Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

H.P. Lovecraft
http://www.e-novosti.info/forumo/tradukado/topic6671.html
Страница 1 из 1

Автор:  neekzistanto [ Пн фев 27, 2012 0:28 am ]
Заголовок сообщения:  H.P. Lovecraft

Saluton. Jen mi provis min en tradukado de verkoj de tiu grandega aŭtoro, komencinte de kurta rakonto simila al la sekvanta. Bonvolu aprezi mian tradukaĵon, la fontoj troviĝas tie http://www.lovecraft.ru/texts/rus/memory.html
kaj tie http://www.lovecraft.ru/texts/eng/memory_e.html .

Memoro.
de H.P. Lovecraft

Super la valo Nis la morbida descendanta luno apenaŭ lumas, tuŝante per siaj kornoj la letalan foliaron de granda upasarbo. Kaj en profundo de la valo, kiun la lumo ne atingas, vivas entoj, nevideblaj deekstere. Sur ĉiu flanko, kiun herbaro dense kovris, malicaj rabdoj kaj volvoplantoj rampas inter ŝtonoj de ruinoj, volvante streĉe rompitajn kolonojn kaj strangajn monolitojn kaj surrampas sur ŝtonajn pavimojn, konstruitajn de forgesitaj arkitektoj. Kaj inter frondoj de arboj, kiuj kreskas gigante sur disŝutiĝantaj kortoj, petolas simietoj, dum interen kaj eksteren de profundaj trezorejoj rampas venenaj serpentoj kaj skvamaj estaĵoj sen nomo. Enormaj ŝtonoj dormas sub kovraĵo de humida musko, kaj herkulaj estis muroj, de kiuj ili derompiĝis. Por ĉiam iliaj konstruintoj starigis ilin, kaj vere ili kontinuas servi inde - griza bufo trovis sian loĝejon sub ili.

Sur la pleja fundo de la valo fluas la rivero Omo, kies akvoj plenas de koto kaj algoj. De kaŝa fonto ĝi komenciĝas kaj al subteraj grotoj ĝi fluas kaj eĉ la Demono de la Valo ne konas, kial ĝiaj akvoj estas ruĵaj, nek kie ili ĉesas.

La Ĝino, kiu loĝas en radioj de la Luno, alparolis al la Demono de la Valo, demandante: "Mi estas olda kaj forgesis multon. Diru al mi, kion faris, kiel aspektis kaj kiel nomigis konstruintoj de tiuj aĵoj el Ŝtono". Kaj la Demono respondis: "Mi estas Memoro, kaj konas multegon pri pasinto, sed mi estas tre olda. Tiuj entoj estis kiel la akvoj de la rivero Omo, nekompreneblaj. Iliajn farojn mi ne memoras, ili daŭris nur momenton. Ilian aspekton mi memoras obskure, ĝi estis kiel tiuj simietoj sur arboj. Ilian nomon mi memoras klare, ĉar ĝi rimiĝis kun la nomo de la rivero. Tiuj estaĵoj de la pasinto nomiĝis Homo."

Jen la Ĝino reflugis al la minca luno, kaj la Demono rigardis atente simieton sur arbo, kiu staris sur disŝutiĝanta korto.

(Tiun ĉi tradukaĵon de verko en publika havaĵo mi licencas per CC-BY-SA 3.0)

Автор:  jurganov [ Вс окт 07, 2012 8:06 am ]
Заголовок сообщения: 

я конечно люблю неологизмы...
Но тут... скажем так...
употребленные русские слова находятся в частотном словаре гораздо выше, чем слова эсперантские...
кроме того, опять жуткая вязь сложноподчиненных русских фраз.
Подозреваю, что английские фразы полегче.

далее..
ИМХО, letala - это слово речь ведет о состоянии, а не о эффекте? Применимо ли оно к листьям.
далее - откуда взялись etnoj, кода речь шла о тех кто там живет? о отдельных ЛЮДЯХ.
но распутывать узлы этих фраз нет никакого желания, ей Богу!!
Думаю, так жи н\оно исчезнит и у каждого, кто возьмется читать

Автор:  neekzistanto [ Пн дек 02, 2013 21:00 pm ]
Заголовок сообщения: 

Цитата:
кроме того, опять жуткая вязь сложноподчиненных русских фраз.
Подозреваю, что английские фразы полегче.

Вы бы посмотрели, прежде чем писать, английский текст, потому как перевод делался именно с него, с оглядкой, правда, на русский текст ввиду сложности языка оригинала - предложений тут ровно столько, сколько и в англ. тексте. Лавкрафт любил длинные предложения и абзацы, к счастью, конечно, не так, как Фолкнер :) И в этом, надо сказать, особое очарование его творчества.
Где неологизмы?
Слово "человек" в рассказе фигурирует лишь единожды - в самом конце предпоследнего абзаца.
"Смертельный" о листьях - почему бы нет, если ядовитые? В русском переводе - губительные.

Автор:  Aliraza159 [ Пн сен 15, 2014 8:05 am ]
Заголовок сообщения: 

Pro kio vi pensas tiel? Ja eĉ en la vilaĝo oni ne povis arbitracii la homojn.

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/