Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Plia esperantaĵo en la mondo: E-cedro plantota ĉe Bajkalo!
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic3412.html
Страница 1 из 1

Автор:  Kostik [ Ср авг 23, 2006 16:03 pm ]
Заголовок сообщения:  Plia esperantaĵo en la mondo: E-cedro plantota ĉe Bajkalo!

Saluton, ĉiuj! Mi tre ĝojas reviziti la forumaron post dumonata foreco!

Kaj mi havas tre bonan novaĵon priesperantan. Antaŭ tre nelonga tempo oni lanĉis ekologiecan (kvankam komercan) projekton Adoptree, kiu ofertas planti personan arbon apud la lago Bajkal, tamen la mendanto povas esti en ajna loko - oni akceptas mendojn per interreto. La servo estas ke oni plantas indikitan de vi specion de arbo en eindikita de vi loko, instalas apude indikilon kun vortoj ekz. "tiun ĉi arbon aŭspiciis Ivan Vodkin" :) ks. Vi povas dediĉi la arbon eĉ al via avino aŭ al iu urbo aŭ eĉ ideo. Jen finfine mi alvenigas vin al la ĉefa afero, pri kiu mi tiom longe skribis.

Mi mendis planti Esperanto-cedron! (kaj informo pri ĝi estas nun sur la ĉefa paĝo de la retejo) Sed mi uzis tiel nomatan kolektivan mendon, kiam pluraj personoj kolektiĝas por mendi unu arbon. Nun al mi aliĝis ankaŭ unu germanino - Mirjam Walter. Mi petas ke ankaŭ vi laŭeble aliĝu al la mendo por pli rapida apero de Esperanto-cedro apud Bajkal.

Автор:  Ofigej [ Чт авг 31, 2006 13:29 pm ]
Заголовок сообщения: 

Ĉu eblas pli detale? Kio okazis pri la sibiria tajgo, ke nun necesas po cento kolekti de ĉiu mondo, ĉu kelkaj arboj savos la aferon? Aŭ temas nur pri iu skvaro de nomitaj arboj, kia ekz. en soĉia dendraparko ekzistas?
Ekmemoriĝis delonga historio koncerna. Al grupo da vizitantoj esperantistaj la parkaj laborantoj rakontis pri la tradicio, jen tiu kaj tiu organizo aŭ persono feliĉigis la aleon pri persona arbo. Estis senpaga la agrablaĵo. La servistaro loka restis ege mirigita ke esperantistoj de la plezuro rifuzis. Pigre estis. De tiaj keksoj apenaŭ ion atendi.
Eble se vi proponos al okcidentanoj, iu tamen malfermos dikan monportujon por kelkaj moneroj.

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/