Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Historia skizo pri EoLA (far A. Grigorjevskij)
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic1793.html
Страница 1 из 1

Автор:  Slavik [ Чт май 12, 2005 5:33 am ]
Заголовок сообщения:  Historia skizo pri EoLA (far A. Grigorjevskij)

En diskutgrupo [reu-agado] aperis historia skizo de ĉiuj okazintaj festivaloj EoLA (Esperanto — Lingvo Arta). Verkis ĝin Andrej Grigorjevskij, la freŝelektita prezidanto de REU.

Andreo Gr. писал(а):
EoLA-1, Volgograd, 1988
------------------------------------

EoLA naskiĝis kiel regiona renkontiĝo. La unua aranĝo sub tiu nomo okazis en Volgograd en 1988 kaj havis la duan nomon ArtVER-1 (Arta renkontiĝo de volgiaj e-istoj), kvankam jam dekomence ĝi ne estis regiona laŭ la konsisto. Ĉeestis eĉ pluraj alilandanoj: aktive partoprenis pluraj membroj de tiama E-rondeto de volgogradaj fremdlandaj studentoj kaj kiel speciala gasto venis Joachim Werdin el Pollando, kiu poste famiĝis kiel turneanta E-instruisto en Sud-Orienta Azio (li kreis E-Asociojn en Tajvano kaj Singapuro, instruis en kelkaj aliaj landoj, i.a. Papuo). En Volgogrado tuj antaŭ EoLA li gvidis seminarion pri Ĉe-metodo kaj publikan E-kurson.

Partoprenis ĝis 120 personoj. Okazis artaj konkursoj laŭ kelkaj branĉoj.

EoLA-2, Volĵskij, 1989
-------------------------------

La sekva EoLA okazis en Volĵskij, urbo-satelito de Volgogrado. Laŭ la
raportoj, ĝi estis sukcesa, sed iom anemia. Partoprenis ĉ. 50-60 personoj, okazis arta konkurso.

EoLA-3, Volĵskij, 1990
---------------------------------

La tria EoLA en la sama Volĵskij sur tiu fono estis furoro. Ĝin organizis Dmitrij Lysenko, tre talenta aktivulo de Voljŝkij-a E-klubo, kiu ĵus revenis post militservado en Murmansk (dum tiu servado li fondis en Murmansk E-klubon - ekzistantan ĝis nun).

La festivalo iĝis tuturba evento kaj akiris difinon "Internacia". Al ĝi
estis invititaj ĉiuj ekzistantaj en la mondo E-artistoj - kaj multaj, kiuj
ne tuj diris "ne", estis anoncataj kiel partoprenontoj. "Kajto", "Persone",
"Krizalido" k.t.p. Pri la preparado de la festivalo anoncis ĉiuj ĉefaj
E-gazetoj de la mondo.

Tre interese estas, ke kelkaj eksterlandaj artistoj tamen venis! Venis
franca teatro, pola kabaredo (en la buso de EsperantoTur), simple
diverslandaj gastoj. Venis ankaŭ la plej bonaj rusiaj E-artistoj. Laŭ la
kriterioj de internacieco kaj laŭteco EoLA-3, mi kredas, ĝis nun restas
nesuperita. Ne hazarde pluraj homoj eĉ longe kredis, ke ĝi estis la unua.

La sola manko estis, ke la preparado de la festivalo estis tre supraĵa, sen ajna atento al la "renkontiĝaj partoj". Ne ekzistis koncert-programoj, neniu zorgis interkonsenti pri ŝlosiloj, magnetofonoj, sonreĝisoroj k.s.
Tion devis rapide prizorgi kiel "memservon" la partonprenintoj mem, ĉefe aktivuloj de SEJM-2, kiu tiam rapide evoluis.

Partoprenis ĉ. 180 personoj laŭ la havata adresaro, aŭ 250 laŭ la lokaj organizintoj. Neniu konkurso okazis, nur koncertoj.

EoLA-4, Niĵnij Novgorod, 1991
---------------------------------------------

Parte pro tio la sekva EoLA jam estis aranĝo de SEJM. La alia kialo estis, ke en Volgogrado/Volĵskij tiumomente jam neniu povus zorgi pri ĝi - la ĉefaj aktivuloj subite elmigris pro E-geedzecoj (sukcesa EoLA tre kulpis).
EoLA-4 okazis en Niĵnij Novgorod kaj estis la lasta EoLA okazinta en la
sovetia periodo. La aranĝo estis tute sukcesa, kun partoprenantoj de la
tuta USSR, sed kun certaj signoj de la ekonomia disfalo en la lando. Ŝajne neniam antaŭ tio estis tiom da "surplankaj loĝantoj" kaj neregistriĝemaj
partoprenantoj.

Partoprenis ĉ. 150 personoj, okazis artaj konkursoj.

EoLA-5, Ĉeboksary, 1993
---------------------------------------

Tiu ĉi EoLA estis prokrastita por unu jaro pro la ekonomia reformo en la
lando, kiam subite anstataŭ amaso da senvalora mono oni tute ne havis monon por pagi frenezajn prezojn. Kaj la plej malfacilaj monatoj estis la unuaj monatoj de 1992, kiam tiu festivalo devus esti preparata.

La festivalo en 1993 okazis en tute alia lando kaj alia Esperantujo. Ĝin
organizis la plej juna kaj la plej dinamika E-klubo, gvidata de Aleksandr
Blinov (SEJM-kunordiganto en la antaŭaj du jaroj).

La programo de la festivalo estis furora pro la apero de kelkaj tute novaj
talentoj, i.a. sensacie aperis Oĉjo, unuafoje prezentis siajn kantojn Maŝa Koĉetkova kaj ŝajne ankaŭ Aleksandr Koval. Apartan guston al la festivalo donis la partopreno de la famega tiuperiode E-verkisto Istvan Nemere, kiun venigis Gyorgy Nanofszky, tiama hungara ambasadoro-esperantisto en Rusio.

Partoprenis ĉ. 100-120 personoj, okazis artaj konkursoj.

EoLA-6, Ivanovo, 1994
---------------------------------

La festivalo estis daŭre organizata de SEJM kaj ĉar en 1993 la
respondeculo pri arto kaj kulturo en SEJM estis elektita Maŝa Koĉetkova oni nature decidis fari la festivalon en Ivanovo, tiu florbedo de pluraj
bonegaj E-kantistoj.

En la konkursaj, koncertaj kaj noktaj programoj sonis amasego da novaj
E-kantoj, kvankam ŝajne neniuj novaj nomoj aperis. Ĉeboksaranoj unuafoje ŝokis la publikon alveninte per aparta buso.

Partoprenis pli ol 100 personoj, okazis artaj konkursoj.

Postaj EoLA-j
--------------------

Pri la postaj festivaloj EoLA mi preferas ne tiom detale paroli, ĉar
plejparte mi en ili jam ne partoprenis - ĉu pro laboraj, ĉu pro familiaj,
ĉu pro financaj kialoj.

EoLA-7, Kazanj, 1995: ial pri ĝi mi ĉefe aŭdis kiel pri festivalo kun
preskaŭ plena manko de Esperanto. Strange, ke oni neniam akcentis tion rakontante pri la antaŭaj festivaloj, kvankam en tiuj neniam estis "verda polico" kaj lingva disciplino. En la festivalo post longa foresto sur la horizontoj de nia movado reaperis Vladimir Soroka.

EoLA-8, Minsk, 1996: onidire malgranda kaj amika. Per la festivalo tiama SEJM-komitato deziris subteni bjelorusan E-movadon. Ve, ne sukcese... Ŝajne la lasta relative amasa E-aranĝo en Bjelorusio.

EoLA-9, Jalta, 1997: ondire tre malgranda (ĉ. 30 personoj). En ĝi triumfis nova por ni kantisto Pavel Korotenko. Okazis kunigite kun la renkontiĝo "Aroma Jalto".

Post tiuj ĉi festivaloj oni ekparolis pri neevitebla malapero de "EoLA",
pri garantiita malsukceso por la aranĝo, kiu okazos sub tiu nomo. SEJM reale ĉesis pri ĝi okupiĝi, mem agoniante.

EoLA-10, Ivanovo, 1998: festivalo, omaĝita al la memoro de Jelena Lebedeva.
La aranĝo kunvenigis preskaŭ 200 personojn, i.a. alilandanojn. Unuafoje al
Rusio venis JoMo, post longaj forestoj revenis al la podio de EoLA kelkaj
rusiaj E-artistoj. Antaŭ la festivalo en Ivanovo okazis publika arta
programo, en kiu partoprenis speciale invitita barda grupo "Belaja Gvardija"
(por tiuj, kiuj ne scias: unu el la plej talentaj kaj inteligentaj
ruslingvaj bardaj grupoj). La festivalo estis senprecedence sponzorita:
kelkaj simpatiantaj firmaoj senpage disponigis por ĝi komputilojn,
printilojn, aŭtojn, pagis iujn fakturojn, eĉ la kolora faldfolio-invitilo
estis senpage presita en Finnlando de nee-ista firmao.

EoLA-11, Kiev, 1999: post la 10-a EoLA la organizado de la festivalo denove
iĝis prestiĝa kaj la rajton okazigi ĝin akiris Mikaelo Lineckij. La
festivalo allogis relative multajn eŭropanojn kaj malmultajn rusianojn, por kiuj la kostoj estis iom tro altaj.

EoLA-12, Naberĵnije Ĉelni, 2000: la festivalo estis tre anticipe kaj
bombaste reklamita. Venis JoMo. Sed ĝenerale la publiko ne estis
multnombra.

EoLA-13, Serovo, 2001: oni unuafoje kunligis la festivalon kun REK. REJM (kiu kreiĝis sur ruinaĵoj de la antaŭa SEJM-2) faris dum ĝi sian konferencon. Venis JoMo, Georgo Handzlik, belege prezentis nialandaj artistoj, speciale Maŝa Koĉetkova.

EoLA-14, Ĉeboksari, 2002: novtipa EoLA, preparita de teamo, kunordigata de
Dmitrij Oŝĉepkov. Oni malpli atentas konkursan programon, kiom kunagadon
kaj kunkreadon de la partoprenantoj. Nekredeble bona etoso. La ĉefan artan
impreson kreas preparitaj de ĉeboksaranoj spektakloj kaj kantoj de
ĉeboksara koruso.

EoLA-15, Novosibirsk, 2003: partoprenas iom pli ol 50 personoj, tute sukcese
kaj inspirige por sia regiono.

EoLA-16, Volgograd, 2004: denove kunlige kun REK. La aranĝo pasis relative
antaŭnelonge, do, ne indas prezenti. Ŝajne tamen, ke la kvanto de la
konkursaĵoj estis ne granda, ĉefe scenaĵetoj.

EoLA-17, Jekaterinburg, 2005: kunlige kun REK.

Автор:  Maksim [ Чт май 12, 2005 8:15 am ]
Заголовок сообщения: 

En la lasta REK+EoLA estis ĉirkaŭ 102 homoj.

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/