Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Kiel bone vi parolas Esperante?
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/kiel-bone-t1232.html
Страница 1 из 1

Автор:  Petro [ Ср окт 20, 2004 20:42 pm ]
Заголовок сообщения:  Kiel bone vi parolas Esperante?

Bonvolu skribi kaj voĉdoni!

Автор:  Станислав Секирин [ Ср окт 20, 2004 21:10 pm ]
Заголовок сообщения: 

Nu, mi parolas ne tiel rapide kaj bone, kiel, ekzemple, la germanan, sed al mi tio kutime sufiĉas.

Sed kiam mi maltrankviliĝas, mi komencas miksi Esperanton kaj la hispanan, kaj ekhavas strangegajn misprononcojn, ne tute rusan.

Автор:  Ulmo [ Чт окт 21, 2004 7:01 am ]
Заголовок сообщения: 

Estas interese, kiu voĉdonis pro "Pli bone ol patrinlingve"? :shock:

P.S. Kio estas "patrinlingvo"? Lingvo de patrino? Ne estus pli bone uzi la vorto "nasklingvo", aŭ "patrilingvo" - lingvo de patrio?

Автор:  Alauxdo [ Чт окт 21, 2004 14:05 pm ]
Заголовок сообщения: 

Mi parolas E-e se ne sambone, do almenaŭ samflue, kiel la rusan. Mi tre malofte stumblas por trovi taŭgan vorton, sed samo okazas ankaŭ en la rusa, tiom pli nun, kiam mi multe parolas nur germane.
Sed mi, kompreneble, scias ne ĉiujn vortojn en E, precipe ne plantojn kaj bestojn.

Pli ĝuste estus diri ne "pli bone" aŭ "sambone, kiel vian gepatran lingvon".

Автор:  Mevo [ Пт окт 22, 2004 13:20 pm ]
Заголовок сообщения: 

Ulmo писал(а):
Estas interese, kiu voĉdonis pro "Pli bone ol patrinlingve"? :shock:


Jes-jes, ankaŭ por mi tio estas egege interesa! :)

Ulmo писал(а):
P.S. Kio estas "patrinlingvo"? Lingvo de patrino? Ne estus pli bone uzi la vorto "nasklingvo", aŭ "patrilingvo" - lingvo de patrio?

Pli ofte mi vidis la formon patrolingvo, sed ankaŭ patrinlingvo estas tute ne malbona. Patrilingvo povas esti ege misgvida - en Ukrainio, ekzemple, mia patrilingvo estas la ukraina, dum mia patr(in)lingvo estas ja la rusa.

Se paroli pri mi, do mi modeste opinias, ke parolas, skribas kaj komprenas (unuvorte - posedas) la lingvon tre bone, t.e. flue.

Автор:  Petro [ Вс окт 31, 2004 17:53 pm ]
Заголовок сообщения:  Estas mi esperantisto

Do, ĉu nur 8 personoj parolas Esperante flue kaj sufiĉe bone, inklude min mem? Kaj kion faras la aliaj? Revas pri la Fina Venko? La Fina Venko de la lingvo kiun ili bone ne posedas? Sed pro kio ĝi al ili necesiĝas?

Estas Mi Esperantisto
Julio Baghy

Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento".
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed neniom mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.

Post la mort' ĉe tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.

Автор:  Dmitry [ Пн ноя 01, 2004 9:38 am ]
Заголовок сообщения:  Re: Estas mi esperantisto

Petro писал(а):
Do, ĉu nur 8 personoj parolas Esperante flue kaj sufiĉe bone, inklude min mem?

Estis tempo kiam tiuj, kiuj nun bone parolas Esperante ne scias pri la lingvo... Ankaŭ vi ne parolis en Esperanto.
Petro писал(а):
Kaj kion faras la aliaj? Revas pri la Fina Venko? La Fina Venko de la lingvo kiun ili bone ne posedas? Sed pro kio ĝi al ili necesiĝas?

Ili lernas.

Автор:  Slavik [ Пн ноя 01, 2004 10:33 am ]
Заголовок сообщения: 

Mi sentas, ke Esperanto estas la dua lingvo post la rusa en mia kapo. Mi kredas, ke mi estas rus-esperanta dulingvulo.

Mi ankaŭ iel sufiĉe bone posedas la anglan kaj la osetan, sed ili estas por mi kion oni nomas "fremdaj lingvoj" -- mi kutime ne pensas angle aŭ osete, nek sonĝas, nek tiel flue parolas.

Автор:  Petro [ Пн ноя 01, 2004 11:13 am ]
Заголовок сообщения: 

Dmitry писал(а):
Ili lernas.

Jes, lernas la plej facilan lingvon dum jardekoj. Eternaj komencantoj ili nomiĝas.

Автор:  Марина [ Пн ноя 01, 2004 12:08 pm ]
Заголовок сообщения: 

Petro писал(а):
Eternaj komencantoj ili nomiĝas.

Tio estas pri mi. :roll:

Автор:  hamstro [ Пн ноя 01, 2004 12:37 pm ]
Заголовок сообщения: 

Petro писал(а):
Dmitry писал(а):
Ili lernas.

Jes, lernas la plej facilan lingvon dum jardekoj. Eternaj komencantoj ili nomiĝas.

Ĉu estas pli bone tralegi 16 regulojn kaj poste forĵeti ĉiujn lernolibrojn kaj deklari: "Mi estas preta fakulo pri Esperanto!"?

Автор:  Станислав Секирин [ Пн ноя 01, 2004 13:09 pm ]
Заголовок сообщения: 

Petro писал(а):
Jes, lernas la plej facilan lingvon dum jardekoj. Eternaj komencantoj ili nomiĝas.

Ĉiun lingvon oni lernas dum sia tuta vivo. Sed la eternaj komencantoj, fakte, ne lernas - ili lernontuntas.

Автор:  Марина [ Пн ноя 01, 2004 13:36 pm ]
Заголовок сообщения: 

hamstro писал(а):
Petro писал(а):
Dmitry писал(а):
Ili lernas.

Jes, lernas la plej facilan lingvon dum jardekoj. Eternaj komencantoj ili nomiĝas.

Ĉu estas pli bone tralegi 16 regulojn kaj poste forĵeti ĉiujn lernolibrojn kaj deklari: "Mi estas preta fakulo pri Esperanto!"?

Не есть. Однако проблема в том, что 16 правил — это некоторая твёрдая и ясная основа. Никакой эсперантист её менять не может. Всё же прочее — очень зыбко и субъективно.

Автор:  Akra Bato [ Вс янв 09, 2005 13:49 pm ]
Заголовок сообщения: 

В таком опросе надо бы учитывать, сколько времени человек изучает язык. А то некорректно получается.

Автор:  juve [ Вт фев 01, 2005 11:57 am ]
Заголовок сообщения: 

Марина писал(а):
Petro писал(а):
Eternaj komencantoj ili nomi?as.

Tio estas pri mi. :roll:

По русски - верный попутчик :)
Эспы делятся на komencantoj, progresantoj kaj forgesantoj :lol:

Автор:  Марина [ Вт фев 01, 2005 15:49 pm ]
Заголовок сообщения: 

juve писал(а):
Эспы делятся на komencantoj, progresantoj kaj forgesantoj :lol:

Не, ну до последней стадии мне еще далеко. Наверное, forgesantoj идут после naturaj fortoj… :zam:

Автор:  Maksim [ Вт фев 01, 2005 17:31 pm ]
Заголовок сообщения: 

juve писал(а):
... делятся на komencantoj, progresantoj kaj forgesantoj

И наверное ещё всё-таки бывают finantoj.

Автор:  Petro [ Ср фев 02, 2005 9:16 am ]
Заголовок сообщения:  Edzino: FINO!

Maksim писал(а):
И наверное ещё всё-таки бывают finantoj.

Esperantisto, Ekesto kaj Malapero
Raymond Schwartz

Gazetartikolo
Aŭ varba parolo.
Favora impreso,
Ekintereso.
Lernolibro,
Sankta vibro,
Propaganda miasmo:
Entuziasmo!
Samideano,
(Je via sano!)
Kamarado,
Varbado,
Instruo,
En butontruo
Verda flago,
Glora tago!

Plua ŝtupo,
Nova grupo,
Nova sento,
Facila vento
Kaj poemo
Pri sama temo!

Post hezito
Delegito.
Laŭ bezono
Gazetabono,
Kotizoj
Kaj valizoj
Por kongreso.
Miraklimpreso!
Fraka vesto,
Bala festo,
Naci-kostumo,
Amindumo.
Hispanino,
Korinklino
Kaj esperoj.
Amleteroj.
Mielo,
Ĉielo!
. . . . . . .
. . . . . . .
Edzino:
FINO!

Автор:  Гость [ Чт фев 03, 2005 21:33 pm ]
Заголовок сообщения: 

Станислав Секирин писал(а):
Nu, mi parolas Esperante ne tiel rapide kaj bone, kiel germanlingve, sed al mi tio kutime sufiĉas.

Sed kiam mi maltrankviliĝas, mi komencas miksi Esperanton kaj la hispanan, kaj ekhavas strangegajn misprononcojn, ne tute rusajn.

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/