Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Granda kolekto de E-insignoj vendata en Rusio
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic3054.html
Страница 1 из 1

Автор:  Slavik [ Чт май 25, 2006 11:28 am ]
Заголовок сообщения:  Granda kolekto de E-insignoj vendata en Rusio

Mikaelo Bronŝtejn писал(а):
...dum kvardek jaroj mi kolektas esperantaĵojn dutemajn: malnovajn
E-librojn kaj periodaĵojn kaj E-insignojn. Miaj kolektoj grave helpas
min dum mia verkado kaj mi tre ŝatas ilin. Tamen pro personaj kaŭzoj
mi havas ideon vendi la duan kolekton (tiun de Esperanto-insignoj) al
bona kolektanto.
La kolekto estas sufiĉe grandampleksa kaj bone ordigita laŭ temoj. Ĝi
enhavas ĉ. 600 insignoj, en tiu kvanto enestas multaj vere raraj
, ekz.
la insignoj de E-aranĝoj, okazintaj en 1919-1926, ks.) Al
interesiĝontoj mi povas sendi detalan laŭteman priskribon de la kolekto.
Mi danke akceptos, se vi metos tiun ĉi informon en aliajn konvenajn
retejojn aŭ paperajn informilojn.
Sincere,
Mikaelo Bronŝtejn,
Tihvin, Rusio (poŝta adreso troveblas en la Jarlibro de UEA)

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/