Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Kial oni parolas pri "malvenki"?
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic1609.html
Страница 1 из 1

Автор:  Alauxdo [ Вс мар 20, 2005 2:22 am ]
Заголовок сообщения:  Kial oni parolas pri "malvenki"?

Saluton!
Jam en la tria branĉo en nia forumo mi legas pri "malvenko en la forumo de Exler". Ĉiufoje tiu ĉi esprimo min ege agacas.
Ĉu mi iam diris, ke mia celo estis konvinki homojn lerni E-on? Kial vi aljuĝas al tiu diskuto viajn proprajn celojn kaj pritaksas iliajn (ne)realiĝon?

Vidu, komencante la diskuton en la forumo de Exler mi neniugrade esperis pri konvinki homojn tie. Tio simple ne estas ebla. Kaj mi eĉ ne provis tion fari.

Mi havis aliajn celojn, kelkajn el kiuj mi jam menciis en tiu-ĉi forumo, kelkajn aliajn mi ne menciis, sed ankaŭ ili efektiviĝis.
Mi estas dume kontenta pri la diskuto, kiu rivelis multajn kontraŭ-E-argumentojn kaj opiniojn. Tio estas bona. "Kiam oni konas malamikon, oni scias, kiel batali kontraŭ ĝi" ;)

Do, karaj, ni konsideru la elpaŝon al la forumo de Exler kiel reflektiĝon de la E-akcepto en nuna socio. Kaj faru konkludojn!

Автор:  Rimon [ Вс мар 20, 2005 16:53 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Kial oni parolas pri "malvenki"?

Alaŭdo писал(а):
Jam en la tria branĉo en nia forumo mi legas pri "malvenko en la forumo de Exler".
"Voĉo de l' popolo ->voĉo de la dio" Se provi ne agaciĝi, sed pritaksi , kiel oni tiel opinias ? Des pli se paroli pri ricevi sperton?

Ĉe ajna forumo : venko = krei bonam impreson, (aŭ almenaŭ nevtralan) pri E-to, ne gravas ĉu iu tuj deklaros pri sia eklerno. Je dek aktivaj partoprenantoj eĉ en plej velka forumo - estas kelkdek da ombraj legantoj; ĉu ili provos lerni iam, ĉu simple konservos bonajn sentojn al la temo - ankaŭ utile.
T.n. "venko" en diskutbatalo niakaze egalas al malvenko, ke lasas ĉe la homoj neagrablan reehon.
Se la priparolo turnas al la reloj de akra batalo kun prikraĉo de la ideo kaj kontraŭpersonaj elpaŝoj - por prezento de E-to tio estas malsukceso; formala gajno - superkraĉi la kontraŭulojn - ne multe helpos.
Vi lernis de tiu diskuto, same aliaj; evedentigis, ke la vojo ne bone konvenas por rakonti pri la lingvo - de tiu flanko oni traktas la rezulton malvenka.
Je la nomo de Oni mi riskas diri, ke neniu ja prezentas tion via persona mistrafo (des pli vi ne sola tie defendis e-pozicion) ,
neniu parolis pri neatingitaj viaj celoj, kiaj ajn ili estu. vi aspektis tute digne en la batalo, ne gravas, ke malintelegentuloj prezentis ankaŭ tion kiel signo de fanatikeco -
Vi elektis malfacilan legantaron, apenaŭ en la situacio iu ricevus pli da sukceso. Kaj ankaŭ tio nun estas parto de la komuna sperto.
Nur restas aldoni - ke oni ĉi tie ne estas viaj malamikoj, ne necesas indigni; kaj nia ebla nekoincido ne miritas interbatalon,
sed komunan pripenson.

_________________________
Эсперантисты - все такие яркие личности, а оттого большие индивидуалисты :biero:

Автор:  juve [ Пт мар 25, 2005 6:44 am ]
Заголовок сообщения:  Re: Kial oni parolas pri "malvenki"?

Ala?do писал(а):
Esperanto nepre venkos!

Kiun? :-)

Автор:  Petro [ Пт мар 25, 2005 9:03 am ]
Заголовок сообщения: 

La ekstermondon, ĉu vi jam ne konjektis?

Ili batalas kontraŭ la homaro pro fari ĝin feliĉa. Kaj certe esperas ĝin venki.

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/