Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Kiel aĉeti librojn ĉe UEA
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic3638.html
Страница 1 из 1

Автор:  P.Fisxo [ Вт окт 31, 2006 10:06 am ]
Заголовок сообщения:  Kiel aĉeti librojn ĉe UEA

Konsultu min: kiel en Rusio eblas aĉeti librojn en libroservo de UEA

Автор:  AG [ Вт окт 31, 2006 16:07 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Kiel aĉeti librojn ĉe UEA

P.Fiŝo писал(а):
Konsultu min: kiel en Rusio eblas aĉeti librojn en libroservo de UEA


Venu al http://katalogo.uea.org, mendu. Poste transpagu la monon per banka ĝiro aŭ helpe de unu el rusiaj UEA-perantoj. En Moskvo - turnu vin al Mikaelo Ĉertilov.

Автор:  Mevo [ Чт ноя 02, 2006 13:06 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Kiel aĉeti librojn ĉe UEA

P.Fiŝo писал(а):
Konsultu min: kiel en Rusio eblas aĉeti librojn en libroservo de UEA


Я, конечно, не в России, но если кому пригодится моё предложение, то буду рад. Если кто планирует когда заехать в Крым, я могу заказать необходимую литературу, перечислив деньги со своего UEA-счёта (это легко, безболезненно и ничего не стоит). Приедете за своей книгой - рассчитаемся национальной валютой.

Автор:  Sxak' [ Пт ноя 03, 2006 14:12 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Kiel aĉeti librojn ĉe UEA

AG писал(а):
Venu al http://katalogo.uea.org, mendu. Poste transpagu la monon per banka ĝiro aŭ helpe de unu el rusiaj UEA-perantoj. En Moskvo - turnu vin al Mikaelo Ĉertilov.
Ĉu ekzistas aliaj perantoj? Ankaŭ mi ja interesiĝas pri aĉeto ĉe UEA

Автор:  AG [ Пт ноя 03, 2006 16:37 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Kiel aĉeti librojn ĉe UEA

Ŝak' писал(а):
AG писал(а):
... En Moskvo - turnu vin al Mikaelo Ĉertilov.
Ĉu ekzistas aliaj perantoj? Ankaŭ mi ja interesiĝas pri aĉeto ĉe UEA

Krome oni povas uzi la helpon de Korĵenkov-Gorecka en Kalingrad kaj de Viktor Kudrjavcev en Jekaterinburg. Tio estas oficialaj perantoj.

Sed certe helpi povas iu ajn, kiu havas iom da mono ĉe UEA. Se vi konas iun e-iston, kiu lastatempe vendadis al UEA librojn aŭ diskojn, ekzistas ŝanco, ke tiu persono serĉas manieron ricevi sian monon de UEA - kaj pretas akcepti viajn rublojn interŝanĝe kontraŭ eŭroj en Roterdamo.

Автор:  P.Fisxo [ Сб ноя 04, 2006 10:45 am ]
Заголовок сообщения: 

Kielmaniere mi povas pagi al konto ĉe UEA. Ĉu mi povas tion fari per iu ruslanda banko?

Автор:  AG [ Пн ноя 06, 2006 12:07 pm ]
Заголовок сообщения: 

P.Fiŝo писал(а):
Kielmaniere mi povas pagi al konto ĉe UEA. Ĉu mi povas tion fari per iu ruslanda banko?

Ruslando laŭ la nuna vortuzo signifas "Kaliningrada regiono" :-).

Jes, certe vi povas pagi per banko. Vidu en http://uea.org/alighoj/pag_manieroj.html la bankajn rekvizitojn de UEA.

Автор:  Sxak' [ Сб фев 17, 2007 9:20 am ]
Заголовок сообщения:  Re: Kiel aĉeti librojn ĉe UEA

Hodiaŭ mi ricevis 4 librojn kiujn mi mendis ĉe UEA...

Автор:  Slavik [ Сб фев 17, 2007 23:33 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Kiel aĉeti librojn ĉe UEA

Ŝak' писал(а):
Hodiaŭ mi ricevis 4 librojn kiujn mi mendis ĉe UEA...

La liston kaj la procedon, bv.!

Автор:  Sxak' [ Вс фев 18, 2007 7:43 am ]
Заголовок сообщения:  Re: Kiel aĉeti librojn ĉe UEA

Slavik писал(а):
Ŝak' писал(а):
Hodiaŭ mi ricevis 4 librojn kiujn mi mendis ĉe UEA...

La liston kaj la procedon, bv.!

1e mi ĝiris en Kaliningradon iom da rubloj al Halina Gorecka. Ŝi skribis al UEA ke ili kreu konton por mi . Mi longe atendis kiam mi ricevos de ili numeron de mia konto, sed post kelkaj tagoj tamn faris mendon ankoraŭ ne sciante mian konto-kodon. Post pliaj 3 aŭ 4 tagoj mia mendo tamen estis plenumita kaj la libroj estis veturantaj ĉi tien nur 8 tagojn

1. Misio sen alveno
Kvanto: 1 ekz. x kataloga prezo: 6.00 EUR.
La pagata sumo por la varo: 6.00 EUR

2. Postdomo, La
Kvanto: 1 ekz. x kataloga prezo: 9.00 EUR.
La pagata sumo por la varo: 9.00 EUR

3. Kredu min sinjorino!
Kvanto: 1 ekz. x kataloga prezo: 12.00 EUR.
La pagata sumo por la varo: 12.00 EUR

4. Konciza etimologia vortaro (br)
Kvanto: 1 ekz. x kataloga prezo: 19.80 EUR.
La pagata sumo por la varo: 19.80 EUR

Sendokostoj: 4.68 EUR

Автор:  Dubliner [ Вс фев 18, 2007 13:22 pm ]
Заголовок сообщения: 

Так что там было по поводу сканирования и создания виртуальной библиотеки ;)?

Автор:  Sxak' [ Вс фев 18, 2007 15:50 pm ]
Заголовок сообщения: 

Dubliner писал(а):
Так что там было по поводу сканирования и создания виртуальной библиотеки ;)?
Ты меня ни с кем не путаешь?:-)
По поводу перевода фильмов, ага в трудах (точнее уже в ожидании комментов ко 2й серии) А сканированием никогда не обещал заниматься:-)

Автор:  Dubliner [ Вс фев 18, 2007 16:08 pm ]
Заголовок сообщения: 

А может все-таки начать ;)?

"Kredu min sinjorino!" - было бы неплохо. Можно устроить обмен...

Автор:  Sxak' [ Вс фев 18, 2007 16:19 pm ]
Заголовок сообщения: 

Dubliner писал(а):
"Kredu min sinjorino!" - было бы неплохо. Можно устроить обмен...
Ну если мне кто-ньдь подарит сканер я может быть и отработал бы его сканированием kredu min s-ino . Иначе - это долгая монотонная работа мне лично неинтересная:-)

Автор:  AG [ Пн фев 19, 2007 0:08 am ]
Заголовок сообщения:  Re: Kiel aĉeti librojn ĉe UEA

Slavik писал(а):
Ŝak' писал(а):
Hodiaŭ mi ricevis 4 librojn kiujn mi mendis ĉe UEA...

La liston kaj la procedon, bv.!


Laŭteme el "esperanto-rus-informoj":

Kiel pagi al UEA per Western Union
=========================

Kiel anoncite, ekde aŭtuno 2006 rusianoj povas ĝiri monon eksterlanden de ajna granda poŝtejo - uzante la servojn de Western Union. Do, sen uzi perantojn ni rekte de niaj loĝlokoj povas pagi la membrokotizojn, kongresajn mendojn, libroaĉetojn en la Libroservo de UEA - kaj por plenigi sian UEA-konton (por povi fari per ĝi multajn aliajn pagojn, ekz. kotizante al eŭropaj E-renkontiĝoj).

Ankaŭ per multaj bankoj tio eblas, sed laŭ mia impreso, per WU tio estas iom pli facila kaj malpli kosta. Krome, la poŝteja sistemo nialande estas pli vasta.

Mi demandis al la Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller pri la bezonataj indikoj, por la pago estu bonorde ricevita.

Jen la respondo:

--------

La Centra Oficejo de UEA ofte uzas Western Union, precipe por sendi pagojn
al Afriko. Tre malofte ni mem ricevas pagojn tiel, sed tio kompreneble
eblas. Oni tamen ne povas sendi pagon kun UEA kiel ricevanto, char la
ricevanto devas esti individua persono. Por sendi monon al UEA oni indiku kiel ricevanton Stanka Starcevic kaj kiel shian adreson:

Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam
Nederlando

Krome, kiam oni faras monsendon, oni ricevas iun kodon, kiun la
ricevanto devas scii respondi, kiam li/shi iras preni la monon. Tiun
kodon oni sendu rete al <financoj@co.uea.org>. Oni ne sendu nur la
kodon, char oni ne povus scii, pri kio tia mesagho entute temas, sed
oni skribu klare ekz.:"Mi sendis hodiau per Western Union al UEA la
sumon de ....... euroj je la nomo de Stanka Starcevic kredite al mia
UEA-konto .......... (au se ne temas pri "nutrado" de propra konto,
oni menciu eventualan alian celon de la pago). La identiga kodo de la
pago estas: ..............."

En kelkaj landoj ne temas pri identiga kodo, kiu kutime konsistas el
ciferoj, sed anstatau ghi povas esti normala vorto, kiun la sendinto
decidu kaj informu la ricevanton (mi memoras pagon antau iom da tempo kun la vorto "kvinpinto"). En iuj landoj oni uzas kaj kodon kaj
vorton. Nura cifera kodo shajnas esti la plej ofta kazo, sed mi ne
scias, kian kutimon havas la rusaj agentejoj de Western Union. Tion
vi malkovros en la praktiko.

Bv. redemandi, se io restas malklara!

Osmo Buller

-----

(Stanka Starcevic estas unu el la librotenistoj de la Centra Oficejo de
UEA.)

Amike,
Andrej

Автор:  Dubliner [ Чт мар 29, 2007 17:53 pm ]
Заголовок сообщения: 

Ŝak' писал(а):
Dubliner писал(а):
"Kredu min sinjorino!" - было бы неплохо. Можно устроить обмен...
Ну если мне кто-ньдь подарит сканер я может быть и отработал бы его сканированием kredu min s-ino . Иначе - это долгая монотонная работа мне лично неинтересная:-)

Выменял таки эту книжку (принес на тусовку свою библиотеку народу) на почитать. Сканировать лень, медленно получается :), хотя несколько страниц уже сделал.

Автор:  Sxak' [ Чт мар 29, 2007 17:58 pm ]
Заголовок сообщения: 

Она легко читается:-) Не заметишь как всю прочитаешь:-)
А вот сканирование это было бы ужос...

Автор:  Boris Kolker [ Пт май 04, 2007 0:15 am ]
Заголовок сообщения:  Re: Kiel aĉeti librojn ĉe UEA

Andrej skribis:

Цитата:
rusianoj povas ĝiri monon eksterlanden de ajna granda poŝtejo - uzante la servojn de Western Union.


ankaŭ pere de multaj bankoj (ekzemple RUS-BANK), uzante la servojn de MoneyGram (kio estas malpli kosta ol per Western Union).

Boris

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/