Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Esperanto kaj minoritataj lingvoj
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic2174.html
Страница 1 из 1

Автор:  Slavik [ Чт сен 22, 2005 2:45 am ]
Заголовок сообщения:  Esperanto kaj minoritataj lingvoj

Estas populare ligi Esperanton al defendo de minoritataj lingvoj. Kaj, vere, en kelkaj regionoj, kie minoritataj lingvoj estas disvastiĝintaj (Ĉuvaŝio kaj Katalunio, kiel la plej bonaj ekzemploj) Esperanto estas aparte populara. Tamen, ĉu tiu ligo estas memevidenta? Kataluno Hektoro (mia persona konato) meditas pri la temo:

Hèctor Alòs i Font писал(а):
...Mi sentas, ke la granda plimulto [de esperantistoj] volas simple anstataŭi la anglan (tio estas, la nune regantan mondolingvon) per Esperanto, kvazaŭ la simpla ekuzo de neŭtrala lingvo esence solvos la lingvajn malegalecojn. En mia konkreta situacio, mi ne vidas, kiel la enkonduko de Esperanto en Eŭropan Union signife helpus la katalunan (ne ĉar ĝi estas iel pli grava ol kiu ajn alia lingvo, sed ĉar ĝi estas mia denaska kaj tiu, kiun mi strebas kiel eble plej ofte uzi).

Esperanto, se ĝi simple anstataŭas la laŭvican imperian lingvon, povas fariĝi same entruda lingvo kiel kiu ajn alia. Mi ne estos pli feliĉa pro tio, ke oni ŝparos iom da mono por tradukoj (tio estas ridinda sumo, des pli se ni komparas ĝin kun ekzemple la armea balasto). Ankaŭ mi ne huraos se popmuziko estos amase kantata en Esperanto. Mi mezuros la bonecon de solvo surbaze de tio, ĉu la lingva diverseco en la mondo estos pli bone konservata; kaj bona mezurilo de tio estos, ke en mia ĉirkaŭo mi povos malpli stumble uzi mian lingvon (mi, kaj kiu ajn alia - kompreneble).

Fakte, mi timas, ke la pli granda facileco de Esperanto povas igi ĝin pli entruda ol ekz. la anglan, ĉar la homoj pli facile kaj bone regos ĝin. Do, per simpla anstataŭo de internaciaj funkcioj, ni simple verŝajne aŭskultos pli da pop-muziko en esperanto ol en la angla: pli multaj kapablos kanti, pli multaj sukcesos kompreni, kaj la ekonomia tutmondigo faros la ceteron. Sekve, verŝajne pli malmulte da nacilingva popmuziko. Kaj same pri faklibroj ktp.

La esenco de Esperanto ne estas ĝia uzebleco, sed la ŝanĝo de paradigmo en la lingvaj (kaj landaj) rilatoj. Tio estas la instruado de demokratia egaleco inter lingvoj kaj popoloj: ne ĉar iu estas pli multa aŭ pli potenca, tiu rajtas aroge mueli la aliajn. Demokratia egaleco fariĝos kiam lernado de la sota, papiamento aŭ la eŭska fariĝos tiel allogaj kiel tiu de la angla, la hispana kaj la franca. Ĝi fariĝos, kiam homoj lernos almenaŭ kompreni la lingvojn de sia ĉirkaŭo, ĉar oni konsideros maldece ne peni tion fari pro estimo al siaj kunregionanoj...

La tutan artikolon eblas legi en "Libera Folio".

Автор:  Rimon [ Чт сен 22, 2005 9:57 am ]
Заголовок сообщения: 

Kvankam la temo ŝajne ne submencias pridiskuton, ke la kataluno apenaŭ vidos respondojn, tamen eblas pritaksi la argumentojn - por simildirektaj opinioj -
Цитата:
iu estas pli multa aŭ pli potenca, tiu rajtas aroge mueli la aliajn
tamen ne estas ĉe E-lingvo tiu forto, kiu strebos kaj povos subpremi - imperio mankas. Do, ĉu estus nur malplia malbono?
Tutegale juna generacio pli atentos mondlingvajn filmojn, muzikon, lernolibrojn ? Sed ĉu ajna internacia komunikilo povas helpi, se en iu minaritata ne sufiĉas da tiuj.. -
- la avtoro de la letero estimas la gepatran lingvon, same nature, ĝin estimos ankaŭ la posteuloj -
- kaze de Esperanto por patrinoj de minoritatuloj estus pli facile eduki tiun naciestimon - facilelernebla lingvo ne postulas anticipan streĉan enkondukon, - anstataŭ lasi la infanojn eniĝi en fremdalingvajn tele-vidaĵojn-popartaĵojn (nur ke ili lernu, ne postrestu!), restus plia ebleco instigi ilin al nacia spirito.
Eble ankaŭ ĉe la ĉirkaŭantoj restos pli da tempo kaj fortoj priatenti ĝuste la kulturon de najbara popolo, anstataŭ malŝpari la tutan sian lingvokapablon al la lingvo de transoceana imperio - post tiu, por multaj ne tre revelaciiga provo, oni apenaŭ riskus al ankoraŭ unu . Per Esperanto estas ŝanco doni al la mondo pli da garmonio. :biero:

Автор:  Slavik [ Чт сен 22, 2005 15:46 pm ]
Заголовок сообщения: 

Rimon писал(а):
Kvankam la temo ŝajne ne submencias pridiskuton, ke la kataluno apenaŭ vidos respondojn, tamen...

Kial ne? Mi nepre donos al li la ligon.

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/