, ankaŭ tiuj.
Jen folioj super urbo sin turnigas,
Kun susuro antaŭ piedojn sin kuŝigas,
De aŭtuno ne forkuros ni, ĝi venas,
Vi folioj diru, kion vi nun revas?
Jen folioj super urbo sin turnigas,
Kun susuro antaŭ piedojn sin kuŝigas,
De aŭtuno ne forkuros ni, ĝi venas,
Vi folioj diru, kion vi nun revas?
De aŭtuno ne forkuros ni, ĝi venas,
Vi folioj diru, kion vi nun revas?
Kion revas?
Kion revas?
Kion revas?
P.S. Eble pli bone estus en la refreno
sin turnadas - sin kuŝadas?
kaj ne "antaŭ piedojn", sed "sub piedojn" - tiel oni ne devas kunfandi la silabojn en "piedojn"
Kaj "sin turnigas", kaj "sin kuŝadas" estas krudaj gramatikaj eraroj.
Adasismaj rimoj estas vere mizeraj kaj tedaj.
Certe, la vorto "piedoj" prononcatas per tri silaboj, senvariante.
Kaj pleje gravas: ne estas senco traduki tion el la rusa. La originala kantoteksto estis en la latva, necesas serĉi kaj traduki ĝin, sed ne proksimuman reraktonton de Ŝaferan, evidente mem subnivelan.
Cetere, la latva originalo havas eĉ tute alian rimstrukturon ol la rusa varianto. Eĉ alian titolon ("Lasta folio").
Vidu mem:
http://www.vl-club.ru/laima_v/text/198.html