Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

vojaĝo al EOLA
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic2954.html
Страница 1 из 1

Автор:  Ivo [ Вт апр 25, 2006 19:47 pm ]
Заголовок сообщения:  vojaĝo al EOLA

Post kelkaj tagoj mi vojaĝos al Rusio por partopreni en EOLA. Mi alvenos en Moskvo aviadile. Ĉu estas Moskvanoj (aŭ aliurbanoj) kiuj vojaĝos vendredvespere per trajno al EOLA? Estus pli amuze vojaĝi per grupo ;)

Автор:  Valentin_Melnikov [ Вт апр 25, 2006 20:02 pm ]
Заголовок сообщения: 

Kelkaj planas veturi per trajno 581, kiu startas post la 2a horo nokte. Onidire, por normalaj trajnoj jam ne estas malmultekostaj kuŝlokaj biletoj - do oni ne volas veturi dum 8 noktaj horoj side, nek tro multe pagi por komfortaj lokoj.
Kelkaj petveturos.

Автор:  Ivo [ Вт апр 25, 2006 20:14 pm ]
Заголовок сообщения: 

Valentin Melnikov писал(а):
Onidire, por normalaj trajnoj jam ne estas malmultekostaj kuŝlokaj biletoj - do oni ne volas veturi dum 8 noktaj horoj side, nek tro multe pagi por komfortaj lokoj.


Hm, tio povus iĝi problema por mi. Mi kunhavas biciklon, do ne povas uzi kupean vagonaron, mi nepre devas vojaĝi per platzkarta vagonaro. Alvenonta en Domodedevo flughaveno nur je la 15.25, ne estas multe da tempon aĉeti biljeton frue :(

Автор:  Valentin_Melnikov [ Ср апр 26, 2006 14:58 pm ]
Заголовок сообщения: 

De la flughaveno Domodedovo vi povas per ekspresa elektrotrajno atingi stacidomon Paveleckij dum ĉ. unu horo.
Ĝuste de Paveleckij startas trajnoj al Jelec - do vi ne bezonas ien veturi en Moskvo.
La "popolo", kiel mi jam diris, veturos per trajno 581 Moskva-Voroneĵ je 02.34 (tio estos jam 29 apr) nokte. La trajno estas "aldona", do atendeble nekomforta, kutime oni evitas tiajn trajnojn, do plackartaj biletoj certe estos. Al Jelec ĝi venos je 10.00 matene.
Mi tamen rekomendas la vi la trajnon 337 Moskva-Doneck, ĝi estas normala ĉiutaga, startas je 20.29 vespere, alvenas matene je 05.06. Se ne estos por ĝi plackartaj biletoj - eble vi decidos uzi la "komunan" vagonon - fakte estas precize samtipa vagono kiel plackarta, nur oni ne donas littolaĵojn k pasaĝeroj pli multas, oni garantias nur sidlokon. Tamen tiun vagonon oni uzas ĉefe por atingi etajn staciojn mezvoje, la sperto montras, ke malfruvespere ĝi preskaŭ malpleniĝos, do almenaŭ sur supra breto, precipe se vi havas dormosakon, eblas veturi tute bone.
Se vi ne emas tion riski, aŭ se tute ne estos biletoj por 337, aŭ se vi malfruos al ĝi, aŭ volos havi garantiitan kuŝlokon - do aĉetu bileton por 581, sed prepariĝu, ke vagonoj povas esti malnovaj, malpuraj ktp.

Автор:  Ivo [ Ср апр 26, 2006 19:05 pm ]
Заголовок сообщения: 

Valentin Melnikov писал(а):
La "popolo", kiel mi jam diris, veturos per trajno 581 Moskva-Voroneĵ je 02.34 (tio estos jam 29 apr) nokte. La trajno estas "aldona", do atendeble nekomforta, kutime oni evitas tiajn trajnojn, do plackartaj biletoj certe estos. Al Jelec ĝi venos je 10.00 matene.


Aha, tio klarigas kial mi ne trovas la trajnon 581 en retejo www.bahn.de.

Цитата:
Mi tamen rekomendas la vi la trajnon 337 Moskva-Doneck, ĝi estas normala ĉiutaga, startas je 20.29 vespere, alvenas matene je 05.06. Se ne estos por ĝi plackartaj biletoj - eble vi decidos uzi la "komunan" vagonon - fakte estas precize samtipa vagono kiel plackarta, nur oni ne donas littolaĵojn k pasaĝeroj pli multas, oni garantias nur sidlokon.


Mi jam vojaĝis per komuna vagono plurfoje, ĉefe iom ekster de la grandaj linioj. Al mi pli gravas alveni en Jelec kun mia biciklo ol pureco/noveco de la vagono ;) Sed kiun tiom da elbecoj mi ja devus trovi ie lokon por mi kaj mia biciklo.
Ĉu vi havas kelkajn nomojn de 'la popolo', eble mi povus kontakti unu aŭ pluraj el ili antaŭ mia foriro. Se mem legos, eblas kontakti min tra mia kutima retadreso, aŭ per SMS al +31-6-51089306

Автор:  Hemulo [ Ср апр 26, 2006 22:16 pm ]
Заголовок сообщения: 

Ivo писал(а):
Aha, tio klarigas kial mi ne trovas la trajnon 581 en retejo www.bahn.de.


Vi povas serĉi informon (anglalingvan) ĉe oficiala paĝaro de Rusia Fervojo: http://www.eng.rzd.ru

Almenaŭ, ruslingva parto de tiu paĝaro ĉiam helpis al mi.

[Aldone]
Mi sukcese trovis informon por 28.04.06 - 29.04.06 ĉe ruslingva servo de la paĝaro.

En trajnon numero 581 NUN estas liberaj ~300 malmultekostaj kuŝ-lokoj kaj ~100 kupeoj.

Ĉe trajno numero 337 la lokoj mankas.
(Tamen, kiam mi unue trovis informon liberaj estis ~80 lokoj. Post kelkaj sekundoj kiam mi denove venis al la paĝo ili jam mankis. )

Ĝis...

Автор:  Hemulo [ Ср апр 26, 2006 23:29 pm ]
Заголовок сообщения: 

Krome, mi trovis 29 trajnojn (por periodo de 28an ĝis 29an) kiuj iras de Moskvo al Jelec.

En 19 ankoraŭ estas liberaj lokoj.

Tamen nur malmultaj trajnoj havas liberajn malmultekostajn lokojn

Mi skribos liston de trajnoj:

_ N _ _ | _ _ Stacidomo _ _ | _ _ tempo de forveturo _ _ | _ _ malmultekostaj lokoj
605 _ _| _ _ Paveleckij _ _| _ _ (28.04) 16:41 _ _| _ _ 11
455 _ _| _ _ Paveleckij _ _| _ _ (28.04) 21:30 _ _| _ _ (311 sidlokoj)
575 _ _| _ _ Paveleckij _ _| _ _ (28.04) 23:40 _ _| _ _ 20
581 _ _| _ _ Paveleckij _ _| _ _ (29.04) 02:34 _ _| _ _ 292

605 _ _| _ _ Paveleckij _ _| _ _ (29.04) 16:41 _ _| _ _ 325
337 _ _| _ _ Paveleckij _ _| _ _ (29.o4) 20:29 _ _| _ _ 85
029 _ _| _ _ Pavelackij _ _| _ _ (29.04) 21:20 _ _| _ _ 240
055 _ _| _ _ Paveleckij _ _| _ _ (29.04) 21:30 _ _| _ _ 6
011 _ _| _ _ Paveleckij _ _| _ _ (29.04) 22:30 _ _| _ _ 51

Vere, ke pli bone veturi per trajno numero 581.

Ĝis

Автор:  Ivo [ Ср апр 26, 2006 23:54 pm ]
Заголовок сообщения: 

Hemulo писал(а):
Vere, ke pli bone veturi per trajno numero 581.


Ŝajnas al mi tute logika konkludo.
Do mi prepariĝos por tut vespere umado tra Moskvo ;)

Danon pro la informojn kaj esplorojn.

Автор:  Valentin_Melnikov [ Чт апр 27, 2006 15:39 pm ]
Заголовок сообщения: 

Iu Verdalin (pardoni, mi ne orientiĝas en kromnomoj de rusia E-junularo) ĵus skribis en loka dissendo, ke li/ŝi k iu Rufina aĉetis biletojn por trajno 581, vagono 4, lokoj 5-6.

Konsideru, ke lastmomente (2-3 horojn antaŭ la forveturo) povas aperi lokoj en trajno, eĉ se pli frue ne estis.
La trajnon 605 ne uzu: ĝia veturo daŭras pli ol 14 horojn, sed ĉiuj ceteraj - nur ĉ. 8.
Trajno 29 (startas 21.20, alvenas 05.16) estas pli kosta, sed certe pli komforta, plackartaj biletoj probable estos.

Veninte el la flughaveno al Paveleckij-stacidomo, dekomence aĉetu bileton, k poste vi jam povas trankvile umadi.
Metropoliteno funkcias ĝis la 1-a horo de nokto.

Автор:  Ivo [ Чт апр 27, 2006 18:14 pm ]
Заголовок сообщения: 

Valentin Melnikov писал(а):
Iu Verdalin (pardoni, mi ne orientiĝas en kromnomoj de rusia E-junularo) ĵus skribis en loka dissendo, ke li/ŝi k iu Rufina aĉetis biletojn por trajno 581, vagono 4, lokoj 5-6.


Aha, do se mi havos elekton mi elektu vagonon 4 ;)
Sur mia biciklo estas bone videbla Esperanto-flago, ili (aŭ aliaj Esperantistoj) certe rekonos min.
Mi jam decidis unue aĉeti biljetojn en stacidomo kaj nur poste umi en la urbo ;), kun biciklo sub bona prizorgo de la bagaĝdeponejo de la stacidomo.
Mi vidos, en kia trajno mi veturos, sed certe mi veturos ;)

Автор:  Ivo [ Пт апр 28, 2006 18:25 pm ]
Заголовок сообщения: 

Aferojn tre glate iris hodiaŭ. Evidentiĝis ke en Domodedevo flughaveno oni ankaŭ vendas trajnbiljetojn por la grandajn liniojn. Do mi jam tie povis akiri biljeton por trajno 029, forveturos de Moskvo Paveletskaja je la 21.20, frue alvenos en Jelec, je la 5a16

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/