Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Jubileo de la prezidanto de Krasnojarska Esperantista Klubo!
http://www.e-novosti.info/forumo/nove/topic834.html
Страница 1 из 1

Автор:  Kostik [ Ср апр 07, 2004 8:52 am ]
Заголовок сообщения:  Jubileo de la prezidanto de Krasnojarska Esperantista Klubo!

Saluton, ĉiuj, geamikoj kaj nekonatoj!

Hodiaŭ estas 50-jara jubileo de Sergej Aleksandroviĉ Bronov, la prezidanto de Krasnojarska Esperantista Klubo ekde 1996.
Изображение
Vespere je 19.00 en la klubo estos solena festo dediĉita al tiu granda evento. Vi povas gratuli nian karan prezidanton ĉi-teme ĝis 21.00 laŭ Krasnojarsko (= 17.00 laŭ Moskvo), tiam mi ankoraŭfoje alretiĝos kaj transdiros al Sergeo viajn bondezirojn.

Raporton pri la festo mi publikigos post iom da tempo. (Slavik, eble, ĝi ankaŭ por la Novaĵoj taŭgos?)

Автор:  Leonido [ Ср апр 07, 2004 9:43 am ]
Заголовок сообщения: 

Присоединяюсь к поздравлениям.
Помню Бронова.

Автор:  Kostik [ Ср апр 07, 2004 21:06 pm ]
Заголовок сообщения:  Rakonto pri la jubilefesto.

Jen rakonto pri la jubilea festo.

La komenco estis planata je 19.15, sed pro iometa malfruemo de kelkaj gastoj kaj de la “kulpanto pro la solenaĵo” (kiel ni rusoj diras) la unua, arta parto de la festo komenciĝis je kvarono antaŭ la oka.
La anoncanto estis Kostik (t.e. mi mem). Li diris mallongan gratulan enkondukon, kaj anoncis la unuan programeron: tio estis teatraĵeto, en kiu temis pri tiuj gloraj tempoj kiam jam venis la Fina Venko, kaj al la avĉjo (rolata de Andreas German) venis liaj genepoj (Katja Voroncova kaj Sergej Jakimov), kiuj demandis lin, kio estas esperantisto, ĉar tio estis ilia hejmtasko pri historio. La avĉjo rakontis al ili iom mallongigitan historion pri apero de esperantismo en Krasnojarsk.
La dua programero estis kanto “La Kri’” plenumata de Kostik (gitarludo kaj kantado), Anja Morskaja (bekfluto) kaj Anja la Rufa Miraklo (kunkantado).
La tria estis alia teatraĵeto, kiu rakontis pri diversaj gradoj de esperanteco, ekde ĵus-koninto ĝis prezidanto :) .
Ĝin sekvis aŭkcio, dum kiu gastoj devis nomi difinojn de la prezidanto agrablajn por li. La lasta parolinto okazis Pavel Lopatin, li ricevis honoran dimplomon “La Plej Elokventa Gasto” kaj la prizon - insignon kun neĝulo, kiun la prezidanto portadis ankoraŭ en dekjara aĝo.
Poste estis unu vigleta ludo, dum kiu oni amuze estis deviĝintaj fari iun agon, elektitan de ili, nome - prononci parkere kaj rapide la abocon de Esperanto, reciti parkere la himnon de Esperanto, kaj kisi la verdstelan flagon. Reciti la himnon trafis Oksana Gonĉarova, kiu eĉ ne estis frekventinta kurson (ŝi venis kun sia fratino Lena), tamen povis sufiĉe bone legi la unuan strofon de la versaĵo (kiun ni anticipe preparis, antaŭvidinta tian tre probablan kazon).
Kaj post tiu vigla amuzaĵo “komenciĝis finfine la solena parto de la festo”, kiel diris Evelina Sokolova ridante.
Kiel kutime, la unuan toston diris la prezidanto, sed ne je si mem (ĉar jam en sia universitata laborejo li iomete festis), sed “je nia kara lingvo”, ja ĉi-jare estas ankaŭ tridekjariĝo de lia esperantisteco, do, li diris, “jam dum pli ol duono de la vivo mi okupiĝas pri Esperanto”.
La dua tosto kutime parolatas pri la gepatroj, do ni ĉiuj trinkis (kaj kelkaj drinkis) “je la gepatro de la lingvo - Zamenhof”.
La tria tosto estis dediĉita, certe, al amo, do pokaloj kaj glasoj levitis “je tiu pli granda parto de geesperantistaro, dank’ al kiu la movado ne malaperas - je esperantistinoj kiuj ĉiam kaj ĉiam renaskas esperantistojn” :) .
Krom tio, estis ankaŭ kelkaj neatenditaĵoj anticipe preparitaj de senlacaj gejunuloj. Ja gastoj pensis ke la arta parto jam pasis, sed ni montris ke ne tre…
La unua neatenditaĵo estis konkurso, en kiu gastoj devis respondi diversajn demandojn pri la jubileanto, ekzemple, kia semajntago estis ĉe la naskiĝo de Sergeo, kiom alta kaj peza li estis ĉe la naskiĝo kaj estas nun, la nomo de la plej bona amiko dun lia lernaĝo, kiam li eklernis Esperanton, verkis la unuan artikolon kaj prezidantiĝis. Amuzinde, ke kelkajn respondojn ne sciis eĉ Sergeo mem, ekzemple, li devis konsulti telefone sian patrinon pri siaj ĉenaskiĝaj informdetaloj. Alla Jaĥina, plej multe kaj ĝuste respondadinta, ricevis honoran diplomon “La Plej Sciema Gasto” kaj portreton de la prezidanto subskribitan de li.
La dua neatenditaĵo estis ciganino (rolata de Anja la Rufa Miraklo, kiu nur dimanĉe eklernis Esperanton memstare per la fama lernolibro far B.Kolker donacita al ŝi de Andreas German) kun krokodilo (rolata de Sergej Jakimov, nuna kursano kun trisemajna lingvosperto), kiu “rajtigis ŝin krokodili”, tial ŝi ruslingve kaj amuze profetis al la prezidanto kaj aliaj gastoj pri multe da bono, dum la krokodilo fojfoje enŝovis inter ŝiajn vortojn esperantajn tradukaĵojn de konataj vortoj. Antaŭ adiaŭo ŝi intencis donaci la krokodilon al Anja Morskaja, sed tiu rifuzis la donacon, dirante “mi estas progresanto, mi ne rajtas krokodili”.
Kaj la tria neatenditaĵo preskaŭ tuj sekvis la duan. Subite estingiĝis lumo en la ĉambro kaj aŭdiĝis basa lanta voĉo sin prezentinta kiel la spiriton de Zamenhof, kiu venis por gratuli la prezidanton. Post lia duminuta parolo elvenis anĝeleto kiu demandis, ĉu iu rimarkis du erarojn bedaŭrinde faritajn de la Majstro en sia parolo. Dum kelkaj minutoj la gastoj enmallume provis rememori, sed ve… Finfine ilin savis Andreas German, partopreninta preparadon por la programo kaj pro tio, kompreneble, scianta la punktojn. Ĵus kiam li rememorigis la erarajn frazojn kaj koncernajn klarigojn al la gastaro, tuj revenis lumo.
Kaj preskaŭ en la finiĝo de la festado Sergeo Bozin kaj Ko (Kostik kantvoĉe, Anja Morskaja je tambureto, Anja la Rufa Miraklo je skubruileto) plenumis ridindan kanton “La Cim’”.

Surpriza afero: el tiom granda kvanto de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiom preparis niaj dankendaj virinoj kaj junulinoj, restis “bona duono da”, kiel diras ni rusoj. Tio, miaopinie, estas grava indikaĵo al tio, ke esperantistaj festoj celas ne nur manĝadon sed ĉefe kaj plejparte interkomunikiĝon.
Kaj tio ĝojigas.

Sincere via,
Kostik.

La fotoj de la festo videblos ĉe baldaŭ aperonta retpaĝo de la Klubo, super kiu jam laboras niaj profesie programistaj kursanoj. Pri tio mi informos ĉi tie. Elkoran dankon al ĉiuj finlegintoj :) .

Se iu volas pli detalan priskribon de niaj programeroj, bonvolu privatmesaĝi, kaj mi volonte rakontos al vi.

Leonido, ĉu vi rememorigos pli pri vi? Ja Sergej Aleksandroviĉ dankis pro la gratulo, sed ne povis kapti en la memoro "iun Leonidon". Bv skribi ĉi-tien kaj mi transdiros al li.

Автор:  Leonido [ Ср апр 07, 2004 21:20 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Rakonto pri la jubilefesto.

Костик писал(а):
Leonido, ĉu vi rememorigos pli pri vi? Ja Sergej Aleksandroviĉ dankis pro la gratulo, sed ne povis kapti en la memoro "iun Leonidon". Bv skribi ĉi-tien kaj mi transdiros al li.
Это было довольно мимолётно. Я учился в Красноярске на курсах в течение одного месяца и сконтактировал с местными эсперантистами. Председателем тогда был у них камарадо Сапожников. Но Брончика я запомнил, он был активный самидеано. На фото я его узнал. С поправкой на годы.
Едва ли он меня помнит. Я некоторых запомнил. Например, красивую женщину, которую звали Ирина Таскина.

Автор:  Boris Kolker [ Пн дек 26, 2005 4:05 am ]
Заголовок сообщения:  Re: Rakonto pri la jubilefesto.

Leonido писал(а):
Я некоторых запомнил. Например, красивую женщину, которую звали Ирина Таскина.


Эх, как давно это было! Ира Таскина кончила мои заочные курсы в 1975 году (диплом № 160). В том же году кончил и Сергей Бронов (диплом № 122).

Ну, а Leonido кончил мои заочные курсы в 1978 году (диплом № 325).

Автор:  Leonido [ Пт дек 30, 2005 14:19 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Rakonto pri la jubilefesto.

Boris Kolker писал(а):
Ну, а Leonido кончил мои заочные курсы в 1978 году (диплом № 325).
Вечером разыщу диплом и проверю.

Так и есть. Диплом № 325. Выписан 16.10.1978.
Я почему-то думал, что в 1979-м.

Не надо было даты приводить, Б.Г. Всё-таки, там дама фигурирует...

Автор:  juve [ Пт янв 06, 2006 14:29 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Rakonto pri la jubilefesto.

Leonido писал(а):
Boris Kolker писал(а):
Ну, а Leonido кончил мои заочные курсы в 1978 году (диплом № 325).
Вечером разыщу диплом и проверю.

Так и есть. Диплом № 325. Выписан 16.10.1978.
Я почему-то думал, что в 1979-м.

Не надо было даты приводить, Б.Г. Всё-таки, там дама фигурирует...

куда я попал с моим 82-м??? :lol:

Автор:  Boris Kolker [ Пт янв 06, 2006 17:01 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Rakonto pri la jubilefesto.

juve писал(а):
куда я попал с моим 82-м??? :lol:


Если вы кончили мои заочные курсы, сообщите мне по адресу
kolker@stratos.net
ваши фамилию и имя, а также город, в котором вы тогда проживали. Тогда я сообщу вам номер вашего диплома.

Мои заочные курсы работали с февраля 1970 года по май 1993 года. Номер последнего выданного диплома - 883.

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/